La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOKO KRIAS JAM!

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

F. SCHILLER NE VIVIS VANE!

Nova skribmaŝino. Bonforma, moderna maŝino, ne nigra, sed malhele verda; super la dancema klavaro eleganta arĝentkolora ŝtalrubando, meze kun helruĝa strio, kvazaŭ zono sur la talio de juna fraŭlino. Super tiu ĉi zono oni vidas nigran tabuleton, kvazaŭ broĉon kun la nomo de la fabrikaĵo: Halda. Halda estas skribmaŝino, aŭ maŝinino, virineto en verdo. Dum ni iom post iom maŝiniĝas, robotiĝas, niaj objektoj, maŝinoj, proprigas al si pli kaj pli da vivo. Oni povus skribi ankaŭ pri tio, sed mi volas unuavice skribi pri Halda. Ni rigardas unu la alian. Mi kun admiro; Halda male ne montras specialan admiron al mi. Mia malnova, maljuniĝinta, tute eluzita skribmaŝino, kiu nun estos sendota kiel eta fragmenta kompensa parto de la alta prezo por la nova, atendas ian miraklon en la angulo: malriĉa, griziĝinta parenco en la societo de altranguloj. Miraklo ne okazas, kaj la maljuna maŝino nun subite kaj senspite submetas sin al la naturaj leĝoj kaj forgesiĝas sen kontraŭstaro.

– Bonvenon, Halda... fraŭlino Halda – mi salutas la novan maŝinon.

Halda dankas degne. Por ke la leganto ne tuj ĉesigu la legadon de tiuj ĉi instruaj frazoj, mi informas vin, ke degne signifas laŭ la Poezia Fakvortaro kaj laŭ la listo de la Kvaropo: “bonvole fari ion al malaltranguloj, afable, sed tamen sentigante sian moŝtecon”. Unusola vorto kaj vi komplete komprenas, kiel Halda kondutas al mi: kiel freŝbakita abiturientino de la skribmaŝinfabriko resalutas sian unuan, nur por degno indan admiranton.

– Ĉu vi permesas, fraŭlino, ke mi iom elprovu viajn kapablojn? – mi demandas iom singarde.

– Se vi kondutas dece – diras iom kokete la fraŭlino. Tio estas jam favora signo.

Mi komencas skribi. Tio estas, mi komencus. La klavoj ekfrapas kun diskreta plaŭdo, sed ili mokas min. Ili frapas sur la saman punkton de la papero. Mi kredas, ke mi skribis tutan linion, sed sur la papero estas ununura truo. Halda ironie ridetas.

– Vi estas komencanto. Oni devas malfiksi mian...

Kompreneble mi ne liberigis la cilindron; ĝi estis senmova. Dekstre, flanke, kiel aliaj fraŭlinoj, ankaŭ Halda havas ian rapidan mekanismon por liberiĝi. Nun mi scias.

Mi skribas denove, sed nun la literoj estas nevideblaj. Verŝajne mi ekpuŝis la rubandŝanĝilon, kiu venis en neŭtralan pozicion. La maŝino nun skribas sen rubando. Rapide mi metas la farbrubandon en la pozicion de ruĝo, ĉar mi volas festi per ruĝaj, printempaj vortoj:

– Halda venis, Halda kun la...

Sur la papero estas nenio. Mi komencas grumbli. Ni reprovu per la nigra rubando. Nigre ĝi skribas. Nun ni provu denove ruze kaj ruĝe. Halda ne volas... La komencaj grandaj literoj saltas en la alton, kaj nur la suba parto de la literoj montras iom da ruĝa nuanco. Mi trorapidas, evidente. Mi komencu denove. Nun mi jam sentas, ke temas pri batalo. Mi eraris pri Halda. Halda estas juna ĉevalo, Pegazo, kiun mi devas kutimigi al la selo. La ribelo, sabotado, obstino estas vanaj; mi montros al vi...! La ĉambro ne plu estas ĉambro. Io tute alia, sango kaj sablo, azeno. Kompreneble mi volis skribi “areno” sed tiu ĉi eta friponino eluzas ĉiun sian artifikon. Nu, mi instruos vin...

Mi rekomencas. Halda, mi diras, ne estu malica. Mi ne devas nepre uzi viajn servojn. Oni povas skribi ankaŭ sen vi. Se mia fontplumo ne estus forkurinta de mi, mi montrus, ke ankaŭ per ĝi oni povas skribi. Sed rigardu, ĉi tie estas malnova inkujo. Eble ĝi estas via avo. Ankaŭ ĝi estas uzebla. Oni bezonas nur plumon. Kion vi diras? Ke ankaŭ la anaso havas plumon kaj tamen ne povas skribi? Kion vi demandas? Ĉu mi estas certa, ke mi povas skribi? Halda malice ridas, sed mi sentas, ke jam komenciĝis la interŝanĝo de pensoj. Mi aŭdas iom da cedemo en la rido. Mi skribas, pli ĝuste ni skribas. La Pegazo ne spitas la selon. Mi ŝajnigas ne rimarki la transformiĝon; mi skribas severe. Tre ruze, ne rigarde al la klapeto, subite mi ŝanĝas la farbrubandon. Halda skribas eĉ ruĝajn literojn. Halda komprenis, ke la vivo estas io alia ol la fieraj sonĝoj de la juneco. Grandioze, el mia vidpunkto. Nun ni povas komenci nian kunvivon. Ĉio estas en ordo.

Ni estas multaj en tiu ĉi eta ĉambro. Multaj vivantoj, multaj voloj, kiujn mi devas agnoski. Libroj, objektoj, mebloj. Ili vivas, ili povas esti kapricaj, ili povas ĝoji, melankolii, grumbli, ŝerci, artifiki, petoli. Ili havas karakteron. Kelkaj el ili estas rekte malbonvolaj. Entute ni vivas bone. Oni neniam estas sola. Mi estimas miajn objektofratojn kaj ili adaptiĝas al mi. Mi ne estas tiel ekstrema, kiel tiu primitiva jemena judo, pri kiu mi antaŭ nelonge legis. Oni transportis lin el sia dezerta lando al la nova patrujo per flugmaŝino. Baldaŭ li aĉetis radioaparaton en Tel-Aviv. Post unu tago li revenis kun la radio al la vendejo. La aparato estas malbona, ne uzebla.

– Ĉu ĝi ne parolas?

– Jes, sed malbone.

– Kial?

– Hieraŭ ĝi diris, ke estos sennuba vetero kaj poste falis hajleroj, grandaj kiel bulboj. Redonu la monon!

Sed mi scias, ke radioaparato estas kaprica estaĵo. Ĝi sentas, ke ĝi staras meze inter la tero kaj ĉielo. Ni bone vivas unu kun la alia. Kelkfoje mi atentigas ĝin pri bona konduto kaj plej ofte ĝi obeas.

Unu el niaj vestpendigiloj en la antaŭĉambro havas nomon. Mi ne malkaŝas, kio estas la nomo, eble nur tiom, ke ĝi havas la nomon de unu el niaj recenzistoj. Tiu pendigilo kun la nomo de la recenzisto estas vera kanibalo. Vi scias, kiel tia pendigilo aspektas. Tie, kie homo havas la kapon, la pendigilo havas iaspecan demandsignon el fero, kiu finiĝas en ŝraŭbo. La ŝraŭbo estas fiksita al lignoarko, sed ĉe la subo de la ferdemandsigno estas lignoringo, kies celon nur mi komprenas. Tiu ĉi ringo aŭ tubeto ĉirkaŭas la rektan finon de la demandsigno. Kiam oni venas hejmen dum la vintro, oni klopodas rapide liberiĝi de sia palto. Oni prenas la pendigilon, per la maldekstra mano oni levas ĝin, samtempe metas sur ĝin la pezan palton per la dekstra mano, kaj kiam ĝi jam ekpendas sur la hoko, oni volas forpreni sian dekstran manon de la pendigilo. La mano estas streĉita kaj la pendigilo aŭtomate ekpinĉas la pendiganton ĉe tiu haŭtparto, kiu estas inter la dikfingro kaj montra fingro, tiel, ke oni subite rememoras la nomojn de multaj grandaj kaj malgrandaj profetoj. La tubeto aŭ ringo servas nur por torturi la viktimon.

* * *

Ĝenerale ili tamen ne estas malicaj, tiuj silentaj fratoj. Ili povas esti petolaj, sinkaŝemaj, kelkfoje spitemaj. Tapiŝoj volonte stumbligas, kaseroloj volonte bruligas, korkoj kaj butonoj de ĉemizo volonte kaj mistere malaperas, kiam ili estas en tia agordo, sed subite nature ili reaperas, kiam ilia kaprico finiĝas. Libroj fermiĝas per si mem kaj moke ridas, kiam oni konfuze rimarkas, ke io malagordas. Elektraj kuiriloj estas sen kurento, ĉar ili forglitigas la ŝaltilon, pri kiu oni kredas, ke ĝin oni jam kontaktigis.

Ili ĉiuj vivas, kaj dum ni komencas simili al senvivaj eroj de sennoma amaso, ili vivas, sentas kaj eĉ suferas. Mi memoras pri aŭto, per kiu mi devis veturi proksimume 30 kilometrojn al mia prelegloko. Tiu aŭto estis malsanega. Oni povis rigardi ĝin nur kun kompato. Ĝi havis astmon kaj ftizon. Ĝi devis halti post ĉiuj 500 metroj por tusi, tusegi. Ni alvenis al la prelegejo, kiam la lastaj fragmentoj de la publiko forlasis ĝin.

Ekzistas ankaŭ altaj virtoj en tiu mondo. Unu el niaj bonaj amikinoj rakontis la jenan historieton. Por pli bone kompreni la rakonton mi volas aldoni, ke ŝi estas juna kaj poeziema. Tiam ŝi estis multe pli juna kaj eble eĉ pli revema. Ŝi atendis gastojn kaj ŝi decidis baki ian delikataĵon, al kiu laŭ nia hungara kutimo oni bezonas aligi pistitan kaj sukeritan papavon. Ŝi metis la pistotan papavon en la pistujon kaj per la kupra pistilo komencis frakasi la papavon. Dume ŝi sentis sin inspirita kaj elpensis ritmojn kaj rimojn. La ritmo de la pistado inspiris ŝin. Sed jen ŝi subite konsciiĝis pri ia fremda tintado en la pistujo. Ŝi rigardis tien, kaj montriĝis, ke ŝia brakhorloĝeto malfiksiĝis, falis en la pistujon kaj jam estis preskaŭ perfekte pistita. Ĉiuj ŝraŭbetoj, risortoj estis frakasitaj. Sed, rakontis nia viglokula konatino, post la unua paniko, post kiu ŝi forskuis la perdosenton kun la facila agordo de la bohemoj, ŝi tamen nepre devis pretigi la bakaĵon. Kaj imagu, oni povis facile disigi la metalajn pecetojn de la papava maso.

Post tio la rakontantino eksilentis. Mi plene admiris ŝian rakontan talenton. Sed mia edzino admiris ĝin malpli senrezerve. Ke mia kritikemo malpli fidinde funkciis, tio povis dependi de la speciala ĉarmo de la rakontantino. Mia edzino demandis:

– Jes, jes. Sed la vitro de la horloĝo? Tion vi ne povis disigi de la papaveroj.

– La vitro de la horloĝo? Ĝi restis aa-bsolute tuta. Ĝi estis t.n. nerompebla vitro – respondis senhezite la sinjorino.

Ĉu ŝi eble volis fari reklamon al la nerompebla horloĝvitro? Ĉu estis vero aŭ adapto de la fiŝkaptistaj rakontoj al la teritorio de la mastrumado, mi ne scias.

* * *

Mi memoras ankaŭ pri murhorloĝo. Pri ĝi ni parolas kun speciala omaĝo. Iun someron ni luis ĉambron ie, proksime al Stokholmo. La nervoza sinjorino, kiu ludonis la ĉambron, ventrapide komunikis al mi la instrukciojn, kiujn ni devas atenti. I.a. ni ne streĉu la horbatigan risorton de la murhorloĝo, sed nur la tiktakilon. Cetere la horloĝo estas malnova, sed fidinda. Mi dankis kaj sammomente forgesis la plej grandan parton de la instrukcioj.

Post kelke da tagoj la horloĝo laciĝis; ĝiaj tiktakoj ricevis ian spiregan kunsonon. Mia edzino, kiu estas multe pli entreprenema ol mi, prenis seĝon, metis ĝin sub la horloĝon, prenis la streĉilon. Mi ne tre interesiĝis pri la afero; mi estis okupata pri ia verkado. Mi interesiĝis, kiam la horloĝo eksonoris. Eble oni ne povas doni ĝustan impreson pri tiu sono, nomante ĝin sonoro. Ĝi estis io raŭka, io mistera, io dolora, io fantoma, io nepriskribeble spinvibriga. Plej terure estis, ke ĝi ne estis io, sed ioj, eĉ iadoj, t.e. ioj ade-ade. La maljuna horloĝo, silentinta eble dum jardekoj, komencis vee aŭdigi siajn plendojn kaj tute ne emis fini sian ĝemadon. La mistera kaj nerekuracebla doloro de la maljuneco tremigis la aeron de la ĉambro. Ni ne tuj komencis kalkuli la batojn, sed nur ĉirkaŭ ĉe la 50-a bato. Poste ni kalkulis 326 pluajn batojn. Poste, subite, malbonaŭgure iĝis silento. Ankaŭ la suno malaperis samtempe de la ĉielo kaj la ĉambro iĝis malluma. Nin kaptis la timo kaj – tia oni estas – duonminuton post la ĉeso de la mistera, raŭka (priskribo kiel supre) voĉo de la horloĝo, ni alrigardis unu la alian kaj ekridegis. Sed longe ni ne ridis, ĉar la maljuna horloĝo reeksonoris kun la sama mistera raŭketo kaj korŝira doloro kaj veadis plu. Ni kredis, ke ni devos transloĝiĝi, sed post pluaj 65 fantomaj batoj ĝi eksilentis kaj mortis, t.e. mutiĝis.

* * *

Se ni klopodas kompreni ĉion, kio nin ĉirkaŭas, la objektoj, la naturo komprenos nin. Mi memoras pri iama vojaĝo al la plej norda sveda urbo, Kiruna. Estis januaro, posttagmezo, eble la tria horo, kio tamen signifis, ke la vintra vespero komplete ekokupis la nordon. Jam post la unua horo, ĉirkaŭ la tagmezo, regis mallumo. La vento akre blovis, kaj neatente, en la proksimo de la poŝtkontoro, en iu parko, mi elprenis mian papermonujon. La vento senhezite elŝiris de tie dek diversajn paperojn, legitimilojn kaj mian bileton. Ĝi venis tiel subite, ke nek mi nek mia akompananto povis fari ion, kaj la paperoj malaperis en la vespero. Ni staris tie stulte, senkomprene. Sed la vento ekridegis akre, turnis sin kaj unu post la alia retransportis al mi miajn paperojn, tute ne forgesante la bileton. Mi aŭdis ĝian kontentan ridon:

– Estis bona ŝerco. Alian fojon gardu vin pli bone!

La kalendaro apartenas al miaj federuloj. Nia kunlaboro estas modela. Laŭ miaj spertoj ĝi estas ege ema por ĉia kunlaboro. Ĉijare ni interdiskutis la mankon de varieco en la vivo. Mia edzino havis similan opinion, kaj mi proponis, ke ni ŝanĝu nian vivon per tiuj modestaj rimedoj, kiuj estas je nia (modesta) dispono. Sed kiel? ŝi demandis. La kalendaro miksis sin en la diskuton kaj asertis, ke ĝia sistemo estas pli bona. Ĝiaj 365 tagoj ĉiutage ŝanĝas posedanton.

– Mirinde – mi diris. – Bonega ideo! Mi ja volonte okupas min pri la psikologia efiko de la nomoj. Rozinjo, vi ŝanĝos ĉiutage vian nomon.

De tiam ŝi havas novan nomon laŭ la kalendara nomo, trovebla sub la dato en la svedaj almanakoj. Se temas pri “marcialaj” viraj nomoj, kiel ekz. Valdemaro, ŝia sinteno estas decida; kiam ŝi estas Izabela, ŝi estas fiera; kiel Maria, ŝi estas mola kaj modesta. Kelkfoje mi estas devigata aĉeti specialajn nomtagajn donacojn, kiam ŝia nomo estas ekz. Abrahamo aŭ Sigismundo, Botilda aŭ Amanda. Komence ŝi volis protesti, sed mi atentigis ŝin, ke ŝi rajtas protesti nur la 10-an de novembro, kiam la sveda kalendaro indikas la tagon de Martin Luther. Kiam ŝi ne kontentiĝis per tiu averto, mi prezentis al ŝi la jenan fabelon, kiun mi elfosis el malnova sveda esperantogazeto:

La deveno de la virino. Kiam Dio estis kreinta Adamon, li volis fari virinon por li. Li do dormigis Adamon kaj eltiris ripon el lia korpo. Li metis la ripon teren apud si kaj volis komenci sian laboron, kiam subite alkuris hundo, kiu rapide kaptis la ripon en la faŭkon kaj forkuris.

Dio kompreneble kuris post la beston, tiel rapide kiel liaj maljunaj piedoj tion ebligis; sed, ho, ve! la hundokuristo rapide forglitis tra arbetaro, kie Dio ankoraŭ povis kapti ĝin ĉe la vosto.

La hundo tiom forte tiris kaj tordis, ke fine ĝia vosto deŝiriĝis, kaj jen staris Dio kun ĝi en la manoj.

– Nu paciencon! – diris Dio – mi ankaŭ el ĉi tio bone faros virinon...

Kaj tiel li faris. Kaj tiel virino estas farita el hunda vosto.”

Bedaŭrinde la deveno de tiu ĉi perlo ne estas menciita, kaj mi povas nur ĉi tie danki la nekonatan aŭtoron por tiu ĉi argumento, kiu mutigas.

Entute ĉiu nova nomo donas impulson al nova konduto; oni sentas sin de tago al tago pli juna; la inventanto mem sentas, kvazaŭ li vivus en iu morale ne riproĉebla kaj malmultekosta poligamio. Ankaŭ mia edzino estas ĝenerale kontenta pri la aranĝo. Ankaŭ mian konduton favore influas la ĉiutaga nomŝanĝo. Nun mi volas patentigi mian ideon, kiun mi povas danki plejparte al la kalendar-amiko.

* * *

Mi ne forgesu tiun poŝkalendaron, kiu estis jam ŝajne tute maljuniĝinta, kiam la unuan fojon mi renkontis ĝin. Laŭtaske mi aranĝis la aĵojn de bona amiko, forlasinta tiun ĉi teron. Inter la aĵoj troviĝis tute nova, t.e. ne uzita estona poŝalmanako. Ĝia enhavo estis riĉa, sed verkita tute en la estona lingvo. Mi rigardis la libreton kun simpatio kaj kompato pro ĝia baldaŭa pereo, kaj rememoris la sunplenan tempon, kiun mi pasigis iam en la antikva, ĉarma, senpretenda kaj samtempe kultursoifa ĉefurbo de la estonoj. Mi trafoliumis la almanakon, kiu komenciĝis per estona, mallonga enkonduko, el kiu mi komprenis nenion, ĉar mia tuta frazprovizo en la estona lingvo estas unu frazo: “Mi amas vin.” Sed, ĉar la enkonduko havis ian alparolan linion, mi supozis, ke ĝi komenciĝis tiel: Kara Leganto! Mi bedaŭris, ke la libreto antikviĝis tempe kaj senutiliĝis lingve. La almanako malfruis. Ĝi estis aktuala antaŭ 11 jaroj. Intertempe ĝia posedanto mortis; la lando mem, en kies lingvo ĝi prezentis sin, foriĝis en la nebuloj de la historio. “Kion vi volas de mi, vi eta arĥaismo?” mi diris al la almanako. Malfruinta estona almanako en sveda urbo ĉe hungaro...

La almanaketo insiste ridetis al mi:

– Rigardu min, pli bone!

Estis efektive interese. Mi faris malkovron. La divido, la tagoj, la datoj de la festotagoj precize koincidis kun la nova jaro, kies alvenon ni atendis ĝuste tiam. Mi rigardis en la neĝan vintron kaj pensis pri la estonto, pri la ekscita enigmo malantaŭ la neĝkurteno. Mia malkovro estis, ke ĝenerale en ĉiu dekunua jaro ripetiĝas la tuta kalendaro.

– Mi tamen ne povas uzi vin – mi diris. – Mi ne komprenas precize, kion signifas ekz. kesknädal, kvankam ĝi verŝajne respondas al merkredo. Tiel fremdan kalendaron oni ne povas uzi sen risko de fatalaj eraroj.

– Mi volas vivi – diris la kalendaro. – Uzu vian cerbon!

Mi ne ŝatas tian alvokon, sed ĉiam obeas al ĝi. La jarnumeron sur la unua paĝo oni povus facile kaj arte ĝustigi... Jam preta... Hm, jes... Nia estona samideanino, loĝanta proksime al ni... ŝi povus uzi la kalendaron.

– Bone. Nun vi estas sur bona vojo. Sed doni simple ion, tio estas tro mallonga plezuro. Povas esti, ke ŝi ne konsideros la donacon grava. Mi volas, ke oni taksu min laŭ miaj kvalitoj – diris la almanaketo.

– Mi povas skribi akompanan leteron. Mi ŝatas korespondi. Laŭ mi la korespondado signifas: haltigi la tempon por la korespondantoj, kiel Josuo haltigis la sunon. Mi skribos eĉ estonan leteron. Mi povos alparoli ŝin per la alparolo de la libreto: Kara Leganto! Ankaŭ subskribi mi povos ĝin: Mina signifas mi estone. Sed kion inter la alparolo kaj fino? Ni ekzamenu mian estonan-svedan frazaron, kiu estas inter miaj libroj. Bedaŭrinde la kompilantoj absolute ne pensis pri tia okazo. Mi trovis frazojn pri fervojo, pri ekstra kovrilo en la kajuto, pri unupersona kajuto kun propra kajtielplu, pri la menuokarto, sed nenion taŭgan por la letero.

– Foliumu miajn paĝojn – insistis la almanaketo.

Efektive, sur iu pago mi trovis citaĵojn de diversaj eminentuloj, estonaj kaj alilandaj. Ĉu mi risku? Mi trovis nelongan kaj ne tro mallongan citaĵon kies fonto estis Schiller. Schiller estis honesta verkisto kaj sufiĉe malnova. Sen danĝero de rekono oni povus kopii tiujn ĉi frazojn. La letero estis preta kun alparolo kaj kun la mistera subskribo: Mina. Mi sendis per poŝto la kalendaron kun la letero.

Du semajnojn poste ni estis invititaj al la sinjorino. Ni trinkis kafon, manĝis kukojn, konversaciis laŭeble plej interese; ni admiris la infanojn, la kristarbon, la donacojn, la novan robon de la sinjorino, kaj ĉiuforte ni provis aŭdi ion pri la estona almanako. Sed la sinjorino ne parolis pri ĝi. Fine mia edzino turnis sin al mi. Kiam estos pasko? Montru vian kalendaron.

– Mi ne havas ĉe mi – mi diris.

– Mi havas almanakojn – rapidis la sinjorino. – Mi havas eĉ unu speciale interesan. Iu anonimulo sendis al mi. Estona kalendaro! Imagu!

– Kiel interese – ni diris. – imagu! Estona kalendaro en tiuj ĉi tempoj en Svedlando. Ĉu vi povus imagi ion tian? Kiu sendis ĝin? Kiel bela libreto!

– Mi ne scias. Sed devas esti unu el la estonoj en la urbo.

– Kiel vi povas scii, ke li estas estono?

– Ĉar li skribis ankaŭ estonan leteron.

– Ĉu vere, leteron? Tiam vi scias, kiu li estas?

– Ne, maŝinskribita letero kun la subskribo: Mi – estone.

– Sed tio estas vera detektivromano. Diru, kion li skribis?

(Mi estis vere scivola, kion mi skribis.)

La sinjorino prenis la leteron kaj diris ion enpense:

– Mi ne scias, kiu li estas, sed mi kredas, ke li estas malkontenta pri mi.

Sed tio estas absurdaĵo. Kiu povus esti malkontenta pri vi?

– Mi kredas, ke li opinias, ke mi ne edukas miajn infanojn sufiĉe en estona spirito. Sed kion mi povas fari? Mia edzo estas svedo, mi vivas ĉi tie, en Svedlando.

– Kion li skribis – ni insistis kun uragane kreskanta intereso.

– Li skribas proksimume: Mi scias, ke vi ne estas sendifekta. Poste li konsolas min, ke neniu estas perfekta. Sed oni devas streĉi siajn fortojn por evolui tiel kiel la moralaj leĝoj de la naturo postulas. Proksimume tiel li skribas. La afero ne estas senespera, kvankam mi tute ne estas perfekta...

– Ĉu vi ne havas tamen ian suspekton pri la leterskribanto?

– Nur, ke li estas estono. Eble li pravas – ŝi aldonis rezigneme.

– La sinjorino eliris por momento por kompletigi la tablon per fruktoj kaj ceteraj bongustaĵoj. Ni interflustris intertempe.

– Fine mi scias, kion mi skribis – mi flustris al mia edzino.

– Ĉu vi demaskos vin?

– Se mi nun farus tion, ŝi volus min murdi. Eĉ unu vorton ne!

La fruktoj alvenis. Ni manĝis ankaŭ ĉokoladon precize tiel, kiel senkulpuloj kutimas fari dum la festotagaj invitoj. Ni iom daŭrigis la konversacion kaj mi kuraĝis reveni al la temo de la letero kaj ni ambaŭ certigis ŝin, ke ŝi estas certe malpli difekta ol la mistera leterskribinto asertis. Mi mem promesis al ŝi antaŭ ol ni adiaŭis, uzi miajn konatajn detektivajn kapablojn por baldaŭ starigi la kulpulon en la lumringon de mia netrompebla cerba reflektoro. Poste ni forlasis la domon. La sekvan tagon mi skribis leteron al la sinjorino:

“Longe mi cerbumis hieraŭ vespere, kiu povis skribi tiun misteran leteron al vi. Fine mi komencis promeni en la ĉambro kaj subite en la spegulo mi ekvidis la kulpulon. Li konfesas nun, ke li estas Mina kaj demandas vin, ĉu vi povas pardoni lin pro la ŝerco, kiu tamen havas gravan konkludon, t.e. ke oni povas kuraĝe uzi kiam ajn kaj kian ajn citaĵon eĉ en fremda lingvo. Ĝi ĉiam trafos. Neniam tia citaĵo estas netaŭga. Schiller ne vivis vane!

Amike via, Mina.”

* * *

La horloĝo riproĉe tiktakas al mi. Mi devas fini la babiladon por hodiaŭ.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.