La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA ŜTONA URBO

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SEPA ĈAPITRO

Reveninte de la bazaro en varma tago iom antaŭ la somerfino, mi surpriziĝis vidi soldaton, kiu sidis sur la benko tuj interne de la enirejo de nia kopiejo. La homoj ne ĉiam konstatas, ke la enirejo apartenas al ni; ĝi larĝiĝas ĝis la strato, kaj foje ili venas internen por fuĝi el la suno. Sed la fakto estas, ke multaj soldatoj kredas, ke ili rajtas sidi kie ajn ili deziras. Ili scias, ke la plejmulto de homoj multe tro timas ilin por kontraŭstari. Mi puŝis min preter lin, tiel malĝentile kiel mia kuraĝo permesis, en la bonvenigan malvarmon de la skribejo.

Estis kliento interne, kiu diktis leteron al Filono. Mi aŭdis lin eĉ antaŭ ol eniri. Li havis fortan voĉon, kaj diktis troege rapide. Filono estis elpreninta por li tabureton, sed li ne uzis ĝin. Li paŝegis tien kaj reen dum li parolis, aŭ pli ĝuste li ne precize paŝis sed stumblis laŭ kripla maniero. Kun ŝoko mi konstatis, ke liaj piedoj estas kunkatenitaj. Tial la soldato atendas en la enirejo! Ĉi tiu homo estas malliberulo!

Mediteme mi pluiris al la interna ĉambreto kaj malligis Elvisan de mia ŝultro. Ŝajnis al mi strange, ke Filono konsentis akcepti diktadon de krimulo. Tio povus malkuraĝigi aliajn klientojn, precipe kiam ili vidus la soldaton en la enirejo. Mi scivolis, pri kio temas la letero; ĝi povus esti interesa. Bedaŭrinde ĝi estis en la greka. Ĝi ŝajnis tre longa: multe tro longa por esti normala letero. Ĉu eble ĉi tiu viro mem pretigas sian defendoparoladon? Tamen, li ne ŝajnis advokato. Li havis pli la aspekton de ordinara laboranta homo.

“Barbara!” mi aŭdis la voĉon de Filono el la alia ĉambro. “Iru al la vinbutiko kaj reportu al nia kliento tason da vino – kaj portu tason ankaŭ por mi.”

Mi ĝemis, tiam reprenis la bebon kaj pretigis nin por reeliri. Mi ne povis riski lasi ŝin hejme; Filono koleriĝus, se ŝi ekplorus dum mi estos for. Kaj same lia kliento, laŭ mia impreso. Li elverŝadis vortojn en senĉesa torento, kaj evidente ne estis en humoro por bonvenigi interrompojn.

La vinbutiko estis plenega. La estro estis enplektita en vigla diskuto kun grupo de klientoj, kiuj staris ĉe la barilo – ŝajne temis pri la meritoj de iu ĉarkonkuristo – kaj mi nur malfacile sukcesis kapti lian atenton. Kiam mi revenis, mi atendis trovi, ke la kliento de Filono jam finis. Sed ne, li ankoraŭ paroladis, kvankam lia voĉo komencis iom raspiĝi kaj li devis konstante paŭzi por malraŭkigi sian gorĝon. Li akceptis la vinon entuziasme, malaperigis duonan tason per unu gluto, kaj daŭrigis sian diktadon per tono pli glata.

Li estis malalta, malbela homo, sufiĉe maljuneta, kun granda agla nazo kaj pezaj brovoj, kiuj renkontiĝis en la mezo. Por kompensi la brovojn, tamen, haroj komplete mankis sur lia verto, kvankam li ja havis zorge tonditan etan barbon. Li havis malbelan erupcion ĉe la manoj kaj antaŭbrakoj, kiuj estis kovritaj de ruĝaj ŝvelaĵoj kaj strietoj de morta haŭto. Krome li ŝajnis lami, kaj mi vidis, ke estas senhaŭta makulo ĉe lia kruro sub unu el la katenoj. Mi rimarkis odoron de ŝvito, kiam mi donis al li la vinon, kio igis min scivoli, iom infanece, ĉu li povas iri al la banejo en katenoj. Kaj efektive, estis strange ke kiel malliberulo li entute rajtas eliri.

Sen paŭzo en la diktado, la viro metis la malplenan tason sur la barilon, kaj plustumblis tien kaj reen, svingante siajn brakojn per larĝaj gestoj dum li paroladis. Dum li faris tion, lia tuniko malfermiĝis ĉe la flankoj, malkaŝante striojn, kiuj aspektis kiel la postsignoj de iama vipado, en kurbo ĉirkaŭ liaj ripoj. Mi supozis unue, ke eble temas pri la spuroj de malnovaj glavovundoj, sed ili estis tro multenombraj por tio. Mi demandis min, ĉu li eventuale estas sklavo, sed iel tio ne ŝajnis al mi tre konvinka klarigo. Mi apenaŭ povis imagi sklavon, kiu diktus laŭ tiel malstreĉa maniero, dum lia gardisto pacience sidus ekstere por atendi lin. Unu afero tamen estis certa: iam en la pasinteco li suferis ege kruelan traktadon.

Ne levante la okulojn de sia tasko, Filono etendis la brakon por preni novan tabuleton. Li tuj ekskribis sur ĝi, dum per sia libera mano li aldonis la antaŭan al la kreskanta monteto, kiu leviĝis apude sur la stablo. Ŝajnis kvazaŭ la vizitanto forgesis, en kia loko li troviĝas: li deklamadis per pasia voĉo kaj pugnobatis sur la barilo, dum la tutan tempon Filono freneze skribegis por ne postresti. Filono aspektis laca, sed ĉi tiu videble ne estis oportuna momento por proponi mallongan paŭzon. Mi trairis al la malantaŭa ĉambreto, kaj malpakis mian korbon.

Finfine la tondra voĉo eksilentis, kaj mi ĵetis ŝtelan rigardon en la skribejon, por vidi ĉu ili finis. Filono estis formetinta la grifelon por streĉi siajn nun rigidajn fingrojn. Tiam li laŭte elspiris kaj prenis sian tason. Li ĝis tiam ne havis eblecon trinki la vinon.

Nur nun la viro finfine sidiĝis. Li apogis sian dorson kontraŭ la muro, etendis siajn krurojn antaŭ sin kaj fermis la okulojn. Li aspektis preskaŭ same elĉerpita, kvazaŭ li skribis la tutan leteron propramane. Li neniel ŝajnis honti pri la katenoj aŭ la cikatroj sur la haŭto, ĉar li tute ne provis kaŝi ilin. Liaj brakoj pendis libere, tiel ke lia tuniko fortiriĝis de liaj flankoj kiam li kliniĝis malantaŭen sur la tabureto, kaj mi klare vidis la kruelajn striojn sur lia korpo. Estis evidente, ke li suferis teruran skurĝadon. Sed ne lastatempe: tiuj vundoj resaniĝis antaŭ longe. Li levis momentete sian kapon, kaj mi iom konfuziĝis, sed li nur direktis al mi etan kapklinon kaj refermis siajn okulojn. Li ne ŝanĝis sian pozicion; fakte laŭ mia impreso li konsciis, ke mi rigardas liajn cikatrojn, kaj elmontris ilin al mi, ĝuste kiel soldato kvazaŭ preterintence vidigas malnovan vundon, kiun li honore gajnis en batalo.

Iom ĝenate, mi reiris al la interna ĉambro kaj prenis mian ŝpinilon. Mi estus preferinta sidi en la enirejo, sed mi ne volis tion fari dum ankoraŭ ĉeestis la soldato. Mi aŭdis Filonon kaj lian klienton, kiuj interŝanĝis de tempo al tempo kelkajn malkonsekvencajn komentojn, kiel homoj kiuj estas elĉerpitaj post tago da postula laboro. Sed finfine aŭdiĝis skrapado de taburetoj sur la ŝtona pavimo, kaj la viro ekstaris por foriri.

“Venu, Rufo!” li vokis, parolante la unuan fojon per la roma lingvo, kaj la soldato ekstaris, precize kiel bone trejnita sklavo, kiu atendas la ordonon de sia mastro.

Kiam ili estis for, mi venis en la skribejon por repreni la tasojn. Filono intertempe formetis la taburetojn kun eta rideto al si mem. Li aspektis tre memkontenta. Ne ĉiutage alvenas kliento, kiu diktas kvin-ses tabuletojn en rapida sinsekvo.

“Kiu estis tiu sinjoro?” mi demandis.

“Li estas unu el la nazaretanoj. Mi sciis, ke li estas en Romo, sed mi efektive neniam atendis vidi lin ĉi tie en mia butiko. Sed nu, mi tute ne plendas pri tio. Li petis min pretigi tri kopiojn de tiu letero, kaj cetere sur papiruso. Ŝajne ili estas sendotaj al la fratoj en Grekujo kaj Azia Provinco.”

“Sed kial venis tiu soldato? Kial li estas katenita?”

Filono ridetis. Li estis en nekutime bona humoro. “Laŭdire li atendas ĝis lia proceso estos juĝata de la imperiestro. Oni akuzis lin pri incito al tumulto en Jerusalemo, kaj mi facile povas imagi kial. Necesas nur aŭdi kelkajn el la aferoj, kiujn li diris en tiu letero.”

“Sed kial li ne estas en malliberejo? Mi volas diri, ĉu li rajtas eliri?”

Filono levis siajn ŝultrojn indiferente. “Li pagas mem sian loĝadon. Supozeble li havas monon aŭ ian influon.”

Kiam Oresto revenis de la lernejo pli malfrue en la tago, li tuj komencis serĉi sub la barilo, laŭ sia ofta kutimo, por malkovri, ĉu iu alportis interesaĵon dum la mateno.

“Kio estas ĉi tio?” li demandis. Li eltiris la monton da tabuletoj kaj rigardis la plej supran kun scivolo.

“Ne tuŝu tiujn,” Filono diris senpacience. “Mi ankoraŭ ne kopiis ilin.”

Sed Oresto jam trarigardis la unuan tabuleton kun esprimo de surprizo. “Ĉi tiu estas de Paŭlo,” li diris. “Ĉu li venis ĉi tien, al nia skribejo?”

“Li venis ĉi-matene,” Filono respondis. “Kaj nun remetu tiujn, kaj atentu, ke vi ne malordigu ilin.” Oresto obeeme formetis la tabuletojn kaj pasis tra la skribejo al la malantaŭa ĉambreto. Elvisa ĉiam estis kontentega vidi lin; ŝi ekbabiletis kaj etendis al li la brakojn. Li prenis ŝin kun kiso, kaj komencis flugigi ŝin supren-malsupren dum ŝi ĝoje ridis.

“Ĉu iu venis al la butiko ĉi-matene?” li finfine demandis, turnante sin al mi.

“Vi scivolas pri tiu sinjoro, kiu diktis tiun longan leteron. Ĉu vi scias, kiu li estas?”

“Li nomiĝas Paŭlo, el Cilicio. Ĉu vi vidis lin? Kia li estas?”

Mi rakontis al li ĉion, kion mi memoris, kun aparta mencio pri la soldato, la katenoj, kaj la vipospuroj. “Sed kiu estas tiu homo?” mi finis. “Ĉu vi scias ion pri li?”

“Mi aŭdis la fratojn paroli pri li. Ili diras, ke li estas tre brila homo, sed li estas tro disputema. Li nomas sin sekvanto de Jesuo, kaj li vojaĝas tra la tuta imperio por konvinki homojn aliĝi al la nazaretanoj, sed tiam li diras al ili, ke ne necesas obei la ordonojn de Dio. Li restis dum jaroj en malliberejo en Judujo, antaŭ ol li venis ĉi tien. Mi vere ŝatus vidi tiun leteron, kiun li diktis.”

“Tamen mi ne kredas, ke via patro permesos al vi kopii ĝin. Ĝi estas farota sur papiruso. Nu, formetu viajn lernejan aĵojn. Nun ni manĝas.”

* * *

Mi estis sola en la butiko, kiam Paŭlo revenis por preni siajn kopiojn. La pordo estis duone fermita, sed li metis sian kapon internen kaj vokis, “Ĉu iu ĉeestas?” Mi estis surprizita vidi lin, kaj ne tre kontenta. Certe li devus scii, ke tiu estas la tago, kiam Filono iras al la templo.

“Mia edzo iris al la sinagogo,” mi diris, nomante ĝin per la vorto, kiun Filono kutime uzis. “Hodiaŭ la butiko estas fermita.”

“Ĉu la kopioj estas pretaj, laŭ via scio?”

“Nu jes, ili estas faritaj. Ĉu vi volas preni ilin?” Mi aldonis tion iom malcerte, ĉar mi sciis, ke sabate la judoj ne okupiĝas pri komercaj aferoj. Sed ĉi tiu homo ŝajnis iom malsimila al la aliaj nazaretanoj: interalie li evidente ne estis ĉe la templo kun ĉiuj aliaj fratoj.

“Kiam via edzo kutime revenas?” li demandis.

“Li devus alveni baldaŭ.”

“Bone, do mi atendos. Portu al mi la kopiojn, kaj intertempe mi trarigardos ilin.”

Li larĝe malfermis la pordon kaj venis internen. Mi estis tute konsternita, kiam post li sekvis la sama soldato, kiun mi jam vidis la antaŭan fojon. Mi portis al Paŭlo faldeblan tabureton, kaj turnis min al la barilo por trovi la kopiojn. “Ĉu vi havas alian tabureton?” la soldato demandis. Mi portis ĝin al li kun malbona volo.

En tiu momento mi aŭdis Elvisan krieti en la alia ĉambro, kaj iris por preni ŝin. “Ĉu tiu estas via infano?” Paŭlo demandis, kiam mi revenis al la skribejo. “Mi tenos lin por vi, dum vi serĉos la kopiojn.”

Antaŭ ol mi povis respondi, li prenis Elvisan el miaj brakoj, kaj subite direktis al ŝi tute ĉarman rideton, varman, amikan kaj absolute neatenditan. Elvisa ne ŝatis iri al nekonatoj, kaj mi supozis ke ŝi protestos, sed ŝi nur fiksrigardis kvazaŭ sorĉite, dum li babilis al ŝi en la greka. “Ĉu ĝi estas knabo?” li demandis.

“Knabino. Jen la kopioj.”

Dum mi reprenis la bebon, la soldato la unuan fojon ekparolis. “Vi ne estas de ĉi tie. De kie vi venas?”

“Britujo.”

“Ha, Britujo. Mi havas fraton, kiu postenas tie.”

Mi pensis malafable, ke ĝuste ion tian mi supozis, kaj iris enfermi min en la interna ĉambro.

Iom poste Filono alvenis, akompanate de kvar-kvin el la fratoj. Li aspektis iom ĝenate, kiam li trovis Paŭlon en la kopiejo, sed li ridetis ĝentile kaj komencis prezenti lin al la aliaj.

“Bonvolu paroli latine,” Paŭlo interrompis lin. “Bedaŭrinde mia akompananto Rufo ne komprenas la grekan.” Kelkaj el la fratoj aspektis iom konfuzite, kaj Paŭlo klarigis, “Vidu, de kiam Rufo estas mia gardisto, li iĝis kredanto. Mi dankas Dion, kiu donis al mi la privilegion esti la unua, kiu portis al li la mesaĝon de Kristo. Tial li estas nun ne nur mia gardisto, sed ankaŭ mia frato.”

Rufo aspektis iom embarasite pro tiu priskribo de la situacio, sed la fratoj bonvenigis lin entuziasme kaj sidiĝis en rondo ĉirkaŭ li kaj Paŭlo. Filono sendis min por alporti vinon, kaj kiam mi revenis iom poste, mi trovis ilin enprofundiĝintaj en diskuto, se tian interparoladon oni povas nomi diskuto, kie superregas la potencaj voĉo kaj opinioj de nur unu homo.

“Do, klarigu al mi,” Paŭlo estis diranta, “ĉu tiu amaso da ordonoj kaj reguloj pri la plej malkonsiderindaj detaletoj efektive portis vin pli proksimen al Dio? Ne manĝu tion, ne tuŝu ĉi tion, ne faru la alian. Kiel tiaj ordonoj helpos vin, kiam venos la Lasta Tago? Ilia sola atingo estas fakte tio, ke ili forprenas vian atenton de la vera mesaĝo de Dio: ili donas al vi la impreson, ke vi povas plaĉi al li per ĉikanado pri malesencaj detaloj, anstataŭ per pensado pri la aferoj, kiuj vere gravas.”

“Nu, estas vere ke ne ĉiuj el la diaj ordonoj povas konduki nin al pli virta vivo,” konsentis unu el la fratoj, ledaĵisto kiu nomiĝis Sabino. “Sed ne pro tiuj ni iĝis kredantoj. Kio pri la aliaj ordonoj: ne ŝteli, ne adori idolojn, obei siajn gepatrojn...”

Paŭlo interrompis lin malĝentile: “Jes, kaj kion vi farus, se via patro komercus per sklavoj kaj via patrino estus prostituitino? Ĉu ankaŭ tiajn gepatrojn necesas obei? Tiaj ordonoj estis en ordo antaŭ ol Kristo estis krucumita, sed nun ĉio komplete ŝanĝiĝis. Kiam li reekvivis, li forviŝis ĉion diritan pli frue. Estas nun nur unu afero, kiu helpos nin, kiam venos la fino, kaj tio estas ke ni kredu je lia kapablo savi nin.”

“Nu kompreneble, ni ĉiuj kredas je li,” Sabino respondis. “Sed laŭ mi, Dio ne postulas de ni nur tion. Kiun sencon havas kredi, se oni ne ankaŭ obeas la ordonojn de Dio?”

“Kredu je Kristo,” Paŭlo rebatis, “kaj ĉio alia sekvos nature. Ĉu laŭ via opinio sekvanto de Kristo povus mensogi kaj ŝteli? Al kio servas blinde obei regulojn, se oni ne kredas?”

Mi devis nun porti Elvisan eksteren por purigi ŝin ĉe la fontano. Kiam mi revenis, Paŭlo ankoraŭ deklamadis.

“Jen, eĉ vi ne estas cirkumciditaj!” li kriis. “Kaj se vi ne pretas iri laŭ tiu vojo, vi ĉiam restos fremduloj en la sinagogoj! Sed kial? Ĉu vi ne povas same adori Dion, sen mutili viajn korpojn? Cetere, kial halti ĉe cirkumcido? Kial ili ne petas vin ankaŭ kastri vin, same kiel la pastroj de Cibelo[24]? Tio estus vera testo de lojaleco!”

La frataro ĥore ekprotestis, sed post momento denove aŭdiĝis la voĉo de Paŭlo, kiu forbalais ĉian malkonsenton. “Ĉu Dio estas la dio de ĉiuj,” li daŭrigis malpli laŭte, “aŭ ĉu nur de la cirkumciditaj judoj? Kio devos okazi al ĉiuj vi ceteraj? La Lasta Tago alvenos en iu ajn momento, kaj ni nepre devas certigi ke ĉiuj ricevu sian ŝancon – judoj, nejudoj, viroj, virinoj, liberaj civitanoj, sklavoj – antaŭ ol estos tro malfrue!”

Eĉ de ekstere en la strato, kie mi sidis sur la rando de la trotuaro por tranĉi pastinakojn, mi povis aŭdadi la tondran voĉon de Paŭlo kaj sekvi ĉiun vorton de ilia diskuto. Sed nun li eksilentis kaj finfine donis al la aliaj la eblecon esprimi siajn opiniojn. Eble pro deziro turni la diskuton al malpli disputiga temo, unu el la fratoj demandis, iom timeme, ĉu Paŭlo konas Petron. Ŝajne tiu Petro, homo pri kiu mi neniam aŭdis ĝis tiu momento, planis viziti Romon.

“Jes, mi konas lin,” Paŭlo diris, “sed ni laste vidiĝis antaŭ jaroj. Do li venas ĉi tien, ĉu? Mi ne sciis tion.”

Li eksilentis dum la aliaj pludiskutis la atendatan viziton de Petro. Sed tiam li subite ekparolis, interrompante unu el la fratoj meze de frazo por diri, “La fakto estas, ke pri multaj demandoj Petro kaj mi ne plene akordas. Eĉ foje okazis, ke mi devis kontraŭstari lin publike. Ne estas, ke plaĉas al mi fari tian aferon, sed kiam oni vidas homon, kiu kondutas kiel malkuraĝulo kaj hipokritulo, venas momento kiam oni simple ne plu povas eviti tute klare esprimi sian opinion.

“Tio okazis, kiam mi alvenis en Antioĥio, kaj mi aŭdis, ke li sidadis ĉe la sama tablo kun la necirkumciditaj fratoj kaj manĝis la samajn manĝaĵojn kiel ili. Mi tute ne kontraŭas tion en si mem; efektive, tio estas la afero por kio mi mem konstante batalas. Sed tio, kio tiom kolerigis min, estis la fakto, ke Petro ĉiam insistadas, ke ĉiuj konvertiĝintoj al la nazaretanoj devas nepre obei ĉiujn ordonojn. Kiam mi malkovris, kion li faris, mi diris al li: ‘Kiel vi povas postuli, ke aliaj homoj sekvu la diajn ordonojn, kiam eĉ vi mem ne obeas ilin!’ Eble mi ne estus devinta paroli al li tiel antaŭ la tuta preĝantaro, sed mi ne eltenas homojn, kiuj ne kuraĝas agi laŭ la propraj konvinkoj.”

Aŭdiĝis tinto de la ĉeno, kaj mi konstatis, ke Paŭlo eksaltis de sia tabureto kaj nun laŭeble paŝegas tien kaj reen, iom malhelpate de siaj katenitaj piedoj. “Sendube liaj intencoj estas bonaj, sed bonaj intencoj ne sufiĉas, kiam ni devas porti al nia flanko la tutan mondon antaŭ ol alvenos la Lasta Tago! La vero estas, ke li estas senkuraĝulo, kaj same pri Jakobo, kvankam li estas la frato de Jesuo. Ili ne ŝajnas kompreni la urĝecon de la situacio. Ili pensigas min pri du sklavoj en brulanta domo, kiuj disputas pri tio, kiujn posedaĵojn de sia mastro ili kunportu kaj kiujn ili lasu! Kiel povas gravi al Dio, ĉu aŭ ne oni manĝas kuniklon[25]?”

Paŭlo paroladis pli kaj pli laŭtege, kaj preterpasantoj rigardis kun scivolo en la direkto de la kopiejo, dum lia potenca voĉo eĥis tra la mallarĝa strato. “La mesaĝistoj de Dio!” li tondris. “Ili nomas sin mesaĝistoj de Dio! Ili pensas, ke ĉar ili konis Jesuon dum li ankoraŭ vivis, la tuta komunumo estas en iliaj manoj! Ĉu ankaŭ mi ne estas unu el liaj mesaĝistoj? Ĉu ankaŭ mi ne vidis lin, kaj pli lastatempe ol ili, cetere! Se dependus nur de ili, la frataro ampleksus eĉ ne la duonon de sia nuna nombro. Ili ne permesas, ke iu ajn aliĝu, kiu ne konsentas mutili sian korpon kaj martirigi sin je ĉiu manĝo! Kristo estas por ĉiuj, ne nur por ili kaj ilia eta rondo!”

Estis sono de frakaso kaj konfuza murmurado de la malgranda grupo en la skribejo. Mi iris internen por vidi kio okazis, kaj malkovris, ke Paŭlo per larĝa gesto ĵus sendis sian tason en la aeron.

“Ĝi estas de la vinbutiko, ĉu ne?” li diris al mi, dum mi kolektis la pecojn. “Jen, donu al ili ĉi tion. Kaj portu al mi alian tason, bonvole.” Danke mi akceptis la moneron, kiun li faligis en mian manon, samtempe notante, ke malkiel la aliaj fratoj li evidente havas neniun skrupulon pri tuŝado de mono dum la sabato. Filono provis per ne tre konvinka tono malakcepti, sed Paŭlo gestis senpacience kaj tuj rekomencis sian pasian oratoradon.

“Kio pri tiu kunveno, kiun ni faris en Jerusalemo? Oni interkonsentis tiam, ke ili okupiĝos pri la judaj fratoj, kaj mi pri la ceteraj. Sed kien ajn mi iras, mi trovas ilin, kiuj enmiksiĝas en mia laboro kaj provas influi la homojn, kiujn mi konvertis. Mi povas dediĉi monatojn da laboro al nova urbo, kaj kiam mi revenas kelkajn jarojn poste, mi trovas, ke intertempe duono de la komunumo cedis al la premo cirkumcidiĝi! Ĉu por tio mi portis ilin al Kristo?”

La voĉo de Paŭlo sekvis min laŭ la vojo al la vinbutiko, kaj li estis ankoraŭ parolanta, kiam mi revenis iom poste kun nova taso da vino. Sed nun li estis sidanta kaj parolis per pli trankvila tono.

“Do vidu, jen la danĝero de tiaj diskutoj. Ili estas malutila distraĵo, sendita por forturni nian atenton de nia vera laboro. Mia vera celo, kiam mi venis ĉi tien, estis inviti vin ĉiujn, miajn fratojn en Kristo, al nia komunuma kunveno en mia loĝejo morgaŭ matene.”

“Ĉu morgaŭ matene?” Filono volis scii. “Ĉu ne sabaton?”

“Ne,” Paŭlo respondis, “mi kaj miaj fratoj ĉiam kunvenas en tiu tago, kiam nia Sinjoro releviĝis al la vivo.”

Mi konfesas, ke aŭdante tion mi retenis mian spiron. Mi ne volis kredi, ke eĉ Filono pretos aldoni plian matenon al la kompleta tago, kiun li jam regule perdas en ĉiuj sep. Bonŝance la fratoj pardonpete klarigis, ke ili ne povos veni pro siaj laboraj devoj. Tamen Paŭlo malatentis iliajn rifuzojn; li insistis, ke la kunveno okazos frumatene kaj daŭros ne pli longe ol vizito al iliaj patronoj – aŭ eĉ malpli, ĉar ili ne bezonos atendi.

“Mi scias, ke viaj patronoj atendigas vin pro via malalta rango. Vi devas lasi la komercistojn eniri antaŭe – eĉ kiam vi alvenis pli frue – kaj riĉajn junajn nobelojn, kiuj alvenas je la lasta momento post nokto da drinkado kaj abomenaj malmoralaĵoj. Sed Kriston ne interesas via socia rango; al li gravas nur tio, ke vi kredu je lia kapablo savi vin kaj porti vin en la regnon de Dio, kiam venos la tago de la Lasta Juĝo. Tiam estos vi, kiuj eniros antaŭ la komercistoj.”

Li eltrinkis sian tason kaj ekstaris, dirante al Filono, “Kaj antaŭ ol foriri mi devas pagi al vi por tiuj kopioj. Kiom mi ŝuldas?”

Filono hezitis. Se ne ĉeestus la aliaj fratoj, mi sciis, ke li verŝajne akceptus la monon, sed antaŭ ili li preferis ludi la rolon de konformema judo. Paŭlo mienis malpacience. “Nu bone, se tiel vi preferas. Mi donos ĝin al vi morgaŭ, post la komunuma kunveno. Venu, Rufo.”

* * *

Filono estis en malbona humoro, kiam li kaj Oresto revenis de la kunveno en la loĝejo de Paŭlo. Estis jam la tria horo[26], kaj elpelinte Oreston, tre malfrue, al la lernejo, Filono tuj eksidis ĉe sia laboro. Kiam Oresto revenis je tagmezo, mi demandis lin, kio okazis.

“Paĉjo diras, ke li havas tre strangajn ideojn. Li diras, ke Paŭlo volas starigi Jesuon kiel duan dion, sed tio estas malĝusta, ĉar estas nur unu dio. Kelkaj el la fratoj komencis disputi kun li, kaj en la fino ili preskaŭ ekbatalis. Mi volis vidi, kio okazos, sed paĉjo forportis min antaŭ la fino. Li diris, ke se li volus aŭdi tiajn aferojn, li estus aliĝinta al la kulto de Bakĥo[27].”

Ni tre baldaŭ malkovris, ke ankaŭ Akabio ne havas aparte altan opinion pri la instruoj de Paŭlo. “Mi aŭdis, ke vi iris ĉe Paŭlon,” li diris, kiam li la postan fojon venis ĉe ni por alporti laboron. “Interesa homo, kondiĉe ke oni ne provas kontraŭi liajn argumentojn. Li ne havas lokon por iuj ajn opinioj krom la propraj.”

“Li diras, ke li vidis Jesuon en vizio,” Filono menciis.

“Mi scias; mi aŭdis lin. Li havis vizion, dum li estis en la dezerto. Homoj foje vidas strangajn aferojn, se ili restas tro longe sub la suno. Mi povas nur diri, ke se tiu estis Jesuo, li ŝanĝiĝis de kiam mi konis lin. Nu, tamen, mi supozas ke post tiom da jaroj en la ĉeesto de ĉiopova Dio kaj liaj anĝeloj, estas verŝajne ke li iomete ŝanĝiĝis.”

Paŭlo revenis plurajn fojojn por dikti leterojn, sed kiam li konvinkiĝis ke Filono ne reiros al liaj komunumaj kunvenoj, ni ne plu vidis lin. Supozeble li trovis alian kopiiston pli malfermitan al liaj ideoj. Poste ni aŭdis, ke la deĵoro de Rufo finiĝis, kaj ke la nova gardisto estas malpli preta ol lia antaŭulo permesi, ke Paŭlo konduku lin tra la tuta urbo. Tamen li ne kontraŭstaris, ke vizitantoj venu al la loĝejo, kaj tial Paŭlo povis daŭre pluorganizi siajn kunvenojn en la tago post sabato.

Mi aŭdis Filonon kaj Oreston paroli pri li de tempo al tempo; estis evidente, ke ili absolute kontraŭas ĉion, kion Paŭlo faras, kaj ke ili tute ne konsideras liajn sekvantojn veraj nazaretanoj. Sed nu, ili ne estis multenombraj – almenaŭ tion mi komprenis – kaj kompreneble, Paŭlo ne havis multajn eblecojn varbi novajn sekvantojn, dum li restis enfermita en sia loĝejo. Tial, kvankam li vekis ioman eksciton inter la fratoj kiam li unue aperis, en la longa daŭro lia ĉeesto en la urbo ne faris grandan diferencon.

* * *

La sekvantaj du jaroj estis tre laborplenaj por mi, dum Elvisa lernis unue rampi kaj poste paŝeti. Oresto intertempe jam finis la lernejon kaj povis labori plentempe, tamen Filono ankoraŭ bezonis mian helpon en la butiko. La nombro de klientoj daŭre kreskis, sed ne ĝis tia grado, kia permesus al ni teni sklavon.

La vivo iĝis pli facila, kiam Elvisa kreskis sufiĉe por paŝeti eksteren kaj ludi kun la aliaj infanoj en la strato. Mi estis kontenta vidi ŝin ĉirkaŭata de geamikoj, kiel devus esti infano de tiu aĝo. Mi ĉiam kompatis Oreston kiam li estis pli juna, kiu tute ne havis kunludantojn krom Tulia. Li tamen ja havis aliajn aferojn, kiuj estis ne malpli gravaj, kaj mi ofte pensis pri ĉio, kio mankas al Elvisa: la arboj, la kampoj, la vasteco de la ĉielo. Mi ankaŭ pensis pri la multaj aferoj, kiujn mi devus instrui al ŝi, kiam ŝi estos pli granda: pri tiuj sekretoj, kiujn knabino povas lerni nur de sia patrino. Ŝi tute ne scios pri la kaŝitaj potencoj de la plantoj; nek mi povos montri al ŝi kiel tinkturi ŝtofojn aŭ rekoni la kamparajn herbojn aŭ aperigi legomojn el la nuda tero. Por ŝi, legomoj estos io, kion oni aĉetas en la bazaro.

Kaj rilate al Oresto, iĝis por mi ĉiam pli malfacile paroli kun li. Mi neniam de la komenco trovis lin aparte komprenebla, kaj nun, je dek ses jaroj, lia kapo estis plenŝtopita de ĉiuj sensencaĵoj, kiujn Filono kaj la fratoj verŝadis en ĝin de kiam ni alvenis al Romo. Mi ofte demandis min, kiel eblas, ke ĉi tiu alta junulo estas mia filo; foje ŝajnis al mi, kvazaŭ mi dividas mian hejmon kun fremdulo.

Mi de ĉiam konsciis, ke Oresto estas filo pli de Filono ol de mi, sed dum li plenkreskis, tio tute ŝanĝiĝis, kaj nun ankaŭ lia patro kaj li tre malbone interrilatis. Pri tio parte kulpis Filono; li daŭre riproĉadis Oreston kaj kritikadis lian laboron. Krome, ili konstante disputis pri tiuj misteraj aferoj, kiujn ili lernadis en sia templo. Unu-du fojojn Oresto preskaŭ aŭdacis akuzi Filonon pri la malfervoreco de liaj religiaj kredoj. Li certe neniam kuraĝus diri tian aferon, se li ne estus jam pli alta ol lia patro; stature li similis min. Tamen Filono ĉiam disponis pri la venkonta argumento en tiaj disputoj, ĉar li bezonis nur memorigi Oreston pri la postulo de ilia dio, ke oni respektu siajn gepatrojn. Oresto prenis tiajn ordonojn tre serioze. Mi devas agnoski, ke ĉi tiu ordono ŝajnis al mi sufiĉe sagaca, malkiel kelkaj el la aliaj postuloj de ilia dio.

Kvankam Oresto estis malkomplezema kaj malfacila kun mi kaj Filono, li estis bravega kun Elvisa. Li ludis kun ŝi, rakontis al ŝi fabelojn, kaj faris por ŝi belegajn ludilojn el diversaj objektetoj; iam li faris por ŝi tute etan ŝipon el duona juglandoŝelo. Li estis multe pli pacienca ol Filono, kiu konstante kriaĉis al mi, ke mi forportu ŝin el la skribejo. Tamen, la sinteno de Filono estis komprenebla: kopiista laborejo estas absolute maltaŭga loko por du-jarulo. En la maloftaj okazoj, kiam ŝi sukcesis troviĝi tie sola, ŝi senescepte elpensis ian petolaĵon. Unu fojon ŝi skribaĉis sur nova tabuleto, kaj alian fojon mi kaptis ŝin, dum ŝi maĉis pecon de la plej bonkvalita papiruso. Bonŝance mi sukcesis kaŝi de Filono tiujn misaĵojn. Sed nenio estis farebla pri la okazo, kiam li lasis duone skribitan kopion malfermita sur la stablo, kun la inko lokita laŭ invita maniero apude. Mi unue eksciis pri la afero, kiam mi aŭdis ŝirajn kriojn el la kopiejo, kaj kuregis internen por malkovri Filonon, kiu sovaĝe bategis Elvisan. Li koleregis ankaŭ kontraŭ mi, dirante ke mi ne sufiĉe kontrolis ŝin, kaj en la fino ni ambaŭ iris plorante al la fontano, kie mi trempis la kontuzojn de Elvisa, dum la aliaj virinoj provis konsoli nin.

Kelkajn tagojn poste Filono diris al mi, “Mi vidas, ke estas malfacile por vi ĉiam atenti pri Elvisa, dum vi laboras.”

Mi konsentis, sed interne demandis min, kion li celas. Filono ne kutimis esti tiel zorga pri mi.

“Estus tro multekoste aĉeti sklavon,” li daŭrigis. “Tio nur aldonus unu plian buŝon por manĝigi.” Mi pacience atendis, ĝis li atingos la veran sencon de tio, kion li volas diri. “Oresto havas nun preskaŭ dek sep jarojn. Laŭ mi, estas tempo ke ni serĉu por li edzinon.”

Mi restis momenton silenta, konsiderante, kvankam mi sciis, ke mia reago apenaŭ influos lian decidon. Romaj viroj kutime ne multe atentas la opiniojn de siaj edzinoj. Tamen mi devis agnoski, ke tute ne temas pri malbona ideo. Bofilino povus helpi min je mia laboro kaj kontroli Elvisan, kiam mi estus okupata.

“Ili devos dormi en la skribejo,” mi atentigis.

“Mi jam pripensis tion. Estas libera ĉambro en la tria etaĝo. Per ŝia doto, ni povus translokiĝi al la supra etaĝo, dum Oresto kaj lia edzino povus resti ĉi tie.”

Ju pli mi konsideris la planon de Filono, des pli ĝi plaĉis al mi. La supraj ĉambroj havis multe pli da spaco ol la nia, kaj ili eĉ havis malgrandan balkonon ekstere.

“Ĉu vi jam pensas pri iu knabino?” mi demandis.

“Ĉu vi konas Minicion? Lia filino iĝos dekkvarjara venontan monaton.”

Mi ja konis Minicion. Mi ofte vidis lin kiam la fratoj venis ĉe ni, kvankam li ne estis tia homo, kia lasas fortan impreson. Li estis maldikulo ne multe pli ol tridekjara, sufiĉe afabla; nenion pli mi sciis pri li, krom malklara ideo, ke eble li estas okulkuracisto aŭ simile.

Oresto tute ne estis kontenta pri la informo, ke Filono trovis por li edzinon. Li protestis, ke ne havas sencon edziĝi, kiam la mondo finiĝos en iu ajn momento. Sed Filono atentigis, ke ni ne havas ideon, kiam ekestos la regno de Dio; Oresto povus esti jam maljuna antaŭ ol tio okazos, kaj intertempe li havas la devon edziĝi kaj generi gefilojn. Do Oresto tre malvolonte konsentis, kvankam li postulis, ke antaŭe li volas renkonti la junulinon.

Minicia montriĝis silentema bonkonduta junulino, kies plej rimarkinda trajto estis la nekutime blondaj haroj, kiujn ŝi heredis de unu el siaj avinoj. Kelkaj el ŝiaj antaŭuloj estis ĝermanaj sklavoj, kvankam ambaŭ ŝiaj gepatroj estis civitanoj. Ili estis sufiĉe zorgintaj pri ŝia edukado: ŝi lerte ŝpinis kaj teksis, kaj ŝi eĉ vizitadis dum kelkaj jaroj la lernejon, do ŝi sciis legi kaj kalkuli. Surprize granda nombro da homoj en Romo sendas siajn filinojn al lernejo, se ili povas permesi al si tian elspezon.

Oresto ne multon diris post sia unua vizito al la apartamento de Minicio. Kiam mi petis lian opinion pri sia estonta edzino li ruĝiĝis ĝis la brusto kaj grumblis, “Kial vi ĝenas vin demandi? Vi kaj paĉjo jam decidis la aferon.” Sed dum la sekvaj tagoj li estis nekutime gaja, kaj mi konstatis, ke malgraŭ sia plendado li estas sekrete entuziasmega pri la planata geedziĝo kun tiel ĉarma junulino.

Minicia estis tre timema, kiam ŝi alvenis por loĝi ĉe ni, sed tion oni ja devas atendi. Estas tre malfacila sperto por iu ajn junulino ekloĝi ĉe la familio de sia edzo, sed mi faris mian eblon por trakti ŝin afable kaj helpi ŝin senti sin hejme. Fakte, mi ĝuis ŝian ĉeeston: estis iom kvazaŭ mi havus pli aĝan filinon, kaj ŝia helpo pri Elvisa multe senŝarĝigis min. Mi baldaŭ malkovris, ke ŝi ne estas tiel silentema kaj timema, kiel ŝi unuavide ŝajnis: ŝi havis la proprajn tre firmajn ideojn, precipe kiam temis pri ŝia religio. Fakte, tio estis mia sola plendo. Ŝi certe ne estis maldiligenta homo, sed ŝi absolute rifuzis fari iun ajn laboron, eĉ nur ŝpinadon, sabate. Anstataŭe ŝi akompanis Filonon kaj Oreston al la templo, kaj se ili portis hejmen kelkajn el la fratoj, ŝi sidis tuj ekster la rondo por aŭskulti ilian interparoladon. Unu-du fojojn ŝi eĉ demandis Filonon poste pri io, kion ŝi aŭdis tie.

Vidante ke ĉi tiu estas problemo ekster mia normala sperto, mi decidis paroli pri ĝi al Filono. Sed li simple respondis, ke Minicio estas tre pia homo, kiu edukis sian filinon en hejmo, kie oni montras la ĝustan respekton al Dio. Mi ja demandis min kiel la anoj de tiu hejmo, kie oni tiel respektas Dion, sukcesas manĝi sabate se ili ne rajtas kuiri, sed estis senutile atendi ke Filono sciu pri tia praktikaĵo. Do mi demandis Minician, kaj ŝi klarigis al mi ke ili preparas sian sabatan manĝon en la antaŭa tago, kaj tiam metas ĝin en skatolon da fojno por plukuiriĝi la tutan nokton per sia propra varmo. Ni provis tion la postan sabaton, kaj mi devis konfesi, ke ĝi gustas bonege, kvankam persone mi estus preferinta ĝin iom pli varma. Sed vidante ke la afero evidente multe gravas al Minicia, mi poste lasis ŝin fari ĝin regule.

Mia alia problemo rilate al Minicia estis tio, ke ŝi ŝajnis kredi, ke ŝia dio donis al ŝi la taskon gajni min por sia religio. Mi ne komprenis en la komenco ŝian celon, kiam ŝi konstante faligis flankajn menciojn pri la aferoj, kiujn Jesuo diris kaj faris, kaj rakontadis al mi historiojn pri la viro, kiu forkondukis la judojn el la sklaveco antaŭ multaj jaroj. Efektive tiuj lastaj rakontoj sufiĉe interesis min, kaj mi reciprokis per kelkaj pri mia propra popolo. Sed kiam mi ekkomprenis, al kiu celo ŝi volas konduki min per ĉio ĉi, mi estis ĝenata kaj riproĉis ŝin iom senpacience. Ŝi estis tre ĉagrenita kaj neparolema dum pluraj tagoj, sed mi ŝajnigis ne rimarki, kaj ŝi baldaŭ superis la aferon.

Oresto estis komence iom embarasata pro sia nova stato, kaj ruĝiĝis ĉiufoje kiam unu el la fratoj ŝerce demandis, ĉu li intencas baldaŭ avigi Filonon. Kiam ĉeestis aliaj homoj li afektis ne rimarki Minician, sed mi vidis, kiel lia vizaĝo gajiĝas ĉiufoje kiam ŝi eniras la ĉambron. Li iĝis tre revema de kiam ŝi venis loĝi ĉe ni: dum li estus devinta kopii tabuleton, li sidadis dum horoj kun malĉeesta vizaĝesprimo mordetante la finon de sia skribilo, kaj eksaltis laŭ kulpa maniero, se oni alparolis lin. Minicia, kontraste, neniel provis kaŝi siajn sentojn: ŝi videble adoris Oreston, kaj kondutis kvazaŭ ĉiu lia vorto falis el la buŝo de iu dio.

Nun kiam Oresto iĝis edzo, Filono per videbla fortostreĉo provis trakti lin kiel respondecan plenkreskulon, precipe antaŭ lia edzino. Oresto, siaflanke, ĉesis esti tiel kontraŭstarema kaj ribelema. Sekve, nia familia vivo iĝis pli trankvila, sen la kvereloj kiuj tiel ofte detruis niajn vesperojn en la pasinteco. Foje, dum mi akvumis la plantojn sur la balkono de nia nova ĉambro kaj rigardis Elvisan, kiu ludis malsupre sur la strato, mi memoris kiel oni iam hastigis min tra ĉi tiuj samaj stratoj – aŭ tra stratoj ekstreme similaj – en katenoj, kaj pensis ke tamen la afero finiĝis pli bone ol mi estus povinta imagi.

* * *

La fratoj jam delonge diskutis la atendatan viziton de Petro, tiu homo kiun Paŭlo iam kontraŭstaris publike. Sed kiam li alvenis, Paŭlo ne plu troviĝis en situacio, kiu permesus novan kolizion. Lia proceso finfine estis aŭdata de la imperiestro kaj post la unua kunsido li estis translokita al malliberejo en la palaco. Kaj tiel la afero restis. Ĉiuj sciis, ke la imperiestro apenaŭ interesiĝas pri siaj oficaj devoj. Li dediĉis multe pli da tempo al muziko kaj aktorado, kaj nun li estis en la sudo, de kie raportoj atingis Romon, ke li ludis en la teatro de Neapolo[28] antaŭ grandega spektantaro. Ĉiujn ŝtatajn aferojn li lasis en la manoj de siaj konsilantoj, kiuj sendube havis multajn kazojn pli urĝajn ol tiu de provinca civitano, kiu preskaŭ kaŭzis tumulton kvin jarojn pli frue.

Kiam disvastiĝis la informo, ke finfine Petro alvenis en Romo, Oresto tiel senpaciencis aŭdi lin prediki, ke li decidis ne iri al sia kutima templo la postan sabaton, sed al tiu kie Petro devis paroli. Li provis instigi Filonon akompani lin, sed Filono rifuzis, dirante ke la alia templo estas tro malproksima kaj ke li atendos, ĝis Petro vizitos ilian sinagogon, kiel li certe baldaŭ faros. Oresto ne sukcesis konvinki lin, do li kaj Minicia iris solaj.

Ili revenis hejmen en stato de ega ekscito. Ŝajne okazis granda kverelo en la templo, kiam kelkaj el la pli tradiciemaj anoj de la preĝantaro protestis kontraŭ la instruoj de Petro kaj provis superkrii lin. Poste oni tamen konsentis, ke li finu sian paroladon, sed estis evidente, ke oni tute ne intencas bonvenigi lin je dua vizito. Bonŝance, aldonis Oresto, unu el la nazaretanoj proponis disponigi al Petro sian apartamenton la venontan sabaton.

Oresto kaj Minicia estis tiel entuziasmaj, ke ili eĉ sukcesis konvinki Filonon akompani ilin la postan fojon. Sed li estis malpli imponita ol ili. “Lia problemo estas, ke li permesas al siaj emocioj superi lian racion,” li diris. “Iu ajn duaranga instruisto de retoriko povus faligi liajn argumentojn. Kaj lia greka estas terura. Sed kion atendi? La homo estis fiŝkaptisto antaŭ ol li konvinkis la nazaretanojn pagi liajn elspezojn. Mi scias, ke li sukcesis iomete kleriĝi, kaj li povas citi la Sanktajn Librojn laŭnome kaj laŭverse...”

Oresto interrompis sian patron malĝentile. “Ne temas nun pri lerneja ekzerco! Jesuo estis lia plej intima amiko! Kaj li ne parolas la grekan tiel malbone! Duono de la homoj en Romo ne konas ĝin pli bone ol li!”

Verŝajne la pasia voĉo de Oresto iom konsternis Filonon, ĉar li ŝajnigis preteratenti tiun senrespektan elkrion. Li nur komentis per milda tono, ke estas senutile provi rezoni kun homo, kiu insistas konduti kiel stultulo.

Mi aŭdis sufiĉe multe pri Petro dum la sekvantaj monatoj. Entuziasmigite de lia predikado, Oresto iĝis ĉiam pli pia, kaj komencis tre rigore obei la judajn ordonojn. Tio ĝenis Filonon, kiu laŭ mia supozo vidis en tio kritikon de lia propra malpli fervora aliro. Pli serioza estis la fakto, ke nun Oresto kaj Minicia ofte devis manĝi aparte. Sed tio, kio vere konsternegis min, estis kiam Oresto anoncis, ke li decidis cirkumcidiĝi. Mi provis malkonvinki lin, per atentigoj pri la riskeco de la afero kaj la doloro, sed li nur respondis, ke li provos ĉiam obei la ordonojn de sia dio senkonsidere ĉu ili estas malfacilaj aŭ malagrablaj.

Mi esperis, ke Minicia subtenos min – ŝi ja estus la ĉefa malgajnanto, se io misfunkcius – sed kiam mi provis paroli al ŝi, ŝi respondis, ke Dio ordonis ke ni faru tiujn aferojn kaj ke estas ĝuste, ke ni obeu lin, eĉ se ni ne ĉiam komprenas lian celon. Kompreneble, ŝi estis citanta Oreston; ŝi ankoraŭ kredis je la kompleta mirindeco de ĉiu lia vorto.

Do Oresto farigis la aferon, kaj dum pluraj tagoj li rondiris laŭ tre singarda maniero, kvazaŭ li konstante atendis, ke iu venos bati lin ĉe la ventro. Nu bone, li resaniĝis senprobleme. Estis Petro mem kiu faris la operacion; li konvinkis plurajn el la nazaretanoj submetiĝi al ĝi. Eĉ kelkaj el la fratoj en la rondeto de Filono finfine decidiĝis. Petro jam venis paroli en ilia templo, kaj pluraj el ili estis komplete sorĉitaj. Eĉ Filono devis kontraŭvole konfesi lian oratoran talenton, malgraŭ lia malbona regado de la greka.

“Kia homo li estas, tiu Petro?” mi iam demandis Minician, dum ni sidis ekster la butiko por senŝeligi pizojn.

Kiam temis pri demando pri la nazaretanoj, Minicia estis ĉiam preta respondi. Ŝi tuj forgesis pri la pizoj, kaj ekparolis entuziasme.

“Ho, li estas miriga homo. Vi ne povas imagi, kiom da landoj li vizitis, eĉ se li nun iĝas tiel maljuna. Kaj li estas elstara predikanto. Li ĉiam estas tiel klara, ke eĉ ordinaruloj povas kompreni lin. Li diras, kio estas ĝusta, kaj kio malĝusta, kaj kiel vivi bonan vivon. Li diras ĉion tiel klare. Vidu, kelkaj el la predikantoj – precipe la grekoj – ili preskaŭ similas tiujn filozofojn, kiujn oni kelkfoje vidas diskuti en la strato. Mi scias, ke ili disvastigas la vorton de Dio, sed ofte estas tiel malfacile kompreni, kion ili volas diri.”

“Kial li venis al Romo?” mi demandis.

“Li vojaĝas tra la tuta imperio, vizitante ĉiujn ekleziojn. Mi supozas, ke li aŭdis, ke kelkaj el la fratoj en Romo estas iom... nu, iom malentuziasmaj, kaj li decidis veni por plifortigi ilin.” ŝi finparolis en ioma hasto, duonturnante la kapon por rigardeti maltrankvile malantaŭen. Mi sciis, pri kiu ŝi pensas, kvankam ŝi estis tro obeema por mencii tion. Mi pensis interne de mi, ke Filono jam estas, laŭ mia ideo, pli ol sufiĉe entuziasma.

“Povus ankaŭ esti, ke li decidis veni, ĉar li aŭdis ke Paŭlo estas ĉi tie,” ŝi aldonis. “Vi scias, ke Paŭlo konvinkis plurajn el la fratoj transiri al lia vidpunkto, kaj mi supozas, ke Petro volis reporti ilin al la ĝusta vojo.”

“Kial, kio estas la problemo pri Paŭlo?”

“Li tro faciligas la aferon, por konverti pli da homoj. Se oni aŭskultus lin, oni imagus, ke necesas nur kredi je Jesuo por ke ĉiuj pekoj estu pardonitaj, kiam venos la Lasta Tago. Nur tion li postulas de siaj sekvantoj – li eĉ diras, ke ili ne bezonas obei la diajn ordonojn, kiuj estas skribitaj en la Sanktaj Libroj. Kaj liaj sekvantoj ne iras al la sinagogo, kaj ili eĉ ne festas sabaton. Ili faras siajn kunvenojn en la posta tago. Li diras, ke li portas la homojn al Dio, sed Oresto diras, ke fakte li forkondukas ilin de Dio.”

“Ĉu vi scias, ke li iam venis ĉi tien por dikti leteron?” mi diris.

“Kiu, ĉu Paŭlo?” ŝi demandis, kun same konsternita esprimo kvazaŭ mi ĵus diris, ke venis ĉe ni sorĉisto. “Sed tamen mia bopatro certe ne...” ŝi haltis en konfuzo.

“Li venis nur malmultajn fojojn, ĝis Filono kaj Oresto iris al unu el liaj kunvenoj. Sed ĝi tute ne plaĉis al ili, kaj poste li ne plu venis ĉi tien.”

“Ho jes, Oresto diris al mi, ke ili iris unu fojon. Sed li diris, ke dum la tuta kunveno Paŭlo kritikadis la judajn instruojn. Li diris, ke Paŭlo naskiĝis kaj edukiĝis kiel judo – ĉu vi scias, ke li estas eĉ cirkumcidita, kvankam li provas forturni aliajn homojn de tio – sed oni ne imagus tion, aŭskultante lin. Oresto diris, ke estas bonŝance, ke neniu atentas lin, ĉar en tiu kazo, la judoj estus en vera danĝero. Li diris, ke eĉ niaj malamikoj ne sukcesas ataki nin kun tiom da galo.”

* * *

Pasis longa tempo antaŭ ol mi alkutimiĝis iri eksteren sur nian novan balkonon. Mi sentis min premata de la proksimeco de la apudaj tegmentoj, kaj kiam mi la unuan fojon trovis sufiĉan kuraĝon por rigardeti malsupren al la strato, mi tuj resaltis, kvazaŭ mi tro proksimiĝis senaverte al la rando de abismo. Krome, mi ne povis superi mian timon, ke iam la tuta malfortika elstaraĵo simple malfiksiĝos de la muro kaj falegos la tri etaĝojn por frakasiĝi kontraŭ la grundon. Tiuj altaj konstruaĵoj ne ĉiam estas tiel solidaj, kiel ili ŝajnas.

La antaŭaj okupantoj estis postlasintaj potojn de rosmareno kaj mento, kaj hederon enradikigitan en malnova arbostumpo. La hedero estis plektinta sin tra la ligna barilo, kiu formis la flankon de la balkono, tiel ke nun la tuta rando estis kaŝita malantaŭ densa kurteno de glimaj folioj. Estis ankaŭ roz-arbusto, kiu kreskis laŭ ligna lataro apud la pordo. Kiam ni transloĝiĝis al nia nova ĉambro en la malfrua printempo, bonvenigis nin rava ekspozicio de grimpantaj rozoj.

En la komenco mi timis mem eliri sur la balkonon, do mi petis Minician akvumi por mi la plantojn. Sed mi baldaŭ konstatis, ke ŝi scias absolute neniom pri la vartado de kreskaĵoj. Tiu kompatindulino neniam en sia tuta vivo iris ekster la urbon, kaj en la hejmo de ŝiaj gepatroj ne troviĝis eĉ unu lekanteto en poto. Do mi komencis mem prizorgi la plantojn. Mi kredas, ke mi elverŝis super tiujn malmultajn mizerajn arbustetojn pli da amo kaj atento ol mi estus dediĉinta al tuta legomejo, se mi havus tion.

Duonkaŝite malantaŭ la rozoj troviĝis niĉeto en la muro, kiun supozeble elskrapis la antaŭaj okupantoj por teni la diojn de sia familio. Tie mi starigis la statueton de la diino Fortuno, kaj donis al ŝi oferaĵojn de vino aŭ floroj. Se Filono estus sciinta, sendube li kontraŭstarus, sed estis tre malverŝajne, ke li malkovros la aferon. Li apenaŭ eliris sur la balkonon, kaj eĉ se li farus, ne estus risko, ke li rimarkos la statuon. Li neniam rigardis la rozojn; efektive mi ne kredas, ke li entute konsciis pri ilia ekzisto. Lia menso estis malfekunda dezerto, kie vivis nenio krom la sekiĝintaj tigoj de vortoj kaj literoj.

La vetero dum tiu somero estis aparte prema. Dum granda parto de la unua duono de julio alblovis varmega vento el la sudo, kiu elsuĉis nian energion kaj kovris ĉion per maldensa tavolo de polvo. Dum tiuj pezaj, ŝvitaj tagoj, ni pene plenumis niajn normalajn taskojn kvazaŭ ni vadus tra mielo. En la posttagmezoj, kiam la vojoj ŝajnis vibreti sub ardanta suno, la pavimoŝtonoj estis tiel varmegaj, ke ili bruligis la piedojn.

En vespero de meza julio ni sidis por vespermanĝi en nia supra ĉambro. Eĉ interne ne eblis fuĝi de la varmego, kaj la pordo de la balkono estis vaste malfermita en vana espero enlasi vigligan trabloveton. Elvisa jam ĝemis kaj grumblis la tutan tagon – kvankam mi devas konfesi, ke ne pli ol ĉiuj aliaj – sed finfine ŝi endormiĝis kaj nun kuŝis sur la lito kun siaj brakoj etenditaj super la kapo. Gutoj da ŝvito glimis sur ŝia supra lipo. Filono duone kuŝis apude kun bovlo da olivoj, kiujn li mordetis de tempo al tempo sen granda entuziasmo, dum Oresto kaj Minicia, ĉe la fino de la lito, silente malplenigis teleron da figoj.

Mi, aliflanke, sidis sur faldebla tabureto tuj apud la balkona pordo, fiksrigardante la hederon dum mi manĝetis pecon de pano kun fromaĝo. Vidi la hederon kutime gajigis min kaj refreŝigis mian animon, sed hodiaŭ ĝi aspektis same velka kaj polveca kiel ni ĉiuj. Mi ĝemis, pensante ke morgaŭ mi devos porti supren al ĝi kruĉon da akvo de la fontano.

Okazis, dum ni sidis tiel – mi meditante pri miaj plantoj, Filono sendube konsiderante ian internan pejzaĝon de dornoj kaj sekaj arbustetoj – ke mi ekkonsciis pri nubo kun nekutima koloro super la tegmentoj. Rigardinte ĝin senpripense dum momento, mi iris eksteren por vidi pli bone. Mi konstatis nun, ke fakte ne temas pri nubo: ĝi pli similis kolonon de malpura, flava fumo. Mi metis mian kapon internen por voki la aliajn.

“Venu rigardi ĉi tion,” mi diris. “Aspektas, kvazaŭ estas ie granda fajro.”

Oresto kaj Minicia tuj venis eksteren. Filonon hezitis, tiam, grumblante, li lasis sian duonmaĉitan kruston sur la lito kaj ekstaris.

“Certe temas pri grandega brulo,” Minicia diris. “Kie ĝi estas, laŭ vi?”

“Ĝi estas ĉe la alia flanko de Palatino[29],” Filono diris. “Ĝi venas de ie proksime al la Cirko.” Ni plurigardadis ĝis fine li diris, “Nu, ne havas sencon stari ĉi tie la tutan vesperon. Vi faru kion vi volas, sed mi eniros por fini mian vespermanĝon.” Ni sekvis lin internen, kaj sidiĝis por plumanĝi.

Oresto kaj Minicia eliris plurfoje dum la vespermanĝo, por kontroli la progreson de la brulego. Ŝajnis, ke la vento intertempe plifortiĝis, ĉar la fumo ondumis tien kaj reen tra la suda ĉielo, kaj dum la vesperiĝo stranga oranĝkolora lumo aperis ĉe la malsupra horizonto apenaŭ pli alte ol la tegmentoj. Subite eksaltis granda flamego, kiu pafiĝis super la konstruaĵoj en la ĉielon.

“Ĝi proksimiĝas,” mi diris.

Filono mienis ĝenate. “Tute ne. Tamen, se tio trankviligos vin, sendu Oreston por informiĝi, kie troviĝas la fajro.”

Oresto entuziasme ekstaris, dirante ke li tuj revenos, kaj saltegis brue malsupren laŭ la ŝtuparo. Intertempe Filono senzorge etendis sin sur la lito kun papirusa volvaĵo. “Tiu fajro estas ĉe la alia flanko de Palatino,” li ripetis. “Antaŭ ol atingi nin, ĝi devos bruligi la palacon, kaj ĉu vi supozas, ke la imperiestro permesus tion? Li malplenigus la tutan riveron antaŭ ol tio okazus.”

Liaj vortoj iom trankviligis min, kaj mi komencis forbalai la manĝorestaĵojn. Efektive estis neimageble, ke la imperiestro permesus, ke lia palaco forbrulu. Tamen mi ne estis absolute konvinkita, kaj kiam mi rigardis al la strato, mi vidis ke ankaŭ miaj najbaroj estas zorgoplenaj. Amaso da homoj ariĝis en la vojo kaj sur la balkonoj, ĉiuj streĉante siajn okulojn al la sama direkto. Mi ĵetis rigardon malantaŭen al Filono, sed li ŝajne endormiĝis. “Mi iros malsupren momenteton,” mi diris al Minicia, kaj eliris por aliĝi al miaj najbaroj en la strato.

Mi trovis, ke ĉiuj observadas la ĉielon kaj diskutas la probablecon, ke la brulego disvastiĝos ĝis nia parto de la urbo. Post tagoj da sufoka varmo, la vento nun blovis sufiĉe forte, kaj laŭ la ĝenerala impreso, la fajro estas jam tro grandega, por ke oni estingu ĝin per iu ajn normala metodo. Subite pluraj homoj eligis krion, kaj montris al alia punkto pli oriente. Dua flamego saltegis supren kvazaŭ de nenie; ĝi ŝajnis havi neniun rilaton kun la unua. Voĉoj sonis en ĉiuj flankoj: “Estas alia brulego! Ĝin blovas la vento!”

En tiu momento aŭdiĝis bruo ĉe la fino de la strato, kaj malgranda grupo da homoj aperis ĉe la angulo. Estis viro kaj virino, sekvate de junulino kiu ŝajnis esti pli aĝa filino aŭ sklavo, kondukanta plurajn malpli grandajn infanojn. Ili estis ŝvitaj kaj makulitaj de fulgo, kaj la virino vekriis kiel funebristo. Oni tuj ĉirkaŭis ilin. Ĉiuj volis demandi kio okazis, kaj ĉu ili povas informi pri la fajro. La viro senpacience puŝis sin tra la homamaso, nur kriante, ke la Cirko estas forbruligita. Lia edzino estis pli rakontema: ŝi laŭte ploris kaj diradis al ĉiuj, ke ilia vendejo estis detruita kun la tuta stoko. “Ni perdis ĉion!” ŝi daŭre kriis inter plorospasmoj. “Kiel ni nun povos manĝigi niajn infanojn? Ni perdis ĉion!”

Venis forta ekblovo de vento, kaj la unuan fojon mi rimarkis la odoron de fumo. En la sama momento aperis nova flamego, multe pli proksima ol la aliaj. “Ĝi venas al ĉi tiu direkto!” iu kriis. “Ni tuj reiru por paki!”

Kiam mi vidis la novan flamon, mia stomako kirliĝis kaj miaj kruroj perdis sian forton. Kie estas Oresto? Li devus esti jam reveninta. Ĉirkaŭ mi ĉiuj rehastis al siaj hejmoj. Nur mi staris kvazaŭ fiksite en la mezo de la strato, luktante kontraŭ kreskanta sento de paniko. Mi sciis, ke mi devos reiri internen, sed timo superis min, kaj mi ne povis klare pensi. Viro stumblis kontraŭ mi kun malbeno, kaj kontuzis min per la angulo de peza kesteto, kiun li portis sub la brako. Kun malfacilo mi devigis min moviĝi, kaj kuris en la kopiejon.

Mi trovis Minician surgenue sur la planko en sia ĉambro, kun la manoj levitaj al la plafono, kiel la nazaretanoj faris, kiam ili preĝis. “Ekpaku tuj,” mi diris. “La brulego venas en nia direkto.”

ŝi rigardis min kun hororo. “Sed kio pri Oresto? Li ankoraŭ ne revenis.”

Mi penis paroli trankvile kaj respondis, “Baldaŭ li estos ĉi tie. Ni devos esti pretaj por foriri, tuj kiam li alvenos.”

Mi kuris supren al mia propra ĉambro, kie mi trovis Filonon, kiu dormis sur la lito apud Elvisa. Kiam mi alparolis lin, li tuj eksaltis kaj kuris eksteren sur la balkonon.

“Kial vi ne vekis min pli frue?” li kriis. “Kie estas Oresto?”

“Li ankoraŭ ne revenis,” mi respondis, kaj tuj ekploregis.

“Per Herkulo!” li kriis kolere. “Ĉu ĉi tiu estas momento por ploraĉi? Li estos en ordo; ne mankas al li kruroj. Kial vi ne vekis min antaŭe? Kuru malsupren al la kopiejo kaj reportu al mi la feran stangon.”

Mi kuregis malsupren laŭ du sinsekvaj ŝtuparoj al la skribejo, kaj tiam denove supren kun la stango. Ĉiuj pordoj ĉe la aliaj etaĝoj estis malfermitaj, kaj kiam mi pasis, mi videtis la aliajn okupantojn, kiuj rapidis tien kaj reen por haste kolekti siajn posedaĵojn. Filono venis renkonte al mi, dum mi anhelis supren sur la lastaj ŝtupoj, kaj ŝiris la stangon el mia mano. Li kuregis internen, kaj komencis levi la kahelon, sub kiu ni kaŝis nian ŝparaĵon. Samtempe mi impetis ĉirkaŭ la ĉambro, prenante diversajn aĵojn kaj tuj remetante ilin. La minaca lumo en la ĉielo klare montris, ke mi ne devas perdi tempon, tamen mi apenaŭ sciis, kion kunporti. Mi kaptis kelkajn hazardajn objektojn – la skatoleton, en kiu mi tenis mian monon; kolĉenon de Elvisa; mian bonan robon; paron da orelringoj iam donacitaj al mi de Filono – kaj ŝovis ilin en mian bronzan kuirpoton. La poto estos ĝena kaj peza, tamen ĝi estis mia plej multekosta posedaĵo, kaj mi ne volis lasi ĝin.

Kiam Filono jam malaperis malsupren, mi eliris sur la balkonon por preni la statueton de la diino. Malantaŭ ĝi kaŝiĝis malgranda peceto da ŝirita ruĝa ŝtofo: la ĉifono de la unua Elvisa. Mi puŝis ĝin sekure en la bruston de mia robo.

De la alta balkono, mi povis elrigardi super la tegmentoj, kaj momente mi forgesis mian haston por gapi kun fascino al la imponega spektaklo. La fajrego nun plenigis la tutan sudan ĉielon kaj kurbiĝis orienten en seninterrompa arko, kiu disvastiĝis tra duono de la horizonto. Muĝegante kiel armeo, kiu kuras antaŭen al batalo, grandegaj flamoj saltegis en la vesperan ĉielon, ne klaraj kiel en normala fajro, sed de malhela sangokoloro. Altaj konstruaĵoj elstaris nigre kontraŭ la brulego; ŝajnis al mi, ke eĉ iliaj ŝtonoj fandiĝas. Jam nuboj de fumo bloviĝis al nia direkto, tiel ke mi tusis kaj miaj okuloj eklarmis. La fajro estis nun tre proksima: ĝi forestis ne pli ol tri aŭ kvar domblokojn.

Mi rapidis internen, kaj prenis mian dormantan filinon en miaj brakoj. Ĉe la pordo mi haltis por rerigardi lastan fojon. Ĉu ne restas io, kion mi devus kunporti? Mi kaptis la restaĵon de la pano per kiu ni vespermanĝis, kaj ŝovis ĝin en la kuirpoton. Tiam mi kuris malsupren.

En la skribejo mi trovis, ke Filono arigis ĉiujn manuskriptojn sur la barilo kaj fosas ĉie, serĉante ujon en kiu porti ilin.

“Ĉu Oresto revenis?” mi kriis.

“Ne, ankoraŭ ne. Ni devos serĉi lin poste.”

Minicia ekploris. “Sed kiel li trovos nin? Li ne scios, kie ni estas.”

“Ni ne havas tempon por pensi pri li nun,” Filono diris. “Donu al mi ion, per kio porti ĉi tiujn manuskriptojn.”

“Jen,” mi diris senpacience, kaj enmanigis al li la kuirpoton. Mankis tempo por serĉi pli taŭgan ujon.

“Ha, tio servos,” li diris, kaj elverŝis ĝian enhavon sur la barilon.

Malbenante lin, mi rekunigis miajn proprajn aĵojn, kaj faris el ili volvaĵon. Minicia daŭre lamentis, “Ni atendu. Ni ne povas foriri sen li.”

“Ne estu stulta!” Filono diris senpacience. “Ni ne plu povas resti ĉi tie.”

Mi rigardis eksteren, esperante kontraŭ ĉia verŝajno, ke mi vidos Oreston kuranta laŭ la strato al nia pordo. Miajn okulojn renkontis kunpuŝiĝanta tumulto de homoj, kiuj blokis la mallarĝan vojon kaj malhelpis sin reciproke, dum ili hastis por pliigi la distancon inter si kaj la fajrego. Ĉiuj estis ŝarĝitaj de korboj kaj volvaĵoj; multaj homoj ankaŭ portis malgrandajn infanojn aŭ tiris ilin permane. Pli aĝaj geknaboj kuris antaŭe, kaj rerigardis por urĝi siajn gepatrojn. Tuj ekster nia pordo, maljunulo apogis sin kontraŭ la muro, spiregante kun malfacilo. Eĉ antaŭ ol li plene rekaptis sian spiron li ekiris denove, stumblante kiel eble plej rapide helpe de marŝbastono.

Unu el miaj supraj najbaroj sin puŝis preter mi al la strato. Li estis malbonhumora ulo, kiun mi kutime evitis, ĉar en la maloftaj okazoj kiam li parolis al mi, li ĉiam havis ian plendon. Surprizis min vidi nun, ke li ame kondukas tute malgrandan, ŝrumpintan maljunulinon. Mi subite memoris, ke mi ja aŭdis pri lia invalida patrino, sed mi de longe forgesis ŝian ekziston; mi neniam vidis ŝin eliri el ilia ĉambro dum mia tuta restado en Romo. Vidante la manieron laŭ kiu ŝi tremas kaj ŝanceliĝas, mi apenaŭ povis imagi, kiel ŝi sukcesos atingi eĉ la finon de la strato. Evidente tiu penso trafis ankaŭ ŝian filon, ĉar li demetis sian volvaĵon kaj levis ŝin sur siajn ŝultrojn. Tiam li reprenis la volvaĵon kaj malaperis inter la homamaso.

Mi intencis turni min por voki la aliajn, kiam mia koro eksaltis. Timante seniluziiĝon, mi rigardis pli atente. Nun mi estis certa. Mi rekuris en la skribejon, kriante, “Trankviliĝu! Li venas!”

Oresto sekvis min internen, anhelante kvazaŭ li ĵus kuris la tutan vojon de la Cirko senhalte. Liaj vestoj estis gluitaj al lia dorso kaj fulgaj strioj makulis lian vizaĝon. Minicia enspiris pro ŝoko kiam ŝi vidis lin, kaj Filono, kiu tiumomente ŝtopis la kuirpoton per papirusaj volvaĵoj, forgesis kion li faras por rigardi kun mirego. Ne estis lia malpuregeco, kiu konsternis nin ĉiujn – kvankam li aspektis, kvazaŭ li ruliĝis en cindroj – sed la eksterordinara sovaĝeco de lia vizaĝesprimo. Kaj kial, kiam giganta fajro jam brulegis ĉe niaj dorsoj, li tenis en la mano flamantan torĉon?

“Ĝi okazas!” li kriis. “Finfine okazas! La urbo estos detruita inter flamoj, kaj la regno de Dio alvenos!”

Filono ŝanceliĝis momenton, kun esprimo de malcerteco sur sia vizaĝo. Tiam li rekaptis sian normalan prudenton. “Ĉu vi estas freneza?” li kriis. “Ĝi estas simple ordinara brulego! Helpu nin elporti la stokon, antaŭ ol ĝi atingos la butikon!”

“Vi malsaĝuloj!” kriis Oresto. “Ĉu vi ankoraŭ ĝenas vin pri via sensignifa butiketo, dum la regno de Dio tuj alvenos? Vi devus preĝi ke li pardonu viajn pekojn, kaj anstataŭe vi pensas nur pri viaj potoj kaj viaj paperoj! Kion vi diros al Dio, kiam vi staros antaŭ lia trono kun kuirpoto en la mano plena je skribaĉoj kaj poeziaĵoj sendiaj? Lasu tiujn senvaloraĵojn, kaj venu helpi min fari la laboron de Dio. La fratoj volas bruligi la templojn de la falsaj dioj. Flamigu torĉon, kaj venu helpi nin!”

“Ĉu vi estas freneza?” Filono denove kriis. “Kaj kio pri via edzino? Ĉu vi intencas lasi ŝin ĉi tie por bruli? Vi havas devon protekti ŝin.”

Oresto rigardis Minician kaj pli kvieta esprimo aperis sur lia vizaĝo. Per pli trankvila tono li diris, “Mia unua devo estas al Dio. Sed, kara, ne timu. La virinoj kaj infanoj iras al la sinagogo. Mi mem akompanos vin tien. Sed poste mi devos lasi vin kun la aliaj kredantoj. Mi havas laboron por fari.” Li turnis sin al mi kaj Filono kaj diris, “Ni rerenkontiĝos antaŭ la trono de Dio. Se mi estus vi, mi irus kun Minicia al la sinagogo por okupi la tempon per preĝado. Restas nur malmultaj horoj.”

Li kisis min solene, tiam prenis Minician permane. “Lasu vian korbon. Vi ne bezonos viajn terajn posedaĵojn.”

Ili eliris kune el la pordo, dum mi kaj Filono gapis post ili. Sed tiu ne estas la ĝusta momento por pripensi la aferon; ni jam perdis valorajn minutojn. Mi prenis Elvisan per unu mano, la volvaĵon per la alia, kaj hastis eksteren en la straton. La varmego piketis niajn haŭtojn kiam ni lasis nian ŝirmejon, kaj grandegaj nuboj de akra fumo ruliĝis en nia direkto, miksitaj kun hajlo fajrera kaj cindra. Malpli granda fajro jam brulis sur unu el la lignaj balkonoj fronte al la nia. Elvisa kriis kiam fajrero falis sur ŝian robon, sed mi estingis ĝin per batoj kaj tiris ŝin al la pli pura aero ĉe la fino de la strato.

Malmultaj homoj restis nun en la vojo, sed pluraj el niaj najbaroj ankoraŭ ŝanceliĝis apud siaj vendejoj kaj loĝejoj. Ili ne povis konvinki sin foriri, ĝis estos evidente, ke ne ekzistas alia ebleco. Kolomboj flugetis ĉirkaŭ la tegmentoj kaj balkonoj; ankaŭ ili nur malvolonte konsentos lasi siajn hejmojn. Malantaŭ riglita pordo mi aŭdis hundon boji.

Mi trenis Elvisan per la mano, sed ŝi ne povis iri same rapide kiel mi kaj stumblis. “Mi ne povas,” ŝi lamentis. “Portu min.” Kun malbeno mi prenis ŝin enbrake kaj ŝanceliĝis antaŭen tiel rapide kiel eblis. Filono galopis ĉe mia flanko, iom malhelpate de la maloportuna poto, kiu daŭre svingis sin kontraŭ liaj kruroj.

“Celu Kvirinalon,” li anhelis. “Se ni estos disigitaj, mi retrovos vin ĉe Gajo.”

Brulantaj ĉifonoj ŝvebis en la aero, kaj pluraj malpli grandaj fajroj jam ekaperis jen kaj jen laŭ la vojo. La rubamaso ĉe la posta angulo jam fumetis. Antaŭ ol ni atingis ĝin, ĝi subite ekflagris. Ni preterkuris ĝin, duone sufokitaj, kaj impetis ĝis la fino de la strato.

Ni tuj trovis nin meze inter amaso da homoj, kiuj kriegis kaj kuris en plena paniko. Mi ĉirkaŭrigardis en konfuzo, kaj konstatis, ke sekvas ilin granda, ruliĝanta ondego de fumo. Dekstre trafis mian okulon strieto de blua ĉielo. “Tien!” Filono kriis. Tiam, subite, ŝajnis al mi, ke flamoj ĉirkaŭas nin en ĉiuj flankoj.

Post tio mi memoras tre malmulte. Nur hazardaj detaloj revenas al mi: terurita infano, puŝata ĉien inter kurantaj kruroj; maljunulino sen forto por pluiri, kiu sidis senespere sur ŝtupo; balkono falanta en flamoj, kun la malrapideco de hororsonĝo, sur la kriantajn figurojn malsupre. Mi kuris, kuregis, vidante nenion, komprenante nenion, ne plu konscia eĉ pri mia filino kiun mi daŭre tenis firme premata kontraŭ mia ŝultro. Kien ajn mi iris, la fajrego sekvis; foje ĝi ŝajnis eĉ preterpasi min.

Kaj tiam, iel, la danĝero restis malantaŭe, kaj mi sciis, ke mi povas sekure halti. Mi malrapidigis mian paŝon kaj turnis min. Mi troviĝis sur deklivo, de kie mi povis rigardi malsupren al la brulanta urbo. Sub mi ankoraŭ muĝegis la flamoj tra la ebenaĵo. Preter ili estis la subiranta suno, kiu malrapide malaperis en flamantan puton.

Mi subite ekkonsciis, ke mi havas neelteneblan doloron ĉe la flanko, dum miaj brakoj ŝajnas esti tiritaj ĝis la duoblo de la normala longeco. Mi demetis Elvisan, kaj klinegis min antaŭen.

Apude mi trovis Filonon, kiu spiregis kaj premegis sian bruston. Mi ne scias, kial li ne perdis min, dum mi impetis tra la homamaso. Ŝajne li tamen sukcesis sekvi min, aŭ, pli verŝajne, eble nia komuna paniko kondukis nin ambaŭ al la sama loko. Pasis iom da tempo antaŭ ol ni kapablis paroli. Kiam finfine Filono retrovis sian voĉon, li nur diris per akuza tono, “Kial vi tiel fuĝegis? Ni estus estintaj en ordo, se vi ne estus freneziĝinta.”

Ni kuŝis plu senmove, ĝis Filono pene ekstaris kun la vortoj, “Prefere ni pluiru.”

De kie ni staris sur la monteto ni vidis, ke ni troviĝas en larĝa libera spaco inter vilaoj ĉirkaŭitaj de altaj muroj. Sed la plej malsupra domo jam brulis. Ŝajnis kvazaŭ la flamoj povas salti tra malplena aero.

“Ni estas sur Eskvilino[30],” Filono diris. “Se ni pluiros, ni atingos liberan kamparon. Ni estos sekuraj, forlasinte la urbon.”

Ni denove ekiris; Filono kondukis Elvisan permane. Mi prenis mian volvaĵon, kiu restis premata en mia pugno dum la tuta freneza fuĝego. En tiu momento mi konstatis, ke Filono ne plu tenas la poton. “Filono,” mi kriis, hororigite. “Ĉu vi ankoraŭ havas la monon?”

“Sub mia zono,” estis lia mallonga respondo.

La strato baldaŭ ŝanĝiĝis al larĝa vojo, kiu kondukis inter kampoj. Ĉie estis grupoj de homoj, kiuj sidis aŭ kuŝis sur la herbo, kun siaj posedaĵoj disĵetitaj ĉirkaŭe. Kelkaj infanoj ploris, sed ĝenerale la homoj estis silentaj, kvazaŭ ili estus tro paralizitaj de ŝoko por entute reagi. Ni puŝis nin tra heĝo en kampon, kie ni ĵetis nin sur la teron kaj restis tre longe sen paroli. Mia sola penso estis dankemo, ke finfine mi povas kuŝi kaj ripozi.

Unu post alia la steloj aperis, kaj la luno altiĝis en la ĉielo. Elvisa ŝteliĝis al mia flanko kaj mi tiris ŝin pli proksimen. Momente mi timis, ke mia lakto eble sekiĝis pro la ŝoko de la okazintaĵoj, sed ŝi alkroĉiĝis kaj vigle eksuĉis. Mi senstreĉiĝis kaj permesis al mi luliĝi kvazaŭ sur trankviliga ondo. Konsolis min senti ŝian etan korpon premantan kontraŭ la mia. Dum mallonga tempo, mi dormis.

Bonŝance, tiu estis varma nokto somermeza, tamen iĝis malvarmete en la horoj antaŭ la mateno. Iam mi leviĝis kun la intenco malvolvi mian kroman robon por sterni ĝin super mi kaj Elvisa. Mi estis reekkuŝonta, kiam mi ŝanĝis mian ideon. Mi kovris Elvisan, tiam mi puŝis min tra la heĝo kaj promenetis kelkajn paŝojn laŭ la vojo. Estis plena luno en tiu nokto, kaj mi povis facile distingi etajn grupojn de dormantoj, jen kaj jen dise laŭ la vojrando. Sed la plejmulto de la homoj tute ne dormis. Ili sidis duope-triope sur la grundo kaj mallaŭte parolis inter si.

La urbo kuŝis malsupre kiel vasta kuvo plenigita de ardo tiel brilega, ke ĝi dolorigis la okulojn se oni provis rekte rigardi ĝin. Ie en tiu fornego troviĝis la konstruaĵo, kiu ĝis tiam estis nia hejmo. Ni ne plu havis hejmon, kaj neniun lokon kien iri; ni havis neniujn posedaĵojn kaj tre malmultan monon. La tuta afero okazis tiel rapide, ke mi ne jam sukcesis plene kompreni ĝin.

La fajro plu disvastiĝis. Mi vidis, kiel ĝi antaŭenrampas ĉe la randoj, iom post iom englutante ĉiam pli de la ĉirkaŭa nigro. Eĉ de ĉi tie, mi aŭdis la tondran bruegon kaj krakadon de la flamoj. Mi spektis dum ioma tempo, tremante pro la nokta malvarmo. Tiam mi reiris al Elvisa kaj Filono.

“Kie vi estis?” Filono demandis, dum mi glitis al la grundo apud la varma formo de mia filineto.

“Mi iris rigardi la fajregon.”

“Ĉu ĝi ankoraŭ brulas?”

“Jes.”

Li silentis, kaj dum iom da tempo mi supozis, ke li reendormiĝis. Tiam mi aŭdis lin moviĝeti.

“Ĉu vi vekiĝis?” mi demandis.

“Estus strange se mi dormus, post tio kio ĵus okazis. Supozeble vi konstatas, ke ni perdis ĉion?”

“Kion ni faros?”

“Mi ne scias.”

Mi kuŝis kaj pripensis tion, kion li diris. Ni perdis ĉion. La vivo, kiun ni tiom pene konstruis, pecon post peco dum la jaroj – nia hejmo, nia kopiejo, nia familio – estis for. Mi sciis, ke post kelkaj tagoj la ŝoko trafos min. Sed en tiu momento mi ankoraŭ ne povis kredi, ke la afero vere okazis. Kvazaŭ mi parolus al nekonato, kies zorgoj neniel rilatas al mi mem, mi demandis Filonon:

“Ĉu vi havas sufiĉe da mono por rekomenci?”

“Mi ne scias. Eble mi havus sufiĉe por lui novan ejon por du-tri monatoj. Nian tutan kvartalon oni devos rekonstrui.”

“Eble ni povus iri al alia parto de la urbo.”

“Ne temas nur pri la kopiejo. Oni bezonas jarojn por starigi novan entreprenon el nenio. Estos tiel, kiel estis en la komenco, kiam ni ĵus alvenis en Romo.”

“Ĉu vi ne povus proponi denove labori por Gajo? Li ja deziris, ke vi restu.”

“Ne plu. Mi alkutimiĝis estri min mem.”

* * *

Dum la sekvantaj tagoj, speco de senorda tendaro aperis ĉirkaŭ la urbo – aŭ ĉirkaŭ tio kio restis de ĝi -, kiu konsistis el kadukaj ŝirmejoj kunmetitaj el branĉoj kaj iuj ajn hazardaj kovriloj, kiujn la homoj sukcesis havigi al si. Kelkaj homoj, precipe tiuj kies familianoj pereis en la fajrego, estis tro deprimitaj por ĝeni sin per tia peno; ili pasigis siajn tagojn plorante kaj rakontante siajn spertojn al iu ajn, kiu pretis aŭskulti.

En la unua mateno ni komencis serĉi Oreston. Malgraŭ mia momento de paniko la antaŭan tagon, mi ne dubis, ke li travivis la brulegon. Se Filono kaj mi, ŝarĝitaj de Elvisa, sukcesis fuĝi de la flamoj, mi tute ne vidis kialon, kial ankaŭ li ne povis. Mi estis fakte pli maltrankvila pri Minicia. Ilia templo certe estis detruita de la brulego, kaj mi esperis, ke la nazaretanoj havis sufiĉe da normala prudento por eliri ĝustatempe.

Ni baldaŭ konstatis, ke serĉi unuopan homon inter la armeo da senhejmuloj disigitaj tra la kamparo, estus senespera tasko. Oresto povus esti ie ajn en la vasta zono de kampoj kaj ekstermuraj konstruaĵoj, kiu ĉirkaŭis la urbon. Cetere, kiel Filono atentigis, verŝajne ankaŭ li serĉas nin, kaj tiel ni certe maltrafos unu la alian. Prefere ni restu en fiksa loko.

En la posttagmezo de la unua tago, ekestis ankaŭ la demando pri manĝaĵoj. Ni estis pli bonŝancaj ol la plejmulto de la homoj kiujn ni renkontis, ĉar ni almenaŭ kunportis duonan panon; la plejmulto havis eĉ ne tion. Mi benis la inspiron pro kiu mi prenis ĝin. El ĉiuj objektoj kiujn mi haste kunmetis, ĝi estis la sola, kiu en tiu momento ŝajnis vere utila. Ni manĝis ĝin iom malsekigitan per oleo – mi ne scias kial, sed mi savis el nia loĝejo ankaŭ la oleujeton, kiun mi kutimis porti al la banejo.

Tamen duona pano ne daŭras longe, kaj jam la postan matenon ni estis malsategaj. La kamparanoj de la ĉirkaŭa regiono aperis por vendi al ni panon kaj fromaĝon kaj kolbasojn – je trioblo de la normala prezo. Ni eltenis tiom longe kiom ni povis, kaj mi serĉadis ĉe la heĝoj, esperante trovi nuksojn aŭ nutrajn herbojn. Sed estis centoj da aliaj homoj kun la sama ideo, kaj ne pasis longa tempo ĝis ĉio manĝebla estis for.

La manĝoproblemo pli-malpli solviĝis post la unuaj tagoj, kiam la provizoĉaregoj komencis reaperi. Verŝajne iliaj posedantoj ekkomprenis, ke eĉ se ne plu ekzistas la bazarplaco, tamen la homoj ankoraŭ bezonas manĝi. Sed ial, ĉio kostis pli ol kutime, kaj tio ĉiam pli maltrankviligis nin. Ni devis elspezadi la limigitan monon, kiun ni posedis, sen espero gajni pli. Multaj homoj estis en eĉ pli malbona situacio ol ni. Plurfoje mi renkontis la pendantan kadavron de iu, kiu evidente decidis mallongigi sian suferadon, konstatinte ke oni eskapis la brulegon nur por morti pro malsato.

Unu-du fojojn Filono proponis reiri por ioma tempo al la vilao, sed mi diris, ke mi ne pretas foriri ĝis ni retrovos Oreston kaj Minician. Li ne insistis; la vero estis, ke ĉiumatene ni vekiĝis kun la konvinko ke la brulego certe ne povos daŭri plian tagon, kaj ŝajnis apenaŭ havi sencon entrepreni la longetan vojaĝon al la kamparo. Eble se ni estus sciintaj, ke la fajrego brulos ses tagojn, ni estus decidintaj alie.

Intertempe ni povis fari tre malmulte krom ŝvebi ĉe la rando de la urbo atendante ĝis eblos reeniri ĝin. Filono iam iris al la domo de la onklo de Gajo sur Kvirinalo, kaj revenis kun la informo, ke la domo estas netuŝita de la flamoj, sed ke troviĝas tie neniu krom la pordisto kaj unu-du sklavoj. La cetera domanaro iris al la kamparo por la somero. Mi pasigis la tagojn serĉante herbojn kaj parolante kun la aliaj travivintoj. Ĉiuj volis rakonti precize kion ili estis farantaj en la momento kiam ili unue ekkonsciis pri la brulego, kion ili pensis pri ĝi, kaj kiel ili eskapis. Ni estis bonŝancaj pro tio, ke ni almenaŭ havis tempon por paki kelkajn aĵojn. Pluraj homoj estis trafitaj tiel komplete senaverte, ke ili apenaŭ havis tempon eĉ por kuregi malsupren al la strato antaŭ ol la fajrego atingis ilin.

Aŭdiĝis ankaŭ sufiĉe da onidiroj pri tio, kiel la brulego komenciĝis. Kelkaj homoj kredis, ke temas pri puno de la dioj kontraŭ urbo regata de imperiestro, kiu respondecis pri la neimagebla krimego, mortigi sian propran patrinon. Aliaj ridis pri tiu klarigo, komentante ke regule okazas bruloj en la urbo; ĉi tiu diferencis de la aliaj nur pro la fakto, ke ĝi disvastiĝis tiel rapide. Kelkaj homoj pli emis kredi, ke iuj intence fajrigis la urbon: eble Partaj teroristoj[31] aŭ britoj – sed tiun lastan sugeston mi vigle neis. Mi parolis kun virino, kiu insistadis, ke ŝi vidis grupon de viroj, kiuj ĵetis brulantajn torĉojn en konstruaĵon. Aŭdante tion, mi horortremis. Se Oresto kaj la aliaj fratoj vere provis realigi sian frenezan planon bruligi la templojn, mi povis nur esperi, ke en la ĝenerala paniko ili ne estis kaptitaj, aŭ almenaŭ ke neniu vidis ilin, kiu povos atesti kontraŭ ili poste. Oresto certe perdis ĉian racion, kiam li konsentis fari ion tian. Pri tio mi kulpigis la nazaretanojn kaj ilian konstantan revadon pri la regno de Dio. Estos malfacile por Oresto akcepti la fakton, ke la mondo tamen ne finiĝis. Ne, la situacio estas eĉ pli malbona ol tio: ĉar nia vivo komplete detruiĝis, kaj tamen nenio ŝanĝiĝis.

Aferoj pliboniĝis kiam la imperiestro revenis; li estis ekster la urbo kiam la brulego komenciĝis. En nur malmultaj tagoj oni starigis plurajn grandegajn rifuĝejojn, kiuj konsistis el vico post vico de armeaj tendoj. Mi ricevis ŝokon, kiam mi la unuan fojon vidis unu el la tendaroj; ĝi tuj pensigis min pri tiu loko, al kiu la romanoj portis nin en la plej unua nokto post la detruo de nia vilaĝo. En la nunaj tendaroj oni disdonis senpagajn manĝaĵojn inter teruraj scenoj de puŝado kaj subtretado. La homoj estis tro malsategaj por atendi bonorde, kaj en la unua tago pluraj infanoj estis mortigitaj en la granda premo.

La tendaro, kie ni provizore loĝis, troviĝis en la ĝardeno de la imperiestro mem. Tiu ĝardeno iom pensigis min pri tiu ĉe la vilao, eĉ se ĝi kompreneble estis multe pli granda. Sed ĝi havis tiun saman zorge aranĝitan artefaritecon, kiu tiom plaĉas al la romanoj; estis vojetoj, kiuj serpentumis inter orde razitaj heĝetoj, kaj statuoj kaj fontanoj dissemitaj jen kaj jen. Tamen, ĝi ne longe plu tenis tiun bele flegitan aspekton. Kiam oni malfermis la tendaron, infanoj surtretis la plantojn kaj plukis la florojn, dum iliaj gepatroj forhakis branĉojn de la ekzotikaj arboj por brulligno, kaj la razenoj baldaŭ estis detruitaj de la vasta homamaso kiu svarmis tie.

La ĝardenoj de la imperiestro estis tute netuŝitaj de la brulego, malkiel lia palaco, kiu estis komplete detruita. Mi sentis naŭzon, kiam mi aŭdis pri la palaco. Tie troviĝis la malliberejo, kie oni tenis Paŭlon, kaj mi ne supozas, ke oni ĝenis sin elirigi la kaptitojn. Mi ne ŝatis la homon, sed oni ne dezirus al iu ajn tian mortaĉon. Eble ĝi tamen ne estis pli malbona ol tio, kio estus okazinta al li, se iam la konsilantoj de la imperiestro estus trovintaj la tempon por okupiĝi pri lia kazo.

La tagoj pasis per helika malrapideco. Mi havis nenion por fari krom babileti kun la aliaj virinoj aŭ promeni inter la vicoj de tendoj, kun la vana espero hazarde trafi Oreston. Mi estis konvinkita, ke li ankoraŭ vivas; nur nokte enŝteliĝis duboj. Tiam mi kuŝis sendorma dum horoj imagante tion, kio eventuale okazis al li, kaj kion mi farus, se mi neniam plu vidus lin. En tiuj momentoj ŝajnis al mi preferinde scii kun certeco, ke li estas morta, ol pasigi mian ceteran vivon kun la dubo, ĉu aŭ ne li eskapis de la brulego.

Restis ankaŭ la demando pri Minicia. Tuj kiam denove eblis reeniri la urbon, mi petegis Filonon iri al ilia templo, kun la espero ricevi tie informojn. Komence li rifuzis, dirante ke eĉ stultulo komprenus, ke ĝi estis komplete forbruligita, kaj kion mi atendas aŭdi krom tio? Sed post du tagoj da senĉesa ĝenado miaflanke, li konsentis iri rigardi. La fakto estis, ke sen siaj volvaĵoj kaj tabuletoj, li eĉ pli enuis ol mi, kaj tio almenaŭ estos maniero pasigi la tempon.

Liaj esploroj okupis grandan parton de mateno, dum mi maltrankvile atendis kaj demandis min, ĉu lia longa forrestado aŭguras bone aŭ malbone. Kiam li finfine revenis, li klarigis, ke li tamen ne atingis la templon. Ŝajne, la grundo estis kovrita de karbiĝintaj ruboj, kiuj bruligis liajn piedojn, kaj enirinte mallongan distancon en la urbon li devis rezigni. Anstataŭe li iris al la domo, al kiu li iam akompanis Oreston kaj Minician por aŭdi Petron prediki. Ĝi estis ekster la regiono de la brulego, kaj li esperis ricevi tie novaĵojn.

Kaj novaĵojn li havis, kelkajn bonajn, aliajn ne. La homoj tie konis Oreston, sed ili laste vidis lin antaŭ la brulego. Ili sugestis, ke eble li aliĝis al Petro kaj liaj sekvantoj, kiuj nun laboras inter la travivintoj en la Kampo de Marso. Koncerne la sinagogon, kie Minicia pasigis sian lastan horon, ili povis informi Filonon, ke kelkaj el la homoj, kiuj kolektiĝis tie dum la brulego, panikis kaj fuĝis je la lasta momento. Tiuj raportis, ke la plejmulto tamen restis, kantante kaj preĝante sur daŭre kreskanta ondo de fervoro, ĝis, supozeble, ili estis ĉiuj englutitaj de la flamoj.

Kvankam mi ja atendis aŭdi pli-malpli tion, min ege doloris la definitiva sciigo pri la morto de Minicia. Ŝi multe kariĝis al mi dum la jaro de kiam ŝi venis loĝi ĉe ni. Mi ploris ankaŭ pro Oresto, kiu vere amis ŝin, kaj kiu terure suferos, kiam li malkovros, ke li jam perdis ŝin. Pasis iom da tempo antaŭ ol mi povis denove atenti Filonon kaj konstati, ke li ankoraŭ ne finis sian rakonton.

Montriĝis, ke la nazaretanoj kolektas monon por helpi tiujn el la fratoj, kiuj perdis hejmon kaj posedaĵojn en la brulego. Proponoj pri mono kaj loĝigado ekalvenas ankaŭ de la eklezioj en aliaj urboj, kaj de tiuj fratoj en Romo, kiuj ankoraŭ havas tegmenton super la kapo kaj kiuj pretas gastigi tiujn, kiuj estis malpli bonŝancaj. Filono reiros la postan tagon por informiĝi, ĉu oni trovis por ni lokon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.