La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU  RAKONTI NOVELE?

Aŭtoro: Claude Piron

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kiu pafis al Pipulo?

“La viroj! La viroj! Rapidu! Pipulo havis akcidenton!”

“Kio?”, “Kie?”, “Ĉu Pipulo?”, “Kio okazis?” Tumulto skuis la tutan vilaĝon, ordinare plej pacan. Demandoj sagis ĉiudirekte, sed la junulino ĵus biciklis tiel rapide, ke ŝi ne plu havis spiron por respondi.

“Ĉe Kravina,” ŝi fine prononcis, kaj post du profundaj spiroj ŝi aldonis: “Apud la arbarlimo. La traktoro renversiĝis sur lin.”

Kiam ili alvenis, li ne plu estis savebla. Pipulo kuŝis jam plurajn horojn morta. Sed al la ĝendarmoj, alkurintaj tuj poste, baldaŭ evidentiĝis, ke ne traktorrenverso mortigis la maljunan kamparanon. La traktoro ja renversiĝis nur, ĉar Pipulo ne plu regis ĝin. Pafite al la kapo kaj brusto, kiel li povus ĝin regi?

La vilaĝo estis konsternita. Pipulon oni ne speciale ŝatis. Senedzina, seninfana, ĉiam inklina grumbli, li ne montriĝis aparte simpatia al la lokanoj, kiuj emis riproĉi al li troan konservemon. Sed ke vilaĝanon, eĉ ne popularan, oni mortpafis, tio estis malfacile digestebla fakto.

* * *

Kiam polica detektivo Jano Karal puŝis la pordon de la gastejo, ĉiuj eksilentis. Forte sentanta, ke ĉiuj rigardoj koncentriĝas sur lin, li iris al la bufedo kaj mendis bieron.

“Silenta etoso,” li diris al la kelnerino.

“Streĉita,” ŝi simple respondis. “Vi verŝajne ne scias, ĉar vi haltis nur preterpase, sed mortiga akcidento okazis hieraŭ.”

“Jes, mi scias. Mi venas por enketi,” li diris.

En la reganta senbruo, ĉiuj aŭdis lin.

“Se vi venas enketi, vi ne devos serĉi longe,” kriis de apuda tablo juna fortegulo, kies mentono elstaris agreseme.

Jano Karal prenis sian bieron kaj iris sidi apud li.

“Ĉu vi permesas?” Li prezentis sin.

La kvar, kiuj sidis ĉe tiu tablo, flustris nomojn kaj funkciojn, kiujn Jano ne precize perceptis. Nur tion li komprenis, ke la dekstre sidanta estas s-ro Ŝufarel, la vilaĝestro.

“Kion vi celis dirante, ke mi ne devos serĉi longe?” Karal demandis la junulon.

“Estas bando da krimuloj en la vilaĝo, kaj ili troviĝis apude, kiam la katastrofo okazis.”

“Bando da krimuloj, ĉu vere?”

“Jozefo aludas al la feria restadejo,” la vilaĝestro diris per voĉo agrable basa. “Tie nun troviĝas grupo da junaj deliktuloj, kaj tio ne plaĉas al ĉiu.”

“Ĉu ili kaŭzis malagrablaĵojn al la loĝantaro?” Jano demandis.

Du voĉoj respondis samtempe, la vilaĝestro, kiu diris: “Absolute ne”, kaj malgranda 50-jarulo, kun tre densaj brovoj, kiu diris: “Ili mortigis Pipulon, sed ĉu tio estas malagrablaĵo...”

“Almenaŭ nun du personoj ege kontentos,” komentis la laŭtvoĉa giganto, kiu estis la unua parolinto post la alveno de Karal. “Lionél, kaj la iniciatisto.”

“Kiu estas Lionél?“

“Lionelo Arbens, la nevo de Pipulo. Li heredos la tutan bienon, inkluzive de la grundo, kie la iniciatisto volas konstrui turisman ensemblon, kio plaĉe plenigos la kofrojn de Lionél.”

“Mi klarigu al vi,” diris la vilaĝestro. “Pipulo obstine rifuzis vendi, malgraŭ la vere allogaj proponoj de la iniciata kompanio. Mi konsentis vendi, kaj ankaŭ Berto, sed la tereno de Pipulo kuŝas inter niaj du. Sen ĝi, la iniciatisto povas fari nenion. Nun, tute certe, la nevo vendos. Estos bone por la vilaĝo. Turistoj povos multon enspezigi al ni.”

“Kaj se entute devas veni fremduloj,” la malgrasulo grumblavoĉis, “pli bone turistoj monhavaj ol ŝtelista bando.”

Dum plu daŭris tiu unua kontakto kun la vilaĝanoj, Janon impresis refoje, kiel rapide homamasoj juĝas. Tiuj homoj scias nenion pri la afero, eĉ ne vidis ian materian pruvaĵeton, sed jam definitive verdiktis: kulpas la knaboj de la feriejo, kaj neniu alia. Ĉu pro timo malkovri murdiston inter si?

“Mi tuj montros, kie ni trovis la ĉaspafilon,” diris la ĝendarma serĝento.

Ili preskaŭ atingis la randon de la arbaro. Karal sekvis sian kunulon silente en la densa kreskejo kverka, faga, ulma, ĝis la ĝendarmo haltis kaj direktis la manon al natura kavaĵo.

“Jen, ĝi kuŝis tie,” la uniformulo diris, kaj li aldonis: “Ne estas dubo, ke oni pafis de ĉi tie. Estas proksime al la kampo, kaj la arboj havigas sufiĉan protekton. Krome, la pafinto sciis, ke Pipulo rigardos, kion li faras, kaj ne levos la okulojn arbaren.”

“Kaj ĉi tie niaj kolegoj trovis la lasaĵojn, kiujn vi montris al mi en la oficejo, ĉu ne?” Karal demandis. En la ĝendarmejo oni ja vidigis al li tutan serion da kovertoj enhavantaj jen unu pecon de fadeno, jen kelkajn harojn, jen fotojn de ŝu-spuroj aŭ similaj aĵoj, kun tre preciza indiko de la loko, kie la trovaĵo estis kaptita.

“Jes, kaj kiel mi diris al vi, estas tre multaj. La knaboj de la feriejo ludis ĉi-arbare dum la plejparto de tiu tago. La paŝspuroj sendube estas iliaj.”

Ne nur la paŝspuroj estis. De sur la ĉaspafilo – ĝuste sur la lokoj, kie oni tenas tian armilon dumpafe – oni “levis” tre klarajn fingrostampojn, kies malgrandeco signis infanon maksimume adoleskan. Post nelonge, identigo estis farita: sen ebla dubo, la pafilon uzis Henriko Kapeta, 14-jara ferianto.

* * *

“Ne. Mi estas certa, ke ne povas esti Henriko,” la grupestro diris. Li estis viro proksimume 30-jara, kies idealista vizaĝo kontraŭis la ĵusan aserton, ĉar dubo – aŭ ĉu pli ĝuste la timo devi dubi? – pentriĝis sur ĉiuj liaj trajtoj.

“Kia knabo li estas?” trankvile demandis Karal.

La alia levis la ŝultrojn. “Kiel ĉiuj bedaŭrinde,” li fine prononcis kun profunda malĝoja elspiro. “Vi scias, kiajn knabojn mi estras ĉi tie: deliktulojn. Mi amas ilin. Preskaŭ ĉiuj devenas de perturbitaj hejmoj aŭ de ‘bonaj’ hejmoj, kie ĉio disponeblas, escepte de amo. Al Henriko ĉiam plaĉis armiloj. Se li vidis pafilon tie, li certe ne rezistis la plezuron ĝin manipuli.”

Rigardante lin, Karal povis diveni, kion li pensas: ke lude manipulante la pafilon, la knabo pafis al la maljuna kamparano, eble eĉ intence ... Kiu scias, kio pasas tra la kapo de simila hometo?

La sinteno de la knabo mem ne helpis. Li aperis terurita.

“Ne, sinjoro. Mi ne tuŝis la pafilon. Mi ĵuras al vi.” Li havis tian deziron konvinki, ke lia voĉo sonis tute sincera.

“Tamen, viaj fingropremaĵoj ...”

“Povas esti nur eraro, sinjoro. Kiel ili povus troviĝi tie? La armilon mi ne tuŝis.” Ne pli kontribuis al la solvo la atesto (ĉu atesto?) de Andreo Rejnhard, alia dekkvarjarulo.

“Mi sidis sur arbobranĉo. Mi tien grimpis iom antaŭ ol alvenis Henriko kaj Jan. Ili tuj vidis la pafilon, kiu staris apogite al trunko. Henriko ne hezitis. Li ĝin kaptis, celis kaj pafis.”

“Ĉu vi aŭdis la bruon?”

“Ne, ĉar aviadilo pasis tiumomente; krome, la traktoro bruis, kaj ankaŭ la maŝino de la homoj, kiuj laboras ĉe la vojo apud la granda farmdomo tie.”

“Kion Henriko faris poste?”

“Li ĵetis la pafilon en specon de kavaĵo, kiun la grundo tie formas.”

“Ĉu tuj?”

Prononcante tiun demandon, Jano Karal sciis, ke li fuŝfaras. La okuloj de la juna Rejnhard ja etiĝis ruze, dum lia menso videble kalkulis.

“Ne. Li pafis refoje,” li diris, sed al Karal impresis, kvazaŭ li elektis tion respondi, ne pro veremo, sed ĉar tion sugestis al li la demando, kiun la policano ĵus vortigis mem.

Necesis pridemandi la grupestron, kvankam tion farante Jano pripensis pri tio, kiom enketon komplikas la interveno de la sentoj: percepteble, Henriko timegis, Andreo lin malamis kaj la grupestro deziris lin senkulpa. Kiagrade timo, malamo, deziro oblikvigis la raportadon de la faktoj?

“Andreo malamas Henrikon. Li ĵaluzas lin, ĉar Henriko formas tre amikan paron kun Jan, kun kiu Andreo komence provis amikiĝi, sensukcese. Lian ateston mi persone ne fidus. Sed eĉ se nekontesteble Henriko tuŝis la pafilon, kial diable pafilo staris tie ĉe arbo?”

La memorejo pri armiloj, en la centra polica komputilo, rivelis, ke la pafilo apartenas al León Sparinga, 40-jara terkulturisto. Karal trovis lin ĉe paŝtejo, kie li fiksis barilan draton.

“Ne povas esti,” li preskaŭ kriis kun kolero subpremita. “Mia pafilo estas hejme, mi vidis ĝin ankoraŭ hieraŭ.”

Ili iris kune al la farmdomo.

“Jen, ĉu vi vidas?” Sparinga diris kvazaŭ akuze, indikante muron, ĉe kiu ĉaspafilo pendis.

“Tamen, laŭ la numero ...” Karal komencis.

Sed jam la alia staris apud la muro, gapante. Malrapide, li turnis sin al la policano. “Mi ne komprenas,” li obtuzvoĉis. “Ĉi tiu ne estas mia. Estas ekzakte la sama modelo, sed ne la mia. Sur mia la literoj LS estis gravuritaj.”

Jano Karal notis la numeron kaj tuj telefonis al la ĉefpolicejo, ke oni sciigu al li, kiu aĉetis tiun ĉaspafilon.

“Kiel povis okazi, ke alia pafilo anstataŭas la vian?” li demandis.

Sparinga longe pripensis. “Dum mi estis malsana, verŝajne,” li fine respondis. “Multaj personoj el la vilaĝo min vizitis, ankaŭ kiam la infanoj lernejis kaj la edzino estis for. Jes, certe tiel okazis. Ĉiu povis eniri. Mi kuŝis en la dormĉambro supre. Estis facile interŝanĝi la armilojn.”

“Ĉu vi povus listigi la personojn, kiuj vin vizitis tiuokaze?” la policano demandis.

“Mi provos, sed mi estis febra, kaj ne garantias, ke mi memoros ĉiujn. Mia edzino povos helpi. Sed estos malfacile, ĉar multaj venis; eĉ la edukisto, kiu estras la junajn feriantojn, venis tiuepoke. Li petis mian permeson uzi herbejon, kiu apartenas al mi, por mi-ne-sciaskiu ludo.”

* * *

“La pafilo estas registrita sub la nomo de Lionelo Arbens,” diris la ĝendarmo.

“La nevo, ĉu ne?” tuj voĉis Karal.

“Jes, tiu, kiu heredos.”

Sed la nevo neis. Li ne ĉasas. Li ne aĉetis pafilon. Kion li faru per pafilo? Ĉaspafilo jam troviĝas hejme, la malnova pafilo de la avo, kiun poste la patro uzis. Sed li mem estas pacama, malfidas armilojn – akcidento tiel facile povas okazi – kaj eĉ neniam oleis la antikvan avan armilon.

Se li diris la veron, la pafilon iu aĉetis uzante lian nomon, kio signifus, ke tiu intencis lin kulpigi. Sed kiel scii, ĉu li diris la veron? Restis ja fakto, ke l’ forpaso de Pipulo estis por li profitfonto tute ne neglektinda.

Tiu armilo fakte estis aĉetita malproksime, en la ĉefurbo, kaj ne estis eble sen pluaj detaloj ricevi priskribon de la aĉetinto. Eble oni provos per fotoj en la koncerna magazeno, se neniu alia rimedo sukcesos.

* * *

Ne estis facile ricevi certecon pri tio, kie situis la diversaj koncernatoj en la momento, kiam Pipulo estis mortpafita. Lionelo Arbens laboris en kampo, sed neniu vidis lin. Ankaŭ León Sparinga kamplaboris, almenaŭ laŭ la atesto de nur unu persono, lia edzino. La junaj feriantoj alvenis en la arbaron tuj antaŭ aŭ post la krimo, sed vidis neniun eksteran al la propra grupo.

* * *

Jano Karal diskutis kun la serĝento en la ĝendarmejo, kiam la malgrasa densbrovulo de la unua vespero eniris trenante post si junulinon, kiu videble ne ŝatis esti tirata tiel, kiel azeno. Alta, iom grasa, rozvanga, ŝi aĝis ĉirkaŭ 20 jarojn.

“Mi insistis, ke ŝi venu diri al vi, sed ŝi konstante rifuzis,” klarigis nazvoĉe la viro, “mi fine devis efektive tiri ŝin.”

“Nu,” la knabino rebatis, “mi hontas perdigi vian tempon por tia detaleto, sed ne mi respondecas, nur mia patro.”

“Pri kio temas?” Karal demandis.

“Mi hazarde menciis hejme tiun banalan aferon, kaj mia patro...” “Sed diru, diru, anstataŭ fari tutan girlandon da vortoj ĉirkaŭ la fakto,” la nazvoĉulo ordonis.

“Nu, pasintan lundon, mi biciklis post la sunsubiro al Ormonto, kie troviĝas la plej proksima apoteko, kaj kiam mi revenis, nokte, mi tre klare vidis Lionelon – la nevon de Pipulo, ĉu vi scias? – paroli pli malpli kaŝe kun unu el tiuj knaboj. Ŝajnis al mi ke Lionél metas ion en la manon de la knabo.”

El la postaj priskriboj, malfacile ricevitaj, aperis, ke la koncerna knabo estas Henriko Kapeta, kies fingrolinioj stampiĝis sur la murdan pafilon.

“Mi neniam diskutis kaŝe kun iu el la vilaĝo,” plu neis Kapeta, ne tre konvinke, “ĉefe nokte.”

La grupestro ne pli helpis. “Ho jes, ili eliras nokte. Ĝis la deka. Mi ne volas riski krei etoson de malliberejo. Estus la fino de ĉi tiu pedagogia eksperimento.”

Lionelo Arbens rigide glaciiĝis, kiam Karal, konversaciante kun li, kvazaŭ hazarde ektuŝis tiun punkton, sed ankaŭ li neis, ke li havis iun ajn rilaton kun iu ajn el la knaboj. Kiam la famo disvastiĝis, ke Luceta vidis Lionelon kun unu el la “krimuletoj”, Jano maltrankviliĝis. Multaj vilaĝanoj ne aprobis la ĉeeston de tiu knabaro, kaj nun vidis en ĝi okazon korupti la morale plej malfortajn elementojn de tiu eta kampara socio. “Lionelo ĉiam estis egoisma kaj posedema, sed neniam sufiĉe kuraĝa por murdi; se ne ĉeestus bando da fiuloj, li ne estus tentata pagi al iu el ili por murdigi sian onklon, kaj fine povi vendi ties teron al la iniciata kompanio.” Tion oni ne diris rekte, sed sub la multaj aludoj kaj subkomprenigoj la signifo estis tute klara.

La sekvantan vesperon vizitis Janon la edukisto kun vizaĝo eĉ pli malfeliĉa ol kutime.

“Mi ne ŝatas mian devon, sed devo ĝi certe estas,” li komencis. Kaj li klarigis, ke la grupo ekskursis al Ardana-ĉe-Luzo por viziti la ruinojn tie, kaj ankaŭ la romanikan preĝejon. En ĉi-lasta la grupestro vidis junan Henrikon ŝovi monbileton en muran almozujon: ago tute nekutima fare de la knabo.

La paroĥestro de Ardana-ĉe-Luzo tre miris pri la peto de Karal, sed kompleze konsentis. La knabo manŝvitis kiam li enkestigis la bileton, tiel ke sen la fajnaj novaj teknikoj spurrivelaj oni baldaŭ ricevis konfirmon: la fingrospuroj nekontesteble estis tiuj de Henriko Kapeta.

“Por vi aŭ por mi, tio estas nenio, sed por li tio estas granda sumo,” la knabestro diris, “kaj mi estas certa, ke li ne havis ĝin antaŭe.” Karal sciis, ke pridemandi Henrikon estos senutile. Li decidis turni sin al lia amiko Ján.

Tiu ĉi komence asertis, ke li scias nenion pri la afero, sed Karal estas tre sperta pridemandanto, kaj li iom post iom rompis la defendojn de Ján, kiun impresis la fingrostampa pruvo.

“Li timis, pro la onidiroj en la vilaĝo, ke vi venos traserĉi liajn aferojn, kaj trovos la monbileton. Tial li finfine decidis seniĝi je ĝi.” “Kiel li ricevis tiun bileton?”

“De iu kamparano, kiu loĝas en la lasta farmkonstruaĵo direkte al Ormónt.” Estis Lionelo Arbens, la nevo de Pipulo.

“Kial li donis monon al Henriko?”

La knabo ne respondis. Li nur ruĝiĝis, ruĝiĝis, tiel intense, ke iom embarasiĝis eĉ Karal. Neniun plian vorton la policano sukcesis eltiri.

* * *

Kiam Jano Karal revenis hejmen tiuvespere, li trovis sian edzinon kun Stefano, ilia nevo. La policano detale rakontis pri sia limake progresanta enketo, kaj Stefano decidis helpi.

La sekvantan tagon, la suno ardis tre forte kiam tri knaboj eliris el sia restadejo al la najbara farmbieno por ricevi la ĉiutagan laktoprovizon. Sur roko ĉe la rivereto, kiu fluas inter la feriejo kaj la farma konstruaĵo ili vidis iom strangan sed simpatian figuron: junulon kun ĝisŝultre falantaj haroj, tenataj ĉe-frunte per indiantipa rubando plurkolora, same indianeca jako, kaj malnova pantalono, kantantan iom raŭke kun gitara akompano. Apenaŭ kvin agordojn kapablas ludi Stefano, sed tio amplekse sufiĉis. Ravite, la tri knaboj haltis kaj aŭskultis.

Tuj fininte la kanton, la nevo de Karal tiris el sako botelon da limonado kaŝitan en volvita gazetpapero, tiun malvolvis, malŝtopis la botelon, kaj trinkis malrapide. Same malrapide li remetis la botelon apud sin. “Bona sistemo, uzi paperon, ĝi estas ankoraŭ malvarma,” li diris kun larĝa rideto, kaj li komencis repaki la botelon. Sed tuj li haltigis kaj rigardis la tri vizaĝojn videble sopirajn al trinko. “Eble ankaŭ vi soifas, ĉu?” li demandis afable. Kiam jesis dankeme, li sciis, ke li ĵus akiris amikojn.

Li komencis novan kanton: “La pordoj de l’ malliberéj...”

“Ho ne, ne tiun,” diris la plej eta.

“Ĉu vere? Mi trovas ĝin tre bela. Kial ĝi ne plaĉas al vi?”

La triopo staris embarasita, ĝis unu, levante la ŝultrojn, klarigis: “Eble tio pensigas al ... nu ... ni estas t.n. junaj deliktuloj ...” “Dum mi estas deliktulo maljuna,” rebatis Stefano ekridante.

Tiel, iom post iom, kreiĝis etoso de plena konfido.

“Kiel eblas, ke junaj deliktuloj kiel vi vagas libere en ĉi tiu bela kamparo?” Stefano demandis.

“Ŝajnas, ke la vilaĝestro invitis nin. Li konas Brunon, nian ĉefon,” unu diris.

“Sed oni tamen malamas nin en la vilaĝo,” diris la plej eta, kaj li rakontis pri la morto de Pipulo kaj pri la famaĉoj, kiuj rondiras pri ili. Ankaŭ, kompreneble, pri la fingrostampoj de Henriko. Tiuj tri tute ne kredis je ebla kulpeco de ĉi-lasta, kaj Stefano vigle esprimis sian indignon pri la senbazaj akuzoj en la loka loĝantaro.

“Vi devas defendi vin, nepre, nepre,” li emfazis.

“Kiel?”

“Ni devas trovi la veron. Mi helpos vin. Ĉu vi disponas iom da tempo? Ni unue trinku iomete por doni al ni kuraĝon, ĉu ne?” kaj ridete li rondirigis la botelon.

“Kaj nun, serioze,” Stefano reparolis, “rakontu al mi, kio okazis tiun tagon. Eble vi perceptis detalojn, kiujn vi nur duone forgesis. Kiel komenciĝis tiu tago?” Respondis la plej granda:

“En la mateno venis tiu s-ro Ŝufarel, kiu klarigis, ke post la 11-a la laboroj en la arbaro estos finitaj kaj ni povos iri ludi tie. Ni tre ĝojis, ĉar Bruno promesis al ni t.n. ‘grandan ludon’ – serĉi trezoron, dum duono de la grupo malhelpas la alian duonon trovi – kaj ni ĝis tiu tago ne povis fari ĝin, ĉar la arbaro estis portempe barita.”

“Kiam vi iris ludi, ĉu vi rimarkis la traktoron kun la maljunulo?”

“Ne. Ni ne rimarkis ĝin. Ĝi kuŝis en la fosaĵo, kiu apartigas la arbaron disde la kampo, oni ne povis vidi ĝin el la arbaro. Ni ludis la tutan posttagmezon, sen scii, ke tie proksime troviĝas mortinto ...”

Daŭris iom longe la konversacio kaj, kvankam ili ne ‘trovis la veron’, tamen Stefano enmemorigis al si kiel eble plej precize ĉiujn diritajn detalojn. Kiam li ilin raportis al sia onklo, ĉi-lasta finfine solvis la enigmon.

* * *

Jano Karal, Ĝoja, Stefano (sen la longhara peruko), Bruno, Henriko kaj Ján sidis ekstere. La aliaj knaboj ekskursis for kun la helpanto de Bruno.

“Ĉu vi sentis, ke mi suspektis vin?” la detektivo alparolis la grupestron.

“Tute ne! Mi ne imagis!” tiu krietis kun kelka hororo en la voĉo.

“Jes, ŝajnis al mi, ke vi iom direktas la suspektojn al Henriko, tro dezirante lin protekti. Kaj vi vizitis Leonon Sparingan en la epoko, kiam plej probable okazis la interŝanĝo de pafiloj. Krome, ĉu vi vere bezonis raporti la aferon pri la monbileto?”

Bruno nur levis la ŝultrojn.

“Kaj strange,” Jano Karal daŭrigis, “tio, kio malhelpis min suspekti la vilaĝestron komence, estas ke li, kaj li sola, defendis tiujn knabojn.”

“Kiam vi komencis suspekti?”

“Mi ne tuj komprenis, ke lia intereso estas tiel granda. Nur kiam miaj kolegoj eksciis, ke la iniciata kompanio promesis donaci tre altan sumon al vilaĝestro Ŝufarel, se li sukcesos atingi, ke la terpecoj de Pipulo iĝos vendeblaj, nur tiam mi serioze konsideris lin. Tio estis lia motivo, kompreneble: ricevi tiun rekompencon, povi vendi altapreze la propran terpecon, kaj evoluigi la vilaĝon al turista elspezejo. Mi opinias, ke, ĉefe, li senpacienciĝis. La obstino de Pipulo lin incitis, ĝis li ne plu povis elteni.”

“Sed kio konfirmis vian suspekton?”

“La malpermesita arbaro. Tiu diro de la knabo ŝajnis stranga al mi. Mi informiĝis. Neniu laboro okazis tie, neniam io estis malpermesita. Ŝufarel tion diris intence kun du celoj: havi la eblecon pafi ne estante ĝenata de viaj knaboj (neniu alia vizitus la arbaron ĉi-sezone), kaj ŝovi la kulpon sur ilin. Li estis certa, ke se li lasos pafilon tre videbla, kiam alvenos bando da adoleskantoj, almenaŭ unu prenos ĝin kaj lasos fingrospurojn.”

“Kiel li reagis, kiam vi tion diris al li?”

“Komence li neis, sed kiam mi diris, ke la armilvendisto, ĉe kiu li aĉetis pafilon kun falsa Lionel-identeco, tuj rekone elektis lian foton el tuta serio, li ne sciis, kion respondi. Li esperis, ke suspektigi viajn knabojn, Lionelon kaj Sparingan, sufiĉos por forturni la serĉadon for de li.”

“Vi diris, ke li agis pro senpacienco, sed li tamen devis plani sufiĉe longe!”

“Jes. Li planis la aferon dumvintre. Li konis vin, ĉu ne?, kaj la ideo inviti viajn deliktulojn – pardonu min, knaboj – al sia vilaĝo estis parto de lia plano. Laŭ tio, kion li diris al mi, li komence ne intencis interŝanĝi la pafilojn, sed kiam li vizitis la malsanan Sparingan, li vidis la armilon ĉe la muro kaj tuj pensis pri tiu ebleco. Li sciis, ke necese okazos, ke Pipulo laboros en tiu kampo foje, dum via knabaro ĉi tie ferios. Kiam li diris al vi: ‘Ili nun povas iri en la arbaron, la laboro estas finita’, eble – funebrahumore – li pensis pri la laboro murdi! Li ankaŭ kalkulis, tute prave, je la malŝato de la vilaĝanoj pri via agado eduka ...”

Dum silento instaliĝis, Stefano prenis la gitaron kaj komencis zumkanti:

“La pordoj de l’ malliberéj fermiĝos post Ŝufarel...”

“Strange,” murmuris Henriko Kapeta kun amara nuanco en la voĉo, “ke ni estas edukendaj, ĉar ni faris ian ŝteleton en tentoplena urbo, sed ke tiujn homojn, kiuj disvastigas famaĉojn pri ni, nin akuzas, kaj instigas la policon al justica eraro, ŝajne neniu trovas edukindaj.”

Aŭdiĝis unuafoje la voĉo de Ĝoja:

“Ĉu vi Henriko, neniam havas enkore certecon pri iu, dum la vero fakte estas konata nek al vi, nek al iu alia?”

Henriko ne respondis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.