La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU  RAKONTI NOVELE?

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Veli morten

“Mi konas tiun vizaĝon,” diris al si Jano, binokle rigardante al la veltabulanto*. Li sidis sur la larĝa balkono de la feria apartamento, kiun luis familio Karal, kaj li ŝate pasigis la tempon admirante la baleton de motorboatoj, velŝipoj kaj veltabuloj, kiuj konstante pasadis kaj repasadis antaŭ li. La junulo, kiun li binokle sekvis, estis aparte lerta, kaj spekti lin ludi kun la vento, firme kroĉite al la velo kaj majstre tenante sian ekvilibron, estis ĝuo por Karal. La juna viro aperis tute hejme sur la mallarĝa, malgranda tabulo, kaj lian ekvilibrosenton Jano povis nur envii.


* Veltabulo: speco de surftabulo ekipita per velo.


“Ĝoja, rigardu, tiu vizaĝo ŝajnas al mi konata, sed mi ne memoras, kie mi vidis ĝin”. Li transdonis al ŝi la binoklon. “Tiu kun la blua kaj blanka velo.”

Ĝoja Karal longe observis.

“Jes, mi vidis lin en Valĉefa,” ŝi fine diris. “Mi ne konas lin, sed li certe estas el Sanktavalo. Ĉu li ne gajnis ian sportan konkurson niaurbe?”

La detektivo reprenis la binoklon kaj plu sekvis lian surondan dancadon.

“Eble jes”, li simple prononcis.

Motorboato preterpasis farante tre fortan, malagrablan bruon. “Kio okazas?” Ĝoja streĉe ekkriis, vidante la edzon gapi.

Sed jam Karal staris kaj donis ordonojn. Policano, eĉ ferianta, restas policano.

“Pafita!” li unuvorte klarigis. “Ĝoja, kontrolu la elirejojn sur la mara flanko, ke neniu eliru nevidate de vi. Verŝajne la pafinto eliros el la dua aŭ tria konstruaĵo dekstre. Mi iras averti la policon kaj kontroli, ĉu iu eliras stratflanke.” Kaj li kuris for.

La okuloj de Ĝoja faris rapidan dancon. Ili ĉefe direktiĝis al la dom-elirejoj, kiujn ŝia edzo indikis, sed ankaŭ – nur posekunde, por ne riski maltrafi eliranton – al la golfeto, kie la junulo falis. Neniu ŝajne rimarkis ion fuŝan, ĉar falo de veltabulantoj estis konstanta okazaĵo, kaj neniu sanga koloriĝo de la akvo percepteblis apud la blua blanka velo nun surmare kuŝanta.

Malsupre, Jano furiozis. Nenie troviĝis telefono, kaj neniu, videble, prenis serioze lian ekscitiĝon. Feliĉe aperis la ĝibulo, kiu rolis kiel gardisto por la kvar domoj kune nomataj “Najada”, kaj tiu fine konsentis urĝe voki la policon.

Kiam la uniformuloj alvenis, Karal povis aserti sen eĉ plej eta dubo, ke el la konstruaĵo, de kie tute certe oni pafis, eliris absolute neniu.

“Ĉu iu eliris viaflanke?” li demandis Ĝojan, post kiam li revenis al sia apartamento kun la policistoj.

“Du personoj,” ŝi diris, “ni konas ambaŭ. Unu estas tiu s-ro Kalta, kun la griza barbo. Li tuj eniris sian boateton kaj ekiris. La dua estas la sinjorino, kiu posedas la frukt- kaj legombutikon ĉi-apude. Mi pretas ĵuri, ke neniu alia eliris.”

“Ĉu vi aŭdis la pafon?” demandis unu el la uniformuloj, dum lia kolego telefonis al la ĉefo.

“Ne,” samtempe respondis ambaŭ geedzoj. “Pasis tre brua motorboato, kiam oni pafis,” Jano precizigis, kaj li klarigis kie proksimume, laŭ lia opinio, la pafulo troviĝis, kiam li premis la ellasilon.

* * *

La viktimo mortis tuj. Li nomiĝis Francisko Rijal, kaj estis freŝbakita doktoro medicina.

La ge-Karaloj ne eraris: li estis el Valĉefa, kaj tie akiris antaŭ nelonge premion en kanua konkuro, pro kio lia foto aperis en la lokaj gazetoj. La pafinton oni ne retrovis.

La polico vizitis ĉiujn apartamentojn de tiu serio da konstruaĵoj. Multaj estis malplenaj – dum tia bela julia tago, la plimulto el la familioj sunĝuis sur strandoj aŭ boatis surmare – kaj en tiuj, kies luantoj ĉeestis, neniu aŭdis aŭ eĉ rimarkis ion ajn.

Necesis iom da tempo, kvankam ne vere multe, por retrovi la armilon. Ĝi kuŝis en apartamento 12 de konstruaĵo D, ŝajne neokupita, kaŝite malantaŭ la suba lito de meblo konsistanta el unu litsofo, sub kiu dua lito rulŝoviĝis. Temis pri cellorna pafilo, altkvalita, kies numero estis ĉizile batita ĝis nelegeblo. Ĝi ne surhavis fingrospurojn. Ekzameno per kompara mikroskopo poste pruvis, ke la kuglo, kiu mortigis la veltabulanton, efektive eliris el tiu ĉi pafiltubo.

La persono, kiu luis apartamenton D 12, ne uzis ĝin pli ol unu semajnon, laŭ la domgardisto. Ĉi-lasta priskribis lin kiel altkreskan viron kun longaj ruĝaj haroj kaj longa ruĝblonda barbo, ĉiam kun sunokulvitroj. Li loĝis tie kun iom vulgara blondulino. La agentejo, kiu aranĝas la luadon de la feriaj loĝejoj “Najada”, havigis la nomon de la koncernato – Igor Staravineskij – kaj lian adreson, kiu ĉe tuja kontrolo montriĝis neekzistanta.

La personaro de la agentejo ne vidis la sinjoron mem, nur lian blondan edzinon, kiu pagis la tutan sumon kontante, kiam ŝi venis ricevi la ŝlosilojn. La rezervado estis farita telefone kaj tuj sekvita de garantia mono poŝtĉeke sendita. Tiuj aranĝoj efektiviĝis nur unu monaton antaŭe. Pro la relative altaj prezoj, la amplekso de la konstrulaboroj en tiu nova feriloko, kaj verŝajne la krizo ekonomia, pluraj apartamentoj restis neluitaj, tiel ke la iom malfrua mendo ne kaŭzis problemon.

La surloka enketo liveris nenion plian, kaj ne pro tio, ke li intervenis, Jano Karal interrompis sian feriadon. Misteroj estas por li ĉiutaga rutino, kaj kvankam li bedaŭris, ke samurbano tiel drame mortis sub liaj okuloj, li ne lasis tiun penson fuŝi ripozon vere merititan.

* * *

Tamen, kiam li postferie revenis Valĉefan, estis decidite, ke li transprenos la Sanktavalan flankon de la dosiero, tial ke li ĉeestis la murdon kaj bone konis ties lokajn cirkonstancojn.

La raportojn pri Francisko Rijal abunde ornamis seninteresaj detaloj, sed la pridemandado de Anĝela, lia amatino, elstaris el la senreliefa tuto, ĉefe jenparte. Anĝela klarigis, ke antaŭ nelonge Francisko dum unu monato anstataŭis iun d-ron Dalmin en la apudaĵo de Kanval, kaj revenis de tie ŝanĝita. La konversacio plu disvolviĝis jene:

“Ŝanĝita? Kiurilate?”

“Estas malfacile diri. Zorga. Priokupita. Multe pli serioza ol antaŭe.”

“Kio okazis dum tiu anstataŭeco?”

“Li nenion diris, sed mi ne dubas, ke okazis io grava.”

“Ĉu li ne prononcis frazeton, eĉ tre mankhavan, eble nur parolante al si mem, kiu povus helpi scii, pri kio...”

“Tamen jes. Li menciis, ke vizito al iu s-ro Arbako aŭ Alpato, mi ne memoras ĝuste, lin forte impresis. Kiam mi petis lin klarigi plu, li rifuzis dirante, ke li jam tro diris kaj ke tio estus perfidi profesian sekreton.”

* * *

La fingroj de leŭtenanto Remon pianis sur la tablo, aŭtomate, dum nevole lia buŝo paŭte streĉiĝis. Li relegis la koncernan parton de la raporto ricevita de la kolegoj en Agatea-ĉe-Maro.

... tiel ke la krimmotivo certe kuŝas en via regiono. Ĉar tri apartamentoj de la domaro “Najada” estis okupitaj tiudate de feriantoj el Sanktavalo, estus konsilinde esplori prioritate pri tiuj. Temas pri: (1) Familio Labiel (“La Koboldoj”, Megara-ĉe-Kanval), kiu okupis apartamenton 22, en konstruaĵo D; (2) F-ino Ada Miresko (16, Einsteinstrato, Valĉefa), kiu okupis apartamenton 14, en konstruaĵo D; Noto: ŝi tie loĝis kun viro ankoraŭ ne identigita; (3) Familio Karal (72, Legombazara Strato, Valĉefa), kiu okupis apartamenton 37, en konstruaĵo B.

La fakto, ke s-ro Karal apartenas al la polico ne ŝajnas al ni sufiĉa motivo por lin forstreki el la listo. Estas pli da ŝancoj trovi elitan pafanton en la polico ol ekster ĝi. Lia aserto, ke li kontrolis la elirejojn, povus esti ruzo, ĉu profita al li mem, ĉu al Labiel aŭ Miresko, se unu el tiuj estus lia kunkomplotinto. La atestoj estas konfuzaj pri tiu parto de la afero: iuj asertas, ke Karal restis konstante ĉe la pordo, aliaj ke ne. Niaopinie, li havis la tempon iri tra la subdomaj aŭtejoj kaŝi la pafilon en apartamento 12 D, kie ni ĝin trovis ...”

Paŭta, leŭtenanto Remon plu pianis sur la tablo, kun okuloj fiksitaj malproksimen al la nuboj.

* * *

Ada Miresko estis akuŝistino. Bedaŭrinde, ŝi ankoraŭ feriis, kiam Karal provis viziti ŝin. Laŭ siaj koleginoj, ŝi intencis reveni de Agatea-ĉe-Maro promenveture, haltante jen tie jen tie ĉi laŭ la momenta kaprico. Des pli domaĝe estis, ĉar el tiuj konversacioj sciiĝis, ke Francisko Rijal pasigis trejniĝan periodon en tiu akuŝa servo dum la lasta medicina studjaro, kaj ke Ada Miresko multe eliradis kun li tiuepoke.

* * *

Tial ke la akuŝistino ne disponeblis, aperis plej saĝe sekvi la vojon montritan de la diroj de Anĝela, la amatino de Rijal. S-ro Albago estis tre riĉa homo kun aspekto malsaneca. Li vivis en vasta kaj bela vilao ĉirkaŭita de arbareto imprese sovaĝa. Karal komence parolis pri tre flankaj aferoj, laŭ malnova kutimo, kiu ĉiam montriĝis efika. Li majstras en la arto krei konfidan etoson kaj igi la homojn rakonti pri si pli ol ili mem imagas.

“Jes, sinjoro Karal, kion valoras riĉo, se sano svenas for? Mi estas tre riĉa. La elpenso, pri kiu mia kolego kaj mi ricevis patenton, estas aplikata mondskale. Ĉiuj industrioj niakampaj ĝin alprenis, kaj uzas plu. Tio iĝis por ni kvazaŭ rivero de oro, fluo de mono, kiu konstante alvenas al ni, eĉ sen ia gesto niaflanke.”

“Ĉu via kunpatentulo plu aktivas?”

“Jes, li estas tre sana. Entreprenema homo, aferisto. Ne mi. Kiam mi konstatis, ke mi ne plu bezonas labori por vivi, mi retiriĝis. Mi konservis miajn akciojn en la kompanio, sed ne plu interesiĝis. Li ne povus vivi tiamaniere. Li bezonas direkti, produkti, vendi. Ni formas egan kontraston. Eble tial ni restis bonaj amikoj tiel longe. Sed ne por paroli pri tio vi venis, ĉu? Vi ankoraŭ ne diris la veran celon de via vizito ...”

Karal demandis pri Rijal.

“D-ro Rijal? Treege simpatia kuracisto. Nekredeble juna. Li aspektas 20-jaraĝa. Bonkora homo, afabla, komprenema, kun simpatie nefermita, senstreĉa vizaĝo. Mi tre ŝatis lin. Ĉu vi havas novaĵojn pri li?”

La detektivo klarigis.

“Mortigita! Per cellorna pafilo! Almenaŭ via enketo povos baziĝi sur la fakto, ke certe agis elita pafisto, kio jam eliminas la grandan plimulton de la loĝantaro, ĉu ne?” Io en lia vizaĝa esprimo tiklis la scivolon de Jano.

“Mi ŝatus demandi vin...” li komencis, ne sciante ekzakte, kiel vortigi sian impreson.

“... ĉu mi apartenas al la pafa elito?” Albago frazfinis. “Nu, jes. Mi lernis tiun arton militserve. Sed mi delonge ne troviĝis apud la maro, kion multaj certe povos atesti. Mia sanstato ne ebligas al mi vojaĝi, bedaŭrinde.”

Ial Jano suspektis, ke li mensogas.

* * *

Malfermis la pordon grize vestita 60-jarulino, kies vizaĝo disradiis inteligentecon. Kiam la detektivo klarigis, kiarole li ŝin vizitas, ŝi reagis kvazaŭ ŝokite. Sed ŝi tuj retrovis sian trankvilon.

“Enketo estas tute konfidenca. Mi petas vin paroli pri ĝi al neniu. De tio dependas la sukceso de la justico,” Karal iom solene komencis.

“La vorto sekretariino devenas de sekreto, ĉu ne? Vi povas fidi je mia silento,” ŝi digne respondis.

“Bone. Temas pri s-ro Albago. Ĉu vi scias, kie li feriis ĉi-somere?”

Ŝi skuis la kapon, kun kompatema esprimo.

“S-ro Albago laŭdire ne plu ferias, aŭ ferias la tutan tempon nun,” ŝi mildvoĉis. “Fakte, mi scias malmulton pri lia nuna vivo. Mi longe laboris kiel lia konfidenca sekretariino, sed nun ne plu. Mi scias, ke s-ro Labiel invitis lin iri kun li kaj lia tuta familio al Agatea-ĉe-Maro, ĉar s-ro Albago tre ŝatas boati, sed li ne akceptis.”

“Ĉu vi diris ‘Agatea-ĉe-Maro’? Amuze! Ankaŭ mi tie feriis!”

“Ĉu vere? Nu, s-ro Albago preskaŭ iris tien. La invito de s-ro Labiel lin tre tentis, sed fine li devis rifuzi. Aŭ almenaŭ li rifuzis.”

“Ĉu la esprimo ‘li devis’ ne estis korekta? Kial vi ŝanĝis ĝin?”

“Ofte mi havas la impreson, ke s-ro Albago troigas sian malsanon. Mi opinias, ke li tre bone povus iri al Agatea, des pli, ĉar kun la Labiel-familio li havus neniun materian zorgon, sed verŝajne la ĉeesto de la junuloj lin fortenis.”

“Tion mi komprenas, infanoj povas esti, tre bruaj kaj kvietrompaj ...”

“Ili ne plu estas infanoj,” la grizharulino interrompis. “Vera aĝas 20 jarojn, Janpaŭlo 18. Kvankam verdire Vera ofte kondutas kiel infano, tiel timema, retiriĝema ŝi estas.”

“Kaj verŝajne ankaŭ ŝia frato. Se ne, li ferius aliloke, ĉu ne? Niaepoke, junuloj estas tre sendependaj, ne ŝatas ferii kun la gepatroj.”

“Ankaŭ Janpaŭlo estas sendependa. Mi pensas, ke la gepatroj persvadis lin veni, ĉar li tre ŝatas ... kiel oni nomas tiun aferon, vi scias, kiel plasta gladtabulo kun velo ... surf-... io. Lia patro diris al mi, ke li elektis Agatean-ĉe-Maro, ĉar tie organiziĝas kursoj de tiu sporto, kaj tiel li eble sukcesos venigi la filon kaj foje ferii kun la tuta familio.”

Karal, impulsiĝe, probable pro la lokkoincido kun la murdo, faris demandon: “Ĉu li interesiĝas pri pafarmiloj? Ĉu hazarde li estus elita pafanto?”

La sekretariino lin rigardis horore.

“Honeste, mi ne ŝatas lin,” ŝi fine diris, “sed mi tamen ne suspektus lin pri krimo, kvankam mi devas konfesi, ke li estas absolute senmorala. Mi ne scias pri pafado, kvankam ... Ne. Mi ne plu memoras. Plej saĝe estas demandi lin mem, ĉu ne?”

* * *

“Vi havas belan apartamenton,” Jano Karal diris enirante.

“Nu, mia patro estas sufiĉe riĉa!” la junulo respondis kun agresema tono. “Ĉu li sendis vin ĉi tien? Kion li denove elpensis?”

“Nenion. Mi neniam renkontis lin kaj venas proprainiciate,” la detektivo diris trankvilige, kaj, por transformi tiun kontraŭstaran sintenon al io favora al li, li decidis ŝajnigi sin suspektema pri la gepatroj:

“Atentu,” li admonis per tre mallaŭta voĉo, “ne ripetu ion ajn el tio, kio diriĝos inter ni, al via familio; ĉi tio estas nepre konfidenca.” La knabo nur levis la ŝultrojn.

“Ĉu vi memoras la tagon, kiam tiu juna kuracisto mortis veltabulante?”

“Ho jes, tre bone. Ni rimarkis poste, ke ni ĉiuj estis hejme kaj nenion vidis, antaŭ ol alvenis la polico kaj vekiĝis la tuta agitado. Ni havis apartamenton kun vido al tiu parto de la maro, kaj eble eĉ unu el ni vidis lin fali, sed ne imagis, ke li falas pro alia kaŭzo ol mismanovro.”

“Vi do estis ĉiuj hejme tiumomente? Ĉu vi memoras, kion vi faris?”

“Ĉu vi suspektas nian familion?”

“Mi estu sincera,” Jano diris, krude mensogonte. “Oni diris al mi, ke vi estas elita pafulo, kaj ...”

La junulo ekbolis.

“Kiel vi aŭdacas eldiri tian kalumnion!” li ekkriis. “Mi abomenas pafilojn, neniam eĉ tuŝis unu kermesan ludan pafilon konkursan ... Mi ...”

“Nu, nu, bone, mi kredas vin, kaj ĉiaokaze ne utilus al vi mensogi. Mi nepre scios la veron. Elita pafado ne estas tiel ofta, ke ĝi ne kontroleblus.” Jano decidis reveni al sia unua taktiko: “Fakte, pri via patro oni diris la samon, kaj ...”

“Mia patro ne povis pafi tiumomente.”

“Kiel vi povas esti certa?”

“Nu, mi bone memoras la situacion de la familio. Mi pasigis la tempon rigardante la velŝipojn kaj -tabulojn. De nia apartamento, ni vidis boatojn kaj ŝipetojn pasi, sur kiuj sidis mamnudaj junulinoj. Mi tion kontempladis, se tio estas la ĝusta vorto, kaj ne estas, ĉar mankas la moka nuanco. Mia patrino kaj la speco de strutino, kiun donacis kiel fratinon al mi, ludis Scrabble-matĉon.* Kaj mia patro banis sin, lavis siajn harojn. Li uzas la banĉambron je plej neoportunaj momentoj, ĝenerale kiam mi ŝatus uzi ĝin.”


* Speco de krucvorta ludo, en kiu oni formas sur tabulo kruciĝantajn vortojn per pecoj, sur kiuj estas markita po unu litero.


“Ĉu neniu el vi eliris el la apartamento?”

“Neniu. Mi estas la sola entreprenema. La aliaj konceptas siajn feriojn kiel nenifaran restadon en ĉe-mara loko. Sed tiutage mi estis tre laca, ĉar la antaŭan nokton, mi rehejmiĝis tre malfrue, aŭ tre frue, laŭ la vidpunkto, kaj mi havigis al ili la plezuron de mia kunuleco. Ĉu ili ĝin ĝuis aŭ ne, mi ne povus respondi.”

* * *

Ada Miresko rekuŝigis la aŭdparolilon de la telefono kaj rigardis zorgmiene sian amanton.

“Kio okazas? Estis kiu?” li demandis.

“Estis Janeta. Ŝi informas nin, ke la polico enketas pri ni. Faris ĉiaspecajn demandojn al la kolegoj ...”

“Damne!”

“Tio odoraĉas. Ŝajnas al mi, ke ni devas eĉ pli longe perdiĝi en la naturo, aŭ almenaŭ fore de la laborloko ...”

* * *

“Ĉu via enketo pri Rijal progresas?” Ĝoja demandis kun la melodia prononco de la Sankta Valo de Tjazo.

“Jes. Mi estas kontenta. Kiel enketoj diferencas unu de la alia! Ofte oni havas la impreson rondiri surloke, sed ĉifoje mi sentas la serĉadon glata antaŭeniro, malrapida, kompreneble, sed konstante progresanta. Ni ĵus ricevis gravan novaĵon. Ĉu vi memoras, ke blondulino luprenis la ferian apartamenton, kie la pafilo kuŝis kaŝita? Nu, oni retrovis ŝin.”

“Kiel?”

“Plej simple. Sekretariino de la lua agentejo vidis ŝin preterpasi sur la strato. Ŝi informis la policon. La ulino estas bone konata kiel marborda ‘noktulino’, aŭ telefaŭnino, kiel oni siatempe diris, pli karakterize. Viro estis proponinta al ŝi semajnon da kunvivado kun li tie, en Agatea, sed ne volis, ke oni vidu lin kun ŝi. Tial nur ŝi prizorgis la kontaktojn kun la agentejo.”

“Pri kiu semajno temas?”

“Ŝi restis kun li la semajnon antaŭ la murdo. Ŝi estis jam for, kiam la murdo okazis.”

“Sed ĉu oni ludonas tiajn apartamentojn por nur unu semajno?” “Ne. Ĝuste ne. La luado daŭris ankaŭ dum la semajno de la murdo.”

“Kaj kiu estis tiu ulo?”

“Ŝi rekonis lin laŭ la foto. Tre interesos min tio, kion li rakontos al mi, des pli ĉar ...”

“Ĉar kio?”

“Ĉar Anĝela, la amatino de la veltabula murdito, telefonis por komuniki gravan diron de Rijal, kiun ŝi ĵus memoris vidante ŝarĝveturilon de konata firmao. Foje, dum preterpasis simila kamiono, post la anstataŭeco en Kanval, Rijal diris al ‘Se vi nur scius, de kie venas ties giganta riĉego ...’ Li rifuzis plu komenti, elvokante la medicinan sekreton, sed ankaŭ tiu frazeto helpis min malkovri, kiu kulpas.”

* * *

Kun kornrandaj okulvitroj, densaj brovoj, dika nazo, elstaranta mentono kaj frunto liniita de multaj sulketoj, Armando Labiel prezentis perfektan bildon de energio kaj aŭtoritato. Li akceptis Janon kiel ĉefo subulon, sed la policanon tio ne impresis. Karal priskribis sian tezon:

“Laŭ la armeaj arĥivoj, vi trejniĝis kiel elita pafanto, kaj vi estas ano de pafklubo. Vi falsanome luis apartamenton 12 de konstruaĵo D en la “Najada”. Tie oni trovis la murdan pafilon. Tiu apartamento troviĝis tuj sub tiu, kiun vi luis kun via familio: estis facile al vi fluigi akvon en la banujon, ŝlosi de ekstere la banĉambron, kiu situas tuj ĉe la enirpordo, iom aparte de la tuta loĝejo, ŝtupari malsupren al apartamento 12 – antaŭ via pseŭdobaniĝo, vi iris rigardi la lagunon, ĉu ne?, kaj vi binokle konstatis, ke Rijal veltabulas, kiel ĉiutage tiuhore – pafi, kaŝi la pafilon, kaj trankvile reveni lavi viajn harojn. Neniu en via familio miris, ĉar estas konate, ke vi ofte pasigas pli ol horon en via bano. Konstante pasis motorboatoj, ege bruaj, tiel ke neniu povis atenti la bruojn, kiujn vi faris.”

“Vi havas riĉan imagon.”

“Via kara Karmela, kun kiu vi pasigis la antaŭan semajnon, atestas pri la fakto, ke s-ro Igor Staravineskij estas vi. La ruĝecajn harojn kaj barbon vi surmetis ĉiufoje, kiam vi eliris, por ne esti rekonata, ŝi diris. Vi diris al via edzino, ke vi foriras por aferista vojaĝo, sed fakte ...”

Labiel levis la ŝultrojn.

“Pasigi semajnon ĉe-mare kun bela blondulino ne estas krimo, aŭ ĉu la juro tiom ŝanĝiĝis? Kaj kial do mi murdus tiun doktoreton?”

Ĉi-stadie Karal decidis blufi.

“Ĉar li eksciis ĉe s-ro Albago pri la origino de via financa kaj industria prospero. Vi tro ŝatas vian nunan vivon por allasi, ke tia rivelo ĉion fuŝu nun.”

“Nu, vi pravas, amiketo, vi plene pravas.” Labiel gestis parolante, sed antaŭ ol Karal sukcesis agi, li jam havis pistolon en la mano.

“Vi konstatas, ke ĝi surhavas silentigilon. Dum vi putros trankvile ĉi tie, mi estos for. Mi havas monrezervojn kaŝitajn eksterlande, kaj mi fore rekomencos novan vivon. Finfine, min tedas miaj edzino, filino kaj knabaĉo. Vi palas, amiketo; ĉu oni ne instruas al vi morti kuraĝe, en la polico?”

Laŭ la spino de Jano Karal ŝvito malplaĉe fluis.

Labiel premis la ellasilon.

* * *

“Ĉu ne ŝajnis al vi strange, ke mi ne kaptis propran armilon por kontraŭbatali vin?” Karal kviete diris, dum la alia rigardis stultaspekte sian nefunkciintan pistolon. Trankvile, li prenis el poŝo mankatenon kaj ĝin fiksis al la manradikoj de Labiel.

La pordo malfermiĝis.

“Ĉu ĉio en ordo?” demandis uniformulo. Karal simple kapmontris la mankatenitan Labiel.

Asignisto, ĉi-kaze funkcianta kiel jura konstatisto, envenis.

“Ni ĉion aŭdis, kaj surbendigis ĉion,” li proklamis, dum la industriisto rigardis nekomprene. Klarigis Karal:

“Nokte, la polico, kun juĝista rajtigilo, kompreneble, venis ĉi tien en la oficejan parton de la fabriko, metis mikrofonon en via kabineto, aŭdeblan en la apuda sekretaria ĉambro, kie miaj kolegoj ĉion registris ĉe ĉeesto de nia amiko ĉi tie, kiu atestos la aŭtentecon de ĉio surbendigita. La polico ankaŭ forprenis la kuglaron el via pistolo en via tirkesto. Mi tamen devas konfesi, ke kiam vi eligis ĝin antaŭ kelkaj minutoj, min trafulmis la penso, ke eble vi kunprenis alian, aŭ la tirkestan kontrolis. Nu, tiuj estas la riskoj de la profesio.”

Labiel aspektis, kvazaŭ li maljuniĝis 20 jarojn. Li ŝajnis deprimita, pli eta, ŝrumpa.

“Kial?” li unuvortis.

“Mankis pruvo,” Jano respondis. “Mi konsultis juriston el la prokurorejo, kaj li diris, ke mi havas nur ‘cirkonstancajn akuzfaktojn’ kontraŭ vi. Necesis iamaniere ricevi pruvon. Via konfeso, ke ‘mi plene pravas’, taŭge atestita, nun sufiĉos.”

* * *

“Finfine, tiu Ada Miresko neniel rilatis al al krimo, ĉu?” Ĝoja demandis sian edzon.

“Ne. Sed verŝajne ni timigis ŝin, kvankam ni ne scias pri kio. Unu el la telefonistinoj, kiuj laboras ĉe la centra konektotabulo hospitala, kaj kiu estas iom pli scivolema ol ŝi devus, subaŭskultis telefonan alvokon de kolegino al Ada. Kiam ĉi-lasta eksciis, ke la polico ŝatus pridemandi ŝin, ŝi decidis ‘malsaniĝi’ tie, kie ŝi estas kaj ne reveni tuj. Sed ni scias nenion pli ĉi-rilate.”

“Kaj kio okazis al d-ro Rijal ĉe s-ro Albago?”

“Albago estis verkanta testamenton, kiam li svenis. Se mi bone komprenis, estis diabeta komato, kvankam aliaj fizikaj elementoj intervenis en lia komplika san- aŭ pli ĝuste malsanstato. Rijal ekzamenis kaj prizorgis lin, sed ankaŭ estis sufiĉe scivola por legi la novan testamenton. Legante li komprenis: Albago kaj Labiel siatempe murdis kolegon, kiu elpensis genian industrian procedon kaj kiu ĉion preparis por ĝin patentigi. Post la murdo, petis kaj ricevis la patenton ambaŭnome, el kio rezultis la riĉego, sur kiu baziĝas la prospero de Labiel kaj Kio. Ŝajnas, ke Labiel tion tute facile akceptis, sed ne Albago. Ĉi-lastan ĉiam ĝenis kulposentoj, kiuj, eble, rolas en lia fuŝita sano.

“La familio de la vera elpensinto ja vivis mizere. Ju pli Albago sentis la morton proksimiĝi, des pli li timis, eble ankaŭ pro la ideo, ke transmorte iu lin juĝos. Aliflanke, li ne trovis en si la kuraĝon konfesi la veron, aŭ eĉ nur donaci monon al la viktima familio, time, ke tio direktos suspektojn al kaj ke li perdos sian luksan vilaon kaj komforton milfacetan. Li tamen deziris, ke almenaŭ post lia morto lia riĉo revenu al la familio de tiu, kiu ĝin naskis.

“Kiam Rijal legis la testamenton kaj ĉion ĉi komprenis, ankaŭ lin tiklis skrupuloj. Li decidis ne iri al la polico, ĉar nun estas ekonomia krizo kaj miloj da laboristoj ricevadas monon dank’ al la prospero de Labiel kaj Kio. Li informiĝis pri Labiel kaj eksciis, ke li estas vere bonega siakampe, liagrade, ke se li forirus, eble neniu kapablus direkti la entreprenon same bone kiel li, kio estus katastrofo por la laboristoj. Kio, parenteze – kaj plej bedaŭrinde – nun verŝajne okazos!

“Anstataŭ denunci Armandon Labiel, li do iris viziti lin, kaj petis lin agi favore al la familio de la inventisto, ĉefe al ties infanoj. Sed Labiel panikis eksciante ke iu konas lian iaman fifaron. Anstataŭ simple akcepti, kio estus solvinta ĉies problemojn...”

“... kaj eble kontribuus redoni sanon al Albago,” komentis Ĝoja.

“... li lasis panikon kapti lin, kaj li decidis likvidi Franciskon Rijal, pensante, ke li iel sukcesos malaperigi la testamenton de sia eksa kolego. Li informiĝis pri la gustoj de Rijal, pri liaj somerplanoj, vi konas la sekvon.”

“Kia stultaĵo! Se li nur sekvus la konsilojn de Rijal ... Tiu certe neniam denuncus lin al la polico.”

“Vi pravas, sed li timis. Mi ofte miras, kiom kulposentoj kaj timo emas fuŝi situaciojn.”

“Ĉu vi elportus la ideon, ke Labiel ne pagu sian ŝuldon al la socio?”

“Mi aplikus ĉi-kaze la principon pri ‘plej eta malbono’. Ne puni Labiel estas malbono, sed riski krei ondon da senlaboreco estas pli granda malbono, pro kiu eble suferos multaj senkulpuloj. Ĉu tio ne estas tro granda prezo por la kapto de unu sola krimulo? Mi ne scias, mi ne pripensis funde la aferon, sed ŝajnas al mi, ke Rijal aliris la problemon kun pli profunda konscienco, ol oni ĝenerale faras.”

Melankolia etoso plenigis la ĉambron, post tiuj vortoj longe silentan.

“Se vi tiel opinias, kial vi arestis lin?” Ĝoja flustre demandis. La edzo ĝemspiris.

“Nu, mi ĵuris ...” Li levis la ŝultrojn, kaj turmenta esprimo invadis lian vizaĝon dum li gruntis:

“Se vi nur scius, kiom mi fojfoje malamas mian profesion ... krome ...”

“Krome?” ŝi ripetis, mirante pri lia stranga esprimo.

Li rigardis ŝin rekte en la okulojn.

“Ĉi-kaze mi tute ne povis lasi la krimulon nekaptita. La polico en Agatea suspekteme sin demandis, ĉu en la murda komploto ne partoprenis ankaŭ mi!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.