La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU  RAKONTI NOVELE?

Aŭtoro: Claude Piron

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Stefano fuĝas de la polico

“Sed tio estas mia veturilo!” Karal nekredeme ekkriis. Antaŭ li, leŭtenanto Remon ĵus ripetis al sia telefona kunparolanto la indikojn, kiujn li ricevis antaŭ minuto.

“Via aŭto?” li eĥis mire, ripozigante la telefonon.

“Jes, mia!”

“Kia eksterordinara koincido! Ĉu Ĝoja...?”

“Ne. Prenis ĝin ne mia edzino, sed mia nevo Stefano. Li pruntis ĝin de ni por du tagoj, por iri al Akvoviva.”

“Ĉu vi scias, kiam li intencis foriri?”

“Jes, li tion menciis hieraŭ, kiam li venis prunti la aŭton; li diris, ke li forveturos je la oka ĉi-matene.”

“Vere ni estas bonŝancaj. Estos multe pli facile trovi ĝin kaj lin averti, se eĉ antaŭ la unua serĉeto ni jam konas la direkton, kaj la horon, kiam la veturilo ekiris. Ni senpene deduktos ĝian proksimuman situon.” La leŭtenanto reprenis la telefonon kaj kelkvorte klarigis en ĝin kiel precizigi la antaŭe donitan serĉ-ordonon.

“Bonŝancaj! Jes, iurilate, sed aliflanke ... Pensi, ke mia nevo vojaĝas tute trankvile kun bombo eksplodonta ... Je la kioma la ulo diris, ke ĝi eksplodos?”

“Je la 11-a.”

“Ni disponas do iom pli ol du horojn por lin trovi kaj liberigi je tiu minaco. Ni esperu, ke li ne ŝanĝis sian planon.”

“Ni verŝajne baldaŭ scios.”

“Mi ankoraŭ ne kapablas kompreni, kiel tiu teroristo povis konfuzi mian aŭton kun tiu de la celata sekreta agento.”

“Malfeliĉa hazardo. Via veturilo troviĝis en la sama aŭtolasejo, ĝi havas la saman koloron, estas la sama modelo, kaj la numerplatoj tre similas. Verŝajne ili ege rapidis, kaj kiam oni ŝtele faras tian kaŝan laboron, oni havas streĉitajn nervojn, kiuj fojfoje fuŝigas. Ni neniam scios la detalojn, ĉar la bombmetintojn ni neniam kaptos.”

“Estis tre honeste fare de ili averti vin tuj, kiam ili konstatis la eraron.”

“Nu, ĉiam devas esti proporcio inter risko kaj efiko. Estas en nenies intereso, ke simpla civitano senrilata kun ilia sekreta milito mortus kaj eble mortigus aliajn, dum estas tre facile kaj senriske informi la policon pri la fuŝo. Estas la avantaĝo de aŭtomata telefono por ili. Ni ĝenerale grumblas pri tio, ke telefonanton oni ne plu povas kapti kiel en la komencaj tempoj, sed ĉi-kaze, dank’ al tiu anonimeco, sendube, via nevo estos savita.”

* * *

Fakte, la afero ne estis tiel simpla. Stefano ja, kiam li aŭton disponis, ĉiam akceptis en ĝin petveturantojn, verŝajne pro iu reciproka sento: li mem ofte vojaĝis petveture. La viro, kies petgeston li pozitive respondis, estis eble 25-jara, mezgranda, kun plaĉa vizaĝo, kaj dorsosako videble tre peza. Kiel Stefano povus diveni, ke la dorsosakon plenigas la rezulto de ĵus sukcesinta bankorabo? Ke la simpatia petveturanto havas ĉe si aŭtomatan pistolon kaj post nelonga banala konversacio diktos mem la vojon sekvotan?

Antaŭ ol la polico havis la tempon “ŝlosi” la kvartalon, kie la banko situas, la junulo jam motorcikle atingis la kelon, kie li preparis la ŝanĝon de personeco – de maskita rabisto-motorciklisto al kampadulo dorssaka – kaj li decidis petveturi pro la penso, ke oni des malpli kapablos trovi lin, se li mem lasos al la hazardo la elekton de la veturilo, kiun li uzos.

Kaj nun, li eligis sian pistolon, kaj ordonis al Stefano direktiĝi al Malpáz.

* * *

“Ĉu vi havas radion en via veturilo?” la leŭtenanto demandis, kaj, ĉe jesa respondo, li donis instrukciojn por ke dissendiĝu “urĝa mesaĝo al s-ro Stefano Farnadzo, veturanta en aŭtomobilo kun jenaj karakterizoj: ...” La mesaĝo kompreneble nenion klarigis, nur petis, ke li urĝe kontaktu policejon. La unua serĉado, kiun la polico entreprenis, ja tute ne sukcesis.

“Espereble li aŭskultos...” onklo Jano diris emociplene. Estis la 9-a kaj 45 minutoj.

* * *

“... estas petata komuniki kun la polico kiel eble plej urĝe pro serioza kaŭzo. Ni ripetas. Urĝa mesaĝo al s-ro Stefano Farnadzo ...”

“Estas mi!” ekkriis Stefano. “Kio ...?” Sed la alia jam interrompis: “Vi serĉas pretekston por min liveri al la polico, ĉu ne? Kvankam kiel vi intencas fari, mi ne povas imagi mem.”

“Vi regas la situacion ĉi tie,” Stefano rebatis. “Vi min mortigus, antaŭ ol mi eĉ okulumus al policano. Mia paperujo troviĝas en mia jako sur la malantaŭa seĝo, prenu ĝin, ĝi enhavas mian identigan karton.”

“Se vi opinias, ke per tia ruzo vi atingos, ke mi ĉesu direkti la armilon al vi, vi eraras,” la kaptinto sarkasmis. Kaj plu tenante Stefanon sub minaco pistola, li gimnastikis ĝis li sukcesis kapti la jakon, kaj la paperujon. Malfacile kredante la proprajn okulojn, li murmuris:

“Vi pravas, vi nomiĝas Stefano Farnadzo. Sed kiel eblas ke la polico ...?”

“La mesaĝo tute certe ne rilatas al vi,” diris la nevo de Karal, pensante, ke ju pli li sekurigos la alian, des pli bone por li estos. “Eble iel eksciis, ke estas ia danĝera difekto en la motoro aŭ alia organ...”

“Ne parolu!” la kunulo bojis, kaj Stefano malagrable sentis, ke tiu fariĝas nerva. “Mi bezonas pripensi, kaj povas pripensi nur en silento. Se la polico serĉas ĉi tiun aŭton, eĉ kun savaj intencoj, tio ŝanĝas la tutan problemon.”

* * *

10:00

“Jano! Kio okazas?” En la telefono aŭdiĝis la voĉo de Ĝoja Karal, la edzino de l’ polica detektivo. “Ĉu mi ĝuste aŭdis aŭ ĉu mi ial miskomprenis la nomon? Ĉu la radio ne ĵus dissendis mesaĝon por Stefano?” Jano hezitis, ĉu diri la veron aŭ ne.

“Jes, ni provas atingi Stefanon...”

“Devas esti tre facile, li iris al Akvoviva. Vi certe povas kalkuli, kie li proksimume troviĝas sur la aŭtvojego.”

“Ĝuste la problemo estas, ke li ne troviĝas sur ĝi.”

“Jano! Klarigu al mi sincere. Mi maltrankviliĝas. Almenaŭ mi sciu!” Ŝin aŭdeble jam tenis angoro. En similaj cirkonstancoj, estas pli bone scii la veron ol lasi la imagon disvagi. Li klarigis pri la bombo.

“Terure! Kio povis okazi al li?”

“Mi ne komprenas. Policaj veturiloj serĉis laŭ la tuta vojego, kaj ankaŭ laŭ la aliaj vojoj. Stefano ial ŝanĝis sian direkton. Ne eblas, ke li plu vojaĝus direkte al Akvoviva.”

“Strange! Kial do li ŝanĝis?” Kaj kun trema voĉo ŝi aldonis: “Ĉu eblus, ke la bombo jam eksplodis?”

“Ne. Se tio okazus, ni trovus eĉ pli facile ... Sed ne maltrankviliĝu. Ni nepre trovos lin. Nun la tuta landa polico estas avertita. Al kiu ajn loko li iras, ni ne pretervidos lin.”

* * *

10:15

“Ne povas esti danĝero meĥanika. Tio estus troa koincido,” la juna rabisto konkludis sian pripensadon. “Sekve, iel la polico sekvis min, kaj scias, ke mi veturas viaaŭte. Kial ili ne arestis min pli frue, mi ne komprenas, sed pro iu nepensebla indikaĵo ili scias, ke mi elektis vin kiel transportanton.” Li eksilentis plu, medite. “Kaj tamen,” li reparolis, “mi bezonas veturilon.” Ŝajnis, ke li bezonas laŭte paroli por ordigi siajn pensojn. Tial, eble, li postulis silenton por pripensi. Tio ne plaĉis al Stefano, kiu diris al si: ‘Se li tiom bezonas laŭtvoĉi por elturniĝi pense, eble li ne estas tre inteligenta’. Sed jen la alia plu diris:

“Ĉu mi mortigu vin, kaj eskapu en la kamparon? Se mi ne mortigos vin, kaj petos, ke vi lasu min ie ĉi-proksime, vi tuj informos la policon, kie kaj kien mi forfuĝis. Do mi devos mortigi vin.”

* * *

10:20

“Jano, ĉu vi havas novaĵojn?”

Palvoĉe li respondis:

“Ne, kara, ni faras nian eblon.”

“Avertu per radio, dirante la veron. Kial vi tion ne faris?”

“Ni ne volas maltrankviligi la tutan loĝantaron. Estas jam tro da tiuj teroristaj agoj.”

“Sed se la homoj scios, pri kio vere temas, ili prenos la aferon pli serioze, kaj pli helpos vin. Ĉu li havis sufiĉe da benzino por la tuta vojaĝo?”

“Mi ne scias...”

Estis decidite dislanĉi novan mesaĝon al la tuta civitanaro, kun speciala atento pri aŭtistoj kaj benzinvendistoj. Ĉiuj personoj rimarkintaj la koncernan veturilon estis petitaj informi la plej proksiman ĝendarmejon aŭ policejon.

* * *

10:25

Unu minuton antaŭ ol tiu insista mesaĝo efektive dissendiĝis, la juna rabisto diris:

“Fermu vian radion, tiu muziko malhelpas min pensi.” Al kio li aldonis:

“Iru la unuan mallarĝan vojon, kiu direktiĝas al la montaro. Mi bezonas pripensi, kaj sur la vojo, kie ni nun troviĝas, ni tro riskas renkonti polican aŭtomobilon.”

Post du minutoj, ili forlasis la jam triarangan vojeton, sur kiu ili tiutempe veturis.

“Tiu neasfaltita vojeto perdiĝas en la arbaron. Uzu ĝin. Tiel mi povos trankvile kaj senriske konsideri vian sorton, kaj la mian.”

* * *

10:35

“Kion diras la helikopteroj?” Jano demandis.

“Ili nenion trovis,” respondis Remon. “Ni kalkulis ilian serĉozonon laŭ la kapabloj de via veturilo. Ili superflugis komence la unuarangajn vojojn, poste la duarangajn, nun la triarangajn. Sed ne estas tre facile.”

* * *

10:40

“Mi petegas vin, Ĝoja, ne voku min plu; se mi havus informojn, mi tuj telefonus al vi.”

“Mi scias. Racie vi tute pravas. Sed mi ne povas ordoni al mi ne telefoni, mi tiom zorgas! Ĉu vi ne ricevis respondojn al la alvokoj?”

“Jes. Dekojn. Ni esploras ĉiujn. Sed multaj koncernas similan veturilon, tamen ne ĝin.”

Li ĝemspiris. Jam per si mem la atendo estis nervoŝira. Kaj Ĝoja tiom amas sian nevon!

* * *

10:45

“Mi laboris ĉe garaĝisto, kaj, kvankam mi ne findiplomiĝis, mi tamen faris meĥanikan metilernon,” diris Stefano. “Se estas io vera en tiu radiomesaĝo, se temas pri meĥanika danĝero, mi povus tion kontroli, kaj verŝajne rapide trovos.”

Sed la alia malfidis.

“Vi provos uzi tiun pretekston por superruzi min iamaniere. Ne. Certe tiu mesaĝo ne rilatas al meĥaniko. Iel ili sciis pri mi, kaj volas min kapti. Sed ili ne sukcesos ...”

La veturilo nun supreniris en arbaro laŭ zigzaga tervojo.

“Ĉiaokaze, se estus ia serioza difekto, jam delonge la akcidento okazus. Ni veturas nun jam pli ol unu horon kaj duonon, kaj ĉio montriĝas en ordo.”

* * *

10:50

Ili staris ĉirkaŭ mapo. Remon signis lokojn graskrajone.

“Ĉi tie, tie, tie kaj tie ĉi,” li finis. “Tiuj telefonaĵoj koncernas la saman regionon. Verŝajne do ne temas pri eraroj, sed pri atestantoj, kiuj aŭtente vidis ĝin.”

“Tamen mi ne komprenas, kial Stefano iris tiudirekten. Ĉu li freneziĝis?” Jano prononcis zorgmiene, kaj jen la telefono eksonoris.

“Nekredeble!” komentis Remon aŭskultante, kaj relokinte la aparaton, li mire rigardis Janon.

“La ĝendarmoj de Novafónt, en la distrikto de Montlimaka, patrolis sur monta, traarbara vojo, kiam el vojo senasfalta alvenis veturilo kun la samaj koloro kaj marko kiel via. La numerplaton ili ne havis la tempon noti, ĉar vidinte la ĝendarmojn, aŭ eble eĉ nur la asfaltan vojon, la veturilo returne iris kun freneza rapideco. La ĝendarmoj provas sekvi ĝin, sed atingis en la arbaro vojkrucon kun tri eblaj direktoj kaj misprenis la spurojn de alia aŭto por tiuj de la via. La stiranto de la koncerna aŭto nenion vidis. Sed sekvante liajn spurojn, perdis multe da tempo, kaj nur nun rekomencis serĉi.”

“Mi malpli kaj malpli komprenas,” Jano diris. “Ŝajnas, ke li fuĝas de l’ polico!”

* * *

10:55

“Damne! Helikoptero! Ĉu ili serĉas nin?” diris la bankpurigisto. “Kaj antaŭ minuto ni duonvidis ĝendarman veturilon! La aŭton ili povas facile rekoni. Kion vi opinias? Ĉu mi mortpafu vin, por ke vi nenion rakontu, kaj mi fuĝu piede?”

“Oj, ej, bmps,” diris Stefano, kies gorĝo tro striktiĝis, por ke li povu normale vorti.

“La ĝendarmoj certe elektis malĝustan vojon ĉe la kruciĝo,” la alia plu parolis. “Se ne, ili jam atingus nin. Tamen estas domaĝe, ke mi ne havas tempon por pensi. Mi bezonus planon, planon, ĉu vi komprenas?”

“Glp, je-e-e-e-es, srbpf”, sonis la gorĝo stefana, dum li ripete glutis sian salivon. Ankaŭ li konstatis, ke kiaj ajn liaj spertoj de polichelpanto, liaj mensaj kapabloj plene paraliziĝas.

“Jen ree asfaltita vojo, iru ĝin,” la rabisto ordonis. “Tie malpli vidiĝos la spuroj. Veturu centon da metroj, kaj faru turniĝon, en loko malplej spurŝata. Nu, mi diros al vi, ĉu taŭgas aŭ ne.” Tion ili faris. Post nelonge, ĉeflanke aperis arbara vojeto kovrita de ŝtonetoj. Ili elektis ĝin.

* * *

10:57

“Se oni enkalkulas ĉiujn voj-disbranĉiĝojn, li troviĝas interne de ĉi tiu perimetro,” la ĝendarmestro de Montlimaka klarigis, montrante la mapon. “Kompreneble li povus reveni al la asfaltita vojo, kiu iras de Helikéj al Fungovál, ĉe la loko nomata Karelodza, se li turnos sin kaj retroveturos tien, de kie li forkuris, sed mi tion dubas. Plej verŝajne li sekvos unu el la aliaj direktoj.” Kaj li donis ordonojn por bloki ĉiujn elirejojn.

* * *

“Feliĉe, la arboj estas sufiĉe densaj por nin protekti,” la bankŝtelinto diris, “jen la helikopteroj venas duope.” Efektive, de la ĉielo oni vidis nur la arbosuprojn, tiel mallarĝa la tera vojo nun estis.

“Kio okazas al vi? Kial vi haltas?” li subite demandis.

“Benzino. Finite,” simple respondis Stefano.

“Ni eliru, tuj.”

Li plu minacis Stefanon pistole. La nevo de Karal sin demandis, ĉu profiti la okazon por pugnofrapi lin, sed li ne estis sperta boksisto kaj timis maltrafi.

“Puŝu iom la aŭton sub tiujn arbojn, ke oni ne vidu ĝin de supre,” la rabinto ordonis. Stefano nur povis obei.

“Kaj nun, supren, ek!”

Ili grimpis pli alten sur forta deklivo, laŭ apenaŭ videbla piedvojeto, perpendikle al la tervojo, kie la aŭto staris. Evidente, Stefano estis pli bona gimnasto kaj en pli bona fizika stato, kaj li antaŭeniris des pli rapide, ĉar la rabaĵplenan sakon la alia, malfideme, konservis. Tiun diferencon Stefano mense registris, sed li ne kapablis decidi, kiel utiligi sian avantaĝon. Li iom konsideris la eblecon plonĝi sur la alian, aŭ simple forkuri, sed li timis refleksan premon de la pistola ellasilo. “Ej, atendu, vi progresas pli rapide ol mi. Tio ne estas normala,” la petveturinto ekkriis. Post kelkaj pliaj paŝoj, dum kiuj li spiris pli kaj pli brue kaj pene, laciĝo venkis malfidon:

“Prenu mian sakon, tiel vi ĉesos saltkuri kiel kapro.”

Kun la armilo konstante orientita al Stefano, li transdonis la dorsosakon. “Se mi ne murdu vin, almenaŭ al io vi utilu,” li aldonis, filozofe.

* * *

10:59

Ĝoja ploris. Sola en la apartamento, ŝi, ĝenerale tiel stabila, fortika, egalanima, ne kapablis subpremi la larmojn.

Stefanon ŝi amis tenere. Eble ĉar lia patrino mortis, kaj lia patro, reedziĝinta, transloĝiĝis eksterlanden, ŝi havis al li rilaton multe pli korligan ol de simpla onklino al nevo. Jam longan tempon nun – fakte eĉ ne 20 minutojn – ŝi ne plu aŭdacis telefoni al la edzo, sed ŝi ne dubis, ke se ili trovus Stefanon, li tuj informus ŝin. Ĉar neniu komuniko venis, tio signifis, ke Stefano estas perdita.

En la policejo Karal paŝis tien kaj reen, tien kaj reen, kiel urso enkaĝa. “Mi freneziĝas”, li pensis, “mi pli kaj pli freneziĝas”. Aŭ pli ĝuste tion li sentis, ĉar pensi jam estis io supera al liaj fortoj. Ĝislime streĉita, li atendis, kaj li superstiĉe subpremis la deziron rigardi, kioma horo precize estas.

* * *

11:00

Karal pugnobatis la tablon. Remon sentis fortan ondon de kompato plenigi lin. Ĝoja – aliloke en la urbo – hipnote rigardis la horloĝon, turmentata per alternaj ondoj de espero kaj malespero. En Montlimaka, la ĝendarmestro sentis siajn makzelojn premiĝi ege forte, kaj li levis la ŝultrojn, senkuraĝigita. Piloto de helikoptero, kiu tiam troviĝis tre malalte, subite ekkonsciis la horon kaj preĝis Sanktan Kristoforon, ke la eksplodo ne okazu tuj sub li.

* * *

11:05

“Ni haltu momenton kaj sidiĝu,” diris la bankatakinto. “Vi ŝajnas pli bonfarta kun la sako ol mi sen ĝi. Eble ĉar vi ne vivas sub tiom da streĉo. Mi ne kapablas pensi, kio okazos al ni, aŭ, pli ĝuste, kio okazu. Ĉu vi havus ideon?” Stefano apenaŭ kredis je la propra voĉo, kiam li aŭdis ĝin prononci: “Kiom vi pagus la ideon?”

La aliula vizaĝo iom malstreĉiĝis. Ambaŭ sidiĝis sur rokojn. “Ĉu vi volas, ke ni dividu?” li demandis. “Kial ne?”

“Vi tute pravas. Kial ne?” respondis Stefano. “Estas stulte konduti kiel malamikoj. Tio nur pliigas la streĉon, jam apenaŭ elporteblan. Sed same multe kiel vi mi ŝatus riĉiĝi.”

La nervoj de Stefano estis tiel streĉitaj, ke li ne sciis, ĉu li komedias aŭ diras la veron.

“Kiel vi nomiĝas?” demandis lia kaptinto.

“Stefano. Vi legis ĝin el mia karto. Kaj vi?”

“Jes, mi legis ĝin, kaj jam forgesis. Mi vere ne troviĝas en normala stato. Mia nomo estas Ivano. Ĉu vi scias ion pri investoj?”

Stefano ĉerpis el tiuj vortoj okazon sekurigi sian pozicion. Li mensogis: “Ho jes, mi laboras en financa oficejo.”

“Bonege! La problemo, kiam oni akiris ĉi tian kapitalon,” – li gestis al la sako – “estas ĝin investi por vivi tutvive el la procentoj, aŭ dividendoj, aŭ kiel ajn diable oni tion nomas.”

“Kion vi faros per la mono?”

“Mi intencas konstruigi al mi dometon en Korsiko. Ĉu vi konas Korsikon?”

“Ne.”

“Estas surtera paradizo.”

Ambaŭ eksilentis. Stefano ŝate ĝuis la alvenon de tiu malstreĉiĝo. Iom post iom li konsciiĝis pri la situacio, kiu komencis aspekti ridiga. Jen li sidas en monta arbaro, fore de ĉia civilizo, kun nekonato, kies dorsosako, nun kuŝanta apude, entenas ... kiom? centmilojn, tute certe ... Neniu scias, kie troviĝas. Kaj la nevo de policano, estas tentata forlasi ĉion, kaj foriri kun duono de la rabaĵo ien, kie li vivos riĉule, senzorge, ĝis ... Jen estis la tikla punkto. Ĝis kio? Ĉu ĝis li mortos? Ĝis lin kaptos la polico? Aŭ ĝis li ne plu elportos la situacion, la vivon malproksime de onklino Ĝoja kaj ties rideto, (plus ties vinsaŭca kokidaĵo, ame kuirata), kun agrabla partopreno, jen fakta, jen nur rakonta, en enketoj de Jano Karal ...

El la revo ronko lin tiris. La kunulo apud li dormis, kio igis la situacion eĉ pli komika. “Li verŝajne ne dormis, ekscitiĝe, dum la nokto antaŭ ol bankorabi”, li diris al si. Kaj li sin demandis, ĉu signi aŭ ne – kaj, se jes, kiel – al la helikoptero, kiu zumas super ili.

* * *

11:15

Tutkorpa ekskuo vekis Ivanon. Kun larĝe malfermita buŝo, li portis la manon al sia koro. “Nur sonĝo!” li diris, kaj post paŭzeto: “Mi sonĝis, ke polica helikoptero bombas nin.”

Stefano plu silentis. Al li ĵus venis la konscio, ke ankaŭ li duondormis. “Mi dormis!” mire konstatis la alia. “Kaj vi ne prenis mian pistolon! Vi do vere deziras esti mia aliancano!” Li kaptis la manon de Stefano kaj ĝin premis emocie.

Nur tiam Stefano konsciis, kiom stulte li enlasis sin en dormon. Pro elĉerpiĝo, tute certe. Li efektive estus povinta preni la pistolon, kaj eĉ la sakon. Kun sia ege supera fizika trejniteco, li rapide metus agrablan distancon inter la alia kaj si. Sed la ideo eĉ ne tanĝis lin. “Mi soifas,” Ivano plendis. “Ĉu vi havas ion por trinki?”

“Mi fakte havas tutan piknikon, sed ĝi kompreneble troviĝas en la veturilo.”

“Kion vi opinias? Ĉu estas tro frue por manĝi, laŭ via gusto?”

“Ne. Post tiuj emocioj, mi volonte glutus ieton. Kaj manĝante ni povus diskuti pri niaj planoj ...”

“Bona ideo. Iru preni la piknikon, kaj ni provos organiziĝi. Ial mi refariĝas optimisma. Eble ĉar la helikopteroj forflugis, kaj la polico ne trovas nin.”

Stefano ekstaris, kaj komencis paŝi malsupren, al la aŭto.

* * *

11:16

“Eble mi eraris decidante koncentri niajn fortojn al la regiono de Novafónt,” Remon diris, ne tre fiere. “La eksplodo certe okazis aliloke, ĉar tie svarmis tiom da ĝendarmaj veturiloj kaj helikopteroj, ke la eksplodo jam estus raportita.”

Karal nenion diris. Lia haŭto estis morte blanka.

* * *

11:17

“Mi vidas la aŭton. Ne estas dubo, mi facile povas legi la platnumeron binokle,” ĝendarmo Kop prononcis en la mikrofonon de sia veturilo. La kolego apud li silente kapjesis.

“Ĉu bonorda? Aŭ ĉu ruinigita?” sonis iom tro vibre la estra voĉo en la laŭtparolilo.

“Tute bonorda, kiom mi povas vidi. Ĉu ni iru vidi proksime?”

“Ne. Eble la eksplodo simple prokrastiĝis. Indiku tute klare vian situon, kaj ni sendos fakan opon.”

“Bone. Ni situas je... Ej!” Lia voĉo komplete ŝanĝiĝis kaj fariĝis tute ekscitita. “iu malsuprenvenas laŭ la deklivo al la aŭto. Juna viro.” Li eliris el la aŭto kaj kriis: “Haltu! Danĝero!” Sed Stefano ne aŭdis. La kolego tiris el la poŝo fajfilon kaj fajfis. Ve! Eble pro la bruo de helikoptero, kiu alproksimiĝis, ankaŭ tiu signalo restis senefika.

Tiam la unua ĝendarmo, kiu perfekte konis la propran superordinaran pafkapablon, enmanigis al si pistolon kaj celis arbon tuj antaŭ la knabo. La pafon Stefano aŭdis kaj sentis. Miro igis lin stumbli ĉe radiko, tiel ke nevole li ekkuŝis sur la vojeton.

Ĝuste tiumomente la aŭto eksplodis. La bomba horloĝo malfruis 18 minutojn.

* * *

“Onklino, ĉu? Parolas Stefano.”

“Stefano! Ĉu vi estas viva?” Ĝoja ekkriis en la telefonon, eĉ ne konsciante la stultecon de sia diro. Stranga bruo igis la junulon demandi:

“Onklino Ĝoja! Ĉu ĉio estas en ordo?” Sed neniu respondo venis. “Kio okazas? Ĉu la komuniko estas rompita?” li malpacience demandis. Li staris en la ĝendarmejo de Novafónt kaj rigardis perplekse la uniformulon. Kiel li povus scii, ke lia onklino, emocistreĉita, nur svenis?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.