La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU  RAKONTI NOVELE?

Aŭtoro: Claude Piron

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tri estas tro

“La virino”, pensis policisto Morja, kiam ŝi eniris kun lia kolego. Li mense akcentis la artikolon, kvazaŭ ŝi, kvankam sendube pli ol 40-jara, resumus per si la esencon de homa Ineco.

“Mi murdis mian edzon, malliberigu min,” ŝi kriis. Larmoj ekfluis singulte, kaj ŝi plorĝemis pli kaj pli histerie. La bruo reeĥis en la policejo senresponde, dum juna Morja provis sorbi la du ŝokojn kiujn kaŭzis, unue, la neordinara beleco de tiu blondulino, kaj due ŝia ne pli ordinara konfeso. Nur post duonminuto li prenis registran slipon kaj komencis noti: 81.08.09; 19:25...

“Kiel vi nomiĝas?” li demandis.

* * *

“Mi... mi...” la juna viro balbutis, kaj lian tutan korpon ekskuis forta tremo.

Policisto Kantor ridetis kuraĝige. Tiu malfeliĉa junulo – dudekjara, li taksis – vekis kompaton en li.

“Rakontu kviete, mi helpos vin, pri kio temas?”

La junulo kombogeste mantuŝis la brunajn buklojn. Lia melankolia vizaĝo eĉ pli paliĝis. “Mi murdis mian patron,” sonis lia kaverna voĉo.

* * *

Kvar policistoj en la apuda ĉambro laŭtege diskutis, kaj la eta brunhaŭta virino parolis vere flustre. Ne mirige do ke la uniformulo – Ivo Delponto – pridubis la ĝustecon de sia aŭda percepto.

“Pardonu, ĉu vi bonvolus rediri?” li afable petis, kaj nur ĉe la ripetado li ricevis certecon. Ŝiaj vortoj efektive estis:

“Mi murdis mian amanton.”

* * *

“Fortigilon mi bezonas,” polica detektivo Jano Karal diris al sia edzino, kaj li verŝis al si glasfundon da brando, “ĉar tiu afero estas freneziga.” Kiam li reparolis, li rigardis la glason tiel fikse, ke ŝajnis, kvazaŭ li rakontus al ĝi, ne al Ĝoja.

“Tri konfesoj, du en malsamaj kvartaloj de Valĉefa, kaj unu en Oldaburgo. Tri konfesas la saman murdon: la edzino, la filo, la amdonantino. Ni efektive trovas la korpon ĉe la loko indikita. Ĝi kuŝas en lageto, tuj ĉeborde, kun brako kroĉita al arbradiko; en la kranio, kuglo de aŭtomata .38-pistolo. Laŭ la spuroj estas klare, ke la murdulo kaŭris en veprejo je distanco, kiu signas bonegan, tute precizan pafanton.”

“Pri kiuj faktoj vi jam ricevis plene certan respondon?” sonis la paciga voĉo de Ĝoja.

“Pri multaj. Sed ju pli la respondado progresas, des malpli la enketo. Jen. La pistolon la filo aĉetis unu semajnon antaŭe, sed kiam ni demandas lin, kion li faris pri ĝi post la krimo, li embarasiĝas, balbutas kaj fine donas fantazian respondon. Male, la amdonantino deklaris tute precize, kien ŝi ĝin ĵetis en la lageto, kaj ekzakte tie ni trovis ĝin.”

“Ĉu tio ne pruvas, ke kulpas ŝi?”

“Neeble. Ŝi ne forlasis la tajpejon de la institucio, kie ŝi laboras, dum la tuta posttagmezo. Ŝi asertas, ke ŝi iris al la krimloko zumbicikle, sed la atestoj de la ĉeftajpistino kaj de la du koleginoj, kiuj sidas apud ŝi, pruvas tion nevera. Ŝi ne estis for pli ol dudek minutojn, kaj aŭte oni bezonas dudek minutojn por tien iri, do kvardek tien kaj reen. Ili havas konferencon nuntempe, tial laboris sabate, kaj ankaŭ tial duono de la tajpa grupo havas t.n. vesperan laboron, de la 14:30 ĝis noktomezo. Ĉar dum la konferenco la laboro abundas, la estrino precize kontrolas la horojn de ĉeesto. Ne estas eble, ke Loreta Planko iris krimi.”

“Kiam la morto okazis?”

“Laŭ la nekropsio je la 16:30, kaj kvankam erarmarĝeno allasendas, ĝi ne povus tiagrade vasti. Loreta vespermanĝis sandviĉe en la tajpejo mem je la 20-a. Ŝi eliris dum la te-paŭzo, je la 17-a, sed tro mallonge.”

“Eble la filo murdis sian patron, kaj sciigis al ŝi, kie la armilo troviĝas. Lia embaraso tiam estus nur komedio. Kion li faris, dum okazis la mortigo?”

Per mano rondiranta, Jano komunikis turniĝan movon al la brando.

“Se vi nur scius...” li diris amare. Ĝoja pacience atendis.

“Li staris kun kolego inter la 3-a kaj 4-a etaĝo de Gigánt, kie li laboras, enŝlosite en panea lifto. La paneo daŭris proksimume de la 16-a ĝis la 17-a. La lifta alarmsonorilo ne funkciis, kaj dum duonhoro neniu rimarkis ilian foreston. Tiun lifton preskaŭ neniu uzas: la rulŝtuparoj estas ja multe pli oportunaj. Poste necesis tempo por trovi la teknikiston, kaj ripari.”

Ambaŭ geedzoj silente pripensis, dum Jano tenis sian glason ĉenaze por flari la aromon.

“Povas esti nur la edzino.” Ĝoja fine diris. “Kion via enketo rivelis pri ŝi?”

“Ankaŭ ŝi ne kapablis diri, kien ŝi metis la pistolon. Sed iu vidis ŝin en la proksimeco de la murdloko. Tiun ateston donis junulo, kiu memoras tre precize la horon, ĉar kiam li vidis ŝin, li estis pumpe aeranta la pneŭmatikon de sia biciklo, kaj timis, ke pro ties truiĝo, li ne sukcesos alveni hejmen ĝustatempe por surbendigi radioprogramon, kiun li promesis registri. Tial li rigardis sian horloĝon. Estis la 16:35. Li vidis tiun sinjorinon kure eliri el la arbareto, trans kiu la lageto kuŝas, salti en aŭton, kaj fulmrapide starti direkte al Farobel.”

“Do ŝi krimis tute certe! Kial vi...?”

“Se konsideri nur la tempon”, Jano interrompis, “ŝi povus, efektive. Ŝi alvenis en Oldaburgo je la 19:10. Okazis incidento. Ŝia aŭto ne sukcesis eviti veturilon, kiam tiu iom subite haltis ĉe la unuaj trafiklumoj post la eliro el la aŭtovojego. Ŝi stiris ege rapide kaj estis danĝere ekscitita. Tial ŝi ne havis la tujan reflekson. La posedanto de la trafita aŭto vokis policiston, kiu notis la horon en sia raporto.

“Sed ĉi-rilate ne gravas la horo. Gravas nur, ke kontribuis al ŝia stira fuŝo la fakto, ke la montra kaj meza fingroj de ŝia dekstra mano estis dike bandaĝitaj. Ŝi antaŭe tranĉvundis al si tiujn fingrojn ĉe la falangoj, kaj ne povus trafe uzi pistolon. La enketo, inkluzive nervopsikologian ekzamenon, plie pruvis, ke ŝi tute ne lertas maldekstramane. Ne povas esti ŝi.”

“Ĉu ŝi povus havi kunkrimulon, kiu pafis kaj foriris nur poste?”

“Sed kial ŝi konfesus? Kaj kial la aliaj konfesis? Krome prezentiĝas alia stranga punkto. Ŝi iris tiel rapide inter la krimloko kaj Oldaburgo, ke survoja halto estas plencerte ekskludita. Apenaŭ ŝi eliris el la aŭtovojego, jam okazis tiu kolizio, kaj policisto tuj venis. Kun li ŝi iris al la policejo, kaj tie, post la unuaj vortoj, ŝi havis specon de histeria krizo tiel impresa, ke oni venigis kuraciston. Nur je la 21-a ŝi komencis detale fari la konfeson, kaj la filo jam estis raportinta ‘sian’ murdon je la 20:30. Se ŝi pafis dum la filo malliberis enlifte, kaj ŝi ne povis telefoni al li, kiel li eksciis la aferon?”

“Verŝajne iu alia persono trovis la kadavron, vidis ŝin kaj telefonis al la filo.”

“Ni plu enketos, sed mi dubas, ĉu vere prezentiĝos tiu kvara ulo. Ĝis nun neniu simila ŝajnas ekzisti.”

“Klarigu al mi pri la motivoj. Konfesante, ili certe diris, kial ili mortigis lin, ĉu ne?“

“Nu, la viktimo – Jozefo Bordoz – iutage forlasis sian edzinon kaj iris vivi kun tiu Loreta Planko, la tajpistino. Margarita, la edzino, tion ne elportis. La krimtagon, posttagmeze, ŝi esprimis sian amarecon telefone al li, kaj kiam fine de la konversacio li trankvile anoncis, ke li tuj iros fiŝkapti, ŝi sentis lian diron kiel insulton al ŝia sufero, kaj impulsiĝe decidis lin mortigi tuj.

“Marko, la filo, diras, ke li malamis sian patron, ekde kiam tiu foriris el la hejmo. Finfine, hezitante, ĉu mortigi sin, aŭ lin, li prenis moneron kaj ŝancis je kapo aŭ dorso. La sorto la patron elektis, kaj la filo senprokraste iris aĉeti pistolon. Verdire, mi ne trovas tion konvinka.

“Kiom koncernas Loretan, nu... ŝi ĵus malkovris, ke ŝia amanto trompis ŝin favore al alia preferata, pli juna virino, kaj ekkomprenis, ke tial li ĵus rifuzis entrepreni la eksedziĝan proceduron, kontraŭe al antaŭa promeso.“

“Kiel ŝi klarigas, ke ŝi havigis al si la pistolon de la junulo?”

“Ŝi asertis, ke tiun armilon donis al ŝi ŝia frato, kiu nun ferias en Madejro, neatingeble! Sed ŝi mensogas: tion pruvas la pistola numero. Parenteze, la armilo tute ne surhavas fingrospurojn.”

“Kaj kian rezulton donis la parafina testo, kiun vi certe faris?”

“Ni faris ne nur la parafinan, sed ankaŭ la plej modernajn. La rezulto estas negativa pri la edzino, duba pri la filo, negativa pri Loreta. Sed tiuj testoj, kiuj rivelas sur pafinta mano postsignojn de pulvo, utilas nur, se pozitivaj. La spuroj povas malaperi laŭ tio, kion la koncernato faras per la mano. Ĉi-kaze la testoj havas neniun informan valoron.”

“Kiaj estas la rilatoj inter la du virinoj?”

“Ĉiuj atestantoj akordas: abomenas unu la alian. Ambaŭ estas ĵaluzaj, pasiaj, emaj agi laŭ impulso.”

La geedzoj momente silentis, dum ambaŭ cerboj funkciis intense. Post minuto, Ĝoja plu demandis:

“Kia homo estis Jozefo Bordoz, la viktimo?”

“Li estis librotenisto ĉe ISOAK. Kvardekkvinjara. Malforta personeco, tamen ege severa al la filo. Ne tre ŝparema, neniam heredis aŭ posedis monon, tiel ke ni povas ekskludi materian intereson el inter la eblaj motivoj.”

Ĝoja ĝemspiris.

“Vi pravas, Janĉjo, tiu afero estas freneziga,” ŝi komentis oscedante. Ŝi rigardis la horloĝon kaj stariĝis. “Kiel malfrue jam! Ĉu vi venas? Ni esperu, ke la problemo ne malhelpos nin dormi.”

* * *

Kiam Margarita Bordoz plore klarigis, ke la krimon ŝi konfesis false por protekti Markon, sian filon, Karal ne tre miris, sed la diron de Loreta li tute ne atendis:

“Mi mensogis. Ne mi murdis. Mi diris malveraĵon por forturni la suspektojn for de mia amanto.”

“Via amanto, ĉu? Ĉu Marko Bordoz kaj vi...?”

“Jes. Lia patro nin malkovris. Li koleris kaj minacis mortpafi Markon. Mi kredis, ke tiu prenis lin serioze kaj decidis agi kiel unua. Nur nun mi komprenas, ke pafis s-ino Bordoz.”

“Sed kial la murdon konfesis li?“

“Verŝajne por preni sur sin la krimon de la patrino. Li estas sindonema, ne kiel lia posedema naskintino!”

La triumfan rebrilon en la okuloj de Loreta la policano ne facile forgesos.

* * *

Helpo al la enketo venis de neatendita flanko: de la polica fako pri financaj kaj ekonomiaj aferoj. Per ĝi Karal eksciis, ke antaŭ nelonge la ISOAK-akcioj subite perdis tiom da valoro pro famoj pri baldaŭa bankroto, ke panikis la akciuloj, kio eĉ pli faligis ilian prezon.

La enketo ekde tiam fulme rapidis. Oni ja serĉis laŭ nova direkto, kaj faris alispecajn demandojn al alispecaj homoj. Tiel malkovriĝis interesaj faktoj, ekz-e, ke s-ro Smirno, direktoro de ISOAK, vizitis s-ron Bordoz, simplan libroteniston, en ties malnova hejmo – pli prestiĝa ol la eta loĝejo de Loreta -, ke Marko Bordoz tiutage malsanetis kaj jam matene revenis hejmen el la laboro, ke la 9-an de aŭgusto posttagmeze oni vidis en la subtera aŭtejo de la domego situanta ĉe Kurierstrato n-ro 15 verdan veturilon, kiun oni tie neniam rimarkis antaŭe nek poste, kaj en kiun tri personoj portis metalajn kestojn, el kiuj akvo gutis.

“Tiu via triumfa esprimo signis vian malgajnon,” Karal solene prononcis, direktante la rigardon al Loreta Planko. La tri gekonfesintoj sidis en la oficejo de leŭtenanto Remon, la ĉefo de Karal, kie preskaŭ palpeblis ege streĉita etoso. La hipotezojn de Karal tuj antaŭ tiu kunveno ĵus konfirmis Marko kaj lia patrino, kiam la policano ilin aparte pridemandis, malvere asertante, ke Loreta jam ĉion rakontis. Li daŭrigis:

“Via rigardo kvazaŭ proklamis: ‘Mi superruzis vin’. Komedii ne estas facile. Via vizaĝo perfidis tiun fojon, ke via malama frazo pri Margarita mensogas. Dank’ al ĝi mi komprenis, ke ŝi kaj ŝia filo estis viaj kunkomplotintoj. Vi disponis malmulte da tempo por fariĝi milionuloj, ĉu ne?, kaj tiun tempon vi triope uzis. Kiel multaj krimplanantoj, vi tiom fieris pri via ideo, ke vi ne rimarkis ĝiajn evidentajn mankojn, kaj vi subtaksis nian kapablon kunmeti la faktojn ĝis plena kompreno. Ekzemple, ni scias, ke Marko estis hejme, kiam s-ro Smirno venis por aranĝi la akci-aferon kun lia patro...”

“Jes,” la junulo diris malgaje, “ili venis al nia loĝejo, tiel certaj estis, ke neniu ĉeestos, kaj hazarde jen mi revenis antaŭ ili. Mi ĉion aŭdis. Per misfamo ili atingis, ke la valoro de la akcioj falu. Mia patro ricevis monon por ilin aĉeti, ĉar necesis, ke la nomo Smirno ne aperu. Li devis revendi ilin al la direktoro tuj kiam la borso remalfermiĝos. Tiaruze Smirno povis akiri malmultekoste plenan regadon super ISOAK. Ĉar la entrepreno estas finance tre sana, la valoro de la akcioj rapide realtiĝos. Mia patro estis tro timema kaj stulta por kompreni, kian okazon tio prezentas por li. Tial certe la direktoro de ISOAK elektis lin kiel kaŝ-peranton. La eta procento, kiun Smirno por li antaŭvidis, jam ŝajnis riĉego al li. Mi malamis lin, kaj ankaŭ mia patrino. Mi raportis al ŝi. Loreta estis mia amdonantino, ankaŭ ŝi amara pro li, kvankam ne estas vere, ke li nin malkovris.”

“Jozefo,” diris Loreta, “neniam skribis testamenton. Mi do sciis, ke heredos Marko kaj Margarita. Se Jozefo mortos antaŭ ol redoni la akciojn al sia direktoro, tiuj du ilin ricevos. Nia kuna sekreto garantios, ke dividos juste kun mi. Nur necesos atendi, ĝis la akcioj retrovos sian normalan valoron.”

“Loreta kaj mi antaŭe estis amikinoj”, aldonis Margarita Bordoz. “Pere de mi mia edzo ŝin renkontis. Sed post lia perfido ni ege malamis unu la alian. Mi pensis: ‘ĉiuj konas nian nunan malamikecon, kial ne uzi ĝin maske?’ Jozefo ja tediĝis de Loreta kaj trovis iun novan. Ni renkontiĝis kaj kunplanis la mortigon. Ĉi-lande la kulpeco pri murdo estas juĝata de ĵurio instrukciita difini, kiu kulpas. Mi foje legis detale pri tiu sistemo kaj min impresis la fakto, ke ĵurio povas deklari iun kulpa nur se, laŭ en raciaj limoj, neniu dubo plu restas. Ni opiniis ke, se la tri, inter kiuj du malamikinoj, konfesos la saman krimon, ĉiam restos tia dubo, ĉiam advokato povos diri: ne kondamnu tiun, povas kulpi unu el la du aliaj.”

“Sed materie, kiel estis eble?” scivolis Ĝoja. Jano volonte klarigis:

“Ĉu mi jam diris, ke Margarita Bordoz laboras en granda fiŝvendejo? Nu, tie ili konstante produktas grandkvante glacion, i.a. por elmeti la fiŝojn sur ĝi montrofenestre. Margarita tie faris por si glacion, kiun Marko portis al la hejmo de Loreta – Kurierstrato 15 – por ĝin konservi en ties frostoŝranko. Margarita Bordoz nur havas normalan fridujon, kiu ne sufiĉus. Kiam Marko aŭtis al la lageto kun sia patrino, ili kunportis tiun glacion. Marko sciis, kie la patro fiŝkaptas, li ofte akompanis lin antaŭe kaj ĉiam rimarkis, ke ili estas solaj. Ankaŭ ĉi-foje Jozefo Bordoz estis sola. Marko pafis mortige je la 15:20. Margarita kaj li aranĝis la korpon en la akvo, tuj ĉe la bordo, en speco de natura kaveto, kiun la lageto tie formas. Ili metis la glacion kiel eble plej komplete sur la tutan surfacon de la haŭto, kaj en la akvon ĉirkaŭan, tiel ke ĉiuj korpaj procezoj malrapidiĝu ĝis la glacio estos fandita kaj la akvo retrovos normalan varmecon. La mediciniston tio trompis laŭplane, kaj sekve ni eraris pri la morthoro.

“Tuj Marko reveturis al sia laboro, kaj enmetis la sistemon, kiun li antaŭe preparis, ebligantan al li paneigi la lifton de interne, diskrete tuŝante ŝaltilon.

“Intence lia patrino la antaŭan tagon vundis sin per rompita botelo, por ke oni konkludu, tute prave, ke ŝi ne povas pafi.”

“Sed kial konfesi trioble? Ĉu tio ne pli altiris la atenton al ili?”

“Ili timis, ke ni trovos la korpon tro malfrue, ĉar tiuloke povus pasi tuta tago, eble eĉ semajno, antaŭ ol iu rimarkos la kuŝanton. La erarmarĝeno pri la morthoro ampleksiĝus, kaj Marko ne plu estus protektita de sia alibio. Plie, tiuj konfesoj celis pensigi, ke ĉiu pro amo deziras preni sur sin kulpon, kiun li erare atribuas al alia, kaj ĵurio ne povus asocii tian sinoferon al la kapablo murdi; ĝi do deduktus, ke kulpas kvara persono, eĉ se nenie trovebla.”

“Kia stranga ideo!”

“Ĝi estis tro fantazia por sukcesi. Nova fenomeno aperis niaepoke: krimoj, kiujn komplikas pensmaniero influita de detektivrakontoj kaj de televidaĵoj. Sen tia kultura fenomeno (verdire, ĉu kultura?), la homoj krimus pli simple.”

“Nu, eĉ la komplikan misteron vi solvis, kiam vi komprenis, ke tri ’stas la kulpuloj.”

“Eble la kulpuloj tristas, sed ĝojas la detektivo. Kaj ankaŭ lia edzino, ĉu ne, kara? Ĉu la sukceson ni festu pare?”

“Kial ne? Se tri estas tro, duo al mi tute plaĉas. Estas tiel pli facile por kisi!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.