La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU  RAKONTI NOVELE?

Aŭtoro: Claude Piron

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Spiona rondo

Oni ne lernas profesion sen ekzerci sin. Tial juna Ivo Karera, ĵus akceptita en la tutlandan servon kontraŭspionan, aŭskultis koncentriĝe la instrukciojn, kiujn sinripete donis Bruno Stefson, lia trejnanto.

“Ĉu vi sekvos min?” Ivo demandis.

“Se mi respondos ‘ne’, ĉu vi min kredos?” rebatis lia kunulo. La alia ŝultrolevis. “Kaj se mi respondos ‘jes’, vi ne pli fidos min. La demando do estas senutila.”

Ivo Karera iom hontis. Ili sidis en trotuara kafejo, kie la matenmeza suno sentigis sin plej plaĉa, promese pri ĝuinda vetero.

“La ĉefa afero estas la raporto,” la trejnanto daŭrigis. “Ĉion notu. Ni volas scii ĉion pri lia tago. Ĝenerale, kun ordinarulo, tio sufiĉas por ke ni eksciu, kio estas lia profesio, kie li loĝas, ktp. Gvatsekvi ordinarulon fakte estas plej simpla tasko. Kiam vi devos ekzerci vin sekvante profesiulon, kiu eniras en buson unuflanke kaj tuj eliras aliflanke, aŭ scias, kiel perdigi sin en urba trafiko, estos pli instrue, sed ankaŭ pli interese. Hodiaŭ vi verŝajne ekzercos vin pri unu el la plej gravaj aspektoj de nia vivo: enui.”

“Kiun mi sekvu? Kiel estas decidite?”

“Hazarde. En ĉi tia ekzerco tio montriĝis la plej efika metodo. Ĉu vi vidas tiujn du junulojn maldekstre? Kial ne unu el ili?”

Ivo Karera elektis la pli altkreskan, longbrakan, tre malgrasan 20-jarulon kun karakterize nekombita hararo.

“Konsentite. Nu, mi foriras. Havu plaĉan tagon!” Kaj Stefson promenpaŝe iris ĝis ne malproksima libr- kaj gazetvendejo, de kie li povis kaŝe observi sian trejnaton.

La junulo, kiun ĉi-lasta devis tuttage ŝtelsekvi, estis Joĉjo, pri kiu la leganto eble jam aŭdis, ĉar li estas familie rilata al Stefano, kun kiu li nun diskutas (la patroj de ambaŭ junuloj estis kuzoj). Inter la pasioj, kiuj plenigas la vivon de Joĉjo, unu el la plej fortaj estas spionromanoj. Ĝenerale fuŝaj, liaj provoj malkovri spionojn jen kaj jen trafas ĝuste. Kiel ĉi-foje.

“Mi havas neniun dubon,” li diris al Stefano. “Mi vidis lin tre bone eltiri malplenan, tute platigitan, cigaredpaketon el speciale kavigita interspaco inter la du teatraj seĝoj kaj io estis skribita sur ĝi. Li agis tiel nature, ke nur iu observema kiel mi povis rimarki, ke la egale plata cigaredpaketo, kiun li tien remetis, ne estis la sama.”

“Ĉu vi prenis ĝin?“

“Neeble. Dum la dua akto, kiam estis jam mallume ĉie escepte de la scenejo, iu virino malfrue venis, kaj preterpasis tiun lokon reirante al sia seĝo. Post la fino de la akto, la platigita paketo ne plu troviĝis tie, kaj unu seĝo restis neokupita ĝis la fermo.”

“Interese. Kaj vi estas certa, ke tiun paketon metis ĉi tiu?” Stefano indikis elegante vestitan viron, kiu kaftrinkis du tablojn pli fore.

“Mi ne havas eĉ plej etan dubon. Tial, ĉar hodiaŭ estas mia libertago, mi intencas lin gvati. Eble mi malkovros ion interesan.”

“Tamen, la fakto ke li havas strangan komunikrimedon enteatre ne signifas, ke li pasigas ĉiujn siajn tagojn en dubvaloraj agadoj. Eble hodiaŭ li nur ripozas, aŭ havos tute honestan okupon ...”

“Domaĝe estas pri vi, Stefano, ke vi estas tro racia. Mankas al vi flaro. Mi flaras ion pri li. Kaj mi dediĉos al li mian tutan tagon.” Li ridetis kaj okulumis. “Kaj se nenio alia, tio estos por mi ludo. Kial vi ne partoprenus en ĝi?” La propono estis tenta.

“Prave, kial ne?” Stefano diris. “Mi havas nenion por fari hodiaŭ, kaj via mistero min ...”

“Ej! Atentu!” interrompis Joĉjo, “Jen Zozo eskapas!”

Efektive, ĝuste je tiu momento, la elegantulo ekstaris kaj paŝis for. Ne tre malproksimen, verdire, kio ekscitis la scivolemon de la du spionetoj.

“Miaopinie, li rendevuas kun iu, kaj timis, ke tro longa restado kafeja tiros la atenton al li,” komentis Joĉjo.

“Eble,” Stefano dubemis.

La viro, kiun Joĉjo spontane nomis Zozo, iom hezite staris ĉe arbo en la parketo, kiu troviĝis transstrate. Vidinte, ke li ĵus eksidis sur benkon, ankaŭ la du knaboj trairis.

“Vi estas tro rekonebla,” Stefan flustris, “vi devus almenaŭ kombi viajn harojn. Ne, ne ĉi tie. Se li rimarkis nin ...”

“Vi pravas,” interrompis Joĉjo kun sama konspira tono. “Li verŝajne restos ĉi tie kelktempe, atendante la rendevuulon. Dume, mi iros ŝanĝi mian aspekton. Ree trairi al kafejo Madrigal estus suspekte. Mi iros al la aŭtobusa stacidomo. En la tiea tualetejo mi malsekigos miajn harojn tiel plataj, ke eĉ vi ne rekonos min.”

“Sed kion mi faru, se Zozo foriros antaŭ ol vi revenis?”

“Turnu vin iomete. Jen. Apud via dekstra ŝultro en la trunko de la platano estas trueto. Ĉu vi vidas? Tien metu mesaĝon por sciigi, kion li faris.”

“Nu, jes, sed mi ne havas paperon.”

Joĉjo, kun rigardo iom malestima, tiris el poŝo kajereton kune kun krajono. “Instalu vin sur benkon kaj desegnu, aŭ verku versojn, aŭ ion ajn. Tiel vi estos tute preta.” Preskaŭ kure li foriris.

* * *

“Strange, ke li transdonis tiun notlibron”, pensis Ivo Karera, “aŭ ĉu estis poŝromano?” Li eksekvis Joĉjon.

Bruno Stefson, kiu jam iom longe ekzamenis la periodaĵojn de la magazeno, kien li rifuĝis forlasinte sian trejnaton, subite kaptis gazeton, ĵetis kelkajn monerojn al la kasistino kaj eliris. Profesiule, li lasis inter Karera kaj si sufiĉan distancon.

Tre bela virino, apenaŭ 30-jara, kiu longtempe staris rigardante la vestojn en la montrofenestro de la apuda butiko, samtempe decidis, ke neniu el tiuj vere valoras takson, kaj trankvile direktis siajn paŝojn al la vojo, kiun Stefson ĵus elektis.

Ĉi-lasta tute ne rimarkis ŝin, same kiel ŝi, koncentrinta la rigardon al Stefson, ne rimarkis la brunhaŭtan sinjoron, kiu ĝis tiam studis tre atente la rimarkindan altreliefon de la pordego de Sankta Rafaél, la malnova preĝejo transstrata, kiam tiu abrupte metis finon al sia kontemplado por ekpaŝi laŭ la kontraŭa senco, ĉar, en tiu denstrafika momento, se li volis trairi la straton – ekzemple por sekvi ŝin – li devis unue direktiĝi al la zebra pasejo por piedirantoj, kiu troviĝis centon da metroj post la vestbutiko.

Post kelka tempo, alia viro moviĝis. Li surhavis havajtipan ĉemizon, kaj liaj brunaj haroj montris ruĝajn rebrilojn. Li staris en la perpendikla avenuo ĉe stratangula bushaltejo tiamaniere situanta, ke li povis observi la respegulaĵon de la tre bruna sinjoro en oblikva vitro de meblomagazeno. Nun, li ekpreferis ne plu atendi la buson kaj komencis promeni samdirekte kiel la brunulo.

Pasis nur kelkaj sekundoj, kaj jen Zozo forlasis sian benkon kaj iom rapidis por trairi la avenuon.

Por ke vi bone komprenu la situacion, kara leganto, ni prezentas al vi ĉi-sube la skizon, kiun desegnis Stefano por pasigi la tempon, dum li atendis, ke Joĉjo revenu, aŭ ke Zozo ŝanĝu sian lokon. Al ĝi ni aldonis la movojn de la personoj ĵus priparolitaj.

Stefano tenis la kapon klinita al sia kajereto, kiam Zozo ekiris, kaj li ne vidis tuj, kion tiu faras. Kiam li relevis la okulojn por certiĝi, ke la alia plu sidas samloke, kaj ne plu vidis lin, li kelksekunde konsterniĝis. Li tamen baldaŭ revidis sian ĉasaton trans Ksavieravenuo, paŝantan direkte al la preĝejo, kaj li rapide skribaĉis mesaĝon: “Al Ponto Magdalena, 10:30” ne malpli rapide ĝin ŝovis en la platantruon, kaj kuretis vojkrucen.

* * *

Kial, vi demandas, Joĉjo ankoraŭ ne revenis, se konsideri, ke li foriris al la busstacia tualetejo nur por kombi siajn harojn? Nu, por li temis pri ludo, ĉu ne? Kaj la ideo pri mesaĝo en trunkotruo estis tro bela, lude, por ke li risku preterpasi ĝin. Li ne pripensis tion klare, sed fona deziro reale travivi la trovon de en-arba bileto diktis liajn decidojn. Ju pli da tempo li perdis en la busa stacidomo, des pli da ŝancoj li havis, ke la mesaĝtruo pleniĝos.

Senhaste do li provis plurajn manierojn kombi siajn harojn, kaj kiam li fine ĝojis konstati, ke meza apartigo perfekte taŭgas por la nuna rolo, li iris al kiosko por aĉeti gazeton kaj magazinon (sekvi spionon tuttage eble ja enhavos longajn horojn da atendado, dum kiuj tiuj estos bonvenaj), post kio li elektis sun-okulvitrojn esperante, ke ankaŭ tiuj sufiĉe ŝanĝos lian prezentiĝon. Kaj promenĝue – kial ŝviti sub tiu bela suno? – li reiris al la parketo, kie Stefano sendube lasis mesaĝon por li.

Kelke hezitinte, Ivo Karera estis irinta post li en la tualetejon, sed kiom ajn li provu, li ne sukcesus daŭrigi sian restadon tie same longe kiel la knabo ludanta har-artiston, sen veki ties suspekton. Li do eliris kaj profundiĝis en la misterojn de la bus-horaroj, afiŝitaj en la halo.

Verdire, li sin demandis, ĉu lia ekzerco havas pli da signifo ol li komence imagis. Ĉu la fakto, ke Joĉjon elektis li ne rezultis el lerta manipulado fare de ĉefo Stefson? Tiuj spionspionoj ja kapablas ion ajn. Konfirmis la hipotezon la joĉja aĉeto de malhelaj okulvitroj, kvankam lin perturbis la fakto, ke la knabo agis tiel malkaŝe. Kian sencon tio diable povus havi?

Estis facile sekvi la junulon revene ĝis la parketo, sed ... nur lastmomente la kandidato/spiono sukcesis eviti la ĉirkaŭ-rigardadon de Joĉjo. Ĝin li tute ne antaŭvidis. Ĉu ordinarulo ŝtele rigardas malantaŭ sin?

Kaj jen, nun, eksterordinara faro: la junulo kaŝe – aŭ fuŝkaŝe – eltiras paperon el platantrunka truo!

Certe li ne estis ŝance elektita.

* * *

“Ponto Magdalena”, legis Joĉjo, kaj li iom pli rapidis. Alveninte ĉe la rivero, li kontemplis la kajojn, la stratojn, la eksterajn tablojn de drinkejoj kaj restoracioj, hezitis kaj paŝis sur la ponto transen. Li vigle okulserĉis signon pri Stefano aŭ Zozo, sed vidis nek unu nek la alian. Malkontenta pri si, ke pro laŭvola tempoperdo li fuŝis sian spiontagon, li decidis laŭiri Tjazon ĝis la sekvanta ponto, Ponto Farobela. Li grumblis, ke Stefano lasis neniun indikon pri sia irado, samtempe konfesante, ke komuniksignon li ne povus trovi, manke de interkonsento pri la uzota sistemo.

Sed ju pli li paŝis, des pli lia decido ŝajnis al li malĝusta. Li tro malproksimiĝas de la viglaj kvartaloj, sen vera motivo. Ĉu spuroj videblus, li sin demandis. Ne. Pavimoj kaj asfalto ne akceptas premaĵojn facile rekoneblajn, kaj li eĉ ne sciis, kiel aspektas la plandumoj de Stefano. Pli saĝe estos konsideri la tagon fuŝita kaj atendi, iom honte, la raporton de sia kunspiono. Sed se tiel, pli agrablos reveni al la urbocentro, kaj do retropaŝi al Ponto Magdalena.

Pensite, farite: Joĉjo returnis sin al la direkto, de kie li venis, tiel subite, ke kompatinda Ivo Karera, al kiu oni promesis, ke li sekvos normalan personon, apenaŭ havis la tempon kaŝi sin malantaŭ unu el la arboj, kiuj tiel beligas la bulvardon trans Tjazo.

Malantaŭ li, ankaŭ kontraŭspiona trejnanto Stefson pli kaj pli miris pri la elektita junulo. Sed ĉar li kapablis fari al si neniun hipotezon, li decidis: “mi ne havu antaŭjuĝojn” kaj atendis, ĝis pli informaj faktoj prezentiĝos.

Profesie sperta kaj lerta, li iris laŭ tute alia maniero ol Ivo Karera, ĉiam zorgante esti iamaniere “kovrita”. Kiam Joĉjo faris sian subitan sinturnon, li troviĝis je nur du paŝoj de alkaja ŝtuparo, kaj li tie trankvile malsuprenpaŝis. Li ne dubis, ke Joĉjo, kaj sekve Karera, reiros al la unua ponto, kaj ke ne necesas ilin postiri samnivele; li do restis sur la kajo.

Kiel ĉiu profesiulo tiukampe, li lasis inter si kaj la sekvaton relative grandan distancon, kaj li agis tute nature, kvazaŭ li promenus sencele. Tial la virino, kiu gvatis lin, ne sciis, kiel klarigi al si lian neatenditan elekton de kajvojo.

Ŝi eksuspektis, ke li divenis ŝian aktivecon kaj provas seniĝi je ŝi. Ŝi diskrete rigardis super la balustrado kajen. Efektive, Stefson tie troviĝis, paŝanta returne.

Said Bubarka – tiel nomiĝis la brunhaŭtulo kiu, neniam rimarkite, ŝin sekvis – haltis atendante ŝian venontan movon. Kiam li vidis, ke ŝi returne iras al Ponto Magdalena, li redirektis siajn paŝojn samloken.

La havajĉemizulo kun la ruĝbrunaj haroj – lia nomo estis Mordeĥaj Cevi – ankoraŭ ne ekiris sur la ponton, ĉar li tute bone povis observi Bubarkan kun la tuta longeco de la ponto inter si kaj li. Li eksidis sur alta seĝo de drinkbufedo, kaj mendis ekspreskafon, tuj pagitan. Tion vidinte, Zozo elektis tablon en la transstrata surtrotuara restoracio kaj mendis aperitivon. Kiel kaj kial li ne rimarkis la junulon – Stefanon – kiu venis sidi je dutabla distanco, estas speco de miraklo, eble ŝuldata al la fakto, ke la knabo estis tiel perceptebla en sia ŝtelira maniero, ke neniu povus preni lin serioze.

* * *

Joĉjo tuj rimarkis Zozon, sed purigis al si la nazon per ampleksa poŝtuko preterpasante, por eviti esti rekonata. Li signis al Stefano, kiu, nerimarkate, forlasis sian seĝon kaj aliris lin.

Ambaŭ eniris la koridoran montrejon de granda fotomagazeno por tie trankvile pritrakti la situacion.

“Li ĵus mendis aperitivon,” Stefano klarigis.

“Tio signifas, ke li intencas tagmanĝi. Kion ni faru?”

“Kiel vi scias, ke li tagmanĝos?”

“Kion li faris ĝis nun? Mi perdis la esperon retrafi vin!”

“Fakte, li faris nur kelkajn paŝojn ĉi-direkte, post kio li trairis Tjaz-avenuon, promenis kiel turisto ĉi-kvartale, haltante jen kaj jen antaŭ montrofenestroj, post kio li same trankvile revenis ĉi tien, kaj eksidis por mendi aperitivon.”

“Strange! Kiel klarigi tiun farmanieron?“

“Via unua ideo sendube estas ĝusta. Li havas rendevuon kun iu. Eble estis decidite, ke se la persono ne renkontos lin ĉe kafejo Madrigal, kie li sidis ĝis la 10:30, li aŭ ŝi havos duan eblecon renkonti lin ĉi tie ĉirkaŭ tagmezo.”

“Certe vi pravas. Sed tio konfirmas mian intuon: li manĝos. Ĉi-hore, li certe antaŭvidis sufiĉe longan tempon por ke la alia povu lin trafi. Tio signifas manĝon.”

“Mirinde, kiel logike vi rezonas hodiaŭ! Mi samopinias. Kion ni faru?”

“Nu, ni manĝu. Ĉu vi malsatas?”

“Ho jes, sed ĉu apud li?”

“Mi preferus pli malmultekostan ejon, ĉar tiu ...”

“Aŭskultu. Vid-al-vide, kie estas tiu trinkbufedo, oni ankaŭ servas manĝojn, ĉu ne?”

“Jes. Estas kelkaj tabloj fronte al la rivér. Ni iru vidi, ĉu de tie li videblas. Se jes, ni povus frandi ieton lin observante.”

Tial okazis, ke post kelkaj minutoj Joĉjo kaj Stefano sidis en “La Ĉetjaza”, en kiu bufede sandviĉis Mordeĥaj Cevi, kiu gvatis, preskaŭ senrigarde, Saidon Bubarkan vorantan picon* en apuda surtrotuara frandejo italtipa, nur unu tablon distance de Korina Delmar, la belulino kiu, siavice, observis Stefson foliumantan menuon kun Ivo Karera, kies rigardo konstante orientiĝis al Joĉjo kvazaŭ fero magneten.


* Plata rondforma kuko kun tomatoj, fromaĝo kaj aliaj eroj – anĉovoj, olivoj, ŝinko, fungoj, ks – el la itala kuirarto (itale: pizza). En multaj landoj oni prononcas pidzo.


* * *

Fine de la manĝo, dum kiu ambaŭ junuloj vigle diskutis, kiel solvi la komunikproblemon inter si, Joĉjo havis brilan ideon:

“Ĉu vi konas tiujn kolorajn buletojn gluiĝemajn, iom similajn al maĉgumo, kiujn oni nun uzas por fiksi ekzemple afiŝon al surfaco, sur kiu nek premnajleto, nek magneta fiksilo, nek glubendo efikas? Mi iros aĉeti grandan kvanton da tiuj, kaj vi markos per ili la vojon, se vi devos sekvi lin. Ni eĉ povos aranĝi kodon laŭ la koloroj ... Tempon mi havas, oni apenaŭ alportis al li deserton.”

Kiam leviĝis Joĉjo, tuj ekstaris Karera kaj lin sekvis. Lia trejnanto Stefson lasis monon sur la tablo, kaj malrapide postiris. Korina Delmar interese rimarkis ties movon, pagis, kaj atendis ĝis Stefson pasos preter ŝi ...

La unua magazeno, nur kelkajn domojn for de “La Ĉetjaza”, ne vendis la koncernajn buletojn, sed afabla studentino spontane informis Joĉjon:

“Tiajn vi trovos en Gigánt, ĉe la dua etaĝo.”

Stefson, kiu sciis, ke sekvi homon ofte signifas informiĝi, staris apude, kiam ŝi tion diris, kaj ridete rimarkante, ke lia trejnato troviĝas tro malproksime por aŭdi, lasis lin kaj eliris al la najbara taksiejo.

La blondulino, kiu atendis ĉe la magazena elirejo, ekrajdis zumbiciklon, kiu troviĝis proksime, kio igis Bubarkan ensalti en taksion kun la ordono:

“Sekvu ĉi tiun zumbiciklon”.

Cevi, kiu sukcesis okulsekvi la brunhaŭtulon de sia alta bufeda seĝo, tiris el poŝo binoklon, notis la numeron de l’ taksio, kaj eniris telefonbudon. Siajn sekretajn aktivecojn li ja bazis sur kiel eble plej vasta reto da personaj rilatoj, inter kiuj troviĝis virineto laboranta ĉe la centra oficejo de tiu taksikompanio, kiu, dank’ al radiotelefono, konstante konas la vojiradon de siaj veturiloj. Li ne ricevis adreson unuafoje, sed iom pli posta telefonado rivelis, ke la taksio haltis ĉe Gigánt. En la apuda taksiejo nun troviĝis tri veturiloj. Li eniris la unuan, kaj la dua tuj akceptis Zozon.

Ne facilas la tasko de kronikisto, kiam pluraj eventoj disvolviĝas samtempe. Necesas mencii, ke tuj kiam Joĉjo foriris, ankaŭ Stefano havis brilan ideon: signi la vojon per glureklamiloj, da kiuj li sciis ke li povos ricevi stokon en apuda oficejo. Skribinte noton por Joĉjo, kiun li konfidis al la kelnerino, li tien tuj kuris, kaj estis revenanta, kiam li preskaŭ koliziis kun Zozo rapidanta al taksio. Apenaŭ li havis la tempon skribi la numeron de sia taksio sur gluetiketon, kiun li premgluis al stratlampa stango, jam ankaŭ li petis: “Sekvu tiun veturilon”. En la taksio, li rapide skribis du pluajn instrukci-notojn, unu por Joĉjo, kaj unu por persono, al kiu li enmanigos la alian por transdono al sia kundetektivo.

* * *

Mordeĥaj Cevi troviĝis en la grand-magazena kontrolejo, kie li havis – kiel ĉie – amikojn pretajn lin helpi. Antaŭ ili vidiĝis tuta serio da interntelevidaj ekranoj, sur kiuj oni povis vidi ĉion okazantan en la magazeno. La tre preciza priskribo, kiun li donis al siaj amikoj, ebligis tuj trovi la serĉaton. Li rapidis al la koncerna sekcio. Zozo lin atendis ĉe la elirejo de la kontrolĉambro kaj lin distance sekvis. Tuj malantaŭ li paŝis Stefano.

Kiam Stefano atingis la straton, aŭtobuso ekiris. Li ne povis scii, ke en ĝi troviĝas Joĉjo, kiu, aĉetinte la glu-buletojn, reiris al “Ĉetjaza” por ilin havigi al Stefano. Sambuse ekveturis Ivo Karera kiu diligentis en sia gvata tasko, Stefson, kiu tiel lertis en tia laboro, ke li sukcesis eniri la buson kaj trovi lokon en ĝi ne vidate de sia trejnato, kaj Korina Delmar, kiu same profesiule enŝteliĝis.

Post la aŭtobusa haltejo situas taksi-atendejo. Du taksioj tie jam staris kaj unu alvenis, kiam la unua foriris. En ili respektive eksidis Bubarka, Cevi kaj Stefano, ĉiu kun la instrukcio: “Sekvu tiun veturilon”.

* * *

En “La Ĉetjaza” la kelnerino havigis la unuan noton de Stefano al Joĉjo, kiun ŝi informis pri la direkto, laŭ kiu lia kunlaboranto forrapidis. Dum la stefana taksio proksimiĝis al la vico da restoracioj laŭborde de l’ rivero kaj de Tjazavenuo, Joĉjo staris en telefonbudo, tiel ke Stefano ne vidis lin. Joĉjo ĵus trovis la glureklamilon, sur kiun Stefano notis la numeron de sia unua taksio, kaj parolis kun la taksioficejo.

Oni komence rifuzis doni al li la informon, sed li tiom insistis, kun tia komplika historio, ke pro laceco oni fine konsentis indiki, ke la koncerna taksio iris al la supermagazeno Gigánt.

“Ĉu vi ne opinias, ke ni devus informi la policon?” demandis la taksia estro al sia kunlaborantino. “Jam multaj personoj veturis de Magdalena Ponto al Gigánt kaj inverse ambaŭfoje proksimume je la sama momento, kaj ĉiam petante la ŝoforon sekvi la antaŭan veturilon. Suspektinde, ĉu ne?”

En la policejo, la deĵoranto notis la aferon, sed la enketistoj jam havis tro multe por fari kaj neniu disponeblis por tuj esplori tiun misteron.

* * *

Kiam Joĉjo alvenis al Gigánt en aŭtobuso sekvata de kelkaj taksioj, ĉiu iom distanca de la aliaj, vendisto de loteribiletoj lin alvokis por enmanigi al li la noton, kiun Stefano skribis dum sia unua veturo taksia. En ĝi li petis Joĉjon, se – kio estis verŝajna – li ne povus sekvi la spuraron, iri al Centra Kafejo, sur Foirplaco, kie Stefano provos telefoni al li inter la 16-a kaj la 16:30; se tio ne sukcesos, Joĉjo estu de la 18:30 ĝis la 21:00 en la restoracio de sia patro.

“Bona ideo!” pensis la longulo des pli danke, ĉar premfiksi spure glureklamilojn en ĉiovendejo simple nefareblus. Li rigardis sian horloĝon. 15:15. Sencele promenante, li sin demandis, kion fari dum tiuj tri kvaronhoroj, kiam plaĉa voĉo surprize saltigis lin, kaj lian koron:

“Joĉjo!”

“Graciela!”

Malgrasa, zorgvizaĝa, kun tre angula korpo, ŝi estis nek bela nek loge vestita, sed jam de kelka tempo li havis al ŝi fortan korinklinon, pri kiu, ŝajne, ŝi sentis reciproke. Al lia demando (kien?) ŝi respondis per impresa listo de magazenoj kaj oficejoj. Li decidis akompani ŝin, almenaŭ ĝis la telefonhoro.

* * *

Ĉion rakonti estus neeble. Kien iris Joĉjo kun Graciela, tien sekvis Karera, Stefson, Korina, Bubarka, Cevi, Zozo kaj Stefano. Ĉiu el postiris gvate la antaŭan, kaj ĉar ĉiu – escepte de Stefano kaj Karera – estis sperta profesiulo, ĉiu sukcesis eviti, ke la sekvato sin sentu sekvata.

Krome, ĉiu aplikis la ruzojn de l’ metio. Kelkfoje, unu preterpasis sian sekvaton kaj marŝis antaŭ li: tre efika maniero eviti, ke la alia rimarku lin. Aŭ, se li aŭ ŝi sciis, ke tiu aŭ tiu strato kondukas nur al difinita placo alivoje atingebla, li aŭ ŝi rapidis laŭ la kromvojo. Kelkaj fojfoje uzis buson, Korina Delmár abunde profitis la laŭdindan sistemon iniciatitan de ŝia ĉefo, dank’ al kiu en ĉiu kvartalo troviĝis biciklo, aŭ zumbiciklo, atendanta oportunaloke, ke membro de la kolegaro ĝin ekuzu.

* * *

La Centra Kafejo de Valĉefa situas ĉe rektangula placo, kie foiro ĉiusemajne organiziĝas, kaj kiun ĉiuflanke ĉirkaŭas diverstipaj ejoj provizantaj per agrabla kadro tiujn, kiuj malsatas, soifas, aŭ simple deziras ĉe-glase babili. En ĉi tiu varma tago svarmis homoj ĉe la tabloj trotuaraj. Post kiam Joĉjo disiĝis de Graciela antaŭ Centra Kafejo, ne necesis multa tempo, por ke la ses sekvantoj elektu pli malpli distancajn sidlokojn en la diversaj sensoifigejoj.

Tiel, rajde sur zumbiciklo pruntita de pasanta amiko, ankaŭ Stefano, sekvante Zozon, alvenis Foir-placen. Kompreneble, li tuj okulesploris la tablojn de Centra Kafejo kaj rapide trovis sian junan parencon. Li iris sidi apud ĝoje konstatante, ke de tie Zozo perfekte videblas.

Se la du junuloj pritraktus sian posttagmezan iradon, Joĉjo probable rekonus la lokojn, kiujn li mem vizitis kun Graciela, sed tiun temon ili diskutis nur supraĵe (“li kontaktis neniun, ŝajnis, ke li promenas sencele”), ĉar taktikaj kaj komunikaj decidoj aperis al ili pli urĝaj.

Pli ol unu horon ili tiel atendis (“ĉu li mokas min?”, “ĉu li mokas min?”, sin demandis nefiere ok cerboj). Kaj subite Joĉjo eksaltetis.

“Korpo de porko!” li ekkriis, antaŭ ol haste kaj mallaŭte klarigi: “Jam tri tagojn sinsekve mi venas en la urbocentron kaj forgesas la fotojn, kiujn mia patrino petis min repreni. Mi nepre devas iri. Estas ĉe Borsa, iom malproksime.” Li rigardis sian horloĝeton. “Ili baldaŭ fermos. Ĉu mi prenu la zumbiciklon?” Stefano ne konsentis: se Zozo foriros aŭtomobile, li povos sekvi lin, almenaŭ en la urbo. Tial Joĉjo decidis kuri.

Karera komence sekvis lin rapidpaŝe, sed baldaŭ devis kuri ankaŭ li. Nelonge, feliĉe, ĉar li trovis taksion, en kiun lastminute Stefson enŝoviĝis ...

“Kion oni faru en tia cirkonstanco?” Karera demandis, vidante Joĉjon kure eniri la vastan parkon Montofloran, malpermesitan al veturiloj. “Estas tiom da vojetoj ĉi-parke. Ne eblos scii, kie li eliros.” Sed Stefson ne respondis.

Ivo Karera pagis relative altan sumon al la taksiisto kaj petis lin atendi ĉe la elirejo de Fagostrato, kiun li deklaris “plej probabla”. La ŝoforo dubeme akceptis.

Stefson lasis sian lernanton kuri kaj mem paŝis malantaŭe, ofte uzante aliajn vojetojn. Sed foje li misdivenis kaj nepre devis reiri longan vojon kure por retrovi sian ĉasaĵon, kio devigis liajn sekvantojn same kuri sinkaŝe.

Policistoj Bagler kaj Delforĝéj, kiuj trairis la parkon kontraŭasence, reagis malsame. La unua ridis observante la strangan sinsekvon da kurantoj – eĉ se iadistancaj – sed la dua, la serĝento, juĝis suspektinda, ke neniu el ili estas sporte vestita, kaj ke ĉiu ŝajnas peni resti nevidata de la aliaj. Li tuj raportis la fakton per radio.

* * *

“Valĉefa ĉefpolicejo,” sonis la voĉo en la telefonon.

“Nu, e... e..., eble mi ĝenas vin senkiale. Tamen mi trovis ... Mi estas taksiŝoforo. Kion? ... Lorenco Vern ... Bluaj Taksioj n-ro 17... Envenis mian veturilon viro, kies konduton mi trovas stranga. Jam ĉi-matene. Fremdlanda tipo, kun haŭto tre bruna kaj nigraj krispaj haroj. Li diris: ‘sekvu tiun zumbiciklon’. Nu, kial ne? Ni iris de Ponto Magdalena al Gigánt. Nu, kelkajn minutojn poste, mi atendis malantaŭ kolego ĉe la elirejo de Gigánt, jen mi vidas tiun saman ulon ensalti la antaŭan taksion, kaj tuj poste iu venas en mian. Grandulo kun ruĝbrunaj haroj kaj usontipa aŭ havaja ĉemizo turista. Kaj li diras al mi: ‘sekvu tiun veturilon’. Sekvante tiun ni iris de Gigánt al Ponto Magdalena. Mi pensis: io stranga okazas.”

“Sed eble mi ne telefonus al vi, se pasante preter la Fagostrata elirejo el Parko Montoflora, kun kliento en mia aŭto, mi ne vidus tiun marokan aŭ alĝerian tipon eliri kure, kaj signi al mi, ke mi veturigu lin.”

“Tio odoris al mi neortodokse. Eble estas nenio, sed mi pensis: pli bone lasi al la polico la zorgon juĝi ... Pardonu? Ne. Nenion pli ... Ha jes, tamen, io grava, eble. Je la unua vojaĝo kun tiu, mi notis la platnumeron de la zumbiciklo. Mi pensis: jen tiu fremdulo petas min sekvi belan laborantan virinon nian, se okazus io fuŝa al ŝi, neniam al mi tion mi pardonus.”

La polico petis detalan priskribon de la tri koncernatoj, kaj ricevis bonan, ĉar tiu ŝoforo estis tre observema. Montriĝis, ke la zumbiciklo apartenas al privata detektiva agentejo “Rigora”, kaj dank’ al la priskribo estis facile diveni, ke ĝin uzis tiukaze la bela Korina Delmár. La polico notis tiujn faktojn, kiel ĝi notas multajn, sen antaŭjuĝi, ĉu utilos aŭ ne.

* * *

Kvankam ĉio ĉi sciiĝis nur poste, eble estas ĉi tie la loko klarigi la strangan konduton de tiuj, pri kiuj ankoraŭ nenio estis dirita.

Korina Delmár laboris por privata detektiva oficejo. Ŝi estis komisiita informiĝi pri Stefson, ĉar ties edzino deziris eksedziniĝi, kaj serĉis pruvojn pri nefidela konduto liaflanka. Ekscitis ŝian ĵaluzan temperamenton la fakto, ke la edzo pro kompreneblaj kaŭzoj ne informas ŝin pri siaj iroj kaj venoj.

Said Bubarka estis alĝeria sekreta agento, instrukciita pasigi semajnon en Valĉefa, kie iu kontaktos lin por precizigi plian komision. Li havis nenion por fari kaj tre ŝatis belajn virinojn. Sidante en trotuara kafejo matene, li rimarkis Korinan kaj decidis, ke li aliros ŝin. Sed longa sperto, asociita al profesiaj taskoj, instruis al li, ke ju pli informita oni estas, des pli facile oni venkas, tiel ke li planis ŝin observi, por ekscii pri ŝi kiel eble plej multe. Fakte, ŝia konduto lin pli kaj pli mirigis, kaj li uzis la okazon kiel specon de trejna ludo dumferia.

Mordeĥaj Cevi estis israela agento, kiun la ĉefoj komisiis ĉien sekvi Bubarkan, ĉar laŭ fidindaj informoj, oni transdonos al tiu en Valĉefa gravegan dokumenton, se eble kaptindan, kaj necesis scii, kiu efektivigas la transdonon.

Kaj Pjotr Dorogov – Zozo – laboris por sekreta servo, kiu ege interesiĝis pri la nunaj aktivecoj de iu Mordeĥaj Cevi.

* * *

Kontenta, ke li sukcesis alveni sufiĉe frue por ricevi la fotojn, Joĉjo fajfis melodieton reirante samvoje al Centra Kafejo. En Parko Montoflora, li paŝis apud la lageto, kiam, hazarde levante la kapon, li vidis, iom malproksime, Gracielan paŝantan sur la ponteto, kiu kunigas du altaĵojn. Li ekkuris por saluti ŝin, sed jen ŝi turnis la kapon kaj li tuj konstatis sian misvidon: estis alia virino.

Rigardante malsupren, li sin demandis, ĉu io misfunkcias en lia vidado: ĵus li havis la impreson, ke lia kundetektivo promenas laŭ la lageto! Li rapidigis siajn paŝojn. Ĉi-foje li ne eraris. Estis efektive Stefano.

“Stefano! Kia feliĉa hazardo!”

“Ne tiel laŭte! Se li rekonus vian voĉon!”

Zozo antaŭeniris antaŭ ili, je strange neregula ritmo. Fojfoje li preskaŭ kuris, alifoje li paŝis limake.

“Li vere agas enigme,” Stefano komentis.

Se li nur scius! Nun, kiam Joĉjo atingis Stefanon, li povis nur sekvi homon, kiu ... tra kvin “perantoj” ... sekvis lin mem!

Pli kaj pli lacaj, la ok personoj rondiris en la parko, ne komprenante, kial ili repasas de la lageto al la ponto, de la ponto al la rozejo, de la rozejo al la lageto, laŭ samaj aŭ preskaŭ samaj vojetoj.

Tiu rondirado nepre stimulis la scivolemon ankaŭ de policistoj Delforĝéj kaj Bagler, viroj observemaj kaj kun bona memoro, sekve inklinaj rekoni homojn unufoje jam suspektitajn. Ili decidis pri tio raporti.

“Miaopinie,” Joĉjo hipotezis, “li rimarkis, ke ni sekvas lin, kaj provas agi tiel sensence, ke ni senkuraĝiĝos kaj foriros. Li verŝajne havis plurajn eblajn punktojn de rendevuo, el kiuj unu estas en ĉi tiu parko.”

“Se tiel estas,” Stefano respondis, “eble la rendevuulo ... Aŭskultu, kial mi ne faru la saman rondiradon kontraŭsence por vidi, kio okazos?”

Ili atingis la ponteton, kiu situas iom pli alte ol la aliaj partoj de la parko, en kiuj ili rondvagis.

“Bona ideo. Kaj mi provos resti ĉi tie kiel eble plej longe por observi. Mi kompreneble kunprenis mian spionan binoklon.”

Stefano do turnis sin kaj komencis paŝi al la alia direkto. Stefson, kiu observis la nevon de Karal same kiel sian trejnaton, kaj kiu trovis vere mistera la sintenon de la du knaboj, decidis sekvi lin, kun la espero ion kompreni finfine. Rezulte ankaŭ li ŝanĝis sian direkton. Sed ĉar lin sekvis Korina Delmár, kiun sekvis Said Bubarka, kiun sekvis Mordeĥaj Cevi, kiun sekvis Pjotr Dorogov alinome Zozo, ĉiuj devis ekrondiri alisence.

“Okazis io eksterordinara,” ekscitiĝe diris Joĉjo, kiam Stefano reatingis lin. “Mi rondrigardis binokle tiun vojiron, kaj konstatis, ke kvin personoj unu post la alia ŝanĝas sian direkton. Unu iom ridinde turniĝis ĉirkaŭ arbo, alia rondiris florbedon, tria eksidis sur benkon, rigardis sian brakhorloĝon kaj ekiris returne. Kaj vidu, eĉ kara Zozo komencas paŝi aliflanken.”

“Kaj mi konstatis ion alian eble gravan. Estas iu ulo de nordafrika tipo ... Mi estas certa, ke li troviĝis en Gigánt, kiam mi tie estis. Kaj ankaŭ alian mi vidis, grandulon kun ruĝkupra nuanco en la haroj. Li sidis en la bufedo de “La Ĉetjaza”, ĉe Ponto Magdalena.”

“Interese! Strange: nun preskaŭ ĉiu haltis, eksidis sur benkon, aŭ antaŭeniras nur ege malrapide. Sed, Stefano, diru al mi, tiu, kiu surbenkas dekstre ... ĉu li ne estis en tiu restoracio unu tablon malantaŭ Zozo, kaj tie manĝis kun la ulo, kiu kun granda koncentriĝo klinas sin super la flavaj rozoj maldekstre?” Li transdonis al Stefano la binoklon.

“Ho jes, vi pravas, mi perfekte rekonas ilin.”

“Kaj nun mi memoras. La ulo kun la vizaĝo nordafrika sidis en la apuda picejo, kiam mi foriris por aĉeti la glu-buletojn, kaj ankaŭ tiu virino tre bela kun la verda robo.”

“Joĉjo,” Stefano prononcis per voĉo tiel profunda, streĉa, solena, ke lia kunulo tremetis, “okazos io en ĉi tiu parko. Tiu ŝanĝo de direkto, tiu ekhalto de tuta serio de ŝajne ordinaraj personoj ... tio estas manovro. Tiuj komunaj movoj ne povas esti hazardaj. Ili obeas ian superan direktanton. Jes, manovro, ili alprenas ĉiu sian pozicion por la ... la afero, kio ajn ĝi estos.”

“Ĉu vere? Povas esti. Sed tiuokaze, eble estas ia danĝero por ni, se ili rimarkis, ke ni tenas ilin sub konstanta kontrolo!”

“Jes. Ni nepre devas averti la policon. Staras telefonbudo tie tute proksime. Mi tuj telefonos al Kara-Karal.”

* * *

“Nenio neleĝa okazis,” basis leŭtenanto Remon al polica detektivo Jano Karal, “sed io povus okazi. Ĉar avertis nin via nevo, estas plej bone, ke vi iru iom supervidi la aferon en la parko. Mi kontaktis Viton. Li disponas nun sufiĉe da homoj por ‘ŝlosi’ la elirejojn. Do uniformuloj vin helpos.”

La telefona voko de Stefano per si mem ne kaŭzus tiun ekagon, sed ĝi aldoniĝis al du policaj raportoj kaj al suspektoj esprimitaj de la ĉefa oficejo de Bluaj Taksioj unuflanke, kaj de taksiŝoforo aliflanke. Rigardataj kune, tiuj avertoj fariĝis impresaj.

“Sekvu min,” Karal diris al la du junuloj, kiuj sur la ponteto plu staris. Ili iris al tute apuda benko, ne videbla de la rondirejo. “Kio do okazas?” li demandis.

“Nenio,” unuvoĉe respondis la du. “Iom da moviĝo, kiam Stefano iris averti vin,” Joĉjo korektis, “sed baldaŭ ĉio refariĝis en ordo. Ŝajnas, ke nun ili atendas. Mi havas la impreson, ke temas pri brigadeto da konspirantoj, kiuj obeas iun ĉefon, ĉar iliaj movoj ĉiam estas tre bone kunordigitaj. Sed ni ne kapablis kompreni ilian kodon, aŭ ilian planon, nek ilian celon, cetere.”

“Ni nin demandis, ĉu la moviĝoj mem ne estas la kodo,” Stefano diris, “kiel ĉe la abeloj.”

“Hm!” simple respondis Jano, penseme.

Post momento li turnis sin al Joĉjo:

“Faru al mi servon, bonvolu iri al la elirejo ĉe Albertostrato. Tie troviĝas polica veturilo, kun ĉefo Pivopján. Petu lin veni. Mi ŝatus, ke li binokle observu ĉiun el tiuj homoj.” Kaj li skribis kelkajn vortojn sur oficiala karteto, por aŭtentigi sian peton.

“Rigardu, ili ekmoviĝas,” mallaŭtis Stefano. Kompreneble, tuj kiam Joĉjo foriris, Ivo Karera eksekvis, kaj la tuta ĉeno malantaŭ li.

“Restu ĉi tie por rakonti al Pivopján, mi ilin sekvos,” Jano diris. Post sensenca irado en la parko, kaj ekturniĝo (kiam Joĉjo revenis kun la policisto, la lastaj el la ĉeno ankoraŭ estis malproksime de Albertostrato, kaj, vidante sian sekvaton reveni, nur iom vagis en apudaj vojetoj por lasi lin preterpasi, kaj rekomenci la gvatadon kontraŭadirekte), Karal baldaŭ retroviĝis apud la du knaboj kun ĉefo Pivopján.

Dum ĉi-lasta rigardis la suspektatojn kaj notis pri ĉiu precizan priskribon, Jano ilin fotis teleobjektive.

“Ĉu vi opinias, ke tiu brigado atendas la nokton por agi?” Joĉjo demandis.

“Aŭ ili atendas la alvenon de la viktimo,” sugestis Stefano.

“Sesopo. Tio estas multe, se ne por io tre grava. Sesope ili facile povos konfuzi la spurojn,” Joĉjo aldonis.

“Estas delikata situacio,” Jano diris. “Se ili rimarkis vin, kaj nin, nenio okazos. Ni povus ilin venigi policejen kun la preteksto kontroli

ilian identecon. Sed tio povas esti tre ĝena, ĉar ili faris nenion neleĝan. Sed se ni atendos, ĝis ili faros, ĉu ni vere povos protekti la eventualan viktimon? Aŭ eble temas pri io tute laŭleĝa, sed grava alirilate, kiel estus transdono de tikla dokumento.” Li gratis al si la nukon.

“Estus saĝe kontakti la kontraŭspionan servon.”

“Mi tuj iros,” proponis Pivopján, “kaj mi donos tre precizan priskribon de ĉiu koncernato al miaj uniformuloj, por ke ili ne lasu eliri unu el ili sen kontroli ties identecon. Poste mi revenos ĉi tien.”

* * *

“Vi sekvis min tuttage, ĉu ne?” diris Ivo Karera al sia trejnanto Stefson, “sed ion vi forgesis indiki al mi ĉi-matene: je la kioma finiĝos la ekzerco?”

“Kiam la sekvato revenos hejmen – kaj vi notu la adreson – aŭ al iu hotelo, aŭ simile.”

“Kaj se li enlitiĝos nur morgaŭ, kiam la suno leviĝos?”

“Nu, ankaŭ vi ekdormos ĉe tagiĝo. Jen kian profesion vi elektis!”

* * *

Longe daŭris, antaŭ ol revenis ĉefo Pivopján.

“Kiaj sekretemaj uloj ili estas!” li grumblis. “Mia raporto ilin tre interesis, kaj mi eĉ havis la impreson, ke du aŭ tri el niaj anasetoj estas al ili konataj, sed nenion precizan ili konsentis diri. Kion faris viaj observatoj, dum mi estis for?”

“Nenion.”

“Nu, la kontraŭspiona ĉefo havis ideon. Li diris: estas certe, ke vi estis rimarkitaj. Tiuj ja estas profesiuloj, kiuj nepre vidis amatorojn kiel Joĉjo kaj Stefano. Sekve estas dube, ĉu io serioza okazos. Sed ni povas ege malhelpi iliajn eventualajn aĉajn intencojn per tre simpla rimedo, jene. Du uniformaj policistoj aliros ĉiun suspektaton, unu faros kontrolon de identeco, kaj dume la dua fotos la personon. Tio sufiĉos. Kiam sekreta agento estas notita kaj fotita, li scias, ke lia vera rolo koniĝis, kio malhelpas lin plu funkcii efike. Se la suspektoj de la kontraŭspiona servo pravas, niaj fototoj baldaŭ forlasos la landon.”

* * *

Kiam Ivo Karera, Bruno Stefson kaj Korina Delmár sciigis al Karal, kion ili faras, la policano facile kunordigis tion kun la iniciato de Joĉjo kaj rekunmetis koheran klarigon de la enigma tuttaga sinsekvado, kiun vi, kara leganto, ni juĝis inda jam koni.

Tri eksterlandaj sekretaj agentoj forlasis la teritorion. Al siaj superuloj ili raportis, malsamvorte, la saman ideon, kiun unu el ili formulis jene: “Per tre lerta ruzo, kies meĥanismon mi ne kapablas kompreni, mi troviĝis prenita en kaptilo, el kio ekkono fare de la polico kaj de la kontraŭspiona servo rezultis. Mi faris notojn pri la misteraj okazaĵoj de tiu tago en Valĉefa, kaj mi esperas, ke zorge analizante ilin, ni sukcesos deĉifri tiun ruzan manovron. Mi tamen devas konfesi, ke, kvankam mi konstante rompas al mi la kapon super tiu makjavelaĵo, mi ankoraŭ ne trovis eĉ plej etan komprenigan gvidfadenon. Ŝajnas, ke la tiulanda kontraŭspiona organizo estas multe pli lerta ol ni ĝis nun supozis...”

* * *

“Sed kial vi diras, ke tio komprenigas al vi ion el la Biblio?” Ĝoja Karal demandis sian nevon Stefanon.

Ili sidis sur agrabla teraso kafeja superrigarde al la rivero, sur kiu la sunsubiro pentris mirindajn ruĝorajn rebrilojn.

“Ĉu vi neniam miris pri tio,” la junulo respondis ridetante, “ke la hebreoj tiel longe vagadis en tiu tre malvasta Sinaja dezerto? Kvardek jarojn! Nu, se mi bone memoras, sekvis Moseon, kiu sekvis pli malpli luman nubkolonon, kiu estis Dio, aŭ almenaŭ ties manifestiĝo, ĉu ne?”

La geonkloj kapjesis.

“Eble tute simple la dia nubkolono marŝis malantaŭ ili por ilin protekti kontraŭ eventuala reveno de la faraonaj trupoj aŭ de iu aliancano, kaj Moseo miskomprenis, kaj vidis en postgvatanto Gvidanton ...”

“Ne tre konvinke,” rebatis Ĝoja kun paŭta mieno. “Kial do Dio tion lasus fari?”

“Pro humuro, plej certe,” Stefano sugestis. Sed la veran konkludon donis Jano:

“Aŭ pro modesteco. Ĉu ne estas dirite ankaŭ, ke la unuaj estos la lastaj, kaj la lastaj la unuaj?”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.