La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU  RAKONTI NOVELE?

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Stefano enketas pri Ĝoja Karal

“Ĉu li korekte tradukis?” psikologino Ĝoja Karal sin demandis. La vortoj, kiujn ĵus prononcis la 5-jara hindeto, simple ne estis kredeblaj. Ŝi diskrete premis la butonon, kiu ŝaltis nevideblan magnetofonon. ‘Almenaŭ sondokumenton mi havos’, ŝi pensis, kaj ŝi petis la knabeton ripeti kaj lian fraton retraduki plej diligente. ‘Kion diable mi faros?’ ŝi vortigis al si enmense. La sincereco de la etulo ja estis tiel evidenta!

* * *

“Mi sendube amas vin tro,” diris al polica detektivo Jano Karal, unu semajnon pli poste, lia ĉefurba kolego. “Estis stulte rerigardi tiun dosieron. Ne estas ia dubo: Prasad estas kulpa.”

“Kaj mi sendube tro amas mian edzinon,” respondis Jano Karal. “Nur pro...”

“Ĉu Ĝoja rolas ĉi-afere?” interrompis la kolego.

“Jes. Estas ŝi, kiu petis min restudi la kazon. Sed ŝi ne volis diri kial. Ŝi diris, ke se ŝi rakontus al mi, mi ne kredus. Kaj mi eĉ ne scias, kion mi devus kredi.”

“Legu do la dokumentojn, se vi havas tempon por perdi: vi vidos, ke Prasad havas eĉ ne unu ŝancon. Vi memoras la faktojn, ĉu ne? La hinda ambasadoro invitis tutan grupon da samlandanoj al kampara dometo relative izolita por mi-ne-memoras-kiu hinda festo. La domo komplete brulis, kune kun ĉiuj gastoj kaj kun la ambasadoro mem, sed escepte de Prasad. Estis la 10-a nokte, kaj Prasad troviĝis tiam apud la rivereto, kiu fluas funde de la ĝardeno, kaj de kie la domo ne estas videbla. Diru al mi: kion li faris tie, dum la domo brulis?” “Kion li mem diras?“

“Li asertas, ke unu el la servistoj de la ambasadorejo alportis al li mesaĝon, kiun laŭdire donis knabo el proksima vilaĝo, proponantan rendevuon funde de la ĝardeno. Prasad ne povis montri la mesaĝon, kiun, se kredi lin, li detruis laŭ la instrukcioj, kaj ni ne retrovis la koncernan knabon. Evidente. Tiu knabo simple ne ekzistas.”

“Vi pruvis, ke la brulego estis krima, ĉu ne?”

“Jes. Ĝin kaŭzis serio da fuŝkontaktoj antaŭaranĝitaj depende de unu el tiuj horloĝoj, kiuj ŝaltas kaj malŝaltas la kurenton je antaŭe elektita momento. La afero estis tre bone planita, por ke la fajro komenciĝu plurloke kaj tre rapide disvastiĝu.”

“Ĉu vi povis pruvi, ke Prasad iris antaŭe en la dometon por aranĝi tiun sistemon?”

“Ne. Verŝajne ne li iris, sed li havis kunkulpulon. La pordoj de la salono, kie la akcepto disvolviĝis, estis ŝlositaj – pro tio ili ne povis eskapi – kaj oni trovis la ŝlosilojn ĉe homo, kiu brulmortis en la aŭtejo, tuj apud ties pordo, kiu ankaŭ estis ŝlosita. Tiu viro estis unu el la helpantoj de la ambasadorejo, kaj li venis plurfoje antaŭe, ĉar la luon de tiu dometo prizorgis li. Estas klare, ke, estante la kunkulpulo de Prasad, li devis enŝlosi la gastojn kaj fuĝi tra la aŭteja pordo, sed tute certe Prasad ŝlosis ankaŭ tiun, verŝajne por seniĝi je ne plu utila, sed latente ĝena kunkomplotinto.”

“Ĉu ne estis estingatoroj”?

“Jes. Estis du, eble ĉar la domposedanto konsciis la tro grandan brulriskon de domo tiel konstruita. Sed la du estingatorojn oni retrovis en la ĝardeno, unu kun la fingrospuroj de Prasad! Ĉi-lasta nedubeble ilin elportis el la domo, por ke la brulontoj ne disponu savrimedon.”

“Kiel Prasad klarigas la fingrospurojn?”

“Li diras, ke la atendata persono ne venis al la rendevuo, kaj ke li subite rimarkis ruĝecajn rebrilojn el la direkto de la domo, reiris al loko, de kie la konstruaĵo videblas, kaj horore konstatis, ke ĝi brulas. Li kuris, sed povis fari nenion, tiom grandaj la flamoj estis. Tiam li ekvidis estingatoron, kiu kuŝis tie ekster la domo. Li prenis ĝin por provi lukti kontraŭ la fajro, sed ne sukcesis. Panika, senhelpa, li kuris en la nokto, provante trovi loĝejon, de kie telefoni, sed li ne konis la regionon, kaj kiam li fine sukcesis paroli al la fajrobrigado, jam estis tro malfrue.”

“Nu, tiu parto almenaŭ ŝajnas kredebla.”

“Eble, se ne estus la aliaj faktoj. Sed en la kelo, kien li ĵuras, ke li neniam iris, ni retrovis, precize apud unu el liaj elektraj fajrigaranĝoj, oran fontplumon, kiun pluraj atestantoj rekonis kiel lian. Ĝi estas tre speciala, mallonga, unika donaco, kiun li foje ricevis. La fiksilo, per kiu oni kroĉas ĝin al poŝo, estis fuŝita, kaj certe tial ĝi falis.”

“Kion li diras pri tio?”

“Ke li perdis tiun fontplumon aŭ ke oni ŝtelis ĝin de li proksimume unu jaron antaŭe. Iom facile, ĉu ne?”

“Sed ĉu li ricevis iun profiton de la morto de tiuj personoj?”

“Ne. Li estas sufiĉe riĉa. La krimo havis politikan motivon. Inter la gastoj troviĝis la ĉefo de partio, kiun li abomenis. Tiu partiestro vojaĝis en Eŭropo kaj la ambasadoro invitis lin okaze de tiu festo. Prasad sekrete apartenis al iom fanatika sekto, kiu ne hezitas agi politike, kaj kiu kontraŭas la tendencon de la ambasadoro kaj de la plimulto el ties gastoj. En la domego, kie Prasad loĝis, ni trovis, en la kelfako responda al lia apartamento, dokumentojn de tiu movado, inkluzive de tuta kurso pri sabotado kaj perfortaj agoj, en kiu prezentiĝas ekzakta priskribo de la metodo, kiun li aplikis. Li asertas, ke li neniam uzas sian kelon, nur metis en ĝin malnovan kofron, kiam li tie ekloĝis, kaj ke iu metis tiujn dokumentojn por ŝovi la kulpon sur lin. Estas vere, ke iu ajn povus facile meti ion en ies ajn kelon, en tiu apartamenta domo, ĉar la aranĝo de la unuopaj kelfakoj ne estas tre serioza, sed kiam ni petis lin nomi iun, kiu sufiĉe malamikas al li por uzi lin kiel pekkapron, li ne kapablis respondi kaj diris nur, ke li ne komprenas.”

“Nu, dankon. Ŝajnas, ke kiom ajn mi deziras plezurigi Ĝojan, mi povos fari nenion. Se estus iu ŝanco, lia advokato siatempe certe ĝin estus uzinta, ĉu ne?”

“Jes. Li defendis la hindon kiel eble plej bone, sed ne povis lin savi. Li eĉ ne havis alternativan teorion, kiu kongruus kun la faktoj. La krima bruligo okazis antaŭ sep jaroj. Prasad sidas sesjare en malliberejo nun, kaj tute prave, laŭ mi. Lasu do vian edzinon al ŝiaj revoj kaj forgesu la aferon. Kiel do Ĝoja ekinteresiĝis pri ĉio ĉi?”

“Mi jam diris: mi tute ne scias. Sed ŝi asertas, ke ŝi verŝajne povos pruvi, ke ne Prasad kaŭzis la dombrulon. Tamen, por tio, ŝi devus kontroli kelkajn faktojn ĉi tie, kaj ŝi ne povas pro sia laboro en la Psikologia Konsultejo. Ŝi esperis, ke vi ...”

“Ne eblus, ni havas tro da laboro. Se ŝi scias pri kontroleblaj faktoj, la sola rimedo estus peti privatan detektivon enketi pri ili. Finfine, Prasad estas riĉa kaj nun ne povas uzi sian monon, li eble pagus por tio.”

* * *

“Se vi pruntedonos al mi monon, mi iros,” diris Stefano al sia onklino Ĝoja Karal. “Mia mastro ĵus eksigis min, kaj mi serĉas laboron.”

“Mi volonte antaŭpagos,” ŝi respondis, ne atentante la “Vi estas freneza”-eldiron de la edzo. “Notu precize ĉiujn viajn elspezojn. Kiam Prasad estos libera, li certe repagos ilin, kaj krome vin bele rekompencos.”

“Kiel vi povas esti tiel certa?” Stefano demandis.

“Eĉ vi ne kredus min, Stefano” ŝi respondis malĝoje. “Tamen mi ege feliĉas, ke vi konsentas enketi.”

Antaŭ ol Stefano foriris al la ĉefurbo, Jano pritraktis kun li la sintenon de Ĝoja.

“Mi scias nenion, Kara-Karal, mi jam multe pripensis sensolve. Se estus ĵusa, buŝa konfeso de iu, ŝi tion dirus al ni. Se skriba konfeso same. Mi ne rekonas mian onklinon en tiu sinteno. Kia stranga konduto! Ŝi ĝenerale estas tiel malkaŝa!”

“Tial mi tre dankus, se vi uzus viajn enketistajn kapablojn ankaŭ favore al mi: observu ŝin, sekvu ŝin, provu scii, de kie ŝi ricevas siajn nekredeblajn informojn.” Stefano silente jesis.

* * *

Tuj post kiam li revenis el sia enketa vojaĝo, li iris viziti Janon en la ĉefpolicejo.

“Pri tiuj punktoj, kiujn ŝi menciis al mi, ŝi plene pravis,” li diris al sia nekredema onklo.

“Pri kio temis?”

“Ŝi asertas, ke kulpas pri la krimo iu Raĝendra Singh, kiu loĝis en Londono tiuepoke...”

“Kaj nun kie?”

“Kaj nun estas morta jam de ses jaroj. Li mortis aŭtoakcidente pli malpli unu jaron post la fajrotragedio.”

“Kaj kion vi malkovris pri li?”

“Ke li estis en nia lando, kiam la domo brulis. La peto de onklino Ĝoja estis, ke mi havigu al mi foton de tiu Singh, kaj kontrolu, ĉu li venis el Londono la koncernan semajnon. Estis malfacile akiri foton, sed pere de la viza oficejo kaj helpe de via amiko/policano ĉefurba mi sukcesis. Mi povis retrovi, kiuj doganistoj deĵoris ĉe la flughaveno en la horo, kiam lia aviadilo alvenis, kaj unu el ili bone memoras lin. Li elektis senerare lian foton el la serio, kiun mi prezentis (nur hindaj vizaĝoj). Li ekmemoris, kiam mi montris foton de la ora fontplumo. Li diris, ke la fiksilo de tiu tre speciala skribilo estis fuŝita, tiel ke, kiam la koncernato klinis sin por prenlevi ion, kio falis, la fontplumo malligiĝis de lia supra jakpoŝo kaj ruliĝis apud la doganiston.”

“Sed tio estas ege grava! Tio signifas ne nur, ke Singh estis ĉi lande je la ĝusta periodo, sed ankaŭ ke tiun faman fontplumon havis li!”

“Kaj mi konfirmis ion alian. Laŭ Ĝoja, Singh preparis mesaĝon por venigi gaston Prasad en la ĝardenon je la taŭga momento, kiam la fajro komenciĝos, intence por ke la suspektoj trafu tiun Prasad. La bileton li donis al junulo el najbara vilaĝo, kiu junulo havas interesan karakterizon: unu brunan okulon, kaj unu bluan. Dank’ al tiu apartaĵo, mi facile ricevis lian nomon kaj, kvankam li transloĝiĝis, mi povis lin retrovi. Li tuj rekonis Raĝendran Singh en la serio da portretoj kaj agnoskis, ke Singh petis lin iri al la dometo kaj porti mesaĝon por iu s-ro Prasad.”

“Eksterordinare! Tio ŝanĝas la tutan situacion. Sed kiel klarigi, ke tiuj du gravaj atestantoj ne manifestiĝis dum Prasad estis juĝata?”

“Mi demandis pri tio la malsamokulan junulon. Li diris, ke li ne legas gazetojn kaj ke krimaj aferoj ne interesas lin. Mi ne provis scii ĉe la doganisto, sed verŝajne la raportoj pri la kazo, kiuj trafis la publikon, simple menciis skribilon identigitan kiel tiun de Prasad, sen precizigi ĝiajn apartaĵojn, kaj la polico estis tiel memcerta, ke la doganisto havis neniun kialon pridubi ĝin.”

“Vi pravas. Ĉu vi eksciis ion pri la maniero, laŭ kiu Ĝoja estas informata?”

“Mi ne komprenas. Mi petis amikon Joĉjo, la filon de via kuzo, helpi min tiurilate. Li diskrete informiĝis, kaj li eĉ gvatis onklinon Ĝojan (vi scias, kiom li ŝatas detektivi!). La sola informo, kiun li sukcesis akiri, kaj kiu eble rilatus al la afero, estas, ke Ĝoja entreprenis serion da psikologiaj aŭ psikoterapiaj kunsidoj kun du etaj hindaj knaboj, unu 7-jara kaj unu 5-jara. Sed kompreneble, se ŝi iel ricevis dokumenton, neniu povas scii. Kio okazas en ŝia kabineto, tio estas tute sekreta.”

“Ŝia konduto min incitas. Se ŝi ricevis konfesan dokumenton aŭ dokumenton de iu atestanto, kiu eble nur poste kunmetis la sciojn kaj ekkomprenis, kial ŝi tion ne diras?”

* * *

“Estas alia punkto, kiun necesus kontroli,” Ĝoja diris al sia edzo, “Troviĝas fingrospuroj de Raĝendra Singh sur la dokumento pri la arto saboti, kiun la polico trovis en la kelo de Prasad. Singh havis malpurajn manojn foje, kiam li studis la ĉapitron pri eksplodsistemoj. Verŝajne Prasad neniam eĉ vidis tiun dokumenton, tiel ke liaj fingroj ne lasis spurojn sur ĝi, dum vi trovos tiujn de la vera kulpulo. Por ricevi specimenon de ĉi-lastaj, vi devos turni vin al la kenja polico. Raĝendra Singh ja vivis en Najrobi plurajn jarojn kaj estis foje suspektita en ŝtel-afero.”

Karal pli kaj pli timis, ke la stranga sinteno de Ĝoja kreos rompeton en ilia harmonia parvivo. Tial li estis iom agacita, kiam li diris:

“Kial vi ne diris tion tuj, samtempe kiel la aliajn esplorotajn faktojn?”

“Ĉar mi ne sciis.”

“Ĉu viajn informojn vi ricevas nur po-gute?”

“Jes.”

“Diru do kiel, finfine,” li preskaŭ koleris. S-ino Karal aspektis malĝoja, hezitis, sed nur kapneante eliris el la ĉambro.

* * *

“Kiel progresas via enketo pri Ĝoja?” Jano demandis kun espero, kiun li sentis facile ŝancelebla.

“Neniel,” respondis Stefano. “Ŝi akceptas dufoje semajne tiujn du hindajn infanojn. Ili nomiĝas Gopal kaj Kriŝna Ŝarma kaj havas familian aŭ alian rilaton kun neniu el la personoj, kiuj forpasis en la dombrulo, nek kun Prasad aŭ Raĝendra Singh. Ilia patro estras la relative novan hindan restoracion ĉe Kolegistrato. Ĉu vi povis kontroli la informon de Ĝoja pri la fingrospuroj?”

“Jes. Miaj kolegoj tion faris. Ŝi pravas. Mi esperas, ke ŝi ne elpensis novan pridemandan metodon bazitan sur mi-ne-scias-kia medita, hipnota aŭ psikanaliza tekniko. Tio kaŭzus revolucion en policaj metodoj: ŝiaj nekredeblaj informoj ĝis nun riveliĝis senmanke ĝustaj. Se almenaŭ ŝi konsentus diri ...”

* * *

La advokato, unu mallibereja funkciulo kaj Stefano sidis kun Prasad en la parolejo. “Efektive,” diris la hindo, “mi neniam jesus al tia mistera invito iri funden de la ĝardeno, se ne estus io tre konvinka en la mesaĝo. La tre konvinka afero estis la pasvorto. En mia sekreta societo ĉiumonate alpreniĝis novaj pasvortoj, kiuj ebligis al anoj rekonigi sin kiel aŭtente apartenantajn al ĝi.”

“Kiuj estis tiuj pasvortoj? Ĉu vi ankoraŭ memoras ilin, post tiom da tempo?” Tiel parolis la advokato.

“Jes. Ili gravuriĝis miamense, pro la aparta signifo de tiu nokto por mi. Estis: Ore grihabasi khol duar khol, t.e. komenco de poemo de Tagore, signifanta: ‘vi domanoj malfermu viajn pordojn’.”

Dum li recitis, la advokato kaj la mallibereja funkciulo rigardis papereton, kiun Stefano iom antaŭe transdonis.

“Ĉi tiu informo estas tute ĝusta,” diris la advokato, “Ĉu ne, s-ro Ŝenkel?”

“Tute ĝusta”, eĥis la mallibereja ulo. “Mi pretas ĵuri pri tio antaŭ la juĝistoj. Vi povas kalkuli kun mia atesto, se fariĝos necese.”

* * *

“Se vi diros tion al Kara-Karal,” Stefano admonis sian onklinon, “li transdonos la informon al la ĉefurba polico, kaj mi perdos la okazon vojaĝi Londonen. Aliflanke, vi scias, kion Prasad diris, nome, ke li pagos multon al la privata enketanto, kiu tiros lin el la malliberejo. Se mi iros, li repagos miajn elspezojn. Se vi ne konsentas pruntedoni al mi la monon por la vojaĝo, tio signifas, ke ĉi-foje vi ne kredas je viaj faktoj.”

“Vi venkas,” Ĝoja respondis ridante, “vi venkas. Mi havas tian certecon, ke mi ne dubas pri Prasad: li repagos al vi, kaj sekve al mi. Konsentite, mi diros nenion al Jano, kaj vi havos la plezuron enketi en Londono kaj amindumi kun juna, sendube ege bela hindino.”

* * *

Abomeninda la kvartalo estis, kaj la hindino ne speciale bela. Fakte, laŭ la gusto de Stefano, ŝi pli belus sen la nazflanka juveleto. La konversacio okazis pere de interpretisto, kiu ankaŭ povis utili kiel atestanto, se tio fariĝus necesa.

“Ho jes,” ŝi diris per tre pura, kanteca voĉo, “mi memoras tre bone. Mia frato Raĝendra rakontis al mi siatempe. Estas li, kiu bruligis la gastojn de lia moŝto ambasadoro Lal.”

“Kial li tion faris?”

“Li ĉiam havis tian ŝaton al perforto! Lia sango bolis pro eĉ plej eta kaŭzo, kaj al li ĉiam plaĉis detrui. Kompatinda Raĝendra! Kiom ofte mi diris al li: vi repagos al la destino poste. Sed li ne aŭskultis min.”

“Sed, certe, ne nur por la plezuro ĝui mortigan fajron li agis, ĉu?”

“Kompreneble ne. Li volis esti riĉa. Nia onklo Ĉakravarti havis tre prosperan eksport- kaj importfirmaon, kiu laboris ĉefe kun Hindio. Li laboris vialande kun siaj du filoj. La triopo ĉeestis la akcepton. Kumar, la pli juna filo, kiu rilatis perletere kun Raĝendra, tion klarigis al li antaŭe, tuj kiam la probableco de la invito konfirmiĝis. Mia frato Raĝendra deziris heredi la riĉon de nia onklo. Li sciis, ke se Sri Raghubir Ĉakravarti kaj liaj du filoj forpasos, li heredos. Li klarigis al mi en letero, kiun li skribis tuj post la evento, kiel lia plano perfekte sukcesis. Prosperis al li senpene ŝovi la kulpon sur tiun Prasad, kiu apartenis al la sama sekreta societo, kiel li.” Ŝi tion diris kun larĝa rideto, kaj Stefano sin demandis, ĉu por ŝi la sufero, kiun ŝia frato kaŭzis, ne indis konsideron.

“Sed li ne profitis longe de sia riĉeco,” ŝi daŭrigis. “Li aĉetis t.n. sportan aŭton, rapidegan, kredu min, kaj ĝin stiris foje al mortiga akcidento.”

“Kial vi nenion diris, kiam vi eksciis, ke tiu Prasad estas kondamnita?”

Ŝi ridetis plu. “En similajn aferojn virinoj ne enmiksiĝu,” ŝi sentencis. “Kaj ĉu fratino perfidu fraton?”

Stefano preskaŭ diris, ke ŝi kulpas, kaj ke justico povus interesiĝi pri tiu ŝia silento, sed li lastmomente subpremis tiun inklinon por eviti, ke ŝi fariĝu singarda kaj ekrifuzu paroli. Ŝi aperis ne tre inteligenta, aŭ, eble pli ĝuste, ne tre konscia pri la rajtoj kaj devoj de homo en socio okcidenta.

La koro de Stefano batis vigle, kiam li prononcis:

“Vi ĵus menciis leteron, en kiu li rakontis pri la brulego. Ĉu vi bonŝance konservis ĝin?”

Ŝi hezitis, kvazaŭ penante kompreni, kion li celas.

“Jes,” ŝi fine diris, “mi konservas ĉiujn leterojn. Oni tiel malofte skribas al mi! Sed mi ne donos ĝin al vi. Mi volas gardi ĝin.”

“Ĉu vi konsentus, ke ni faru fotokopion?“

Ŝi konsentis, kondiĉe, ke ŝi mem konstante konservu la leteron kaj reprenu ĝin tuj. Tiel Stefano povis reveni hejmen kun eble leĝe nevalida, sed tamen interesa, depozicio de la atestinto, kaj kun hindskriba letero, kiu certe, aldonite al la ceteraj pruv-elementoj, ebligos la liberiĝon de l’ kompatinda Prasad.

Tiel efektive okazis. Juna Prasad emocie ĉirkaŭbrakis familion Karal, kiam li sciis, ke al ĝi li ŝuldas sian rehonoriĝon.

* * *

“Ne ekzistas unu hinda kuirarto,” li emfazis al siaj gastoj en la hinda restoracio, kien li dankeme invitis ilin. “Vi okcidentanoj konstante forgesas, ke Hindio estas mondo same varia kiel Eŭropo. Polo pli similas al portugalo ol Parsio Bombaja al Hinduo el Bhagalpur. Sed, se vi permesos, mi ŝatus, ke ni ĉesu babili pri kuirado kaj ke s-rino Karal fine diru al ni, per kia mistera procedo ŝi eksciis tiom da detaloj povantaj min savi.”

Ĝoja montriĝis iom hezitema.

“Se vi scius, kiom mi timis ĉi tiun momenton, kiam mi fine devos klarigi,” ŝi respondis. “Nu, almenaŭ mi ĝojas, ke s-ro Prasad estas kun ni. Lia ĉeesto min kuraĝigas.”

“Vere, Ĝoja, mi ne komprenas vian nevolon paroli,” diris Jano. “Vi ricevis konfeson pere de tiuj knaboj, ĉu ne? Kial tiom da mistero?”

“Iusence vi pravas. La mistero eble venas nur de la bato, kiu min trafis, kiam ekparolis Gopal Ŝarma, la 5-jaruleto.”

“Kion do tiu rakontis al vi?”

“Eble mi komencu de la komenco. Gopal estis sendita al mi pro serio da psikologiaj problemoj, kiujn estus tro longe priskribi. Mi diru nur, ke li terure suferis de la malamo de lia pli aĝa frato Kriŝna, kiu ege ĵaluzis lin kaj konstante lin nomis ‘murdulo’. Krome, li estis kvazaŭ obsedata de fajro. Li konstante desegnis domojn kaj aŭtojn brulantajn. Li ankaŭ prezentis signojn de kulpeco maloftajn sub tiu formo tiuaĝe. Nu, lia instruistino konsciis, ke li havas tre seriozajn psikologiajn problemojn, kaj mi estis petita okupiĝi pri li. Mi atendis ion ajn, sed ne tion, kion li diris.”

“Ĉu li bone parolas nian lingvon?” Stefano demandis.

“Jes kaj ne. Jes pri ĉio, kio koncernas la lernejon kaj ludojn, ne pri aliaj aferoj. Tial lia frato Kriŝna venis por helpi.”

“Ĉu vi ne ĵus diris, ke estas grava konflikto inter la du fratoj?”

“Jes, sed ili ne volis, ke la gepatroj venu, ĉar laŭ la hinda konceptado – ili klarigis – infanoj, kiuj rakontas similajn aferojn, mortas en sia frua knabeco, kaj la gepatroj provas malhelpi ilin paroli. Tial ambaŭ preferis veni kune ol kun unu el la gepatroj.”

“Eble mi komencas diveni,” Prasad diris.

“Jes,” Ĝoja prononcis kun rideto. Tiu frazo de Prasad ial sekurigis ŝin: “La bato al mi venis de lia tiel sincera esprimo. Gopal diris ... Se vi permesas, mi resumos en unu frazon multon, kio esprimiĝis nur po-pece. Li diris: ‘Mi mortigis multajn homojn. Mi bruligis domon, dum ili estis en ĝi. Mi faris ĝin intence, ĉar mi volis esti riĉa. Mi lasis ankaŭ mian helpanton morti en la fajro. Kaj mi aranĝis la aferojn por ke oni kondamnu pri la krimo viron tute senkulpan. Kaj mi heredis la riĉaĵojn de mia onklo. Kaj mi aĉetis sportan aŭton. Kaj mi havis akcidenton kaj la aŭto brulis. Kaj mi mortis. Kaj ŝvebante en la spirita mondo mi komprenis, ke mi devas ripari. Kaj mi trovis familion Ŝarman. Ili loĝas en ĉi tiu lando, kie la morto de tiuj aliaj kaj la kondamno kaj mia morto okazis. Kaj estas tre bonkoraj homoj. Kaj mi decidis, ke mi naskiĝos ĉe ili kaj tiel okazis. Sed kiam mi diris al ili, ke mi devas ripari miajn krimojn, ili ordonis al mi prisilenti ...”

“Jes,” Prasad diris. “Tion mi suspektis, kiam vi menciis la gepatran malpermeson. En Hindio, gepatroj kredas, ke se infano memoras antaŭan vivon, li ne vivos longe.”

“Komence,” daŭrigis Ĝoja, “mi opiniis, ke li rakontas sonĝon, aŭ ian infanan revon, kiun li misprenas por realo, kio ne estus nenormala ĉe tiaaĝa knabo. Sed min frapis io tre matura en lia rigardo, en lia maniero sin esprimi. Kiam li parolis sialingve, lia frato kelkfoje ne sciis traduki. Li konfidis al mi, ke Gopal, kvankam pli juna, scias pli da vortoj en la gepatra lingvo ol li mem. Mi kompreneble memoris la faman fajregon, pri kiu la gazetaro tiom raportis siatempe, Mi pensis, ke eble la hindoj, kiuj ne estas multaj ĉi-lande, ankoraŭ hodiaŭ fojfoje parolas pri ĝi kaj tiel impresis la infanon per tiuj bildoj pri amasmorto enfajra.”

“Sed li konfidis al vi precizan komision, ĉu ne?” sugestis la hinda kunmanĝanto.

“Jes. Li diris: helpu min ripari! Kial neniu volas helpi? Mi diris, ke ne estos facile, ke necesos pruvoj. Tiam, li momente pripensis kaj diris: La fontplumon! La fontplumon mi ŝtelis de li la antaŭan jaron. Oni povos pruvi, ke ĝin havis mi, ĉar la fiksilo estis difektita kaj kiam mi estis ĉe la doganejo, ĝi falis el mia poŝo. La doganisto ĝin prenlevis por mi. Tion li certe memoros.”

“Kia nekredebla afero!” flustris Stefano, sed Ĝoja plu raportis: “Li petis min kontroli. Nu, vi scias, ke unu el miaj principoj pri psikologia laboro estas ne lasi antaŭjuĝojn falsi mian prudenton. Mi pensis, ke, konsidere al lia videbla sincereco, estas nur honeste esplori la faktojn. Sed mi povis paroli pri mia informfonto al neniu. Eĉ ne al vi, karulo,” – ŝi tenere metis sian manon sur la janan – “eĉ ne al vi.”

“Vi pravas,” Jano respondis. “Ni havas tro da laboro, kaj mia menso ne estas sufiĉe malferma, por ke mi povu okupiĝi pri tia galimatio.”

“Mi provis ricevi de Gopal kiel eble plej multe da kontroleblaj faktoj. La sekvon vi konas. Sed por mi, la vivo neniam plu estos la sama. Tiu etulo tro impresis min.”

“Ĉe ni, tio mirigus neniun,” komentis Prasad, “tiaj faktoj estas relative maloftaj, sed ĉiuj scias, ke de tempo al tempo okazas. Mi foje estis petita prelegi pri ili antaŭ junula grupo kaj mi tiuokaze iom legis la koncernan sciencan literaturon. Se mi bone memoras, Prof. Atreja el Benaresa Hindua Universitato publikigis sciencan esploron tiurilate, sed mi loĝas nun de sufiĉe longe en Eŭropo por konscii, ke por vi la afero ne estas akceptebla.”

“Trafite. Mi persone ne povas sorbi ĝin,” Jano diris. “Mi kredus pli facile je telepatio inter tiu knabo kaj la fratino de Raĝendra Singh. Sed verŝajne estas ia racia klarigo.”

“Kiu?” Ĝoja demandis.

“Mi ne povas diveni, kaj ni verŝajne neniam trovos ĝin. Eble estas skribita konfeso ie, kaj iu legis ĝin laŭtvoĉe al kunulo, dum eta Gopal ĉeestis aŭ povis aŭdi el apuda ĉambro. Aŭ Singh konfidis al amiko, kiu, post lia morto, sentis skrupulojn, sed ne kuraĝis iri mem rekte al la polico. Aŭ iu amanto de la londona fratino legis sen ŝia scio ŝiajn leterojn, eble pro ĵaluzo, trovis la raporton pri la brulego, kaj instrukciis la knabon ripeti la fabelaĵon, kun la espero, ke justeco tiel venkos.”

“Kaj dume vi ridetas, s-ro Prasad,” Stefano diris al la hindo.

“Kompreneble mi ridetas. Mi estis en malliberejo, kaj nun estas libera. Ĉu vi scias, kion tio signifas, liberiĝi? Ne, vi ne povas scii. Nur tiu, kiu spertis, povas kompreni. Sed mi ridetas ankaŭ pro la energiaj penoj de s-ro Karal. Estas strange, kiel pretaj vi estas akcepti iun ajn klarigon, sed ne la plej probablan. Nu, konservu vian opinion, se ĝi sekurigas vin. Ne mi provos konvinki homon nekonvinkeblan. Kaj mi ŝuldas tiom al vi, ke mi abomenus vin maltrankviligi.”

La etoso malstreĉiĝis. Nur la edzino de Jano konservis sur la vizaĝo ombreton da senĝojeco.

“Ĉu vi pretus elprovi objektive ĉiun el viaj ĵusaj hipotezoj, kaj la aliajn, kiujn vi certe kapablos elpensi post iom da penado?” ŝi demandis la edzon. Sed ĉi-lasta apenaŭ konsideris la sugeston.

“Mi ne havus tempon,” li grumblis.

Ĉe kio Prasad eksplodis per ridego.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.