La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


KOKO KRIAS JAM!

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

I. LA FLAMSALAMANDRO

LA FLAMSALAMANDRO

I

La pluvego jam estis sur la alia flanko de montregiono. La flamsalamandro mole kaj senfare etendis sin en la duonombro de la arbaro. Meze inter la arboj alt iĝis grizverda, kruta roko kontraŭ la ĉielo, ankoraŭ ne sennuba. Sed la suno venkis kaj ĵetis kelke da orruĝaj faskoj de triumfaj radioj inter la foliaron. Proksime al la salamandro estis akvokaveto, kiun la suno ekbriligis. Ankaŭ la haŭto de la salamandro brilis kaj el la spegula, laka nigro fiere levis sin oranĝkoloraj makuloj. Sur la proksiman arbon grimpis kun groteskaj saltetoj eta, folia rano. Ĝi estis rapida kaj lerta, sed ĝi kaŝis arlekene sian lertecon. La salamandro apartenis al la aristokrataro de la raso, kaj senmove, sen videbla admiro atentis sian parencon. La salamandro montris interesiĝon pri nenio, sed ĝi fartis bone. Tiu ĉi bela besteto estis verŝajne eĉ pli individualisma ol ĉiuj ceteraj salamandroj, kiu speco tamen apartenas al la plej sinizolaj kaj malplej sociemaj estaĵoj. Sed ĝi estis grandioza reprezentanto de sia raso, pompa ekzemplero, preskaŭ trionmetron longa besteto, kiun oni povis rajte admiri, kiam ĝi etendis sin en mola elasteco, kun senmovaj, sed tamen viglaj okuloj. La profundan malhelon de la okuloj borderis supre du ore ruĝaj arketoj. Cetere la suba parto de la kapo estis nigra. Estis io mistera, io praa en tiu ĉi besto, io pra-dieca; ĝia kompleta indiferento estis iel suverena. Ĝi prezentis pinte altan gradon de la sinfido. Ĝi estis ne malproksime de sia subtera kaŝejo, de kie la postpluva, freŝa aero ellogis ĝin. Ĝi rampis sen urĝo al sia ripozloko. Ĝi vivis trankvilan vivon. Grandaj bestoj apenaŭ estis en la arbaro, kaj cetere ili ne interesiĝis pri la salamandro. Birdoj kaj malgrandaj bestoj timis ĝian venenon, per kiu ĝi povis mortigi ilin. Tiel formiĝis harmonia vivo por ĝi en la roka arbaro, kie ne estis manko de nutraĵoj. Sed se iam ĝi ne trovis manĝaĵon, ĉar ĝi estis elektema kaj frandema, ĝi povis facile fasti dum tagoj kaj semajnoj. En sia fantazia, orienteca pompo ĝi similis iun afrikan, indiĝenan pastron, super kies vera vizaĝo estas masko, kaj kiu dum sia senmova meditado atendas inspiron de siaj dioj. Ĝi povis ripozi suverene. Ĝia korpo kliniĝis iomete kaj la pli larĝa ol longa vosto fleksiĝis iom flanken; jen kaj jen la korpo ekvibris briligante la lakan koloron de la nigro kaj la oranĝan de la flammakuloj.

La du junuloj nun penetris en la regnon de la salamandro. Sed ili ne vidis ĝin.

– Fi-i, diris la unua. – Mi ŝvitas kiel ĉevalaĉo! Ĉu ni bivaku?

– Kial ne? Sed unue rigardu malsupren. Kia panoramo! Estis tamen inde iom fiŝiĝi en la pluvego.

Ili eksilentis ambaŭ. La vidaĵo kun siaj postpluvaj verdoj kaj bluoj estis silentiga, potenca, vasta, korliberige majesta. La unua junulo povis esprimi sin nur per la grandurba ĵargono:

– Senespere bela! Kia belaĉo!

– De tie oni liveras al ni la militon – diris la alia, montrante al la nordo. – Moderna komforto! Rekte al la hejmoj.

– Kelkajn monatojn ni ĉiukaze havas. Kaj eble ĝi finiĝos intertempe.

Subite ili ĉesigis la interparolon pri la milito. Ili rimarkis nun la salamandron. Ĝi ne interesiĝis pri la junuloj. Ili staris je sufiĉe granda distanco.

– Rigardu tiun ĉi salamandron! Flamsalamandro! Ho-o! Ĝi aspektas, kvazaŭ ĝi venus rekte el la piramido de tiu Tutankamon... Ĝi estas iaspeca ĉefsalamandro. Kiel Göring en la Tria Regno.

– Kolose bela ekzemplero – diris la alia. Li estis malpli parolema, sed pli aplomba. – Vi havas tiun longan ladskatolon. Ni povas malplenigi ĝin. Donu iom da malseka musko. Nu, restu, ne timu, eta fiulo!

– Ne ofendu ĝin! Vi scias nenion pri tiu ĉi salamandro. Ĉu la alkemiistoj ne adoris ĝin? Ĝi eble havas potencon vin forsorĉi. Vi eĉ ne rimarkos, kaj fariĝos viŝgumo aŭ io simila.

– Vi estas kompleta idioto! Silentu prefere kaj aŭskultu! Vi povus vendi tiun ĉi salamandron al via firmao. Ĝi estas preciza modelo de la ŝumarko “Salamandro”. Proponu ĝin al via kuliestro en la butiko. Se vi kondutos lerte, li faligos antaŭ vin kelke da monslipoj.

– Kio okazis pri vi? Vi estas hodiaŭ preskaŭ saĝa. La ideo estas kaptinda. Sensacio en la montra fenestro. Vivanta salamandro!

La salamandro nun aspektis iom suspektema.

– Nenia danĝero, maljuna ĉefgeneralo! Venu trankvile, mi protektos vin en la firmao. Venu stultulo, ne ludu, ne estas cirko ĉi tie!

Kiam la junuloj estis tute apude, la salamandro eksibletis per sia lango. Ĝi ne havis longan langon; ĝi fiksiĝis preskaŭ tute al la suba parto de la buŝo. Ĝi similis al fermilo de antikva kodekso. La salamandro kuntiris siajn glandmuskolojn kaj io laktosimila ŝpruciĝis el ili. Estis la fama, timata muko, kiu povis mortigi etajn bestojn kaj narkoti eĉ mezgrandajn. Sed la tradicia sindefendo, per kiu la salamandro akiris respekton eĉ ĉe grandaj spiritoj en la antikva kaj meza epokoj, tute fiaskis ĉe tiuj junaj modernuloj. Ili atendis la finon de la atako, tute senrespekte.

Tio, kio mankis por efikigi la sindefendon de la salamandro, estis la spirito de Plinius, kiu antaŭ preskaŭ dumil jaroj encerbigis misterajn aferojn al la ĝenerala publiko pri la salamandroj. Antikvaj kaj malpli antikvaj sciencistoj kredis lin kaj aldonis pluajn sensaciojn pri ili:

“La salamandro” skribis Plinius “estas lacertosimila besto kaj konturita kiel stelo; ĝi montras sin nur, kiam forte pluvas, kaj ĝi neniam estas videbla dum seka vetero. Ĝi estas tiel malvarma, ke simile al glacio ĝi estingas la fajron per nura ektuŝo. La laktosimila muko, fluanta el ĝia buŝo, forkorodas la harojn de la tuta homa korpo; la tuŝita parto perdas la koloron kaj iĝos makula. Inter ĉiuj venenaj bestoj la salamandro estas la plej danĝera. Aliaj vundas nur unuopajn homojn kaj mortigas neniam plurajn samtempe... la salamandro – male – povas ekstermi tutan popolon, se ĝi ne gardas sin. Kiam la salamandro grimpas sur arbon, ĝi venenas ĉiujn fruktojn, kaj kiuj manĝas el ili, frostmortas. Se oni bakas panon sur ligna tablo, kiun ĝi pli frue tuŝis per siaj piedoj, la pano iĝos venena, kaj se la salamandro falas en puton, ties akvo ne malpli”.

Plinius rakontas ankoraŭ multe pli pri la salamandro, al kio multaj antikvaj kaj mezepokaj sciencistoj aldonis pli-malpli da timigaj “faktoj”, sed en tiu ĉi konkreta okazo nenio helpis: la junuloj supozeble ne sciis pli multe pri Plinius ol, ke la nomo ne estas marko de eksterlanda fromaĝo, sed kredeble li estis homo, kiu tamen eĉ en la krucenigmoj apenaŭ estas retrovebla. La salamandro do ne povis elvoki la subtenon de iu aŭtoritato, sed nur tiom da respekto, kiom ĝi mem vekis. Tio ne signifis multe, tamen iom.

– Ne tuŝu ĝin sen ĉifono. Oni diras, ke ĝi estas venena.

– Via stulto, amiketo, estas duoble tiom venena. Fidu pri mi. Ĝi certe ne pikos min.

La aristokrata flamsalamandro jam estis tiam envolvita en ne-digne malpuran poŝtukon. La junuloj zorgis pri tio, ke la musko kaj la tuko estu malsekaj. La salamandro ne estis tre ekscitita. Ĝi simple iĝis dormema en la mallumo – aeron oni kondukis al ĝi per truetoj, kaj tute ne perdante eĉ eron da sia sinfido kaj graveco, ĝi ekdormis.

Tiel ĝi forlasis la sekretan regionon de la naturaj truoj, grotetoj, akvospeguletoj, centkavaj arbotrunkoj, fungoj, likenoj, rokoj, super kiuj jen klare, jen minace ekbrilis la lumo de la granda flamtelero, la suno, aŭ tiu de la amika luno, kaj jen kaj jen ankaŭ la lumoj de esplormaŝinoj en la aero. Krom la eta singarda folia rano, neniu rimarkis ĝian forveturon, kaj la raneto singarde kaŝis sin dum la tuta tempo. Nur poste ĝi ekkvakis, anoncante la sensacion al la mondo. Post kelkaj minutoj la arbaro forgesis la salamandron.

La flamsalamandro forlasis sian tutan malnovan mondon. Ĝi ne sciis pri la definitiveco de tiu ĉi forlaso, sed cetere ĝi ne estis sentimentala. Ĝi tute ne pensis pri la salamandrinoj, kun kiuj ĝi havis transirajn amrilatojn, kaj ĝi tute ne zorgis pri la sorto de la estontaj generacioj. Malgraŭ la romantika vualo, kiu ankoraŭ ĉirkaŭis ĝin nun, kaj eĉ pli dum la pasintaj jarcentoj, la salamandro estis egoisto, realisto, kies ambicioj tute ne vagadis en la mondo de la spiritoj. Ĝi mem nenion aldonis al tiu ŝajno, pro kiu oni vidis en ĝi la realan transiron inter la mondo sensebla kaj ne-perceptebla, potencon, kiu povas venki eĉ la praelementon, la fajron. Eĉ la junuloj, kiuj entute ĉesis pensi kaj kredis nur tion, kion ili vidis, ekrespektis la besteton. Eble pro ĝia senpersona, objektiva defendmaniero. Tio estis io senkolera, konscia, kaj oni bone povis kompreni, ke ĝi povas esti suverene efika kontraŭ etaj bestoj. Sed homoj ne plu respektis tiajn bagatelajn venenkvantojn. La homo kapablis produkti ilin nun bilionoble pli, kaj pli facile.

II

La estro de la Ŝu-salono “Salamandro” estis lundematene en sia postfesta humoro. Li grumblis kontinue kaj vundis per siaj efike venenitaj vortoj. Li rigardis la longan ladskatolon kaj suspekte demandis la junan komizon, triumfe rikanantan:

– Kio estas tio? Sed se eble, estu afabla rapide klarigi al mi la aferon, ĉu mi rajtas peti vin – antaŭ la fino de la semajno. Vi scias, ni baldaŭ devas malfermi la butikon.

– Salamandro – diris la komizo. – Vivanta... Bonega reklamo al la vendejo, sinjoro Gerd. Bonvolu rigardi... Mia amiko kaptis ĝin hieraŭ en la montaro. Li vendus ĝin favore al la firmao.

– Kia fiulo! Kion fari pri ĝi? Kion ĝi manĝas?

– Muŝojn kaj vermojn – diris la komizo.

Verdire tio estis nur supozo, ĉar ĝis nun la salamandro manĝis nenion, sed malgraŭ tio ĝi ne perdis el sia pompa eksteraĵo, Ĝi fartis tute bone, ĉar la vetero estis aĉa. Pluvegis kaj tio precize respondis al ĝiaj pretendoj koncerne la klimaton.

– Oni povus meti ĝin en la montrejon. La homoj gapados amase. Tre bona reklamo – daŭrigis la junulo, sed li sentis sian voĉon tute seneĥa. – Ni trovis ĝin hieraŭ... Ne ĉiam oni povas vidi tian beston. Malofta okazo...

Sinjoro Gerd nervoze ĝustigis siajn okulvitrojn.

– Ni ne bezonas reklamon dum la milita tempo. Ĉu vi ne povus trovi ŝuojn en la montaro? Jes, ŝuojn, ne tiajn abomenajn bestojn. Ĝi estas certe danĝera...

– Ne-e-e, sinjoro Gerd, absolute ne. Bonvolu rigardi...

Li atente elprenis la salamandron kaj metis ĝin en la fenestron inter la ŝuojn. En la montrejo zumis ventilatoro. La salamandro klare ne estis kontenta pri tiu ĉi zumado. Ĝin ĝenis tio. Malantaŭ la zumo ĝi konjektis malamikon. Ĝi turnis sin unufoje kaj faris denove turnon, kvazaŭ ĝi serĉus sian propran voston, kaj abrupte, sen antaŭa averto, ekatakis unu el la elegantaj ŝuoj en la fenestro. La lakteca muko de la salamandro faris katastrofan makulon sur la bela ŝuo.

– Tion vi devos pagi – kriis sinjoro Gerd. – Vi estas nekuraceble freneza! Forigu tiun sterkulon! Ĝi plenvomas nian tutan provizon...

La impona flamsalamandro ne ricevis postenon en la parencnoma ŝuvendejo. Sed tio tute ne interesis ĝin. Ĝi revenis al sia, pli frua, filozofa sinteno. Sinteno supereca, ĉion bagateliga. Sed momente ĝi estis senhejma kaj senpostena.

– Kion mi faru pri tiu ĉi stulta besto? – demandis sin la junulo, kiu vane provis donaci la salamandron al siaj kolegoj. – Mi ne povas mortigi ĝin kaj mi ne povas reveturi en la montaron por ĝin liberigi.

La salamandro, kies ekonomiaj ŝancoj falis pli katastrofe ol bankpaperoj dum la eksplodo de la milito, nun tamen imponis al la juna komizo. Ĝia suvereneco estis senkondiĉa, kiel tiu de la Diktatoro. Ĝi aspektis kiel uniforma prezidanto de atomtrusto, kiu sola konas ĉiujn detalojn de la grandaj sekretoj. Lin influis ankaŭ la fabeloj intertempe aŭditaj pri la mistera forto de la salamandroj, rakontoj, kiuj originis en la antikva epoko kaj pli-malpli abunde serpentumis al la nuno. La komizo volis liberiĝi de la salamandro, sed li ne volis uzi perforton. La salamandro trankvile rigardis lin. Varmo ne estis en la okuloj, sed ili estis viglaj.

– Kial vi staraĉas tie kiel sal-idolo – ĉikanis la ĉefo. – Vi rimarkas nenion. Lasu tiun sterkbeston nun! La sinjorinoj tie, supozeble volas, ke vi servu al ili! Ili havas strangan guston...

Estis efektive tiel. Maljuna sinjorino kaj alta fraŭlino kun malhele nigra hararo salutis lin.

– Saluton, sinjorino, bonan tagon Marinjo! Per kio mi povas esti je via dispono?

Li konis nur la junulinon. Ŝin li renkontis plurfoje. Ŝi estis pli aĝa ol li. Eble ŝi ne estis pli ol 22-23 jara, sed ŝia serioza trankvilo aldonis iom al tiu aĝo. Sed ŝi elradiis varmon; ŝi estis komprenema kaj komence ververe incite interesa. Tamen oni ne longe okupis sin pri ŝi; ŝi forigis ĉiun flirt-iniciaton per subita levo de la belforma mentono, kaj ŝiaj okuloj, belaj kaj brunaj, abrupte transformiĝis je iaspeca efika armilo, kiu rifuzis ĉiun atakon. Oni sciis tion, kaj malgraŭ tio oni vidis ŝin volonte en societoj de gejunuloj. Kutime ŝi estis afabla, bonhumora, sed kun iu konstanta nuanco de malgajo. Kelkfoje oni nomis ŝin “mongolprincino” pro ŝia hele kreola haŭto, brunaj okuloj kaj nuance larĝa vizaĝo. Ŝi estis bonkreska, belvizaĝa, sed iel fremda, orienta. Nun ŝi havis sur si nigran mantelon, kaj la komizo rimarkis, ke ŝi portas sub la mantelo flavbrunan robon. Ĉiuj detaloj kondukis lian atenton en la saman direkton. Nigra kaj flava – kiel la salamandro. Dum li serĉis kaj trovis konvenan paron da ŝuoj al la maljunulino, li ekdecidis proponi la salamandron al la “mongolprincino”. Ŝi loĝas en la kampara periferio de la metropolo, eĉ montetoj troviĝas tie. Se ŝi volos liberigi la salamandron, ŝi tion povos fari.

– Rigardu, Marinjo, kiel bela ekzemplero...

– Jesuo, diris la maljunulino – kia monstro!

– Al mi ĝi plaĉas. Kiel saĝaj, etaj okuloj! Ĝi estas bela. Vere bela. Ĝi eĉ ne timas min – diris la knabino.

(Du azianoj – pensis la komizo. – Estas rimarkinde, kiel ili konvenas unu al la alia.)

* * *

La du orientanoj renkontiĝis kaj samsortiĝis. La salamandro ekveturis el la kriza, griza ĉefurbo al la ne tre malkproksima, nova komunumo nordoriente.

III

La loĝloko estis konvena al la besteto. La dometo estis malgranda, unufamilia konstruaĵo. Nur la patrino kaj Maria loĝis en ĝi. La salamandro rapide adaptis sin al la cirkonstancoj. Ĉio estis agrabla, komforta. La dometo situis en senbrua, kampara regiono, proksime al akacia arbareto. Ruĝaj papavoj diskutis kun la vento sur la alte situanta kampo, preter kiu vojeto gvidis al la domo. La domoj tie estis ne malproksime unu de la alia, sed ĉiukaze ili povis spiri libere. La maljunulino ne multe rilatis kun la salamandro. Ŝi ne povis venki sian timeton antaŭ la malvarma besto, kiu rememorigis al ŝi serpentojn. Tiu ĉi antaŭjuĝo ne estis tute justa. La salamandro havis malvarman sangon kaj estis laŭ sia naturo egoisma kaj indiferenta, sed ne insida kaj malica, kiel la serpento. Maria mem ne rimarkis, ke la salamandro estas indiferenta. Ŝi ŝatis sian salamandron, kaj laŭ la ŝparemaj signoj de la rekono – kion ŝi perceptis kiel reciprokan simpation – ankaŭ la flamsalamandro kutimiĝis al sia protektantino.

Inter ili estis ia parenceco. Tiu ĉi bela, kreolhaŭta knabino montris sin same prokrastema, kvankam vigla, kiel la salamandro. Ŝi povis agi rapide, sed ŝi ne emis rapidi. Ŝi volis sonĝi en la vivo, ŝatis la molan varmon kaj la facilan ombron. Ŝi gardis sian sentovivon sub sep sigeloj, kaj oni kredis ŝin frida. Ŝi estis konservativa, sed sincera. Neniam ŝi mensogis al si. Sed ŝi estis hontema. Kaj maltrankvila. La ritmo de la vivo, la tumultiĝo de la frenezaĵoj en la nova vivo, komplikita de la militpsiko, ŝin timigis, kaj ŝi ne povis trovi vojon por si. Ŝia patrino estis piulino kaj malsana. Ĉe ŝi oni ne povis trovi helpon; oni ne rajtis timigi kaj maltrankviligi ŝin. La patro jam delonge estis mortinta. Ŝian fraton nur ekonomiaj aferoj interesis; li bone orientiĝis en la komerca labirinto de la militkriza vivo. Li eluzis lerte la eblecojn kaj efektive li estis la labordonanto de Maria. Ŝi laboris en lia kontoro. Nun li estis en militdeĵoro, sed eĉ tie li povis daŭrigi siajn prosperajn klopodojn trovi monon. Lia deĵoro permesis al li sin movi, kvankam nun li loĝis iom pli malproksime. Jen kaj jen li aperis en eleganta oficira uniformo ĉe sia familio. Maria prizorgis nun la korespondadon en la hejmo, sed li zorge kaŝis sian privatan vivon antaŭ ŝi. Precipe, kiam temis pri virinoj. Nek Maria nek la patrino estu konsternataj de tio, kion oni travivas. La gefratoj bone harmoniis, sed ĉiu vivis sian apartan vivon. Maria kreskis en soleco. Ŝia sensa vivo maturiĝis malrapide, sed kun interna intenso. Ŝi sin fermis en sin. Pri siaj problemoj ŝi ne povis paroli kaj iom post iom ŝi konsideris grava krei tutan defendsistemon ĉirkaŭ si. En la tuta vivo estis nur unu viro, kiun ŝi povis ami, sed ankaŭ tiu ĉi romano evoluis kiel malnova felietono. Ŝia “fianĉo” estis precize la malo de la moderna modelo. Bluokula, knabinvizaĝa, rozhaŭta... li ofte ruĝiĝis, kiel knabineto.

Li estis filologo, litervermo, alta junulo kun iom frue kurbeta dorso. Li ne estis snobo, sed li estis pedanta pri siaj vestoj, el kiuj li havis provizon, eksterordinare malgrandan, tamen eterne daŭran, ordan kaj puran. Li ne parolis la modan ĵargonon de la junularo, kaj antaŭ ol li renkontis Marian, li havis nur palajn memorojn de infanaj amoj. Li estis malriĉa stipendiato, kies konstantaj zorgoj kaj penoj ne lasis tempon por okupoj ekster la studado kaj vivteno. Li haltiĝis ĉe tiu grado de la ama problemo, kiam oni imagas la amon nur en la formo de la plej alta estimo. La objekto de tia amo devas esti pasiva, iaspeca diino sen homaj bezonaĵoj, kiu senpersone toleras la adoron. La ĉefa rito de tia amo konsistas el la imago de puraj, piaj kisoj, sed la filologo en la realo ververe ne atingis eĉ tiun ĉi uverturon... Li estis strangulo, kies okuloj parolis klaran lingvon, sed kies komplekso katenis liajn brakojn kaj lipojn. Maria pli kaj pli ŝatis la junulon, eble ĝuste tial, ke li estis unikulo, ne-reala, fremda en la vivo, same kiel ŝi mem. Maria vane atendis la unuan kison, ĝis fine ŝi mem iniciatis ĝin. Tio okazis abrupte, kiam la juna viro devis forlasi la regionon por obei al la subita alvoko: li iĝis soldato, kaj restis tempo nur por rapida adiaŭo.

Mobilizitoj ofte havis nur minutojn, kaj kiam Maria rimarkis, ke li eĉ tiam ne povas venki sian kuriozan malforton, ŝi ĉirkaŭbrakis lin kaj ili interkisiĝis. Rapide, urĝe, improvizite kaj ne senĝene. Ilia sola erotika memoro estis tiu ĉi kiso, sed ili ambaŭ konsideris ĝin kiel sigelon de kontrakto por estonta kunvivo. Ili liberiĝis de siaj kompleksoj, kaj en la leteroj oftaj ilia tono iĝis pli kaj pli natura. Ĝuste nun estis iom da paŭzo en la leteroj, sed Maria ne angoris, ĉar ŝi sciis, ke li ŝanĝis restadlokon. Sed ŝi tre atendis liajn leterojn, kiuj donis al ŝi okazon eskapi el la reala krizo. Se ne venis leteroj, ŝi fuĝis al siaj libroj. Ŝi ŝatis relegi librojn. Ŝia gusto estis delikata kaj certa. Ŝi ofte relegis la Nausikaan kanton el la homera Odiseado. Tie la realo kaj la fabelo renkontiĝis en iu sorĉa maniero. En ŝi kaŝludis la penso, ke ŝia fianĉo devus esti iom muskola, vireca, simila al la nuda Odiseo, kiun la ondoj ŝovas al la serena, sennuba lando de la fajakoj.

Maria ankoraŭ ne povis plendi pro la cirkonstancoj. Sed ŝi atendis la vivon. La nuna stato estis nur sojlo al tiu tempo, kiam la vivo estos kompleta. Ĉio, kio nun povis bari tiun ĉi preparon, devis foriĝi el ŝia vivo. Ŝi ne ŝatis la radion, ĉar ŝin ĝenis la militaj novaĵoj kaj la milita propagando. Ŝi kredigis al si, ke la milito devas finiĝi, antaŭ ol ŝiaj frato kaj fianĉo povus esti en militdanĝero. La milito decidiĝos aliloke, ne ĉi tie. Cetere tio estis la ĝenerala opinio en la tuta lando, kaj la homoj vivis de tago al tago, ne multe cerbumantaj. Sed tamen: kelkfoje Maria kaptiĝis en la reto de la granda angoro. La maljunulino silentis longe-longe dum tiaj tagoj. Nenio okazis, sed tiu ĉi nenio estis malhela kaj flustris pri katastrofo. Dum tiaj tagoj kaj noktoj la brunaj okuloj de Maria eĉ pli malhele boris siajn radiojn en la spacon kaj tempon.

Du senmovaj vivantoj – Maria kaj la salamandro. Sed la salamandro estis kontenta kaj tute ne emis rigardi trans siajn horizontajn limojn; Maria devis fari tion, kvankam ankaŭ ŝi ne emis por tio.

IV

La saman tagon, kiam la salamandro establiĝis en la hejmo de Maria, alvenis la frato por dutaga libertempo. La domo vigliĝis. Li estis bonhumorulo kaj laŭte afabla. Li konstruis per lertaj manoj la loĝlokon por la salamandro: grandan keston, kies vandoj ricevis vastajn fenestrojn, t.e. vitrotabulojn. Li donis sin kun infana ĝojo al tiu okupo, kaj la loĝejo de la salamandro efektive havis komforton. La vitraj vandoj havis ekstere etajn kurtenojn, kiujn Maria kudris. Ankaŭ ŝi elektriziĝis kaj liveris novajn kaj novajn ideojn. La kurtenoj servis bari la atakon de tro forta sunlumo. En la “kastelo de Salamandrio”, kiel oni nomis la konstruaĵon, estis sablo, musko, ŝtonoj, kelkaj floroj kaj eĉ eta baseno. Supre la kastelo havis “tegmenton” kun fermebla aperturo. Al tiu aperturo gvidis interne vojeto, tiel, ke la salamandro mem povis elveni, se al ĝi tio plaĉis, kaj, se la protektantino malfermis la aperturon. Pri aerumaj fendoj kompreneble oni ne forgesis. Li rimarkis, ke la salamandro ŝatas grati sin, kaj ili fiksis branĉeton tiel, ke ties firma pozicio permesis al la salamandro la plej daŭrajn kaj ĝuoplenajn singratadojn.

Li zumis, kantis, fajfis kaj fumis, konversaciis kun la salamandro. Ĝi atente aŭskultis lin en sia provizora ripozejo, kaj aspektis, kvazaŭ ĝi sorbus aparte ĉiun vorton por pluaj esploradoj dum senmova meditado.

En roklando ĉe montrando vivis saĝa salamandro...

kantis sian improvizitan melodion kun improvizita teksto la frato de Maria. Li demetis sian cigaredon jam pli frue kaj rigardante en la malplenon, kie li supozis amason da poeziaj eblecoj, li serĉis rimon. La cigaredo dume tediĝis kaj ekdormis.

...vivis saĝa salamandro... la plej granda Aleksandro...

li finis sian kanton kaj estis kontenta. La flamsalamandro ricevis nomon, domon, kie ĝi povis vivi trankvile kaj komforte, kaj tra la vitraj vandoj ĝi povis vidi eĉ iom da mondo, tiom, kiom estis necese laŭ sia opinio. Ĝi estis trankvila, komfortema kaj oni devas konfesi, tre malfarema besto. Ĝi akceptis kun majesta favoro tiun ĉi civilizan vivon.

Sed Maria kaj ŝia frato havis ankoraŭ aliajn zorgojn pri Plej Granda Aleksandro, la salamandro. Jes, la nutraĵo. Jam ĝi pasigis la trian tagon en la hejmo, sed ĝi manĝis nenion. Malgraŭ tio ĝi aspektis same impona kaj preskaŭ grasa kiel antaŭe. Etaj araneoj, moskitoj sin kaŝintaj en la provizejo ĉirkaŭ la kukumaj glasoj, vermetoj lasis ĝin indiferenta. Aleksandro iom streĉis siajn kolmuskolojn, elŝovis sian gracian langeton, iom ĉirkaŭdancis kun majestaj movoj siajn viktimojn, kaj per tiuj ceremonioj ĝi perdis tiom da tempo, ke eĉ la plej mallertaj kaj plej rigidaj raŭpoj havis tempon kaj okazon malaperi en la aero, en la musko, aŭ bori sin en la sablon. La salamandro ne montris veran atenton. Ian konfidindan informon pri tio, kion manĝas la salamandro, la gefratoj ne havis. Sed fine Maria ricevis la ĝustan informon: ŝi trovis artikoleton en malnova popularscienca gazeto, laŭ kiu la plej laŭcela nutraĵo de la salamandro estas farunvermoj. El tiuj vermetoj Maria “hamstris” tiom, ke ili sufiĉus eĉ ĝis la tria mondmilito. La farunvermoj vere vekis la viglon de Aleksandro. Ĝi prezentis tiajn movojn kaj preparojn, kiuj rememorigis bone nutritajn, korpulentajn sinjorojn, kiuj rektigas sin kaj elpuŝas la ventron, kiam ili ekiras al feste ornamita manĝotablo. Sed ankaŭ nun estis komplikaĵo. Aleksandro komencis sian ritan flamdancon – majestan kaj “andantan” (por uzi muzikan terminon) – dum la vermetoj trankvile malaperis en la sablo. Ili ne volis resti ĝis la fino de la prezentado. Estis strange, ke la salamandro ne montris ĉagrenon, sed trankvile revenis en sian antaŭan pozicion.

Maria perfektigis la metodon. La vermetoj depost tiam aperis sur porcelana telereto, kiun Maria trovis inter siaj iamaj ludiloj. Nun la vermetoj ne plu povis fuĝi, kaj post la orienta ritdanco de Aleksandro ili malaperis sur la lango de la salamandro, kiu per elementa forto tiris ilin en la nirvanon de la farunvermoj. Iom post iom Maria konvinkiĝis, ke la salamandro ne trogravigas la regulan tagmanĝon kaj vespermanĝon. Ĝi manĝis mirige minimume. Nu, jes, sed ĝi ne multe movis sin.

Ĝia nomo, Aleksandro, estis provizora. Ĝis nun oni ne sukcesis konstati, ĉu ĝi estas vere Aleksandro, aŭ eble salamandrino.

* * *

Tiurilate kelkaj aferoj estis esplorendaj.

– Aleksandro – diris Maria –, hodiaŭ ni veturos en la urbon.

La salamandro jam havis ion fidosimilan al Maria kaj tute ne protestis. La longa ladskatolo denove ekfunkciis kaj nun ĝi estis eĉ pli komforte aranĝita ol pli frue. Maria fieris pri la harmonio inter ili:

– Rigardu, Panjo, Aleksandro preskaŭ parolas al mi.

– Jes, vere.

Sed verdire la salamandro havis nenion por diri. Ĝi tute ne streĉis siajn fortojn por ekparoli. Ĝi estas komprenebla de si mem.

La vojaĝo, eĉ tiudistanca, jam tiam similis al ekspedicio. La rulmaterialo de la fervojoj malaperis en la vasta regno de la granda milito. La mizera, plenplena trajno staraĉis dum duonhoroj tuj antaŭ la urbo, ĉar novaj milittrupoj ekveturis, kaj longa ŝarĝtrajno forlasis la urbon kun valoraj provizvaroj, kiujn la milito suĉis al si. Tiu milito, kiu ne estis tiu de la propra lando, sed en kiun la malgranda lando suĉiĝis kun ne-kontraŭstarebla forto.

Maria alvenis tamen en konvena tempo kaj ŝi rapide ekmarŝis al la centre situanta, malnova kaj aristokrate silenta strato, kie ŝi esperis ricevi respondon pri kelke da salamandro-problemoj.

* * *

En la akceptejo de la Naturscienca Societo sidis profesoro inter antikvaj mebloj kaj ĝisplafonaj librobretoj. Acida polvodoro plenigis la ĉambron, kiu estis samtempe ankaŭ la redaktejo de la “Naturscienca Revuo”. Tiu ĉi lerte redaktita, populara gazeto nur nun, dum la milito, perdis abonantojn, sed relative ne multajn. Ĉi tie estis ĉio en ia trankviliga, organizita malordo. Estis amaso da skribaĵoj, kliŝoj, paperoj, paperpakaĵoj, kelkaj preparatoj, ŝtopitaj bestoj, birdoj, vivfidele starantaj sur dikaj branĉoj, antikvaj seĝoj. Tiu, kiu regis tiun ĉi regnon, la profesoro, ŝajne ne atendis vizitanton. Rapide li provis ordigi sian oblikvan kravaton.

– Kion vi deziras, fraŭlineto – diris la profesoro. – Ĉu vi intencas alporti la printempon?

– Mi venis pro tiu ĉi salamandro – respondis serioze, sed afable Maria.

– Bela ekzemplero. Granda. Nekutime granda. Nu, kaj...?

Maria rakontis la aventurojn de la salamandro post ĝia translokiĝo el la montaro. Ŝi rakontis vigle, varme. Poste sekvis la grava demando:

– Ĉu ĝi estas inbesto aŭ...

– Ne salamandrino, salamandro – diris la profesoro.

– Ĉu vi kredas, sinjoro profesoro, ke ĝi povos daŭre vivi ĉe mi?

– Kiu ne farus tion volonte – ridetis la profesoro, al kiu Maria tre ekplaĉis. Poste li daŭrigis pli serioze:

– Se ĝi ricevos ĉion, kion ĝi bezonas, ĝi restos trankvila. Malseko, kelkfoje porcieto da suno, kelkfoje farunvermetoj. Salamandro ne havas grandajn pretendojn malgraŭ la pretendema eksteraĵo. Kaj ĝi estas pura besto.

– Jes, ĝi ricevas ĉion, kion ĝi bezonas. Escepte...

Maria estis en embaraso.

– Ĉu la salamandro povos malhavi la... la familian vivon? Ĉu mi ne malutilas al ĝi, kiam mi tenas ĝin en ĝia kesto? Se tio ne utilus al ĝi, mi prefere liberigus...

– Ne havu zorgojn pro tiu ĉi eta senfarulo. Nenio estas pli fora de ĝi ol la pasioj. Ĝi certe tre bone vivos sen amo. Multe pli facile ol ni...

Maria iom ruĝiĝis. La profesoro eksilentis. La antikva ĉambro estiĝis pli ombra, la tono de la profesoro estis mallaŭta, melodia. Maria rimarkis, ke li ne estis tiel maljuna, kiel lia bone zorgita barbo ŝajnigis. Li denove ekparolis:

– Salamandro, stranga posteulo de la prabestoj. Ĉu oni ne provis vin fortimigi de ĝi, fraŭlineto? Ĉirkaŭ ĝi teksiĝis en ĉiu tempo amaso da superstiĉoj kaj fabeloj. Kial? Ĉar la besteto konservas ion ege praan. Tiu ĉi besto atestis la grandajn transformojn, kiujn la homo ne vidis, ĝi travivis kataklismojn, kiujn la homo ne konas. Oni volas kredi, ke la besto konservas tiujn sekretojn. Multe da salamandroj suferis martirmorton en la kaldronoj de la alĥemiistoj kaj ĉarlatanoj. Ili kredis, ke la salamandro estas pli forta ol la fajro mem, pli venena ol la plej forta fabrikita veneno, pli potenca ol la homo mem, ke ĝi estas demono.

La profesoro kvazaŭ prelegis. Li komencis iri tien-reen en la ĉambro.

– Oni konjektis potencan spiriton sub la haŭto de la salamandro, spiriton, kiu kapablas transformiĝi, neniiĝi, sed ankaŭ helpi tiun, kiu konas la formulon de la sorĉo. Se vi havas tempon, fraŭlineto, aŭskultu, kiel skribas la granda Benvenuto Cellini; vi certe konas tiun ĉi genian renesanc-artiston, ĉu ne? Jen kion li diras pri renkonto al salamandro.

La profesoro elserĉis libron.

– Cellini – laŭ sia diro – estis tiam kvinjara knabeto. Tio estis antaŭ proksimume 400 jaroj, Li neniam forgesis tiun renkonton, kiun li priskribis jene: “La vetero estis tre malvarma. Kiam mia patro rigardis al la fajro, li ekvidis lacertosimilan besteton inter la plej varmegaj flamoj, besteton, kiu ĝuis la ekziston inter la ardaĵoj. Li komprenis tuj, kio estas tio; li vokis mian fratinon kaj min, kaj dum li montris la beston al ni, infanoj, li donis al mi fortan vangofrapon, kiu igis min krii kaj plori plenforte. Poste li afable trankviligis min kaj diris: ‘Mia kara fileto, mi ne batas vin pro io malbona, kion vi faris, sed nur por memorigi vin, ke tiu ĉi lacerto, kiun vi vidas en la fajro, estas salamandro; besto, kiun neniam vidis eĉ unu el tiuj, de kiuj mi ricevis kredindajn informojn pri ĝi.’ Dirinte tion li kisis min kaj donis al mi kelke da moneroj”.

Maria rigardis longe la salamandron.

– Sed kial tiom da miskredoj kaj superstiĉoj ĝuste pri tiu ĉi besto? Ĝi estas tiel kvieta.

– Nu, tio eble ne estas tiel miriga. La salamandro estas unu el la definitivaj individualistoj de la naturo inter la bestoj. Ĝia eksteraĵo facile konsternas nin. Ĝi estas fremdulo en la vivo, unu el la plej fremdaj, kiu konservas sian fremdecon inter ĉiaj cirkonstancoj. Pri eksteruloj oni volonte teksas strangajn kaj timigajn rakontojn. Oni ne rimarkas, ke ĝi estas afabla, komfortema, akceptema; sed ke ĝi enfermas sin en sian pompornaman memon. Ĝi estas izolulo, pli, ol vi aŭ mi. Kvankam supozeble ni ambaŭ estas konsiderinde tiaj.

– Kiel vi povas diveni tion pri mi, sinjoro profesoro?

– Pura intuicio. Mi eĉ povus erari, sed oni ĝenerale trovas similulojn. Kaj estas agrable vidi homon similan dum tiuj ĉi tagoj. Oni forgesas nin ĉi tie. Ni estas muzeaĵoj – ne aktualaj. Naturscienco – kiun ĝi interesas nun?

– Ho, estas tiel agrable paroli kun vi, sinjoro profesoro.

– Venu do, fraŭlineto, ankaŭ alian fojon. Kaj se vi ne sentas vin iam certa tie en la kamparo, estas bone scii, ke nia labirinta kaj forgesita ejo povas doni al vi provizoran kaŝejon. Oni neniam scias. La milito proksimiĝas al ni. Sed vi ne vivas sola, ĉu ne?

– Kun mia patrino. Ŝi estas maljuna. Ne tre sana.

– Do, kiel mi diris. Sed ankoraŭ iom pri la salamandro. Mi supozas, ke ĝi baldaŭ demetos sian malnovan haŭton. Neniam forgesu prizorgi akvon en la baseneto. Ĝi bezonas akvon por la liberiĝo el la malnova haŭto.

– Danku, Aleksandro, ankaŭ vi... Ĝis revido, sinjoro profesoro!

V

Maria revenis antaŭ la mallumo. Vespere estis malfacile kaj eĉ ne sendanĝere esti ekstere; urboj kaj vilaĝoj vestis sin en kompletan nigron. Sed ĝis nun okazis nur du malgravaj flugatakoj kontraŭ la ĉefurbo.

Pasis iom da tempo. Rimarkebla ŝanĝo ne okazis, sed la situacio pli kaj pli serioziĝis. Ankaŭ la patrino pli kaj pli similis al ombro kaj ŝi silente preparis sin por la milda morto. Ŝi beliĝis kaj delikatiĝis, dum ŝiaj fortoj elĉerpiĝis. Ŝi dormis multe, dum Maria legis multe. La salamandro tute adaptiĝis al la kutimoj de la domo. Legante, Maria etendis sian brakon kaj dum paŭzo – inter du ĉapitroj – ŝi elprenis la salamandron el ĝia kastelo. Ŝi metis ĝin sur sian ŝultron. La salamandro singarde kaj malrapide paŝadis ĝis la etendita meza fingro de Maria. Tie ĝi haltis. Kaj nun ŝi povis denove komenci la legadon. La salamandro ŝatis la freŝan varmeton de la haŭto juna kaj ŝi la frosteton de la amfibia korpo. Dum ŝia brako ripozis sur la apogseĝo, la salamandro ekserĉis la plej komfortan pozicion kaj ripozante, senmove lasis pasi la tempon. Oni povis havi la imagon, ke ankaŭ ĝi legis la libron de la knabino, same kiel ŝi, forbarante la bruan mondon kun ĝiaj pli-malpli foraj muĝoj, murmuroj kaj ektondroj.

La vilaĝo estis eĉ nun iom forgesita – feliĉe. Strategia vojo ne estis en la proksimo, kaj la milittransportoj trafikis nur sur la ĉefa linio, kiu disbranĉiĝis sufiĉe malproksime de la nova komunumo. Militkaptitojn, vunditojn oni vidis multe pli malofte ĉi tie ol en la aliaj periferiaj lokoj. Entute la milita mizero estis malpli rimarkebla ĉi tie. La vilaĝo tuj antaŭ la milito komencis kreski, kaj la milito haltigis ĝian evoluon. Ĝi estis malpli konata ol la ceteraj antaŭurboj aŭ kolonioj. Sed malgraŭ ĉio: estis malfacile kredigi al si nun, ke la kataklismo ne atingos la landon. La tempo komencis boligi sian lafon ĉie, kaj eĉ ĉi tie, en la duonpreta antaŭurbo oni devis scii, ke la momenta silento aŭguras uraganon.

La salamandro ne kapablis senti la proksimon de la danĝeroj, kaj laŭ sia natura egoismo ĝi eĉ ne volis okupi sin pri fremdaj danĝeroj. Se tondro tremigis la dometon, ĝi kaŝis sin rapide kaj poste tuj forgesis la ĵusan timon. Tiurilate ĝi ne multe diferencis de la homoj. Ĝi kutimiĝis al sia nomo kaj aperis, kiam Maria vokis ĝin. Sed iun tagon ĝi ne atentis la vokon. Aleksandro tiun tagon estis pli okupita ol ĝenerale. Ĝi banis sin pli longe ol kutime kaj frotis sian dorson kaj eĉ la submakzelan parton pli persiste ol alian fojon.

Maria komprenis, ke Aleksandro demetas sian foruzitan veston. La salamandro serĉis elstaran parton de la branĉeto. La branĉo jam estis preskaŭ glata pro la ofta frotado. Maria forlasis sian matenan kafosurogaton kaj dediĉis sian tutan atenton al la salamandro (Mi devos ŝanĝi la branĉon – ŝi pensis). La salamandro post pluraj provoj sukcesis kroĉi la sulkan submakzelan haŭton ĉe la pintiĝo de la branĉo kaj la haŭto cedis. Nur iomete. Aleksandro nun preskaŭ kuris al la baseneto kaj denove mergis sin en la akvo. Poste la haŭto iĝis pli obeema kaj la fendo pli granda. La antaŭaj piedetoj de la salamandro laboris intense por pligrandigi la haŭtfendon, la lango turnadis sin kaj helpis per sia salivo. Aleksandro nun atentis pri nenio cetera. Ĝi – la unuan fojon dum sia restado ĉi tie – estis preskaŭ en ekstazo. La mondo grave reduktiĝis. Ekster la kastelo nun efektive ekzistis nenio por ĝi. Ĉio grava koncentriĝis en la kesto, ĉefe ĉe la branĉo. La laboro daŭris dum longa tempo, sed ĝi persistis, kaj jen la haŭto de la korposubo subite inertiĝis, ekcedis kaj malfermiĝis. La tuta procedo similis al eksperimentado pri difektita ĉenfermilo de vesto, kiu reekfunkcias post longaj kaj persistaj provoj. Nun la salamandro devis nur denove mergi sin kaj simple elpaŝi, forpuŝi la malnovan haŭton. Nun ĝi estis en sia nova, printempa, pli bela, pli freŝa vesto. Ĝi brilis pli profunde, la flavo estis pli klara. Aleksandro ankoraŭ ne estis preta. La malnova haŭto kuŝis apude. Per siaj piedoj ĝi lerte globigis la haŭtĉifonojn, kaj kiam ĝi formis globeton, Aleksandro ekmanĝis ĝin multe pli avide ol la vermetojn. Tio estis ĝia frandaĵo, kaj per tiu festa manĝo solviĝis la problemo de la nutraĵo por longa tempo kaj samtempe ankaŭ tiu de la purigado.

Poste la salamandro laciĝis kaj malaperis en sia kaŝejo kaj nur horojn poste ĝi oferis sian atenton al Maria, kiu nun sincere admiris sian pompan dombeston.

VI

Ne pasis longa tempo. Maria restis sola. Ŝia patrino mortis. Estis vere milda morto, kaj poste rapida enterigo. Eĉ la frato ne povis ĉeesti. Pri li Maria nun aŭdis nenion, same kiel pri la fianĉo. La homoj ne tre komprenis la fremdajn funebrojn; morti tiel homece, kiel la patrino de Maria, estis preskaŭ ofendo kontraŭ la ceteraj civitanoj en la milita mondo.

Nun ŝi estis sola. Post la unua funebro ŝi riproĉis sin, ke ŝi ne povis sin doni tute al la funebro kaj al la memoro de la patrino. Sed la vivo, la vivantaj zorgoj penetris en la hejmon, kaj la bluverda arbaro de la memoroj pli kaj pli foriĝis. La vivo iĝis pli kaj pli grize malpura, kaj la odoro de la homŝvito, fumo, benzino kaj malbonkvalita karbo forpelis la lavendan odormemoron de la infanaĝo. Sed ĉi tie, en la dometo tamen iom restis el la memoroj, kaj Maria volis vivi kun sia salamandro la silentan, ombran vivon de la pasintaj tempoj. Ĉu tio estis ebla? Ŝi ne volis forlasi la hejmon, des malpli, ĉar ĉi tie ŝin povos retrovi la revenontoj, la fianĉo, la frato. Pri la frato ŝi aŭdis nenion, sed pri sia fianĉo ŝi sciis, ke li vundiĝis kaj revenos eble baldaŭ. Tiu sciigo venis ne rekte kaj poste estis silento. Ŝi restis do por konservi iom da firmo por la estonta rekonstruo de la vivo; obstine ŝi neis al la avertoj pri danĝero por junulino, vivanta tute sola. Tiutempe jam la diversaj frontoj disŝiriĝis, sed ĉi tie la milito staris minaca, tamen senmova. Tiu ĉi strio de momenta trankvilo eĉ ne fariĝis vojo por rifuĝantoj (kien oni povus rifuĝi?), kaj eĉ nun dum la tempo de la plej granda streĉo kaj premo la vilaĝo nur ade, iom post iom kadukiĝis.

La komunumo eĉ tiam havis bonŝancon, kiam la venkantoj okupis la orientan parton de la ĉefurbo. La tramarŝantaj trupoj rapidis al la grandurbo, ilia torento disfluis ĝuste antaŭ la vilaĝo, lasante ĝin kvazaŭ konservindan insuleton de la hieraŭo. Tiel restis indulgata tiu ĉi eta makulo inter la grandaj kolapsoj. Sed jam nun ĉio terura estis tute apude. Teroro orgiis en la proksimo, teroro interne kaj premego sufokis de ekstere. La densa nebulo de la angoro penetris en la homojn.

Eĉ la salamandro nervoziĝis kelkfoje pro la, eksplodoj en la urbo, sed ĝi rapide forgesis kaj kvazaŭ sugestis similan sintenon al Maria.

Iun tagon Maria ricevis viziton. Najbaroj venis al ŝi.

– Vi devas forlasi tiun ĉi domon. Venu al ni. Nun la danĝero estas super nia kapo.

– Ĉu vi povus ŝirmi min kontraŭ la danĝeroj? Unu homo, aŭ kvin homoj – estas egale. Se estos danĝero, mi konas mian domon. Estas elirejoj, kaj la terenon mi konas pli bone ol ili...

– Sed kiel vi povas esti sola dum la vesperoj kaj noktoj?

– Mi dormas bone.

Estis tiel. Ju pli maltrankvilaj estis la tagoj, des pli profunda estis ŝia nokta dormo. Ŝi eĉ reakciis al grandaj ekscitoj por sensonĝa, profunda dormo. Por ekscitiĝi estis kaŭzoj. La milito ebrie orgiis en la proksimo kaj iĝi viktimo oni samŝance povis portante uniformon aŭ civilan veston. Kaj esti virino signifis nur pli grandan eventualecon por esti viktimo de perforto.

– Juna knabino... Vi devus esti singarda!

Maria ridetante montris al siaj ĉifonoj. La virinoj groteskigis sin, deformigis sin, vestante sin en ĉifonoj. Ĉifonaj kaptukoj kaŝis la harojn, grandan parton de la vizaĝo. Oni kamuflis sin ĉiel, kaj Maria, kiel la aliaj virinoj, estis senpaŭze singarda, preparita je subita atako. Por kaŝi siajn june brunajn okulojn, ŝi havis en preteco malnovmodajn okulvitrojn. Ŝi arte maskis sin. Oni ne povis kredi, ke ŝi ne estas maljunulino. La vizitantoj ridis. Maria diris:

– Ŝajne ni jam estas trans la plej malfacila parto, kaj ĝis nun ni saviĝis mirakle. Nur ne fieri pri tio, Dio mia, nur ne fieri pri tio... ŝi aldonis por ne provoki la ĉielon. – Baldaŭ venos la printempo kaj ĉio reordiĝos.

VII

Nur kelkaj dizertuloj estis videblaj en la komunumo. Ili apenaŭ haltis ĉe iu domo; iuloke ili kondutis minace, sed ne estis malfacile ektimigi ilin. La optimismo – kun la kresko de la sunaj tagoj – komencis kresketi. Sed ankoraŭ estis froste dum la noktoj, kaj neĝmakuloj persistis sur la bruna, flava, griza kaj verda tereno. La arboj ankoraŭ nudaj levis siajn branĉojn al la ĉielo, la domoj staris grizaj, kadukaj. La pentritaj lignobareloj same, kiel la lignokrucoj de la tombejo jam delonge malaperis en la fornoj. Vespere la dezerta regiono premiĝis inter la ruĝon kaj flamon, inter la muĝon kaj dramon de la ĉirkaŭa mondo. Maria atendis la fraton, la fianĉon, sed neniu venis. Nun fine ŝi cedis kaj decidis iel iri en la urbon, kie la bataloj en la orienta parto jam tute silentiĝis, por serĉi al si kaŝlokon por iom da tempo en la Naturscienca Societo. Ĉion ŝi preparis jam kaj morgaŭ, jes morgaŭmatene, ŝi ekiros.

Aleksandro kutimiĝis al la skuoj kaj bruoj. Por ĝi la vivo cirkulis laŭ la ĉiama, agrabla modelo kun sufiĉe da akvo en la baseneto (Maria havis ja puton en la kelo), farunvermetoj kaj kun la perfekta mondo de la kastelo. Ĝuste tiun matenon, kiam Maria volis forlasi la dometon, Aleksandro eksentis la tiklon de la renaskiĝanta naturo. Maria malfermis la fenestron kaj komencis kolekti malgrandan pakaĵon, kiun ŝi volis kunporti. Ŝia laboro daŭris iom pli longe kaj ŝi decidis fru-posttagmeze ekiri. Sed tiam Aleksandro jam estis meze de la preparoj por ŝanĝi haŭton. Ŝi ne maltrankviliĝis, ĉar ŝi volonte prokrastis la ekmarŝon. Nun oni devis observadi, ĉu la besteto efektive transhaŭtiĝos hodiaŭ. Aleksandro faris fundamente zorgajn banojn por sia korpo kaj posttagmeze ĝi kroĉis sian ne plu taŭgan haŭton al la pinte kurba parto de la branĉeto. La haŭto iom fendiĝis, kaj nun oni nur devis daŭrigi la penan laboron por liberiĝi el la sulka ledeca premo de la pasinta vintro kaj atendi la printempon en digna vesto.

La kostumŝanĝo de la salamandro ne komenciĝis en oportuna tempo. Sed haltigi la procedon oni ne povis. Eble iom plirapidigi. Nun Maria nepre volis atingi la urbon senprokraste kaj ĵus ŝi sciiĝis, ke ŝi ne estos sola survoje. Laŭ tiu lasta interkonsento ŝi devus esti ĉe la granda vojo post tri horoj. Ŝi haltis momente ĉe la vitrokesto por observi la senlacan fervoron de la cetere tiel komforte malrapida besto. Ŝi serĉis simbolon: jen la pasinta mizero transformiĝos je estonta bono. Ankaŭ la tago promesis printempon. La fenestro estis daŭre malfermita. Sunradioj falis plezure sur la plankon de la ĉambro. En la aero ekkantis la printempa ĝojo, ne plu silentigebla. Maria elrigardis. La vidaĵo ne estis bela, sed estis kortuŝe, kiom fervore provis doni esperon la naturo. Ŝi komencis pretigi sin al la foriro. Aleksandro supozeble estos baldaŭ preta. Ŝi demetis la suprajn ĉifonojn kaj ordigis sian veston tiel, ke ŝi povu transformiĝi, kiam jam ne estos danĝero. La ĉifonoj estu nur supra kaj surfaca kamuflo. Jes, ankaŭ ŝi, kiel la salamandro. – Ŝi estis bela kaj printempa en sia duonvestiteco. La piedoj estis en ĉifonitaj, malpuraj ŝuoj, la formoj de la kruroj estis bone kaŝitaj, sed de ŝia supra korpo ankoraŭ mankis la kruda, ĉifona ŝtofo. Ŝi bonhumore ridetis. Ŝia juna korpo estis fiera pri si.

Ŝi rimarkis, ke Aleksandro ne ŝparas pri la akvo. Ĝi bezonis iom pli en la baseneto. Ŝi deprenis la “tegmenton” de la kastelo kaj ellevis la baseneton, el kies akvo ŝi iom elverŝis sur la sablon. La sablo estis jam iom malseka. Poste ŝi refermis la vitrokeston kaj rapide kuris malsupren al la kelo por plenigi kaj purigi la baseneton. Longtempe ŝi ne estis en la kelo, ŝi devis rapide pretigi sin, kaj rapidigi la transformon de la salamandro; dum la akvo plaŭdis, ŝi ne aŭdis, sed kvazaŭ konjektis ian bruon en la ĉambro. Mia Dio, mi ne fermis la fenestron, ŝi pensis. Ŝi kuris supren. Du krudvizaĝaj, fremdaj soldatoj staris jam en la ĉambro, du aliaj estis engrimpantaj tra la fenestro. La lasta kuntiris siajn okulojn, returnis sin al la fenestro kaj fermis ĝin. Maria ne povis retiriĝi. La ĉambro pleniĝis de alkohol-vaporo, ŝvitodoro kaj per la ebrio de la perforto. El la manoj de Maria falis la argilbaseneto kaj rompiĝis. La akvon kaj la argilpecojn distretis la soldatbotoj.

Kvar fortaj, junaj, de malsato sovaĝaj rabobestoj de la milito kaj unu juna, virina korpo.

Iu mondo kolapsis.

VIII

Ĝis plue la salamandro ne estis ĝenata. Ĝi rimarkis fortajn, rapidajn movojn en la ĉambro; ĝia kesto tremis kaj ĝi kuris sub la roketon, kie ĝia kaŝejo estis. Poste la bruoj kaj tremoj daŭris, sed iom post iom ili silentiĝis. Ĝi restis ankoraŭ iom da tempo en sia kaŝejo. Kiam ĝi elvenis, la ĉambro estis senbrua, muta. La soldatoj, eble dizertuloj, jam ne estis tie. Ili estis aŭdintaj bruon, kiun ili konsideris patrolaj paŝoj, kaj ili ne deziris renkonti patrolon. Cetere ili jam estis kontentaj.

La sulkiĝinta haŭto de la salamandro jukis. Dufoje ĝenis novaj bruoj ĝin, sed baldaŭ ili ĉesis. Ĝi rekomencis la haŭtoŝanĝon. Ĝi salivis iomete la haŭton sub sia larĝa makzeleto kaj volis sin mergi en la baseneto. Sed la akvujo estis nenie. Tamen, la sablo estis malseka. Aleksandro ne komprenis la foreston de la baseno. Tio estis la unua vera manko de ĝia vivo. Tiu baseno apartenis al la mondsistemo, al la universo de la salamandro. Sed nun ĝi tamen mankis. Ĝi frotis sian haŭton per la malseka sablo. Sed ĝi ne sufiĉis. La haŭto ne cedis. Aleksandro iĝis senpacienca. Ĝi rapide kuris al la vitrovando de la kestaĉo (ĝi ĉesis esti kastelo por la besto), kaj provis rigardi sian servantinon. La kanapo estis videbla de tie. Tie kuŝis iu. Tiu estis ĝia servantino. La salamandro provis direkti ŝian atenton al la kesto, sed ŝi ne movis sin. Aleksandro puŝis sian kapon kontraŭ la firma vitro. Ĝi ne vidis la tutan, kuŝantan figuron, sed ĝi rimarkis akre konturitan, sensangan manon, pendantan flanke de la kanapo. Tiun manon Aleksandro konis. La figuro estis senmova, sed la vakse flava mano jen kaj jen ekvibris; tiu ĉi delikate inerta, velkanta vaksfloro ofte kuntiriĝis kaj spasmiĝis en pugnon. Bonfara delira stato obtuzigis la honton, la brutalajn dolorojn. Estis silento, vakuo. La vekhorloĝo ne plu tiktakis en la hejmo; ĝi kaj aliaj forporteblaj aĵoj estis survoje kune kun la soldatoj al novaj aventuroj.

Aleksandro aŭskultis kaj rigardis. Sed okazis nenio. La ĉiama servantino de la salamandro strikis. Tion ĝi ne komprenis, sed ĝia sinteno ankoraŭ estis tute pozitiva. Nenio kaj neniu povas spiti ĝian gravecon. Sed ĝia korpo sentis korodan brulon, ĉar malgraŭ ĉiu mito kaj ĉiu legendo pri ĝia kontraŭstaro kaj venko al la fajro, ĝi ne povis toleri eĉ la sekon. Por aperi en la nova vesto, ĝi bezonis nepre akvon. Ĝi provis uzi la lastajn restojn de la malseko sur la sablo kaj musko, sed la rezulto estis nur tiom, ke la haŭto iomete malfermiĝis, sed ĝi tuj sekiĝis pro la nekutima, interna varmo. La salamandro laboris kun neordinara ardo, kaj ĝia temperaturo altiĝis sub la escepta laborfrekvenco. La fendiĝinta haŭtparto sekiĝis, kaj ĝiaj akraj, kurbaj randoj vundis la korpon de la salamandro. Aleksandro nun forgesis sian dignon. Ĝi laboris pli kaj pli freneze, sed la lango ne plu povis produkti salivon, kaj la trajtoj, kies agordo kreis la fieran harmonion de la aristokrata supereco, subite ekŝrumpis kaj la muskoloj kunfalis. La fortoj de la salamandro faris lastan streĉon, la haŭto subite ekkrakis kaj la aperturo plilarĝiĝis, sed ne sufiĉe por tio, ke Aleksandro povu triumfe elpaŝi el sia malnova haŭto. Tio gluiĝis kaj premis ĝin. Nun la salamandro – sen transira stato – abrupte kolapsis, kaj kiam la vespero metis sian nigran, fulgan, truan tukon sur la mondon, Aleksandro kuŝis jam surdorse kun vibretantaj piedoj sur la brusto kun nur guto de la vivo en la korpo. Sed ankaŭ tiu ĉi lasta guto baldaŭ forsekiĝis. Kiam la tragedia ruĝo de la aŭroro disŝiris la nigran ĉifonon de la milita nokto, ĝi vidis junulinon, kiu dormis en inkubaj sonĝoj, kaj iun etan kadavraĉon, mizeran salamandro-mumion kun du haŭtoj, ambaŭ same sulkaj kaj groteskaj.

La suno ankoraŭ ne estingis la aŭrorostelon, kiam singarda frapo sur la enirpordo eksperimentadis sensukcese. Maria aŭdis nenion. La frapo ripetiĝis, plilaŭtiĝis, sed kun la sama fiasko. La frua vizitanto por momento ekfermis la okulojn kaj ŝvito ekperlis sur lia frunto. Li koncentrigis sian tutan angoron en puŝon kontraŭ la pordo, kiu sen kontraŭstaro cedis. Ĝi eĉ ne estis ŝlosita.

Jam ne estis tute mallume en la ĉambro. Estis strange: eĉ la fenestroj ne estis malheligitaj. Li iris al la kanapo. La malhelruĝaj radioj falis sur spasman vizaĝon. Maria nun vekiĝis je ektuŝo de sia fianĉo.

Ŝi vekiĝis, kaj senkomprene, sen simpatio ŝi rigardis al la alta viro.

– Maria? Ĉu vi estas malsana? Ĉu vi ne rekonas min?

Maria nun estis tute maldorma. Ŝia interno terure doloris. La trankvila kaj melodia voĉo nun estis raŭka.

– Nenio, nenio grava. Nur kvar soldatoj... kvar soldatoj plurfoje... Iru de ĉi tie! Mi malamas vin!

Ŝi malamis lin. Ankaŭ li ne estis la sama, rozvizaĝa, delikata junulo. Li iĝis malpura kaj nezorgita. Sed ŝi vidis en li tiun antaŭan homon, la puran, delikatan. Kaj tial ŝi malamis lin. Kial li ne estis pli kruda? Pensi ŝi ne povis: la frakasitaj vitrosplitoj de ŝia mondpercepto vundis ŝin nove kaj nove. Viro – ŝi pensis sentante en si intensan vomemon.

La viro tamen ne forlasis ŝin. Li diris malrapide:

– Maria mia! Vi estas malforta nun. Mi devas helpi vin. Ankaŭ mi bezonas helpon. Ni ĉiuj bezonas helpon.

Maria eksidis sur la kanapo. Io estis tre stranga. Ŝi sentis denove vomemon. Sed ŝi venkis ĝin, ĉar io kaptis ŝian atenton.

– Kial vi havas vian jakon tiel? Ĉu via brako estas vundita?

Ŝia furiozo forvaporiĝis, sed ŝia voĉo estis ankoraŭ kruda.

– Vundita? jam ne. Sed unu el la du mi forlasis ie en la montaro. Ĉe la fronto. Ĝi ne estis plu uzebla. Sed tial mi estas libera.

Li montris al la jakmaniko, kiun iam plenigis lia brako.

Maria ankoraŭ ne volis esti afabla al li. Eĉ kvazaŭ ŝi sentis subitan ĝojon: – Jen ankaŭ li... poste ŝi estis malkontenta, ĉar la viro perdis nur tiom, ĉar ŝi komparis la du suferojn, ŝian kaj lian. Sed tuj poste ŝi premis tiujn pensojn suben, en la profundon, sub la konscion, kaj ekhontis pro ili. Ŝi ekpentis. Ŝia voĉo nun estis plorema; la vortoj apenaŭ obeis ŝian langon:

– Ĉu mi tamen estas homo? Ĉu vi kredas tion?

– Mi kredas, ke efektive ni iĝis nun homoj, respondis simple la viro. – Ni estis fremduloj, nin interesis nur ni mem.

– Aleksandro, je la ĉielo...

– Kiu estas Aleksandro? – demandis la viro konsternita?

– La flamsalamandro... Kompatinda Aleksandro!... Mortis...

Ŝi pensis: Aleksandro! Fremdulo en la vivo, eĉ pli ol ni. Sed ŝi diris nenion. Ŝi ne volis pensi pri tio, kio okazis. Sed... kio estas antaŭ ili? La vivo. Alia vivo. Nova vivo. Ŝi ne volis pensi nun – nek antaŭen nek posten.

– Niĉjo, ĉu vi povos min iel transportigi al la helploko? Eble al la hospitalo? Mi estas malsana. Sed ĉio reboniĝos. Eble.

* * *

Kiam oni metis ŝin sur la brankardon, ŝi alrigardis la elsekiĝintan, groteske etan korpon de Aleksandro, el kies mito restis nur iom da sensuka, kaduka haŭto. Ŝi estis malgaja, sed ŝi ridetis al sia fianĉo. Li estis nun la vivo.

La suno ardis super la vekota tero.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.