La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


ĈU  RAKONTI NOVELE?

Aŭtoro: Claude Piron

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ritmaj lumoj en la nokto

“Mi ne komprenas”, diris Julio Rogo, la teknikisto, kapneante. “Ĝi troviĝis sur la malantaŭa seĝo, ĉu ne? Temas pri elektra ilo. Ĝi enhavis lampojn, el kiuj kompreneble restas nenio, ĝi funkciis, ĝin karakterizas speco de ritmoregilo ... Mi ne komprenas. Ĝi povas havi neniun utilon. Almenaŭ pri unu punkto mi estas certa: ne ĝi povis kaŭzi, ke la aŭto forlasu la vojon, kaj frakasiĝu.”

“Nu, dankon,” policano Jano Karal respondis. “Se vi subite kaj genie ekkomprenos, por kio tiu aparato uziĝis, nepre informu min.”

Rogo karesis al si la mentonon, penseme. “Genian ideon mi ne havos. Nek cetere negenian. Fermu la dosieron. Akcidento tio estis, ne murdo.” Kaj li forlasis la oficejon de Karal.

* * *

“Kial vi ne rigardas ĝin morto pure akcidenta?” demandis Ĝoja, la edzino de Jano Karal, dum ili promenis revuante, kiel ofte, la faktojn de la enketo.

“Verdire, mi ne povas respondi. Nomu tion intuo, se vi volas.”

“Sed via intuo ne povus ne havi bazon. Io pensigis vin pri murdo.”

“Eble tiu stranga lampaparato. Sed ĉefe, verŝajne, la maniero, laŭ kiu nia kara d-ro Kagan raportis al mi la aferon. Bonhazarde, la korpo ne estis multe difektita. Kagan parolis pri ĝi admire, kun ia kompata nuanco en la voĉo. ‘Juna viro maksimume 23-jara’, li diris, ‘perfekte sana. Neniu spuro de iu ajn toksa substanco. Neniu fizika problemo, kiom nekropsio povas riveli’. Estis io kortuŝa en la vizaĝaj trajtoj. Eble mia sinteno fontas el tio, ke mi ribelas kontraŭ la sorto pensante, ke tia juna vivo estis falĉita en stulta, nekomprenebla akcidento.”

“Kiel vi, polico, klarigas la akcidenton?”

“Neniel. Ni trovas kaŭzon nek en meĥaniko, nek en la sanstato, nek en la vetero, nek en la stato de la vojo. Ni scias, ke tiu junulo dormis ok horojn la antaŭan nokton. Li do ne endormiĝis stirante, kaj se li estus sorbinta dormigilon, aŭ alkoholaĵon, ni trovus spurojn de ĝi.”

“Ĉu eblus, ke li momente distriĝis?”

“Ĝoja! Kiel vi povas sugesti ion similan? Juna viro tute sana, kiun ĉiuj atestoj laŭdas kiel inteligentan, entrepreneman, havantan bonan psikan ekvilibron ... Viro, kiu ĉiutage stiras, kaj kiu, laŭ la amikoj kaj parencoj, ne havis pli da zorgoj ol kutime, kiel povus okazi, ke li distriĝus sinmortige?”

“Ĉu iu vidis la akcidenton okazi?”

“Bedaŭrinde ne. Ni komence opiniis, ke la stirmeĥanismo misfunkciis, aŭ la bremsoj, sed pruviĝis, ke ne.”

“Ĉu pneŭmatiko ...?”

“Ne. Niaj fakuloj estas kompetentaj. La kaŭzo kuŝas nek en la aŭto, nek en la ŝoseo.”

“Oni neniam scias. Sufiĉis, ke li iris iom rapide, kaj volis eviti katon.”

“Vi pravas. Tion diras ĉiuj kolegoj. Verŝajne la kaŭzo estas tute natura kaj kulpas nur mia cerbo. Ĉu profesia misformiĝo, eble?”

* * *

“Tre profunde malĝoja, sed ne ploros”, Jano taksis. Li tiom kutimis juĝi la reagojn de homoj, ke li bezonis minimumon da indikoj por prave konkludi.

Ŝi sin tenis iom malvarme, tre digne, tiel sinrege, ke multaj ne perceptus ŝian malesperon. Sed al Jano neniu facile kaŝis siajn sentojn.

Ŝi elvokis al la detektivo mezepokan dipatrinon, pro io simpla en la esprimo, la reguleco de la trajtoj kaj eble ankaŭ la mallarĝeco de l’ vizaĝo, kiun kadris longaj nigraj haroj, glataj kaj rigidaj, nete disigitaj en la mezo. Ŝi prezentis sin kiel la amikinon de Petro, la junulo, kiu mortis aŭtoakcidente.

“Por mi ne estas ia dubo, li estis murdita”. Janon ŝia serioza tono des pli impresis, ĉar ŝi ne aperis persono ema drame troigi. “Kio igas vin tiel certa?” li demandis.

“Nu, li mem menciis la riskon.”

Karal nur montris demandan vizaĝon.

“Li laboris en la Junuldomo. Li estis tre simpatia, ĉiuj ŝatis lin. Li eksciis pri vendado de drogaĉo inter la adoleskantoj.”

“Kiu drogo?”

“Heroino.”

Jano faris grimacon.

“Unu el tiuj knaboj amikiĝis kun Petro, deziris seniĝi je la drogsklaveco. Li anis al la reto disvendista, kaj per pura hazardo eksciis pli ol li devus pri la identeco de iu pograndisto. Li rifuzis diri la nomon al Petro, timante, ke ‘ili’ tion ekscios kaj lin likvidos. Tamen li donis plurajn indikojn. Petro estis certa, ke la knabo fine lin informos plene.”

“Ĉu vi konas la nomon de tiu knabo?”

“Ho jes, Patrik Patrikson. Li ...”

Sed Jano interrompis ŝin:

“Tiun nomon mi vidis sur la listo de ...”

“Jes. Antaŭ kelkaj tagoj. Li mortis de troa dozo, kiun, mi suspektas, ne li enkorpigis al si.”

“Kiel Petro menciis la propran riskon?”

“Li havis kialon suspekti, ke alia el la knaboj eksciis kaj denuncis Patrikson kaj lin al iu gravulo en la drogreto. Li diris al mi, ke se tio estas ĝusta, verŝajne ne havos multajn skrupulojn antaŭ ol likvidi ambaŭ. Supozeble, kiam Patrik mortis, li sentis sin minacata. Bedaŭrinde mi tiam estis for – mi havas sekretarian oficon kaj akompanis mian mastron eksterlande – kaj kiam mi revenis, jen oni diras al mi, ke Petro mortis vojakcidente! Petro! Tio ne estas ebla. Ne al tia racia homo neklarigeblaj akcidentoj povas okazi.”

* * *

“Ŝi ne povis doni pliajn informojn. Mi ŝin petis rekontakti min, se ŝi memoros iun detalon, kiu povus helpi.”

Leŭtenanto Remon iom pripensis silente antaŭ ol konkludi:

“Mi konsentas. Ni rigardu la akcidenton krima. Sed ne plu vi enketos, tiu afero nun koncernas la drogbrigadon.”

* * *

Tamen, kiam ŝi repensis pri la stranga okazaĵo, ŝi turnis sin al Karal.

“La nokton antaŭ ol mi foriris kun mia ĉefo, mi prunteprenis lian aŭton, ĉar mi devis iri kamparen por preni vojaĝgladilon ĉe miaj gepatroj. Ŝajnis al mi, ke la sama veturilo sekvas min ekde kiam mi eliris el la aŭtejo, kiu situas sub la junuldomo. Kiam mi troviĝis sur izolita vojo, la veturilo, kiu sekvis min, subite komencis lumigi kaj mallumigi siajn reflektorojn kun tre regula intertempo, ĉu por blindigi min, mi ne scias. Estis ĝene, sed ne tiagrade, ke mi riskus akcidenton. Mi haltis vojrande kaj la veturilo preterpasis min. Ĝi ne plu revenis.”

“Ĉu vi havis la ideon noti la numeron?”

“Jes, sed ĝi ne estis tre videbla. Tamen mi povas diri al vi, ke ĝi finiĝas per 372. Ĉu vi opinias, ke tio rilatas al la afero?”

* * *

“Mi ne povas kredi, ke tio havas signifon”, diris Ĝako Berten, el la drogbrigado.

“Teknike, estas sensencaĵo” aprobis Julio Rogo, la elektrofakulo.

“Kaj tamen”, Jano insistis, “vi trovas en la akcidenta aŭto strangan aparaton, kiu ekfunkciigas lampojn ritme. Kaj tiu sama veturilo foje estis sekvata nokte de alia, kiu irigis siajn lumojn laŭ regula kadenco. Kiel konkludi pri hazardo, aŭ koincido, dum krome ni havas motivojn pensi, ke la koncernato estis mortkondamnita de drogaĉistoj?”

* * *

“Janĉjo!” ekkriis Ĝoja, kvazaŭ trafite de fulmo.

Jano ŝin rigardis esperplene. Li konis tiujn ŝiajn reagojn, kiam ŝi subite ekpensas pri io, kio povas solvi enigmon. Li sciis, ke tiaokaze preferindas silenti.

“Intermita lumstimulado!” ŝi prononcis.

“La ĉinan mi ne komprenas,” li ridete diris, “aŭ ĉu estis hebree?”

“Jes. Intermita lumstimulado!” ŝi ripetis, kvazaŭ reve, antaŭ ol iri preni dikan volumon de sur librobreto. “Feliĉe, ke mi memoras ion el mia studenta tempo!” kaj ŝi foliumis, ekscitiĝe. Nefacile Jano regis sian malpaciencon.

“Sed kiagrade tio helpos trovi la krimulon, tion mi ne scias,” ŝi diris, kaj ŝi transdonis al Jano la libron pri neŭrofiziologio.

* * *

“Ne. Mia filo ĉiam estis perfekte sana,” diris la patrino de Petro, iom ofendita. “Kial li petus, ke oni ekzamenu lian cerbon?” Helpo venis de la patro:

“Ĉu eble vi aludus al la fojo, kiam li proponis sin volontulo al iu profesór, kiu faris esplorojn pri dormo?”

“Pri kio temas?” Jano demandis. Respondis la patrino: “Oni proponis iom da mono al homoj, kiuj konsentis dormi en laboratorio. Petro iris. Li havis elektrodratojn ĉie sur la korpo, ŝajnas al mi, dum li dormis tie, kaj kelkfoje oni lin vekis por demandi, ĉu li sonĝis, kaj kion. Scienca esploro pri dormo, ili diris.”

Ne tre facile Karal sukcesis ricevi proksimuman daton pri tiu afero, kune kun certiĝo, ke la esploroj okazis en la universitato de Valĉefa. Stefano, lia nevo, kiu plurjare studentis (oni ne aŭdacus diri “studis”!) tie, postnelonge pretis helpi.

* * *

“Stef!” vokis altkreskulo kun longa barbo ruĝbruna. “Vi demandis pri tiu esploro pridorma, ĉu ne? Nu, mi menciis la aferon al la ĉefasistantino de prof. Agatis. Ŝi pretas akcepti vin por ĝin priparoli. Ŝi estos en sia oficejo ĝis la 2-a posttagmeze, n-ro 229 en la nova konstruaĵo.”

Al Reĝino Horvata, la ĉefasistantino de prof. Agatis, iom tro mankis karno, laŭ normoj stefanaj. Bedaŭrinde, ĉar la vizaĝo de tiu skeletino disradiis ĉarmon.

“S-ro Stefano Farnadzo, ĉu ne? Ŝajnas, ke vin interesas niaj esploroj pri dormo?”

Post iom da babilado, dum kiu Stefano sentis, ke li pli kaj pli progresas, ŝi invitis lin proksimiĝi:

“Venu, mi montros al vi plej interesan dokumenton: elektroencefalogramon de tiu juna Petro, kiu vin tiom priokupas...”

Stefano faris du paŝojn antaŭen, reflekse, kaj surpriziĝe aŭdis ŝin flustri:

“Ne eligu vorton, kaj ne moviĝu, aŭ vi mortos.”

El ŝia intelektula maneto elstaris pistoltubo, nigre timiga.

* * *

Samminute kunsidis leŭtenanto Remon kaj Jano Karal. Ĉi-lasta detale raportis pri la stato de la enketo, priskribante la rolon, kiun li konfidis al Stefano.

“Oj! Se via nevo faras demandojn, tio riskas averti ilin, kaj sin gardos!” malkontente komentis la leŭtenanto. Karal diris al si, humiliĝe, ke tiun riskon li eble ne sufiĉe atentis.

“Vi pravas, mi agis malsaĝe. Espereble ni ne fuŝis...”

“Aŭskultu. Juĝisto Vaneŝ estas hodiaŭ tre bonhumora, mi ĵus vidis lin. Iru peti de li traserĉan leteron. Mi tuj telefonos al li por klarigi. Tiel vi povos eniri la loĝejon de via ĉefa suspektato, kaj tie trovi dokumentajn pruvojn.”

Al eksterurba vilao Jano Karal, akompane de uniforma policisto, senprokraste direktiĝis.

* * *

En similaj cirkonstancoj, Stefano ĉiam reagas same: lin komence invadas prema timego, paniktipa, dum kiu lia cerbo kvazaŭ paraliziĝas; li momente troviĝas senhelpa kaj senkonsila, kun pensoj tiel konfuzaj, ke ilin nomi pensoj jam estas troigo. Sed post tiu nebulmensa minuto, interna voĉo silente parolas en “Trankvilon! Ne paniku! Ni pripensu kviete, kiel elturni nin!” Kaj tuj tiu admono, kvazaŭ de sekuriga patro al filo, aŭ de bona mastro al hundo, redonas pacon kaj klarecon al la menso ĵus kirlita. Tio okazis nun.

“Ki... ki... ki... pri kio temas?” li balbutis.

“Vi tro scivolas, karulo, mi ricevis ordonon likvidi vin, kaj tion mi nepre faros.”

“Sed mi... mi... mi ne komprenas,” li komediis. “Ho jes, vi komprenas perfekte, kaj vi obeos, aŭ bela kugleto esploros vian junan korpon tuj ... kaj finite!” ŝi ridetis. “Sekvu min!”

Lia humila mieno videble igis ŝin sengarda kaj malestima. Per fulmrapida movo, li frapis ŝian manradikon per la dekstra mano, kvazaŭ hakile. La pistolo falis planken, kaj per same rapida movo li ĝin prenlevis.

“Blufulino!” li diris, kaj estis lia vico toni malestime. “Kiel vi povus min likvidi ĉi tie? Se vi pafus, la tuta universitato aŭdus la bruon. Kaj kion vi farus el mia kadavro? Vi volis unue min konduki eksterurben por trankvile pafi, ĉu ne?, kaj vi imagis, ke terurite de via armileto, mi senproteste obeos!”

Kovrante ŝin plu per minaco pistola, li atingis la telefonon, fingris numeron kaj parolis: “Ĉefpolicejo? Parolas Stefano Farnadzo ...”

* * *

“Mi alvenis ĝustatempe. Prof. Agatis ĵus komencis bruligi dokumentojn,” Karal klarigis. Ili sidis triope en trinkejo, ĝuante bieron.

“Vi savis sufiĉe por ni,” diris Berten, el la drogbrigado. “Ilia kodo estis iom primitiva kaj ni jam povis deĉifri sufiĉan parton por ekkoni ilian organizon. Prof. Agatis kaj lia asistantino estris reton de heroinvendistoj...” Sed ne al tiuj klarigoj sopiris Rogo, la teknika fakulo.

“Se estis murdo,” li grumblis, “ĉu iu finfine konsentos precizigi al mi, kiamaniere la krimulo procedis?”

“La aparato, kies pecojn vi ekzamenis, kaŭzis t.n. intermitan lumstimuladon ...” komencis Berten, ne tre klare.

“Jano,” Rogo voĉis petege, “bonvolu paroli al mi en komprenebla lingvo, aŭ ĉu vi ĉiuj decidis frenezigi min?”

Karal ridetis.

“Pardonu. Ĉio devenas de tio, ke Petro foje konsentis esti subjekto por esploro pri la cerba funkciado dumdorma. Tiun esploron direktis prof. Agatis kaj lia asistantino Horvata. Ĉe Petro ili rimarkis, ke intermita lumstimulado ...”

“Grr...” raŭkis Rogo ludante koleron.

“Ne furiozu. Tio simple signifas, ke oni briligas lumon kaj ĝin tuj estingas, relumigas, reestingas, kaj ripetas tion konstante laŭ difinita takto. La cerbaj ondoj inklinas sekvi tiun ritmon. Ĉe personoj, kiujn oni povas nomi ‘latentaj epilepsiuloj’, t.e. homoj, kiuj neniam havis rimarkeblan epilepsian krizon, kaj plej probable neniam havos, sed kies cerbo emas reagi tiamaniere, tio povas kaŭzi kunmobiliziĝon de la cerbaj nervoĉeloj, kio manifestiĝas, konkrete, per perdo de konscio. Nu, Petro estis unu el tiuj ‘latentaj epilepsiuloj’, kaj esplorante pri la elcerbaj ondoj, la profesoro aŭ lia asistantino tion konstatis.

“Kiam montriĝis, ke tiu sama knabo enketas pri ili kaj ekkonis faktojn, kiuj ilin endanĝerigas, ili decidis uzi tiun karakterizon por kaŭzi lian morton nesuspekteble. Estis facile aranĝi aparaton, kiu dissendu lumon laŭ difinita intermita ritmo, tiel ke Petro spertu epilepsian senkonsciiĝon.

“La enketo rivelis, ke ili informiĝis pri la veturkutimoj de l’ junulo, kiu, pri similaj aferoj, estis tre rutinema. Ili aranĝis sian inferan sistemon konsekvence, sciante, kie proksimume li troviĝos, kiam ĝi ekfunkcios. En la junuldoma subtera aŭtejo kompatinda Petro neniam ŝlosis sian veturilon. Ilia sola malbonŝanco estis, ke la veturilo ne difektiĝis tiom, kiom ili sendube esperis, sed eĉ kun tio la pure ‘hazarda akcidento’ povis okazi, sen toksaĵo, sen atenco al iu ajn aŭta organo, ĉe tute bona ŝoseo, kun stiranto perfekte sana kaj atentema, sub tute normalaj meteologiaj kondiĉoj...”

“Ĉu li ne surhavis sekurecan rimenon?” Berten demandis.

“Ĝi estis sabotita. En la parto, kiu restis volvita – Petro ja estis maldika – faris entondon tiagradan, ke nur kelkaj fadenoj restis. La ekskuo sufiĉis, por ke tiuj rompiĝu.”

La tri viroj silentis, peze.

“Ĉu ni trinku plian bieron?” Rogo proponis. La du aliaj kapjesis senvorte.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.