La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOKO KRIAS JAM!

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NILA

Nila estas bluokula, blondbukla knabineto, eta, gracia, plej ofte bonkonduta, kvarjara. Norda tipo, kvankam pli malalta ol la samaĝaj nordaj knabinoj. Ŝi estas serioza, gravmiena, aŭ turture ridanta, precize kiel la situacio postulas. Ŝi aperas ĉe ni plej ofte eleganta kiel eta princino, sed kelkfoje ŝi estas malpura, ĉar nia silenta interkonsento estas, ke inter ni ne ekzistas konvenciaj baroj. Kiel akrokula detektivo ŝi rimarkas ĉiun novan detalon en nia loĝejo kaj respondigas nin pri ĉiu ŝanĝo, kiu okazis inter ŝiaj du vizitoj. Kiam ŝi havas emon entrepreni la grimpadon al nia alte situanta nesto, ŝi frapas sur la pordon, parte ĉar tion ŝi lernis antaŭ nelonge kaj sekve la ago ankoraŭ interesas ŝin, parte ĉar la pordo estas ofte ŝlosita kaj ŝi ne povus enveni. Sed ŝi enmarŝas sen saluto. Per tio ŝi supozeble substrekas certan senceremoniecon: oni evitas per tio, ke la alia partio sentu sin instigita paradi per sia pli alta aĝo (kvankam tion la alia partio ververe ne emas fari), parte per tio ŝi povas demonstri, ke nin ŝi akceptas kiel egalulojn kaj pri tio mi estas efektive fiera. Ŝi enmarŝas, kun suverena mieno ŝi transdonas al mi sian krestoruĝan surtuteton, kiu fariĝas de monato al monato pli mallonga, kaj poste ŝi ekgvidas la konversacion. Tiu konversacio estas tre vasthorizonta. Plej ofte ĝi movas sin inter la plej palpeblaj realaĵoj, sed ne malofte ni daŭrigas en la mondon de la fabeloj, kie “Senvosta Peĉjo”, t.e. nigra katido el iu desegna serio kaj liaj aventuroj estas vigle pritraktataj. Sed tio estas iom pli posta temo; unue ŝi demandas:

– Ĉu vi havas novan librobreton? Kiu muntis ĝin sur la muron?

La librobreto estas rezulto de niaj malesperaj klopodoj venki la lokomankon, kiu siaflanke estas frukto de la ĝenerala krizo sur la loĝfronto.

– Mi muntis ĝin – mi respondas kun tiom da respekto, kiom ĝenerale mi montras eĉ al miaj afablaj recenzantoj kaj kritikantoj. Sed Nila havas instinktan bonvolon al mi. Ŝi malhavas, almenaŭ ĝis nun mi povus aserti tion, la plej etan signon de insidemo. Ŝi estas sincera.

– Sed tion vi faris treege bone – ŝi diras kun vera konvinka volo, kaj ŝiaj helbluaj okuloj ridas sennube.

– Nu, ĉu vi nun komprenas, kian edzon vi havas – mi diras al mia edzino, kiu havas dubojn pri mia metia talento.

Nun ankaŭ mia edzino ricevas demandon; tiu demando estas tute praktika. Virinoj inter si:

– Kie kutimas aŝeti... – diras Nila kaj haltas.

Ŝi interrompas la frazon, ĉar ŝi volus uzi konversacian tonon: virinoj inter si. Ŝi volus diri: “sinjorino Szilágyi”, ne “onklino Szilágyi”, sed ŝi sentas, ke ŝi transpaŝus limon kvazaŭ sen la pasporto de la aĝo, kaj ŝia taktsento haltigas ŝin. Ŝi komencas denove:

– Kie kutimas aŝeti, onklino Szilágyi, tualetpaperon? Ŝi ne diras la vulgaran nomon de la higiena papero. Tio forrabus la emfazon de la interesa vorto. Prefere ŝi uzas la enlandan eŭfemismon, kiun mi mem promesas neniam uzi en Esperanto.

Ŝi parolas tute klare, sed ŝi verŝajne ĵus komencis uzi la vorton aĉeti kaj iom misprononcas ĝin. La demando estas iom intima, sed nun mi estas ekster la dialogo, kiun mi tamen ŝtelaŭskultas, kaj informiĝas pri altaj pretendoj. Nila precize informas nin, kiajn postulojn oni faras tiurilate en ŝia familio.

Mia skribmaŝino estas malfermita, papero estas en ĝi. Nila volus skribi. Kelkfoje ŝi skribas leterojn, en kiujn ŝi metas sian tutan ambicion, sed ŝia skribarto estas tiomgrade ekspresionisma, ke mankas ĉiu ebleco de kompreno. Sed kelkfoje mi tamen adresas tiajn “leterojn” al certaj personoj, ekzemple al ŝia onklino en Gotenburgo, kiu poste povos cerbumi ĝis ilia plej proksima renkonto, kion Nila volis sciigi al ŝi.

Sed nun mi protestas:

– Ne, Nila; nun vi ne povas skribi. Nun mi laboras.

– Kie vi laboras? Vi estas hejme.

– Ĉi tie, sur mia skribmaŝino.

Nila aŭdigas sian plej arĝente trilan voĉsonorilon:

– Vi skribas. Vi ne laboras.

(Jam ankaŭ ŝi komencas...)

– Tio estas mia laboro, Nila. Vi ne komprenas tion, ĉar vi estas knabineto.

Mi sentas tuj, ke estis domaĝe diri tion. Mi aldonas rapide:

– Kompreneble vi estas jam granda knabineto. Kvarjara jam. Sed tamen.

Nila deklaras iom pli altvoĉe, tamen sen pasio:

– Tio ne estas laboro. Vi ne iras labori kiel mia patro. Hejme oni ne laboras.

– Sed ĉu vi laboras, Nila? Mi povas ataki ŝian pozicion.

– Jes, ankaŭ mi iras al Ann-Maria – ŝi respondas kun ne miskonebla virina logiko.

– Ĉu vi laboras tie?

– Ni edukas tie niajn infanojn.

La knabinoj ja havas siajn pupojn. Mi ne kuraĝas kontraŭdiri, ĉar baldaŭ ŝi povas demandi min pri mia eduka laboro kaj denove mi restos en honto. Mi decidas agi laŭ la principo: Ne kontraŭdiru virinon. Atendu du minutojn. Ŝi kontraŭdiros sin mem.

Ĉifoje ni estas ĉe la fino de la vizito de Nila. Entute ŝiaj vizitoj ne estas longaj.

– Nun mi nepre devas iri – ŝi anoncas.

– Nu, se vi nepre devas iri, kion fari? Sed ni promesigas novan viziton. Ŝi surprenas sian ruĝan superveston kaj foriras por serĉi al si pli interesan societon. En tiu societo oni povas diri al Ann-Mari “Sinjorino Vester”, oni povas aranĝi grandiozajn kafofestenojn kun propra kafoservico, preni iun ĉifonon kaj per stangetoj imiti ŝtrumptrikadon, diri opinion pri la kafo kaj entute pri ĉio kun same pintigitaj lipoj, kiel la patrinoj faras, kiam ili volas diri ion specialan pri io aŭ iu. Ni sentas, ke nia societo ne estas konkurenckapabla kaj modeste ni estas dankaj ankaŭ pro la mallongaj vizitoj. Kiel estas skribite en la biblio: estas tempo por... diversaj aferoj kaj laŭ la programo de Nila ankaŭ ni havas nian tempon. Tiel estas bone.

Dum du tagoj ni nun ne vidis la knabinon. Sed hodiaŭ mi renkontas ŝin en la trankvila strato de nia vilaokvartalo. Ŝi sidas en sia ligna aŭto kaj minacas nin per surveturo. Ŝi havas hodiaŭ iom knabecan humoron:

– Kien vi iras? – ŝi demandas.

– Al la spicvendejo.

– Ĉu mi rajtas kuniri – ŝi demandas dece.

Tia akompano baziĝas ne nur sur simpatio, multe pli sur atendeblaj karameloj, kiujn Nila laŭprograme ricevas en la butiko.

Elveninte, ni vidas ĉirkaŭ okjaran knabon solan. La knabo aŭ estas jam nun rompanto de konvencioj, aŭ mensmalfortulo. Li parolas al si mem. Sufiĉe laŭte.

– Rigardu, onklo – diras Nila. – Tiu knabo parolas al si mem.

Kaj ŝi ridas. Nuancon pli akre ol mi dezirus.

Mi denove alrigardas la knabon. Mi ne povas decidi, al kiu kategorio li apartenas. Lia eksteraĵo similas tiun de aliaj knaboj. Mi ne plu pensas pri la knabo, kiu parolas al si mem. Sed pri la rido de Nila. Nila atendas scivole mian opinion pri la afero. Mi rememoras, ke Nila ne dankis la ricevitajn karamelojn, verŝajne laŭ la analogio de “ne-saluti” Sed la vendisto rigardis min preskaŭ riproĉe, ĉar mi ne postulis dankon. Verŝajne mi perdis por la momento iom el mia prestiĝo. Finfine la vendisto pravas. Nila devus distingi la renkontojn inter ni kaj tiujn kun atestantoj. Sed estas agrable senti, ke ŝi konsideras min grava. Jen pozicio, katedro. Mi povas instrui ŝin ĝuste en tiuj aferoj, pri kiuj ni mem neniam estas maturaj:

– Tiu knabo? Kompatinda. Mi kredas, ke li estas malsana.

Mi gestas ĉirkaŭ mia kapo por komprenigi, ke la cerbo de la knabo ne estas tute en ordo.

Nila komprenas min perfekte.

– Ĉu li estas stulta? Ĉu li estas eksterlandano?

Nila rigardas min tute senkulpe. Sed mi iĝas malespera. Mi scias, ke esti fremdulo apartenas al la gradoj de malplivaloro, sed aŭdi tion ĝuste de Nila, estas tro forta frapo. Sed poste mi sereniĝas. Ke ŝi tiel senkulpe diras tion al mi, montrante siajn grandajn, fidoplenajn, helbluajn okulojn, tio trankviligas min. Mi malpeziĝas. Nila ne konsideras min eksterrondano. Ŝi kun sia natura taktsento ne komunikus al mi sian neflatan opinion pri la mensa kapablo de la “eksterlandano”, se ŝi registrus min sub tiu rubriko. Ŝi neniel distingas min kaj tiel estas bone.

– Mi ne kredas, ke li estas... – mi respondas, kaj preskaŭ mi komencas prediki al infano en nia epoko, pri la homamo, kiam – kiel sciate – reciproka amo kaj estimo furiozas de oriento ĝis okcidento. Mi ne emas eduki.

Mi murmuras prefere al mi mem ol al ŝi:

– Ne, Nila, mi ne scias, ĉu bone, aŭ ne bone, sed supozeble vi ne fariĝos kosmopolito.

Mi mem ĵus kontaktiĝis kun tiu vorto en iu rilato.

– Kio? – demandas Nila. Ŝi havas malantaŭ la blondaj bukloj tre bonajn etajn orelojn.

– Nenio – mi diras. Mi ĝojas, ke la vetero estas tiel bela, kaj ke ni tiel bone povas interdiskuti.

– Sed vi diris muskopolipo. Kio estas tio?

Kosmopolito mi diras. Tio devus esti komplimento, sed nuntempe oni ne komplim...

– Ĉu vi ŝatus, se oni dirus tion al vi?

– Mi ne scias. Mi ne kredas, ke oni flatas ĝuste per tiu vorto.

Nila eksciis, kiom ŝi bezonis. Kun la granda karamelo en ŝia buŝo, ŝi jam aŭtas en la kontraŭan direkton. Mi aŭdas, ke ŝi krias al samaĝa knabo kun sentebla malestimo:

– Stulta Peĉjo! Stulta Paĉjo! Moskopolipo!

La enlanda infanlingvo riĉiĝis per nova vorto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.