La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU  RAKONTI NOVELE?

Aŭtoro: Claude Piron

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La fantoma bovino

“Nu, por respondi al via demando, tri dosieroj priokupas min nun,” policano Jano Karal klarigis al sia edzino Ĝoja. “Estas la serio da domŝteloj. Ni ne komprenas, kiel tiu bando sukcesas tiel bone informiĝi. Ili scias ekzakte, kiam la loĝantoj forestos, kie situas la altvaloraĵoj, ktp ktp. Kvazaŭ ili havus kunkulpulon en ĉiu hejmo. Tiuj domŝteloj okazadas jam de pli ol tri jaroj, kaj ni absolute ne progresis. Remón ĵus petis min reesplori ĉion de la komenco.”

“Kaj la du aliaj aferoj, kio ili estas?”

“Unu temas pri falsaj vojaĝĉekoj. Kaj la alia, kiel vi certe divenis, estas la mistera morto de tiu psikiatro ...”

“Ho jes, d-ro Pilatu.”

“Ni apenaŭ vidis unu la alian, ekde kiam oni trovis lin senvive kuŝantan sub la sofo de sia kabineto, kaj mi eĉ ne havis la tempon demandi: ĉu vi konas lin?”

“Jes, mi lin konas. Mi laboris kun li dum kelka tempo en la Psikosociala Centro. Li jam estis freneza.”

“Freneza, ĉu?”

“Freneza aŭ genia, kiel scii? Homo kun tre originalaj ideoj. Vidvo. Oni diris al mi, ke la forpaso de lia edzino plej serioze perturbis lin. Ŝi estis skulptisto, plej talenta. Li poste instaliĝis kiel privata psikoterapeŭto kaj psikanalizisto. Sed kial lia morto misteras?”

“Nu, ne estas kutime morti sub sofo, kvazaŭ oni tie dormus. Kaj ne estas nature, ke du klientinoj vizitis lin respektive je la oka kaj je la naŭa matene, dum laŭ la nekropsio li jam estis morta je la kvara.”

“Certe la polico pridemandis la klientinojn, ĉu ne?”

“Ĝuste ne. Ni ne scias, kiuj ili estas. Ni trovis nek rendevulibron, nek sliparon pri pacientoj. Sed feliĉe ni ĵus ricevis fotojn. Imagu, ke d-ro Pilatu estis suspektata de la kontraŭspiona servo, kiu observigis la domon jam de pluraj tagoj, bedaŭrinde ne plentempe, sed almenaŭ la koncernan matenon ekde la 7:30. La gvatanto fotis la vizitantojn, kiam ili eniris kaj kiam ili eliris, tiel ke ni havas bonajn fotojn dorsajn kaj frontajn. Mi esploros en la ĉirkaŭaĵo.”

“Li havis sian kabineton en periferia kvartalo, ĉu ne?”

“Jes. Ne estas nur kabineto, sed tuta domo. Unu el tiuj domoj kunĝardenaj meze de tio, kio fariĝis nun kvartalo tute urba. Ne alta, nur teretaĝo. Li loĝis tie, kaj tie laboris.”

* * *

La prizorganto de la aŭtolasejo atente rigardis la fotojn.

“Jes, mi konas kvin el ili, ĉar ili venas regule, du- aŭ trifoje semajne, je la sama horo, kaj lasas sian aŭton ĉi tie. Tiu blondulino havas blankan Mercedeson, kies numero komenciĝas per 323 aŭ 328. Mi havas nenion por fari ĉi tie, nur rigardi aŭtojn kaj homojn, tial mi memoras. La eta nigrahara ulino kun la angora vizaĝo havas numerplaton kun nur du specoj da ciferoj: 9 kaj 2: 9299 aŭ 9929. Malhele verda Fiat 126.”

Benante la rigardemon de la aŭtogardisto, Jano notis avide la detalojn.

* * *

“Mi ne komprenas. Ĉu vere neniu venis al la pordo?” Karal demandis la belan blondulinon.

“Ne. Oni sonoras kaj malfermas mem la pordon. Mi supozas, ke li malŝlosas ĝin komence de la tago. Se ne pendas la kartono kun Bonvolu atendi, oni eniras tuj la kabineton. Se la pordo surhavas ĝin, la atendejon. Kiam mi alvenis tiutage, ĝi ne estis afiŝita, mi do rekte eniris.”

“Sed poste, li venis, ĉu ne? Aŭ ĉu li jam sidis en sia kabineto?”

“Li estis en la kabineto, sed ne side. Li kuŝis sub la sofo, kiel kutime.”

“Li kuŝis sub ... ĉu mi bone aŭdis? Ĉu li akceptas siajn klientojn kuŝe? Kuŝe sub sofo?”

“Jes. Tio estis unu el liaj plej geniaj eltrovoj. Laŭ la freŭda sistemo, la paciento kuŝas sur divano kaj la analizisto sidas malantaŭ li aŭ ŝi, nevidate. Oni povas tiel revi laŭte, esprimi ĉion sentatan, sen timi la alfrontiĝon kun rigardo, kiu inhibus. Pilatu komence tiel faris kun mi. Sed foje li havis la ideon, ke se li kuŝos sub la sofo, tio igos min senti la situacion eĉ pli vive, pli intense. Krome, li vidis ion simbolan en tiu pozicio: li kvazaŭ simbolis la fortojn de la subkonscio, kiujn ni ĉiam sentas kiel venantajn de ie sube en ni, ie sub nia racia cerbo.”

“Sed, tamen, li certe reagis. Vi ne restus tri kvaronhorojn sur sofo, kun psikiatro sub ĝi, kaj parolus la tutan tempon, dum eĉ ne brueton li farus?”

“Jes, jes. Tio jam okazis. Foje mi diris al li: ‘Mi estas certa, ke vi dormas. Eĉ pli. Vi ne estas tie. Vi metis manekenon por anstataŭi vin, ĉar miaj babilaĵoj vin ne interesas.’ Tiam mi aŭdis lian voĉon, kiu diris de sub la sofo: ‘Daŭrigu, mi sekvas vin atente’. Ĝenerale li diris ion, ne multe pli ol du aŭ tri frazojn po-foje, sed okazis de tempo al tempo, ke mi parolis dum tri kvaronhoroj, kaj li diris absolute nenion.”

“Sed post la ... e... ĉu kuŝhoro mi nomu ĝin? ... ĉu li ne akompanis vin al la dompordo?”

“Ĝenerale jes. Sed tiun mardon mi ne lasis lin. Mi estis furioza. Plurfoje mi faris al li demandojn, sed li nenion respondis, eĉ ne: ‘Kiun respondon vi esperas aŭdi?’ aŭ ‘Kion pri tio vi pensas mem?’, kiel li faris kutime. Li restis plene silenta, kaj mi sentis min humiligita, kio verŝajne estis la celo de tiu stranga taktiko: li verŝajne volis, ke ni poste analizu tiun humiliĝan senton. Mi do estis tute kolera. Mi diris: ‘Se vi ne trovas min inda je eĉ eta respondo, tute ne utilas, ke mi restu ĉi tie. Saluton, doktoraĉo!’ Mi leviĝis kaj foriris.”

* * *

D-ro Kagan, la ĉefo de la jurmedicina servo, laŭtlegis la depozicion de la alia virino: “Li estis sub la sofo, kiel kutime. Mi kuŝiĝis kaj komencis per silento, kiel kutime. Li ne reagis, kiel kutime. Finfine mi komencis paroli, kiel kutime. Sed iumomente mi aŭdis strangan bruon, kiu venis de sub la sofo. Mi parolis pri tiu bruo, certa, ke li faris ĝin intence, kaj ke li ĝin komentos. Li ne komentis, sed venis alia bruo. Mi diris, ke tiuj bruoj min timigas, ke lia celo certe estas helpi min retravivi timojn el la infaneco, sed ke mi ne elportos, se li ne diros ion al mi. Li diris nenion, kaj mi foriris, timema kaj malkontenta.”

“Kion vi opinias?” Karal demandis.

“Ke kelkaj el miaj kolegoj havas tre strangan manieron praktiki medicinon. Sed ne pri tio vi scivolas, ĉu? Pri tiu bruo? Nu, je tiu horo, verŝajne estis la komenco de kadavra rigidiĝo. La stato, en kiu mia kolego trovis la korpon poste, tion konfirmas. Tiuj du virinoj rakontis siajn fantaziaĵojn nur al forpasinto. Komike, ĉu ne?”

Karal ne respondis. La primortan humuron de d-ro Kagan li neniam ĝuis.

* * *

“Nu, mi koncedu, ke viaj belulinoj liveris sian babiladon al senpulsulo. Tio tamen ne klarigas la bovinon,” sarkasmis Henriko Baldua, la viro el la kontraŭspiona servo.

Jano ne komprenis. “Bovino? Kiu parolis pri bovino?”

“Pri bovino parolas mi. Mi aŭdis ĝin. Mi gvate staris tie sur la alia trotuaro. La eta virino kun la ondaj nigraj haroj antaŭ kelkaj minutoj eliris, kaj jen ŝajnis al mi, ke mi aŭdas vere strangan bruon. Mi proksimiĝis. Mi iris preskaŭ ĝis la sojlo, ne tre singardeme, eble, sed mi bezonis scii. Mi reaŭdis ĝin, tre klare.”

“Ĝin? Kion?”

“La bovinon. Estis blekanta bovino en la domo. Ĝi muĝis stultule, kiel bovinoj faras. Mi decidis rondiri ĉirkaŭ la domo, por kontroli, ĉu la bruo ne venas el la ĝardén. Mi aŭdis ĝin denove. Sed estas absolute neniu dubo: la bovino troviĝis en la domo.”

* * *

“Se mi fariĝos freneza – kio probable baldaŭ okazos – indiku al mi seriozan psikiatron, ne fantaziulon kiel Pilatu,” Jano diris al sia edzino.

“Kial vi freneziĝus?”

“Nu, psikiatro, kiu traktas siajn pacientojn kuŝante sub sofo, tio jam estis malfacile akceptebla. Du virinoj, kiuj rakontas sian vivon al kadavro, tio estis superrealisma. Sed bovino en urba domo! Ne. Mi ne eltenos. Pinĉu min, ke mi vekiĝu. Ĉar tute certe mi sonĝas.”

“Bovino endome? De kie venas tiu sensencaĵo?”

“De plej fidinda informfonto: ulo el la servo kontraŭspiona. Kiuj estas pli seriozaj ol tiuj?”

“Tio estas antaŭjuĝo. Kial ili frenezus malpli ol psikiatroj?”

“Aŭ ol policanoj? Jes, pri tio vi pravas.”

* * *

“Kion sciigas la nekropsio?” demandis Baldua, la kontraŭspiona ulo.

“Multon interesan,” Karal respondis. “D-ro Pilatu mortis sufokiĝe. Strangaj postsignoj sur la brakoj pensigas, ke li estis kvazaŭ ... kvazaŭ enŝlosita en io, kio tenis lin streĉe kaj el kio li provis liberigi sin. El ekzameno de la maleoloj oni eksciis, ke tiuj estis ligitaj per ŝnuro, kaj li same movis ilin penante sin malligi, sed sensukcese. Ni trovis fibrojn de ŝnuro ĉe la piedoj de la sofo, kio konfirmas, ke liaj kruroj estis fiksitaj al ĝi. Oni ne povas dubi, ke iu lin mortigis.”

Baldua grimacis.

“Kruda maniero murdi,” li diris. “Mi atendis ion pli rafinitan.”

“Kial?"

“Nu, personoj, kiuj komercas per ŝtatsekretoj ĝenerale disponas pli modernajn rimedojn.”

“Ĉu vi opinias, ke li mortis pro ia spiona aktiveco?”

“Ĉu ne vi? Mistera morto de homo kun spioneca agado tuj elvokas forŝtelon de dokumento aŭ likvidadon de perfidanto, aŭ ion similan, ĉu ne?”

“Kial do vi suspektis lin pri spionlaboro?”

“Nu, foje, kolego Andreo nokte penetris en la domon de homo, kies neleĝaj perfidaj aktivecoj estas al ni bone konataj, por foti kelkajn gravajn dokumentojn, kiuj, laŭ nia scio, tie troviĝis. Li sciis, ke la koncernato estos for tiunokte. Li apenaŭ troviĝis ene, kiam envenis du fiuloj. Andreo, kiu tre spertas pri similaj situacioj, restis nevidata. Sed li observis kaj konstatis, ke la ne invititaj gastoj iras sen ia hezito al iu muro, manipulas iun objekton laŭ difinita maniero, kaj tiel malfermas gardoŝrankon enmure kaŝitan. El tiu ili eltiras tekon, valizeton, el la speco kiun oni nomas ataŝea. Dum kelkaj minutoj la du lasis la ataŝean tekon en tiu ĉambro, por viziti la reston de la apartamento kaj forpreni aliajn objektojn, li ne vidis, kion. Andreo sukcesis glui al la teko mikroskopan radioelsendilon. Tiuj miniaturaj aparatoj konstante elsendas difinitan bip-bip-bip-signalon, kiu ebligas scii – dum la piloj funkcias – kie troviĝas, je iu ajn momento, la objekto, al kiu ili estas fiksitaj. Tiurimede ni sekvis la iradon de la teko el la spionloĝejo ĝis ... la veturilo de d-ro Pilatu.”

“Mirinda tekniko!”

“Mirinda teksekvo. Nu, ni interesiĝis pri tiu psikiatro kaj eksciis, ke ankaŭ la fiska administracio interesiĝas pri li. Ĝi ĵus malkovris, ke apartenas al li bieno, kiu fakte estas plena je trezoroj multvaloraj, pri kiuj li neniam konfesis ion ajn al la impostisto. La bieno estas deklarita kiel ruinaĵo kaj sovaĝa grundo neekspluatebla, sed, kaŝita malantaŭ densa heĝo troviĝas belega ĝardeno, kiu estas kvazaŭ daŭra ekspozicio de skulptaĵoj. Tiu bieno antaŭe apartenis al terkulturisto, kiu, iĝinte malsana, ĝin diskrete vendis al Pilatu nelonge post la morto de ties edzino.”

“Efektive, ne sufiĉus por tio la enspezado de psikiatro, eĉ tre sukcesa ĉe riĉuloj.”

“Prave. Unu el la problemoj de la homoj, kiuj partoprenas en kolekto kaj transdono de ŝtatsekretoj, estas, ke tiu laboro estas tro bone pagata. Ne estas facile vivi pli riĉe ol oni devus, sen tiri al si la atenton. Sed nenio el ĉio ĉi klarigas al ni la ĉeeston de bovino en la domo de Pilatu, ĉu? Vere, tiu problemo incitas min.”

* * *

“Mi havas la impreson perfidi, kaj tion mi tute ne ŝatas,” diris la pensiulo. “Tamen, kiam temas pri murdo...”

Li estis dika kaj forta, kun honesta mieno markita de zorgado.

“Estis ankoraŭ nokto,” li daŭrigis, “proksimume la kvina matene. Mi ne dormis, kaj sciis, ke mi ne redormos. Mi decidis promeneti: Mi ŝatas la kvieton de tiu horo. Mi ĵus atingis la angulon de Arkostrato, kiam mi vidis junulon alveni el la kontraŭa direkto. Li ne povis min vidi, sed mi tuj rekonis lin, ĉar li havas tre karakterizan manieron paŝi. Mia nevo nomas lin ‘Senbrua Simio’. Mire mi vidis lin silente, ŝteliste, malfermi la kradan pordeton al la antaŭdoma ĝardeneto de d-ro Pilatu, kvazaŭ li volus viziti ĉi-lastan. Sed li ne iris al la enirpordo de la domo, li rondiris ĉirkaŭ la konstruaĵo. Mi pensis: ‘Nu, tiu scivola knabo volas rigardi ion malantaŭe’, kaj atendis, por saluti lin. Sed li ne reaperis. Tiam ankaŭ mi diskrete eniris la ĝardeneton kaj paŝis ĉirkaŭ la domo, kiel eble plej senbrue. Li ne plu estis tie. Se vi memoras la lokon, vi tuj komprenos, ĉu ne?, ke li povis iri al neniu alia loko ol en la domon mem, tra la malantaŭa pordo. Mi min demandis, ĉu tiu knabo fariĝis ŝtelisto, kaj ĉu mi parolu pri tio al la polico. Mi decidis atendi, ĝis d-ro Pilatu plendos. Anstataŭ plendo pri ŝtelo, informo pri murdo venis.”

La koncerna junulo, nomata Julio Potiro, faris metilernadon kiel purigisto de kamentuboj. Li energie neis. Kion diable li irus fari nokte en la domo de psikiatro? Se li estus ŝtelisto, li ne pasigus siajn tagojn nigrigante sian vizaĝon, kaj eĉ sian korpon, kamentubiste. Kaj kial do li murdus tiun doktoron? Kion li profitus de tio? Ne. Tiu maljunulo sonĝis, aŭ misprenis por li iun alian. Kie li, Potiro, estis tiuhore? En sia lito, kompreneble, en la apartamento, kie li loĝas kun sia vidva patrino. Verŝajne neniu povos konfirmi, sed estas la vero.

Plej subite Karal demandis:

“En la psikiatra domo, tiunokte, ĉu vi vidis bovinon?”

La knabo tuj iĝis ege pala, kaj dum sekundeto liaj okuloj esprimis panikon. Sed li ne restis longe ŝancelita.

“Vi devus konsulti psikiatron,” li diris.

* * *

Fakte psikiatron konsultadis jam de kelktempe la juna Potiro mem.

“Li estas iom stranga,” plorete klarigis lia patrino, “sed murdisto li certe ne estas, nek ŝtelisto, nur knabo iom stranga.”

“Kiamaniere?” Karal demandis kun plej amika tono. Sed ŝi nur levis la ŝultrojn.

“D-ro Pilatu komencis trakti lin, antaŭ kelka tempo. Mi ne rimarkis progreson.” Ŝi ploris longan momenton silente.

“Ĉu li interesiĝas pri bovinoj?”

Ŝiaj grizaj okuloj kvazaŭ subite sekiĝis kaj restis fiksitaj al Jano. Iom post iom ŝia esprimo transformiĝis de doloro kaj miro al profunda, vundiĝa angoro.

“Ĉu ĝi povus esti hereda?” ŝi flustris. “Jen ankaŭ mi ekhavas aŭdajn halucinojn. Mi sensis, kvazaŭ vi parolus pri bovino.”

* * *

“Nekredeble! Muzeo pagus milionojn por tiuj,” Jano diris al sia kolego el Karbavón, kun kiu li vizitis la sekretan bienon de Pilatu. De la tera kamparvojo, alvenante, oni vidis nur altan heĝon kaj domon relative malnovan elvokantan pli mizeron ol riĉecon. Sed la loko estis organizita tiamaniere, ke malantaŭ tiu mizera fasado troviĝis tre komforta, pli vasta konstruaĵo, kaj malantaŭ ĉi-lasta, nevideble de ekstere pro lerta aranĝo de arboj kaj heĝo, ĝardeno mirinde arte ornamita, kun skulptaĵoj malsamstilaj, sed ĉiuj ege valoraj. Unu estis markita kiel originalo de Rodin, alia de Mikelanĝelo.

“Mi provas kapti ideon, memoron, kaj ĝi konstante forfuĝas,” diris la loka policano. “Mi memoras ion. Oni diris al mi ... aŭ mi legis ... Kiel incite! Mi ne retrovas, kion. Tamen, io menstiklas.”

Ankaŭ en Karal, malagrable, ideo trazigzagis, kiun li ne sukcesis fiksi.

* * *

Jano ĉiam sentis impresa, preskaŭ patologia, sian kapablon solvi enigmojn sonĝe. Tial li estis pala tiumatene, kiam li diris al Ĝoja: “Mi forgesis la detalojn de l’ sonĝo. Estis sliparo. La sliparo de Pilatu. Ĝi samtempe estis nia sliparo pri tiu serio da domŝteloj.”

La vizaĝo de Ĝoja lumiĝis.

“Mi komprenas! Li estis psikanalizisto, kaj liaj pacientoj plejparte estis riĉaj, tre riĉaj virinoj. En psikanalizo oni devas rakonti ĉion ajn, kio pasas tra la menso. Ili necese komunikis al li detalojn pri siaj juveloj, mono, altvaloraĵoj, kaj ankaŭ pri la tempoj kiam la hejmanoj estos for. Li praktikis ankaŭ hipnoton kaj narkoanalizon, kaj tiel, certe, lia informiĝo kompletiĝis, se necese. Lia edzino estis skulptisto. Kiam ŝi mortis, li provis eternigi ŝin per speco de kulto al skulptaĵoj. Por tio li bezonis monon, kaj la monon – fojfoje la skulptaĵojn mem – li akiris pere de bando da domŝtelistoj, kiuj povis labori tre rapide, ĉar li sciis eltiri la detalojn el sia pacientaro!”

“Vi pravas. Al tiu konkludo mi preskaŭ alvenis vizitante la skulptaĵan ĝardenon, sed la ideon mi ne sukcesis fiksi. Mi havis tiun sonĝon, ĉar la sinjorino kun la blanka Mercedeso estis viktimo de simila ŝtelo antaŭ ne tre longe. Mi vidis hieraŭ ŝian nomon en la ŝteldosiero.”

“Tial la murdinto forprenis la sliparon kaj rendevulibron. Sed Pilatu certe havis dosierojn pri siaj pacientoj, ĉu tiujn vi ne trovis?”

“Jes, sed ne estas nomoj sur ili, nur komencliteroj. Tamen tio helpos.” Efektive, rapida enketo rivelis, ke multaj viktimoj de elhejma ŝtelado estis psikanalizataj de d-ro Pilatu. La hipotezo de Ĝoja iĝis plene konfirmita.

“Vi povas ĉesigi viajn esplorojn,” Karal diris al la spionĉasisto Baldua. “La morto de Pilatu neniel rilatas al spionado, nur al forŝtelo de artaĵoj, juveloj kaj mono. Mia hipotezo estas, ke oni likvidis lin, ĉar la fisko malkovris suspektindajn aspektojn de lia situacio kaj ...”

“Nu, bone, bone,” la alia respondis. Mi tute ne insistas por fari vian laboron. Enketu pri viaj ŝteloj. Mi petas vin nur pri unu afero: kiam vi kaptos la bovinon, nepre prezentu ŝin al mi.”

* * *

Telefonis la policano el Karbavón. “Mi memoris, kio tiklis mian menson, dum ni kune vizitis la privatan parkon de Pilatu,” li diris, “kaj la koncernan dokumenton mi retrovis. Temas pri raporto de du el niaj homoj, kiu pasis tra miaj manoj siatempe. Tiun mi bone memoras, ĉar ĝi estis la unua verkita de virinoj. Nun, ni apenaŭ rimarkas, ĉu rutina polica raporto estas subskribita de viro aŭ de virino, sed tiuj du policaninoj estis la unuaj ĉe ni.”

“Kion ili raportis?” demandis Karal.

“Simplan kolizion de du aŭtoj, nenion seriozan, eĉ ne unu vunditon. Unu el la veturiloj estis t.n. bienaŭto, kun neapartigita, fenestrohava kofro. Kolegino Albar vidis en ĝi infanan formon kovritan de tuko. Suspekteme, ŝi malfermis la kofron por kontroli, pri kio temas. Estis nur statuo. Tio okazis tute proksime al la bieno de Pilatu. Pli sperta policisto verŝajne eĉ ne mencius tion en sia raporto, sed tio estis ilia unua raporto tiutaga, kaj ŝi opiniis, ke ŝi devas ĉion mencii. Interesos vin koni la platnumeron de tiu bienaŭto, ĉu ne?” Jano kontente notis ĝin.

* * *

Ĝoja malfermis la dosieron.

“Pilatu faras ... e... faris vere bonajn notojn,” ŝi diris al sia edzo. “Tre mallongajn. Verŝajne li skribas nenion aŭ malmulton dum la kunsido kun paciento, sed notas la ĉefpunktojn tuj poste.”

“Bone. Kion vi konkludas pri tiu juna kamentubisto?”

“Ke Potiro estas vere psikiatria kazo. Li havas aŭdajn halucinojn – ofte aŭdas bovmuĝadon aŭ bruon de katenoj -, estas scivola pri la aliaj pacientoj de Pilatu kaj treege ĵaluza pri ili. Li havas sentojn de persekutiĝo, kredas, ke ekzistas komploto por kapti kaj murdi lin. D-ro Pilatu eĉ notis: deziras min murdi, ankoraŭ ne povas rekte esprimi tion al mi.”

“Ĉu vi opinias, ke li povus esti la murdinto?”

“Estas malfacile diri, sed miaopinie tio eblus. Lia menso estas vere perturbita, kaj lia korligo al la psikiatro tiel miksita kun malamo kaj ĵaluzo, ke ĉe tia homo, kiu ne asimilis la regulojn de socia vivo, krimo povus realiĝi.”

* * *

“Ĉu vi konas Julion Potiron, la junan kamentubiston?” Karal demandis al Baldua.

“Nur tion, kion vi diris al mi kadre de la enketo. Antaŭe mi sciis nenion pri li. Spionoj kaj kamentubistoj ne vivas en la sama medio.”

“Kaj vi asertas, ke vi aŭdis bovinon muĝi en la domo de Pilatu, la mardan matenon, kiam tiu jam ĉesis vivi?”

“Jes. Kiel mi povus elpensi mem tiel stultan ideon? Mi ne estas fantaziulo. Se mi diris, ke mi aŭdis, mi aŭdis.”

“Kaj vi plu konservas tiun konvinkon, eĉ sciante, ke la enketistoj trovis eĉ ne spureton de bovina ĉeesto en la loĝejo?”

“Jes.”

“Nu, mi ne komprenas. Mi devos demandi al Ĝoja, ĉu aŭdaj halucinoj povas komunikiĝi de persono al persono, eĉ se la koncernatoj havas neniun kontakton inter si.” Baldua rigardis Janon mire.

* * *

“La prokurorejo intencas aresti Potiron, la kamentubiston,” anoncis Jano.

“Mi ne komprenas. Vi diris, ke nun vi opinias, ke temas pri bando domŝtelista, ke oni mortigis Pilatun por ke li ne rivelu la nomojn de siaj kunlaborantoj, ĉar la fisko komencis spursekvi lin kun ĝisfunda trovemo ...”

“Tio estis nur hipotezo. Ke la psikiatro transdonis multegajn gravajn informojn al la ŝtelistoj, pri tio ni ne dubas. Sed pri la murdo, ni havas neniun pruvon kontraŭ ili.“

“Ankaŭ ne kontraŭ Potiro, ĉu?“

“Ni ne havas rektajn pruvojn. Sed kolego trovis atestanton, kiu vidis Potiron eliri el la psikiatra domo tra la malantaŭa pordo kelktempe post la naŭa matene, la tagon, kiam la morto malkovriĝis. Vi mem diris, studante lian dosieron, ke li kapablus murdi.”

“Ĉu li lasis fingropremojn?”

“Ne. La murdinto pensis pri tio, kaj zorgis ne lasi spurojn.”

“Kompatinda knabo! Ĉu almenaŭ vi scias, kiel li faris?”

“Ne. Sed ni suspektas.”

* * *

“Mi havas plenan konfidon al vi,” diris la juĝisto, transdonante al Karal la traserĉajn leterojn. “Se estus iu via kolego, mi verŝajne ne akceptus, sed vi havas neracian, instinktan kapablon senti, kiu krimis, kaj mi ege fidas vin. Mi esperas, ke vi trovis la ĝustan personon.”

“Mi ne scias kiel danki vin, sinjoro juĝisto. Tiu ideo traserĉi iliajn loĝejojn estas ne tre racia, kiel vi diris, sed mi kredas je ĝi.”

Jano Karal kaj kolego Izidoro decidis komence viziti la apartamenton de l’ kamentubisto, sed nek Potiro nek lia patrino estis hejme, kaj ŝajne ne ekzistis tie domgardistino, kiu havus ŝlosilon.”

“Ni iru al la flegisto,” Jano diris.

Temis pri Ksaviero Puramán, psikiatria flegisto, kiu posedis la bienaŭton, en kiu policistino foje vidis skulptaĵon probable ne laŭleĝe akiritan. Puramán troviĝis hejme, kaj estis koloso. Videble, aĉhumora koloso. La vizaĝo, aroganta kaj nefajna, ne impresis plaĉe.

“Mi ne havas tempon, mi ne komprenas, kial vi venas al mi, mi devas urĝe foriri,” li bojis.

“Kien?” demandis Izidoro.

“Tio, frateto, estas mia afero, ne via. Ĉu vi rajtas devigi min respondi?”

“Ne nun. Se vi ne volas hodiaŭ, ni povas venigi vin al la policejo, kie vi estos leĝe devigita respondi. Sed se ni foje devos rakonti ĉion ĉi al tribunalo, via nuna sinteno ne aperos favora por vi.”

“Nu, mi devas foriri, mi iros al la policejo, kiam mi ricevos bonordan vokilon. Bonvolu foriri, sinjoroj.”

“Vi povas foriri, si vi deziras, sed ni restas ĉi tie. Ni traserĉos viajn posedaĵojn.”

“Traserĉos? Ĉu vi havas juĝistan rajtigilon?”

“Kompreneble,” diris Karal, kun elmontro de l’ dokumento. “Mi ne komprenas. Kiabaze vi volas traserĉi mian loĝejon?”

“Tio, frateto, estas nia afero, ne via,” Izidoro ironiis.

“Nu, mi restos kun vi, tamen ...”

“Sed vi devas foriri ien urĝe!”

“Mi senkulpigos min.”

“Ĉu vi konis d-ron Pilatu?” demandis Izidoro.

“Mi restas por observi la traserĉadon, ne por respondi al viaj demandoj.”

“Kiel vi volas,” komentis Jano, kaj li aldiris: “Mi ŝatus tamen vortigi unu demandon: ĉu vi scias ion pri bovino en lia hejmo?”

La rigardo, kiun Karal ricevis, estis plene profesia: la psikiatria flegisto jam pretis psikiatrie flegisti. Sed li tuj regis sin, skuante kompateme la kapon.

* * *

“Kiam mi montris al li la tutan dosieron, inkluzive de la raportoj laboratoriaj, ni vidis ke li ne eltenos longe. Li fine konfesis. Li kredis esti ekster troveblo, kaj tute ne komprenis, per kia magia procedo ni atingis lin.”

Jano kaj Ĝoja promenis man-en-mane laŭlonge de Tjazo.

“Kion pritraktis tiu raporto?” ŝi demandis.

“La etajn fibrojn. Mikroskopajn fibretojn, kiujn ni trovis sur la vestoj de Pilatu. Ili devenis de malnova frenezjako, kiun ni trovis ĉe Puraman.”

“Diable! Kial do li uzis frenezjakon?”

“Nu, dum la fatala nokto, li vizitis la psikiatron. Puramán estis la estro de la ŝtelista bando. Li sciis, ke post unu aŭ du tagoj la fisko pridemandos Pilatun, kaj li rigardis tiun nefidinda, nekapabla rezisti al la premoj de enketista sondado. Siatempe, Pilatu kaj li laboris kune en psikiatria hospitalo. Pilatu lin konstante humiligis kaj la flegisto decidis foje venĝi sin.”

“Tamen, dum jaroj li utiligis la psikiatron!”

“Jam tio estis venĝo. La psikiatron li ligis al la bando ĉantaĝe, minacante riveli iun profesian miskonduton, pri kiu li eksciis en la hospitalo. Sed kiam Pilatu fariĝis danĝera, Puraman likvidis lin, sadisme.”

“Kiel?”

“Li surmetis al li frenezjakon. Herkule forta, li certe ne devis multe peni por superi la maldikan psikiatron. Li ŝovis ĉi-lastan sub la sofon, ligis liajn maleolojn al la meblopiedoj, kaj metis lian kapon en ordinaran plastan sakon. Tio sufiĉis por sufoki la psikiatron, kiu, pro malliberaj manoj, ne povis seniĝi je la kapsako.”

“Terure!”

“Jes. Puramán sciis, ke Pilatu havis la frenezan ideon kuŝi sub la sofo dum paciento elbobenis siajn revojn, sonĝojn aŭ mi-ne-scias-kion alian. Tial li metis lin sub la sofon. Kuŝiginte Pilatun kun la sufoka sako, li forprenis la sliparon kaj rendevulibron, por ke oni ne retrovu la nomojn kaj adresojn de la priŝtelitoj. Li sciis, ke en siaj dosieroj, la psikiatro ne skribas tiujn.”

“Sed Pilatu ne surhavis frenezjakon, kiam oni trovis lin!”

“Kompreneble ne. Puramán – kies manoj ne estas tre puraj, cetere – revenis tra la malantaŭa pordo samnokte je la kvara. Li konstatis, ke la psikiatro laŭplane mortis. Li forprenis la plastan sakon, la frenezjakon kaj la ŝnurojn, kiuj ligis la maleolojn al la sofo, kaj foriris, zorge puriginte ĉiun lokon, kie li estus povinta lasi fingrospurojn.”

Ili paŝis plu, silente.

“Nu, jen murdomistero solvita,” fine diris Ĝoja. “Ĉu vi faris ion rilate la aliajn en la ŝtelbando?”

“Ne. Puramán asertas, ke li laboris sola, kio estas sensencaĵo. Ili eble jam forkuris eksterlanden. Espereble, ni foje kaptos ilin per kutima polica rutino.”

“Kaj kio pri la kamentubisto? Kaj pri la bovino?”

“Pri tio ni scias nenion.”

Neatendita juna voĉo sonis gaje malantaŭ ili. “Feliĉe, ke scias mi,” ĝi diris. La paro sammove, samsekunde turnis sin. Ĵus parolis Stefano, la nevo de Ĝoja, kiu tenis specon de vojaĝsako enmane.

“Pri kio vi nun fanfaronas?”, “Kiel vi povis ...?” ambaŭ diris samtempe.

“Nu, vi ne estas facile troveblaj, kiam oni havas gravegajn novaĵojn por vi. Se mi ne konus viajn kutimojn de geamantoj ...” La junulo ridis.

“Ne eluzu pliafoje nian paciencon. Klarigu!” Jano diris, preskaŭ ordone.

“Nu, vi nenion petis de mi, sed mi decidis proprainiciate partopreni en la enketo. Onklino Ĝoja transdonis al mi ĉiujn policajn sekretojn, kiel kutime, eĉ se ne leĝe (sed leĝe ŝi mem devus nenion scii, ĉu?). Mi do interesiĝis pri via kamentuba Potiro. Mi du- aŭ trifoje gvatsekvis lin senrezulte, ĝis foje jen mi vidis lin foriri buse kun sako. Kiam li eliris, li forgesis sian sakon, sed li elbusiĝis tiel rapide, lastsekunde, ke mi ne povis sekvi lin, jam la buso re-ekiris.”

“Kaj vi evidente kaptis la sakon,” Jano diris.

“Kaj vi evidente trovis en ĝi bovinon,” aldonis Ĝoja.

“Ekzakte. Ne bovinon, sed voĉon de bovino. Rigardu.”

Kaj Stefano eltiris el la sako objekton iom similan al eta akordiono. Disvolviĝante, ĝi ekblekis perfektan bovan muĝon. Preterpasanto rigardis mire, kaj ekridis.

“Sed kiel diable diveni por kio utilas tiu ... e... amuzilo? Kial Potiro uzis ĝin en la psikiatria domo?”

“Ne necesos diveni,” Stefano respondis, “mi scias.”

“Kiel do?”

“Mi kompreneble iris reporti al tiu kompatinda knabo la sakon, kiun li (certe intence) perdis. Mia fajna vizaĝo sendube inspiris lin, ĉar li rakontis sian tutan vivon al mi. Eble ĉar li ne plu havas psikiatron. Nu, mi ne rakontos ĉion.”

“Almenaŭ la ĉefpunktojn.”

“Li malamis Pilatun – kvankam samtempe li iel bezonis lin – ĉar tiu ne prenis serioze la fakton, ke li ofte aŭdas bovinon muĝi, kaj ankaŭ katenojn grinci, kiam nek bovino nek katenoj ĉeestas. Li konis la domon, ĉar li jam antaŭe purigis ĝian kamenon. Por tion fari, li devis iri al la subtegmentejo, dum pacientino troviĝis tuj sube, en la kabineto. Li rimarkis, ke tie supre, li aŭdas ĉion, kaj ke estas eksterordinare, kiel tiu virino libere parolas pri aferoj, kiujn li kuraĝus mencii al neniu.”

“Tiam li sentis, ke simila traktado utilus al li, ĉu ne?” Ĝoja supozis.

“Jes, kaj Pilatu konsentis okupiĝi pri li. Komence, Potiro tre ŝatis, sed post kelka tempo li havis la impreson, ke la psikiatro ne kredas lin. Li aĉetis ĉi tiun objekton, kiu perfekte imitas la muĝon de bovino, kaj havis la vere frenezan ideon estigi en Pilatu la saman senton, ke aŭdiĝas nekompreneblaj bovblekoj. Kaj bruo de katenoj. La matenon de la krimo, ĉirkaŭ la kvina, li enŝteliĝis tra la malantaŭa pordo. Kiam li siatempe purigis la kamentubon, li rimarkis, ke la ŝloso de tiu pordo estas difektita.”

“Pilatu pri tio ne zorgis. Li ne timis domŝtelistojn!“

“Potiro do sciis pri tiu pordo, kaj la koncernan nokton li senbrue eniris kaj supreniris al la subtegmentejo. Lia plano estis tie atendi ĝis venos la 10-a matene, horo de lia rendevuo kun Pilatu, dum kiu li aŭdigos katenbruojn kaj bovmuĝojn, por ke la psikiatro pensu, ke ial, Potiro ne povis veni, sed anstataŭ li venis la bruoj, kiuj obsedas lin.”

“Li estas komplete freneza!” Jano murmuris.

“Precize tial li vizitis frenezdoktoron, ĉu ne? Li efektive agis laŭ sia plano. Li tute ne sciis, ke Pilatu kuŝas senviva. Li aŭskultis kun ĝuo la unuan klientinon, kaj kiam la dua foriris post nur dek minutoj, li fariĝis senpacienca kaj aŭdigis la bruojn. Ili resonis tiel forte, ke Baldua, kiu ekde la 7:30 gvatis surtrotuare, aŭdis ilin kaj proksimiĝis.”

“Nu,” diris Jano, “mi ĝojas, ke ni havas klarigon pri tiu fantoma muĝado, kaj ke mi povos komuniki ĝin al Baldua. Tiu spionspiono iom subtaksas la policon, kaj plezurigos min montri al li, ke racia klarigo ekzistas – aŭ eble ne racia, sed reala – pri la strangaj bruoj, kiujn li aŭdis.”

“Nu, Potiro donis al mi la muĝilon. Kion mi faru el ĝi?” Stefano demandis.

“Ĝin devas havi la polico, ĝi estas atestaĵo. Kiam la prikrima kortumo juĝos la kazon, ĝi devos troviĝi tie.”

“Ĉu oni aŭdigos ĝin en la tribunalo?”

“Certe. Estas ero de la kazo, ĉu ne? La advokato de Puramán certe provos ŝovi la kulpon sur Potiron, kaj tiu devos klarigi sian ĉeeston en la domo.”

“Mi esperas, ke mi povos ĉeesti tiun kunsidon de l’ kortumo. Mi ne volus maltrafi la publikan aŭdigon de tiuj muĝoj en kadro tiel solena!”

“Vi certe ĉeestos, kiel atestanto. Vi nepre devos atesti pri tio, kiel vi trovis la muĝilon, ktp.”

“Ĝu-ĝu-ĝu-ĝu! Kia ĝuo! Ĉu mi ankaŭ povos antaŭ tiuj seriozaj sinjoroj sonigi tiujn muĝojn? Dankon, onklo, via ĵusa parolo estis plej bela donaco al mi.”

La triopo plu paŝis, ridetante. Jano, kiu ne facile akceptis la ofte superecan sintenon de Henriko Baldua, ekhavis ideon:

“Certe, simila muĝilo estas malmultekosta, ĉu ne?” li diris. “Mi aĉetos unu, kaj ĝin sendos anonime al Baldua, antaŭ ol raporti pri ĉio ĉi. Imagu lian vizaĝon, kiam li malfaros la pakaĵon, eltiros nekomprene specon de akordioneto, kaj ekaŭdos tondran “Muuuuuuuuuu!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.