La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA ŜTONA URBO

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO AL LA DUA ELDONO

Post la apero de La ŝtona urbo en Esperanto, ĝi aperis ankaŭ en la angla. Laŭ peto de la anglalingva eldonejo, Citron Press, mi iom mallongigis la originalan tekston; precipe ĉe la dua duono de la kvina ĉapitro mi faris sufiĉe drastajn tranĉojn. Pro tiuj tranĉoj, la intrigo certe disvolviĝas laŭ pli celtrafa maniero, aliflanke perdiĝas pluraj scenoj, kiuj laŭ mi tamen kontribuas al la ĝenerala etoso. Tial mi ĝojas, ke en Esperanto eblas legi la plenan, kvankam malpli rapide moviĝantan, tekston.

Preparante la verkon por la angla eldonejo, mi kaptis la okazon por parte reverki la scenon en kiu romiaj komercistoj vizitas la keltan vilaĝon (p. 23-32). La rezulto, laŭ mi, estas pli trafa kaj konciza ol antaŭe. Tial mi decidis enpreni tiun plibonigitan tekston en ĉi tiun duan Esperantan eldonon.

Mi dankas la plurajn legintojn, kiuj atentigis min pri lingvaj eraretoj, kaj precipe la italan esperantiston, kiu afable informis min, ke la antikvaj britoj ne konis domajn katojn (kvankam ja sovaĝajn!). Tiujn malglataĵojn mi nun korektis.

Anna Löwenstein

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.