La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ŜTONA URBO

Aŭtoro: Anna Löwenstein

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA ĈAPITRO

Restis ankoraŭ unu jaro ĝis mia edziniĝo – mi jam preskaŭ atingis mian dekkvinan jaron – kiam alvenis la novaĵoj. Iun printempan posttagmezon, Kaljakos iris al la herbejo, sed tre baldaŭ li reaperis, anhelante supren laŭ la deklivo kiu kondukis al nia domaro. Li iĝis lastatempe iom peza junulo, kiu jam ekprovis kreskigi siajn lipharojn, kaj post la kruta marŝo supren al la domaro gutoj de ŝvito videblis sur lia vizaĝo.

“Kie estas mia patro?” li demandis min abrupte.

“Ĉe la longa paŝtejo,” mi respondis same abrupte. Mi ne demandis, pri kio temas. Kaljakos evidente ne intencis klarigi, do mi preferis atendi.

Nur kiam la tuta familio jam amasiĝis en la korto, Kaljakos anoncis la novaĵon. “La romanoj estas transirontaj la maron,” li informis nin. “Ili kunmetas grandegan ŝiparon en Gaŭlujo.”

Aŭdante tion, mi frostotremis. Sed mi vidis, ke mia patro ne prenas la novaĵon tre serioze. “Ĉu finfine? Se ili esperas forigi Karatakon, ili trovos la aferon malpli facila ol ili imagas.”

“Tamen, estos bela afero por ni,” mia onklo diris. “Kun la romanoj ĉe lia dorso, mankos al li tempo por ĝeni nin ceterajn. Ĉu ni iru malsupren al la herbejo por aŭdi la novaĵojn? Restas ankoraŭ tempo ĝis la sunsubiro.”

Sed la tagoj kaj la monatoj pasis, kaj ni aŭdis nenion pli pri la roma ŝiparo. Laŭdire ĝi ankoraŭ ne ekvelis de Gaŭlujo. Intertempe, Karatakos pretiĝis kontraŭ ĝia alveno. Li kunigis armeon, kiu jam staris preta, kaj observistoj deĵoris laŭlonge de la suda marbordo.

En la vesperoj, la viroj senĉese diskutis, kie la roma ŝiparo plej verŝajne albordiĝos. Estis eble, ke ĝi vidiĝos ie ajn laŭ la suda aŭ orienta bordoj, verŝajne tute malproksime de nia propra lando. Ili tamen estis en ĝenerala konsento, ke la ŝiparo verŝajne provos albordiĝi ĉe unu el la malpli grandaj reĝlandoj en la oriento. Tiuj frontis konstantan minacon pro la filoj de Kunobelinos, kaj sendube iliaj reĝoj kaj tribestroj bonvenigos la romanojn per entuziasma brakumo.

“Inter tiuj tribestroj estas kelkaj, kiuj atendas kaj tremas, atendante la tagon, kiam Karatakos turnos sian rigardon al iliaj teritorioj,” mia onklo diris. “Nun ili finfine vidas la okazon por liberiĝi de li, kaj se venos la romanoj por fari la aferon, tiun helpon ili ne rifuzos.”

La printempo alproksimiĝis al fino, sed ankoraŭ la viroj revenadis de la herbejo sen novaj informoj. “Ĉu mi ne jam diris tion?” mia onklo komentis. “Ne sufiĉas Verika por konvinki tiujn romanojn transiri la akvon. Kia bedaŭro por tiuj, kiuj atendadas de monatoj por ekvidi tiun faman ŝiparegon, pri kiu ni tiom aŭdis. Ili maltrafis la semadon, kaj ankaŭ la naskadon de la ŝafidoj: ĉio pro nenio.”

Post la unua ŝoko pro la informo ke la romanoj planas transiri la maron, mi konstatis ke tute ne praviĝis tiom da timo. Morimanos ofte rakontis al ni pri la alia fojo, kiam roma ŝiparo albordiĝis en unu el la sudaj reĝlandoj. Tio okazis antaŭ multaj, multaj jaroj, tre longe eĉ antaŭ la naskiĝo de mia avino. Kaj temis pri tiel granda katastrofo por la romanoj, ke ili neniam plu revenis.

Grandega ŝiparo transiris el Gaŭlujo, gvidata de la roma komandanto en lia propra ŝipo. Tiuj miloj da ŝipoj estis terura vidindaĵo, Morimanos rakontis al ni, kiam unue ekvidis ilin la tribestroj, kiuj atendis por renkonti ilin ĉe la bordo. Jen larĝaj plataj ŝipoj, jen longaj maldikaj rapidaj ŝipoj, jen altaj ŝipoj kun rektaj flankoj, kun grandaj kvadrataj svingiĝantaj veloj, kaj vico post vico da longegaj poluritaj remiloj.

Kiam tiu ŝiparo ekaperis ĉe la horizonto, ĉiuj tribestroj sur la bordo malkuraĝiĝis; nek troviĝis militestro, kiu ne konsterniĝis kaj tremis. Vidante, ke ili ne sufiĉas por kontraŭstari tiel multenombran soldataron, ili retiriĝis en la arbarojn, tiel ke tiu grandioza armeo povis trankvile albordiĝi. En la unua tago la roma armeo disvagis tra la kampoj; ĝi rabis kaj bruligis kaj detruis. Sed la romanoj kaptis neniun, nek ili trovis manĝaĵojn por tiu vasta armeo, ĉar la vilaĝanoj kaŝis sin kaj siajn brutarojn en la arbaroj.

Dum la romanoj okupis sin per ŝtelado kaj rabado, la druidoj vokis grandegan ŝtormon, kiu skuis kaj ĵetis iliajn ŝipojn sur la sablon kvazaŭ malplenajn konkojn. El tiuj miloj da ŝipoj, restis eĉ ne unu sendifekta. Iliaj tabuloj elsaltis, tordiĝis la boltoj, la veloj ŝiriĝis, la ŝnuroj implikiĝis, la ferdekoj pleniĝis per akvo, kaj ili estis tiom batitaj kaj draŝitaj kaj frakasitaj kaj rompitaj, ke ŝajnis maleble trovi manieron reporti ĉiujn homojn trans la maron al Gaŭlujo.

La romanoj rapidis al la bordo por ripari siajn disrompitajn ŝipojn, kaj intertempe la tribestroj de la sudaj reĝlandoj kunigis grandan armeon. Ili elektis unu solan gvidanton, kaj ĉiuj tribestroj konsentis sekvi lin. Tiu estis Kasivelaŭnos, kiu ne havis egalulon kiam temis pri heroaĵoj kaj ruzaj artifikoj. Li estis la praavo de la reĝo Kunobelinos.

Kasivelaŭnos sendis gvatistojn por spioni la romanojn dum ili okupiĝis pri siaj ŝipoj, kaj por reporti sciigon pri ĉio kion ili faras. Tiam li konsultis siajn druidojn, kaj ili konsilis, ke li evitu fronti la romanojn rekte sur la batalkampo. Ĉar kiam la romanoj marŝas al batalo sur vasta ebenaĵo, malmultaj estas la armeoj, kiuj kapablas rezisti ilin. Anstataŭe, la druidoj rekomendis al Kasivelaŭnos, ke li turmentu la romanojn dum ili tranĉas vojon tra la arbaroj kaj marĉoj. Ili ne konas la terenon, kaj krome, ili havas unu ĉefan malfortecon: en ĉiuj momentoj devas gvidi ilin ilia komandanto. Sen lia signalo, ili eĉ ne elingigos glavon. Sed se oni sukcesos trafi ilin per surprizatako, tiel ke ili ne havos tempon por alpreni siajn batalpoziciojn, ili diskuros en konfuzo kiel ŝafaro atakata de lupoj.

Tiel la druidoj konsilis Kasivelaŭnon, kaj tiel li faris. Kiam li trovis bandon de romanoj, kiuj vagis tro malproksime de sia kompanio, liaj militistoj pikis kaj incitis ilin kiel vespoj kiuj ĝenas dormeman virbovon. Foje Kasivelaŭnos instigis siajn homojn al ruza trompo: kredigante, ke ili forkuras, ili kondukis la soldatojn al danĝeraj irejoj tra la marĉoj aŭ embuskis ilin en tiuj lokoj, kie la arboj dense kreskis apud la vojo. Konante ĉiujn sekretajn vojetojn tra la arbaroj, ili povis ataki la romajn trupojn subite de la flanko, tiel ke parto restu fortranĉita de siaj kamaradoj. Baldaŭ la romanoj timis moviĝi krom en grandaj grupoj.

Jam pasis la somermezo, kaj la roma komandanto vidis, ke li gajnis neniom per sia vojaĝo trans la maron, sed li multon perdis. Kaj la druidoj informis Kasivelaŭnon, ke se li sukcesos reteni la romanojn ĝis la aŭtuno, ili reiros kun malplenaj manoj al Gaŭlujo, ĉar eĉ detruinte ĉiujn vilaĝojn, ili ankoraŭ ne trovis sufiĉajn brutojn kaj grenon por nutri sian armeon dum la vintro. Ili diris al li, ke nur unu aferon li devas timi: la perfidon.

Kaj tiel estis. Kasivelaŭnos havis multajn malamikojn en la apudaj reĝlandoj, ĉar la aliaj tribestroj timis lin, kaj ne malmultaj estis tiuj, kiuj volonte liberiĝus de li. Kelkaj faris interkonsenton kun la roma armeo laŭ kiu ili provizos grenon, kaj eĉ pli: ili montris la sekretajn vojojn, kiuj kondukis tra la arbaroj kaj marĉoj al la fortikaĵo de Kasivelaŭnos. Tiel okazis, ke lia fortikaĵo estis kaptita, kun ĉiuj brutoj kiuj estis arigitaj interne.

Sed eĉ tiam Kasivelaŭnos sukcesis trompi la romanojn. Neniu povis egali lin, kiam temis pri ruzaĵoj kaj lerta mensogado. Li intertraktis kun ili kaj promesis sendi ostaĝojn kaj tributon al Romo. Tiu traktaĵo estis rapide preta, kaj la roma komandanto ne atendis por poluri la nodojn kaj nitojn. Li enŝtopis siajn homojn en la ŝipojn, kaj reportis la tutan bandon al Gaŭlujo en unu sola nokto. Kaj kiam temis pri la ostaĝoj kaj tributo: ili neniam estis senditaj, nek iam ajn revenis romano por postuli ilin.

Ĉi tiun rakonton ni ripetis kaj reripetis dum tiuj monatoj, kiam ni atendis sciigon pri la roma ŝiparo. Mia onklo laŭte esprimis sian malaltan opinion pri la afero: “Ĉu mi ne diris la tutan tempon, ke temas pri stultaĵo? La romanoj ja estas malsaĝaj, sed ne tiom malsaĝaj ke ili volas veni ĉi tien, sciante ke armeo atendas ĉe la bordo por bonvenigi ilin. Kaj cetere, ne vivas tiu reĝo, kiu posedas sufiĉajn ŝipojn por transporti tutan armeon en unu fojo.”

Belteno estis longe pasinta, kiam ni finfine aŭdis, kio okazis. Mia onklo pravis: la roma ŝiparo efektive ne ekveturos. La soldatoj timis, kaj ili rifuzis eniri la ŝipojn. Komercistoj portis la novaĵojn el Gaŭlujo, kaj nun la armeo de Karatakos jam disiĝis. La armeanoj estis maltrankvilaj pro siaj neprizorgataj kampoj, kaj ili senpacience diskuris por reatingi siajn vilaĝojn kaj domarojn.

* * *

La greno jam staris alte en la kampoj, kiam ni aŭdis ke la roma armeo tamen transvenis la maron. Ĝi aperis tiel senaverte, ke Karatakos tute ne provis malhelpi ĝian albordiĝon. Li lasis la romanojn komplete liberaj, dum li haste rekunigis sian armeon. Intertempe, kelkaj el la malpli grandaj reĝlandoj en la oriento decidis intertrakti. Kiel mia patro antaŭvidis, iliaj tribestroj jam enuis pri Karatakos kaj liaj kverelemaj fratoj, kaj volonte malfermis al la roma armeo vojon tra sia teritorio.

Post nelonge ni aŭdis, ke la armeo de Karatakos renkontiĝis kun la romaj trupoj. Sed la batalo finiĝis malbone por li, kaj li estis devigata retreti. Tamen la afero ankoraŭ apenaŭ komenciĝis, kaj mi vidis, ke neniu taksas ĉi tiun unuan malvenkon tro serioza. Karatakos ankoraŭ ne havis tempon por kunmeti sian plenan armeon, kaj krome li ne povis renkonti la romanojn en loko, kiun li mem elektis. Ĉiuj viroj opiniis, ke kiam li estos retiriĝinta al pli taŭga ejo, li returnos sin por fronti la romanojn denove – kaj ĉi-foje li dishakegos ilin.

Nur kelkajn tagojn poste alvenis surpriza novaĵo. Ankaŭ la frato de Karatakos, Togodumnos, marŝas kontraŭ la romanoj. La du fratoj ne havis aparte bonan rilaton, sed ŝajne ili decidis, almenaŭ provizore, enterigi siajn kverelojn. La informo, ke Togodumnos planas elrampi el la mola kokono kiu ĉirkaŭvolvas lin de tiom da jaroj, instigis mian onklon al kelkaj el siaj plej mordaj komentoj. “Kio donis al li la ideon, ke li ekportu armilojn: tia homo, kia iĝis pli grasa kaj mola ol barelo da sebo? Li rompos la dorson de sia ĉevalo per sia pezo, aŭ eble krevos la radoj de lia batalĉaro.” Kaj verŝajne mia onklo prave suspektis, ke Togodumnos ne senkoste ĝuis tiujn longajn jarojn de neniofarado, ĉar baldaŭ alvenis la novaĵo, ke ankaŭ li, kiel la frato, devis retreti.

Sed ĉiuj komprenis, ke ĝis nun temas nur pri enkonduka skermado. La du fratoj ankoraŭ batalis unuope. Kuniginte siajn fortojn, ili certe komandos duoble tiom da homoj, kiom la romanoj. Kaj konante pli bone la terenon, ili sen grandaj penoj sukcesos repeli la invadantojn al iliaj ŝipoj.

Dum tiu periodo, Katumandos kaj Rigandrika regule sendis homojn al la amikaj vilaĝoj ĉe nia sudo, kaj en preskaŭ ĉiu tria aŭ kvara tago unu el ili regalopis supren laŭ la rivero, por reporti al ni sciigojn pri tio kio okazis nur kelkajn tagojn pli frue. La novaĵoj vojaĝis laŭ nekutima rapideco en tiu periodo: ili vaste disflugis inter unu vilaĝo kaj la posta tra ĉiuj sudaj reĝlandoj. La konstanta alfluo de novaĵoj nervigis nin ĉiujn. Ni ne kutimis je tiom da ekscitaj okazaĵoj en tiel mallonga tempo. Apenaŭ la viroj komencis primaĉi unu raporton dum siaj vesperaj kunsidoj ĉe la fajro kiam alvenis la posta, kiu forpuŝis la unuan antaŭ ol oni havis tempon plene ensorbi ĝin.

Pro ekscito mi ne povis koncentriĝi je miaj taskoj, kaj dum mi laboris en la domaro mi konstante rigardis malsupren al la valo. Mi atendadis en ĉiu ajn momento vidi ĉevalon kun nova mesaĝisto. Finfine mia patrino perdis paciencon. “Kio estas al vi, ke vi strabas eksteren dudek fojojn tage, kvazaŭ vi vidus la reĝon Karatakos skuiĝi supren en batalĉaro, aŭ eble eĉ la romanojn mem, unu post la alia kiel marŝantajn arbojn? La viroj martelas truon en via kranio: ili parolas, parolas, la tutan tagon anstataŭ okupiĝi pri la fojnado, kaj se ne temas pri Karatakos, temas pri Togodumnos. Okazas kruelaj aferoj en aliaj landoj, tio estas vera, sed ili ne koncernas nin, kaj ni esperu ke ili neniam venos pli proksimen ol ili troviĝas nun.”

En tiu periodo, ni ne plene komprenis kion volas la romanoj, sed ni ankoraŭ kredis, ke tio koncernas nur Karatakon. Ni supozis, ke la roma reĝo sendis siajn soldatojn por forigi lin kaj restarigi Verikan, aŭ, pli verŝajne, por anstataŭigi lin per alia amika reĝo. Tamen, estis maltrankviliga konstato, ke roma armeo nun troviĝas niaflanke de la maro, kiu ĝis nun ŝajnis netransirebla barilo protektanta la sudajn reĝlandojn kontraŭ ekstera atako. Estis vere, ke la romanoj estas tre malproksimaj de nia lando, sed tamen ni ĉiuj fartos pli trankvile kiam ili finos tion, kion ili volas fari, kaj reiros trans la akvon al sia ĝusta loko.

Konsternis nin ankaŭ tio, ke tiom da tribestroj en teritorioj proksimaj al la nia, decidis alianciĝi kun ili. Mi memoras la tagon, kiam alvenis la onidiro, ke la Dobonoj sendis sekretajn mesaĝojn al la roma generalo kun promeso subteni lin.

“Estas facile kompreni, kion ili havas en la menso,” mia patro diris, dum li sidis kun mia onklo kaj Alaŭnos en nia malluma kabano. Estis varmeta vespero, kaj ili lasis la fajron preskaŭ estingiĝi. “De kiam Karatakos distranĉis ilian reĝlandon en du partojn, li ne plu serĉu tie siajn amikojn. Se li petos ilian helpon, ili sendos al li klingon por tranĉi la propran gorĝon.”

Mia onklo konsentis. “Ili scias, ke li estas tro okupata pro la romanoj por malŝpari tempon pri ili. Ili volas liberiĝi de Karatakos, kaj ili dankos iun ajn, kiu faros tion por ili.”

“En tiu kazo la venontan reĝon donos al ili la romanoj,” mia patro diris, “kaj jen malfeliĉa fino por homoj, kiuj fieris mem elekti sian reĝon antaŭ ne tiom da tempo.”

“Kaj kia reĝo estos tiu,” mia onklo aldonis, “kiu obeos ordonojn el trans la maro? Kion oni povus diri pri viro, kiu aĉetus sian reĝecon je tia prezo?”

“Estas nur ĝuste, ke reĝo intertraktu,” Alaŭnos diris. “Kaj sagaca reĝo faros tion kun alia pli forta ol li mem: kun iu kiu havas longan brakon por helpi lin kiam tio necesos. Tio estas saĝa, kaj tio estas ĝusta. Neniu malestimas reĝon aŭ tribestron, kiu rigardas ĉirkaŭe por trovi siajn amikojn.”

Mia onklo saltis de sia sidloko, frapante sian kapon kontraŭ bierfelo, kiu pendis de la trabo tuj supre. “Kio estas al vi,” li kriis, dum lia vizaĝo ruĝiĝis pro kolero, “ke vi sidas trankvile kaj komforte apud nia fajro por diri al ni, ke estas ĝuste kaj estas dece intertrakti kun bando da razitaj fremduloj?”

Mia patro, kiel la pli aĝa, repuŝis sian kolereman fraton al lia loko, kaj mem ekstaris por fronti Alaŭnon. “Jen, aŭskultu kion mi volas diri al vi. Estas unu afero intertrakti kun tribestro, kiun oni konas kaj respektas: kun iu, kiu subtenos onin en ĉiuj okazoj. Alia afero estas trakti kun fremduloj: kun homoj, kiujn oni ne konas, kiujn oni ne povas fidi, kiuj eniris la aferon pro siaj propraj motivoj, kaj pri kiuj oni ne certas, ke ili ne rompos sian vorton en iu ajn momento. Kaj kiom valoras tia helpo, kian oni ricevas kontraŭ pago de feloj kaj seka viando, kvazaŭ oni marĉandaĉus pri varoj ĉe la vosto de ĉarego? Prefere la ĉielo falu, antaŭ ol ni vidu Katumandon fari tian traktaĵon.”

* * *

Ne longe antaŭ la rikoltado, ni aŭdis pri granda batalo ĉe rivero. Karatakos kaj Togodumnos finfine unuigis siajn armeojn, kaj renkontis la romanojn en batalo kiu daŭris du tagojn. La raportoj, kiuj atingis nin, ne estis tre klaraj. Ŝajne la du fratoj volis alfronti la romanojn ĉe larĝa rivero ie en unu el la orientaj reĝlandoj. Sed la romanoj sukcesis transiri, kaj nun impetadis antaŭen al la interno de la teritorio regata de Togodumnos. Laŭdire ili trompis Karatakon kaj Togodumnon per tio, ke ili kontraŭbatalis ilian armeon en unu loko, dum iliaj trupoj sekrete svarmis trans la riveron ĉe alia punkto pli supre.

Tiu novaĵo sufiĉe konsternis nin. Ĝis tiu momento, ni ĉiam kredis, ke la unuiĝintaj fortoj de la Kunobelinidoj sufiĉos por haltigi la romanojn. Ilia armeo estis pli granda kaj ili konis la terenon. Cetere, ili luktis por defendi la proprajn landojn, dum la romanoj troviĝis malproksime de sia hejmo en fremda lando, kiu signifis al ili neniom. Kaj tamen sukcesis la romanoj, dum Karatakos kaj Togodumnos retretis.

“Nur per trompo ili transiris tiun riveron,” mia onklo diris, “kaj per trompo, kiun bezonus neniu vera militisto, kiu fidus la forton de siaj propraj brakoj. Se ili havus verajn batalantojn, ili estus frontintaj la armeon de Karatakos vizaĝ-al-vizaĝe. Ili ne bezonus ŝteliri malantaŭ iliaj dorsoj.”

“Nu, ili rekte frontos ilin la venontan fojon,” mia patro diris, “kaj tiam ni vidos, kiel ili fartos, kun siaj ordonoj kaj siaj trumpetosignaloj. Ili devos transiri ankoraŭ unu riveron por atingi la fortikaĵon de Kamulos, kaj ili ne povos uzi la saman ruzaĵon duafoje.”

“Ĝuste tiel,” mia onklo konsentis, “kaj temas pri timiga loko, laŭ tio kion mi aŭdis, kun koto kaj marĉoj ĉie en la du flankoj, kaj la profunda malhela akvo kiu kirliĝas ĉirkaŭe. Se la romanoj ne scios kiel alparoli la riveron per la ĝustaj vortoj, ili enmarĉiĝos ĝis la kolo, kaj la homoj de Karatakos ne bezonos eĉ tuŝi ilin.”

Do ni atendis maltrankvile dum la tagoj pasis. Certe la Kunobelinidoj ne estis aparte ŝatataj de mia popolo, kaj neniu en nia teritorio estis sendinta al ili helpon kontraŭ la invadintoj. Tamen, vekis malagrablan senton la konstato, ke la romanoj puŝiĝas ĉiam pli internen. Ŝajnis, ke ili celas la fortikaĵon de Kamulos, la plej grandan urbon en la reĝlando de Togodumnos. Mi ofte aŭdis grandiozajn priskribojn pri tiu fortikaĵo: ĝi estis preskaŭ nevenkebla, ĉar protektis ĝin parte masivaj remparoj, parte akvo kaj marĉoj.

Baldaŭ alvenis la novaĵo, ke la roma armeo transiris ankaŭ la duan riveron, kaj nun restis neniu malhelpo, por ke ĝi marŝu rekte al la fortikaĵo de Kamulos. Togodumnos estis morta, kaj Karatakos mem fuĝis. Multaj el liaj tribestroj kaj militistoj akompanis lin, kaj venis sciigoj, ke ili nun moviĝas okcidenten. Oni diris, ke Karatakos planas kunmeti novan armeon en la okcidentaj reĝlandoj. La druidoj estis tre potencaj en tiu regiono, kaj se ili konsentus subteni lin, li ricevus tiom da batalantoj, kiom li bezonas. Kiam temis pri la homoj, kiuj konsistigis la plej grandan parton de lia batalforto en la oriento, la plejmulto el ili jam fuĝis kun siaj familioj al la marĉoj aŭ la arbaroj. Neniu restis por kontraŭstari la romanojn, kiuj trankvile povis forporti la grenon kaj venĝi sin kontraŭ la senhomaj vilaĝoj.

Sed evidente, ĉio ĉi okazis en landoj malproksimaj, kaj intertempe okupis nin pli urĝaj aferoj. Pro la fojnado kaj la rikoltado, tiu estis la plej laborplena periodo de la jaro, kaj estis senutile tro multe pensi pri tio, kio okazas en aliaj landoj. Mia patrino naskis novan bebon en la fino de la antaŭa vintro, kaj ŝi pli ol kutime bezonis mian helpon. Sed mi ankoraŭ kuradis al la domaro de Svadva, kiam ajn tio eblis, por kunlabori ĉe la farado de tinkturoj. Pripensante la aferon nun, ŝajnas strange rakonti, ke ni pluokupiĝis pri la tinkturoj en tia situacio. Sed ni ne povis antaŭvidi la finon, do intertempe ni daŭrigis nian kutiman laboron, same kiel ni farus, se la romanoj restus trankvile ĉe sia propra flanko de la maro.

Estis familio en la vilaĝo, kiu interesiĝis pri Elvisa por sia dua filo. Alaŭnos amikiĝis kun la patro dum sia posttagmeza ekzerciĝado ĉe la herbejo. Mi sciis, ke Elvisa havas miksitajn sentojn. Efektive venis la momento ekpensi pri la geedziĝo, kaj kiam junulino en nia vilaĝo atingis sian dekkvinan aŭ deksesan jaron, ŝi komencis maltrankviliĝi, se ne aperis propono. Aliflanke, neniu volas adiaŭi siajn hejmon kaj familion por ekloĝi ĉe homoj, kiujn oni apenaŭ konas. Tamen, la anoj de la alia familio ne jam alvenis por diskuti la kondiĉojn. Dum la romanoj ankoraŭ vagis libere tra la sudaj reĝlandoj, estis malfacile koncentriĝi pri planoj por la estonteco.

Nia tuja zorgo estis la rikolto. La lasta duonmonato estis ĉiam nerviga tempo, kiam ni atendis la maturiĝon de la greno kaj rigardadis la ĉielon, timante ŝtormojn. Sufiĉus peza pluvo en tiu periodo por detrui grandan parton de la grenoprovizo por la venonta jaro en unu sola mateno. Bonŝance la vetero restis bona, krom fojaj pluvetoj, kaj dum multaj tagoj komplete okupis nin la tasko rikolti la milojn kaj milegojn da maturaj spikoj. Ĉiu en la domaro partoprenis, eĉ mia frateto Makaros, kiu estis nun proksimume kvarjara. Miaj patrino kaj onklino laboris ĉiu kun bebo pendanta en ŝalo de la ŝultro, aŭ kelkfoje ili sternis tukon sur la grundo kaj lasis tie la du infanojn por ruliĝeti nudaj sub la varmeta suno.

Enportinte la tritikon ni povis iom senstreĉiĝi, kvankam la pajlo ankoraŭ staris en la kampoj. Tion ni intencis prizorgi poste. Intertempe, ni ekokupiĝis pri la hordeo. Kaj ĝuste en tiu periodo, ne longe antaŭ la somerfino, ni vidis mesaĝiston pene supreniri la krutan deklivon al la vilaĝo.

Poste en tiu sama tago, nevo de Isarninos venis al nia domaro. Tuj kiam ni vidis lin transsalti la riveron per la ŝtonegoj, ni sciis, ke temas pri urĝa novaĵo. Nur tial Isarninos sendus lin. La lasta fojo, kiam li sendis al ni apartan sciigon, estis post la atako de tiuj brutorabistoj, kiuj venis riversupren de Lugos-kresto antaŭ tri vintroj.

Mia patro malsupreniris la deklivon por renkonti la junulon. Ni ĉiuj staris ekster la heĝo kaj maltrankvile rigardis ilin interparoli. Ni vidis la palan vizaĝon de la junulo, dum li respondis la demandojn de mia patro. La interparolo ŝajnis tre longa, sed finfine li turnis sin por reiri, dum mia patro venis supren al la domaro.

“Tiu mesaĝisto estis el Lugos-kresto,” li informis nin. “romanoj eniris nian teritorion.”

Do, jen ĝi okazis. Jen la novaĵoj, kiujn ni atendadis de tiom da monatoj, samtempe insistante, ke ĉi tio ne koncernas nin. Strange, mi ne sentis timon, nur grandan internan kvieton, kvazaŭ mi estus senigita je ĉia emocio. Efektive, ŝajnis al mi pli rimarkinde, ke la mesaĝiston sendis al ni la Lugosanoj, kiuj neniam redonis la homojn, kiujn ili kaptis dum la rabekspedicio. Sed dum mi pripensis ĉion ĉi, mia patro klarigis la situacion. Granda kompanio da romaj soldatoj alvenis senaverte en la teritorion de nia popolo, kaj jam ruinigis plurajn urbojn kaj vilaĝojn proksime al la marbordo. Ili venis de la maro, kaj marŝis sufiĉan distancon al la interno antaŭ ol la loĝantoj eĉ konstatis kio okazas. Plurajn vilaĝojn ili trafis per surpriza atako, kaj tiuj falis post sovaĝa sed mallongedaŭra provo defendi sin.

La romanoj intertempe konstruis por si fortikaĵon en la sudo, kaj pasigis sian tempon serĉante provizojn kaj rabante la lokajn kamparanojn. Oni atendis, ke ili baldaŭ provos translokiĝi riversupren. Tio signifis, ke ili verŝajne alvenos post nelonge ĉe la malgranda grupo de vilaĝoj arigitaj ĉirkaŭ Lugos-kresto. Kaj post Lugos-kresto sekvos niaj kvar vilaĝoj. La popolo de Lugos jam haste preparis sin kontraŭ atako, kaj sendis al ni sian mesaĝiston kun pacpropono kaj promeso kompensi la lastan rabatakon. La detalojn necesos pritrakti poste, ĉar la situacio estis tro urĝa por perdi tempon. La Lugosanoj petis nin sendi kiel eble plej multe da homoj por helpi ilin defendi sian vilaĝon.

La viroj dediĉis la ceteran parton de la tago al la necesaj preparoj, kaj la postan matenon ili ekiris. Ni virinoj akompanis ilin trans la riveron, kie grandega kompanio amasiĝis sur la malpli altaj deklivoj sub la vilaĝo. Pro la aliĝo de la viroj el la aliaj tri komunumoj, troviĝis tie pluraj centoj da homoj. Neniam antaŭe mi vidis tiel grandan batalantaron kuniĝintan en unu sola loko, kaj imponegis min la vido de tiuj centoj da armitaj viroj, ĉiuj portantaj siajn plej brilkolorajn vestojn. Multaj el ili havis tinkturitan hararon, hirtigitan kiel la pikiloj sur erinaco. Estis malfacile imagi, ke la romanoj ne estos same imponataj, kiam ili vidos alproksimiĝi tiel grandiozan kaj multekoloran kompanion.

Dum ioma tempo ĉiuj ĉirkaŭvagis en konfuzo, kaj neniu ŝajnis tute certa, kio devas okazi. La afero iom similis Beltenon pro la homoj kiuj serĉis siajn parencojn kaj geamikojn inter la amaso, kvankam en ĉi tiu okazo, evidente, ĉeestis malmultaj virinoj el la aliaj tri vilaĝoj. Finfine la kompanio iel sukcesis organiziĝi kiel longa, malregula kolumno kaj pretigis sin por ekmarŝi malsupren laŭ la rivero. Estis gvidontaj ĝin surĉevale Dumnovalos kaj du aliaj druidoj. Post ili venis Katumandos kaj la tribestroj de la aliaj vilaĝoj sekvataj de siaj militistoj. Troviĝis ankaŭ Kunignos en sia batalĉaro, kaj ni sentis fieron, kiam ni vidis Atepilon, kiu staris apud li kiel unu el la plej antaŭaj anoj de la kolumno. Unu viro portis altan trumpeton kun longa kolo, kiu serpentis supren kaj finiĝis per bronza kapo en la formo de gapanta apro. Sed tio, kio vere entuziasmigis min, estis vidi du virinojn, kiuj prenis sian lokon inter la militistoj. Ili estis fratinoj: ambaŭ estis filinoj de la tribestro en unu el la aliaj vilaĝoj. Mi ofte aŭdis, ke ili scias batali kiel viroj, sed neniam antaŭe mi havis okazon vidi ilin en ilia armilaro. Ili portis glavojn kaj ŝildojn, kaj iliaj longaj haroj pendis malplektitaj, precize kiel tiuj de la reĝino en mia preferata rakonto. Malantaŭ la militistoj sekvis la restantaj viroj, aŭ surĉevale se ili posedis ĉevalon, aŭ piede. La virinoj kaj infanoj el nia vilaĝo marŝis apude. Antaŭ ĉiuj, kiel kutime, venis Dumna, kiu gestadis kaj babiletis al si mem.

La viroj el niaj du domaroj trovis sian lokon en la ĉefa parto de la kolumno. Estis miaj patro kaj onklo, Kaljakos, Alaŭnos kun siaj fratoj kaj filoj, kaj kompreneble, Belinos. Ni akompanis ilin ĝis la kurbo de la rivero, kie la plejmulto de la virinoj returnis sin. Niaj viroj brakumis nin, kaj tiam fiermiene plumarŝis; ili aspektis kvazaŭ ili jam pensas nur pri la venonta batalo. Ni staris por rigardi ilin ankoraŭ unu momenton antaŭ ol malrapide reiri kun la aliaj virinoj.

De la pli alta grundo de nia domaro, oni povis vidi la vojeton kiu trairis la valon apud la rivero. Alveninte hejmen, ni iris ĉirkaŭ la ekstera flanko de la heĝo por rigardi lastan fojon la kompanion, ankoraŭ gvidatan de unuopa malgranda figuro.

“Tiu Dumna,” mia patrino komentis. “Ĉu ŝi iros kun ili la tutan vojon ĝis Lugos-kresto?”

“Mi neniam aŭdis, ke ŝi kaŭzas malbonon,” mia onklino respondis. Tiam ni reiris al nia laboro.

En tiu sama nokto vekis nin la hundoj, kiuj bojegis en la korto. “Aŭskultu ilin,” mia patrino diris. “Venis iu, kiun ili konas.” Mi vidis ŝian malhelan figuron leviĝi kaj transiri la ĉambron al la ardantaj restaĵoj de la fajro. Dum ŝi ankoraŭ klopodis spire revigligi la flamojn, iu tiris flanken la felon, kiu kovris la pordon.

“Estas mi,” diris la voĉo de mia patro.

“Ĉu vi revenas tiel malfrue?” mia patrino kriis. “Certe temis pri grandega batalo hodiaŭ.” Ankaŭ Tasgjon nun vekiĝis, sed Makaros kaj la bebo ankoraŭ dormis trankvile.

Mia patro brakumis nin. “La batalo jam finiĝis eĉ antaŭ ol ni atingis Lugos-kreston,” li diris. “Donu al mi kelkajn buŝoplenojn por manĝi.”

Mi palpe serĉis per la malforta lumo, kaj sukcesis trovi iom da pano kaj fromaĝo. Nur finmanĝinte, mia patro rakontis, kio okazis.

“Ni marŝis laŭ la rivero kun tiu frenezulino, Dumna, kiu saltis kaj saltetis la tutan vojon antaŭ ni, kiel muŝo ĉe fadeno. Ĉiu homo povas vidi la nigran malbonŝancon, kiu rikanas ĉirkaŭ ŝia kapo, kaj estis ŝi, kiu misigis nin. Se mi nur scius, kial Dumnovalos eltenas ŝiajn stultaĵojn, anstataŭ platigi ŝin kiel ranon sub radego. Nu, ni marŝis ĝis post la tagmezo, kaj ni preskaŭ atingis Lugos-kreston, kiam revenis tiu mesaĝisto galope.”

“Kiu mesaĝisto?” mia patrino demandis. “Ĉu tiu ulo, kiu venis hieraŭ?”

“Mi ne aŭdis, ke troviĝas aliaj mesaĝistoj en ĉi tiu regiono. Pli frue en la tago li galopis antaŭen, sed nun li revenis kun vizaĝo pli griza ol la dorso de maljuna ŝafino. Kiam li vidis nin, li svingis siajn brakojn kiel frenezulo kaj kriis, ‘Estas tro malfrue! Reiru! La romanoj jam detruis la vilaĝon!’

“Do, la druidoj kaj tribestroj ekmurmuris inter si, kaj ili decidis sendi iun por kontroli, ĉu estas vero en la afero. Kvankam estis evidente al ĉiuj ke la ulo ne mensogis, precipe se oni vidis lian vizaĝon. Kaj cetere, ne havus sencon, porti nin la tutan vojon por nenio. Do jen ni devis kaŝi nin en la arbaretoj kaj fosaĵoj preskaŭ ĝis la suno subiris. Finfine revenis Kunignos – lin oni sendis – sed li ne havis multon por aldoni. La remparo ĉirkaŭ tiu vilaĝo superrigardas la tutan valon, kaj apenaŭ hundo povus ĉasi leporon laŭ la monteto, sen ke oni vidu ĝin de supre. Do li havis problemon por alproksimiĝi, kaj li devis rampi inter la arbustoj kaj la rokoj – tion li diris – atendante ĉiumomente aŭdi alarmkrion en la vilaĝo. Sed unu aferon li vidis klare kaj certe: li diris ke parto de la remparo estis faligita ĉe la suda flanko.”

“Sed kiel eblas?” mia patrino demandis. “Remparo estas grandega, masiva aĵo. Oni ne povas simple faligi ĝin tiel, kvazaŭ pajlan tegmenton kiun forblovus la vento.”

“Povas esti, sed li diris, ke ĝi estis tute malkonstruita, kun grandegaj ŝtonoj rulitaj laŭ la monteto. Certe necesis duoncento da homoj por fari tion. Tiam li vidis aron da fremdaj homoj, kiuj marŝis supren ĝis la pordego, trankvilaj kvazaŭ ĉe la propra hejmo. Li diris, ke iliaj armiloj similis nenion, kion li iam ajn vidis. Kaj li trovis bruligitan domaron.”

“Bruligitan domaron?” mia patrino interrompis. “Mankis tie la homoj, laŭ mia imago.”

“Certe mankis la homoj, kaj la cindroj estis ankoraŭ varmaj, kun la vento kiu disblovis ilin ĉirkaŭ la korto. Ankaŭ la brutaro mankis. Do li revenis al ni. Kaj tiam... nu, estas malfacile scii, kion fari en tia situacio: kun la romanoj ĉe la pinto, dum ni devis ŝteliĝi inter la montetoj sub la luno. Do ni reiris. Ni trovis unu-du aliajn homojn laŭ la vojo, kiuj vagis tra la kampoj kiel perditaj ŝafoj. Ili diris, ke ili estis ekster la remparo, kiam la romanoj atakis. La mesaĝisto estas unu. Li gastas nun en la vilaĝo.”

“Kio okazos nun?” mia patrino demandis. “Baldaŭ ni vidos ĉi tie la romanojn, supozeble.”

“Ĉiuj diras, ke ili alvenos post nelonge,” mia patro respondis. “Morgaŭ ni transloĝiĝos al la vilaĝo.”

* * *

Tuj je la sunleviĝo ni komencis malplenigi la domaron. Ĉiujn niajn posedaĵojn ni devis porti al la vilaĝo, kie ni estis gastontaj ĉe Isarninos. Ni sciis, ke tre verŝajne oni bruligos la domaron, precize kiel okazis en la tempo de mia praavino. Sed ni povis almenaŭ savi niajn havaĵojn. Ankaŭ la tutan brutaron ni devis forkonduki. Ni povos paŝti la bovinojn kaj la ŝafojn en la spaco inter la du remparoj, kaj kiam la romanoj aperos, estos eble movi ilin internen en la vilaĝon, almenaŭ por mallonga tempo.

Ni jam rikoltis la plej grandan parton de la hordeo, sed nenio estis farebla pri la faboj. Mankis tempo por rikolti ilin, krom la malgranda kvanto necesa por certigi la venontjaran semadon. Sed ni ne volis lasi ilin en la kampoj por la romanoj; la sola solvo estis bruligi ilin. Ni iom hezitis pri la linplantoj, kiuj ne multe utilos al invadanta armeo. Sed, kiel komentis mia patrino, se ni mem ne bruligos ilin, sendube tion faros por ni la romanoj. Do ni malvarmsange flamigis tiujn ame prizorgitajn kampojn kaj rigardis dum la venontjara provizo de faboj kaj linsemoj ŝrumpis inter fajro kaj fumo. Ne tiom ĝenis nin la penso pri la venonta vintro – en tiu milda aŭtuna mateno estis malfacile kredi je la ekzisto de frosto kaj malsato – kiom la memoro pri tiuj tagoj kaj monatoj da ŝvita laboro, ĉiuj perditaj en unu momento.

Nia ĉefa zorgo estis la greno. Kiel kutime, ni jam subterigis ĝin en sigelitaj putoj interne de la domaro. Ferminte la putojn, ni ne devis remalfermi ilin ĝis venos la momento por uzi la enhavon. Sed se ni lasus ilin, tio tre verŝajne signifus cedi ilin al la roma armeo. Mia patrino opiniis, ke ni prefere malfermu la putojn kaj portu la grenon per ĉarego al la vilaĝo. “Ni ne okupiĝas de tiom da monatoj pri la sarkado kaj la rikoltado, nur por lasi la grenon ĉi tie, kie tiuj romaj rabistoj povos akapari ĝin,” ŝi diris. “Ni ŝarĝu la ĉaron kaj portu ĝin al la vilaĝo.”

Mia patro ne konsentis. “Tie troviĝas greno por unu jaro kaj plie, kaj mi nepre ne vidos ĝin putri ekster la tero pro la vintra malseko. Kaj kio pri la semado? Ĝi detruiĝos antaŭ ol venos la ĝusta sezono.”

Fine, ili decidis malfermi nur unu puton kaj kaŝi la aliajn, kovrante ilin per tero. Ili kondukis la bovinojn super la loko por refirmigi la grundon. Mi vidis la lokon poste, kaj oni neniam imagus, ke sube troviĝas putoj. Fakte, mi eĉ demandis min, ĉu ni mem retrovos ilin post la foriro de la romanoj. Mia patro solene atentigis min kaj Kaljakon pri la indikoj per kiuj ni retrovos la kaŝitajn putojn – por la okazo se trafos lin ia malbonŝanco, laŭ lia klarigo. Ankoraŭ nun mi foje pensas pri tiuj putoj, en ilia sekreta malluma ejo sub la tero, atendantaj ĝis ni revenos por repreni la grenon. Mi estas certa, ke la romanoj ne trovis ilin. Mi scivolas, kio okazis al la greno; verŝajne ĝi simple putris en la grundo.

Ni trovis la vilaĝon en plena ĥaoso, kiam ni alvenis. Homoj kaj bestoj vagis ĉie, tretante kaj retretante la malsekan teron ĝis ĝi iĝis koto, kaj la vojetoj inter la kabanoj estis blokitaj de ĉaregoj kaj puŝĉaretoj. Ne nur mia familio, sed ĉiuj kiuj loĝis en la ĉirkaŭaj domaroj venis por serĉi sekurecon interne de la remparo. Bonŝance la brutojn oni povis ankoraŭ paŝti ekstere, almenaŭ provizore. Sufiĉos la tempo por reporti ilin internen, kiam ekaperos la unuaj romanoj. Kelkaj el la kamparanoj jam okupiĝis pri hasta muntado de palisaroj sur la deklivoj ekster la remparo, por ke la bestoj ne intertempe forvagu.

La loĝantojn de la tri najbaraj vilaĝoj ni atendis pli malfrue en tiu sama tago. Estis interkonsentite, ke ni kunigos niajn fortojn. Ili estos pli protektataj en nia vilaĝo, kiu estis la plej granda el la kvar, en bona pozicio kun fortaj, altaj remparoj. Kaj estis evidente konsilinde ke ni frontu la romanojn kune, prefere ol dise en etaj grupoj.

Mankis spaco eĉ por spiri en la kabano de Isarninos. Krom li, lia edzino Lavenja, kaj ilia plej juna filino (la aliaj kvar gefiloj estis jam plenkreskaj), troviĝis miaj gepatroj, mi mem, Tasgjon, mia frateto Makaros, kaj la bebo. La familio de mia onklo gastis ĉe mia frato Atepilos, kiu estis nun edziĝinta kaj havis propran kabanon.

ŝajnis absolute maleble ŝtopi pli da homoj en la kabanon de Isarninos, sed dum la posttagmezo ekaperis la unuaj loĝantoj de la aliaj vilaĝoj, kiuj vagis dise supren laŭ la flankoj de la monteto kun siaj ĉaregoj kaj brutoj. Lavenja konis unu el la familioj, ĉar temis pri parencoj de ŝia patrino, kaj ŝi invitis ankaŭ ilin gasti ĉe ŝi. Ne estis alia solvo: alie ili devus dormi ekstere. Ĉiu kabano en la vilaĝo jam servis kiel rifuĝejo por tri aŭ kvar familioj, kaj eĉ ĉiuj staloj kaj aliaj malgrandaj ejoj estis plenŝtopitaj. Kaj tamen kelkaj homoj devis dormi sub renversitaj ĉaregoj aŭ en la mallarĝa spaco sub la altaj plankoj de la grenejoj.

Eĉ kiam oni preparas sin kontraŭ atako, ankoraŭ necesas melki la bovinojn kaj pretigi manĝaĵojn. Tiuvespere mi devis iri malsupren al la paŝtejo ekster la remparoj por melki la bovinojn sub la ĉielo. Ĉiuj niaj posedaĵoj kuŝis en granda konfuzo ĉe la muro de la kabano, kaj mi ne povis trovi la sitelon. Mia patrino kaj Lavenja kuris tien kaj reen, pretigante vespermanĝon por la tri familioj. Ili jam buĉis junan kapron kaj nun turnis ĝin per rostostango super la fajro.

“Malaperis la sitelo,” mi diris al mia patrino.

“Ĉu vi blindiĝis en ambaŭ okuloj, knabino, ke vi devu demandi min? Ĝi estas tie inter tiuj aliaj aĵoj, do kliniĝu kaj serĉu ĝin, antaŭ ol la luno leviĝos kaj vi devos fini la melkadon en la mallumo.” Lavenja ridetis al mi kaj proponis unu el siaj siteloj. Ĝi estis pli granda ol tiu kiun mi kutime uzis, kaj maloportune portebla.

Irinte eksteren, mi trovis ke la tago malvarmiĝas antaŭ la vespero kaj ekblovas malmilda vento. Ŝajnis kvazaŭ baldaŭ ekpluvos. Mi tremetis pro la malvarmo kaj haste reeniris por serĉi ŝalon.

Antaŭ ol mi finmelkis la bovinojn kaj pene retrenis la pezan sitelon al la kabano, venis krepusko. Interne de la kabano jam regis mallumo, krom la ruĝa ardo de la fajro, kaj ĉie vidiĝis vizaĝoj. Estis preskaŭ kvazaŭ mi ĵus alvenis al festo. La tri viroj – Isarninos, mia patro, kaj tiu el la alia vilaĝo – sidis sur makula bovofelo apud la fajro. Ekscititaj infanoj ludis kaj ridis ekster la cirklo de la fajrolumo.

Troviĝis alia junulino, proksimume samaĝa kiel mi; ŝi estis iom maldika kun pala haŭto kaj zorge plektitaj blondaj haroj. Ŝi havis iom malĉeestan esprimon, kvazaŭ ŝiaj pensoj vagus malproksime, sed ŝi ridetis kiam ŝi vidis min, kaj mi transiris por sidiĝi apud ŝi. Ŝi diris, ke ŝia nomo estas Kintila. Ŝi estis edziniĝonta en pli-malpli ĉi tiu periodo, sed nun ĉiuj atendis por vidi kion portos la estonteco, antaŭ ol transdoni la edzinopagon. Mi rakontis pri Belinos. “Ni geedziĝos venontan jaron,” mi diris. “Kiam la romanoj estos for.”

“La romanoj flamigos nian vilaĝon,” ŝi diris. “Ili promenos tra la pordego sen eĉ unu homo por malhelpi tion, kaj ili trovos la tutan ejon pli silenta ol malgranda roko sur la monto, kaj la vulpojn kaj la leporojn kiuj kuretas kaj saltetas inter la domoj.”

“Ankaŭ nian domaron,” mi respondis. “Se morgaŭ vi iros supren al la remparo, vi belege vidos ĝin trans la rivero. Ĝi troviĝas sur la monteto, kiu frontas la vilaĝon.”

Kiam ĉiuj finmanĝis, Lavenja alportis la bieron kaj la viroj komencis drinki.

“Ni staras antaŭ glora batalo,” Isarninos kriis, “ĉar niaj militistoj estas la plej kuraĝaj kaj la plej aŭdacaj en ĉiuj sudaj reĝlandoj kaj ankaŭ en la okcidentaj, kaj Karatakos ne havas viron en sia tuta armeo, kiu egalus iun ajn el la niaj.”

La patro de Kintila aŭdigis ankaŭ sian voĉon. “Ne estas viro inter nia popolo, kiu ne kapablus mortigi tri plenkreskajn romanojn per unu bona, tranĉa svingo. Tiuj romanoj havas nur mallongajn glavojn, tion mi aŭdis, kaj ili apenaŭ pli utilas en batalo ol tranĉileto, kiun oni uzus por dispecigi mortan ŝafon.”

“Vi pravas,” mia patro diris, “kaj baldaŭ ni vidos niajn militistojn reveni de la batalo kun siaj vizaĝoj tute ruĝaj kaj ŝvelaj pro sia milita furiozo kaj kun dudeko da romaj kapoj en ĉiu mano.”

“Ĉu vi celas insulton al niaj militistoj,” diris la patro de Kintila, “ke vi volas sendi ilin por batali kontraŭ tiuj kokinkoraj kaŭremuloj? Ni elsendu niajn junulinojn por pritrakti ilin, kaj ankaŭ niajn infanojn, ĉar mi bedaŭrus vidi niajn militistojn malpurigi siajn armilojn ĉe tiaj kanajloj.”

Ili verŝis al si pli da biero. “Nun Atepilos havos la ŝancon elmontri siajn kapablojn,” mia patro diris, “kaj ĉiuj homoj vidos kiel lerte li stiras la batalĉaron, eĉ kiam li devas turni ĝin subite aŭ iri rekte malantaŭen. Neniu homo diros, Isarninos, ke vi ne instruis al li ĉiujn viajn lertojn, kaj kiam mi vidas lin stari apud Kunignos kun longa vergo en la mano, li pensigas min pri la grandaj ĉampionoj de la antikva epoko.”

Isarninos diris, “La druidoj de Karatakos konsilis lin mise, ne sendante lin al ni por peti helpon, kaj nun lia frato estas morta kaj li almozas kiel batita hundo ĉe la okcidentaj reĝlandoj. Se li estus petinta la subtenon de nia popolo, li sidus en ĉi tiu momento en sia propra halo por festeni ĝis satiĝo kaj trinki sian bieron el romaj kranioj.”

Mi sentis dormemon. Tiom estis okazinta post la mateno, kiam mi vekiĝis en mia propra kabano. Se nur troviĝus pli trankvila loko por kuŝi! Mi malproksimiĝis de la fajro por serĉi iom da libera pajlo. Dormantaj infanoj kuŝis ĉie. Makaros dormis surdorse, kun la brakoj disĵetitaj super la kapo. Li sufiĉe kreskis lastatempe kaj jam preskaŭ perdis tiun diketan, rondetan aspekton de beba infano. Baldaŭ li ne plu memorigos min pri Tasgjos. Mi enpremis min en la mallarĝan spacon apud li, kaj endormiĝis ĉirkaŭbrakante lin.

Mi estis profunde dormanta, kiam vekis min mia patrino. Mi saltis pro ŝoko. “Leviĝu,” ŝi diris. “Ni iras al la arbaro.”

Mi rigardis ŝin el dormoplenaj okuloj, kaj provis kompreni kio okazas. Ĉie en mia ĉirkaŭaĵo, videblaj nur per la ruĝa ardo de la fajro, homoj hastis tien kaj reen en la duonmallumo, kvazaŭ ili pretiĝus por eliri. “Ĉu estas mateno?” mi demandis.

“Tute ne,” ŝi diris. “Leviĝu, knabino; ni iras al la Malbona Loko. La viroj jam ekiris.”

Mi estis absolute konsternita, sed mia patrino diris senpacience, “Ne gapu tiel, kvazaŭ vi volus engluti la lunon, kaj ankaŭ la sunon. Moviĝu iomete kaj helpu min, se vi ne volas resti ĉi tie tute sola kun la strigoj kaj la spiritoj. Serĉu la mantelon de Makaros, dum mi okupiĝos pri la bebo.”

En stato de konfuzo mi iris al la loko, kie niaj posedaĵoj ankoraŭ kuŝis en senorda amaso, kaj komencis disŝovi ilin. Miaj pensoj flugis inter unu ideo kaj alia, tiel ke mi apenaŭ sciis, kion mi serĉas. La Malbona Loko! Plenigis min antaŭtimo miksita kun tikla sento de anticipo. Pasis jam tiom da jaroj post mia antaŭa vizito. Mi estis tute malgranda en tiuj aliaj okazoj, kaj tio kion mi vidis tie teruris kaj naŭzis min, sed samtempe iel logis min kvazaŭ per nerezistebla fascino. Mi timis, kaj tamen deziregis, revidi tiun lokon.

“Pro la amo de ĉiuj spiritoj!” mia patrino kriis, “ĉu vi ankoraŭ staras kaj revas? Mi demandas vin, kie estas la mantelo de Makaros?”

Senhelpe mi rigardis la konfuzan amason ĉe miaj piedoj, kaj penis memori, kion mi serĉas. Kun malentuziasmo mi turnis la diversajn objektojn, kaj finfine rimarkis malhelan formon, kiu povus esti mantelo. Ĝi estis kaptita sub la peza muelŝtono, kaj kiam mi provis eltiri ĝin, ĝi ŝiriĝis. Mi ĵetis ŝtelan rigardon al mia patrino, sed bonŝance ŝi rimarkis nenion.

Makaros estis staranta, sed liaj okuloj estis nebulaj pro dormo. Li aspektis kvazaŭ li en iu ajn momento povus refali sur la pajlon. Mi ĵetis la ŝiritan mantelon sur liajn ŝultrojn, kaj tiris lin eksteren al la freŝa aero. “Estas malvarme,” li diris ekploretante. “Mi volas reeniri.”

Certe estis tre malbela nokto. La vento estis nun pli forta kaj blovis per abruptaj batoj, portante polvon kaj foje mallongan ekpluveton. La luno estis nur duonplena, kaj ĝia pala lumo aperis jen kaj jen inter la nuboj kiuj kuregis tra la ĉielo. Ĉie en nia ĉirkaŭaĵo la homoj fluis malsupren el siaj kabanoj ĝis la pordegoj. Kelkaj tenis flamantajn torĉojn. Mi volis serĉi Elvisan, sed mi sciis, ke malverŝajne mi trovos ŝin inter la homamaso. Sed anstataŭe aperis Kintila, kiu ĵus elvenis el la kabano kaj firme streĉis sian ŝalon kontraŭ la malvarma nokta aero. Vidante min kaj Makaron, ŝi transiris al ni, do mi prenis la manon de Makaros kaj ni aliĝis al la homamaso, kiu moviĝis malrapide en la direkto de la pordegoj.

“Venu, rapide,” mi diris al Makaros. “Tiel vi ne sentos la venton tiel malvarma.”

Senpacience ni puŝis nin tra la homamaso kaj el la pordegoj, ĝis ni trovis la krutan vojeton, kiu kondukis malsupren al la rivero. Sur la senarba monteto ni havis neniun protekton kontraŭ la subitaj alblovoj de vento kaj pluvo. Ni duonglitis malsupren mizere kaj silente kun mallevitaj kapoj. Baldaŭ miaj fingroj estis sensentaj, kaj mia nazo gutis pro la malvarmo. Unu fojon mi falis kaj eksidis peze sur la malmola kalko, makulante la randon de mia ŝalo per koto.

La vojo iĝis pli facila kiam ni atingis la ebenaĵon. Nun la vento blovis de malantaŭe kaj helpis nin plu iri.

“Kien ni iras?” Makaros demandis anhelante, dum li kuretis ĉe mia flanko.

“Al la arbaro.”

“Mi ne volas iri al la arbaro. Ĝi estas malluma. Tasgjon diras, ke tie estas spiritoj. Ĝi estas plena je spiritoj, kiuj ĝemas kaj kriĉas inter la arboj, kaj se oni perdiĝas, ili... ili...”

“Ili kias?”

“Ŝi ne diris. Ŝi diris, ke frostigus la sangon nur aŭdi pri tio.”

Antaŭ kaj malantaŭ ni, grupoj de homoj marŝis. Estis maleble rekoni iliajn vizaĝojn per la intermita lunlumo, sed mi sciis, ke eĉ se mi vidus ilin, mi verŝajne ne rekonus la plejmulton. Neniam antaŭe mi troviĝis inter tiom da nekonatoj.

Pro la malkomforto de mia malseka, kotoŝmirita ŝalo, mi preskaŭ ĉesis pensi pri la Malbona Loko, sed kiam ni alproksimiĝis al la arbaro, revenis miaj antaŭtimoj refortigite. Efektive mi ja ofte demandis min, kiel estus reiri tien, sed nun kiam alvenis la momento, mi deziregis, ke tio ne necesu.

Enirinte la arbaron, ni havis iom da ŝirmo kontraŭ vento kaj pluvo, sed la arboj skuiĝis kaj knaris, kaj la tero estis molaĉa kaj glita pro falintaj folioj. La maldensejoj similis grizajn lagojn kie timigaj formoj fantomis, dum en tiuj partoj kie la vojeto zigzagis sub la arboj, la luno apenaŭ penetris la folian tegaĵon. Ni estus baldaŭ komplete perdiĝintaj, se ne troviĝus de tempo al tempo torĉoj laŭ la flanko de la vojeto, tro malproksimaj inter si por vere lumigi la vojon, nur sufiĉe oftaj por ke ni videtu la venontan solecan lumon kiu flagris je ioma distanco antaŭ ni. Ĉe la flankoj, la arboj formis solidan nigran muron, preter kiu videblis nenio.

Kvankam pasis jam multaj jaroj de post mia lasta vizito al la Malbona Loko, mi sciis precize kien iri. Troviĝis je la dekstro difinita vojeto, kiun Elvisa kaj mi ĉiam haste preteriris kiam ni venis al la arbaro por rikolti plantojn aŭ nuksojn. Nun mi eniris ĝin kun Kintila kaj Makaros, sekvante la grupon de homoj kiuj marŝis antaŭ ni. Pro malofta uzado, la vojeto estis preskaŭ tute superkreskita, kaj estis tre malagrable sekvi ĝin en la mallumo. Ni devis puŝiĝi preter rubusarbustoj, kies dornetoj kaptis niajn vestojn, dum gutantaj branĉoj superŝutis nin per pluveroj.

Makaros komencis ploreti. “Ni reiru. La akvo eniras sub mian kolumon. Mi volas reiri kaj atendi panjon.”

“Venu!” mi flustris sovaĝe. “Se ni restos tro malantaŭe, ni ne plu vidos la aliajn. Ĉu vi volas perdiĝi ĉi tie en la arbaro, kun la spiritoj kiuj vokas vian nomon kaj tiras viajn vestojn?”

Ni baraktis antaŭen preter dornoj kaj urtikoj, sed Makaros apenaŭ plu sukcesis movi siajn piedojn, kaj ni komencis postresti. Mi konsciis pri kreskanta sento de maltrankvilo. “Eble li ne tute malpravas,” mi diris al Kintila. “Estas malbela afero, marŝi ĉi tiel tute solaj en la mallumo, kiam ni povus havi kunulojn. Ni reiru nun iomete, por vidi ĉu ne venos aliaj, kiuj marŝos apud ni.”

“Ne, ni scias, ke la vojo estas ĝusta, ĉar ni vidis tiujn aliajn antaŭ ni. Rapidu nun, kaj ni provos atingi ilin.”

Ni foje aŭdis de Morimanos rakontojn pri tro aŭdacaj homoj, kiuj havis pli da scivolo ol da prudento. Ili venis por malkovri, kio estas videbla en la arbaro en difinitaj tagoj, kiam pli saĝaj homoj restas hejme. Sed ne estas tiel facile trovi la malpermesatan lokon, por tiuj kiujn gvidas nur la scivolo. Vojoj kiuj komenciĝis tute klare kaj invite subite forvaporiĝis, lasante la aŭdaculon profunde perdita inter la arboj. Tiaj homoj povis vagi dum tagoj, ĉiam revenante al la sama punkto, ĝis ili falis mortaj pro manko de manĝoj kaj de forto. Foje ili neintence stumblis tra unu el la enirejoj al la Alia Mondo. Estis rakonto pri viro kiu malaperis, rajdinte en la arbaron por ĉasi gigantan apron. Kiam li reaperis post multaj jaroj, li ŝajnis ne pli aĝa ol kiam li eniris, sed liaj okuloj estis fiksitaj je ia malĉeesta vidaĵo kaj li komplete perdis sian parolkapablon.

Mi rigardis malantaŭen kaj konstatis kun kontento, ke aliaj homoj nun sekvas post ni, dum antaŭ ni staras brulanta torĉo ĉe la flanko de la vojo. Iom pli antaŭe, la vojeto daŭris inter du fostoj, ambaŭ same altaj kiel homo. Kuraĝigis nin tiuj indikoj, ke ni iras ĝuste, kaj ni rapidigis niajn paŝojn. Alproksimiĝante al la fostoj, mi ekhavis obtuzan senton pri io ne tute en ordo. Mia menso ankoraŭ ne plene ensorbis tiun penson, kiam mi konstatis kun ŝoko ke la fostojn kronas du homaj kranioj. Makaros ne volis pluiri, sed mi kaj Kintila tiris lin haste antaŭen inter la fostojn. Tuj poste, la vojeto plilarĝiĝis por fariĝi granda spaco ĉirkaŭata de majestaj kverkoj.

Mia unua reago estis de malstreĉo, pro la konstato ke la loko estas plena je homoj. Mi ne povis vidi iliajn vizaĝojn, sed la murmurado de voĉoj en ĉiuj flankoj donis agrablan senton de sekureco. Ensorbinte la situacion, mi ĉirkaŭrigardis scivole. Troviĝis linio de fajroj en la centra spaco. Ilia lumo elstarigis kolosan kverkon, kiu kreskis tute sola en la mezo de la maldensejo. Ĝian grandiozan krustiĝintan trunkon sulkis sennombraj fendoj kaj kavoj, kaj ĝi estis parte morta, sed jen kaj jen kelkaj velkintaj folioj montris, ke almenaŭ iuj branĉoj ankoraŭ vivas. Verŝajne la kverko estis same aĝa kiel la arbaro mem. Ĝi kliniĝis danĝere al unu flanko kaj nur la apogo de pluraj fostoj malhelpis, ke ĝi falegu.

Neniu staris en la centra areo, kies angulojn markis kvar masivaj formoj, same altaj kiel la ĉirkaŭaj arboj. En la mallumo ili similis monstrajn duonformitajn estaĵojn genuiĝantajn sur la grundo. En iuj momentoj mi havis la impreson, ke ili estas turnitaj al la granda kverko, sed tuj poste ili ŝajnis direkti sian minacan rigardon eksteren. Kiam la fajrolumo flagris super iliaj rompitaj ŝeloj, mi vidis, ke temas pri la putrintaj stumpoj de arboj antikvegaj. Sed verŝajne ili iam havis vizaĝojn. La trajtoj estis forkonsumitaj, sed ankoraŭ eblis distingi la kavojn, kie iam troviĝis la okuloj. Neniu el la vilaĝanoj kuraĝis preterpasi ilin, kaj ĉiuj restis je sekura distanco, premite kontraŭ la muro de arboj kiu ĉirkaŭis la maldensejon.

Kintila kaj mi puŝis flanke tra la homamaso kun Makaros, provante vidi kiel eble plej multe. Unu afero elstaris aparte klare en mia menso de tiuj pli fruaj vizitoj antaŭ tiom da jaroj. Miaj okuloj sin turnis avide al la kverko, kaj tie apude sur la grundo mi trovis tion, kion mi serĉis: monteton da rondformaj objektoj, orde aranĝitaj unu sur la alia. Mi signis al Kintila kaj Makaros kaj gvidis ilin al loko de kie eblis bone vidi. Mi sentis Makaron salteti pro ŝoko, kiam li komprenis, kion ni rigardas. Kaj tiam ni tri staris gapante kvazaŭ sorĉite. Ĉar la monteto konsistis tute el homaj kranioj. Ili estis aranĝitaj tiel ke ĉiuj frontu samdirekte, kaj de nia starloko ŝajnis ke rikanas al ni ĉiu unuopa kranio.

Antaŭ la kverko estis granda plata ŝtonego, iom levita super la grundo sur malaltaj apogiloj. Sure troviĝis la plej antikva kaj valora objekto posedata de la loĝantoj de niaj kvar vilaĝoj: grandioza pelvo el arĝento. La fajrolumo brilis super ĝia eksteraĵo kaj flagris sur la desegnoj kaj simboloj, kiuj enkrustis ĝiajn flankojn. Tio estis la Oferokaldrono. Ĝi restis ĉiam en la Malbona Loko, kie gardis ĝin pli sekure la kvar genuiĝantaj figuregoj ol povus tuta batalpreta armeo.

Ni atendis tre longe, dum la malvarma aero iom post iom trapenetris niajn vestojn kaj la felajn volvaĵojn ĉirkaŭ niaj piedoj. Makaros komencis frostotremi kaj mi tiris lin sub mian ŝalon por protekti lin de la malvarmo. Estis preskaŭ tute mallume, sed de tempo al tempo la flamoj eksaltis kaj reliefigis jen unu grupon de vizaĝoj, jen alian. Mi sentis, ke la homamaso konstante densiĝas. Ĉiuflanke aŭdiĝis murmurado kaj susurado de voĉoj, kiuj ŝajnis krei solidan muron ĉirkaŭ ni. La murmurado iom post iom iĝis pli laŭta kaj ritma; kaj tiam mi konstatis, ke denove mi aŭskultas tiun malrapidan tamburadon, kiun mi aŭdas en ĉiu Belteno, dum la Suno subiras.

Ie en la malproksimo eksonis sola voĉo, kiu eligis plendan krion. Ŝajnis, ke ĝi venas de iu fora loko profunde en la arbaro. Ĝi plilaŭtiĝis; ĝi estis proksimiĝanta al la maldensejo. Kelkaj infanoj komencis plori. Aldoniĝis al ĝi aliaj sonoj: estis teruraj krioj kaj metalecaj tintegoj. La bruo jam atingis preskaŭ netolereblan intensecon, kiam subite procesio aperis en la maldensejo.

Gvidis ĝin la estroj de la kvar vilaĝoj kun siaj militistoj, kiuj kriis batalkriojn kaj tintigis lancojn kontraŭ siaj ŝildoj. Kelkaj havis enmane torĉojn, per kies lumo oni vidis, ke ili estas vestitaj por milito, kun plena armilaro kaj kun haroj farbitaj kaj tiel rigide krispigitaj ke ili elstaras kiel pikiloj. Kaj jen denove la du militistinoj, kun ondiĝantaj, malligitaj hararoj. Sekvis ilin viro, portante tiun altan serpentecan trumpeton, kiun mi jam vidis kiam la kompanio de Katumandos ekiris malsupren laŭ la rivero por la malsukcesa provo ataki Lugos-kreston. Je tiu okazo la trumpeto silentis, sed nun el la apra kapo ĉe la pinto eliĝis raŭka voko.

Post tiuj venis stranga grupo, kiel malgranda aro da marŝantaj kverkoj. Kiam ĝi alproksimiĝis, mi vidis, ke fakte temas pri homoj, kiuj portas altajn kapvestojn el branĉoj kaj folioj. Je tiu momento mi konstatis, ke mi ankoraŭ ne vidis Dumnovalon kaj liajn lernantojn, nek la malpli gravajn druidojn kiuj foje akompanas lin por apartaj ceremonioj.

Mi estis komplete mirigita, kiam apud la plej alta kaj impona el tiuj kverkuloj, mi rekonis la frenezan Dumnan. Ŝi marŝis kun firma kaj digna paŝo, kvazaŭ almenaŭ ĉi-foje ŝi sciis, ke ŝi trovis sian ĝustan lokon kaj ke ĉi-nokte neniu provos forsendi ŝin. Ankaŭ ŝi portis ion sur la kapo: ĝi aspektis kiel fasko de torditaj branĉetoj – ĉu eble temas pri viska krono[8]? Sed kiel povas esti, ke oni elektis ŝin, duonfrenezan maljunulinaĉon, por rolo tiel grava? Ĉiuj scias, ke ŝi estas tute malfidinda en ĉi tiaj okazoj, kaj ke ne malverŝajne ŝi hontigos nin ĉiujn per ia malkonvena gesto je la kulmina momento de la ceremonio.

Ĉi tiu procesio marŝis unu fojon ĉirkaŭ la maldensejo ekster la centra areo markita de la kvar gigantaj figuroj. Sekvis ĝin amaso da vilaĝanoj, kiuj portis oferaĵojn kiel manmuelilojn, potojn, pioĉojn kaj kortobestojn. Mi kredis distingi la ostecan kapon de mia patro inter la aliaj, kaj eble la pli peza figuro apud li estis Isarninos. Rigandrika marŝis iomete antaŭ la aliaj, gvidante blankan ĉevalinon, kiu ŝajnis preskaŭ brili en la mallumo. Akompanis ŝin la tribestrinoj de la aliaj tri vilaĝoj. Unu portis glavon, dum alia tenis objekton, kiu aspektis kiel tordita kolringo.

La druidoj en siaj foliaj kapvestoj eniris la centran areon kaj klinis sin ĝistere antaŭ la sankta kverko. Tiam ili prenis la manon de Dumna kaj gvidis ŝin ĉirkaŭ ĉiu el la naŭ fajroj antaŭ ol sidigi ŝin sur la grundo apud la Oferokaldrono. Kiam mi vidis, ke ili plenigas la kaldronon per akvo, malagrabla sensaĵo ekpiketis la haŭton de mia brusto. Sed ŝajnis, ke je la nuna momento okazos nenio, ĉar nun ili kolektis la oferaĵojn de la vilaĝanoj kaj amasigis ilin apud la kraniomonteto. Estis ioma problemo pri la vivaj bestoj, kiuj tute ne intencis kuŝi trankvile sur la tero apud la aliaj oferaĵoj. La druidoj solvis tion, duonsvenigante ilin per kelkaj malceremoniaj batoj alkape.

Precipe la blanka ĉevalino rifuzis pasi inter la minacaj formoj de la kvar gardantoj de la Malbona Loko. Ŝi permesis, ke oni gvidu ŝin ĝis la rando de la centra areo, sed kiam ŝi atingis la limon kies angulojn markis la kvar figuroj, ŝi subite haltis kvazaŭ ĉe nevidebla barilo. Pluraj vilaĝanoj kaptis la ŝnuron ĉirkaŭ ŝia kolo kaj provis tratiri ŝin per forto, sed tio igis ŝin baŭmi kaj hufbati laŭ tre danĝera maniero. Finfine Dumnovalos aliris ŝin, flustris kelkajn vortojn en ŝian orelon, kaj kovris ŝian kapon per sako. Post tio ŝi permesis, ke li gvidu ŝin antaŭen, kaj trankvile pasigis la ceteran parton de la nokto apud la aliaj bestoj.

Dum ĉi tiu tuta sceno daŭris la mallaŭta tamburado, kune kun la lamentado de la alta trumpeto, tintegoj de lancoj kaj ŝildoj, kaj batalkrioj de la militistoj. Sed nun tiuj aliaj sonoj eksilentis, tiel ke aŭdiĝis nur la obtuza batado de la tamburoj. Kaj tiam la kverkuloj komencis mallaŭte, ritme parolkantadi per longaj, malrapidaj, misharmoniaj sonoj, kiuj ŝajnis interplektiĝi inter si, disiĝante kaj kuniĝante kiel kuntorditaj harfadenoj. Tiel mallaŭta estis ilia kanto, ke mi devis reteni la spiron por aŭdi ĝin. Kaj sube, la tutan tempon, pludaŭris la basa, regula batado de la tamburoj. Kelkfoje ŝajnis al mi, ke ne la tamburojn mi aŭdas, sed la tamburadon de mia propra koro. Baldaŭ mia tuta memo koncentriĝis ĉirkaŭ tiu stranga parolkantado.

Mi ne povas diri, kiel longe ĝi daŭris, sed iom post iom dum la nokto profundiĝis ĉirkaŭ ni, ĝi plilaŭtiĝis kaj plirapidiĝis, kaj la tamburado plilaŭtigis kaj plirapidiĝis sampaŝe. Ŝajnis kvazaŭ ĝi eniras mian korpon kaj resonoras tra mia karno. Nun ĝi similas la hufojn de grandega galopanta ĉevalo, kaj la batado de ĝiaj hufoj estas la batado de mia koro.

Subite mi sciis, ke mi estas tro laca por ĉi tio. Mi ja dormis tre malmulte, kaj la longa timiga marŝo en la mallumo tute elĉerpis miajn fortojn. Mi deziregis ekkuŝi sur la grundo kaj dormi, sed la herbo estis malseka, kaj ĉiuj aliaj ankoraŭ staris. Do mi restis staranta. Mi estis tratrempita kaj ŝanceliĝis iomete pro lacego. Mi ne povis fermi miajn orelojn kontraŭ la potenca tamburado, do ekzistis nur unu alia ebleco: mi fermis miajn okulojn kaj fordonis min al ĝi komplete.

ŝajnis kvazaŭ la sono eniris sub mia haŭto. Mi sentis pulson en mia frunto, kiu spasmis samtakte. Tre baldaŭ mia tuta konscio centriĝis ĉirkaŭ tiu pulso en mia frunto, kiu kuntiriĝis pli kaj pli forte je ĉiu bato. La afero iĝis neeltenebla. Subite mi sciis, ke se mi ne tuj reagos, je la venonta bato ĝi rompiĝos. Senhelpe mi cedis la regon de mia vizaĝo, kaj sentis kiel la tuta dekstra flanko komencas spasmi laŭ la takto de la senĉesa tamburado. Baldaŭ la sento disvastiĝis de mia vizaĝo al miaj kapo kaj kolo. Mi sciis, ke mi devos rezigni ankaŭ pri tiuj, do malvolonte mi cedis, kaj permesis ke mia kapo libere moviĝu laŭ la ritmo de la tamburoj.

Mi estis tiom perdita en miaj internaj sensaĵoj, ke mi delonge forgesis pri la ĉirkaŭaj homoj. Sed ie apude ekploris infano, kaj tiu sono revokis min al la estanteco. Per superhoma fortostreĉo mi levis miajn pezajn palpebrojn kaj ĉirkaŭrigardis. La malforta lunlumo nun brilis rekte en la maldensejon, kaj mi vidis la nigrajn formojn de la vilaĝanoj ĉe la alia flanko de la senarbejo. Multaj balanciĝis ritme laŭ la takto de la tamburoj, kaj kelkaj spasmis per la kapo, precize kiel mi. Ĉe la centro de la ejo, la fajroj preskaŭ estingiĝis, kaj ĉirkaŭ ili la kverkuloj paŝegis kaj parolkantadis. Tie staris ankaŭ Dumna, kiu jam komplete cedis al la ritmo, kaj nehaltigeble alproksimiĝis al la unuaj stadioj de senbrida danco.

Tiam miaj palpebroj refalis, kaj mi transdonis min al la seninterrompa sonrivero kiu verŝiĝis el la tamburoj. Ĝi estis solida ondo; mi povis apogi min sure kaj permesi al mi lule balanciĝi sur ĝia pinto.

Subite mi konstatis, ke mi flosas je la alteco de la arboj. Mi ŝvebis apud la foliecaj branĉoj de juna kverko. Super mi estis cirklo de nigra ĉielo kun la vualiĝinta luno. Sube estis la maldensejo kun la ardo de siaj naŭ fajroj, kaj ĉirkaŭ la rando estis amasego da homoj. Mi rigardis la mondon el ĉi tiu nova perspektivo trankvile kaj kun ioma scivolo. Mi eĉ vidis tie malsupre mian propran korpon, kun la longaj harplektaĵoj kiuj disflugis pro la spasmaj movoj de mia kapo.

La ritmo de la tamburoj intertempe ŝanĝiĝis. Ŝajnis al mi, ke mi povos paŝi supren laŭ la batoj, kvazaŭ mi suprenmarŝus la flankon de monteto. Kaj jen la vojeto antaŭ mi, kiu brilis kiel sunradio kondukonta min en la ĉielon. Mi ŝvebis supren sen malfacilo. Ĉe la pinto mi trovis min ĉe la rando de vasta, sunplena ebenaĵo – kvankam, strange, mi ankoraŭ konsciis pri la nigra ĉielo ĉirkaŭ mi. Mi vidis riveretojn, kiuj briletis inter kampoj de flava tritiko, kaj verdajn paŝtejojn, kie gigantaj gregoj da bovinoj kaj ŝafoj pace vagis. Pli proksime estis aliaj bestoj kaj homoj, pli grandaj kaj perfektaj ol mi iam ajn vidis. Estis alta virino kun sendifekta, ŝvelronda haŭto kaj dikaj harplektaĵoj blondaj kiel matura tritiko. Ŝia robo estis krustita de brodaĵoj, kaj la sunlumo rebrilis de la oraj desegnoj sur ŝia mantelo. Estis krome grandega ĉevalino, komplete blanka sen makulo aŭ difekto en iu ajn punkto de sia korpo. Kaj jen ankaŭ la kverko mem, grandioza kaj majesta, kun branĉoj ŝarĝitaj de sennombraj glanoj.

Mi ne kuraĝis alproksimiĝi al tiuj pompaj estaĵoj, kiuj staris ĉe la rando de la ebenaĵo, tiel ke mi ne povis antaŭeniri. Antaŭ ili estis Dumnovalos en la formo de malgranda kverkido, kiu interkonsiliĝis kun la kverkego mem, la generinto kaj protektanto de nia popolo. Kaj apud li estis Dumna, kiu ne plu similis tiun distaŭzitan, sendentan avinaĉon, sed nun aspektis alte kaj fiere kun blondaj haroj kiuj ondegis ĝis ŝia talio. Ŝi estis reĝine vestita en ruĝa robo kun brodita mantelo fermita per broĉego. Ĉirkaŭ la kolo ŝi portis pezan ringon el tordita oro, kies rondaj ekstremaĵoj estis grandaj kiel du pugnoj.

Nun finfine mi komprenis. Kompreneble Dumnovalos havis siajn motivojn. Jen la kialo, ke Dumna tiom pozis kaj trudis sin, kiam ajn ni faris oferadon. Ŝi estis markita; ŝi sciis de ĉiam, ke ŝi naskiĝis por ĉi tiu momento. Kaj ankaŭ Dumnovalos rekonis tion, sed li retenis ŝin ĝis nun, kiam ni frontis la plej grandan danĝeron iam ajn minacintan niajn kvar vilaĝojn.

Dum mi imponate rigardis la transformitan Dumnan, mi aŭdis, ke la ritmo de la tamburoj denove ŝanĝiĝis. Ĝi iĝis pli mallaŭta kaj rapida; ĝi revokis min. Kaj do malvolonte mi lasis min retiriĝi malantaŭen laŭ la brilanta vojeto, for de la vizio kiun mi ĵus vidis, de sur la arbopintoj sub la maldensiĝanta mallumo. Sube mi vidis mian korpon kiel malplenan poton. Mi permesis min enverŝiĝi en ĝin, kvazaŭ mi plenigus ĝin per klara akvo el fonto. Kaj jen mi, denove konscia pri mia doloranta korpo kaj la streĉita haŭto ĉe mia vizaĝo. Mi ĉirkaŭrigardis en la griza lumo, kaj vidis ke ankaŭ aliaj homoj ĉirkaŭrigardas, ĉiuj kun mira esprimo, kvazaŭ ili ĵus vekiĝis.

La ĉielo estis preskaŭ hela nun kaj nur du steloj estis ankoraŭ videblaj. Baldaŭ la unua sunradio ekbrilos en la maldensejon. La tamburoj ne plu batis. Nun la plej impona el la kverkuloj, pri kiu mi sciis ke li estas Dumnovalos, prenis la manon de Dumna por konduki ŝin antaŭen. Ŝi moviĝis kvazaŭ en dormo. Ŝiaj okuloj estis larĝe malfermitaj, kun fiksa malĉeesta esprimo kvazaŭ ŝi rigardus ian foran vidaĵon. Ŝajnis, ke ŝi lasis sian spiriton ĉe la sojlo de la Alia Mondo, por ke ĝi atendu tie la lastan agon, kiu liberigos ŝin de ŝia korpo. Tio ebligos al ŝi transiri por aliĝi al la aliaj potencaj estaĵoj, kiujn mi videtis dum mia vojaĝo.

Dumnovalos starigis Dumnan kie ŝi frontu la kverkon, kaj elbuŝigis kelkajn vortojn en fremda lingvo. Nun du el la aliaj druidoj alproksimiĝis kun rimeno, kiun ili tordis ĉirkaŭ ŝia kolo. Ili staris ambaŭflanke de ŝi, tenante la ekstremaĵojn de la rimeno, kaj ambaŭ komencis tiri. Ĝis tiu momento Dumna restis tute pasiva, kaj akceptis ĉion kion oni faris al ŝi, sed nun ŝajnis, ke ŝi subite vekiĝis. Ŝi luktis freneze per siaj ungoj ĉe la rimeno kiu premis ŝian gorĝon, ŝia buŝo gapis kvankam ne aŭdiĝis sono, ŝiaj okuloj elstaris, ŝia tuta korpo spasmis kaj tordiĝis. Ŝia luktado etendiĝis dum agonie longaj, malrapidaj minutoj, ĝis finfine ŝiaj senesperaj klopodoj malpliiĝis kaj ŝia korpo komencis malstreĉiĝi. Antaŭ ol ŝi iĝis komplete senmova, tamen, Dumnovalos signis al la aliaj du, kaj ili faligis la ekstremaĵojn de la rimeno. Dumna tuj falegis al la grundo.

Mi konstatis, ke mi retenas mian spiron, kaj sammomente mi aŭdis longan elspiron de ĉiuj en mia ĉirkaŭaĵo. Dumna komencis spasme anhelegi, kaj roza koloro malrapide revenis al ŝiaj vangoj. Tamen, antaŭ ol ŝi sukcesis plene rekapti sian forton, la du druidoj prenis ŝin kaj portis ŝin al la kaldrono. Ili levis ŝin kaj plonĝigis ŝian kapon en la akvon. Dumnovalos alproksimiĝis kaj firme tenis ŝiajn krurojn. La supra parto de ŝia korpo restis libera, kaj denove ni estis devigataj rigardi dum ŝiaj brakoj senhelpe baraktis kaj ŝi preskaŭ faldiĝis pro la provo levi sian kapon el la akvo. Ĉi-foje, bonŝance, ŝia luktado daŭris malpli longe, kaj baldaŭ la kverkuloj remetis ŝin sur la teron. Kvankam ŝi estis senkonscia, ŝia brusto konvulsie moviĝis.

Nun venis la momento por la tria kaj lasta morto. La druidoj trenis ŝin al la kverko kaj surgenuigis ŝin kontraŭ elstaranta parto de la trunko. Dumnovalos staris malantaŭ ŝi, alte tenante kurban tranĉilon. Li elkriis kelkajn strangajn vortojn, kaj tiam abrupte ŝovis ĝin en ŝian dorson. Ŝia korpo skuiĝis du-tri fojojn kaj falis spasmante. Sed la ofero ankoraŭ ne estis kompleta. Li forhakis ŝian kapon kaj zorge aranĝis ĝin sur la kraniomonteto. Tiam oni mallevis ŝian kadavron en puton, jam pretigitan ĉe la rando de la centra areo.

Sekvis nun la vico de la bestoj. Ilin oni mortigis iom malpli ceremonie. Oni tranĉis iliajn gorĝojn super la elstaraĵo ĉe la trunko de la granda kverko, kaj poste ŝovis ilin en la puton. Laste venis la aliaj objektoj. Ĉiun oni frakasis per unu sola frapego kaj tiam ankaŭ ĝin oni sendis subteren. Kiam la ofero estis kompleta, la puto estis plenigita.

La kverkuloj sekvis unu la alian laŭvice el la maldensejo, lasante sur la plata ŝtonego la sanktajn objektojn, kiujn ili uzis dum la ceremonio. Mi aŭdis flustradon inter la apudaj homoj; venis la momento por reiri. Kintila, Makaros kaj mi aliĝis al la homamaso kiu silente fluis el la maldensejo. Mi subite rimarkis, ke mi malsategas. Ni restis sendormaj la tutan nokton, sed laste manĝis nur la antaŭan vesperon.

Dum ni reiris laŭ la vojeto, mi pripensis kaj repripensis la eksterordinarajn spertojn de la nokto: la momenton, kiam mi ekflosis ĝis la arbopintoj; la brilantan vojeton kiu kondukis en la ĉielon; kaj precipe tiun verdan fekundan landon, kie bovinoj kaj ŝafoj vagis libere tra la montetoj. Sed sub ĉio estis sento de perturbo: estis ia malagrablaĵo, kiun mi ne volis pripensi, sed kiu konstante trudis sin al mia menso. Mi ne povis forgesi la manieron, laŭ kiu Dumna luktis por levi sian kapon el la kaldrono. Tio trafis min kiel malplaĉa subgusto je la aliaj okazaĵoj de la nokto. Mi volis forgesi ĝin, sed mi sciis, ke la memoro revenados al mia menso ĝis konstanta ripetado malakrigos ĝin.

Ni eliris el la arbaro kaj jam remarŝis laŭ la riverbordo, kiam finfine Makaros rompis la silenton. “Binjo,” li komencis. Mi ne sentis parolemon, sed mi sciis, ke estos maleble devojigi lin. “Kion?” mi demandis.

“Binjo... kial Dumna tiom saltigis siajn brakojn kaj krurojn laŭ tia maniero?”

“Ĉar ŝi ne povis enspiri.”

“Ĉu ŝi ne sentis grandan doloron, kiam oni tiris tiun rimenon ĉirkaŭ ŝia kolo?”

“Kiel mi sciu, por diri tion al vi?”

“Mi estas certa ke ja doloris ŝin, ĉar ŝi tordiĝis kiel tiun fojon kiam ni trovis serpenton sub ŝtono kaj bategis ĝin per bastono kaj bategis ĝin ĝis ĝi mortis.”

“Do verŝajne ja doloris ŝin.”

“Sed Dumna ne deziris, ĉu ne, ke oni mortigu ŝin tiel?” li persistis.

“La afero ŝajnis pli malbona, ol ĝi vere estis, eble,” mi diris. “Nun ŝi sidas apud la dioj de nia popolo, bele kaj bone sur ora ŝafofelo, kaj manĝas mielkukojn, kaj petas, ke ili helpu nin forsendi la romanojn el nia lando.”

“Tion vi diras nun, sed kiam ŝi sentis tiun rimenon ĉirkaŭ sia kolo, mi ne kredas ke ŝi volis foriri de nia vilaĝo kaj la rivero, kaj iri al fremdaj lokoj, de kie ŝi neniam povos reveni, neniam ajn.”

Pacience mi klarigis: “Ĉu vi volas, ke la romanoj venu ĉi tien por bruligi nian domaron kaj la vilaĝon, kaj forporti nin ĉiujn por loĝi inter la rokoj kaj la ŝtonoj en ilia urbo, kiu ne havas arbojn? Sed nun Dumna iris al niaj dioj, kaj ŝi petas ilin helpi nin forpeli la romanojn.”

“Sed mi pensas, ke Dumna ne volis, ke Dumnovalos sendu ŝin al niaj dioj: precipe kiam ŝi sentis tiun doloron, kiu estis en ŝia kolo.”

“Kiel mi sciu, ĉu ŝi sentis doloron aŭ ne?” mi kriis ĝenate. “Dumnovalos estas tiu, kiu scias pri tiaj aferoj. Iru demandi lin, se vi tiom deziregas scii. Li diros al vi, ĉu dolorigas aŭ ne.”

Ni plumarŝis al la vilaĝo sen plia vorto.

* * *

Unu el la plej grandaj ĝenoj, kiam oni loĝis en la vilaĝo, estis la neceso regrimpi la krutan monteton por atingi ĝin, precipe kiam ni jam estis tute elĉerpitaj post la okazaĵoj de la nokto. La kalka vojeto estis danĝere glita, kaj mi kaj Kintila devis treni Makaron supren. Li marŝis kun fermiĝantaj okuloj, kaj kiam temis pri mi mem, mia menso estis en stato de konfuzo kaj miaj kruroj apenaŭ plu ŝajnis aparteni al mi. Mia sola deziro estis reatingi la kabanon de Isarninos, trovi trankvilan angulon, se tia afero entute ekzistus, kaj endormiĝi. Sed dum la suno altiĝis en la ĉielo, la nebulo interne de mia kapo malpliiĝis kaj mi eksentis min mirige freŝa. Estis mateno, kaj malgraŭ ĉio kio okazis dum la nokto, mi sentis min preta por la nova tago.

Reveninte al la kabano mi trovis Lavenjan, kiu varmigis supon. “Manĝetu rapide,” ŝi diris, “kaj poste iru al via melkado. Ne pasos nun longa tempo ĝis ni vidos la romanojn marŝi tra la montetoj kun siaj ĉevaloj kaj trumpetoj, kaj ni havas amason por fari antaŭ tiu tago. Ni devas helpi konstrui novan remparon, tion mi aŭdis, ekster la du aliaj.”

Kiam mi iris eksteren, mi trovis ke la tuta loĝantaro freneze laboregas. Ĉiu vilaĝo havis sian propran forĝiston, kaj nun ĉiuj kvar diligentis en malsamaj anguloj de la vilaĝo kun siaj filoj apude. Unu riparis armilojn, alia produktis centojn da lancopintoj, dum iliaj filoj prizorgis la fajrojn kaj fandis malnovajn kuirpotojn por rehavi la metalon. La aliaj du okupiĝis pri la pordegoj, kiujn ili volis fortikigi per feraj stangoj.

La travivintoj el la alia urbo estis rakontintaj, ke la romanoj disbatis la ĉefan pordegon per arbotrunko. Kaj se tio ne sufiĉus, ili ankaŭ havis manieron flugigi centojn da lancoj, kiuj siblis tra la aero tiel rapide kaj kun tia forto, ke eĉ la plej kuraĝaj defendantoj estis devigataj cedi. Tre malmultaj militistoj sukcesus ĵeti lancon supren laŭ la montoflanko kaj rekte trans la remparon, sed laŭŝajne la romanoj posedis ian strangan aparaton, kiu povis atingi celojn ekster la kapablo de normala homo.

Ĉi tiuj rakontoj estus povintaj malkuraĝigi nin, se ne temus pri la rapida rebato de maljuna Morimanos. “Troviĝas viroj ĉi tie apud mi en ĉi tiu loko, kiuj scias ĵeti lancon de la remparo ĝis la rivero, tiel ke ĝi trapikus homon de la gorĝo ĝis la nuko kaj mortigus tiun, kiu starus malantaŭe. Kaj ili povas fari tion per la forto de la propra brako kaj la lerto de la propra okulo. Ĉu tiuj romanoj estas eble musoj, ke ili bezonas helpilon por ĵeti lancon?” La komento de Morimanos vojaĝis rapide ĉirkaŭ la vilaĝo kaj gajigis ĉiujn. Ja, la romanoj konis multajn ruzojn, sed tiaj artifikoj atingos nenion kontraŭ firmaj forto kaj kuraĝo.

Kaj krome, Lugos-kresto havis nur unuopan remparon. Eĉ se la romanoj ja kunportis iajn strangajn helpilojn, ŝajnis apenaŭ eble ke ili sukcesos ĵeti lancon trans la larĝon de la duobla remparo, kiu ĉirkaŭas nian propran vilaĝon. Sed por esti absolute certaj, ni decidis ekkonstrui trian remparon ekster la aliaj du. La plej fortaj viroj de la kvar vilaĝoj jam diligente elkavigis novan fosaĵon ekster la duobla pordego. Ni ne povis esti certaj, ke ĝi estos preta antaŭ la alveno de la romanoj, sed almenaŭ ĝi konsistigos unu plian ŝildon ĉe la plej malforta punkto de nia defendosistemo.

Dum la viroj fosis, dekoj da virinoj kaj infanoj forportadis en korboj la teron kaj rompitajn kalkopecojn, kaj elverŝis ilin sur la grundon je difinita loko, ne tre malproksima. Tie estis leviĝonta la tria remparo. En tiu momento, ĝi estis ankoraŭ nur malalta elstaraĵo, sed pro la nombro da homoj kiuj partoprenis la laboron, ĝi devos rapide kreski.

Elirante el la pordegoj survoje al la bovinoj, mi rigardis la laboron kun intereso. Fininte la melkadon, mi reiris kaj prenis mian lokon apud la aliaj junulinoj. Ni plenigis korbon post korbo per tero el la nova fosaĵo, kaj kvankam ĉiu unuopa korbopleno estis malgranda en si mem, estis kuraĝige vidi kiel la remparo malrapide kreskas. En la komenco ĝi estis apenaŭ pli ol ŝvelaĵo sur la flanko de la monteto, sed nun ĝi komencis simili malaltan muron.

Tia laboro estus ekstreme laciga en iu ajn okazo, kaj dum la mateno pludaŭris, mi iĝis ĉiam pli konscia, ke mi tute ne dormis la antaŭan nokton. Cetere, pezis sur mi la ĉeesto de tiuj centoj da homoj, kiuj ŝajnis svarmi ĉie. Jam mi neniam sukcesis kompreni, kiel la homoj eltenas loĝi tute kunpremite en la vilaĝo, kiel abeloj en abelujo. Nun estis tri- aŭ kvar-oble tiom da homoj ol kutime, el kiuj la plejmulto estis nekonataj. Ĉirkaŭis min dekoj da vizaĝoj, kiujn mi neniam vidis antaŭe.

Mi rigardis sopire al mia propra eta domaro, kiu estis klare videbla sur la kontraŭa monteto. Kiom mi deziris iri hejmen kaj kuŝiĝi! Sed nun necesis reiri al la kabano de Isarninos, kaj ankaŭ tiu estos plenŝtopita, sen iu ajn ebleco trovi trankvilan angulon. Se mi povus nur mallonge foriri al iu loko, kie mi estus sola! Sed ne eblis fuĝi, do mi plustumbladis tien kaj reen kun mia korbo, kaj tagmeze mi reiris al la kabano de Isarninos por manĝi. Ne estis tiel malbone, kiel mi timis. Mi trovis mian patrinon kaj Lavenjan, sed la viroj jam forportis siajn manĝaĵojn al la nova fosaĵo, do estis iom malpli da homoj ol antaŭe. Dum mi manĝis fabojn el ligna bovlo, Tasgjon venis sidiĝi apud mi. “Ĉu vi povas diveni, kion Alisa montris al mi hieraŭ?” ŝi diris. Alisa estis la plej juna filino de Lavenja kaj Isarninos.

“Kion?”

“Estas truo sub la remparo, kie eblas enrampi.”

“Kie?” mi demandis, mirigite.

“Malantaŭ la grenejoj. Ĉu vi povas bildigi al vi la grenejon kun mankanta ŝtupeto antaŭ la pordo?”

Mi ne povis imagi, pri kiu el la grenejoj temas. Mi ne havis kialon viziti ilin, kaj apenaŭ iam ajn iris al tiu flanko de la vilaĝo.

“Do, mi diras al vi: se vi trovos tiun grenejon, ĝi estas tiel proksima al la remparo, ke oni devas premiĝi preter ĝi kiel muso aŭ leporo. Mi ludis tie hieraŭ kun Alisa en la longa herbo, kiu kreskas malantaŭe. Kaj ŝi montris al mi, kie troviĝas truo sub la remparo, sed ĝi estas tiel malvasta, ke oni devas rampi kun la kapo premita al la koto, kaj la ŝtonoj, kiuj skrapas la genuojn. Sed en la fino ĝi plilarĝiĝas, kaj estas tie sufiĉa spaco por tri homoj, aŭ eble kvar, se oni pretas sidi kun la mentono puŝita kontraŭ la dorso de iu alia. Ĝi estas belega kaŝloko, se iam vi bezonos tion.”

“Kaj kial mi bezonus ĝin?” mi demandis ĝenate. “Vi estas tro granda nun por ludi kaŝludon kaj rampi en ratotruojn, dum ĉiuj aliaj detruas siajn fingrojn pro la fosado kaj forportadas la rompitan teron.”

Finmanĝinte, mi kliniĝis sur la pajlo kaj tuj endormiĝis. Preskaŭ en la sama momento, laŭ mia impreso, iu senindulge skuis min. “Ĉu ĉi tiu estas la momento por dormi,” demandis la voĉo de mia patro, “kiam la romanoj alvenos tra la montoj en iu ajn tago? Knabinoj kaj virinoj okupiĝas pri la lancofarado. Iru vidi ĉu vi povas helpi ilin.”

Kontente ke mi almenaŭ povos eviti la pezegan laboron ĉe la nova remparo, mi iris tra la vilaĝo ĝis mi trovis kie aro da junulinoj sidis kalkane sur la grundo por fiksi lancopintojn sur stangojn. Ankaŭ Elvisa estis tie, kaj mi sidis apud ŝi kun plezuro. Tamen ni interŝanĝis malmultajn vortojn dum tiu posttagmezo. Kiam grupo de junulinoj laboris kune, ĉiuj kutime ridadis kaj ŝercadis. Mi ne scias, ĉu pro lacego, ĉu pro prema sento de maltrankvilo, sed hodiaŭ ni apenaŭ interparolis. Eĉ Kanda, kiu normale volis superregi ĉie, estis malpli parolema ol kutime.

Mi ĵetis rigardon al Elvisa unu-du fojojn dum la posttagmezo. Ŝi aspektis terure. Ŝiaj vizaĝo kaj robo estis ŝmiritaj de tero kaj kalko, ŝiaj krispaj haroj eskapis el la plektaĵoj, kaj ŝiaj manoj estis kovritaj de skrapvundoj pro la portado de la malglataj ŝtonoj. Mi konstatis, ke sendube mi aspektas ne tre malsimile, sed eĉ kiam Belinos venis portante al ni brakoplenon da novaj lancostangoj, mi tute ne provis ordigi min. Lacego igis min komplete indiferenta.

Kiam mi memoris, ke mi ankoraŭ devos peli la bovinojn al la rivero kaj poste melki ilin, mi sentis svenemon. Mia kapo turniĝis kaj miaj kruroj tremis, dum mi reiris al la kabano por preni la sitelon. Mia patrino devis apenaŭ rigardeti min por tuj sendi min kuŝi. “Tasgjon prizorgos la bovinojn ĉi-vespere,” ŝi diris. “Ni almenaŭ ne bezonos ĉerpi akvon, jen unu bona afero, ĉar oni suprenportis barelojn per ĉarego.” Danke, mi ekkuŝis sur la pajlo kaj endormiĝis. Unu-du fojojn mi duone vekiĝis, kaj videtis homojn manĝi aŭ babili. Tiam mi kontente redrivis en miajn sonĝojn.

Kiam mi denove vekiĝis, estis profunda nokto. La kabano estis nigre malluma, kaj mi vidis nenion. Estis neniu diferenco, ĉu mi malfermis la okulojn aŭ tenis ilin fermitaj. Ĉirkaŭ mi, mi sensis la ĉeeston de la aliaj dormantoj kaj aŭdis ilian regulan spiradon. Mi kuŝis surdorse rigardante supren el larĝe malfermitaj okuloj. Lastatempe mi ĉiam evitis pensi pri la estonteco, kiu ŝajnis enteni ian obtuzan minacon tro monstran por esti reala. Nun, la unuan fojon mi rigardis ĝin rekte, kaj vidis ke la minaco ja estas reala, kaj krome ke ĝi alproksimiĝas je senspiriga rapideco. Apenaŭ eblis konvinki min, ke temas pri io vera, kaj tamen mi sciis, ke ĉi tion mi ne povos ignori. Ankaŭ se ŝajnas maleble, ĉi tio efektive okazas.

En mia fantazio, mi imagis nepriskribeblajn scenojn: miajn patrinon kaj patron mortaj, soldatojn kiuj frakasas la kranion de la bebo aŭ minacas Makaron antaŭ miaj okuloj, dum li eĉ ne kuraĝas plori pro teruro. Mi provis imagi metalon, kiu tratranĉas karnon: ĉu ĝi en- kaj el-glitus tute glate, aŭ ĉu ĝi implikiĝus kaj ŝirus? Sed mia menso forturnis sin de tiu penso. Eble tio povus okazi, sendube ĝi jam okazis al miloj da aliaj junulinoj precize kiel mi. Sed mi neniam sukcesos prepari min al io tia. Se ĝi okazos, necesos iel fronti ĝin. Sed ĝis la momento mem, mi rifuzos kredi je ĝi.

* * *

Kiam mi eliris al la melkado la postan matenon, mi vidis, ke la nova fosaĵo sufiĉe progresis de post la antaŭa tagmezo. Ĝi nun etendiĝis laŭ preskaŭ la tuta flanko de la monteto kiu frontis la riveron, kaj ĝia ekstera bordo krute leviĝis por renkonti la novan remparon. La remparo ankoraŭ ne estis tre alta ĉe la interna flanko, sed kompreneble, estus pli malfacile aliri ĝin de ekstere, kie al ĝia alteco aldoniĝis la deklivo de la monteto. La laboro estis malrapidiĝanta dum la remparo kreskis, ĉar nun necesis porti ĉiun korbon da rubo ĝis la pinto. La virinoj uzis ĉevalojn kaj bovojn por suprenporti la pezajn korbojn.

Kiam mi estis preta, mi marŝis laŭ la kresto de la remparo por serĉi Elvisan, kaj finfine trovis ŝin, kiu pakis ŝtonojn en korbon. Ŝi salutis min per mansvingo, kaj mi glitgrimpis malsupren al ŝi. La laboro ne lasis al ni multan spiron por interparoli, kaj tre baldaŭ ni ambaŭ estis kovritaj de polvo kaj ŝvito. Kiam ni ne plu sukcesis daŭrigi, ni grimpis trans la pinton de la remparo, kaj kuŝiĝis en kaveto iom pli malsupre sur la montoflanko. Sub ni etendiĝis la valo kun siaj malkrutaj deklivoj, siaj arbaretoj kaj domaroj, kaj malpli proksime vidiĝis la tranĉa konturo de la Kresto, kie ni kutimis festi Beltenon. Sed nun la kontraŭajn deklivojn makulis pluraj nigraj areoj jen kaj jen inter la brunaj kaj verdaj, montrante kie la domaranoj bruligis siajn kampojn pro manko de tempo por fari la rikolton. Eĉ antaŭ sia alveno, la romanoj jam metis sian markon sur nian teritorion; ne plu eblis elrigardi super la konata pejzaĝo sen ricevi malagrablan memorigon pri venontaj okazaĵoj. Kaj mi ekkomprenis, ke kiam la romanoj estos foririntaj, ili postlasos multajn aliajn nigrajn areojn.

“Elvisa,” mi diris, “ĉu vi opinias, ke ni konos unu la alian en nia venonta vivo?”

“He, kio instigas vin ekparoli ĝuste nun pri la venonta vivo?” ŝi demandis.

“Ne estas kialo, sed venis al mia menso, ke estos bedaŭrinde, se ni ne konos nin.”

“Kiu scias, ĉu ni estos ankoraŭ samaj? Mi estos birdo, eble, kaj vi leporo. Aŭ lumbriko kaj skarabo,” ŝi aldonis ridante.

“Sed, ĉu vi scias, iam mia patro vidis hundeton, kiu sidis pli senmove ol bloko da blanka kreto, dum bruna muso pasis antaŭ ĝiaj okuloj, same proksime kiel via buŝo al via nazo. Tiu hundo devis rekoni la muson, certe devis esti tiel.”

“Eble tiel estis,” diris Elvisa. “Sed kiel ni rekonos nin? Se vi sufiĉe ripozis, ni reiru.” Ni komencis regrimpi silente, kaj tiam ŝi aldonis, “Mi diros al vi kiel estos: mi konos vin per viaj ruĝaj haroj.”

“Sed se mi estos ŝafo, aŭ eble hundo, mi ne havos ruĝajn harojn.”

“Ne, sed vi povus iĝi ruĝgorĝulo aŭ sciuro. Kaj vidu, ankaŭ mi portas ruĝan robon hodiaŭ. Tiel ni konos nin, ĉar ni ambaŭ surhavos ian ruĝan strion.”

Ni rigardis unu la alian per grandaj okuloj. Elvisa parolis sufiĉe senĝene, eble preskaŭ senpripense, sed tuj kiam la vortoj estis diritaj, ni sciis, ke temas pri interkonsento nerompebla, eĉ trans la barilo kiu apartigas nin de la venonta vivo. Ĝi estis tia interkonsento, kian farus tribestroj aŭ la grandaj herooj en la rakontoj de Morimanos. Neniam mi antaŭvidis, ke iun tagon mi mem eniros tiel simple kontrakton tiel profunde solenan.

“Ni devus signi la interkonsenton,” mi murmuris finfine, kaj ĉirkaŭrigardis, serĉante iun akran objekton.

“Estas senutile; ni ne kunportis tranĉilon. Kiam ni reiros, ni faros ĝin.”

Kaj do ni regrimpis trans la remparon kaj kuris malsupren por repreni niajn korbojn, kiuj atendis nin rande de la fosaĵo.

La unua el niaj gvatistoj revenis tiun posttagmezon, por raporti ke oni vidis roman esplorpatrolon, kiu iris supren laŭ la rivero. Rapide formiĝis kompanio por renkonti ĝin. Niaj homoj revenis sekure antaŭ la noktiĝo kun kuraĝiga informo. La romanoj estas timemuloj, laŭ ilia raporto. Kompreninte, ke ili estas embuskataj, ili tuj fuĝegis. Ili eĉ ne haltis por helpi anon de sia kompanio, kiu estis ĉirkaŭita. Forlasite de siaj kunuloj, li estis facile superita kaj mortigita. Se la ceteraj romanoj similus ĉi tiujn, certe mankus al ili kuraĝo por ataki fortikigitan vilaĝon ĉe monteta pinto. Trankviligis min aŭdi ĉi tion kaj ankaŭ vidi, kiel la remparo kreskadas, dum faskoj da lancoj ekhirtiĝas je diversaj punktoj ĉe la interna muro.

La postan matenon, ĉiuj el niaj gvatistoj revenis krom unu. Ni neniam malkovris, kio okazis al li.

Ĉiuj en la vilaĝo staris ĉe la pinto de la interna remparo por rigardi dum la romanoj orde paradis tra la valo laŭ la rivero. Neniam mi vidis tiel eksterordinaran vidaĵon. Ili marŝis flank-al-flanke en vicoj, unu vicon malantaŭ la alia, por formi longan kolumnon. Mi ofte aŭdis, ke ilia armeo similas formikaron, sed formikoj diskuras laŭ sensenca maniero, ĉiu sekvante sian unuopan vojon. Nenio en mia tuta sperto estus povinta pretigi min vidi tiujn centojn da viroj, ĉiuj moviĝantaj kune en la sama direkto je la sama rapideco. Ili ŝajnis tute malhomaj. Mi memoris la priskribon de Morimanos pri ilia urbego, kie ĉio estis farita el ŝtono. Ofte mi demandis min, kiaj homoj eltenus vivi en tia malvarma, morta loko, sen arboj aŭ herbo aŭ floroj. Nun mi komprenis.

Ankaŭ mirigis min vidi tiom da homoj moviĝi en tiel granda akordo, kvazaŭ mankus al ili ĉiuj propraj sentoj kaj deziroj. Ĉiuj ŝajnis parto de pli granda tuto, en kiu ili estis komplete ensorbitaj. Mi scivolis, kiel ili povas ekbatali laŭ tia senemocia maniero, pelite ne de sia interna pasio sed, laŭ tio kion mi aŭdis, de la sono de trumpeto.

La kolumno de viroj daŭris kaj pludaŭris. Troviĝis en ĝi ne nur ĉevaloj kaj piedsoldatoj, sed eĉ ĉaregoj. Sed ankoraŭ senĉese aperis novaj homoj. Rapide iĝis klare, ke laŭnombre ili facile superas nin. Devis esti tie po unu soldato por ĉiu viro, virino kaj infano en ĉiu el la kvar vilaĝoj.

“Ĉu vi rigardas ilin marŝi tiel, kiel granda ŝafaro,” komentis viro, kiu staris en mia proksimeco. “Mi ŝatus vidi ilin, kiam falos inter ilin kelkaj el niaj lancoj.”

“Nekredeble, ĉu ne?” diris alia. “Kaj ili imagas, ke ili suprenvenos tiel tiun ĉi monton, dum la lancoj kaj ĵetilpafaĵoj pluvos sur ilin kiel poleno en printempa tago.”

Ili komencis kalkuli la nombron de la soldatoj. “Ili estas facile nombreblaj, tiel bele aranĝitaj en vicoj,” komentis la unua.

“Nur ke tiel, ili ŝajnas malpli ol sia vera nombro,” respondis la alia.

Unue mi sentis timon, vidante la grandecon de la malamika forto, sed dum la du viroj pludiskutis la situacion, mi komencis kompreni, ke ĝi ne estas tiel malbona kiel ĝi ŝajnis unuavide. Finfine, ja estis vere, ke ni havos avantaĝon pro la deklivo kaj la grandioza duobla remparo, kiu kostos al la romanoj multajn vivojn, se ili provos kapti ĝin per sturmatako. Estis bedaŭrinde, ke mankis tempo por fini la novajn fosaĵon kaj remparon – neniu imagis, ke la romanoj alvenos tiel baldaŭ – sed ili almenaŭ provizos kroman protekton antaŭ la pordegoj, kiuj ĉiam estis nia plej malforta punkto. Tamen, estis klare, ke la ĉefa defendagado devos koncentriĝi ĉe la pli ekstera el niaj du malnovaj remparoj.

La kolumno plumarŝis laŭ la alia bordo de la rivero ĝis ĝi atingis punkton rekte kontraŭ nia vilaĝo. En tiu momento eksonoris alta, ŝira krio, kaj la tuta kompanio – viroj, ĉevaloj, ĉaregoj, ĉio – tuj haltegis, precize sub la monteto kie troviĝis mia propra domaro. La domaro estis videbla pli supre. Ĝi aspektis tre malgranda kaj sendefenda. Mi demandis min, ĉu ankaŭ la romanoj vidis ĝin.

Nun, kiam ili troviĝis pli proksime, mi vidis ke gvidas ilin pluraj rajdantoj, ĉiu portante altan stangon kun strangaj enmuntitaj objektoj. La ĉevaloj aspektis sufiĉe pli altaj ol la niaj, sed ankaŭ malpli fortikaj. Ili ŝajnis tro malpezaj por serioza laboro, sed aliflanke ili evidente estos tre rapidaj. Ĉiaokaze, ili ne multe utilos por ataki vilaĝon sur montopinto.

ŝajnis, ke la gvidantoj interkonsiliĝas. “Ili ne plu aspektos tiel gajaj, vidinte nun, kio frontas ilin,” diris la viro apud mi. Sed tre baldaŭ la akra krio sonis duan fojon, kaj la tuta kolumno denove ekmoviĝis kvazaŭ unuopa homo. La gvidantoj sur siaj ĉevaloj direktiĝis for de la rivero, kaj nun marŝis rekte supren laŭ la monteto ĝis nia domaro. La cetero de la kolumno tiriĝis poste kiel la vosto de serpento. Mia koro bategis dum ili ĉiam pli alproksimiĝis al nia domaro.

Subite, kelkaj rajdantoj apartigis sin de la aliaj kaj galopis antaŭen. Senhelpe mi rigardis dum ili trotis ĝis la domaro, faligis la barilon kaj indiferente surtretis ĝin. Mi streĉis miajn okulojn por vidi, kion ili faras en nia korto. Mi sciis, kompreneble, ke ni jam forportis ĉiujn valoraĵojn, sed ĉiam restis la timo, ke ili trovos la grenoputojn. Tamen ne nur pro la putoj mi tiom agitiĝis: temis ĉefe pri la konstato, ke tiuj fremduloj eniras nian domaron, dum ĝi kuŝas malfermita kaj nuda, por ke ili misuzu ĝin laŭ sia deziro.

Post kelkaj minutoj, iuj el ili elvenis kaj iris al la heĝo. Unue mi ne sukcesis kompreni, kion ili faras. Ŝajnis, kvazaŭ ili skuas la heĝon. Tiam mi konstatis: ili dehakas ĝin. Flamo eksaltis ĉe la tegmento de la kabano de mia onklo. Paraliziĝinte mi rigardis, kun miaj manoj kroĉitaj al la malalta muro. Ne eblis plori, aŭ eĉ pensi. Aliaj flamoj leviĝis de la kokinejo kaj la malplena grenejo. Momente mi esperis ke tamen nia propra kabano eskapos, sed tiam flamanta strio kuris supren laŭ la pajlo. Mi staris ĉe la alia flanko de la valo kaj rigardis ĝin bruli. Mi apenaŭ povis kredi, ke ĉi tio vere okazas. En malpli da tempo ol necesus por fortimigi birdon el la tritiko, la hejmo kie mi loĝis dum mia tuta vivo estis detruita.

Kiam de nia domaro restis nur cindroj, mi stumblis malsupren laŭ la kruta deklivo ĝis la grundo. Mi vagis sencele, ne sciante kion fari. Ĉiuj aliaj ankoraŭ staris sur la remparo.

Iom post iom la homoj komencis drivi malsupren. Kelkaj laŭte disputis, aliaj estis maltrankvilaj kaj silentemaj. Ŝajne, la romanoj starigas sian tendejon ĉe la pinto de la monteto: de mia monteto. Mi ne reiris por rigardi. Dum ne eblis vidi la karbiĝintajn restaĵojn de nia domaro, mi povis preskaŭ imagi, ke ĝi ankoraŭ staras.

Pluraj viroj estis diskutantaj, ĉu oni ne tuj ataku la romanojn dum ili starigas sian tendejon, sed la ĝenerala opinio estis, ke oni prefere atendu. Dum ni restos interne de nia remparo, nia pozicio estos preskaŭ nekaptebla, dum por la romanoj, ĉiu paŝo antaŭen faligos lavangon da pafaĵoj, kiuj impetegos malsupren sur iliajn kapojn. Aliflanke se ni eliros el la vilaĝo por renkonti ilin, ili havos pli da tempo ol ili bezonos por ekpreni siajn batalpoziciojn, kaj ĉiuj scias, ke en la batalkampo la romanoj estas praktike nevenkeblaj.

La militistoj malaperis en la kabanon de Katumandos, dum la aliaj viroj staris en disaj grupetoj kaj laŭte interparolis. Ne havis sencon daŭrigi la laboron pri la nova remparo, kaj malmulte estis farebla nun krom atendi la matenon. Kelkaj el la vilaĝanoj eliris por porti internen la brutojn el la provizoraj palisaroj sur la montetoflanko. Eĉ la bovinoj, kiujn oni paŝtis inter la du remparoj, devis veni internen. Estis pluraj grandaj herbejoj en la vilaĝo, kaj la bestoj povos resti tie unu-du tagojn. Ili estos tre kunpremitaj, sed jam la morgaŭan vesperon la afero devos esti findecidita iamaniere.

Sed estis ĝena penso en la fundo de mia menso: io kio jam obtuze maltrankviligis min de iom da tempo, sed kion mi ĝis nun ĉiam puŝis flanken. Kompreneble mi sciis, ke iu ajn rekta atako kontraŭ nia vilaĝo nepre malsukcesos, same kiel ankaŭ niaj homoj malsukcesis, kiam ili atakis Lugos-kreston. La sola serioza malutilo, kiun la romanoj povos kaŭzi al ni, estos bruligi kampojn kaj domarojn, kaj kapti homojn aŭ bestojn kiuj vagas ekstere. Sed kio okazos poste? Ĉar ili ja ne povos reiri al sia propra vilaĝo. Ĉu ili simple preterpasos nian monteton kaj plumarŝos supren laŭ la rivero? Aŭ eĉ pli malbone – sed tio trafis kiel la plej verŝajna perspektivo – kio, se ili simple decidos resti, kie ili estas? En tiu kazo, niaj viroj ne havos alian elekton ol eliri por renkonti ilin en batalo. Ni ne povos resti tiel la tutan vintron, kun bandaĉo da romanoj kiuj frontas nin trans la rivero. Kaj krome, neniel ni povos tiel longe resti enfermitaj interne de la remparoj. Estas vere, ke ne mankos al ni manĝaĵoj: la grenejoj estas plenaj, kaj ĉiuj bovinoj kaj aliaj bestoj estas arigitaj interne. Sed kion ni trinkos? Eĉ se ni lasos ĉiujn bovinojn morti pro soifo, niaj akvoputoj certe estos malplenaj post kelkaj tagoj. Neniam antaŭe mi permesis al mi okupiĝi pri tia demando, nek mi aŭdis aliajn homojn diskuti ĝin. Nia tuta atento ĝis nun fokusiĝis je la roma atako, kaj antaŭ ol fronti tion, ne havis multan sencon rigardi pli foren en la estonteco.

Reveninte al la kabano, mi trovis ke ĉiuj viroj pretigas sin por eliri. Katumandos intencis regali siajn militistojn per festeno, kaj ankaŭ Isarninos devis partopreni. Kiel decis, li invitis siajn du virajn gastojn akompani lin. Ĉiuj tri vestis sin kiel por batalo: ili krispigis siajn harojn kaj kombis siajn longajn lipharojn. Sed oni vidis, ke mia patro ne ricevos grandan plezuron ĉe la festeno. Lia vizaĝo estis blanka pro enpremita kolerego. Mi tre atente evitis lin. Mi ne volis doni al li pretekston por malŝarĝi sian furiozon kontraŭ mi.

Por ni ceteraj mia patrino kaj la aliaj du virinoj pretigis manĝaĵojn. Ili laboris kiel eble plej senbrue, nerve rigardante mian patron de tempo al tempo. Mia patrino ne kutime timis lin kaj normale ne hezitus alfronti lin, sed ĉi-vespere eĉ ŝi laŭŝajne konsterniĝis. Kiam la viroj foriris, ni ĉiuj spiris pli trankvile, kaj mia patrino tuj mem eksplodis pro ĉagreno.

“Kiaj krimuloj! Kiaj monstroj!” ŝi kriis. “Ĉu ili ne havas proprajn teritoriojn, por ke ili venu trans la maron por detrui la hejmojn de senkulpuloj, kiuj neniam ĉesis lukti kaj laboregi ekde la momento kiam ili lasis la ventron de la patrino? Ĉiun trabon en tiu domo tranĉis la manoj de mia edzo mem; ĉiun pajleron en tiu tegmento mi mem alportis de la kampo kun miaj beboj alkroĉitaj al mia dorso! Ni mem konstruis tiun domaron per nia propra ŝvito kaj zorgo dum la lastaj dudek jaroj, kaj mi neniam imagis, ke mi vivos por vidi ĝin detruita en la spaceto inter tagmezo kaj nokto! Kaj estis ankaŭ la nova grenejo, kiun ni starigis nur la pasintan jaron, kaj la staplo, kie ni retegis la vandojn la pasintan vintron. Ni ne faris ĉion ĉi por ke ĝin detruu homoj, kiuj ne havas la proprajn kampojn, kaj anstataŭe diskuras tra la teritorio de aliuloj por disrompi kion tiuj konstruis!”

La patrino de Kintila ekploris; sendube ŝi pensis pri sia propra vilaĝo, kiun plej verŝajne trafos la sama sorto kiel nian domaron. Ankaŭ Makaros kaj la bebo aldonis laŭtajn plendojn, sed mia patrino tro agitiĝis por atenti ilin. Intertempe Lavenja provis konsoli ĉiujn, kaj memorigis mian patrinon ke jam unu fojon nia domaro estis bruligita kaj tamen mia praavino rekonstruis ĝin tiel ke ĝi iĝis unu el la plej prosperaj ĉe nia flanko de la rivero. Sed evidente mia patrino ne aŭskultis, ĉar subite ŝi elkriis:

“Kial ili dehakis la heĝon, nur tion mi volas scii? Kian ĝenon tiu heĝo entute povis kaŭzi al ili? Eĉ se ni starigos novajn domojn, pasos jaroj antaŭ ol rekreskos tiu heĝo, densa kaj folioriĉa, kiel ĝi estis antaŭe!”

Finfine la aliaj virinoj sukcesis trankviligi ŝin, kaj ni sidiĝis, silentaj kaj malĝojaj, por nia vespermanĝo.

Mi konstatis, ke mi havas fortan kapdoloron, kiun pliigas la fumoplena, tro ŝtopita medio en la kabano. Kintila venis sidi apud mi, sed mi ne sentis parolemon. Finfine mi tiris ŝalon ĉirkaŭ miaj ŝultroj kaj eliris en la freŝan noktan aeron, kie tremigis min malvarma venteto. La ĉielo estis absolute klara, kaj brilis en ĝi densa amaso da steloj. La luno, jam preter la duono, elstarigis kontraŭ la ĉielo la akre tranĉitan konturon de la interna remparo. Mi grimpis ĝis la kresto, kaj elrigardis super la malhela valo. Flagretis fajroj ĉe la pinto de la kontraŭa monteto, sed krom tio, ĉio estis trankvila. Diversaj noktobruoj atingis miajn orelojn: la longe eltirata bojado de hundo, de ie la hu-huo de strigo, ĉevalo kiu henas. Ĉu de la roma tendejo, aŭ ĉu unu el niaj el la troŝtopita paŝtejo aliflanke de la vilaĝo? Mi enspiris la malmildan aeron ankoraŭ kelkajn minutojn, kaj poste reeniris la varman kabanon.

* * *

Mi kuŝis kun fermitaj okuloj, ĝuante la varmon generitan de mia korpo kie ĝi premiĝis kontraŭ la pajlo. Mi estus absolute kontenta, se ne temus pri sento de naŭzo en mia stomako. Mi sciis, ke estas io, kion mi ne volas pripensi: io kio trudos sin al mia malvolonta menso tuj kiam mi liberigos ĝin. Mi ignoris ĝin tiom longe kiom eblis, sed nerezisteble la memoro formiĝis en mia cerbo. La romanoj tendumas trans la rivero. Kaj hodiaŭ...?

Ne havis sencon plukuŝi en la pajlo. Lavenja jam diligentis. Ŝi revivigis la restaĵojn de la fajro, dum mia patrino verŝis supon en poton. Tute ne vidiĝis la viroj; evidente ĉiuj jam eliris.

Mi sidiĝis kaj tiris ĉirkaŭ mi mian ŝalon. Sammomente Tasgjon kaj Alisa aperis ĉe la pordo. Lavenja turnis sin al ili. “Ĉu estas novaĵoj?” ŝi demandis.

“Ne videblas multo en ĉi tiu horo,” diris Alisa. “Tiuj romanoj ankoraŭ ne leviĝis de siaj litoj, ĉar estas neniu movo de ili, krom unu-du, kiuj iris al la rivero por ĉerpi akvon. Paĉjo diris, ke ni iru manĝi. Li diris, ke eble ni ne sukcesos poste.”

“Do, ĉu vi vekiĝis, finfine?” diris mia patrino, rimarkante min. “Kaj ne tro frue, ĉar mi komencis kredi, ke oni reĉasos la romanojn trans la riveron kaj reen al Gaŭlujo, dum vi plukuŝos kaj ronkos tie, kiel porko sub kverko. Iru nun okupiĝi pri la bovinoj, ĉar la supo ankoraŭ ne varmiĝis, kaj estas senutile malŝpari tempon, atendante ĝis la romanoj venos frapi ĉe niaj pordegoj.”

Mi prenis la melkositelon kaj eliris. Mi ne avidis la supon, male la nura penso naŭzis min. Marŝante al la granda herbejo ĉe la alia flanko de la vilaĝo, mi rimarkis, ke kelkaj el la porkoj iel sukcesis eliri kaj nun fosumas en la kota grundo inter la kabanoj. Denove mi demandis min, kiel longe ni povos teni ĉiujn bestojn interne de la remparo.

Ĉe la paŝtejo mi salutis kelkajn aliajn junulinojn, kiuj jam diligentis pri la melkado. Mi estis ankoraŭ okupata ĉe la bovinoj, kiam subite aŭdiĝis konfuza bruo ĉe la kabanoj. Mi ĉesis melki por aŭskulti. Mi aŭdis homojn, kiuj kriis inter si, kaj vokegojn de la remparoj. Mi kaj la aliaj junulinoj ĉiuj ekstaris, streĉante niajn orelojn, por kompreni kio okazas. Ŝajnis, ke la bruo venas de tiu flanko, kiu frontas la riveron. Kiam eksplodis novaj krioj, ni forgesis niajn sitelojn kaj kuregis el la paŝtejo en la direkto de la pordegoj.

Alproksimiĝante al la remparoj, ni vidis ke laŭlonge de la tuta kresto staras homoj. La viroj amasiĝis apud la pordegoj, do ni suprengrimpis je malpli proksima punkto por aliĝi al la virinoj kaj infanoj. La unua afero kiu trafis miajn okulojn, kiam mi rigardis al la kontraŭa monteto, estis la nigraj restaĵoj de nia domaro. Nur tiam mi vidis la kolumnon de soldatoj, kiuj progresis en rigora ordo malsupren laŭ la deklivo. Post kelkaj minutoj ili transiros la riveron.

De mia pozicio sur la plej alta remparo, mi ekzamenis la flankon de la monteto, kiu etendiĝis sub mi. La plejmulto el niaj viroj staris jen kaj jen laŭlonge de la ekstera remparo, iom malpli alte sur la monteto. Ankoraŭ pli malalte troviĝis la tria, nefinita remparo, kun amasetoj da rubo ankoraŭ videblaj ĉe la ekstremaĵoj. Tie lokiĝis la tribestroj kaj militistoj. Ili kiel unuaj devis renkonti la romanojn, kvankam pro la senŝirma pozicio, ili riskis esti fortranĉitaj. Plej verŝajne ili devos haste retiriĝi al la dua remparo, kiam la romanoj tro alproksimiĝos.

La romanoj atingis la riveron kaj komencis travadi ĝin ĉe la plej malprofunda punkto. Evidente ili jam malkovris, kie plej bone transiri. Alveninte al nia bordo, la gvidantoj ne ekiris supren, sed atendis ĝis atingos ilin la cetero de la kolumno. Ili ŝajnis tre malrapidaj kaj singardaj, kvazaŭ pli interesas ilin la sekureco ol gajnado de persona gloro. Ili donis impreson de malentuziasmo.

Finfine ĉiuj regrupiĝis ĉe nia bordo, kaj komencis marŝi supren. Ili ankoraŭ estis en preciza ordo, kaj laŭŝajne neniu hastis por puŝi sin antaŭen. Je mia miro, ili ne sekvis la mallongan vojeton rekte supren, sed anstataŭe ekmarŝis laŭ la pli malkruta vojo por la ĉaregoj, kiu zigzagis kun malhasto ĉirkaŭ la flankoj de la montetoj. Pluraj voĉoj aŭdiĝis laŭlonge de la remparo: “Ili povus veni de malantaŭe!” “Kiu rigardas ĉe la alia flanko?” “Disiĝu! Faru pli da spaco! Ĉirkaŭu la vilaĝon!”

La viroj komencis interspacigi sin laŭ la malpli alta remparo, por esti pretaj fronti atakon de iu ajn flanko. La virinoj faris same laŭ la interna remparo, tuj malantaŭ la malalta muro kiu kronis ĝian pinton. De ĉi tie ni vidos, se en iu ajn punkto oni lasos la eksteran remparon sendefenda, kaj ni povus averti la virojn se la romanoj trarompus. La infanoj deziregis resti kun ni sur la kresto, sed ni resendis ilin malsupren kun severaj admonoj, ke ili reiru al la kabanoj. Kompreneble, tuj kiam eblis, la plejmulto reŝteliĝis supren.

Kaj nun restis nenio por fari krom atendi. Mi ne sentis timon, sed ja iom da malvarmo, devante stari tiel longe senmove dum la vento tiretis mian ŝalon. Miaj manoj estis ŝvitaj, kaj mi devis konstante viŝi ilin sur mia jupo. Mi ne povis vidi la romanojn, kiuj verŝajne estis ĉe la alia flanko de la monteto. Cetere, la suba remparo sufiĉe limigis mian superrigardon de la situacio. Mi frontis nun al malsama direkto, kie la valo etendiĝis al la flanko kaj la rivero forserpentumis ĝis ĝi malaperis inter la malproksimaj montetoj.

Ni restis tie en silento dum neelteneble longa tempo. Mi ne havis ideon kiom la afero jam daŭris: verŝajne ne tre longe, sed ĝi ŝajnis senfina. Mi eksentis kapturniĝon, kaj devis apogi min ĉe la muro por ne ŝanceliĝi.

Kaj finfine, kiam mi jam komencis pensi, ke nenio iam ajn okazos, aŭdiĝis laŭtaj krioj de iu malproksima punkto sur la remparo. Estis klare, ke la romanoj alproksimiĝas en tiu flanko, kaj la defendantoj ekkriegas kontraŭ ili la kutimajn fanfaronojn kaj insultojn. Ĝis la romanoj estos pretaj por la atako, niaj homoj estos atingintaj staton de senbrida furiozo, dum la romanoj, espereble, estos komplete malkuraĝigitaj. De mia nuna starloko, tamen, nenio estis videbla, kaj mi sentis min iom distanca de tio, kio okazas ĉe la alia flanko de la monteto.

La krioj plusonis dum iom da tempo ĝis venis la reago: vokego, kian mi neniam antaŭe aŭdis. Ĝi ŝajnis trafi min rekte en la brusto, kaj pro ŝoko mi ekkaptis la malaltan muron antaŭ mi. Mi sciis, pri kio temas: ĝi estis la batalkrio de la romanoj. Ankaŭ la batalkrion de niaj propraj homoj mi aŭdis. Mi jam ofte aŭdis la knabojn eligi ĝin lude, sed nun la unuan fojon mi aŭdis ĝin en la realeco. Neniam ĝis tiam mi konstatis, kiel terurega povas esti krio.

Momente mi demandis min, ĉu resti ĉe mia loko, sed ĉiuj aliaj virinoj kuregis por vidi kio okazas, kaj mi permesis al mi kaptiĝi en la amaso. Antaŭ ni sur la remparo staris grandega grupo da virinoj, kiuj kriadis kuraĝige al niaj viroj kaj malbenadis la romanojn. Sur la ekstera remparo sube, la viroj svingegis siajn ĵetilojn, pafante unu ŝtonon post alia malsupren en la fosaĵon. De nia starpunkto la romanoj ne estis videblaj, sed estis klare, ke niaj viroj bonege defendas sian pozicion.

Sed tiam aŭdiĝis krio de la flanko: “Ili atingis la supron!” Kune kun la aliaj virinoj, mi rekuris al la punkto kie mi staris antaŭe. Malsupre mi vidis virojn, kiuj batalis sur la ekstera remparo. Jen niaj homoj en siaj multekoloraj vestoj, kiuj svingegis siajn longajn glavojn per larĝaj gestoj. Sed troviĝis ankaŭ aliaj homoj sur la remparo, strangaj viroj, malpli altestaturaj ol la niaj, kaj iliaj korpoj ŝajnis kovritaj de metalo.

Mi rigardis senhelpe dum la defendantoj retiriĝis paŝon post paŝo malsupren de la remparo en la internan fosaĵon. Nun la deklivo favoris la romanojn, kaj finfine niaj homoj cedis sian pozicion kaj kuregis al la interna remparo. La romanoj ĉasis ilin ĝis la fosaĵo, evidente kun la espero malhelpi ilin atingi la pli altan grundon. La fosaĵon tuj plenigis amaso da luktantaj viroj. Ili estis tiel kunpremitaj, ke estis malfacile kompreni, kio okazas. Mi vidis unu viron apartigi sin de la grupo kaj stumbli plurajn paŝojn dum sango ŝprucis el lia ventro. Tiam li falegis al la grundo. Mi rekonis lian vizaĝon: li estis el unu el la aliaj vilaĝoj. Mi ricevis impreson de korpoj distretitaj sub la piedoj de la batalantoj.

Mi estis tiel ensorbata de tio, kio okazas malsupre, ke mi perdis konscion pri ĉio alia. Kiel la aliaj virinoj, mi malbenis, mi ŝiris la aeron per miaj krioj, eble eĉ en frenezo mi eltiris miajn proprajn harojn. Kaj kiam niaj viroj komencis fuĝi el la fosaĵo kaj grimpegi supren al ni laŭ ĝia kruta flanko, ni virinoj furioze atakis ilin, gratante iliajn vizaĝojn kaj postulante ke ili turnu sin por fronti la romanojn denove. Sed estis tro malfrue: ĉiuj niaj viroj, sekvate de la romanoj, jam kuregis al la pinto de la interna remparo.

Subita konscio pri mia propra danĝero revekis en mi senton de prudento, kaj je la lasta momento mi glitis malsupren laŭ la tera deklivo en la vilaĝon. Super mia kapo, jam aŭdiĝis glavoj kiuj tintis sur la remparo. Dum mi rigardis, romano en sia stranga armilaro glitegis kaj ruliĝis malsupren kiel granda skarabo. Tuj ĉirkaŭis lin la virinoj. Mi ne vidis, kio okazis al li, ĉar en tiu momento iu tiregis min de malantaŭe. Estis Elvisa, kun blanka vizaĝo kaj haroj kiuj disflugis en ĉiuj direktoj. “Ili envenas en alia loko!”

Ni kuris kiel frenezuloj laŭ la bazo de la remparo por serĉi helpon. Ni vidis grupon de niaj viroj sur la kresto, kiuj laŭŝajne klopodis repeli homojn, kiuj provis algrimpi de la alia flanko. Elvisa kriegis al ili: “Ili envenas! Hastu! Apud la grenejoj!”

Kun ĝojo ni vidis, ke pluraj el la viroj venas tuj, duonkure, duonglite, malsupren al ni laŭ la kruta deklivo. “Ĉu ili transvenas?” ili demandis. “Kie?”

“Ĉe la alia flanko! Preter la grenejoj!” Ili tuj forflugis, dum Elvisa kaj mi restis anhelante, kun sento, ke ni forturnis la danĝeron.

Subite mi memoris ion. “Elvisa!” mi kriis. “La interkonsento, kiun ni faris hieraŭ: ni neniam signis ĝin! Kiu scias, ĉu ni havos alian eblecon, se ni ne faros ĝin nun!”

Elvisa ĉirkaŭrigardis senespere. “Vi diras ĝuste, sed estas nenio ĉi tie, kion ni povos uzi.”

“Simple ŝiru ĝin!” mi kriis, kaj tiregis miajn proprajn harojn. En mia ekscito, mi eĉ sukcesis eltiri tufon, dum ŝi kun malfacilo penis forŝiri strion de la orlo de sia robo. Ni ambaŭ ŝovis nian donaĵon en la manon de la alia, kaj mi formetis la ŝian sub mian zonon. Mi ankoraŭ posedas tiun makulitan, misŝiritan peceton da ruĝa ŝtofo, apenaŭ pli grandan ol kverkofolio. Ĝi estas la sola aĵo, kiu restas al mi el mia propra vilaĝo.

“Hej, vi knabinoj malsupre!” kriis voĉo super niaj kapoj. “Mankas al ni lancoj! Hastu!” Ni rigardis ĉirkaŭe, kaj vidis en la proksimeco faskon da ili ĉe la bazo de la tera deklivo. Kurante por preni ilin, mi sentis zumadon tra la aero, kaj subite estis objekto kiu elstaris el la grundo rekte antaŭ miaj piedoj. Mi preskaŭ stumblis kontraŭ ĝi. Mi aŭtomate haltis kaj rigardis supren al la remparo, por malkovri kiu ĵetis ĝin, sed tie vidiĝis neniu. Ĝi similis tre mallongan lancon. Ĝi devis esti ĵetita per nekredebla forto, ĉar la ligna stango vibris ankoraŭ kaj la metala pinto estis firme fiksita en la tero. “Kial vi ne venas?” Elvisa vokis antaŭ mi. “Rapidu!”

Ni plenigis niajn brakojn per lancoj kaj malfacile ekgrimpis supren laŭ la kruta, mallarĝa vojeto, kiu kondukis ĝis la pinto de la remparo. Aliaj mallongaj lancoj pretersiblis dum ni grimpis. Ili venis en larĝega arko super la pinto de la remparo, sed bonŝance falis sufiĉe for de la interna deklivo en la suban spacon. Mi ne povis imagi, kia homo havus la necesan fortegon, por ĵeti tiel malproksimen.

Ne estis facile grimpi supren, ŝarĝite de la lancoj, sed la tera deklivo ne estis tiel alta ĉe la interna flanko, kaj kun peno ni atingis la pinton, de kie eblis rigardi malsupren trans la malalta muro. Mi ricevis fulman impreson pri centoj da soldatoj, kiuj svarmegis en la fosaĵo. Grupeto de niaj propraj homoj ankoraŭ rezistis sur la dua remparo. Ili ne plu havis esperon reatingi la internan remparon; ili estis komplete fortranĉitaj.

Iom pli malproksime, taĉmento de romaj soldatoj jam marŝis supren ĝis la pinto de la interna remparo. Estis neniu por kontraŭstari ilin. Post momento ili transvenos. Antaŭ mi, Elvisa eligis krion. Mi malaltigis mian kapon apenaŭ ĝustatempe por eviti unu el la mallongaj lancoj, kiu siblis malsupren. “Ĉu vi havas truon en la cerbo, aŭ kion?” ŝi kriis. “Simple stari tie por atendi ĝin!”

“Mi ne vidis ĝin,” mi klarigis, konfuzite.

Mi levis la kapon, kaj vidis ke la romanoj jam komencas transgrimpi la mureton. Mi staris dum momento kvazaŭ fiksita al la tero, ankoraŭ tenante la faskon de lancoj. Subite, el nenie, aperis sanga kavo en la frunto de la plej antaŭa homo. Mi vidis lian buŝon gapegi, lian vizaĝon tordiĝi, kaj freneze baraktante li ŝanceliĝis malantaŭen kaj ruliĝis malsupren laŭ la tera deklivo en la vilaĝon. Falis alia homo, kaj alia. Pluraj el niaj propraj militistoj aperis apud ni, ŝovis nin flanken, kaj ekĵetegis lancojn laŭlonge de la remparo. Elvisa kaj mi glitgrimpis malsupren al la tero. Ni ambaŭ estis tremantaj.

Aliaj krioj ekaŭdiĝis de inter la kabanoj, kaj pluraj teruritaj porkoj galopis en nia direkto. Mi ricevis konfuzan impreson pri homoj, kiuj kuras tra la kabanoj, pri krioj kaj kriegoj, pri la tinto de armiloj. Preskaŭ sammomente mi konstatis, ke rivero da romanoj fluas malsupren laŭ la tera deklivo ĉe nia dorso. Elvisa kaj mi kuregis blinde ĉirkaŭ la bazo de la remparo. Pli da romanoj estis alproksimiĝantaj de la kontraŭa direkto. Ni haltis kaj ĉirkaŭrigardis kiel frenezuloj, serĉante elirvojon. Mi vidis la malfermitan pordon de apuda kabano. Alkurante ĝin, ni preskaŭ stumblis super homa kadavro: temis pri unu el la filoj de la forĝisto Eburos. Elvisa ekkaptis la glavon, kiu kuŝis apud li.

Ni haltis, anhelante, tuj interne de la kabanpordo. Apenaŭ estis lumo, kaj la aeron plenigis fumo de la mortanta fajro. Ne estis kaŝejo, krom se ni enŝovus nin sub la pajlon kiel bestoj. En mia paniko, ĝuste tion mi ekfaris. “Ĉu rato vi kredas esti, aŭ serpento?” Elvisa kriis. “Ne estas kaŝloko! Ili vidos vin, certe!” Efektive la romanoj estis jam ĉe la pordo. Mi kuŝis absolute senmova, retenante la spiron. Mi estis angore konscia, ke duono de mia korpo restas malkovrita, sed mi ne povis riski moviĝi por kaŝi ĝin. Mi sciis, eĉ ne vidante ilin, ke la romanoj staras en la pordo kaj ĉirkaŭrigardas. Tiu mallonga momento ŝajnis daŭri senfine. Mi havis nenion en la menso, krom la neeltenebla dezirego iel tiri la pajlon super la alian parton de mia korpo, kaj la scio, ke tuj kiam mi moviĝos, ili saltos sur min.

Eksonis terura krio meze de la kabano. Mi eksaltegis pro ŝoko. Tiam mi komprenis, ke dum almenaŭ kelkaj pliaj minutoj, mi estos sekura, ĉar la batalkrio de Elvisa altiris al ŝi ilian tutan atenton. Aŭdiĝis la tintado de metalo kontraŭ metalo, estis gruntoj kaj krioj, kaj intertempe mi sukcesis enrampi pli profunde en la pajlon. Harstariga gargarado atingis miajn orelojn, kaj tuj poste, silento. Agonia doloro eksentiĝis en mia brusto. Mi sciis, ke la soldatoj ne foriris: ili ankoraŭ paŝegas interne de la kabano. Ili alproksimiĝas. Baldaŭ ili trovos mian kaŝlokon. Ĉu ili trapikos la pajlon per glavo? Paro da piedoj haltis rekte antaŭ miaj okuloj. Kovris ilin ia stranga piedvesto, kian mi neniam antaŭe vidis, kun rimenoj. Ial mi subite memoris, ke mi lasis la sitelon en la paŝtejo. Ĝenis min la penso, ke mi ne finis la melkadon.

Parolis voĉo super mia kapo. Ĝi ŝajnis tre malproksima. La tranĉa doloro disvastiĝis el mia brusto, tra miaj ŝultroj, mia ventro, miaj intestoj... Susurado plenigis miajn orelojn. Nigraj kaj oraj desegnoj dancis antaŭ miaj okuloj. Kaj tiam mi sentis, ke mi falas, falas, glitas kaj ruliĝas, malantaŭen, malsupren, laŭ longa, longa tunelo en mallumon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.