La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU  RAKONTI NOVELE?

Aŭtoro: Claude Piron

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ne nur tamtamado

“Onezimo! Haaaaaaa!”

La krio plenigis la tutan subtegmentan koridoron, sed neniu ĉeestis por aŭdi ĝin.

Maria desupris fulme al la oficejo de sia ĉefo. Iom histerie ŝi tamburis al la pordo, laŭte vokante plu kaj plu:

“S-ro Erikso, s-ro Erikso, s-ro Erikso...!”

De malantaŭ ŝi venis la vira voĉo, trankvilige trankvila:

“Kio okazas, Maria? Kial la bruo?” Ambaŭ eniris lian oficejon. “Onezimo!” ŝi gorĝvoĉis, sed ŝi ne povis klarigi pli, kvazaŭ klapo fermiĝis ie sur la spirvojo kaj ŝia voĉo blokiĝus.

“Kion faris Onezimo?” kviete parolis, nekutime milde, la ĝenerale aŭtoritata Erikso.

Sed la bildo, kiu prezentiĝis en la menso de Maria – la groteska, rigida pozo de l’ nigra figuro – defiis ĉian provon priskribi. Ŝi eksidis sur seĝon, kaj ŝin kaptis atako de tremskuiĝoj, ĝis larmoj fine ekfluis liberige.

“Mi iras vidi,” diris ŝia ĉefo, kaj li lasis ŝin.

Kiam li revenis al sia oficejo por telefoni, li unue verŝis al Maria kaj al si glaseton da konjako. Snufante, ŝi dankis lin.

* * *

“Kiam enstatiĝas kadavra rigideco, korpoj povas alpreni tiajn strangajn poziciojn,” diris la doktoro. “Tio signifas, ke li mortis jam antaŭ kelkaj horoj. Necesas voki la policon“.

“Jam farite,” diris la hotela “sekureca agento”, kiun Erikso estis veniginta tuj post la funebra malkovro. Baldaŭ prezentiĝis Jano Karal, komisiita enketi.

Maria klarigis, ke ŝi, kiel kutime, purigis la ĉambrojn de la hotela dungitaro, kaj, treninte la polvosuĉilon al la ĉambro de Onezimo, apenaŭ malfermis la pordon, kiam ŝi vidis la nigrulon en nekredebla pozo. Li sidis sur apogseĝo kun brako etendita malantaŭen kaj kapo strange streĉita kvazaŭ por puŝi la muron per la dorsa flanko de l’ kranio. Nur etan sekundon ŝi rigardis. Ŝi horore klakfermis la pordon kaj kuris malsupren al s-ro Erikso. Nenio estis tuŝita, ŝi neniam kuraĝus alproksimiĝi al tia estaĵo.

Ankaŭ s-ro Erikso kompreneble nenion eĉ tanĝis. Li nur vokis la hotelan detektivon, aŭ “sekurecan agenton”, kiel oni lin nomas ĉi tie, kaj tiu tuj venigis kuraciston kaj telefonis al la polico, post kio li informis la hotelestron.

La sekureca agento – ekspolicisto, kiun Karal konis – iom rigardis, sed vidis nenion specialan. La kuracisto ne vidis ian klinikan signon, kiu povus ĵeti lumon sur la kaŭzon de l’ morto, nek spuron de perforta agado. Ŝajnis, ke la nigrulo mortis pro kaŭzo natura.

Estis decidite venigi polican mediciniston, kaj nekropsii. Ĉiuj membroj de la hotela personaro ja atestis, ke Onezimo fartis tute bone ĝis nun, kaj ke, kvankam li pli facile malvarmumis ol la kolegoj, li montriĝis normale sana homo.

* * *

Dum la du antaŭaj tagoj, neniu vidis Onezimon, sed ĉar sabate kaj dimanĉe oni ne purigas la loĝejojn de la dungitaro, eble li restis tiujn du tagojn en sia subtegmenta ĉambreto. Sabato estis lia laŭplana libertago, kaj la dimanĉon li interŝanĝis kun kolego, kiu deziris tagliberi la sekvantan vendredon, kiam devus laŭplane esti la vico de Onezimo. Tiuj aranĝoj estas tute kutimaj. Al la kuirestro estas egale, kiu troviĝas kun li, se nur la necesa nombro da helpantoj venas labori.

“Kion vi scias pri Onezimo?” Karal demandis al Manoel Figueira, kiun la kuirestro indikis kiel la kolegon plej proksiman al la ĵus mortinto.

“Malmulte. Li venis el Afriko. Li devis forlasi sian vilaĝon pro iu komplika kverelo, pri kiu mi nenion komprenis, kvankam li aludis ĝin de tempo al tempo, kiam li fariĝis nostalgia. Li dungiĝis sur ŝipo, unue kiel simpla maristo, poste en la kuirejoj. Li eksciis, ke ĉi tie la hoteloj ne facile trovas la necesan laborularon kaj proponas interesajn salajrojn, tial li forlasis la vivon surmaran kaj finfine dungiĝis ĉe ni. Li laboris kun mi en la kuirejo, kiel helpanto.”

“Ĉu li facile adaptiĝis al la vivo ĉi-urba?”

“Kion respondi? Li havis nostalgion pri multo afrika, sed samtempe li ofte diris, ke li ne povus vivi en sia vilaĝo. Mi tion bone komprenas, ĉar mi troviĝas en simila situacio”.

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Ĉi tie certe ne, sed kiam li parolis pri tiu kverelo kun siaj vilaĝanoj, ŝajnis al mi, ke li ankoraŭ timas ilin.”

“Kion li faris dum siaj libertagoj?”

“Antaŭe mi ne scias, krom tio, ke li tre ŝatis ludi kun sia sonbenda, aŭ pli ĝuste kaseda, aparato, sed de kelka tempo li ofte iris ludi tamtamon ĉe semajnfinoj de afrika dancado. Tial li nun povis liberigi sin ĉiu-semajnfine.”

“Ĉu vi scias, kiu organizas tiujn danc-... ĉu kursojn?”

“Jes, specon de kurso. Mi foje iris. Li tamtamis kun senkompara energio. La kursojn iniciatis unu tre bela nigrulino, kun kaŭĉuka korpo kaj senrivala sento pri ritmo. Vizitas la kurson urbanoj, kiuj ŝajne deziras malŝargi sin de la streĉiĝoj amasigitaj dum laborsemajno. Kelkaj dancas bele, sed aliaj estas vere ridindaj: lanĉas la brakojn supren, piedbatas la plankon mistakte, gestaĉas kiel frenezuloj, sed videble amuziĝas. Tre sane por la nerva sistemo! La gvidantino admirindas. Ŝi pacience iras de unu al alia montrante, kiel malstreĉi sin, helpante movi sin ĝuste. Mi tamen ne reiris, ĉar estis io tro snoba en la partoprenantoj.”

* * *

Ŝi estis efektive tre bela, sed al la impreso de beleco multe kontribuis la inteligenta rigardo kaj tre viglaj vizaĝaj esprimoj.

“Mi ĉiam opiniis, ke la blankuloj ne sufiĉe vivas per sia korpo. Ilia korpo perdas ĉian flekseblecon. Ĉu vi rimarkis, kiel ili ne kapablas movi la genuojn al- kaj deflanke?, kiel ili rapide suferas ĉe kaŭra pozicio? Multaj tion duonsentas. Kiam mi komencis proponi afrikan danckurson, mi tuj kolektis aron da interesatoj, kiuj faris bonegan reklamadon por mi. Nun ĉiu psikiatro sendas al mi homojn, por ke tiuj tutkorpe dancante laŭ profunde instinkta ritmo liberigu siajn kaŝitajn energiojn kaj retrovu sin mem.”

“Ĉu Onezimo devis tamtami por vi pasintan semajnfinon?”

“Jes. Li estas karulo. Sola en la vivo. Bonega tamtamisto. Li multe helpis min. Sed lastfoje li ne venis. Unu el miaj jam spertaj lernantoj anstataŭis lin. Mi iom miris, ke li ne venas, ĉar li promesis doni al mi surbendan programon tamtaman, por grupo, kiu deziras ekzerci sin, kiam nek mi nek li disponeblas.”

“Kiam li intencis surbendigi? Ĉu li diris? Kaj ĉu vi scias, kie?”

“Ho jes, li diris, ke li faros tion vendredon vespere en sia ĉambro, ke li estos la sola el sia koridoro tiuvespere, ĉar la aliaj, kiuj ne laboris, decidis iri kune for. Fojfoje li tie tamtamis, kaj la aliaj plendis pri la bruo.”

Kiam li estis enirinta la ĉambron de Onezimo unuafoje, Karal efektive rimarkis tamtamon kaj bonan radio-plus-kasedan aparaton kun la marko de konata japana firmao. Reirinte hotelen, li decidis aŭskulti la kasedon.

* * *

“Ĉu vi legis la rezulton de la nekropsio?” Jano demandis al leŭtenanto Remon, farinte sian raporton.

“Ne.”

“D-ro Kagan ne havas eĉ plej etan dubon. La morto atribueblas al neniu fizika aŭ ĥemia kaŭzo. Onezimon neniu atakis, ne estas en la korpo io ajn lezita, ĉu perforte, ĉu pro ia patologia procezo, nek iu ajn signo de toksiĝo, sufokiĝo aŭ akcidento, nek de ia elektra faktoro. Laŭ Kagan estas tute natura morto, kvankam ne estas tre nature, ke 33-jara viro bonfarta simple ĉesas vivi sen lasi eĉ spureton pri la mortokaŭzo. Kagan esploris plej diversajn hipotezojn sensukcese. Ne okazis rompiĝo de aneŭrismo, nek iu ajn alia cerbvaskula akcidento, nek cetere korvaskula. Neniu infekto, ĉu bakteria, ĉu virusa, neniu kancero, neniu parazita malsano. Li ne komprenas, pro kio tiu sana korpo subite ĉesis funkcii.”

“Strange. Nu, ni povas arkivigi la dosieron. Onezimo mortis pro nedifinita natura kaŭzo ...”

Jano Karal skuis la kapon nee:

“Mi ne estas tiel certa.”

“Kial?”

“Pro la dua punkto, pri kiu mi volis raporti al vi.”

“Kio?”

“La kasedo.”

“Kion apartan ĝi havas?”

“Nu, ĝi komenciĝas per tamtamado. Sed subite aŭdigas, ke oni malfermas la pordon kaj eniras. Laŭ la voĉoj, du personoj envenis.” “Ĉu la konversacio estas surbendigita?”

“Jes. Onezimo certe estis registranta sur kasedon sian tamtaman dancprogramon, kiam liaj vizitantoj alvenis. Li forgesis haltigi la aparaton, kaj ĉio surbendiĝis.”

“Diable! Kion tio sciigas al ni?”

“Ĝis nun, nenion, krom la fakto, ke du personoj envenis, kaj ke unu, preskaŭ nur unu, parolis. Sed ĉio disvolviĝis en lingvo nekomprenebla por mi, eĉ ne identigebla. Tamen laŭ la voĉoj kompreneblas, ke unu parolas tre solene, dum nur timege respondas la alia. La timanto estas Onezimo.”

“Via impreso do estas, ke oni minacis lin, ĉu ne?”

“Mi min demandas, ĉu nur minacis. Sed ĉu vi povas fermi la dosieron, se pensi, ke du tagojn post tiu vizito, oni trovis Onezimon morta?”

“Kiel vi scias, ke post du tagoj?”

“Onezimo promesis surbendigi tamtaman programon vendredon vespere. Nu, atestantoj vidis du afrikanojn, unu maljunan, unu junan, veni en la hotelon, informiĝi pri li, kaj supreniri al lia ĉambro tiun saman vendredan vesperon. La morto tamen ne okazis tuj, sed lundon frumatene ...”

“Estas klare, ke ni ne rajtas fermi la dosieron. Kion vi eksciis pri la du nigruloj?”

“La maljuna estis tre videbla, pro siaj robo kaj speciala ĉapo, kaj ankaŭ pro la fakto, ke li estas laŭdire preskaŭ blinda. Almenaŭ unu okulo havas strange palan, bluecan pupilon, kiu certe ne funkcias, kaj la dua ne aspektas tre bonfarta.”

“Tiuj du viroj do estos facile retroveblaj. Cetere, en la universitato vi verŝajne malkovros iun, kiu komprenos la lingvon de la kasedo; se ne, provu ĉe la londona Instituto pri Afrikaj kaj Ekstrem-Orientaj Studoj, aŭ eble en Parizo. Ni nepre devas ricevi transskribon kaj tradukon de tiu interparolo. Mi deziras bonŝancon al vi.”

* * *

Montriĝis, ke la du afrikaj vizitintoj jam reflugis sialanden. Per la konsula servo de nia tiea ambasadorejo sciiĝis, ke ambaŭ efektive devenas de la vilaĝo, kie ankaŭ Onezimo pasigis sian tutan afrikan vivon. La maljuna duonblindulo estis laŭ la vizo “senprofesia”, sed laŭ posta teleksmesaĝo la sorĉisto vilaĝa. La juna viro, kiu lin akompanis, estis lia nevo, kaj fakte oficisto en servo rilata kun tiulanda “Ministrejo pri Ŝtata Sekureco”.

“Tio signifas ‘politika polico’, ĉu ne?” demandis Ĝoja, la edzino de Jano Karal.

“Jes. Dank’ al tiu junulo, certe, la vilaĝanoj eksciis, kie rifuĝis fine Onezimo.”

“Ĉu vi opinias, ke temas pri venĝo?”

“Jes. Sen ia dubo. Ni ne scias, kion Onezimo faris siavilaĝe, sed la impreso, kiun Manoel Figueira transdonis, estas, ke li forkuris de ĝi. Kaj jen post jaroj alvenas homoj el tiu sama forperdita vilaĝo, inkluzive sorĉiston, vizitas la tamtamulon, kaj li mortas post nelonge. Ĉu tio ne odoras plennaze je venĝo?”

“Sed kiel ili faris?”

“Laŭ la nekropsiinto, neniu el la konataj venenoj, kiuj ne lasas spuron, povis uziĝi ĉi-kaze. Nek okazis io kiel enŝovo de aervezikon en la sangocirkuladon, kio estas unu el la senspuraj manieroj murdi, ĉar tio postulus perforton kiu kasede aŭdiĝus. Kaj krome tamen estus spuro: la piktrueto, kiun la injektilo lasas. Ni eĉ allasu, ke la sorĉisto uzis senspuran venenon nekonatan de ni, kiel ĝi eniĝis en la korpon de Onezimo? Ili ne vundis lin per sago aŭ io alia: pensante pri tiuj eblecoj, ni ekzamenis la haŭton milimetron post milimetro. Kaj certe Onezimo ne trinkis aŭ manĝis ion donitan de tiuj du tuj post kiam li estis minacata je morto, ĉu?”

“Ne. Tio ne estus verŝajna. Veneni lin per toksa gaso ... ĉu estis teknike fareble?”

“Ne. Kiel transportus la gason sufiĉakvante? Krome, en tiu subtegmentejo, la aerumado estas bonega, tro bona eĉ, vintre, laŭ la dungitaro.”

“Kion vi intencas fari?”

“Ni atendas la tradukon de tiu kasedo, sed eĉ se ĝi rivelas al ni ion gravan, ni povos fari nenion. Ni ne havas kun tiu lando konvencion pri interŝtata transdono de krimuloj, tiel ke nia intereso fariĝis pure teoria. Tamen, ni ne rajtas arkivigi la dosieron, se ni povas pruvi, ke murdo okazis niateritorie. Ni ja eventuale devos informi pri ĝi la koncernan ambasadorejon.”

* * *

“La afero estas tiel komplika, ke mi dubas, ĉu mi sukcesos ĝin taŭge resumi,” diris la nigrahaŭta pastro.

Li estis iom malpli ol 180 centimetrojn alta, kun pezaj ŝultroj kaj kompaktaj kapo kaj kolo. Estis io tre dika en liaj trajtoj, kaj la blanko de liaj okuloj aperis iom ruĝe kolorita. Karal ĵus trovis lin post longa serĉado. En la universitato li preparis samtempe du doktoriĝojn, unu pri filozofio, alia pri pedagogio, ĉar li estis unu el la plej brilaj elementoj en sia afrika diocezo, kaj ĉiuj flustris pri ke li baldaŭ fariĝos episkopo, eble eĉ kardinaliĝos.

“Ĉu vi ĉion povis kompreni?” Karal demandis.

“Ne absolute, sed preskaŭ. Mi gvidis paroĥon tiuregione dum kvin jaroj kaj kvankam estas kelkaj diferencoj en la prononco, fojfoje en la vortoj, la senco tamen estas tute klara al mi. Feliĉe, la konversacio alprenis grandparte la formon de formala akuzo, en kiu ĉiuj riproĉoj listiĝis.

“Ŝajnas, ke Onezimo, furioza, ĉar la filo de la vilaĝestro delogis la virinon, kiun li – Onezimo – deziris, denuncis al la tiama registaro sian rivalon pri tio, ke ĉi-lasta, kune kun la tuta vilaĝo fakte, permesis al iu greko, kiu havas sian negocon tie, ekspluati sendeklare, do kontraŭleĝe, mineralan kuŝejon. La ŝtato profitis de tiu preteksto por sendi punan ekspedicion, dum kiu la soldatoj sadisme mortigis multajn virojn, virinojn perfortis, ktp. Krome, la vilaĝanoj estis kondamnitaj al monpuno kaj la minejo ŝtatigita, tiel ke ili perdis sian ĉefan riĉofonton. Eĉ kiam poste la reĝimo ŝanĝiĝis – kio ebligis al la juna sorĉisthelpanto eniĝi en la administracion – la vilaĝo ne retrovis sian antaŭan ekonomie avantaĝan situacion.

“Onezimo sukcesis forkuri, antaŭ ol la vilaĝo deklaris lin respondeca pri ĉiuj malfeliĉoj, kiuj trafis ĝin, sed la vilaĝanoj ne forgesis, kaj pacience penis trovi, kie li situas. Dank’ al la reto da informantoj, kun kiu rilatis la junulo en la politika polico, finfine ili eksciis, kie vivas Onezimo.”

“Ĉu ili venis speciale por lin murdi?”

“Murdi ... Strange, kiel vortoj blankulaj ne taŭgas en tipe afrika kunteksto. Mi ne konas viajn leĝojn, kaj mi ne scias, ĉu vi nomos tion murdo. Ili venis por malbeni lin.”

“Tion mi komprenas, sed materie, kiel ili faris por ĉesigi lian vivon?”

“Materie? Neniel.”

“Kion vi volas diri? Ĉu ne venis por ke Onezimo mortu?”

“Jes, sed ili ne bezonis lin mortigi materie, kiel vi diras. Ili ĵetis sur lin malbenon, la malbenon de la tuta vilaĝo, laŭ la ritaj formuloj. Tio sufiĉis.”

“Kion? Ĉu via diro signifas, ke ili faris nenion al Onezimo? Al lia korpo?”

“Precize tion mi diras. Ili certis, ke malbeno sufiĉos. Onezimo sciis, ke sorĉistan malbenon, esprimantan la sentojn de tuta vilaĝo, oni ne povas supervivi ... Aŭskultu, kiel imprese sonas la vortoj de l’ malbeno ...” Li manipulis la magnetofonon. “Eĉ sur kasedo oni aŭdas la efikon. Oni aŭdas ilin foriri, post kio percepteblas plu nenio. Onezimo ne havis la forton malŝalti la aparaton, ĝi malŝaltiĝas mem kiam la bendo finiĝas. Oni aŭdas lin spiri, sed li ne plu tamtamis, ne plu faris ion ajn. Li atendis, ĝis la morto kaptos lin...”

* * *

Jano kaj Ĝoja kune revuis la strangajn dirojn de la afrika pastro.

”Ĉu vi kredas je tio? Vi studis psikologion, ne mi, tamen ...”

“Ho jes, ĝi estas ebla. Tiuj homoj sentas sin tiagrade parto de la kolektivo ... Sed la sistemo ĉefe agas pere de memsugestio. La koncernaton tiel profunde fascinas la penso, ke li mortos, kaj ankaŭ ke tio estas justa, ke lia ideo realiĝas iom same kiel ĉe timemulo, la ideo, ke li nepre ruĝiĝos, kaŭzas la ruĝiĝon, kiom ajn li provas ĝin malhelpi mobilizante sian volon...”

“Tamen, morti ... Ĉu ni ne havas vivkonservan instinkton, kiu ekvekas savajn refleksojn, kiam ni riskas forpasi?”

“Sed ĝuste la vivkonservan instinkton la sorĉisto atencis per sia ceremonia, rita malbenado. Vi scias, ke maljunuloj kelkfoje prokrastas sian morton, ĉar ili ne volas forpasi antaŭ ol vidi pranepon aŭ iun alian familianon karan al ili kaj kiam tiun ili vidis, lasas sin morti. Estas simila procezo. Sed ĝi efikas en iu juna nur ĉe difinita etoso, kiu ne ekzistas ĝenerale inter blankuloj.”

“Vi parolas tute serioze, kaj tamen mi apenaŭ povas kredi. Ni policanoj havas tro materiisman trejniĝon!”

“Mi tiurilate petis la opinion de prof. Balente, vi scias, la etnopsikiatro. Li sendos al mi tutan liston da referencoj pri la temo, sed li havis en sia oficejo artikolon, kiun mi povis fotokopii. Estas en la angla. Ĉu interesas vin?”

Kaj Ĝoja transdonis al sia edzo fotokopiitan artikolon el faka revuo*.


* Watson A.A., “Death by cursing”, Medicine, Science and the Law, Julio 1973, pp. 192 skv.


“Tamen,” murmuris al si Jano, “murdi per vortoj, per nuraj vortoj ... Mi min demandas, kion pri tio la juĝistoj opinios.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.