La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOKO KRIAS JAM!

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KONCIZA KORESPONDA KURSO PRI LA AMO

Oni ŝajne ne multe saĝiĝas pro la saĝaj spertoj, kiujn oni amasigas en si de jaro al jaro. Pri ni mem ni ne kalumniu, sed pri la cetera mondo oni povas diri trankvile, ke ĝin ne prudentigas la spertoj malgraŭ tiu altvalora kontribuo, kiun ekz. subskribinto tiel fervore kaj malavare distribuas al la samgeneracianoj buŝe kaj skribe. Ĝin forportas la facila vento sen la plej eta signo, ke ie iu kaj iel volus kapti ĝin kaj utiligi por la rekonstruo de la mondo.

Verdire mi mem iom tediĝis de unu flanko aŭskulti la afablajn profetaĵojn pri la atendeblaj plezuroj de la perfektiĝanta atombomba epoko, de alia flanko mem profeti pri la milito de ĉiuj energiaj pacproklamantoj; tial mi decidis ne sidi en jama funebro sur miaj propraj ruinoj – estontaj, kiuj tamen-tamen estas ankoraŭ nur eventualaj. Ebriulojn ofte savas la providenco kaj eble ankaŭ ni sukcesos savi nian haŭton, precipe, se ni ne montras troan interesiĝon kaj genutremigan angoron pri la danĝero. Ni manĝu trankvile, se ni havas ion por manĝi, ni fosu niajn sulkojn, ni estu optimistoj kaj ni esperu profesie, ĉar tio helpas al la digestado kaj ĝenerale al la sanstato kaj apenaŭ malutilas al iu.

Tio estas la tezo de la modernaj stoikuloj, kies aro iom post iom entenos preskaŭ la tutan homaron. La devizo de la skolo estas tre profundsenca:

La plej alta filozofio estas rezigno pri ĉia filozofado.

* * *

Parolu do pri io alia! Nu, kial ne? Kial ne pri rozkolora korespondado sub la radioj de la verda stelo, kaj pri spertoj, kiujn oni eĉ nun povas valorigi? Mi prelegos al vi pri mia unua esperanta korespondado.

* * *

Kiel kaj kial mi lernis Esperanton, pri tio mi ne rakontos nun. Sufiĉas diri, ke tiu komenco jam estas sufiĉe malproksima de mi en la tempo, kvankam oni sentas, kvazaŭ inter tiu feliĉa komenco kaj la nuno pasis nur kelkaj – sendube interesaj – tagoj. Mi estis normala esperantisto kun normala kvanto da entuziasmo kaj interesiĝo, kaj inter la ceteraj vaste radiantaj steloj, celoj kaj benoj de la lingvo, mi rapide trovis ĝian plej individuan plezurrimedon, t.e. la eblon korespondi kun alilandanoj. Kaj alilandaninoj. Mi volas aldoni, ke mi lernis Esperanton relative rapide, kaj tuj post la fino de la komencaj studoj mi ekdediĉis grandan atenton al la anoncoj, troveblaj en “Heroldo” kaj aliloke, por akiri tie – laŭeble virinseksan – korespondanton. Mi trovis baldaŭ adreson el la granda Brita Imperio: estis tia fidiga anonco. Supozeble pro la ĝojo de la trovaĵo mi forgesis funde esplori la tekston de la anonco, laŭ kiu la juna britino deziris korespondi kun samideanino. La neatento de la sufikso -in- estis parte atribuebla al miaj primitivaj scioj en la lingvo, parte ĝi estis tiaspeca dezir-eraro, pri kiuj la psikologio povas doni al vi pli detalajn informojn. Certe tie vi trovos apartan ĉapitron pri la forgesitaj, sed profunde dezirataj in-formoj.

Mi devas supozi, ke mia unua letero en la universala lingvo enhavis iom da juneca freŝo, ĉar la afabla britino relative baldaŭ respondis kaj klarigis al mi, ke ŝia intenco estis korespondi kun eksterlandaj sinjorinoj, al kiu kategorio mi apenaŭ estas registrebla, sed se mi tiel insistas por la korespondado, okazu do la neevitebla: ŝi volonte apogos min sur la malglata vojo de la komencantoj. Mi esperas, ke la ĉielo benos ŝin pro tiu ĉi bonfaro. Cetere ŝi estis sperta esperantistino, ŝi estis juna, kvankam edzino, kaj ŝi apartenis al tiuj maloftaj fenomenoj, kies vivkunulo estis same fervora esperantisto kiel ŝi. Eble eĉ pli... ĉar la edzo havis ian altan funkcion en la loka klubo; pri simila ofico ŝi ne povis fieri.

Mi skribis miajn leterojn kun speciala zorgo, kaj en la unua periodo de nia korespondado oni ne povis rimarki ion eksterordinaran. Mi scias, ke mi skribis pri ĉio ebla inter la tero kaj ĉielo, kaj la sinjorino montris konstantan bonvolon al mi. Je mia peto mi ricevis ankaŭ portreton de ŝi, kaj ankaŭ la agrabla eksteraĵo de mia korespondantino kvadratigis mian korespondan fervoron. Kun eminenta diplomata instinkto la sinjorino ne sendis portreton komunan kun la edzo. Pri li mi havis iomete malpli da interesiĝo, kvankam entute mi ne povas diri, ke miaj leteroj laŭ mia opinio transpaŝis la limon de la plej konvena korespondado; laŭ mia opinio mi estimis komplete la staton de la sinjorino, sed tamen estis bone, ke mi korespondis kun ŝi kaj ne kun li. Vi komprenas, ĉu ne? Kompreneble ankaŭ mia portreto atingis tiun punkton de la vasta imperio, kie mia korespondantino loĝis. (Kiel en tiaj okazoj, ankaŭ tiam mi elektis la plej bonaspektan foton pri mi, sed malgraŭ tio la malgrasa laŭdo de la sinjorino: “Laŭ bildo oni povas diveni, ke vi estas bonulo” – ne tre kontentigis min. Kiam oni estas en tia aĝo, oni atendas pli romantikajn kritikojn pri si. Se ŝi estus skribinta: “Estas klare videble ke vi estas fripono” aŭ “Via malhela hararo kaj entute via aspekto preskaŭ timigis min” – certe mi estus havinta pli kontentan humoron. Sed oni povis fari nenion, oni devis daŭrigi la korespondadon, kiel iu, el kies foto oni povas diveni, ke li estas bonulo.)

Nu, jes, ni do daŭrigis mian unuan esperantlingvan korespondadon dum monatoj. Sed antaŭ ol ni estus povintaj festi la unuan datrevenon de nia renkontiĝo sub la verda stelo, la korespondado subite kaj abrupte ĉesis. Iun fojon mi skribis longan leteron, sed mi ricevis nenian respondon. Nek longan nek mallongan. Strange. Mi estis certa, ke mi ne ofendis ŝin. Mia letero estis deca, kvankam amikeca kiel ĉiam. Post dusemajna vana atendado mi skribis same longan leteron. La rezulto estis nulo. La britino malaperis por eterne de mia horizonto, kaŭzante per tio obstine reaperantajn cerbumadojn kun la refreno: “Sed kial?”

La enigmo solviĝis poste – longajn jarojn poste. Tiam mi ekgvidis kursojn en Svedlando laŭ la invito de la Sveda Esperanto Instituto.

* * *

La lingvoj ne konsistas nur el vortoj. Malantaŭ la vortoj estas lingvaj kutimoj, efikoj de diversaj faktoroj, pri kiuj la vortaro diris nenion. Oni fidas pri sia vortaro, sed baldaŭ klariĝas pri ĝi, ke ĝi estas nur papero sen vivo.

Alveninte eksterlanden oni tute nature klopodas kaŝi sian eksterlandecon, por ne esti konsiderata kiel nedanĝera, bonvole ridetanta mensmalsanulo. Komence do oni lernas la prononcon de la salutvortoj, kaj en la vendejoj oni kondutas suverene, sed ekstreme vortavare. Oni montras al la aĉetota objekto, oni pagas, oni salutas denove, aldonas la dankvorton kaj foriras. Tia estas la ordinara strategio de eksterlandanoj, kaj ankaŭ mi sekvis en la vendejoj tiun ĉi taktikon. Mi lernis la svedan salutesprimon: God dag! (Bonan tagon!) kaj post iom da ekzerco mi gud-dais same indiĝene kiel iu ajn vikingido. Estis tamen ege strange, ke malgraŭ miaj fervoraj klopodoj por ne diferenci, kiam mi forlasis la vendejon, ĉiuj, komizoj kaj aĉetantoj, eĉ tiuj, kiuj pli frue ne alrigardis min, turnis sin post mi, kiam mi estis foriranta. Sed kial? Kial? Jes, ĉar mi diris dufoje God dag!, unufoje, kiam mi venis kaj la duan fojon, kiam mi foriris. Sed tiu lasta God dag! – kiam oni foriras, estas tute neebla en Svedlando. Kial? Kial? Lingva kaprico! Kompatinda novulo!

Jes, ja. Mi scias, vi nun volas demandi, kiel koncernas ĉio ĉi la britan sinjorinon kaj la korespondan kurson pri la amo.

Ankaŭ pri la amo la afero ŝajnas tre simpla. Oni diras en sia nacia lingvo mi amas; poste oni kredas, ke la tuta afero estas nur konsulti la vortaron, kiel oni diras tion en Skandinavio, en Svedlando. Sed mi petas vin, ne fidu la vortarojn! Ili diras nenion pri la enhavo de la vortoj, pri la dinamiko de la vortoj. La vortaro estas statika verko. Sed... sed... ekzemple la hungara mi amas havas vastan sencon, sed tute ne tragedie kulminan kiel la sveda vorto. Al la vorto ami ligiĝas ĉi tie tiom da drama streĉo, ke la svedan ekvivalenton oni uzas plejparte nur en literaturo, sed en la praktiko oni serĉas aliajn esprimojn. Sed se svedo diras al svedino mi amas vin – tio estas precize la superlativo de la homaj sentoj. Male la hungara amas havas vastan sencon. Tio eble dependas de la impulsemo de la pli sudaj homoj, sed efektive ni amas pli facile. La esprimo mi amas ne signifas ĉiam la kompletan transkapiĝon de la senta vivo. Mi povas ami eĉ mian radioaparaton, se ĝi ne tro bruas, la klinkon sur la pordo, ĉar ĝi komforte aplikas sin al la preno de mia mano, la viŝgumon, ĉar ĝi bone forigas la maŝinerarojn kaj ne lasas malpurajn makulojn sur la papero, mian ŝuplandon, ĉar ĝi ankoraŭ estas sufiĉe dika, ktp. Oni povas ami tute senkulpe proksimume ĉion inter la tero kaj ĉielo. Sekve same senkulpe oni povas ami ankaŭ homon ne renversante sian tutan mondon, ĉar la verbo ami plej ofte en la hungara lingvo, same kiel en la franca lingvo, respondas al la esperanta verbo ŝati.

* * *

Mi komencis tiam mian instruadon en Upsala kaj en aliaj lokoj, ne malproksimaj de la universitata urbo. La unuan fojon mi instruis eksterlande, kaj la sveda lingvo sonis al mi proksimume same fremde kiel la persa. Sed mi uzis miajn projekciajn bildojn, kiuj ebligis al mi komprenigi min dum la instruado, sen la uzo de interpretanto. Jam en la komenco, aŭ eble ĝuste en la komenco, ĉio funkciis glate.

I.a. mi havis kurson ankaŭ en industria komunumo. La kurso estis vigla kaj ne malgranda. Ĝin partoprenis ĉ. tridek, konstante fervoraj personoj. Ili estis preskaŭ senescepte junaj – ĉ. dudek jaroj estis la tuta kursanaro, kaj la duono da ili estis fraŭlinoj.

Post kelke da lecionoj mi volis kontroli la individuan scion de miaj gelernantoj, kiuj jam ĥore estis prezentintaj konsiderindan kvanton da utilaj frazoj. Por la kontrolo de ilia scio mi havis nur unu vojon; mi adaptis la kontrolmanieron de la ĉe-metodo kun kelkaj modifoj. Mi disdonis foliojn kun esperantaj demandoj, respondendaj en la sama lingvo. La unua demando estis: “Kiu vi estas?” Poste: “Kio vi estas?” Post tio sekvis multaj aliaj demandoj, kaj kiel dekan mi aldonis la demandon: “Ĉu vi amas la instruiston?”

La demando – laŭ mia percepto – estis tute senkulpa. Mi uzis mian hungaran lingvosenton kaj ververe mi volis nur ekscii, ĉu mi ne tedas miajn gelernantojn. Ĉu ili ne tro malalte taksas mian manieron, mian instrumetodon. Trankvile, sen malbonaj supozoj, mi transprenis do la respondojn de la dek-kvin junaj viroj, kiuj sidis unuflanke de la klasĉambro, kaj poste mi kun la sama aplombo de trankvilo kolektis la respondfoliojn de la knabinoj.

Kiam hejme, dum la sama vespero, mi komencis studi la foliojn, min atendis terura surprizo. La respondoj de la junuloj kuŝis supre. La unua respondis: “Ne, mi ne amas la instruiston.” Ankaŭ la dua, same la tria kaj – senescepte ĉiuj viroj. Mi sentis, ke mia fiasko ne estas evitebla en tiu ĉi lando, mi jam fiaskis. Mi komencis jam pensi pri la revojaĝo al mia suda lando, ĉar en la nordo mi povos esti nur terure baj ne-helpeble malpopulara. Kun plena rezigno kaj atendante nenion bonan, mi komencis legi la respondojn de la dek-kvin junulinoj. Mi jam ne miris, ke la unua knabino respondis per la sama frazo: “Ne, mi ne amas la instruiston.” Same la dua, la tria, la kvara. Ili ne plu surprizis min. Sed multe pli la kvina, poste la oka kaj la dekdua el la junulinoj, kiuj respondis jene: “Jes, mi amas la instruiston.” Malfeliĉe (aŭ eble feliĉe) mi tute ne konis la enhavon de la sveda frazo, kaj sekve tute ne povis taksi la valoron de tiuj afablaj tri frazoj, kiuj tamen iomete mildigis la ĉagrenon de la malsukcesinto...

Tiel mi venis al la solvo de la enigmo: Kial la brita sinjorino ĉesigis la korespondadon kun mi? Mi korespondis kun ŝi dece, sed tio, kio estas deca kaj senkulpa en la sudo, povas konsterni britan sinjorinon kaj eĉ pli ŝian edzon, se li – malfeliĉe – estas esperantisto. Jam en la frua periodo de nia korespondado mi uzis la kutiman hungaran salutformon al sinjorinoj (nuntempe verŝajne ne uzatan): “Mi kisas vian manon.” La edzo eble jam tiam kuntiris la brovojn, sed la sinjorino supozeble konsideris tion interesa. Iom post iom nia interrilato iĝis pli proksima kaj nenio do indikis, ke mi ne uzu la hungaran leterfinan formon al personoj, kiujn ni distingas per amikaj sentoj. Mi sentis nenian draman kulminon, kiam mi skribis la leterfinon:

“Kun vera amo kisas viajn manojn – via ...”

Kion ŝi sentis, mi ne scias, sed eble mi ne eraras, rekonstruante la finon de mia koresponda dramo laŭ la jena maniero:

La edzo: Ĉu vi denove ricevis leteron de tiu barbaro?

Ŝi (kun milda ruĝiĝo): Jes.

La edzo: Kial vi ruĝiĝas? Montru la leteron.

Ŝi: Kara mia, trankviliĝu! Kial vi estas tiel nervoza? Mia letero ne povas interesi vin.

La edzo: Ha-a-ha-aĥ! Mi volas scii tuj, kio okazas malantaŭ mia dorso (Elŝiras la leteron el la mano de la edzino kaj legas ĝin. Li ne plu povas paroli pro la indigniĝo). Ĥrrrr!

Ŝi: Mi ne estas respondeca pro ĉiu stultulo en Sud-Eŭropo.

La edzo: Silentu! Tia fiulo! Skandalo! Ĉu vi mem ne hontas? (Li prenas revolveron).

(Rimarko de la aŭtoro: Kial li ne prenus revolveron? Se dramo, estu dramo!)

Ŝi: Kara mia, estu iom prudenta! Al mi sufiĉas korespondfrenezulo. Mi ne bezonas familian frenezulon.

La edzo (post kiam li pafis mian portreton sur la skribotablo de la sinjorino): Se vi ne tuj promesas, ke vi ĉesigos ĉiun interrilaton kun tiu fripono, mi pafos vin, min mem kaj eĉ la subskribitan portreton de la Akademia Prezidanto!

Ŝi (post tiom da minacoj subite perdas la fortojn por kontraŭstari): Estu do laŭ via volo (Ŝi ploras, dum la kurteno falas kaj indikas).

Fino-n.

Proksimume tiel povis aspekti la fino de mia koresponda dramo kaj same tiu de mia konciza koresponda kurso pri la amo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.