La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA ŜTONA URBO

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

OKA ĈAPITRO

Pompejo Baso kaj Domitila estis juna paro, kiu loĝis en homoplena kvartalo sur Aventino[32], tuj interne de la muregoj. Ilia apartamento estis tre proksima al la punkto kie komenciĝis la brulego, sed bonŝance la vento blovis al la mala direkto, tiel ke ilia kvartalo estis apenaŭ tuŝita. Tamen, kiel mi aŭdis de Modesta, la sklavino de Domitila, la fajrego preskaŭ atingis ilin. Necesis iri nur malmultajn paŝojn laŭ la vojo por trovi regionon de rompitaj ŝtonoj kaj ruboj, kie oni malkonstruis la domojn, por ke la flamoj ne plu vastiĝu tiudirekte.

“Se vi estus aŭdinta la homojn, kiuj loĝis tie, kiam la laboristoj alvenis por detrui la konstruaĵojn!” Modesta rakontis al mi. “Ili ploris kaj plendaĉis, kaj petegis la laboristojn ne fari. Nu, vidu, ili kredis, ke iliaj domoj eskapos, krom se la vento ŝanĝiĝos; kaj ili ne komprenis, kial oni volas fari la laboron de la fajrego. Kelkaj el ili provis subaĉeti la ĉefon, sed kompreneble li tute ne povis helpi ilin. Oni certe malkovrus la aferon poste.”

Baso kaj Domitila estis sufiĉe prosperaj. Ili loĝis en teretaĝa apartamento kun la propra akvoprovizo, kaj krom Modesta ili havis alian sklavon, Januarion. Modesta estis mezaĝa virino de egipta origino, kiu, kiel ŝi fiere informis min tuj post mia alveno, iam estis la nutristino de Domitila. La tuta domanaro, inkluzive de la du sklavoj, aliĝis al la nazaretanoj la antaŭan jaron. Tamen, ne pasis longa tempo antaŭ ol mi malkovris, ke Modesta estas ne aparte entuziasma pri ilia nova vivomaniero.

ŝi kaptis la okazon por konfidi tion al mi iun posttagmezon, dum mi helpis ŝin briligi bronzan lampotenilon. “Se vi estus vidinta la mastrinon antaŭ ol ni transiris al la nazaretanoj!” ŝi diris. “Kiam ŝi portis siajn juvelojn kaj mi aranĝis ŝian hararon, ŝi aspektis kiel vera diino. Ni kutimis eliri al festaj vespermanĝoj, kaj tie mi povis babili kun la aliaj servistinoj kaj poste ricevi saketon da restaĵoj. Ŝi ĉiam traktas min bone. Sed nun ŝi tute ne plu eliras por revidi siajn malnovajn geamikojn, kaj laŭ mia opinio, la novaj ne estas konindaj. Neniu el ili iam ajn organizis vizitindan vespermanĝon. Kaj ŝi ne plu atentas pri sia aspekto. Antaŭe mi bezonis horon por vesti ŝin matene; nun ŝi estas preta pli rapide ol mi mem. Alia afero estas, ke ŝi ĉesis porti siajn juvelojn. Ŝi vendis ilin kaj donacis la monon.”

“Ĉu donacis la monon?” mi ripetis, mirigite. “Al kiu?”

“Al la nazaretanoj. Kiam ni konvertiĝis, ŝi kaj la mastro eĉ priparolis la ideon rezigni pri la apartamento por ekloĝi kun la aliaj gefratoj super iu vendejo. La problemo estas la mastro: kiam lin kaptas unu el liaj grandaj entuziasmoj, li tute ne scias, kie halti. Li estas multe tro donema. Vi vidis la vestiblon en la matenoj. Atendas lin tiom da klientoj, ke oni imagus, ke li estas senatano. Ĉiuj ajn parazitoj kiuj prezentiĝas povas elsuĉi ion de li, kondiĉe ke ili pretas ĉeesti komunan preĝadon de tempo al tempo.”

Baso kaj Domitila efektive estis donemaj, kaj tial mi estas danka al ili. Ni restis en ilia apartamento dum la tuta aŭgusto, kaj ili neniam eĉ aludetis pri la ĝeno kaj elspezo, kiujn ni certe kaŭzis al ili. Ni havis neniun eblecon repagi ilian komplezemon, sed ni faris kion ni povis; mi helpis en la kuirejo, dum Filono okupis siajn tagojn per kopiado de juda libro por Baso.

Ili estis multe pli piaj ol Filono, kaj ĉiutage la tuta domanaro kuniĝis je la sunleviĝo por preĝi kaj kanti al sia dio. Ĉar oni ŝajnis atendi tion, ankaŭ mi partoprenis, kvankam mi private konfesis al Modesta, ke mi ne estas kredanto. Fakte, mi kutime devis eliri antaŭ la fino, ĉar estis maleble, ke Elvisa restu silenta dum tiom da tempo.

En la unua sabato, kiun mi pasigis tie, multaj aliaj fratoj – kaj ankaŭ fratinoj – venis por preĝi kun ni. La unuaj alvenis jam antaŭ la sunleviĝo, kaj tre baldaŭ la vestiblo de la apartamento estis ŝtopita de etaj grupoj de homoj, kiuj ridis kaj babilis dum ili atendis la komencon de la kunveno. Estis etoso de gaja anticipado, simila al tiu, kiun oni sentas en festotagoj, kiam oni staras inter la homamaso atendante la alvenon de la procesio.

Iom post iom la zumado de voĉoj malpliiĝis kaj la homoj komencis preni siajn lokojn. Multaj el la viroj portis faldeblajn taburetojn, sur kiuj ili sidiĝis en la centro de la ĉambro. La virinoj staris malantaŭe, aŭ apud la muroj, kvankam estis kelkaj, kiuj sidiĝis inter la viroj. La ĉambro ne estis granda, kaj malkiel la vestiblego en la vilao, ĝi ne estis malfermita al la ĉielo. Estis evidente, ke baldaŭ iĝos sufoke varme. Mi restis proksime al la pordo, kie estos ebleco enspiri iom da freŝa aero de tempo al tempo. De tie mi povis ankaŭ kontroli Elvisan, kiu ludis ekstere sur la strato. Sed tiu kunveno montriĝis tiel eksterordinara, ke mi apenaŭ sukcesis konvinki min eliri.

Ĝi komenciĝis sufiĉe kviete per la kutimaj preĝoj kaj kantoj, kiujn mi jam aŭdis en aliaj matenoj. Sed la tutan tempon mi konsciis pri sento de anticipo, kvazaŭ subpremita ekscito, kiun mi neniam rimarkis antaŭe. Tiam ekstaris juna viro en eluzitaj vestoj, kiu komencis paroli en la greka. Samtempe, alia homo kiu staris apude ripetis liajn vortojn en la roma lingvo, tiel ke ĉiuj komprenu lin. Tamen, tio ne estis facila tasko, ĉar la junulo parolis rapide kaj kun granda pasio, foje balbutante pro hasto, kaj ofte interrompante la interpretiston antaŭ ol tiu finparolis.

“Miaj karaj gefratoj,” li komencis. “Mi scias, ke multaj el vi, kiam vi vidis la ŝtonojn bruli kaj la flamojn saltegi, pensis ke finfine alvenis la promesita tago, la tago kiun ni ĉiuj atendas. Kaj nun vi estas konfuzitaj en viaj mensoj kaj vi demandas vin: ‘Mi atendis, ke Dio venos, sed li ne venis.’ Eble viaj najbaroj diras same; eble ili mokas vin kaj demandas, ‘Li promesis veni, ĉu ne? Nu, kie li estas? Vi kaj viaj fratoj atendadas jam la tutan vivon, kaj kelkaj el vi mortis atendante, sed la promeso plu restas ne plenumita!’ Ili diras tion al vi, kaj eble kelkaj el vi, se vi ne estas sufiĉe konvinkitaj pri via kredo, estas tentataj lasi la vojon de la vero, kiun vi sekvas ĝis nun, por returni vin al vivo de sindorlotado kaj plezuro korpa.

“Sed, miaj gefratoj, memoru ĉi tion! Dio mem kreis ĉi tiun mondon, kaj nur Dio povos decidi, kiam ĝi atingos sian finon. Vi senpacience atendas la momenton, kiam li plenumos sian promeson, sed Dio estas pacienca. Vi scias, ke ĉi tiu urbo estas plena je homoj, kies sola penso estas, kiel plenumi siajn korpajn dezirojn. Kiam venos la tago de Dio, li juĝos ilin, kaj ili estos ĵetitaj ekster lian novan regnon. Sed Dio deziras, ke neniu estu detruita. Tial li sendis la brulegon. Ĝi estas averto, miaj gefratoj: ĝi avertas nin, ke ni devas labori plenkore kaj plenforte; ni devas porti la vorton de Dio al ĉiuj, kiuj volas aŭskulti, tiel ke, kiam la momento alvenos, li trovos ilin pretaj.

“Neniu el ni povas scii, kiam venos la Lasta Tago. Eble ĝi venos morgaŭ, eble post mil jaroj. En tiu tago la ĉielo malaperos kun tondra krako, la steloj fandiĝos pro la varmego, kaj la tero kun ĉio, kio troviĝas sur ĝi, forbrulos kaj estos detruita. Kaj tiam aperos nova, brilanta mondo; la tero kaj ĉielo denove iĝos junaj kaj freŝaj; kaj neniu loĝos tie krom tiuj, kiuj dediĉis sian vivon al Dio.

“Por tiuj elektitaj por loĝi en tiu nova mondo, Dio konstruos grandan urbon, kie la domoj estos faritaj el arĝento kaj la stratoj estos pavimitaj per kristalo. La urbo estos ĉirkaŭita de sep muroj, kaj en ĉiu muro estos sep pordegoj, ĉiuj prisemitaj per valoregaj gemoj. Sed la pordegojn oni neniam fermos, ĉar en tiu urbo neniam noktiĝos. Kaj tie la elektitoj de Dio laŭdos lin per kantoj, dum flugantaj anĝeloj akompanos ilin per la muziko de flutoj kaj liroj.”

Mi aŭskultis kun intereso tiun priskribon, kvankam mi ne estis tute konvinkita, ke la lasta parto plaĉas al mi. La urbo ŝajnis tro simila al rekonstruita kopio de Romo; la romanoj, kompreneble, absolute ne kapablas imagi, ke oni povus deziri loĝi en iu ajn alia loko. Sed ekster tiu urbo certe troviĝus kampoj kaj arbaroj kaj riveroj. Mi bedaŭris, ke la parolanto ne rakontis al ni ankaŭ pri tiuj.

Sed nun li finis, kaj ĉiuj ekstaris. Rekomenciĝis la kantado, unue mallaŭte, sed baldaŭ ĝi plifortiĝis ĝis kulmino de ekscito. Kiam la unua kanto finiĝis, mi aŭdis voĉon, kiu murmuris ĉe mia flanko. Mi turnis la kapon kaj vidis, ke la apuda virino staras kun fermitaj okuloj kaj parolas al si mem, aŭ eble al sia dio, en sia propra lingvo. Samtempe, iu en la ĉambro kriis, “Mi scias, ke venos la tago de Dio, kaj mi dediĉas mian vivon por porti lian vorton al ĉiuj, kiuj havas orelojn por aŭdi!” Li komencis preĝi, laŭte kaj fervore, kaj ĉiuj en la ĉambro kunpreĝis, levante siajn brakojn al la plafono. Antaŭ ol la preĝo finiĝis, la virino ĉe mia flanko malfermis siajn okulojn kaj kriis, “La tago de Dio alvenos, sed li estas jam inter ni! Li estas ĉi tie kun ni en ĉi tiu domo!”

La homoj kantis denove; ĉi-foje temis pri pli malrapida kanto kun longe eltirataj frazoj. Multaj el ili balanciĝis de flanko al flanko, etendante siajn brakojn al sia dio. La virino apud mi ne kantis; ŝi staris kun siaj manplatoj levitaj supren, dum larmoj elpremiĝis de sub ŝiaj duone fermitaj palpebroj, kaj laŭ la vangoj malrapide fluis. Subite, per grandaj paŝoj Baso marŝis antaŭen. Kiam li turnis sin por fronti nin, mi vidis ke liaj okuloj estas larĝe kaj fikse malfermitaj, dum el lia buŝo verŝiĝas abunda parolfluo en lingvo, kiun mi neniam antaŭe aŭdis. Konsternite, mi turnis min al miaj najbaroj, sed ĉiuj rigardis lin kun ravitaj esprimoj.

“La spirito falis sur nian fraton Bason!” iu kriis. “Ni danku Dion!” Ĉiuj ĵetis sin surgenuen kun la manoj etenditaj supren, dum la ĉefa parolanto lanĉis sin en pasian preĝadon en la greka. Mi ĵetis min al la planko kun la ceteraj; mi estis jam tiel kaptita de la ĝenerala fervoro, ke mi ne estus eĉ pensinta fari alie.

Kiam la fratoj komencis disiri el la domo sub la aŭgusta suno, mi iris eksteren por serĉi Elvisan. Post la kunveno mi sentis min tre ekscitita, sed samtempe iom maltrankvila. Tio, kion mi ne sukcesis kompreni, estis kiel Filono enplektiĝis en tia afero. Mi apenaŭ povis imagi, ke la emociega etoso entute povus plaĉi al li. Ĉu tio estis la speco de afero, kiu okazadis en lia templo? Mi ne povis kredi tion. Mi ne sciis, kion oni faris tie, sed mi estis certa, ke temis pri io multe pli modera: eble pli simila al la solenaj ritoj, kiujn oni vidas ekster la Templo de Jupitero dum festotagoj. Tamen, mi jam komprenis, ke la juneca, entuziasma grupo, kiu kolektiĝis ĉirkaŭ Domitila kaj Baso, estas tute malsimila al la kverelema rondeto, kiu kutimis reveni kun Filono al la kopiejo.

Mi malkovris tion jam la antaŭan vesperon, kiam pluraj gefratoj venis al la apartamento por festa manĝo. Mankis en la tute malgranda manĝosalono spaco por tiom da homoj, do Baso kaj Januario kun la malvolonta helpo de Filono, aranĝis provizorajn divanojn en la vestiblo. Tio estis ĝuste tia tasko, kian Filono aparte malamis. Mi estis inter la invititoj, eĉ se mi pasigis grandan parton de la tago en la kuirejo por helpi la du sklavojn pri la preparlaboroj. Iom surprizis min komence la modesteco de la manĝaĵoj, kiujn oni intencis proponi. Boligitaj kikeroj kaj hordea supo estas en ordo ĉe trankvila familia vespermanĝo, sed oni ne kutime konsideras ilin taŭga frandaĵo por prezenti al gastoj.

Tamen, kiam la gastoj ekalvenis, mi konstatis, ke ĉi tio estos tre malsimila al la festenoj, kiujn mi memoris de la vilao, kiam Marko kaj Fania invitis siajn geamikojn al vespermanĝo. La unua afero, kiun mi trovis stranga, estis tio, ke Baso kaj Domitila ne prenis lokojn sur la ĉefa divano; fakte, ŝajnis ke tute ne estas fiksita sidaranĝo, kaj la alvenantoj simple plenigis la divanojn senkonsidere pri sia socia rango. Kompreneble, estis malfacile certi pri tio, sed mi eĉ havis la impreson, ke kelkaj el la gastoj estas sklavoj, kiuj kuŝas kvazaŭ egaluloj apud homoj liberaj. La plejmulto estis iom simple vestitaj sen juveloj, kaj laŭ sia parolmaniero kaj aspekto, preskaŭ ĉiuj havis eksterlandan originon. Mi kredas, ke Baso kaj Domitila estis la solaj aŭtentikaj romanoj en la ĉambro.

Kiel ĉiu alia manĝo, kiun mi prenis en tiu domo, ankaŭ ĉi tiu komenciĝis per preĝo. Tiam, anstataŭ la kutimaj ovoj kaj olivoj, Domitila prenis ordinaran panon kaj dividis ĝin inter la gastoj. Samtempe oni cirkuligis pokalon da vino, el kiu ĉiu devis trinketi, inkluzive eĉ de la du sklavoj, kiuj alportis la manĝaĵojn.

Estis maleble ne admiri la malavarecon de Baso kaj Domitila: kvankam sufiĉe prosperaj, ili certe ne estis riĉaj, kaj tamen Modesta informis min, ke ili mem pagis la tutan vespermanĝon.

“Kaj ili donas al ĉiuj la samajn manĝaĵojn, kiujn ili mem manĝas,” ŝi diris, “kaj eĉ la saman vinon. Malkiel iuj.”

Okazis dum unu el tiuj sabataj vespermanĝoj, ke ni finfine ricevis novaĵojn pri Oresto. Unu el la fratoj loĝis en la granda tendaro sur la Kampo de Marso, kaj li diris al Filono, ke li renkontis Oreston inter la sekvantoj de Petro, kiuj iradis ĉiutage al la tendaro por diskonigi la vorton pri sia dio inter la travivintoj de la brulego. Laŭ li, Oresto jam aŭdis pri la morto de Minicia, sed li vidigis neniun eksteran signon de malĝojo.

* * *

Ni gastis ĉe Baso kaj Domitila ĝis la fino de la somero. Rekonstruaj laboroj jam komenciĝis en la urbo, kaj la domo konstante vibradis pro la peza bruo de ĉaregoj ekstere, kiuj alvenis ŝarĝitaj per ŝtono aŭ marmoro, aŭ reiris kun montoj da karbiĝintaj ruboj. Kiam la riĉuloj revenis de siaj kamparaj vilaoj en septembro, kio estas la signo ke la somero finiĝis kaj ke la vivo nun denove normaliĝas, Filono ofte eliris, por esplori la eblecojn pri luado de nova ejo. Mi sciis, ke li senpacience serĉas manieron forlasi la hejmon de Baso kaj Domitila; li estis ĝenata de ilia senbrida pieco, kaj la pasia fervoro de la komuna preĝado igis lin ĉiam pli malkomforta.

Mi konstatis, aliflanke, ke mi mem bedaŭros foriri. Mi ĝuis esti membro de pli granda domanaro kaj dividi mian laboron kun alia virino. Krome, la apartamento estis tre komforta: certe multe pli ol estus tiu, kiun Filono povus lui per siaj limigitaj rimedoj. Kaj mi devas aldoni, ke ju pli Filono kontraŭstaris la nerezisteblan etoson de la komuna preĝado, des pli ĝi logis min. Ĝi ŝajnis liberigi min de mi mem kaj doni al mi senton, ke mi estas parto de pli vasta tutaĵo: senton, kiun mi ne plu konis de kiam mi estis infano. Kaj en la lasta sabato, kiun ni pasigis en tiu domo, mi havis eksterordinaran sperton, kian mi neniam plu havis post la foriro el mia propra lando.

La predikanto parolis pri la ĝardeno, kiun ilia dio plantis, kiam li estigis la mondon. En ĝi kreskis ĉiuj specoj de arboj kaj plantoj, kiuj ekzistas sur la tero, dum ĉiuspeca besto migradis tra la kampoj kaj arbaroj. Multe trafis min tiu priskribo, kaj dum li pluparolis, mia menso forvagis de liaj vortoj por esplori tiun magian ĝardenon. Mi pensis pri ĉiuj arboj, kiuj certe troviĝus tie: ne nur tiuj, kiujn mi vidis en la kamparo ekster Romo, sed ankaŭ tiuj kiuj floradis en mia propra lando – frakseno kaj taksuso, alizujo kaj tilio. Mi vidis arbarajn densejojn cedantajn al pli malfermitaj lokoj, kie la longa herbo estas abunde prisemita de floroj, kaj abeloj zumas en la sunlumo.

La kantado komenciĝis kaj ankaŭ mi kunkantis, sed mia menso jam forlasis la kunvenon. Mi rigardis internen de mi, kie mi vidis min denove kiel infanon, kiu vagas tra la maldensejoj rande de la arbaro. Miaj okuloj fermiĝis kaj mi cedis komplete al la muziko. Mia voĉo kunfandiĝis kun la aliaj kaj mi sentis min ensorbata en densan amason da sono. Ne plu mi estis aparta kaj sola: mi iĝis parto de la kanto, kaj la kanto estis parto de mi. Ĝi estis preskaŭ kiel solida objekto: mi trovis, ke mi povas agrable balanciĝi sur ĝi, kvazaŭ mi lulus min sur lito. Kaj dum mi balanciĝis, mi duone vidis ian brilan aĵon, apenaŭ super mia kapo. Komence ĝi daŭre glitis en kaj ekster mian vidokampon, kaj mi timis, ke mi perdos ĝin, sed mi sukcesis firme fiksi ĝin per mia menso kaj tiri ĝin malsupren kaj pli proksimen. Ĝi estis glima blanka vojeto, kaj la ŝtupoj de la vojeto estis la notoj de la kanto.

Dolĉe, tute trankvile, mi ŝvebis supren. Mi sciis, kion mi trovos ĉe la pinto, kaj kiam mi alvenis, jen ĝi: fekunda kaj floranta ebenaĵo, kun kampoj de tritiko kaj riĉaj herbejoj. La herbo estis pli verda ol mi iam ajn vidis, kaj la aero estis freŝa kaj malseketa kvazaŭ ĵus ĉesis pluvi.

Sed ne por tio mi venis. Malrapide, mi turnis min. Jen mi vidis ĝin, precize kiel mi atendis, kun la pintoj de ĝiaj pajlaj tegmentoj apenaŭ videblaj super la tera remparo: mian vilaĝon, perfektan en ĉiu detalo, pli perfektan ol mi iam ajn sukcesis revoki ĝin al mia memoro, krom, eble, en sonĝoj. Sub ĝi troviĝis la monteto kun la du blankaj vojetoj: la pli mallarĝa, kiu kondukis rekte supren, kaj la pli larĝa kaj malkruta, kiun uzis la ĉaregoj.

Mi sciis, ke mi ne havas multan tempon. Mi rapidis antaŭen, esperante ke mi sukcesos almenaŭ parte supreniri, antaŭ ol la kantado finiĝos. Mi atingis la bazon de la monteto kaj ekgrimpis, iom glitante pro hasto, kaj kaptante manplenojn de la raspa herbo por helpi min supren. Mi hazarde rimarkis miajn piedojn, kaj konstatis, ke la piedvestoj estas makulitaj de kreto. Mia robo havis kvadratan desegnon.

La kantantoj jam alproksimiĝis al la finaj notoj de la kanto. Mi levis mian kapon por vidi, kiom ankoraŭ restas ĝis la pinto, kaj vidis etajn figurojn moviĝi sur la ekstera remparo. Subite mi sciis, ke tie troviĝas mia familio. Mi devas atingi ilin antaŭ ol la kanto finiĝos. Sed estis tro malfrue: la kantantoj jam atingis la lastajn frazojn, kiujn ili longe eltiris por porti la kanton al taŭga fino. Mi ĵetis min antaŭen per lasta fortostreĉo. “Atendu min!” mi vokis. “Mi ne povas veni ĉi-foje. Ne foriru antaŭ ol mi revenos.”

Kaj tiam mi retrovis min en la kunveno. Ĉiuj rigardis min. “Ni danku Dion pro la favoro, kiun li ĵus montris al nia fratino Barbara,” iu kriis. Kaj ili ĉiuj ĵetis sin surgenuen.

Tuj kiam mi povis, mi puŝis min tra la tro plena halo kaj rapidis al la senluma ĉambreto, kiun oni disponigis al mi kaj Filono. Ne ĝeninte min malfermi la fenestroklapojn, mi sidiĝis sur la lito kaj rigardis fikse en la mallumon, provante revoki ĉiun detalon de mia ĵusa sperto. Mi memoris la senton de la herbo sub miaj fingroj, la manieron laŭ kiu la kretaj ŝtonetoj ruliĝis de sub miaj piedoj, la kornusarbuston sur la montetoflanko, kies eĉan ekziston mi forgesis ĝis nun, la malebenan konturon de la interna remparo...

La pordo brue malfermiĝis. Filono staris en la enirejo, kaj rigardis blinde en la mallumon. Mi timis, ke li forpelos la vizion el mia menso, antaŭ ol mi havos tempon por komplete esplori ĝin. Mi sidis absolute senmove, esperante, ke li ne vidos min.

“Mi serĉis vin ĉie,” li kriis per kolera tono. “Kion vi faraĉas ĉi tie en la mallumo?” Li marŝis internen kaj tiris flanken la fenestroklapojn. “Nun, aŭskultu min. Mi ne intencas, ke mia edzino altiru publikan atenton. Ĉu vi supozas, ke respektinda virino kondutas tiel?”

Mi mallevis la okulojn, esperante ke li finos rapide kaj foriros. Sed li daŭrigis: “Mi scias, ke kelkaj el la aliaj fratoj lasas siajn edzinojn konduti kiel idiotoj: ke ili sidu inter la viroj, kaj preĝu per plena voĉo, tiel ke ĉiuj aŭdu. Sed sciu de nun, ke tion mi ne aprobas kaj ne permesos.”

Li tiris min per la ŝultro, por ke mi frontu la lumon, kaj rigardis en mian vizaĝon. Mi ne scias, kion li vidis tie, sed lia esprimo ŝanĝiĝis kaj li daŭrigis pli malcerte: “Foje mi forgesas, ke vi estas ankoraŭ barbaro en la koro. Verŝajne mi ne rajtas atendi, ke vi agu pli saĝe ol tiuj aliaj idiotoj. Mi ne fiparolos pri Baso post ĉio kion li faris por ni, sed diskuti kun li pri religio estas senutile. Li tute ne komprenas racian argumenton; li estas sklavo de siaj emocioj. Ju pli baldaŭ ni sukcesos eliri el ĉi tiu domo, des pli mi estos kontenta.”

* * *

En proksimume tiu sama periodo, ekcirkulis nova onidiro pri la origino de la fajrego. Multaj homoj raportis, ke ili vidis grupojn de viroj, kiuj ĵetis brulantajn torĉojn en konstruaĵojn; efektive, nur tio povus klarigi, kial la fajrego komenciĝis en tiom da lokoj samtempe. Sendube kelkaj el la fajrigistoj volis nur profiti de la konfuzo por ŝteli valoraĵojn, sed, kiel mi devis malvolonte konfesi al mi mem, ne ĉiuj.

La plej bona loko por aŭdi tiajn onidirojn estis la vinbutiko. Estis granda tia loko ĉe la angulo de la dombloko, kie oni povis aĉeti la plej diversajn manĝaĵetojn krom vino. La estro estis babilema ulo, kiu neniam lasis klienton eskapi, sen ke tiu aŭdu la lastajn klaĉojn. Okazis, ke mi vizitis lian vendejon la matenon post tiu signifoplena sabata kunveno, kaj ĝuste en tiu tago li informis min, ke laŭdire la fajregon ekbruligis iuj homoj, kiuj nomiĝas kristanoj.

“Kristanoj?” mi demandis. “Kiuj ili estas?”

“Ia eksterlanda kulto,” li respondis. “Bedaŭrinde, Romo ŝajnas altiri tiajn. Kelkaj el la homoj, kiuj loĝas ĉi tie, estas kompletaj feĉuloj.” Tiu informo ne aparte lumigis por mi la aferon, kaj mi iris hejmen sen dediĉi al ĝi plian penson. Tamen, post kelkaj tagoj, ĉiuj paroladis pri la kristanoj. Nur tiam mi komprenis, kun terura ŝoko, ke la kristanoj estas la nazaretanoj.

Ĉiuj membroj de la domanaro ekkonstatis tion samtempe, kaj iun posttagmezon Baso nin kunvokis kaj mallonge alparolis. Kelkaj el la fratoj, laŭ li, erare kredante ke la Lasta Tago alvenis, provis rapidigi la laboron de Dio per ekflamigo de la templo de Apolono. Sed nur Dio mem scias, kiu estos la tago de lia alveno. Baso sciis, ke neniu ano de ĉi tiu domo partoprenis, sed bedaŭrinde, rezulte de la tro entuziasma agado de tiuj fratoj, ĉiuj nazaretanoj nun estas suspektataj. Tial ni ĉiuj devas laŭeble eviti iri eksteren dum la venontaj tagoj kaj ne fari ion ajn, kio povus altiri al ni atenton.

Tio maltrankviligis min, kaj mi decidis diskuti la demandon kun Filono, tuj kiam mi sukcesos paroli kun li sola. Mi estis danka al Baso kaj Domitila pro ĉio, kion ili faris por ni, sed mi tute ne deziris implikiĝi en ĉi tiu afero. Estis klare, ke la hejmo de konata familio de nazaretanoj ne plu donas al ni sekuran rifuĝon.

Mi ne havis ŝancon paroli kun Filono ĝis ni restis solaj en la dormoĉambro tiuvespere. Antaŭ ol mi diris eĉ unu vorton, li informis min, ke ni reiros al la tendaro la postan tagon. Sub aliaj cirkonstancoj mi eble estus protestinta, sed ĉi tiu estis unu okazo, kiam ni plene akordis.

Nia eraro estis, ke ni decidis atendi ĝis la mateno. Longe antaŭ la sunleviĝo aŭdiĝis laŭta aŭtoritata frapado ĉe la ĉefa pordo. Nur kelkajn momentojn poste, Januario rapidis en nian ĉambron kun la haroj ankoraŭ taŭzitaj de la dormo, kaj diris, ke ni venu al la vestiblo. Ne estis ebleco fuĝi. Ni eniris la vestiblon kaj trovis ĝin plena je soldatoj. Baso kaj Domitila, vestitaj nur en siaj tunikoj, staris inter ili. Ambaŭ aspektis tre digne.

“Ĉu ĉi tiu estas via plena domanaro?” unu el la soldatoj demandis Bason, kiam ni envenis.

“Tulio Filono kaj lia edzino ne apartenas al mia domanaro,” li respondis. “Ili gastas ĉi tie, ĉar ilia propra hejmo estis detruita dum la brulego. Pompejo Januario estas mia liberigito, kaj Domitia Modesta estas liberigitino de mia edzino.”

Mi konsciis, ke Januario kaj Modesta gapegas ĉe mia flanko. Liaj vortoj estis same bonaj kiel formala deklaro pri liberigo. Kompreneble, Baso havis neniun juran rajton liberigi Modestan, kiu apartenis al lia edzino, sed Domitila ne komentis, kaj la soldatoj tute ne povis scii, ke la afero ne validas. Nur poste mi komprenis, kial li faris tion.

“Ĉu vi estas kristano?” la estro de la soldatoj nun demandis Bason.

“Certe jes,” Baso respondis fiere. “Kaj same estas ĉiuj membroj de mia domanaro.”

“Kaj la aliaj du?” la vicestro memorigis.

La estro turnis sin al Filono.

“Ĉu vi estas kristano?” li demandis.

Estis longa paŭzo. Mi sciis, ke Filono estus preferinta respondi nee, sed li hontis fari tion antaŭ Baso kaj Domitila.

“Mi estas nazaretano,” li diris finfine, “sed ne mia edzino.”

Mi vidis la konsternitan esprimon, kiun Domitila momente direktis al mi. Evidente ŝi neniam konstatis. Poste mi havis malagrablan konscion, ke mi trompis ŝin, sed en tiu momento mi estis tro dankega al Filono por ĝeni min pri tio.

“Kion ni faru pri ŝi?” la vicestro demandis.

“Ni kunportu ankaŭ ŝin,” diris la estro. “Ni tuj malkovros, ĉu li diris la veron.”

Ni ricevis kelkajn minutojn por nin vesti, kaj tiam ili forkondukis nin. Pri unu afero mi tamen estis danka: ĉar ili venis tiel frue en la mateno, la stratoj estis preskaŭ malplenaj, kaj do malmultaj homoj ĉeestis por vidi nin marŝi inter armita eskorto al la malliberejo.

Kiam ni alvenis, oni apartigis min de la aliaj, kaj portis min al malgranda gardistejo. Ili forprenis de mi Elvisan, kaj mi aŭdis ŝin ploregi pro teruro en la apuda ĉambro. Tiu sono preskaŭ frenezigis min, tiel ke mi malfacile povis atenti pri iliaj demandoj. Mia sola penso estis, kiel rapide mi povos liberiĝi de ĉi tiu situacio por reveni al ŝi. Bonŝance ŝi ĉesis plori post iom da tempo; aŭ ili portis ŝin eksteren aŭ ŝi elĉerpite endormiĝis.

Tiam komenciĝis longega pridemandado, kies nura memoro teruras min. Ili provis jen timigi min, jen paroligi min per dolĉaj vortoj; ili eĉ minacis torturi min, kvankam mi sciis, kaj ili sciis ke mi scias, ke nur sklavojn oni pridemandas sub torturo. Sed ili atentigis, ke nenio malhelpas ilin fari tion, kaj cetere, kiun pruvon mi havas, ke mi vere estas libera? “Tio estas vera!” mi daŭre kriis. “Mia patrono faris la deklaron antaŭ la juĝisto! Necesas nur kontroli la registrojn en la baziliko!”

Mi ne provis nei la fakton, ke Filono estas nazaretano. Tio ne ŝajnis havi sencon, post kiam li mem konfesis ĝin. Mia ĉefa klopodo estis por konvinki ilin pri mia persona senkulpeco kaj ankaŭ por ŝirmi Oreston, aŭ pli precize, por kaŝi de ili la fakton, ke Oresto entute ekzistas. Ili postulis ĉiujn detalojn pri la kunvenoj okazintaj en nia butiko, kaj volis ricevi la nomojn de la partoprenintoj. Mi pensis, ke ne gravos, se mi donos al ili la nomojn konatajn al mi, ĉar efektive estos maleble retrovi la fratojn, nun disigitajn pro la brulego. Ili postulis ankaŭ la nomojn de la gefratoj, kiuj ĉeestis la kunvenojn ĉe Baso kaj Domitila, sed mi diris nur la puran veron, kiam mi respondis, ke mi ne scias.

Finfine, kiam ili konvinkiĝis, ke ili ne sukcesos tiri el mi pliajn informojn, ili reportis Elvisan kaj ŝlosis nin en duonluma, homoplena ĉambro. Troviĝis tie neniu, kiun mi rekonis. Nur post multaj horoj ili liberigis nin.

“Sed kion mi faros?” mi kriis. “Kien mi iros? Kie estas mia edzo?”

“Prefere vi havigu al vi novan edzon,” la gardisto diris. “Tiun vi ne plu vidos.”

Estis longe post la tagmezo, kaj mi vagis en senespero tra la varmegaj, senhomaj stratoj, kun Elvisa treniĝanta poste. Mi ne havis monon, nek celon. Mi eĉ ne sciis, en kiu parto de la urbo mi troviĝas – sed cetere tio ne multe helpus min. Ni dormis tiunokte en la ŝirmo de bruligita konstruaĵo.

Tiun nokton mi havis sonĝon. Mi estis sur ĉarego kun Svadva kaj Elvisa. Ankaŭ mia patrino ĉeestis. “Kiel mi elirigos mian edzon el la malliberejo?” mi demandis ilin.

“Kiun sencon havas, demandi nin?” ili respondis. “Aferoj estas malsamaj ĉe la romanoj. Kial vi ne demandas la diinon?”

Mi konstatis, kiam ili diris tion, ke ni troviĝas sur la vojo per kiu mi kutimis iri al Prenesto, kiam mi vizitis la templon kun la aliaj sklavoj. Tiam, iel, mi jam estis en la templo, kie mi staris antaŭ la grandega statuo de la diino Fortuno. Kvankam multe pli granda, ŝi aspektis precize kiel la eta kopio, kiun Fortunato donis al mi. Ŝi estis farita el bakita tero, kaj mankis al ŝi la sama spliteto ĉe la pinto de la piedo, kie ĝi vidiĝetis sub la orlo de ŝia robo. Ŝiaj du beboj rampis sur ŝiaj genuoj kiel nesto da raŭpoj. Ŝi direktis malsupren al mi la rigardon, kaj mi demandis, “Kiel mi povos elirigi Filonon el la malliberejo?”

“Iru al Gajo,” ŝi diris. “Li helpos vin.”

Kiam venis la mateno, mi provis laŭeble reordigi miajn vestojn kaj tiujn de Elvisa, kaj komencis demandi la ĝustan vojon al Kvirinalo. Bonŝance ĝi estis ne malproksima, ĉar mi sentis kapturniĝon pro malsato, dum Elvisa tute klare komprenigis, ke ŝi bezonas pli solidan nutraĵon ol mian lakton, kiu estis la sola manĝaĵo, kiun mi havis por ŝi. Trovi la domon de Gajo, aŭ pli precize de lia onklo, estis pli malfacile, sed mi sukcesis orienti min per unu-du konstruaĵoj, kiujn mi rekonis de mia antaŭa vizito, kaj en la dua horo de la mateno mi jam alvenis.

La posta demando estis, ĉu mi trovos tie Gajon. Estis eble, ke li tute ne estas en Romo: li tre verŝajne povus esti ĉe la vilao, kaj estus apenaŭ realisme atendi helpon de lia onklo. Cetere, la horo estis malfrua por akceptado de klientoj. Hezite, mi aliris la pordiston. Komence li rigardis min suspekte, sed kiam mi menciis la nomon de Filono li kapjesis, kaj fine informis min, ke Gajo efektive estas en Romo sed jam iris al la baziliko.

“Venu morgaŭ matene je la sunleviĝo,” li diris. “Tiu estas la horo, kiam li akceptas klientojn.”

Mi apenaŭ rajtis atendi pli bonan respondon ol tio, kio estis jam pli esperiga ol miaj plej nigraj antaŭtimoj. Tamen, la neceso perdi plian tagon estis troa por mi. Mi ne povis malhelpi min tuj ekplori. Vidante tion, la viro iomete moliĝis.

“Li kutime revenas ĉirkaŭ tagmezo,” li diris. “Aŭ nu, tion li faras, se li ne decidas resti en la urbocentro. Atendu lin ekstere, kaj eble vi havos ŝancon alparoli lin, dum li eniros la domon.”

Longe antaŭ tagmezo, mi lokis min antaŭ la pordo de Gajo. Elvisa ploretis pro malsato kaj enuo, sed mi estis mem tro malsatega por montri al ŝi multan paciencon. Ni atendis tiel longege, ke ŝajnis al mi, ke la tempo ĉesis moviĝi kaj mi devos pasigi mian tutan vivon paŝante tien kaj reen kun plendema infano, kiu daŭre tiretas mian jupon. Ĉiufoje kiam iu alproksimiĝis, mi rapidis antaŭen kun forte batanta koro, kaj ĉiufoje mi seniluziiĝis. Mi komencis konvinkiĝi, ke la pordisto eraris, aŭ ke Gajo decidis pasigi la tagon ĉe amiko. Sed mi eĉ ne konsideris rezigni. Mia sola espero estis atendi, se necese ĝis noktiĝo.

Finfine Gajo aperis, sekvate de Klemento kaj unu-du aliaj servistoj. Mi rapidis antaŭen por renkonti ilin. Gajo ĵetis al mi ĝenatan rigardeton, kiel oni farus al almozpetanto, sed Klemento rekonis min kaj kriis per surprizita tono, “Estas Barbara! Kion vi faras ĉi tie?”

Gajo haltis kaj rigardis min pli atente. Mi kaptis la okazon por kroĉiĝi al la rando de lia togo, kaj komencis elverŝi mian historion.

“Venu internen,” li diris, interrompante min en la mezo. “Ne havas sencon stari ĉi tie sub la suno.”

Tio estis kuraĝiga, kaj en la vestiblo mi ripetis mian rakonton en pli trankvila maniero.

“Sed ĉu li estas kristano?” li demandis je la fino.

“Efektive jes,” mi konfesis, “sed li havis neniun rilaton al la fajrego. Ankaŭ nia kopiejo estis forbruligita.”

“En tiu kazo, mi ne vidas, kiel mi povos helpi vin. La kristanoj estas abomeninda fisekto, kaj estas decidite, ke ili estu neniigitaj por ĉiam. La brulego montras kian misinfluon iliaj instruoj povas havi ĉe tro kredemaj mensoj.”

“Sed kion mi faros, kion mi faros?” mi kriis. “Filono ne estas vera kredanto. Li iras al la kunvenoj nur ĉar iliaj instruoj interesas lin. Li ne sekvas iliajn leĝojn, kaj li ne estas cirkumcidita. Ĉu vere vi ne povas fari ion ajn por helpi lin?”

“Mi ne scias. Eble mi povos paroli al iu. Revenu post du tagoj, kaj eble mi havos informojn por vi.”

Dirante tion, li ekstaris, kaj mi vidis, ke li volas forsendi min.

“Sinjoro,” mi diris, “nur unu plian aferon. Mi estas tute senmona, kaj mia filino kaj mi ne manĝas de du tagoj.”

Gajo turnis sin al Klemento. “Prenu por ŝi korbon da manĝaĵoj el la kuirejo, kaj donu al ŝi du sestercojn.” Al mi li diris, “Revenu frumatene, kiam mi akceptas miajn klientojn. Tiam estos manĝaĵoj por vi.”

Tiel mi aliĝis al la multenombra klientaro de Gajo: situacio en kiu neniu virino devus trovi sin, krom se ŝi vidviniĝis kaj ne havas plenkreskan filon por ŝin vivteni. Mi havis filon, kompreneble, sed mi sciis pri li nur tion, ke li estas kun Petro en la Kampo de Marso. Kaj tiu periodo, kiam oni misfamigis la kristanojn en ĉiu vinbutiko de Romo, ne ŝajnis la plej taŭga momento por esplori, kie eblas trovi Petron la nazaretanon.

Tuj kiam Elvisa kaj mi almenaŭ parte malpliigis la turmenton de malsato, mi komencis demandi la vojon al la plej proksima templo de Fortuno. Tiu granda sur Palatino kompreneble estis forbruligita, sed mi estis certa, ke ie devas troviĝi alia ĉe la rando de la urbo. Efektive montriĝis, ke estas malgranda sanktejo sufiĉe proksime al la domo de Gajo, tuj interne de la urba murego. En ĝi mi trovis statuon de la diino, malpli grandan kopion de tiu, kiun mi konis en Prenesto.

Malgraŭ mia mizerega situacio, mi jam elspezis unu el la moneroj, kiujn mi ricevis de Gajo, por aĉeti kuketon, kiun mi nun metis antaŭ ŝi kiel oferon. Tiam mi alparolis ŝin per ŝiaj titoloj, kiel mi ofte aŭdis la pastrojn fari en Prenesto, kaj petegis, ke ŝi helpu min.

“Mia edzo estas en malliberejo,” mi diris al ŝi, “kaj mia filo malaperis. Mi havas filineton, kiun mi ankoraŭ nutras per mia propra lakto, kaj mi tute ne havas manieron vivteni ŝin, krom denove sklaviĝi. Diino, ankaŭ vi nutris infanojn kaj vi scias, kiom mia filino signifas por mi. Mi petegas, ke vi aŭskultu min kaj helpu min trovi miajn edzon kaj filon. Mi apenaŭ havas monon, sed se vi aŭskultos mian preĝon, mi elspezos ĉion, kion mi posedas, por pendigi dankoferon ekster via templo.”

La postan tagon mi reiris por vidi, ĉu la diino akceptis mian oferaĵon. Mi diris al mi mem, ke se la kuko estos malaperinta, tio signifus, ke ŝi intencas plenumi mian peton. Mi proksimiĝis al la pordo, tremante pro antaŭtimo, kaj malkovris, ke ĝi estas ŝlosita. Mi provis denove la postan tagon, kaj ĉi-foje eblis eniri. La kuko estis for. Mi prenis tion kiel bonan signon, precipe ĉar vazeto da floroj, kiun mi rimarkis jam la antaŭan fojon, restis ankoraŭ.

Mi kompreneble ne povis atendi, ke la diino tuj respondu mian preĝon, kaj intertempe mi ne havis alternativon krom reiri al la tendaro. La kondiĉoj tie iom post iom pliboniĝadis dum la homamaso maldensiĝis: ĝi estis pli bone organizata kaj estis iom pli por manĝi ol antaŭe. Pro tio kaj la malgranda sumo, kiun mi ricevis de Gajo, mi kaj Elvisa almenaŭ ne plu devis timi la morton pro malsato.

Ĉiumatene mi leviĝis antaŭ la suno por iri tra la urbo al la domo de Gajo. Tie mi aliĝis al la ok aŭ naŭ aliaj klientoj, kiuj atendis por doni al li respektan saluton kaj, pli grave, por ricevi korbon da manĝaĵoj kaj kelkajn monerojn. Kiel la edzino de ekssklavo, mi ĉiam estis akceptita laste. Por ke mi ne devu interpuŝiĝi kun la viroj, Klemento afable aranĝis, ke mi atendu ekstere en la strato, kaj li mem venis voki min kiam estis mia vico.

Estis tre bonŝance, ke mi havis Klementon kiel amikon, kaj mi povis fidi, ke li ne permesos al Gajo forgesi la kazon de Filono. Sen li mi estus tute senhelpa, ĉar mi ne havis monon por pagi subaĉetojn, kiel tiom da klientoj estas devigataj fari por resti en bonaj rilatoj kun la sklavoj de siaj patronoj. Mi tamen devis reiri almenaŭ kvar-kvin fojojn antaŭ ol ricevi de Gajo la informon, ke li parolis al unu el la juĝistoj pri la kazo de Filono. Tiu juĝisto iam estis kliento de lia patro, kaj Gajo esperis konvinki lin liberigi Filonon: “... kondiĉe ke li promesos eksiĝi de tiu abomeninda sekto, kiu iel sukcesis ensuĉi lin.”

“Mi estas certa, ke li faros,” mi konsentis kun fervoro.

Kelkajn tagojn poste, kiam mi alvenis ĉe la domo de Gajo, Klemento informis min kun rideto, ke estas bona novaĵo por mi. Mi senpacience atendis mian vicon. Kiam ĝi finfine venis, mi hastis al la vestiblo, kie Gajo estis okupata pro alia kliento. Li interrompis tiun, kiam mi eniris, kaj turnis sin al mi.

“Mi parolis al via edzo hieraŭ,” li diris, “en la ĉeesto de la juĝisto. Evidentiĝas tre klare, ke li erare estis arestita. Li estas konvertiĝinto al la juda kulto, kaj li ĵuris, ke li neniel rilatas al tiu krima sekto, kiu estas akuzata pri bruligo de la urbo. Se vi revenos post du tagoj, mi esperas havigi al vi leteron por la estro de la malliberejo.”

Pasis fakte kvar tagoj, antaŭ ol la letero estis preta. Mi tuj prenis ĝin kaj iris rekte al la malliberejo. Tiu estis, kiel mi nun rekonis, la sama konstruaĵo, kiun mi iam vizitis kun Blandinia por rigardi la leonojn. Vidi ĝin denove revokis al mia memoro mian antaŭan viziton kaj la sovaĝegan beston, kiu premis sian vizaĝon kontraŭ la gvatotruo. Eĉ la sono de ĝia bleko teruris min. Mi imagis Filonon kuŝi senhelpe surdorse en la mezo de la areno, dum li fiksrigardas en tiun gigantan faŭkon, kiu alproksimiĝas al lia gorĝo. Tremigis min la konstato, ke li apenaŭ eskapis reale trovi sin en tiu situacio.

La malliberejo travivis la brulegon sen grandaj difektoj, malkiel la ligna amfiteatro trans la strato, kiu estis komplete detruita. Mi sukcesis retrovi la malgrandan flankan pordon, kiun Blandinia montris al mi, kaj tie mi prezentis mian leteron al la gardisto. Sekvis longa atendado, unue ekstere en la strato kaj poste en la angulo de mizeraĉa gardistejo. Mi kredas, ke mi pasigis tie preskaŭ duonan matenon, dum la gardistoj ordigis sian armilaron kaj diskutis siajn personajn aferojn, kun apenaŭa rigardeto al mia direkto.

Mi fine konvinkiĝis, ke ili forgesis min, kaj mi estis ankoraŭ hezitanta ĉu tamen aliri unu el ili, kiam la pordo malfermiĝis kaj oni enkondukis Filonon. Li aspektis ĉifite kaj taŭzite, kun plurtaga barbo. Mi ekstaris por renkonti lin, kaj ni salutis unu la alian iom embarase.

“Kie estas Elvisa?” li demandis.

“Mi lasis ŝin en la tendaro.”

Gardisto rekondukis nin al la elirejo, kaj post kelkaj minutoj ni retrovis nin ekstere en la sunlumo. Filono tiris min al si kaj brakumis min. “Estis vi, kiu instigis Gajon iri al la juĝisto, ĉu ne?” li diris.

En la plena taglumo li aspektis eĉ pli malbone ol interne. Lia vizaĝo havis malsanan grizan koloron, kaj li konstante palpebrumis kaj ŝirmis siajn okulojn kontraŭ la lumo. Dum ni remarŝis al la tendaro, li ĉirkaŭbrakis min kvazaŭ ni estus junaj geamantoj. Malkomforte, mi iom distancigis min de li.

“Ne estis multaj eblecoj tie por lavi sin,” li diris. “Estos agrable reeniri bankuvon. Ĉu vi havas monon?”

“Nur tiom, kiom mi ricevas de Gajo. La cetero estas ankoraŭ en la domo de Baso.”

“Ni devas trovi manieron por rehavi ĝin. Eble ni devos ŝtele enrompi en lian apartamenton.”

Ni pluiris iomete, tiam li diris, “Barbara. Estas io, kion mi devas diri al vi.” Mi haltis kaj rigardis lin. Mi jam sciis, pri kio temas. “Oresto estas tie interne.”

Eĉ antaŭ ol li parolis, mi sentis la ŝiran krion, kiu ŝvelis en mia brusto. Ĝi puŝiĝis supren tra mia korpo, ĝi perforte eksplodis el mia gorĝo, el miaj okuloj, miaj nazotruoj... Mi ĵetis min al la tero, mi ruliĝis de flanko al flanko, mi elŝiris tufojn de miaj propraj haroj, dum en la oreloj mi aŭdis la kriojn de malproksima voĉo, kiu lamentegis en duonforgesita lingvo, “Oresto, mia filo, mia filo, Oresto, mia filo!”

Kiam mi rekonsciiĝis, mi trovis min ĉirkaŭata de rondo de scivolaj vizaĝoj. Filono genuis apud mi. Leviĝu,” li siblis. “Ĉu vi ne havas ian ajn senton pri konvena konduto?” Al la surprizitaj spektantoj li pli laŭte diris, “ŝi estas en ordo nun. Moviĝu flanken kaj lasu ŝin pasi.”

La rondo malfermiĝis por ke ni eliru, kaj ni marŝis rapide ĝis la fino de la strato. Ĉirkaŭirinte la angulon, mi tuj alkroĉis min al la tuniko de Filono. Kiel frenezulo mi diris, “Gajo helpos nin! Li liberigis vin. Li povos liberigi ankaŭ Oreston. Vi devas iri al li tuj!”

“Li ne povos helpi...” li ekdiris.

“Ni devigos lin aŭskulti! Ni ne havas alian eblecon. Vi nepre devas iri.”

“Barbara, aŭskultu min. Tio ne utilos. Mi jam parolis kun Oresto. Eĉ se Gajo konsentus helpi nin denove, necesus ke Oresto ĵuru, ke li tute ne rilatas al la nazaretanoj. Tion li ne faros.”

“Sed li devas! Tio estas la sola maniero por elirigi lin de tie!”

“Mi jam diris, ke estas senutile. Li ne forlasos la fratojn.”

“Mi parolos kun li! Mi konvinkos lin!”

“Barbara, provu pensi racie. Li ne atentus vin. Nenio estas farebla.”

“Almenaŭ lasu min parolu kun li!”

“Kiel vi povos paroli kun li? Oni ne permesos al vi eniri la malliberejon.”

“Oni ja permesos,” mi kriis, trafite de subita ideo. “Mi konas unu el la gardistoj.”

“Vi konas unu el la gardistoj?” li ripetis, rigardante min suspekte.

Mi rapide rakontis al li pri la okazo, kiam Blandinia prenis min por vidi la leonojn. Filono aŭskultis mediteme.

“Estus interese scii, ĉu li ankoraŭ troviĝas tie. Kiel li aspektis?”

Mi provis laŭeble priskribi la homon.

“Mi ne scias. Ne ŝajnas kiel unu el la gardistoj, kiujn mi havis. Ĉu vi konas lian nomon?”

“Mi ne memoras. Ĉu Blandinio? Ne, tio ne povas esti. Fortunato? Ne, mi scias, li nomiĝis Felikso.”

“Li ne enlasos vin nur ĉar vi konas lian fratinon,” Filono diris. “Kiom da mono vi havas?”

Mi elskuis la enhavon de mia monujo, kaj ni rigardis la kelkajn mizerajn bronzajn monerojn en mia mano. La situacio ne ŝajnis promesa. Cetere, estis plia problemo.

“Mi ne povas doni al li ĉi tiujn,” mi diris. “Mi ĵuris doni oferon al Fortuno.”

“Ĉu vi estas freneza!”

“Vi diru kion vi volas! Ŝi elirigis vin el la malliberejo, ĉu ne? Mi ne rompos mian promeson al la diino! Ĉu ni ne jam havis sufiĉe da malbona ŝanco?”

“Ho bone, forĵetu vian monon, se vi volas,” li respondis senpacience. “Tio tute ne plu gravas.”

* * *

La postan matenon mi iris al la banejo. Mi lavis miajn harojn kaj zorge kombis ilin per longaj, malhastaj tiroj de la kombilo. Mia hararo ankoraŭ bone retenis sian koloron; oni ofte admiris ĝian riĉan, ruĝan nuancon, kaj kiam mi malligis ĝin, ĝi atingis la mezon de mia dorso. Pro insistado de Filono, mi neniam prenis la kutimon bukligi kaj suprentiri ĝin kiel faris la aliaj virinoj, kvankam mi jam delonge ĉesis porti ĝin en plektaĵoj; mi preferis lasi ĝin libera, plektante nur la ekstremaĵojn, kiujn mi tordis supren kaj ligis ĉe mia verto.

Ekster la enirejo de la banejo, ĉiam sidadis malgrasaĉa junulino, kiu aspektis duonmorte pro malsato. Por kelkaj asoj ŝi tondis la harojn de la plej malriĉaj klientoj. Mi hezitis kiam mi vidis ŝin, kaj ŝi rerigardis min apatie, balanciĝante iomete sur sia kaduka tabureto, kiu aspektis kvazaŭ ŝi trovis ĝin sur iu rubejo. Estos senutile iri al ŝi, mi pensis; mi devos serĉi iun, kiu povos pagi pli.

Iom pli for laŭ la sama strato estis budo posedata de tre orname vestita virino, kiu verŝajne iam estis servistino de riĉa mastrino. Mi rigardis malcerte internen. Se mi ne estus tiel senesperega, mi ne kredas, ke mi estus trovinta la kuraĝon por trairi la pordon kaj certe ne por marĉandaĉi kun ŝi kiel mi faris, puŝante ŝian oferton ĉiam pli supren, ĝis mi vidis, ke ŝi atingis sian limon. Mi vendis al ŝi miajn harojn, kaj ŝi donis al mi la monon, kiun mi bezonis por subaĉeti la gardiston. Mi decidis, ke la ofero al Fortuno devos atendi; cetere, ŝi plenumis ĝis nun nur duonon de mia preĝo.

Tamen, mi sciis, ke la diino estas kun mi, ĉar kiam mi alvenis ĉe la malliberejo kaj petis paroli kun Felikso, la gardisto kapjesis kaj malaperis internen sen plia vorto. Li eĉ ne demandis mian nomon. Kiam elvenis la frato de Blandinia, mi tuj rekonis lin. Sed mi vidis per la dubema maniero, laŭ kiu li ekzamenas min, ke li demandas sin, kiu mi estas.

“Mi estas amikino de Blandinia,” mi komencis klarigi. “Ĉu vi ne memoras, ke iam mi venis ĉi tien kun ŝi, kaj vi montris al ni la leonojn?”

Ankoraŭ li rigardis min malcerte. Mi sciis, ke necesas tuj veni al mia celo, sed havante nun mian ŝancon mi hezitis. Anstataŭ klarigi kial mi venis, mi preskaŭ preterintence demandis, “Ĉu vi aŭdis ion de Blandinia? Mi ne vidis ŝin de antaŭ la brulego.”

Li iom revigliĝis, kiam mi diris tion, kaj komencis klarigi, ke ŝi iris al la kamparo. Ŝajne ŝia edzo havas kuzon en vilao apud Tiburo[33]. Mi aŭskultis ĝentile, dum mi la tutan tempon demandis min, kiel enkonduki la veran kialon de mia vizito. Li apenaŭ ĉesis paroli, kiam mi abrupte diris, “Ĉu vi permesos, ke mi vidu mian filon? Li estas ĉi tie en la malliberejo.”

Li aspektis iom konsternite. “Mi ne scias pri tio,” li finfine diris. “Neniu rajtas paroli al la malliberuloj sen permesilo de juĝisto.”

Mi elprenis mian monujon kaj metis ĝin en lian manon. Li nombris la monerojn, tiam kapneis kaj remetis ilin en la monujon. “Iru havigi al vi permesilon,” li ripetis.

“Tio estas ĉiom, kiom mi havas. Mi devis vendi mian hararon por havi ĝin.”

Sen plia vorto, li puŝis la monon sub sian zonon kaj kondukis min internen. “Atendu ĉi tie,” li diris. “Mi prenos torĉon.”

La senlumaj subteraj pasejoj vekis en mi maltrankviligajn repensojn de mia pli frua vizito. Mi memoris, kiel avide mi tiam ĉirkaŭrigardis, kaj kiom fascinis min tiuj strangaj sugestaj odoroj kaj krioj. Sed nun, sciante ke Oresto troviĝas ĉi tie, mi tute ne deziris vidi aŭ aŭdi ion ajn. Mi tenis miajn okulojn fiksitaj al la torĉo de Felikso, kiu moviĝis malrapide antaŭ mi laŭ la koridoro, kaj mi faris mian eblon por elŝlosi ĉion alian.

Unu fojon ni devis premi nin kontraŭ la muro por lasi du gardistojn preterpasi. Ili duone tiris, duone marŝigis, la preskaŭ falantan figuron de viro, nuda krom parte malvindiĝinta lumbotuko, kiu pendis inter liaj kruroj. Lia dorso aspektis kiel sanga maso da kruda viando. Post lia preteriro, restis malhelaj spuroj sur la planko.

“Vi ne aspektas kiel tia virino, kia devus veni al ĉi tia loko,” Felikso diris per konversacia tono, dum ni zorge paŝis ĉirkaŭ la glitaj makuloj. “Kion via filo faris, por finiĝi en malliberejo?”

“Li ne faris ion ajn,” mi diris. “Sed iu akuzis lin, ke li estas kristano.”

“Ho, li estas unu el tiuj, ĉu? Jen la plej stranga grupo de malliberuloj, kiun mi iam ajn vidis. Ili ne ŝajnas havi eĉ minimuman ideon pri tio, kio atendas ilin. Ili ridas, kantas... Nun ili eĉ sukcesis infekti la aliajn malliberulojn. Se ili havus vinon tie interne, mi dirus, ke ili estas ĉiuj ebriaj.”

Ni atingis peze riglitan pordon, kaj li komencis flankentiri la ferajn stangojn. “Mi atendos vin ekstere,” li diris. “Voku, se vi bezonos min. Kelkaj el ili povus esti danĝeraj.”

Verŝajne mi ne estus devinta surpriziĝi, konsiderante kion li ĵus diris, kiam mi aŭdis voĉojn kiuj dolĉe kantis dum la pordo malfermiĝis. Sed aŭdite en tia loko, tio ŝajnis la plej stranga sono imagebla. La alia afero, kiu trafis min, estis la odoraĉo de malpurego kaj urino. Mi staris tuj interne de la pordo, retenante mian spiron dum mi streĉis miajn okulojn por orientiĝi en la duonlumo.

La sola lumo venis de paro de oleolampetoj, lokitaj en altaj niĉoj ĉe la muro. Per iliaj tute malgrandaj flametoj mi distingis grupon de homoj ĉe la alia fino de la ĉambro. La kanto finiĝis per subita ekscitata rideksplodo. Kaj tiam iu apartigis sin de la grupo kaj proksimiĝis al mi. Estis Oresto.

Mi ĵetis miajn brakojn ĉirkaŭ lin, kaj ni staris momenton sen paroli. Mi povis senti lian maldikan korpon tra lia tuniko. Li ŝajnis konsisti nur el ostoj.

“Mi portis por vi manĝaĵojn,” mi diris. “Mi havas fromaĝon kaj iom da sekigitaj figoj.”

Li ridis. “Dankon, panjo. La leonoj estos kontentaj.”

Mi tiris lin al la plej proksima lampo. La lumo falis desupre sur lian vizaĝon; ĝi ĵetis longajn ombrojn, tiel ke mi ne povis bone vidi lian esprimon.

“Aŭskultu,” mi diris, “mi devas paroli kun vi. Vi scias, ke Gajo sukcesis aranĝi la liberigon de via patro...”

Li gestis abrupte kaj forturnis sin. “Kiu estas mia patro? Nun mi havas nur unu patron.”

Mi haltis en konfuzo. Mi havis neniun ideon, pri kio li parolas. Mi decidis rekomenci. “Vi scias, ke Gajo sukcesis elirigi vian patron de ĉi tie. Li iris al la juĝisto, kaj la juĝisto venis paroli kun li en la malliberejo...”

“Mi scias, kion faris tiu homo. Por savi sian propran korpon, li neis la veron kaj perfidis tiujn fratojn, kiuj estis ankoraŭ liberaj. Efektive ili ne bedaŭras la okazintaĵon, sed tio ne signifas, ke ĝi ne estis mallaŭdinda, malkuraĝa ago.”

La malliberuloj komencis novan kanton. Temis pri kanto, kiun mi rekonis de la komuna preĝado en la domo de Baso kaj Domitila. Apenaŭ sciante kiel daŭrigi, mi trovis, ke mi atente aŭskultas, kvazaŭ mi havus neniun alian kialon por esti tie. Ankaŭ Oresto aŭskultis, duone turnante sin en la direkto de la kantantoj. Mi havis la impreson, ke li senpaciencas reiri al ili.

Mi sciis, ke la afero estas senutila. Tamen, mi devis provi. “Atentu: mi esperas, ke se ni denove parolos kun Gajo, eble ni povos konvinki lin reiri al la juĝisto. Eble li sukcesos elirigi ankaŭ vin.”

Li turnis sin kaj rigardis min, precize kiel pastro rigardus infanon, kiu ĵus paŝis sur lia robo dum grava oferfaro. “Mia ĉiela patro atendas min. Mi devas obei lian vokon.”

Mi ne scias, ĉu estis pro la mencio pri lia ĉiela patro, sed subite miaj amo kaj timo ŝanĝiĝis al kolero. Apenaŭ sciante kion mi diras, mi eksplodis: “Kaj kio pri mi kaj via fratineto? Ĉiutage ŝi demandas min, kiam revenos Oresto. Kio pri via devo al viaj gepatroj? Vi estas nia sola filo. Kiu prizorgos nin, kiam ni maljuniĝos, se ni eĉ ne povos fidi je nia propra filo? Ĉu via dio ne diras, ke vi obeu viajn patron kaj patrinon?”

Li gestis al la aliaj malliberuloj. Ili jam perdiĝis en sia kanto; ili balanciĝis malrapide sur la piedoj kun la okuloj fermitaj kaj la manplatoj levitaj al sia dio. “Tie estas miaj fratoj, miaj fratinoj, mia patrino.”

Mi vidis, ke li forglitas de mi. Li senpacience atendas por reiri al siaj geamikoj; li jam pensas nur pri la kanto. Li faris paŝon malantaŭen, kaj la malforta lumo falis rekte sur lian vizaĝon. Estis io en lia mieno, kio vekis memoron; ĝi pensigis min pri io, kio okazis antaŭ multaj, multaj jaroj. Subite mi sciis, kie mi jam vidis tiun esprimon. Ĝi estis en la okuloj de la freneza Dumna, kiam oni kondukis ŝin al la Malbona Loko por la oferado. Li estis jam ĉe la rando de la Alia Mondo. Estis senutile provi revoki lin.

Larmoj plenigis miajn okulojn, kaj mi forturnis min. Li jam iris por re-aliĝi al siaj geamikoj. Li eĉ ne adiaŭis min.

La gardisto elirigis min, kaj mi stumblis laŭ la strato, ŝanceliĝante de flanko al flanko kaj vekriante, kvazaŭ mi irus al funebra ceremonio. La preterpasantoj verŝajne supozis, ke mia filo jam mortis.

* * *

Post kelkaj tagoj mia filo, mia sola filo, estos donita al la sovaĝaj bestoj por distri la publikon. Li ne pretas fari ion ajn por eviti tiun sorton; efektive, ŝajnas ke li ne deziras eviti ĝin. Li elektis transpasi al la Alia Mondo antaŭtempe.

Pri tio mi kulpigas la nazaretanojn kun iliaj falsaj promesoj kaj iliaj vantaj revoj. Ili perversigis lian menson kaj delogis lin de lia devo al sia familio. Ili ne nur turnas la homojn kontraŭ la dioj, sed eĉ gefilojn kontraŭ la gepatroj. Iam la dioj punos ilin.

Mi scias, ke la nazaretanoj ne ekbruligis la fajregon, kiel multaj homoj asertas – ili tute ne kapablus fari ion tian – kaj ili ne respondecas pri la forbruligo de mia hejmo. Sed por mi, tio estas sensignifa. Hejmoj estas rekonstrueblaj. Mi povos rekomenci, kiel mi jam dufoje rekomencis en mia vivo. Tio, pri kio mi neniam pardonos ilin, estas la perdo de mia filo, forprenita de mi je la zenito de siaj juneco kaj sano. Tiu estas perdo, kiun mi neniam superos. Iliaj sekvantoj estu disigitaj, iliaj temploj estu detruitaj, kaj ili kaj ilia kruela dio estu malbenataj kaj malamataj por ĉiam.

Mi kredis, ke tamen estos eble por mi esti feliĉa en Romo, kaj ke iam, mi ĝuos mian maljunecon kun miaj gefiloj kaj genepoj. Sed mi vidas, ke tiu sorto ne estos mia.

Post malmultaj tagoj Oresto estos morta, kaj tiam restos nenio por plu teni min kaj Filonon ĉi tie en la urbo. Ni iros al Prenesto por peti la helpon de Stefano. Mi konas Preneston: ĝi estas urbo malpli granda ol Romo, kaj mi kredas, ke loĝi tie povus plaĉi al mi. Eble tie, mi denove iam estos feliĉa. Sed nun, neniu feliĉo estos kompleta por mi. Nenio iam ajn povos konsoli min pri la perdo de Oresto, mia plej aĝa infano kaj sola filo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.