La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


ĈU  RAKONTI NOVELE?

Aŭtoro: Claude Piron

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tien kaj reen

La plej plaĉa parto de l’ ĝendarma tago senkonteste estis, laŭ serĝento Laske, la aŭta patrolado frumatena. Laŭ mallarĝaj vojoj kamparaj, kiujn jen kaj jen leporo trakuris, fojfoje eĉ cervido, kiel ĝue estas veturi kun agrabla kolego! Post aŭtokrozado plej ofte sen profesia interveno sekvis la plezuriga tradicio iri al la kafejo/gastejo de kuzo Roĝér por duonhora paŭzo kun kafo fumanta kaj freŝbakitaj kornaj bulkoj.

Sed kiam ili eniris la kafejon ĉi-matene, la ĝenerale ridetan vizaĝon de kuzo Roĝér stampis esprimo de zorgo.

Roĝér signis al angulo, kie, antaŭ taso da lakto, sidis knabo eble 15-jara. Liaj okuloj strange brilis, malhelbrunaj makuloj malpuris surĉemize, kaj lia pozicio estis preskaŭ pli kuŝa ol sida.

“Kio...?” Laske komencis.

“Li ĵus alvenis kun ege peza dorsosako,” la kuzo flustris. “Li petis varman lakton. Mi proponis panon, sed li rifuzis. Li ŝajnas al mi malsana. Tiel juna homo! Ĉu la makuloj sur la sako kaj vestoj ne elvokas al vi sangon? Kion mi faru?”

Laske paŝis al la knabo, prononcis ĝojtonan saluton kaj metis la manon al lia frunto.

“Febro”, li diris. “Venigu kuraciston tuj. Rigardu, kiel liaj makzeloj tremas! Ni kuŝigu lin en gastoĉambro supre.” La knabo sekvis Roĝeron sen protesti.

“Ĉu vundita?” demandis Laske, kiam lia kuzo revenis.

“Ne. Eliza senvestigis lin, lin kuŝigis. Ŝi ne vidis eĉ signeton de vundo. Li ekdormis tuj. Ŝi trovis liapoŝe faskon da monbiletoj, el kiuj kelkaj makulitaj, verŝajne sange.”

Ambaŭ ĝendarmoj rimarkis, ke la sandaloj de la knabo lasis sur la planko, kiam li paŝis, karakterizan plandumdesegnon. Elirante, ili decidis sekvi tiujn relative videblajn spurojn.

La gastejo de Roĝér staras iom aparte de la vilaĝo, se taŭgas nomi vilaĝo lokon, kiu pli kaj pli fariĝas antaŭurbo. La plandummarkoj kondukis la du ĝendarmojn al loko ne tre malproksima, kiun oni tie konas sub la nomo “Karvéj”, kaj kie rokformaĵoj klife leviĝas ĉielen, kvazaŭ muroj okdekmetre altaj.

En tiuj rokoj grotoj abundas, kaj al unu el tiuj la ĝendarmoj estis spure gviditaj. Ĝin markis postsignoj de homa restado: probable la knabo en ĝi dormis. “Rigardu, tiuj spuroj estas iom alispecaj,” Laske diris, esplorante la eksteron de la groto.

“Ŝuoj, ne plu sandaloj, sed estas la sama grandeco, aŭ pli ĝuste malgrandeco,” la kolego konstatis, “kaj videble venas de la lageto tie.”

* * *

Apud la natura lageto troviĝis alia, multe pli malvasta, kompreneble, sed ankaŭ multe pli impresa: lageto de sango. En ĝi kuŝis vira figuro, morta.

Leŭtenanto Remon, nostalgia pri siaj detektivaj jaroj, ege ĝuis la maloftajn okazojn, kiam li povis akompani subulon ekster la oficejo, en kiu promocio lin enfermis. Al li do multe plaĉis retroviĝi nun sur la loko, kie la krimo okazis, kvazaŭ li denove enketus mem. Jano Karal montris al li spurojn.

“Almenaŭ kvin personoj paŝis ĉi tie,” li diris, “la viktimo, du virinoj, kaj du viroj.” Ilin ĉirkaŭis teknikistoj, kiuj fotadis, faradis muldaĵojn el la spuroj, kaj metadis trovaĵojn en kovertojn, kiujn ili zorge markis.

“Bedaŭrinde,” atentigis Karal, “tiuj kvin personoj tro premis la grundon, kaj ne plu estas klare, kiu venis kiam. La plej freŝaj kaj superaj tamen certe estas tiuj de la virino, kiu venis kaj foriris normalpaŝe.”

“Kial vi diras ‘normalpaŝe’?” Remon demandis.

“Rigardu ĉi tiujn virinajn ŝu-spurojn. Se juĝi laŭ la relativa profundeco de kalkanumoj kaj plandumoj, kaj laŭ la interspaco inter la ŝu-premoj, ĉi tiu venis normalpaŝe, sed kure foriris, dum la dua – jen, rigardu – venis kaj foriris samkadence.”

“Kiom da sango estas!”

“Nu, kiam oni tranĉas arterion ...”

“Kiu estis tiu ulo?” Remon gestis al la viktimo, kiun oni forportis brankarde.

“Iu Gustavo Lagvardia. Li loĝis tute proksime, en unu el la unuaj domoj post la gastejo. 25-jara. Kiel profesio, la identiga karto simple indikas ‘manlaboristo’. Ial – pro la stato de la manoj, de la ungoj – mi suspektas alian precipan okupon.”

Viro alrapidis, preskaŭ kure.

“Leŭtenanto!” li kriis.

“Kio...?” koncizis Remon, sin turnante.

“La armilon! Kaj ankaŭ ŝuojn! Ni prilumis la groton laŭ plej diversaj anguloj, kiel oni rutine faras por riveli postsignojn, ĉu ne? Kaj sur la roko vidiĝis gratspuro, minimuma, sed tute freŝa. Ni serĉis, kaj malantaŭ speco de natura rokmureto, en kavaĵo, ni trovis sekurbutonan tranĉilon, kaj paron da ŝuoj, ambaŭ makulitaj de – tute certe – sango.”

“Bonege. Verŝajne vi ankoraŭ nenion povas konkludi, ĉu?”

“Nenion definitivan, tamen unuavide ŝajnas, ke precize tiuj ŝuoj lasis en la grundo la premaĵojn, kiuj iras de la lageto groton...” Remon ĵetis rigardon al sia brakhorloĝo.

“Mi devas foriri”, li diris. “Nu, vi scias, kion fari. Kontrolu ĉion ĉi, kaj la ceterajn trovotaĵojn. Karal, raportu al mi kiel eble plej baldaŭ.”

Jano silente kapjesis.

* * *

Sur la tranĉilo, la koagulita sango apartenis al la sama grupo, kiel tiu de Gustavo Lagvardia, kaj ankaŭ kelkaj monbiletoj de la febra knabo surhavis tiutipan sangon. La tenilo de l’ tranĉilo surhavis fingrospurojn de la knabo. Krome, la sangmakulitaj ŝuoj trovitaj en la groto havis dimensiojn adaptitajn al ties neordinare malgrandaj piedoj. Domaĝe estis, ke pro lia febra stato, ne eblis lin prisondi tuj.

* * *

Estis nebela, graseta, forta virino, kies senmanika malhelblua robo vidigis molajn sed dikajn bicepsojn.

“Ne. Mia edzo jam plurjare ne plu estis manlaboristo,” ŝi diris lace. “Li estis aĉetisto por antikvaĵaj magazenoj. Li traveturis la kamparon, kaj aĉetis malnovajn meblojn, malnovajn aferojn, kiujn posedas kamparanoj, kaj kies valoron ili ne konscias.”

Jano notis la nomon de la antikvaĵisto, por kiu ĉefe laboris Lagvardia.

“Li ne perlaboris multon, kaj ni vivis ne tre bone,” ŝi plu diris iom plende.

Efektive, la malriĉa loĝejo atestis konfirme, same kiel la malmultekostaj vestoj de l’ viktimo, kaj ŝia robo, certe aĉetita en plej malluksa magazeno.

“Ne,” ŝi respondis al plua demando, “mi ne eliris pasintan nokton. Ni enlitiĝis post la 11-a kaj mi ekdormis tuj. Mi ne scias, kiam li eliris.”

En ŝiaj okuloj pasis ruza esprimo. Ĉu rivela pri mensogo? “Kia homo li estis?”

Ŝia vizaĝo grimacis malestime.

“Mallaborema. Kaj li emis drinki.” Videble ŝia edzina vivo ŝin defaligis de altaj iluzioj. “Ankoraŭ hieraŭ vespere li drinkis, kvazaŭ alkoholaĵo ne kostus multege, kaj havus utilan efikon. Kiam mi enlitiĝis, li estis duone ebria.”

“Kion vi faros nun? Ĉu vi laboras?”

“Jes, mi purigas apartamentojn, domojn. Mi ne scias ĉu tio nun sufiĉos, aŭ ĉu mi devos serĉi plentempan okupon.”

“Ĉu vi havas infanojn?”

“Ne. Eble li havis kun alia virino.”

Malamo perceptiĝis en ŝia sibla tono. “Kun mi li ne estis vera viro. Li kapablis nur dum la unuaj monatoj, kiam mi zorge evitis gravediĝi. Kaj poste, li tediĝis de mi.”

“Li do havis rilatojn kun alia virino, ĉu ne?”

“Kial ĝin kaŝi? La tuta kvartalo scias.” Ŝia tono pli kaj pli amaris. “Li estis malfidela ekde la tago, kiam ni revenis de geedziĝa rondír.”

Janon la vorto amuzis. En Sanktavalo, oni ne faras vojaĝon geedziĝan, sed rondiron.

“Ĉu mi povas vidi viajn ŝuojn?”

La surpriza temŝanĝo ŝin ŝancelis, sed ŝi nur levis la ŝultrojn, kaj kondukis lin al malluma subŝtupara ŝranko. Li prenis paron da ŝuoj kaj ilin tre atente ekzamenis. Ili estis ĵus reciritaj, tiagrade, ke la odoro de ciro plenigis la ŝrankon. Sed ne estis ia dubo: tiuj estis la ŝuoj de la dua virino, t.e. de tiu, kiu foriris normalpaŝe.

En tiu malriĉa kvartalo, kie ĉiu konas ĉiun, povas esti facile kolekti informojn. Ke Lagvardia havis flirteman koron, ĉiuj konfirmis, same kiel la fakton, ke lia lastatempa korinklino unuafoje ŝajnis serioza; ĝi eĉ vekis aŭtentan ĵaluzon ĉe lia edzino, tamen ĝenerale ema ĉion akcepti rezignacie.

Sed lipoj kaj langoj, tiel moviĝemaj kiam temis pri la sentimentala vivo de l’ viktimo, strange sigeliĝis tuj, kiam Karal demandis pri lia profesia agado. Li sentis, ke ĉiuj scias la veron, sed ke neniu iam diros ĝin. En tia kvartalo, polico estas malamiko, kiun oni distru, se eble senmensoge – kiu scias, ĉu foje ne trenos vin tribunalen? – sed kiun oni ne provizu per seriozaj informoj.

La antikvaĵisto, por kiu laŭdire Lagvardia ĉefe laboris, havis sian butikon en la urbo mem.

Tiu flavhaŭta maljunulo asertis, ke li scias nenion pri la murdito, kaj ne montriĝis al Jano speciale afabla. Ial, el la butika etoso la polica detektivo elflaris, ke ĉi tie oni probable pli traktas pri ŝtelitaj varoj ol pri antikvaj. Jam dum sia kvartala esplorado Jano ricevis la impreson, ke la ĉefokupo de la ĉe-lageta kuŝinto estis lerte eniĝi en domojn por ilin liberigi de ĉiuj valoraj objektoj. Kiam li eliris el la butiko, lin sekvis junulo proksimume 17-jara, kiu, preterpasante la detektivon preskaŭ kure, premis al tiu la kubuton flustrante: “Sekvu min”. Post nelonge, la knabo eksidis en plenplena memserva trinkejo. Karal sidiĝis ĉe lia tablo, kvazaŭ hazarde.

“Se mi helpos la policon ĉi-afere, ĉu ĝi memoros tion favore al mi, se okaze mi tion bezonus?” la junulo demandis.

Jano rigardis lin. Aknohaŭta knabo, kun manoj kaj kolo tro grandaj kompare kun la eta kapo kaj la nefortika figuro. Lia tuta vizaĝo esprimis dubsencecon, kvazaŭ li estus duobla estaĵo, nekapabla decidi, ĉu li estu prefere tiu, aŭ tiu ĉi: Verŝajne li faris delikton, eble estas iel ekspluatata pro ĝi, sendefende, kaj nun serĉas liberiĝon.

“Certe,” Jano respondis, kaj li aldonis kun plej trankvila tono: “Nialande, feliĉe, polico ankoraŭ estas iom homa, ĉefe ĉi tie en Sanktavalo, kaj ĝi emas... e... fojfoje blindi, se ĝi konvinkiĝis, ke ekzistas ĉe deliktulo vera deziro honesti.”

Li sentis, ke tiu knabo pli ol ion ajn deziras kaj bezonas patron, kaj nekonscie esperas, ke Jano montriĝos bonpatra al li.

“Mi aŭdis ĉe maljuna Mateo, ke vi informiĝas pri tiu Gus Lagvardia. Mi konas lin. Kaj mi volas diri ion al vi, kvankam por mi certe estas danĝere.”

“Kion vi faras ĉe maljuna Mateo?” Jano scivolis.

La knabo snufis.

“Mi ‘metilernas’. Fakte, mi ne havas alian eblecon ol labori por sed paroli pri tio mi ne deziras. Nur jenon mi diru: estas mi, kiu konigis al Gus la rendevuon ĉe Karvéj.”

Jano sukcesis aspekti senmira. La knabo ja parolis kvazaŭ certa, ke la polico scias pri la afero jam multe pli ol efektive. “Rakontu,” li simple konsilis.

“Kiam Flip kaj Monaliza priskribis al maljuna Maté, kun multe da rido, kiel ili mensogis al Gus pri la valór de la lasta ... nu... temas pri statuetoj, pentraĵoj kaj artaĵoj, kiujn ili revendis al nia butiko ... kaj anke kiam Monaliza diris, kiom Gus furiozus, se li scius, ke ŝi oftumas kun Flip, kaj kiel zorge ŝi devas ne brui, kiam ŝi eliras por lin renkonti, ĉar se li aŭdus, li ŝin mortigus, kaŭze ke li havas tiun malnovan sintenon, ke frato stas la protektanto de fratín, kaj ke ne gravas, ke gravedigis li dekojn da inoj, nur, lia fratino devas resti virga, ĉar li stas respondeca pri ŝia virto, kaj ...”

Jano penis sekvi. Tiu dialektema knabo eble havis multajn ŝatindajn kvalitojn, sed klareco ne estis lia ĉefa. Tamen, kun lertaj petoj precizigi, Karal finfine sukcesis tiri el liaj makaroniaj frazoj interesajn faktojn, jene:

1) “Flip” (iu Filipo Kat), Monaliza Lagvardia (la fratino de l’ viktimo) kaj Gustavo Lagvardia (la murdito) laboris kune.

2) Monaliza, kiu loĝas samdome kiel la ge-Lagvardiaj, kaj Flip estas geamantoj, sed ŝi terure timis, ke ŝia frato tion ekscios.

3) Ili rendevuis je duonhoro post noktomezo ĉe la lageto de Karvéj dum la krima nokto.

4) Ili trompis Gustavon Lagvardian pri la rezulto de “aferoj”, ĉe kiuj ili kune laboris, kaj ambaŭ finance tiom profitis de la naiveco de Gustavo, kiu prenis sur sin la plimulton el la riskoj, ke nun ili komencas plani sian forvojaĝon aliloken, kie “nova vivo komenciĝos”.

5) La juna metilernanto trovis ilian sintenon tiel skandala rilate al Gus, al kiu li mem havas dankŝuldon – Gus foje elsavis lin sindone kaj kuraĝe el tre tikla situacio – ke li decidis, malgraŭ la risko, informi Lagvardian ne nur pri la trompo, sed ankaŭ pri la amrilatoj inter liaj du gekunlaborantoj.

“Ĉi tiu verŝajne fariĝos utila polica informanto”, pensis Karal, dankante la junulon. En ĉiuj dubkvalitaj medioj troviĝas homoj, kiuj foje komprenas kiel sian intereson kontakti la policon kaj ĝin regule informadi. Ili fakte fariĝas tre bonaj helpantoj, kio igas la policon preteratenti tiun parton de ilia vivo, kiun ne karakterizas plej plena konformeco al la leĝoj landaj aŭ lokaj ...

* * *

Pri Monaliza kelkaj fojfoje diris, ke ŝi tute ne havas monalizan rideton, ĉar la ŝia estas gaja kaj malferma*. Sed kiam Karal ŝin vidis, ŝi tute ne povis ridi.


* Aludo al la apenaŭa rideto de Mona-Liza del Giocondo (“La Ĝiokonda”) kiel pentrita de Leonardo da Vinĉi.


La morto de ŝia frato videble estis por ŝi bato, kiun ŝi ankoraŭ ne superis.

Karal apenaŭ povis ŝin pridemandi, tiom ŝi plorsingultis. Ŝi sciis (snuf, snuf) nenion pri la afero ... Ŝi tre ŝatis sian fraton, kvankam ŝi timis lin, ĉar li estis brutala (snuf). Sed tamen bonkora (snuf).

Li trovis la vivon danĝera kaj volis protekti ŝin. Ŝi ne bone rilatas kun la edzino de Gus (snuf, snuf). Tiu ino neniam amis lin vere, nek traktis lin kiel viron, kaj tial li komencis drinki, pro malespero pri ŝi (snuf).

Kaj nun tiu terura morto (snuf)! Jes, li laboris por antikvaĵaj butikoj, ĉefe tiu de Mateo Ronga, ĉe Putostrato. Ĉu vere oni diris, ke ŝi laboras kun li? Kiu povis tion diri? Nu, bone, ne gravas, efektive ŝi fojfoje akompanis sian fraton, ŝi sciis, kiamaniere paroli kun tiuj kamparanoj por persvadi ilin seniĝi je tiu aŭ alia objekto, meblo, io ajn, kies valoron ili ne divenis... Filipo Kat... e... e... jeees... tiun ŝi konas, iomete, supraĵe, li siatempe estis amiko de Gus, sed ... jes, aŭ pli ĝuste ne ... ili restis bonaj amikoj ĝis lia morto (snuf) ... kial do ŝi sugestus la kontraŭon ... ŝi konfuziĝas (snuf, snuf), pro la ŝoko, kompreneble, la ŝoko.

Kie ŝi estis tiun nokton? Nu, en la lito, kompreneble; kie ŝi povus esti? Montri la ŝuojn? Kia stranga peto!

* * *

“Ŝiaj ŝuoj estas tiuj de la unua virino, kiu lasis spurojn surloke,” Karal raportis.

“Tio do parte konfirmas la ateston de via antikvaĵa knabo,” basis leŭtenanto Remon. “Kiel nun prezentiĝas la sinsekvo de la spuroj?” “Ŝiaj estas tiuj de la virino, kiu alvenis normalpaŝe sed kuris for. Poste estas tiuj de la febra knabo dorsosaka ...”

“Jes, raportu al mi pri tiu knabo, ĉu li plu malsanas?”

“Jes, lin trafis viruso, la kuracisto diras; la knabo havas fortan febron, kaj ne estis facile eltiri el li sciaĵojn, des pli, ĉar lin regas paraliza timo, kaj teruraj kulposentoj.”

“Pri kio li sentas sin kulpa?”

Karal ŝultrolevis.

“Li kompreneble neas, sed li neas kun la tono de iu, kiu sentas sin kulpa pri la neata afero. Li estas 15-jara. Koleris kontraŭ la gepatroj, ĉefe la patro, kiu laŭdire estas nehome severa. Li fuĝis, ŝtele donacinte al si iom de la gepatra mono. Li vojaĝis petveture 700 kilometrojn antaŭ ol alveni ĉi tien. Li ne plu havis monon, ne plu sciis, kion fari. Terure sopiras al hejmo, sed eĉ pli timas alfronti la patron. Li atingis la lokon nomatan Karvéj kaj decidis ripozi apud la lageto. Kiam li vidis la groton, li tie instaliĝis por la nokto, kuŝis en sia dormsako. Sed li apenaŭ manĝis dum la lastaj tagoj. Lin teruris la konstato, ke lia mono forfluis pli rapide ol antaŭvidite. Li estis senespera.”

“Ĉu li kapablus murdi por mono?”

“Kiel diveni...? Fakto estas, ke li havis monon kun si, multan monon, makulitan per la sango de Gustavo Lagvardia.”

* * *

La kvartalo ne havis tiom da dubo, kiom Remon.

“Estas skandalo ne aresti lin!”

“Nun oni akuzos unu el niaj najbaroj kaj lin kondamnos senpruve, dum tiu ja konfesis!”

“Se li konfesis, kial oni ne arestas lin? Kial oni plu enketas?”

Fakte la knabo ne konfesis. Nur, dum li dormis, la edzino de Roĝér Klartona aŭdis lin ripeti: “Mi murdis lin, mi murdis lin, mi murdis lin.” Kaj kiam oni lin transportis al la urba hospitalo, la ambulancistoj aŭdis lin diri: “Pardonu min, Dio, pardonu min.”

Tamen, ĉe tia alta febro, kion tiuj diroj valoris?

“Rapidu en via enketo,” Remon admonis, “la kvartalanoj murmuras pli kaj pli danĝere. Kaj zorgu, ke neniu ĵurnalisto eksciu, ke la fingropremoj de tiu knabo troviĝis sur la armilo murda!”

Estis decidite, ke Ĝoja Karal, edzino de Jano kaj psikologino, vizitos la knabon en ties hospitala ĉambro, kaj provos ekscii pli.

“Kial nei plu?” li larmeksplodis, forte singulte, post longa, komenca, obstina neado. “Mi ne havas la forton. Mi mortigis lin. Estas pli bone, ke oni sciu. Mi estis tie tute apude, kiam alvenis. Viro kaj virino. Rendevuo. Ili kisis unu la alian longe, longe. Ial tio furiozigis min, eble ĉar min neniu amas, neniu iam ajn amis, ĉefe ne la gepatroj. Mi sentis inferan malamon min regi. Kaj tiam li montris al ŝi monon, multege. Ili ridis, ĝuis pri tio, ke rabis iun, kaj kaptis tiom da mono, ke povos forflugi Ameriken. Kaj mi estis senmona, senestonteca, senmanĝa. Mi soifis, kaj kiam mi trinkis akvon de roka fonto tie, mi malsaniĝis. Mi kaptis la monon kaj reiris al mia groto, frostotreme.”

* * *

Filipo Kat, ĝenerale nomata ‘Flip’, havis longan vizaĝon, kun vasta buŝo kaj longaj dentoj ĉevalaj. Io resona en lia voĉo elvokis predikanton.

“Al mi ne plaĉas devi diri, ke mi troviĝis tie tiuvespere, sed kial nei? ‘Neniam mensogu’, diris mia avo, ‘ĉar vero estas bela knabino, kun natura inklino vidigi sin nuda’. Haha!” Li grase ridis, al Jano ne tre plaĉe. “Vi diris, ke tiuvespere ...”

“Jes, mi rendevuis tie, je la oka kaj duono. Mi foriris el Karvéj proksimume je la naŭa.”

“Kie vi estis poste?”

Li okulumis.

“Mi lasas vin diveni,” li ridetis kun signifoplena esprimo. “Ĉu iu povus konfirmi vian diron? La virino, verŝajne.” “Ho ne! Ŝi certe ne volos. Vi komprenas... Ŝia edzo...”

“Mi ne sciis, ke Monaliza havas edzon,” la detektivo diris neŭtraltone.

Ĉu Flip iom rigidiĝis?

“Kial vi diras ‘Monaliza’? Ĉu vi aludas la fratinon de Gus? Ne kun ŝi mi pasigis la nokton!”

Lia aserta forto iom ŝancelis Janon. Dume Flip daŭrigis:

“Ĉu viamonde oni havas nur unu? Jes ja, Monaliza donas sin al mi oftege. Sed ne nur ŝi.”

“S-ro Kat, laŭ niaj informoj, vi estis en Karvéj kun Monaliza, kiam la krimo okazis. Al tiu iom stranga rendevuo ŝi iris, ĉar ŝi tiel timas sian fraton, ke ŝi povas renkonti vin nur nokte en lokoj ne tre vizitataj. Tie vi priparolis vian financan situacion, ĉu ne?, i.a. kiel vi uzos la profiton el la rabaĵoj de Gus.”

Flip paliĝis. Ĉu ĉar Jano trafis ĝuste, ĉu indigne pri falsa akuzo? Post longa silenta paŭzo, dum kiu lia frunto elmontris zorgan pripensadon, li kavernvoĉis:

“Ne stas vere. Mi estis kun alia virino.” Sed li obstine rifuzis ŝin nomi.

“Bone pripensu”, Karal admonis; “ja temas pri murdo, kaj la faktoj indikantaj al vi estas ege konvinkaj.”

“Tamen... mi... Se vi scius... Mi ne povas allasi, ke oni publikigu...”

Jano ne povis difini, ĉu Flip ruzas, aŭ estas honeste – kaj paralize – embarasita. Li emfazis:

“Vi elektu. Sed mi avertas, ke vi ne foriru el la urbo, kaj ke por tion certigi, policano ĉien sekvos vin. La ordono aresti vin baldaŭ venos. Se vi povas pruvi vian senkulpecon, tion faru nun.”

“Nu, bone,” li diris, venkita. “Vi volas ĝin, vi ĝin havos. Mi pasigis la nokton kun s-ino Marfil, la edzino de la vicurbestro.”

* * *

“Se li diras la veron, kial la antikvaĵa knabo rakontis pri la nejusta divido de la profitoj kun Gus?” Ĝoja demandis.

“Eble kalumnie,” respondis la edzo.” Mi ne scias, ĉu li ne havas ial teruran malamon al Flip. Mi blufis, kiam mi parolis al ĉi-lasta pri aresto. Ni havas eĉ ne ombreton da pruvo kontraŭ li, nur tiun rakonton de la metilernanto, kiu eble estas la plej imagema knabo en la tuta Valĉefa.”

“Kaj eĉ supozeblas, ke krimis precize tiu knabo, kaj provas transŝovi la kulpon al Flip.”

“Jes. Ankaŭ mi konsideras tion.”

Ambaŭ geedzoj profundiĝis en pensado. “Kion Flip diras pri la ŝuindikoj?” Ĝoja fine demandis.

“Li ne neas. Li estis tie. Sed, laŭ li, longe antaŭ la murdo. Ni havas neniun rimedon scii, kiam tiuj spuroj stampiĝis. Eble li diras la veron.

“Kiam la murdo okazis?”

“Laŭ d-ro Kagan je la unua nokte, kun duonhora erarmarĝeno ambaŭflanke. Se Flip estis kun s-ino Marfil en la urbo jam je la deka kaj restis kun ŝi la tutan nokton, li havas neatakeblan alibion.”

“Kaj kion diras s-ino Marfil?“

“Ŝi konfirmas. Ŝi estis kun Filipo Kat de la naŭa kaj duono vespere ĝis la sepa la sekvantan matenon. Ili kune kuŝis. Ŝi malprofunde dormas, kaj sentis lin konstante apud si.”

* * *

La ideo pri skandalo malhelpis Janon dormi. Li bildigis al si la scenon. Pro policaj konkludoj, la prokuroro akuzas la petveturan knabon, kaj ĉi ties advokato, por lin defendi, provas transsendi la kulpon sur Flip. Tiu sin protektas nomante s-inon Marfil, kaj la tutan urbon skuas skandalo, politike multkonsekvenca ...

Finfine Jano tamen dormis. Li sonĝis, ke Monaliza, Gus, ties edzino kaj Flip pasigas de mano al mano ŝuojn, kaj fine ilin kuiras en granda kaserolo, sangoplena.

Kiel kutime, li diskutis tiun sonĝon kun Ĝoja, el kio fontis la ideo ion kontroli por eventuale ricevi deziratan pruvon. Ĝoja vizitis s-inon Marfil, kaj faris kelkajn demandojn al ties geservistoj. Polica informanto el la eksterleĝa fimedio sukcesis akiri konfirmon pri unu karala hipotezo ...

Memcerta Jano sekve estis, kiam li refoje pridemandis la personon, kiun li nun rigardis certe kulpa.

Tiu loĝis en dometo kun ĝardeno. Al la ĝardeno Jano insiste fiksis la okulojn. Li komence ne speciale interesiĝis pri ĝi, kaj pure hazarde lia rigardo de tempo al tempo vagis tra la fenestro ĝardenen. Sed ĉiufoje, kiam li tien turnis la vizaĝon, io streĉiĝis en la trajtoj de lia kunparolanto.

“Kio estas tiu freŝe prilaborita tero?”

“Mi intencas semi ĉinajn brasikojn.”

“Ĉu vi kuiras ĉine?” la detektivo sarkasmis. “Permesu, ke mi rigardu,” kaj li trankvile ekstaris. La alia lin kontemplis kvazaŭ trafite de fulmo.

En la ĝardeno, Karal elfosis. Aperis de subtere ĉemizo, pantalono, ŝuoj. Ili estis trasorbigitaj de sango. “Ĉu ĉinaj brasikoj kreskas sur sanga vestaro, kutime?”

La alia petege, preskaŭ kortuŝe, parolis:

“Pardonu min! Mi prisilentis gravan fakton. Pri tio mi kulpas, kaj pagos. Sed ne pri la krimo. Mi enfosis la vestojn por protekti iun ...”

“Kiun?”

“Nu ...” Videble la cerbo fulmrapide funkciis. Sed Karal parolis unua:

“Ne lacigu vin serĉante. Plia mensogo ne helpos. Aŭ ĉu vi bonvolos klarigi al mi, kiel fingrospuroj viaj stampiĝis sur la ŝuojn de tiu malsana kompatinda knabo?”

* * *

“En la policejo li konfesis, finfine,” Jano klarigis.

“Plia konfeso!” ekkriis Stefano, la nevo de Karal, ĵus enveninte.

“Sed psikologia kontrolo tuj evidentigos grandan diferencon inter ambaŭ konfesoj,” substrekis Ĝoja. “La adoleskanto, kiu konfesis, parolis tute sincere, sed li rakontis sonĝon aŭ tiun specon de stranga prema scenaro halucina, kiun kelkfoje febra atako portas kun si. Li duonveke, duondorme trovis sur sia dormsako la tranĉilon, tenis ĝin, ĝin rigardis, vidis la spurojn faritajn per la propraj ŝuoj, sangoŝmiritaj, sekvis ilin ĝis la sanglageto, en kiu korpo kuŝis, revenis al siaj aferoj, trovis monon, kaj imagis, ke li dumdorme – aŭ dum ia senkonscia, freneza epizodo – mortigis la viron. Poste li sonĝe travivis tiun imagitan rakonton, kaj pli kaj pli kredis je ĝi. Ĉu ne, Jano? Oni povas tiel rekunmeti liajn agojn.”

“Jes. La krimulo ja volis direkti la suspekton al tiu junulo, kiu tiel oportune apude troviĝis.”

“Kiel la afero okazis entute?” Stefano demandis. Jano prenis el ŝranketo glason por la nevo, kaj verŝis vinon al la tri.

“Lagvardia furiozis, kiam li eksciis, per la antikvaĵa knabo, ke lia fratino kaj Flip lin prifriponis. Kiam li aŭdis Monalizan diskrete leviĝi kaj foriri, iom post noktomezo, li sekvis ŝin. Lia edzino finfine tion raportis. Ŝi vekiĝis, vidis la edzon vesti sin kaj trinki ampleksan guton da prunbrando. Al ŝia demando, kien li iras, li respondis: ‘Mi sekvos Monalizan, ŝi rendevuas en Karvéj, ĉe la lageto’. Lia fratino efektive iris tien, kaj renkontiĝis laŭplane kun Flip.”

“Gus aŭdis ilin moki lian naivecon, kaj nekompetentecon pri la valoro de la rabaĵoj kiujn li mem ŝtelas. Li sentis sin vundita, insultita, krome ilia amindumo lin incitis. Li eltiris sian sekurbutonan tranĉilon, intervenis des pli atakeme, ĉar la alkoholaĵo donis al li falsan kuraĝon, kaj li provis ponardi Flipon. Tiumomente Monaliza forkuris, terurita.”

“Flip por sin defendi kaptis lian manradikon, sed Gus, duonebria, stumblis, la falon obstaklis la tranĉilo ĉe-kole, kaj malbonŝance la klingo trafis karotidon. Vi scias, ke kiam tranĉiĝas arterio, la sango ŝprucas. Ĝi verŝiĝis fortapulse sur la vestojn de Flip, kiu panikis.”

“Eĉ ne trafis lin la ideo, ke plej saĝe estus rakonti la veron al la polico. Li provis kaŝi ĝin. Komprenante, ke lavi siajn vestojn en la lageto ne sufiĉus, li decidis senvestigi sin pensante, prave, ke li renkontos neniun tiuhore.”

“Li loĝas tute proksime, en la dua domo post la gastejo Klartona, do li ne multe riskis vidiĝi, se li estis singarda.”

“Li komencis fari el siaj vestoj pakbulon, kiam li ekhavis la ideon ilin enfosi en unu el la grotoj. Irante al la rokpiedo, li vidis knabon en dormsako.”

“Ĉu tiu vere dormis?”

“Jes. Li poste rakontis, ke li estis febra kaj lacega, kaj decidis likvidi sian kuracilan rezervon, kiu konsistis el aspirinoj kaj dormigilo, Rohipnol. Laŭ d-ro Kagan, kiu kalkulis laŭ la dozoj, li ne povis resti konscia. Li sendube aŭdis la du rendevuantojn, dum li estis endormiĝanta, sed certe troviĝis en dorma stato, dum la mortiga kverelo okazis. Ĉio ĉi poste transformiĝis al lia angorsonĝo.”

“Nu, konstatinte, ke la junulo ronkas, Flip strebis ŝovi la kulpon sur lin. Li iris preni la tranĉilon, de sur kiu li forviŝis la proprajn manpremaĵojn, kaj metis ĝin sur la dorsosakon, prave pensante, ke kiam la knabo vekiĝos, li nepre tuŝos ĝin. Por doni krimmotivon, li metis en ties sakon faskon da monbiletoj. Li vidis la ŝuojn de la knabo, iris trempi ilin en la sangmarĉeton, kaj faris falsajn spurojn per ili.”

“Tie kuŝis lia grava eraro. Li forgesis, ke tuŝante ŝuojn, li stampas siajn fingromarkojn sur ilin. Kaj ankaŭ mi preteratentis tion. Ial oni tro asocias ŝuojn kun piedoj, ne sufiĉe kun mano. Pri tiu pretervido mia nekonscia menso sonĝe grumblis.”

“Ĉiaokaze, Flip tiam hejmenvenis, sin demandante, ĉu li sukcesos purigi siajn vestojn, ĉu li ilin bruligu, aŭ kion fari el ili. Li estis rezigninta la ideon ilin enfosi en Karvéj, time ke la bruo vekos la junulon. Li do decidis ilin provizore enfosi en sia ĝardeno.”

“Sed kiel la urbestredzino...??” Stefano frazkomencis.

“En la eksterleĝa medio, ĉiu scias ĉion pri ĉiu, eĉ se neniu informo atingas el ĝi la normalan socion. Tiel Flip sciis, ke s-ino Marfil sin drogaĉas per heroino. Li simple aranĝis rendevuon kun ŝi, kaj minacis riveli al la edzo kaj al la gazetaro ŝian drogaĉan kutimon, krome senigonte ŝin je ĉia heroinfonto, se ŝi rifuzos atesti – tute false, kompreneble – ke ili kunkuŝis tiunokte.”

“Ŝi estis hororfrapita malkovri, ke iu nekonato scias pri ŝia heroinemo. Ŝi tiel timis troviĝi sendroga, kaj plie publike malkaŝita, ke ŝi konsentis. Kiam mi trovis la fingrospuron sur la ŝuo, mi pensis, ke li ĉantaĝas ŝin al falsa atesto. Tio estis relative facila hipotezo, kaj Ĝoja, petite atenti la signojn, kiam ŝi vizitis ŝin, ĝin konfirmis.”

“Sed kion vi eksciis pri la edzino de Gus? Ŝiaj ŝu-spuroj gravuriĝis en Karvéj, ĉu ne?”

“Jes. Je la kvara matene, ŝi vekiĝis, kaj konstatis, ke ankoraŭ ne revenis la edzo. Ŝi maltrankviliĝis kaj iris al Karvéj. Ĉar ŝi sciis pri la neleĝaj aktivecoj de Gus, ŝi preferis nenion diri al la polico, sed ŝiaj spuroj komplikis nian laboron. Ŝia ĵaluzo ja estis ebla krimmotivo.”

“Kiam la knabo, kiu dormis engrote, vekiĝis, okazis tio, kion Ĝoja skizis. Febra, li ne rezonis sufiĉe klare por vere taŭge kaŝi la sangajn ŝuojn kaj tranĉilon. Li sentis sin tre laca kaj malsana, kaj decidis surmeti siajn sandalojn, kaj iri al la centro de la urbo, por meti sufiĉan distancon inter si kaj la loko de l’ krimo. Sed li ne havis sufiĉan forton, kaj kiam li vidis gastejon, tuj ĉe la komenco de la antaŭurbo, la tento sidi kaj trinki ion konsolan esti tro akuta. Li eniris. Vi konas la sekvon.”

“Kio okazos al li? Ĉu li nun ĉesis kredi sin kulpa?”

“Jes. La konfeso de Flip helpis lin kompreni, kio efektive okazis. La patrino telefonis al li. Ŝi baldaŭ venos kaj rekondukos lin hejmen.”

“Jen moralaĵo de ĉi tiu historio,” moke solenvoĉis Stefano. “Knaboj, ne forlasu la gepatran hejmon malobee!”

“Kial vi diras tion?” Jano respondis. “Eble tiu sperto estos plej maturiga por li.”

“Ĉu maturiga sperto, ĉu ĉefe traŭmo ne facile superebla, ni ne povas scii,” Ĝoja korektis. “Ĉio dependos de tio, kiamaniere la gepatroj reagos, kaj kiel la knabo sukcesos asimili la travivaĵon.”

“Ni do ŝanĝu nian moralaĵon,” Stefano reparolis, “ekzemple al la jena: karaj geknaboj, kiam, kontraŭ la volo de viaj gepatroj, vi forlasos la hejmon, prefere faru tion kun kamarado, ĉar duope la problemoj pli facile solviĝas. Ĉu ne, onklino Fakulino?”

Ĝoja ridetis.

“Mi aldonus plian konsilon,” ŝi diris: “se mankas al vi mono, superu vian honton, kaj telefonu hejmen.”

“Tute prave, onklino, tute prave. Mi sentas, ke ni baldaŭ povos redakti novan furoran libreton por adoleskantoj: Manlibro pri dehejma fuĝado, aŭ ĉu pli plaĉus La arto forkuri?”

“Ne malbone,” aprobis Jano, “Sed mi aldonus subtitolon por sekurigi la gepatrojn, kaj eĉ la geknabojn mem.”

“Subtitolon, ĉu? Kiun?”

Kaj kun ridetantaj okuloj Jano diris: “Tien kaj reen.”


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.