La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOKO KRIAS JAM!

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA PERDITA VELO

Karlo estis iom pli aĝa ol Ester, sed li mem ne estis ankoraŭ tute dekokjara. Li estis blankvizaĝa junulo, ĉimomente kun papavoj de la pasio sur la vangoj. Karlo kaj Ester hieraŭ gustumis la unuan kison. Tio estis vespere, sed nun estis brila sunlumo kaj la knabino forigis lin:

– Ne-e, ne stultu, Karlo. Iu povus vidi nin. Cetere, kiel vi povas esti nun ĉi tie?

Karlo vane provis iniciati. Li perdis sian viran certecon. Li eksidis kaj turnadis la ĉapon en la mano. Poste li metis ĝin sub la seĝon. Per sia maniko li forviŝis la ŝviton de la frunto. Li ŝvitis tre facile, eĉ kiam li havis nur problemojn.

– Mi nur enkuris. Mi devas enmanigi leteron al la prokuroro. La telefono malfunkcias, kiel kutime. Mi... volis vidi vin por momento.

La knabino rimarkis ombron de ĉagreno sur lia vizaĝo.

– Ka-arlo: Kiam vi finos ĉivespere?

– Pli frue ol kutime. Jam je la sesa. Kial?

Lia bluaj okuloj reekbrilis. La bruna katidino karese, murmure ekludis:

– Mi demandas nur. Eble mi povus eliri ien... ĉe la kverkoj?

– Jes, tuj post la sepa. Ĉu mi nun rajtas vin...?

– Kiel dirite, ĉe la kverkoj, diris kun promesa koketeco la knabino.

– Ĉe la kverkoj do, kolombeto.

Karlo jam devis kuri rapide, feliĉe. Ester kantetis bonhumore. De malproksime muĝis fora tondro – la postsonoj de la ĵusa milito, kies maltrankvilo de tempo al tempo reekflamadis ĉe la limoj.

* * *

Karlo kalkulis la minutojn. La ĉefkelnero estis kelkfoje malmola kaj krudmana. Li devis lerte ŝteli la minutojn. Karlo preterkuris la blankmuran, antikvan preĝejon, la etan boskon ĉe la rokfunda, rapida rivereto. El la proksimaj deklivoj de la duflankaj montoj la vento, kiel vualrubando de melankoliaj tonoj, ŝvebigis la malgajan blekadon de sin paŝtantaj bovoj. Li preterkuris dometojn. La eta urbo estis premata en malvasta valo. La domoj de la longa Granda Strato havis profundajn, mallarĝajn, kortojn, komunajn kun la plej proksima dometo. La kortoj gvidis ĝis la bordo de la rivereto, tiel ke en la interna parto de ĉiu longa, mallarĝa korto estis duflanke ankoraŭ po du pluaj dometoj. La domo rigardanta al la strato estis belaspekta, la dua dometo tre modesta, la tria estis nur kabanaĉo jam preskaŭ ĉe la bordo de la rivereto en la proksimo de la porkejo, malpuraĵoj kaj forĵetaĵoj, La elito de la urbo loĝis en la strataj domoj, la ministoj kun siaj multinfanaj familioj kunpremis sin en la dua vico de la domoj, kaj en la kabanaĉoj de la tria linio, inter kadukaj argilaj muroj, havis sian lokon la mizeruloj, la periferianoj de la urbeta socio, vidvinoj de ministoj, ciganmuzikistoj kaj similaj, kiujn la vivo selektis por la tria vico. Tamen plej ofte loĝis vidvinoj en tiuj kadukaj kabanoj, ĉar la viroj ne vivis longe en la minurbeto.

Karlo hezitis momenton. Li ankoraŭ havas kvin disponeblajn minutojn. Li enkuros al panjo. Precize nur por kvin minutoj.

La patrino de Karlo estas vidvino. Ili loĝas en kortofina domaĉo. La ekonomiaj zorgoj forigas Karlon el la tonon donanta junularo. La urbeto estas trilingva kaj la ŝovinisma propagando floras, kunigas kaj disigas. Sed Karlo estas ekster la rondoj. Li ŝvebas en la maltrankvila mondo, en la kabanaĉo, kvazaŭ en la atmosfero de la printempo. Jam ĉio estos bona. Panjo resaniĝos el sia longdaŭra brustmalsano, kiel oni nomas tie la tuberkulozon. Frateto plenkreskos. Frateto estas lia nevo. Lia fratino malaperis eksterlande, la knabo, “naskita en honto”, restis ĉe ili. Karlo iĝas babilema nur, kiam li estas kun la knabo. La kromnomo de Karlo estas “Sanktulo” kun moka akcento. Hieraŭ li kisis knabinon la unuan fojon. Karlo estas pura floro kreskanta ĉe la domofino, proksime al la rubamaso.

– Ne timu, Panjo. Nenio malbona okazis. Mi nur enkuris survoje. Ĉu nenio mankas al vi?

– Nenio. Kiel vi ŝvitas, Karlo. Vi devas gardi vin bone. Vi kreskas subite.

Ŝi tusetis. Karlo rapide helpis al ŝi. Li faris fajron, kaj jen li jam estis kuranta.

– Vi eĉ ne adiaŭas min, plendis la patrino.

– Mi devas kuregi, kaj mi forte ŝvitas, rekriis Karlo. Vi ricevos duoblan porcion da kisoj vespere.

Je la 11-a li jam estis transdoninta la leteron al la prokuroro. Tiu tralegis ĝin kun marmora mieno kaj rigardante super la knabon li proklamis en la spacon:

– Diru al sinjoro Majoro, ke mi venos baldaŭ.

Survoje al la hotelo, ĉe la parko li vidis Frateton. Karlo devis halti:

– Kio estas, Frateto? Kial vi ploras?

Montriĝis, ke la masto de la velboato, kiun Karlo mem faris al Frateto, rompiĝis.

– Donu al mi la boaton rapide. Mi riparos ĝin poste.

– Nu-un! – ploretis la knabo. Larmoj faris purvojojn sur la malpura vizaĝeto.

– Nun mi devas kuri al la hotelo, diris Karlo senpacience.

* * *

La ĉefkelnero jam atendis lin kun plenblovitaj vangoj:

– Sentaŭgulo, kie vi ŝtelas la tempon? Tuj al la majoro! Li jam demandis!

Dum la raporto de Karlo venis tute nova gasto al la tablo de la majoro – fremda pastro kun militranga distingo sur la kolumo. Karlo fervoris ĉirkaŭ li kun profesia komplezemo. Li servis al li glason da biero:

– Bonvolu pastra moŝto!

La pastro murmuris ion danksimilan kaj per unu gluto eltrinkis la enhavon de la glaso. Li ŝajne ne intencis longe sidi en la restoracio. Li apenaŭ rigardis al Karlo.

Nun proksimiĝis la vera manĝotempo kaj en la vasta, drinkodora manĝejo la gastoj jam kolektiĝis. Karlo ne plu havis tempon pensi pri la diversaj sensacioj de la vivo, ĉefe ne pri la dolĉaj. Por momento li vidis la alvenantan prokuroron, kiu tuj poste malaperis kun la majoro kaj la pastro. En la manĝejo vaporis la forte spicitaj supoj, bulbsukaj viandaĵoj, tintis la glasoj, fumo kaj parolŝiraĵoj miksiĝis kun la odoro de vino, biero kaj brando. Estis manĝotempo kaj la tuta urbo estis kvazaŭ granda moviĝanta, maĉanta makzelo.

La majoro kaj lia societo prokrastis la manĝon. Li raportis pri gravaj okazaĵoj. La partizanoj nun verŝajne kaŭzis gravan malfacilaĵon. Ili transpaŝis la limon; estis nove deciditaj limoj en la plurnacia regiono, kaj regis konstanta maltrankvilo kaj incidentoj ĉe la novaj limstacioj. La majoro atingis la plej gravan frazon en sia raporto kaj lia akra voĉo nun altiĝis en falseton. Estis kvazaŭ li estus plilongiginta la armilon de sia parolo per iaspeca frazbajoneto:

– La partizanoj atingis nun la najbaran urbon; ĝi estas la unua urbo malantaŭ la limo – li aldonis pro la pastro, pri kies geografiaj konoj li sciis nenion. La distanco de tiu urbo al ni estas ne pli ol 30 kilometroj. Estas grave, ke la publiko ankoraŭ ne eksciu pri la afero. Ni devas eviti panikon kaj eventualan enmiksiĝon de la sabotantoj. La difekto de la telefono estas tre bonvena. Oni devas agi rapide.

Ĝis nun la urbo vivis indiferente, preskaŭ indiferente, nun, post la unua mondmilito. Ĝuste tiu tago komence ŝajnis pasi tre malrapide. Sed nun, tagmeze, ĉirkaŭ la 1-a horo, en la urbo subite ekkuregis la tempo.

Antaŭ la 1-a horo junaj konspirantoj el la urbo, tie, kie ili kutime kaŝe kunvenis, aŭskultis tre optimisman raporton de ĵus alveninta heroldo. La scenejo de la kunveno estis forlasita ŝakto, bone kaŝita inter la montoj. La najbara urbo falis!

– “Nia” armeo estas marŝopreta malantaŭ la partizanoj – anoncis la heroldo.

La heroldo ne estis tute sobra, li jam trinkis ie kelkajn glasojn je la ĝojo kaj triumfo, kaj nun ĉiuj kuntintigis la glasojn. La kaŝejo estis bone provizita. En la deko de la ĉeestantoj, reprezentiĝis ĉiuj variantoj de junaj viroj: idealistoj, spekulaciemuloj, strebuloj kaj aliĝemuloj. Ankaŭ ĉiloke okazis rapida decido: surprizatako en la urbeto, forigo de la oficantoj, gvardiŝanĝo, arestadoj kaj liberigoj laŭ politika koloro kaj hontprocesioj de viroj kaj precipe virinoj, kiuj “amikiĝis”. Ĉio devas okazi absolute tuj, por ke la Armeo trovu la novan situacion preta kiam ĝi triumfe ekmarŝos. Post tiu ĉi decido ili forlasis la groton kaj kun grandaj esperoj kaj kun iom da angoro ili grimpis malsupren al la ŝoseo. Ĉiuj havis armilojn, plejparte revolverojn. Kiam ili atingis la kaŝlokon de la bicikloj, iom super la ŝoseo, vento kirliĝis kaj el la facila polvo de la altmonta aero elvolviĝis aŭto, singarde spiralante sur la malfacila vojo.

La heroldo metis sian binoklon al la okuloj:

– Rigardu, li kriis. La majoro! Ni venos aŭte urben. Diable bone!

Eĉ por momenta pripenso ne estis tempo. La aŭto jam estis proksime kaj ĝi haltis por momento, aŭ almenaŭ malrapidigis sian movon, ĉar la veturantoj rimarkis ilin. La heroldo, kies vinvaporan cerbon nenio obstaklis, celis per sia pistolo kaj la majoro kolapsis kun ruĝa strio sur la maldekstra vango. La pastro, kiu akompanis la majoron, subite ĵetis sin sur la fundon de la aŭto. Por momento iĝis silento, sed tuj poste la konsternitaj junuloj ekkriegis, kaj kuregis al la aŭto, kaj inter krioj de sensencaĵoj ili kuraĝiĝis. Ili ekprenis la kadavron kaj enŝovis ĝin en la pakaĵujon. Unu el ili tiris la malmolan ĉapelon de la pastro malsupren ĝis lia nazo kaj kriis:

– Nu, sinjoro Arkimandito, aŭ kiel oni honorigu vin, vi revenos elegante en la urbon.

La stranga procesio de aŭto kaj bicikloj laŭte ekveturis. Ĝi ankoraŭ ne atingis la loĝatajn partojn; nur sciuroj kaj arbaraj birdoj estis iliaj atestantoj. La krutaj, malhelaj montdeklivoj serioze silentis. Homo, krom ili, ne estis videbla. Sed kelkajn kilometrojn antaŭ la urbo, la ŝoseo tribranĉiĝis kaj tie ili ekvidis grandan militistan kolonon, kaj preskaŭ samtempe ankaŭ trajnon, plenŝtopitan per soldatoj. La trajno veturis al la urbo. Estis la armeo de la ŝtato, al kiu la junuloj apartenis nun laŭ la packontrakto. La atendita “nia armeo” estis nenie. Ili estis jam preskaŭ ĉe la fervoja gardodomo, antaŭ ol la trajno alvenis tien. Temis preskaŭ nur pri metroj kaj ili simple troviĝus en muskaptilo. La sola ebleco estis tuj eskapi kaj malaperi en la montaro. Tie oni povas atendi, kaj, se necese, fuĝi iun nokton al la najbara lando.

Tiu renkonto kaj eskapo okazis je la tria horo posttagmeze.

* * *

Je la tria horo posttagmeze Karlo pensis pri la divido de la vespero inter Ester, Frateto kaj Panjo. En la urbo komenciĝis ia nervozeco. Sed neniu sciis ion precizan.

Duonon post la tria la regula soldataro de la lando jam ĉie repremis la ribelulojn. Samtempe realvenis la korpo de la majoro kun la tremanta, ekscitita, ŝvitoplena pastro. Li estis ruĝa kaj proksima al apopleksio. La junularo de la urbo, kiu plejparte sentis komunecon al la atakintoj, eksentis danĝeron, kaj amaso da junaj viroj malaperis de siaj hejmoj. Ankoraŭ la milito ĉeestis.

Je la kvara kaj duono la militkomitato finis la intertraktojn. La pastro ne povis precize diri, kiomope estis la atencintoj: ili verŝajne estis 30-35 junaj viroj. En la dramaj momentoj liaj okuloj pliobligis la nombron de la grupo.

– Tiom da friponoj ne povas malaperi el la urbo – diris la komandanto.

Je la kvina revenis la elsenditaj patroloj, kiuj trude kolektis la restintan junularon sur la kampoj ĉe la norda montdeklivo. Pli ol cent junuloj staris tie, en la malfrusomera posttagmezo, rigide, time, scivole, senvorte. Inter ili staris Karlo.

Kvaronon antaŭ la sesa oni ordonis ilin en du vicojn. La oficiroj kaj la pastro alvenis.

– Bonvolu, sinjoro pastro. Se vi rekonas iun, diru afable.

Antaŭ la pastro estis amaso da rigidaj vizaĝoj. Li protestis en si mem, kiel pli frue li protestis jam laŭte. Sed la komandanto havis fortan volon. Malrapide li preteriris la unuan linion. Vizaĝoj, vizaĝoj, vizaĝoj! Kiu povus rekoni iun. En la dua grupo staris Karlo. Kiam la pastro atingis lin, la bluaj okuloj de la knabo ne povis kaŝi iun eklumiĝon, iaspecan komencon de profesia saluto fare de kelnero. La pastro senintence haltis... Li venis en la urbon hodiaŭ. Li konas neniun ĉi tie. Sed tiun ĉi vizaĝon li konas. La komandanto akre observis. Li ne lasis tempon por pensado.

– Vi rekonas lin, ĉu ne?

La pastro balbutis ion protestsimilan. La komandanto kriis:

– Forportu tuj tiun ĉi junulon!

La pastro havis gravajn dubojn, sed la komandanto resumis la situacion: Estas esceptaj leĝoj. Oni devas radike fortranĉi la ribelemon. La knabo estas certe kulpa, kiel preskaŭ ĉiu junulo en la urbo, eĉ se li mem ne faris la atencon. Kaj cetere kiel vi povus rekoni lin, sinjoro pastro?

* * *

Post tio Karlo havis nur minutojn el sia vivo. En la komenco li komprenis nenion kaj dum oni forkondukis lin, li haltis por reordigi sian malnodiĝintan ŝulaĉon. Oni puŝis lin antaŭen. Dum la du lastaj minutoj li estis duonsvena. La bildoj de la vivo kunkuris, vaste kaj tumulte ondadis antaŭ li en kapturna rapido. Lia rigardo apenaŭ perceptis la vastan kampon, la amason, la komandovortojn, lian propran pastron, kies protestvortojn oni krude rifuzis, liajn vortojn al li, la levitan krucon. Kiam li staris ankoraŭ kun nekovritaj okuloj antaŭ la soldatgrupo, li ekskuis la kapon. Poste li provis liberigi sin de la inkubo per senartikula kriego. Poste estis nenio.

La tempo haltis.

* * *

La fremda pastro fartis malbone. Tuj post la intertraktoj kun la komandanto li veturis al la hotelo, mendis glason da biero por forigi la sekecon de la gorĝo. La ĉefkelnero servis lin. La restoracio estis silenta kiel kripto.

– Mi petas pardonon, pastra moŝto – senkulpigis sin la ĉefkelnero. Mi estas sola. Nia trinkservanto estas arestita.

– Ĉu...? – la pastro demandis sen intereso.

– Laŭdire li konspiris. Sed mi kredas, ke li estas senkulpa.

La pastro subite eksaltis. Nun, nun li komprenis, kie li estis vidinta la knabon. Sed oni ne kutimas atenti pri la vizaĝo de kelnero. La ĉefkelnero senkomprene rigardis la kurantan pastron. Mekanike li kriis post lin:

– Bonvenon alifoje, pastra moŝto!

Tuj post la morto de Karlo, okazis io surpriza. Lia korpo ankoraŭ estis varma, la pafinta trupo ankoraŭ ne formarŝis. Tiam tute subite kaj mistere aperis eta figuro ĉe la mortinta korpo; iom pli ol trijara knabeto, kiu ŝovis sin antaŭen inter la hompiedoj kaj antaŭ ol oni povis rimarki tion, li estis jam ĉe la kadavro. El la poŝo de Karlo pendis la angula parto de la velo. Frateto kaj la boato ricevis sangmakulojn.

La komandanto plengorĝe kriegis:

– Forigu de tie la bubaĉon! Kia ordo estas ĉi tie?

Oni forpugnis Frateton kaj forŝiris la sangan velon el liaj manetoj. Kiam du soldatoj portis la knabeton eksteren al la barilpordo de la kampo, ĝuste tiam haltis la aŭto de la pastro tie.

* * *

La tempo haltis kaj staris silenta. Ĝi rigardis la etan, rigidan urbon. Morgaŭ la vivo rekomenciĝos, ĉio reelastiĝos.

* * *

La pastro baraktis dum la tuta nokto, serĉadis, dubis, ribelis. Matene li konsoliĝis: ni estas rimedoj en la mano de ne-elkalkulebla, granda Volo. Li estas humila servisto de tiu Volo.

Jam dum la tago li forlasis la urbeton kaj retrovis siajn labortagojn.

* * *

Sur la lipoj de Ester dum longa tempo brulis la kiso, kiun ŝi rifuzis. La tempo haltis por ŝi. Sed ĝi ekmarŝis denove. Tre longe ĝi ne estis senmova. Post semajnoj la hazardo aperigis al ŝi junan viron, amindan. Eble li iomete similis Karlon. La vera memoro de Karlo restis por la festotagoj.

* * *

Ankaŭ por la patrino la tempo haltis. Sed poste ŝia doloro transiris en pian plezuron. Ŝi estis malsana, kredanta kaj baldaŭ mortonta. Ŝi atendis la renkonton kun sia filo. La tempo ne estis senmova eĉ por ŝi.

* * *

Frateto estis tro malgranda por senti la halton de la tempo. La tempo reekfluis tuj kiel rapida rivereto. Li baldaŭ tute orfiĝis, kaj la jardekoj, en kiuj li vivis, estis tre sovaĝaj. Li iĝis stranga, sin-izola junulo. Li estis lernanto en frizejo, poste dungita barbiro en la urba frizejo. Li estis modesta, afabla kaj obeema.

Sed dum varmega somera tago, tuj antaŭ la sesa posttagmeze, kiam li estis sola kun nekonata, fortvoĉa oficiro, li ekscitiĝis. Li ne sciis kial. Li foriris por momento kaj akrigis la razilon. Reveninte, li diris ne alrigardante la oficiron:

– Kie estas mia velboato? – Kaj li ekdirektis la razilon al la gorĝo de la oficiro.

La nebulo, atingante lian cerbon, hezitigis la manon. Li vundis nur supraĵe la oficiron. Ne estis tre penige bridi lin. Li sekvis trankvile la flegistojn al la frenezulejo, sed kun difuza rigardo li serĉis sian velboaton, kiun la subite vekitaj internaj ondoj komencis senĉese ĵeti tien-reen, kiel malplenan nuksoŝelon sur la surfaco de la malsana animo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.