La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU  RAKONTI NOVELE?

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ABZ de murdo

Certe vi memoras la grandan teruron, en kiu la ĉefurbo estis kaptita dum tiuj dek monatoj. Ne temas ja pri facile forgesebla sperto! Sep murdoj. Sep murdoj same nekompreneblaj, same sensencaj, same efektivigitaj per la same nekredebla sageto. Iu maniulo, certe, perdis la prudenton kaj pafis hazarde.

Ĉu hazarde? Ĉe la kvina krimo, ĵurnalisto notis, ke la familiaj nomoj de l’ viktimoj ordiĝas alfabete – Baltiks, Delvál, Fajroŝtón, Lermiona, Pluriven – kaj ĉiuj personoj, kies nomo komenciĝas per litero antaŭ P finfine povis spiri libere ... Sed eble ni deiru de la komenco, de la tempo, kiam neniu pensis, ke venos tuta serio. Tiujare, Jano Karal portempe laboris en la ĉefurbo.

* * *

“Mi unue kredis, ke ŝi rompis al si la ostojn falante de ŝtupo al ŝtupo”, klarigis ĝendarmo Muret, montrante al Karal la korpon kuŝantan piede de la ekstera ŝtuparo, kiu kondukis legomĝardenen, “sed miaj okuloj alkroĉiĝis al ĉi tio. Mi ne tuŝis ĝin fingre, nur per pinĉilo mi iom tiris ĝin, kaj tuj remetis.”

“Ĝi” estis tufo da brun- kaj flavkoloraj plumetoj, imitantaj, vidate de ia distanco, la korpon de burdo. Fakte, ĝi estis nenio alia ol la plumparto de sageto, se oni povas tiel nomi la mallongan pinton, kiu ĉi-kaze trafis la nukon de l’ maljuna sinjorino.

Posta ekzamenado rivelis du precizigojn, nome, ke la morton kaŭzis paralizo de la spirmuskoloj per kuraro – la konata amazonia veneno – kaj ke tiun substancon portis en la korpon eta sageto, simila al tiu, kiun kelkaj el la sudamerikaj triboj elblovas viktimen per longa kava tubo.

Kiom ajn stranga la metodo, ĝi efikis. S-ino Anabela Baltiks kuŝis senviva piede de l’ ŝtona ŝtuparo, kaj ŝia morto restis por la polico mistero plene vualita: neniu spuro krimula troviĝis, nek riveliĝis taŭga motivo.

“Ĉiam ekzistas motivo”, sentencis leŭtenanto April.

“Kompreneble,” Jano respondis, “sed ĉi-kaze ĝi ne estas evidenta. Anabela Baltiks estis relative riĉa, sed heredas nur la du filoj, kiuj havas tre komfortajn enspezojn kaj jam vivas sufiĉe lukse. Ambaŭ filoj estas tre patrinamaj kaj plenaj je respekto al ŝi. Mi trovis ilin tre kulturitaj, senagresaj, eĉ iom molaj personoj, kiujn estus malfacile imagi en la rolo de murdintoj. La pli aĝa troviĝis en societa kunsido tiuvespere, kion tridek membroj atestas. La dua ne havas vere firman alibion – li estis hejme kun sia familio – sed tio estas plej normala.”

“Ĉu neniu ricevas avantaĝon de tiu morto?”

“Jes, tamen, juna ĉinino nomata Margaret S. H. Lim. Ŝi estas la flegistino, kiu prizorgis s-inon Baltiks. Ŝi estas la amdonantino de la pliaĝa filo, sed tiu ne kuraĝis edziĝi al ŝi, malgraŭ ŝia ripeta peto, ĉar la patrino ne konsentis, kaj tiun li ne volis malkontentigi. La restadpermeso de tiu flegistino senvalidiĝos post ses monatoj, kaj laŭdire tre riskas ne esti renovigita, ĉar pro la nuna senlaboreco oni ofte ne daŭrigas la laborpermesojn de eksterlandanoj. Nun, kiam la patrino mortis, la filo eble edzinigos sian amatinon, kaj tiel solvos ties administracian problemon.”

“Se estis grave por ŝi resti ĉi-lande, tio estas perfekta motivo.”

“Jes, sed ŝi troviĝis milojn da kilometroj for, en Malajsio, en Penang, ĉe sia mortanta patrino. Dume, alia flegistino ŝin anstataŭis.” “Eble la bofrato mortigis la patrinon por ŝi.”

“Materie ... eble, kvankam, se vi konus tiun burokraton, vi ne imagus lin kun amazonia murdilo... Sed psikologie estus neeble: li havas vere rasistan sintenon kaj ĉesis la rilatojn kun la frato, kiam tiu ĉi dungis la malajsian ĉininon kaj pariĝis kun ŝi. Tion multaj atestoj konfirmas.”

* * *

Iom pli ol unu monaton poste la dua murdo okazis. Klaŭdja Delvál, bela virino 38-jara, estis trovita morta en la ekstera naĝejo, kiun disponis la luksa vilao de la ge-Delvál-oj. Oni devis revenigi la edzon urĝe de Meksiko, kien liaj negocaj devoj lin kondukis.

Komence, ŝajnis evidente – kvankam ne tre kompreneble ĉe tiu sperta naĝantino, en malvasta privata naĝejo – ke ŝi dronis.

Sed iom pli detala observado aperigis sageton similan al tiu, kiu trafis Anabelan Baltiks. La medicina analizo rivelis, ke ŝi mortis kurarvenenite.

Enketante, oni trovis spurojn de persono – verŝajne viro, laŭ la ŝu-premaĵoj – kiu probable kaŭris en proksima arbustejo, de kie li pafis la sageton rekte en la koron de l’ viktimo. La vilao estis relative izolita, kaj neniu najbaro vidis ion ajn. Ke s-ro Delvál vojaĝis Meksiken kun sia juna amatino, kiu videble multe pli plaĉas al li ol la leĝa edzino, iĝis konfirmita fakto, sed ĝi neniom helpis solvi la misteron.

* * *

David Fajroŝtón estis 45-jara teknikisto pri centra hejtado kaj kaldronegoj. Kiam lin trafis la kurara sageto, li revenis hejmen tra parko, nokte, laŭ jam plursemajne konfirmita tradicio. Ĉi-foje, la polico esperis, ke ĝi fine sukcesos ekpaŝi al fruktodona spurvojo, ĉar David Fajroŝtón nur antaŭ kelkaj monatoj revenis hejmlanden de orienteŭropa malliberejo, en kiu li restis dekjare, post kiam pruviĝis, ke li havis profitan agadon surkampe de pasporta fabrikado, falsviza provizado kaj tra-lima pasigado de homoj, dokumentoj kaj varoj. Tiu fono, en kiu miksiĝis politiko, eble spionado, kaj certe komercado neleĝa, elvokis interesajn eblecojn. Sed la tuta serĉado montriĝis vana. Fajroŝtón estis siatempe arestita, li plenumis sian malliberan periodon, poste estis elpelita el la koncerna lando kaj dank’ al bonŝanco kaj al sociala institucio trovis laboron en sia komenca fako.

Du atestantoj prezentiĝis al la polico por diri, ke ili vidis en la proksimeco de tiu parko junan ĉininon dum la koncerna vespero. Tuj oni sin demandis, ĉu ekzistas rilato inter ĉi tiu murdo kaj la flegistino Lim, sed el pluraj fotoj de junaj ĉininoj, en kiujn la polico metis tiun de Margaret S. H. Lim, la du atestantoj elektis du malsamajn, el kiuj neniu montriĝis la flegistino de forpasinta s-ino Baltiks.

La enketo pri Fajroŝtón liveris multajn faktojn, sed neniun rilatigeblan al lia morto. La viktimo siatempe edziĝis al iu Zora Iskander, el Turkio, pri kiu neniu scias, kio fariĝis el ŝi, kiam la edzo malaperis oriente. Li ne havis infanojn, kaj se iu kuzo aŭ nevo eble heredos de li, lia mizera posedaro neniel povus klarigi la murdon.

Pli kaj pli certiĝis kaj ĉe la polico, kaj ĉe la publiko – sendube influata de ĵurnalistoj – ke oni ne serĉu racian klarigon al la krimoj. Ilin kulpas iu maniulo, kiu imagas sin amazonia indiano, iel trovis blovpafilon kaj kuraron, kaj por iu sadisma ĝuo mensmalsanula hazarde elektas viktimojn de iu ajn aĝo kaj sekso.

En veprejo, je ne tre longa distanco de la loko, kie Fajroŝtón falis murdita, troviĝis ŝu-premaĵoj, malprofundaj kaj ne tre netaj, jes ja, sed tamen certe sammezuraj (44) kiel ĉe la antaŭa sageta murdo.

* * *

Baronino Klara Lermiona vivis en kastelo. En ties apuda privata parko ŝi mortis. La murdonto facile eniris la parkon transgrimpante la muron per ŝnura ŝtupetaro, se juĝi laŭ la fibroj, kiuj restis al ĝi kroĉitaj. La ŝu-spuroj estis ĉi-foje tre klaraj, ĉar la tero ankoraŭ estis mola pro ĵusa pluvo, kaj ne plu malsekiĝis antaŭ ol la enketistoj alvenis. Kiel en la antaŭa kazo, la polico faris muldaĵojn el tiuj ŝuformoj: ili plene kongruis kun la pli frue trovitaj. Sed neniu alia spuro de la murdinto rimarkiĝis. Pluraj vilaĝanoj vidis tiuvespere aŭton, kiu iris la vojon direkte al la kastelo. Iliaj indikaĵoj estis sufiĉe precizaj, por ke la polico povu retrovi la veturilon. Temis pri iu konata politikulo, s-ro Janmarko Kolber, kiu efektive prezentiĝis al la kastelo por transdoni al ties posedantino donacon por ŝi de iu eksterlanda konato ŝia, kiun la vizitanto renkontis dum vojaĝo de parlamenta grupo. Montriĝis, ke ankaŭ parlamentano Kolber havas samgrandajn piedojn kiel la ŝu-preminto (44), sed lia ŝu-provizo ne enhavis ledaĵojn, kiuj plene konformus kun la polica muldo.

* * *

La polico informiĝis ĉe la frenezulejoj, petegante la psikiatrojn sciigi al ĝi, ĉu iu el iliaj pacientoj prezentas klinikan trajtaron akordigeblan kun la serio da murdoj, kaj uzas ŝuojn kun mezuro 44. Sed tiu serĉado ne fruktis.

Jano Karal tiam rimarkigis al leŭtenanto April, ke la viktimoj ordiĝas alfabete, sed tio ne helpis la enketon. Eble tamen tiu observo havis kiel rezulton, ke ĝi konfirmis, ke temas pri ia mensmalsanulo. Neniu mense sana, kun racia murdomotivo, havus kialon elekti similan sinsekvon, dum tiu respondus al la cerba funkciado de menso paranojeca.

La polico tamen serĉis kaj serĉis, ĉu la viktimoj havis ian ligon inter si, aŭ kun iu alia, aŭ eĉ unu komunan karakterizon. Sed tiuj esploroj nur trafis sakstratojn: ambaŭ seksoj estis reprezentitaj inter la viktimoj; la aĝoj variis inter 38 kaj 78; la riĉeco inter mizera (Fajroŝtón) kaj grandeca (Lermiona) pasante tra meza kaj relative alta (Delvál, Baltiks), kio cetere respondis al la diverseco de la sociaj originoj: laborista, burĝa kaj nobela; same diferencis la politikaj opinioj. La viktimoj ne havis komunajn hobiojn aŭ gustojn, ne apartenis al iu sama societo aŭ religio. Montriĝis evidenta, ke nur hazardo (aŭ la strangaj mensaj procezoj de frenezulo) difinis, kiu estos la venonta viktimo.

Dum la polico tiel vadis en marĉo de vana serĉado, la publiko pli kaj pli angoriĝis. Ĝuste la videble hazarda elekto de l’ viktimoj signifis, ke iu ajn povas trafiĝi de la murda sageto. Kiel protekti la tutan regionon (la kastelo de Klara Lermiona ja troviĝis je 70 kilometroj for de la ĉefurbo), ne estis demando facile solvebla. La ĵurnalistoj emfazis, ke ĉiu krimo okazis en izolita loko, nokte aŭ noktiĝe. Tial la homoj emis eviti izolitecon, kaj multaj hezitis, antaŭ ol nokte eliri.

* * *

Tamen, kiam Janik Pluriven eliris el la barbirejo, kie li laboris, aŭ, laŭ la propra vortuzo, “artis”, estis tagmeze, suno brilis, kaj la strato estis plenplena je homoj. La sageto lin trafis ĉe la kolflanko.

Li sentis etan pikon, metis instinkte la manon al ĝi, sensis ion lanugan kaj ĝin eltiris el sia kolo por ĝin forĵeti senrigarde, tiom koncentrita al siaj pensoj li estis, kaj tiom certa, ke lin tuŝis nur ia negrava insekto. Ke la ideo pri murda sageto ne trafis lin, ŝuldiĝas probable al la fakto, ke, kiel ĉiuj, li mense limigis la danĝeron al nokto kaj izolitaj lokoj. Pro tiu sama kaŭzo, la kvar preterpasantoj, kiuj duonsensis la fulman traflugon de io sibla, ne perceptis ĝin ĝuste: la kvar poste diris al la polico, ke ilia sola reago estis: “kiel rapide tiu insekto flugas” aŭ io simila.

Kiam Pluriven sentis ĉiujn muskolojn moliĝi, estis preskaŭ agrable, sed baldaŭ, sentante sin pli kaj pli malsana, li nepre devis sidiĝi. Li tiam ĵus eniĝis en flankan mallarĝan straton, kaj li eksidis sur domsojlon, en pordangulo.

La malmultaj uzantoj de tiu strateto preterpasis rapide, apenaŭ ĵetante rigardon al tiu juna homruino, ŝajne jam dormebria tagmeze. Kiam iu fine interesiĝis pri li, estis tro malfrue.

Kion povus fari la polico? Kiam koniĝis la kaŭzo de l’ morto, la krimulo certe jam estis malproksime. Longa serĉado trovigis la sageton ĉe trotuaro, kaj diversaj atestoj ebligis rekunmeti la moviĝojn de l’ junulo. Oni demandadis, ĉu iu vidiĝis kun longa blovpafilo aŭ similforma objekto, sed nenio eksciiĝis. Plian fojon, la kuraristo, kiel nun la popolo lin nomis, trafis netrafite.

“Estas senkuraĝige. Ni enketas, ĉar ni devas enketi, sed ni sentas nian penon senutila,” Karal diris al sia edzino Ĝoja.

“Efektive, se agas mensmalsanulo, kiu laŭ la ĝenerala opinio pafas ŝance, esplori la vivon de la viktimoj ne servas ian celon.”

“Ni tamen plue esperas, ke tiu frenezulo havas kialojn por celi tiujn kaj ne tiujn ĉi. Eble tamen estas rilato inter la diversaj murditoj ... Sed ni ne havas fortan kredon al tiu hipotezo.”

“Kion vi trovis pri tiu hartondisto?”

“Nenion rimarkindan. Dudeksesjara, samseksemulo, tre afabla homo, ŝatata egale de la klientoj kaj de la kolegoj, iom soleca. Li ne havas ian daŭran amrilaton jam relative longe. Unu punkton komunan kun la dua viktimo li havas: ambaŭ tre ŝatas naĝi. Sed Klaŭdja Delvál naĝis belsezone en la propra vilaa naĝejo, dum li tutjare vizitadis la hejtatan publikan naĝejon de Moricja. Li ankaŭ tre ŝatas vojaĝi kaj laŭdire ŝparas por foje pagi al si mondvojaĝon en ne tro malkomfortaj kondiĉoj. Neniu profitas de lia morto, li tute ne estis riĉa, kaj ne havas heredantojn. Li ne havis konatajn malamikojn, se escepti knabon, kiu foje enamiĝis al li kaj neniam konsoliĝis, ke ilia am-afero ne daŭris pli longe pro malfidelo de Pluriven. Sed tiu knabo – kiu ne havas konfirmeblan alibion – ŝu-mezuriĝas je 38.”

“Certe vi povis dedukti el la diversaj atestoj, de kie la sageto venis, kaj do kie troviĝis tiu, kiu ĝin pafis?”

“Jes. Iom similas la mortigon de John Kennedy. La persono staris en la Vita-Domego, sur la 4-a etaĝo, ĉe fenestro de oficejo nun neokupata. Estas nenio tie, eĉ ne meblo, tiel ke la pordo ne estis ŝlosita. Neniu vidis iun ajn viron portantan suspektan objekton iri tien. Estas multaj oficejoj, multaj etaĝoj, pluraj liftoj. Se la koncernato uzis la ŝtuparon, li povis iri supren kaj malsupren renkontante neniun, ĉar ni konstatis enketante, ke eĉ multaj oficistoj ne scias, kie troviĝas la ŝtuparo!”

“Mi ne miras.”

“Ni cetere per fotografia procedo kun specialaj lumanguloj sukcesis riveli spurojn de paŝoj faritaj de la konata plandumo kun mezuro 44, kvankam estis apenaŭ videblaj. Pro la distanco ni opinias, ke ne uziĝis indiana blovtubo, sed speco de speciala pafilo, verŝajne laŭcele konstruita.”

“Tio estas interesa malkovro.”

“Jes, la unua kuraĝiga post la ŝuspuroj. Venis ankaŭ dua: mikroskopa peceto de fadeno el ruĝkolora lano, kiu kroĉiĝis al la fenestrokadro. Fakte, ni ne scias, kion tiri el ĝi, kaj ni fidas plu la longan rutinan esploradon ĉe la armil-amatoroj, anoj de pafkluboj kaj similaj medioj, kiun ni entreprenis. Eble tiel ni fine trovos, sed kiom mortos antaŭe? Tio terure naŭzas min.”

* * *

Post la morto de Pluriven ĵurnalisto rimarkigis, ke la viktimoj estis atakitaj laŭ alfabeta ordo. Tiu fakto, jam notita de la polico, havis duoblan efikon: ĝi trankviligis ĉiujn personojn, kies familia nomo komenciĝis per literoj inter A kaj Plu, kaj intensigis la timajn sentojn ĉe ĉiuj aliaj. Inter ĉi-lastaj troviĝis Bruco Stevan.

Kvankam ĉiuj konantoj klasis lin inter la kuraĝulojn, li fakte estis timema viro, kiu penadis venki sian timon kaj preskaŭ ĉiam sukcesis, tiel ke li ofte montriĝis riskema. En la profundo de l’ koro, la ŝanca pafado de l’ kuraristo lin teruris, sed li fortostreĉis por konvinki sin, ke la risko ne estas tiel serioza, fundfunde ...

Tial, malgraŭ la admonaj vortoj de la edzino, li decidis piediri sola al la kutima ŝakkluba kunveno tiunokte. Dum li revenis, paŝante sur Vaŭĉa aleo, kiu laŭiras la fervojon kaj estas relative dezerta loko, li aŭdis siblan sonon kaj sentis sin pikita al la nuko.

La enketo rivelis, ke la krimulo sin kaŝis malantaŭ unu el la platanoj, kiuj vice staras rande de la aleo, kiam li pafis. La grundo estis bona, el polica vidpunkto, kaj la kutimaj ŝu-spuroj estis ĉi-kaze forte premitaj. Sed neniu atestanto troviĝis, kiu vidis ion sciigan, nek iu ajn materia lasaĵo krom la ŝu-markoj. La kuraristo esti vere singarda.

Bruco Stevan havis direktoran pozicion en Banko Garamel. Lia ama kaj familia vivo estis senproblema. Li vivis la vivon de normale honesta bankisto. Kiam li akiris tiun postenon, lin ege ĵaluzis la ambicia Jozefo Kandaŭ, kiu sopiris al tiu promocio. Karal iom ludis kun la ideo, ke jen ebla motivo prezentiĝas – des pli ĉar tuj la bankaj aŭtoritatoj decidis, ke Kandaŭ nun ricevos tiun direktorecon – sed, se diri nenion pri la fakto, ke tiu maniero progresi profesie ne tre ekvilibre konsideras riskojn kaj avantaĝojn, Kandaŭ troviĝis en Londono, kiam la murdo okazis.

Oni sciis ankaŭ, ke Stevan havis problemojn kun kartelo da venezuelaj firmaoj, kiuj rigardis sin trompitaj de li en afero, pri kiu li plene respondecis. Pluraj similaj okazaĵoj, kvankam malpli gravaj, prezentiĝis lastatempe, sed en neniu la morto de Bruco Stevan vere helpis al la koncernatoj. Kiel ĉiufoje antaŭe, oni refalis al la konkludo ke agas frenezulo hazarde elektanta.

* * *

Kaj tamen al Ĝoja – psikologino – tiu hipotezo ne plaĉis.

“Mensmalsanulo ne agas tiamaniere. Li sekvas difinitan sistemon. Jes ja, estas la alfabeta ordo, sed nenio pli. Mensmalsanulo, kiu murdas serie, ĉiam atakas homojn kun iu komuna trajto. Povas temi pri seksmaniulo, kiu strangolas junajn samtipajn knabinojn, aŭ pri ia venĝemulo, kiu mortigas homojn kun uniformo. Sed ĉi tiu sinsekvo estas tro nekohera. Mi proponas alian hipotezon: vi alfrontas ĉi-foje entreprenon, kiu murdon organizas por klientoj, kontraŭpage. Nur ĝi kongruas kun la laŭŝajne hazarda elekto de l’ viktimoj.”

Karal silentis. La vortoj de Ĝoja elvokis al li ion, sed li ne povis retrovi kion, precize. Kaj jen ĝi revenis.

“Ĝoja, ĉu vi memoras,” li diris iom ekzaltiĝe, “tiun strangan anoncon en la reklamfolio?”

“Anoncon... Ha jes! Kompreneble mi memoras! ‘Pli bone ol korkonsiloj! Murdkonsiladon ni proponas! Multaj personoj deziras, ke iu el iliaj konatoj aŭ proksimuloj mortu, sed ne scias, kiel realigi tiun revon multosolvan...’ La polico petis plurajn personojn respondi, ĉu ne?, por vidi pri kio temas...”

“Jes, kaj ĉiuj ricevis longan religian predikon pri tio, ke estas latentaj krimuloj, kaj devas preĝi Dion por superi tiun mismoralan inklinon ktp ktp. Ni tiam konkludis, ke agis nur unu el la multaj religiemaj frenezuloj, kiuj vivas niaepoke, kaj forgesis la aferon.”

“Sed eble el la centoj da leteroj, kiujn la anoncinto ricevis, kelkaj montriĝis pli seriozaj, kaj rezultigis konkretan proponon de murdo, kies ‘mendanto’ neniam troveblus, ĉar estus neniu rilato inter li kaj la efektiva plenuminto.”

En la okuloj de Jano Karal ekbrilis lumeto espera.

* * *

Kaj jen subite alia neatendita esperigaĵo montriĝis, sub la formo de juna tajpistino, laboranta en unu el la oficejoj instalitaj en la Vita-Domego, de kie la kuraristo pafis al Pluriven.

“Mi hezitis veni, ĉar eble mia rimarko havos neniun valoron...” Karal gratulis, ke ŝi tamen venis.

“Mi legis en gazeto, ke la sola indikaĵo trovita, kiam tiu haristo murdiĝis, estis ruĝlana fibreto. Nu, dum mi malsupreniris laŭ tiu ŝtuparo, kiun neniam iu uzas, ĉar ĝi estas tre bone kaŝita, mi renkontis virineton, kiu alsupris. Mi memoras ŝin tre bone, unue ĉar mi ĝenerale havas tre bonan memoron pri fizionomioj, due, kaj ĉefe, ĉar ŝi surpriziĝe saltetis, konsternita, kiam ŝi vidis min. Ŝi surhavis ruĝan trikaĵon, kaj ŝi portis per la mano specon de vojaĝsako.”

Karal sentis sin invadata de intensa plezurondo.

“Mi hezitis raporti la aferon, ĉar la gazetoj ĉiam aludis al viro, kvazaŭ tio estus jam nekontesteble difinita fakto...”

Ŝia priskribo estis tiel preciza, ke Karal venigis la polican desegniston. Ĉi-lasta korektadis siajn provojn laŭ la indikoj de la juna virino, dum Karal staris malantaŭ rigardante. Pli kaj pli ŝajnis al ke li jam vidis tiun vizaĝon. Kaj subite li memoris. Li elkuris el la ĉambro al la dosierejo, kie li traserĉis, ĝis li trovis la deziratan foton.

Tiu kuŝis en dokumento de la dosiero pri Fajroŝtón. Laŭ la kutima sistemo, kiu garantias, ke oni ne influos atestanton, li elektis el vasta kolekto kvin aliajn fotojn de jen tre similaj, jen iom malsimilaj inoj. La junulino ne hezitis: “Estas ĉi tiu, kvankam malpli juna nun.”

Jano devis subpremi sian emon ŝin kisi.

* * *

“Kiu ŝi estas?” Ĝoja demandis pri la foto. Jano respondis ridetante: “Zora Iskander, al kiu antaŭ deko da jaroj edziĝis la ... atendu... jes, la tria viktimo, David Fajroŝtón.”

“Sed kiel ŝi rilatas al la barbiro, kiun ŝi verŝajne murdis?”

“Respondon ni ankoraŭ ne havas. Tamen, ne povus esti koincido.”

“Ĉu vi arestos ŝin?”

“Ni eĉ ne scias, kie ŝi vivas nun. Eble ŝi venis ĉi tien nur por la murdo. Se ni trovos ŝin, ni unue traserĉos ŝiajn aferojn, por kapti la sakon, eble eĉ – kial ne optimismi? – la armilon. Sed se ŝi loĝas en Ankaro, aŭ Damasko, aŭ Novjorko, la aferoj ne evoluos tiel glate...”

Sed jam la sekvantan tagon la kuracist(in)o elektis novan viktimon, la sepan.

“La publiko trankviliĝos: ni atingis la finon de la alfabeto,” Karal tuj komentis, kun malĝoja humuro.

Zakario Zajoncek estis 53-jara kaj lin ronĝis kancero, kiu lasis al li nun nur sep aŭ ok monatojn da vivo. Lia tuta familia kaj amika rondo rigardis tiun morton beno, kiun mem ne kuraĝus kaŭzi, sed kiu metis finon al apenaŭ elportebla morala mizero.

La enketo pri li ne rivelis pli da spuroj ol ĉe la aliaj, nek pli da senco.

La rutina esploro pri Zora Fajroŝtón, naskita Zora Iskander, relative rapide disvolviĝis.

“Ŝi vivas nun sub la nomo de Zora Hariman,” Jano informis la edzinon.

“Kiel ŝi ŝanĝis sian nomon, ĉu leĝe?”

“Tute ne leĝe. Ŝi simple edziniĝis eksterlande al tiu Hariman, kun falsaj paperoj, kaj revenis ĉi tien kiel pseŭdo-laŭleĝa edzino. Ŝajnas, ke ŝi konkeris Hariman pro lia riĉo, kaj neniam diris al li, ke ŝi ie jam havas edzon!”

“Tiel ke la reapero de David prezentis por ŝi katastrofon! Kio okazis? Ĉu li ne tuj iris al ŝi reveninte? Ne, kompreneble, li ne povis scii, kie ŝi nun loĝas.”

“Tamen estis por ŝi terura bato. Sufiĉa motivo por krimo, ĉu ne?”

“Se ŝi ne havas tro da skrupuloj, kaj havas multajn avantaĝojn en sia nuna stato, kompare kun la antaŭa, jes, tio estus sufiĉa motivo. Sed ĉu ŝi restis ĉi-urbe dum la tuta tempo? Ŝi terure riskis renkonti lin!”

“Ŝi restis, sed laŭ la ricevitaj atestoj, ŝi montriĝis pli kaj pli zorga. Post pluraj monatoj, dum kiuj li ne trovis ŝian spuraron (oficiale, ŝi foriris eksterlanden, kaj neniam revenis), ŝi vojaĝis al Turkio. Fakte, ŝi estis en Istanbul, kiam ŝia edzo ricevis la mortigan sageton.”

“Sed ŝi sendis mortigan sageton al tiu haristo, kun kiu ŝi neniel rilatas ... Interese, ĉu ne?”

* * *

La ĉefurba polico disponas multajn detektivojn kaj aligradajn enketajn helpantojn. La kuraristo kaŭzis tiom da publika emocio, ke estis decidite lanĉi kontraŭ li grandan operacion. Oni esploris pri ĉiu morto laŭ novaj anguloj, kaj la latenta strukturo, lerte kaŝita, finfine riveliĝis.

Ses personojn oni arestis kaj longe pridemandis. Ili nomiĝis Margaret S. H. Lim, Roberto Delvál, Zora Hariman, Markolino Lermiona, Janmarko Kolber kaj Jozefo Kandaŭ. Ili ne eltenis la policajn demandlavangojn, nek la alfrontiĝon kun la disaj pruveroj, kiujn la enketistoj sukcesis trovi. Tiel klariĝis fine la tuta afero.

* * *

“Oni povas ĝin rekunmeti jene,” Karal diris al sia edzino. “La ideon havis Kolber, brilkariera, ambicia politikulo, kiun eta barbiro ĉantaĝis.”

“Pri kio?”

“Kolber seksumis kun li. Li estis ambaŭseksema, kaj praktikis samseksemecon, kvankam tre modere, dum parto de sia vivo. Sed li sciis, ke publika diskonigo de tiu fakto ruinigus lian politikan progreson. Ankaŭ Pluriven tion komprenis, kaj provis ekspluati. Kolber estis fanatika amatoro pri armiloj, konis ĉiaspecajn teknikojn, kaj mem foje elpensis specon de malmuntebla pafilo uzebla kun minimumaj sagetoj.

“Kiam la postuloj de Pluriven fariĝis pli ampleksaj, li decidis seniĝi je li, kaj tuj pensis pri tiu sia armilo, sed, kontraŭe al multaj krimuloj, li ĝuste taksis la efikecon de l’ polico, kaj li pensis, ke la sola maniero eviti suspektiĝon estas havigi al si alibion absolute neatakeblan.

“Li ekhavis ideon, kiel fari, dum li foje troviĝis kun f-ino Lim ĉe paf-amatora klubo, kie oni sporte ekzercas sin pri armiloj. Ili trinkis glason konversaciante, kaj ŝi rakontis pri siaj administraj problemoj kaj la troa moleco de la viro, kiun ŝi tamen amis, aldonante: ‘Sendube mi venas ĉi tien pafi al celtabulo, ĉar mi ne povas pafi al mia “bopatrino” hejme’. Li respondis: ‘Kaj se mi pafus al ŝi, ĉu vi farus al mi la saman servon?’ La ideo montriĝis tiel evidenta solvo al ambaŭ, ke ili ĝin akceptis. Sed tamen ili pensis, ke estos eĉ malpli danĝere, se trovos trian partoprenanton.”

“Kaj tiam ili publikigis tiun strangan anoncon, ĉu ne?”

“Jes. Estis ideo de Kolber. Ili ricevis multajn respondojn, el kiuj granda aro da tre fantaziaj, kaj aliaj, kies polican aŭ similan devenon

suspektis. Sed kelkaj ŝajnis seriozaj, eĉ se – aŭ ĉar – tre singardaj. Al tiuj ili respondis provante ricevi pliajn informojn, ĉiam ĉe gazeta anoncadreso. Iom post iom ili kontrolis, ĉu la priskribitaj cirkonstancoj estas ĝustaj, ekzemple pri la duedzeco de Zora, aŭ la ŝancoj de Kandaŭ ricevi la postenon de Stevan.”

“Ĉu ili ne prenis sur sin teruran riskon, ke la polico ĉion malkovrus?“

“Tamen ne. Ni havis neniun rimedon trovi, pri kio temas, kaj se ni insistus – sed Kolber tute prave antaŭvidis nian reagon – li verŝajne dirus, ke li faras tion kadre de socipsikologia esploro, aŭ ion similan. Tiustadie ankoraŭ ne estus delikto.”

“Kio okazis poste?”

“Kolber renkontis ĉiun interesaton, por lin taksi. Li estas tre bona homjuĝanto (ankaŭ pro tio li sukcesas politike) kaj fidis sian kapablon eventuale elkribri la neseriozulojn, perfiduntojn aŭ spionojn policajn. Kiam li estis certa, li klarigis al ĉiu – aparte – sian planon: ke ĉiu murdu iun, kun kiu li havas neniun rilaton, dum la vera interesato havas alibion ŝtalsolidan.”

“Sed tamen... la pafilo...”

“Lim klarigis al ni, ke tio ne vere starigis problemon. Ili multe enketis pri la petintoj kaj konservis nur tiujn, kiuj karaktere kaj lertece ŝajnis kapablaj akcepti tian solvon. Ili decidis, ke ili dediĉos ok monatojn al planado kaj ekzercado. Nur Kolber konis ĉiun. Li pasigis preskaŭ plene sian tempon organizante la necesajn enketojn por koni la kutimojn de la viktimoj, ktp. La aliaj helpis lin laŭpete. Li ankaŭ aranĝis, ke ili ekzercu sin en la uzado de la sagetpafilo. Ŝajnas, ke ĝi estas tre preciza, kaj ke oni facile lernas ĝin utiligi. Krome, trejniĝis por ĝin munti kaj malmunti plej rapide.”

“Kaj kio pri la kuraro?”

“La kuraron Kolber ricevis de Lim, kiu ŝtelis ĝin el hospitalo, kie ŝi laboris antaŭe, kaj kie oni ĝin uzas kiel anestezan substancon. Ili sukcesis koncentri ĝin dank’ al la fakaj konoj de Markolino Lermiona, kiu estas ĥemiisto.”

“Supozeble la alfabeta ordo kaj la ŝu-spuroj celis kredigi, ke agas nur unu persono kun mankanta klapo en la kapo, ĉu ne?”

“Jes. Estis decidite, ke ili ĉiam provos lasi spurojn de tiuj ŝuoj. Kaj ili simple ordigis la viktimojn alfabete por forturni la suspektojn.”

“Finfine, kiu profitis de kies morto?”

“Nu, Margaret S. H. Lim povis edziniĝi al la filo de s-ino Baltiks kaj tiel solvi siajn vivproblemojn, inkluzive de la restadpermesa. S-inon Baltiks mortigis Jozefo Kandaŭ, kiu ambiciis la postenon de bankdirektoro. Ties promocion ŝtopis Bruco Stevan, la ŝakludanto, kiu mortis sur Vaŭĉa aleo, ĉu vi memoras?”

“Jes. Kiu murdis lin?”

“Roberto Delvál, la edzo de la naĝema Klaŭdja.”

“Kaj Klaŭdja Delvál mortis pro sageto sendita de ...?”

“... de Markolino Lermiona, la nevo de la baronino.”

“Kial Roberto Delvál deziris, ke lia edzino mortu?“

“Por vivi senĝene kun sia juna amatino. Li ne volis eksedziĝi, ĉar la vilao, komforta kapitalo kaj diversaj valoraĵoj apartenis al Klaŭdja, lia edzino.”

“Oj! Jano! La reto de murdantoj kaj viktimoj estas tiel komplika, ke mi perdiĝas! Ĉu vi povus ...”

“Resumi? Mi klopodos. Jen. Anstataŭ f-ino Lim agis Jozefo Kandaŭ por likvidi Anabelan Baltiks. Anstataŭ Roberto Delvál agis Markolino Lermiona por mortigi Klaŭdjan Delvál. Anstataŭ Zora Hariman-Fajroŝtón agis Lim por likvidi Davidon Fajroŝtón. Anstataŭ Markolino Lermiona agis Kolber por likvidi la baroninon ...”

“Kial Markolino murdigis sian onklinon?”

“Por heredi. Li stulte faris ŝuldojn, kaj bezonegis monon por repagi la ŝuldojn, per kiuj li repagis la ŝuldojn, se vi komprenas.”

“Baroninon Lermionan do alpafis Kolber. Kaj poste?” “Anstataŭ Kolber agis Zora por likvidi Pluriven, la ĉantaĝiston, kaj anstataŭ Kandaŭ agis Roberto Delvál por likvidi Brucon Stevan, la obstaklon al promocio.”

“Sed kiu mortigis Zakarion Zajoncek? Kaj kial?”

“Kolber lin murdis. Ili fine decidis enmeti inter la viktimojn iun tute senrilatan kun ĉiu el ili por konfuzi eĉ pli la serĉadon. Kaj ĉiuj konsentis, ke oni trovu homon, kies nomo komenciĝas per unu el la finaj literoj de la alfabeto, kaj kies morto estos beno kaj por li kaj por liaj proksimuloj. Vi vidas, ke ili estas homaj, fundfunde.”

“Kompreneble ili estas homaj! Kio povus esti pli tipe homa ol iliaj motivoj? Mono, sekso, ambicio ...”

“Nu, estus kiel ajn, finita la tragedio. Ni solvis la nesolveblan murdserion. La krima ondego kvietiĝis.”

“Sed ne la kriminala.”

“La kriminala? Kion vi volas diri?”

“Nu, mi pensis pri la kriminalaj advokatoj. Ili certe antaŭĝojas la procesojn. La publiko ilin sekvos ĝue, ĉu ne? Ĉu povus estis aliel? Imagu! Post dekmonata reklamado!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.