La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOKO KRIAS JAM!

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA ĈEFMINISTRO DE SVEDLANDO

(Memoro pri la kongreso en Malmö, 1948, dum kies kabareda vespero la aŭtoro en la masko de Paŭlo Papago el Papagonio prezentis la jenan scenon. La sola, kion la leganto bezonas scii, estas, ke tiam, same kiel dum la reskribo, la ĉefministro de Svedlando havas la nomon Tage Erlander.)

Sur la scenejo estas tablo kun telefonaparato. Ĉe la aparato staras Paŭlo Papago kun la mikrofono en la mano. Ĉe la alia flanko de la drato, kiel oni konstatas laŭ la frazoj de sinjoro Papago, estas Jan Strönne, la “ĉefo” de LKK. Liajn respondojn ni ne aŭdas:

– Haalloo, haaallooo! Ĉu sinjoro Strönne?

– Ĉu vi ne rekonas mian voĉon? Mi estas Paŭlo Papago el Papagonio.

– Ĉu vi diras, ke vi dormis? Ke mi vekis vin? Nun bonvolu ne dormi. Dormi nokte? Mi kutimas dormi kelkfoje dum la Somera Universitato... Mi scias, ke la prelegoj estas interesaj, sed dormi estas eĉ pli interese... tiam. Ne nokte... Rigardu, sinjoro Strönne, se vi nepre volas dormi, dormu post la kongreso. Nun temas pri gravaj aferoj...

– Pri kio?... Pri la kongreslibro kompreneble...

– Jes, ĝi plaĉas al mi... Ne malbona, sed...

– Kial vi volus respondi morgaŭ? Ĉu vi havas tiom da laboro?

– Mi komprenas tion. Vi ja skribas sur la unua paĝo de la kongreslibro: “Ni semas kaj semas konstante.” Ĉu vi estas terkulturisto? Mi diros al vi ion, sinjoro Strönne. Semu aŭtune! Ne konstante! Kaj ne dum la kongreso!

– Ĉu vi ne estas terkulturisto? Bankoficisto? Kion vi do semas en la banko?

– Kial vi krias? Mi kredas al vi. Sed se vi semas nenion, vi do havas tempon respondi al mi?

– Kial vi estas tiel nervoza, se vi ne devas semi?

– Kion mi faru?... Kien mi iru?... Al la inf... Jes, mi komprenas: al la infanoj de mia edzino por konversacii kun ili dum la nokto. Neeble, sinjoro Strönne. Prudenta homo lasas sian edzinon en Papagonio. Ĉu vi volas fini la paroladon? Sed nun mi volas fari al vi gravajn demandojn.

– Pri la kongreslibro... Kio estas tio?... Mankoj... Gravaj mankoj... Ni bezonas klarigojn, kiel oni povas lasi la kongresanojn en tia mallumo... Rigardu la 5-an paĝon!

– Kio estas tie?... Jes, portreto de gravulo. Kaj sube?

– Ĉu vi ne vidas? Tie estas presite: Tage Erlander, la ĉefministro de Svedujo... Nu? – Ĉu vi kuraĝas diri: nu? Nu? Ĉu mi ne komprenas? Jes, mi komprenas: Tage Erlander estas la ĉefministro de Svedujo, jes Tage Erlander. Tage li estas Erlander. Sed kiu li estas nokte? Kial li estas iu alia tage kaj nokte? Ĉu lia individuo disfendiĝis? Kaj vi nur lasas la aferon kaj eĉ fieras pri tio en la kongreslibro?

– Ĉu mi miskomprenis tion?... O-ho, nun mi komprenas. Jes, Tage Erlander, la ĉefministro de Svedlando... Bone, sinjoro, mi bone komprenas: ankaŭ la ĉefministro havas okhoran labortagon. Tage Erlander estas la ĉefministro en Svedlando, Sed kiu estas nokte la ĉefministro? Kaj kion faras sinjoro Erlander, kiam li ne estas ĉefministro, kaj kion faras la alia sinjoro tage, kiam li ne estas ĉefministro? Jes, kion faras la alia ĉefministro tage? Kio estas la nomo de la alia ĉefministro? Kaj kial lia nomo ne estas en la kongreslibro? Bonvolu noti tiujn ĉi demandojn... Ho, jes, mi ŝatas demandi. Estas strange, ke mi ne ricevas sufiĉe da respondoj... Ho, mi havas ankaŭ aliajn demandojn al vi... Mi volas demandi vin, kian funkcion havas la honoraj membroj de la kongreso... Mi komprenas, ili estas tiaspecaj gardanĝeloj... Mi havas tre gravan ideon... En la nomo de la kongresanaro mi petas la estraron disponigi al ĉiu unuopa kongresano po unu honora membro... Al mia samlandanino, sinjorino Papagina bonvolu sendi la sinjoron, kiu estas ŝtrumpfabrikisto... kun ŝtrumpoj...

– Mi?... Dankon, mi jam havas propran honoran membron... membrinon... Sekreto... Mi ne ŝatas dividi gardanĝelojn...

– Lasu min paroli, sinjoro! Mi volas paroli pri la utilaj frazoj de la kongreslibro. Mi lernis ilin svede. Poste mi iris al la restoracio kaj diris: Mi deziras lunĉon, buteron, fromaĝon, haringon, kuiritan, rostitan viandon, fiŝon, unu du, tri manĝaĵojn; mi deziras supon, deserton, glaciaĵon, fruktojn, kukon, kafon sen pano; mi deziras lavi la manojn; donu al mi bieron, vinon, brandon, lakton, akvon. Mi lernis ĉion ĝis la 19-a frazo. Sed tie mi haltis. Tie estis: Mi volas pagi. Tiu estis tro malfacila frazo... Kion mi faris? Mi iris...

– Kaj ili... Ankaŭ ili... Ĉu vi ne komprenas? Mi iris, kaj ankaŭ ili mi-iris... Ke mi ne babilu?

– Ankoraŭ io tre grava. Vi eble ne vidis tiun anoncon, kiu aperis en la “Papagonia Heroldo”. Estis jene: Okaza vendado de gantoj por sinjorinoj sen fingroj 2 kronoj, kun fingroj 3 kronoj... Kial mi diras tion?... Mi ne scias... Sed bonvolu informi min pri la jena afero: Inter la utilaj informoj oni legas, ke “kelkaj kunsidoj kaj prelegoj kun bildoj aŭ filmo okazas en la proksima gimnazio – por knabinoj”. Sed kion faros do la knaboj?

– Onklo Strönne, ne forgesu nin, la knabojn. Ankaŭ ni volas vidi filmojn. Ĉu en tiu ĉi lando oni ne rajtas sidi en la sama kinejo, kie la knabinoj sidas? Onklo Strönne, vi devas pensi ankaŭ pri la knaboj, ne ĉiam pri la knabinoj...

– Haalloo, haaalllooo... li ne respondas... Eble estos plej bone viziti lin, eble li svenis... mi vizitos lin...

(Kurteno)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.