La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOKO KRIAS JAM!

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ESTIS BONE TIEL

I

Norde de la urbo la rivero komencis spiri pli libere. Ĝiaj montbordoj, almenaŭ unuflanke, malplialtiĝis. Sed en la urbo mem ne estis tempo por ripozo. Tie la rivero vivis monduman vivon. Plaĉaj kajoj borderis ĝin, kaj super ĝia korpo belaj kaj imponaj, graciaj pontoj ornamis la riveron. Sur la ondoj de la rivero, kiuj neniam estis bluaj, zigzagis amaso da malgrandaj ŝipoj; majeste flosis pli grandaj vaporŝipoj kaj la longa bleko de la ŝipsirenoj memorigis la urbanojn pri la aparta vivo de la rivero. Sur la suba kajo fulgo- kaj ŝvitokovritaj laboristoj ŝercis aŭ blasfemis, pli supre ĉe la promenejo turistoj viglis admirante la riveron, la bordojn kaj la paradizan aspekton de la urbo. Sed la indiĝenoj sciis, ke ĝi ne estas paradizo.

Forlasinte la urbon, la rivero venis pli kaj pli profunden al la ebenaĵo. Tie la rivero ekkuŝis komforte, senĝene, ĝi iĝis larĝa kaj iom malorda. La nombro da ŝipoj malpliiĝis. Kiam la rivero eksopiris eĉ pli grandan trankvilon – ĝenerale vintratempe – ĝi petis kaj ricevis nebulon. Kontraŭ la nebulo homoj povis fari eĉ pli malmulte ol kontraŭ la glacio. Sur la rivero la ŝipoj devis halti en la nebulo por eviti katastrofojn. Nebulo kaj glacio kaj poste denove nebulo – tio estis la ideala ripozo por la rivero.

Tia estis ankaŭ tiu jaro. La trafiko haltis kaj la ekonomiaj generaloj ekdirektis la trafikon al la pli konfidindaj fervojo, aŭtoj kaj ĉevalveturiloj. La rivero ripozis sub la longvintra glacikovrilo kaj poste sub la nebulo, kiu havis koloron de nigriĝinta arĝento. La rivero sonĝis; la riverondoj post la glacia dormo senĝene levis kaj subigis sin. Estis bone tiel. Por la rivero...

* * *

En la urbo estis ankaŭ alia nebulo. La historia. Sed tiu lasta – post la unua mondmilito kaj antaŭ la dua – jam estis tiel konstanta kun siaj strangaj kirloj, ke neniu pensis pri ĝi. Ĝi estis la atmosfero mem. La alia, la reala nebulo povis esti malagrabla, sed tolerebla. Nur kelkaj ŝipkompanioj kaj unuopaj entreprenantoj, riverlaboristoj havis perdojn. Sed aliaj gajnis kaj tiel estis bone. Al tiuj, kiuj gajnis...

* * *

La juna juristo malfacile trovis sian vojon en la nebulo. Li estis malriĉa kaj ne tute sana. Ĝuste en tiu tempo li similis multe pli soifan, ostan, senmastran hundon ol tiun tipon de la plensukcesaj advokatoj, laŭ kies imagbildo lia familio ekirigis lin sur la vojo de la jura profesio, kiu pli rapide donis eblecon por panakiro ol la aliaj multekostaj diplomoj. Sed li mem kaj ankaŭ la cirkonstancoj trompis tiujn esperojn. Ĝuste nun li serĉadis postenon. La juro ne havis konjunkturon kaj ĝi interesis lin nur kiel monakiran provon; cetere li havis tro multe da nepraktikaj ideoj. Ili rilatis ne nur lian prosperon, sed entute tiun de la grandaj amasoj. Tion oni ne konsideris utila. Li havis ofte fantaziajn okupojn. Plej ofte li albordiĝis ĉe komercaj firmoj, kiuj opiniis, ke agento kun universitata titolo bone povas kamufli ĝuste en la unuaj momentoj tiun fakton, ke li estas agento kaj sekve oni povus tiel enveni al klientoj, kiuj cetere tute ne volus aŭdi pri asekuroj aŭ similaj aferoj. Kelkfoje temis pri propagando por ege praktikaj varoj, novaj tipoj de polvosuĉiloj, k.s., kiujn li tamen ne sukcesis enkonduki. Entute li ne kredis pri la benoj de la komerco kaj efektive sopiris al posteno en sia propra fako. Liaj enspezoj estis timige etaj. Sed estis aliaj, kiuj pli bone orientiĝis en la nebulo. Kaj tiel estis bone. Por ili...

* * *

Surstrate li renkontis unu el tiuj. Tiu ne estis pala kiel li, sed male brunruĝa, bonaspekta kaj eleganta. Iam ili vizitis la saman mezlernejon kaj ambaŭ apartenis al la t.n. bonaj lernantoj. Sed post la abiturienta ekzameno Pedro Panter, filo de novaristokrata familio, ne havis obstaklojn. Li saltis en la plezurojn de la vivo kaj sukcesoj. Pedro estis belvizaĝa, fortlipa, brunharara, klarokula. Lia eksteraĵo vekis emon kontaktiĝi kun li; li estis interesa, tiom pli, ĉar oni sentis, ke li povas esti danĝera. Lia “bruna” mola voĉo logis la virinojn. Li jam estis trans la advokata ekzameno kaj jam havis propran praktikon. La nomon Pedro li ricevis en la gimnazio pro sia iom hispaneca eksteraĵo, kiun li substrekis per agrabla, tamen iom aŭdaca vestaĵo.

La renkonto kun Pedro ŝajne estis tre bonŝanca. La du samfakuloj revivigis bubmemorojn, kaj Pedro povis rakonti pri siaj sukcesoj. Li ne montris sin nekomprenema al la situacio de sia iama bubkamarado; male li ŝatis lin (ĉar tiu ne havis sukcesojn) kaj li eĉ volis lin helpi.

– Mi ne povas vin definitive dungi en mia kontoro; por tio mi ankoraŭ ne estas sufiĉe forta. Sed mi havas multe por fari. Vi povos reprezenti min en procesoj kaj aranĝi aferojn ĉe la juĝejo. Mi kredas, ke vi havos laboron ĉiusemajne por du-tri tagoj. Venu morgaŭ al mi!

Lia mola baritono moduliĝis al bonvola baso. La pala, juna juristo, kiun ni nomu en la sekvo de la rakonto Pal, volis ĉirkaŭbraki sian fortan, firman bonfarulon. Sed li ne kuraĝis. Li havis strangan senton. En la rido de la kolego estis io el la kontenteco de bela, juna besto kun ungegoj. Oni bezonas ungojn. Pedro certe konis la vojon en la vuala ĝangalo de la vivo. Kaj tiel estis bone. Por li kaj por lia juna kolego...

Pedro sidigis sian kolegon en la akceptejo. Tre komforta estis la ĉambro. Miksaĵo de moderna kaj tradicia stiloj. La vintra suno jam preparis sin por fini la tagon, kaj la lumoj de la ĉambro estis obtuzaj.

– Mi ŝatas la duonlumon – diris Pedro.

– Male mi – diris Pal. – Se la elektro ne estus tiel multekosta, mi banus min en lumo.

– Plebana gusto – diris Pedro. – Sed ĉu ne estas bele tiel?

– Sendube – diris Pal, kaj li sentis la dormigan, narkotan varmon de la loĝejo.

La voĉo de Pedro estis mola, embuska:

– Cigaron?

Estis bone sidi en tiu ĉi varma nebulo.

* * *

Pal prosperis. Li ne ricevis multe da mono, ĉar la laboro ne estis kontinua, sed Pedro ne estis avara. Iom supereca, sed ne tre. Nur iom post iom Pal rimarkis, kaj riproĉis sin mem, ke li ne ŝatas Pedron. Fizike li ne ŝatis lin. Estis io sovaĝbesta en la mola, elasta irmaniero, en la moleco de la fizika forto. Li subpremis en si la kontraŭsenton kiel hontindan. Ankaŭ Pedro ne ŝatis sian asistanton.

Ĝis nun Pal havis nur simplajn aferojn, t.e. kokidprocesojn, bagatelaĵojn, kiujn li prizorgis fervore. Ili plej ofte estis ridinde groteskaj procesetoj, kiuj tamen signifis multe al la partoprenantoj, kiuj kriis, disputis kaj ĵuris. Ĉirkaŭ la fino de unumonata kunlaboro, Pedro komisiis lin ĉeesti aŭkcion, kiel jura reprezentanto de la kreditanto. La afero por la unua rigardo estis banala. La ŝuldanto estis iu Johano River, kaj liaj mebloj estis aŭkciotaj. Pedro transdonis al Pal la paperojn kun informoj en la akceptejo. La ĉambron ankaŭ nun obskurigis la vualo de bonaj cigaroj kaj rafinitaj lumoj. Pedro parolis mallonge inter fumnuboj. Pal aŭdis alian rakonton pri la sama temo. La rakontanto tiam estis Johano River mem.

II

Jen la vivrakonto de Johano River:

Johano naskiĝis apud la granda rivero kaj amis ĝin. Jam kiel knabo li ludis sur riveraj ŝipoj kaj flosoj. Li estis denaske revemulo; ia bovtrankvila temperamento karakterizis lin.

Li estis el la ĝusta tipo de riverŝipa laboristo. Frue li eklaboris sur ŝipoj, kiuj veturis kelkfoje ĝis la Nigra Maro. Li vidis homojn, landojn, urbojn, kaj dum trankvilaj vintraj vesperoj li rakontis pri ili. Sed ĝuste nun ne estis tia okazo.

Tamen la rigardo, blua, iom maljunece malseka, de Johano River nun ekflosis sur la senfina akvo de la pasintaj tempoj kaj li faris etan paŭzon. Johano nun estis sepdek-tri-jara, forta maljunulo. Ĝuste ĉimomente li estis ekrompiĝonta.

– Kiam mi atingis la 45-an jaron – diris Johano – mi pripensis, ke ne estas bone vagadi sencele en la mondo. La ino kaj la knabino ja estis ofte kun mi sur la ŝipo, ĉar plej ofte mi laboris sur grandaj ŝiptrenaĵoj, flosoj, sur kiuj ni mem ĉarpentis iaspecan kabaneton por ni.

Tamen venis ofte malhelpoj; mi laboris, ofte laboregis, pene-ŝvite, sed ni venis nenien en la vivo, kvankam ankaŭ ŝi – mia edzino – laboris, kiel ŝi povis, kaj eĉ la knabino. Mi neniam kapablis logi al mi monon. Panjo konis pli bone tiun artifikon – li montris al la angulo de la ĉambro, kie eta, ŝrumpinta kaj grize malespera aĝulino kuntiris sin –; kun ŝia helpo ni kunskrapis etan kapitalon. Tiam ni do aĉetis du tiajn – longajn, senmotorajn ŝiptrenaĵojn. Tiel mi iĝis entreprenisto. Plej ofte mi laboris sur unu el la trenaĵoj, sur la alia unu aŭ eĉ du laboristoj, kiujn mi dungis; kaj mi ne estis malbona labordonanto. Dum la pli grasaj tempoj ni aĉetis tiun ĉi dometon; ni kulturis iom en la ĝardeno, kiom sufiĉis – kiam ĝi sufiĉis. La transportado ne donis facilan gajnon; la kremo de la entrepreno venis al tiu, kiu havis la trenŝipon. Sed ni vivis. Tamen ni devis preni prunton, hipotekon je nia dometo. Eĉ dufoje. Poste la trenaĵoj komencis kadukiĝi, kiel ni mem. Ilin oni povas ripari. Sed tia granda riparado estas multekosta. Ni bezonis monon. La banko ne volis prunti. Tiam mi vidis anoncon. Estis la frato de doktoro Panter, kiu anoncis. Tiam mi vidis la unuan fojon doktoron Panter.

Li estis tre afabla: Li volonte helpas diligentajn, honestajn homojn kaj rekomendos nin al sia frato. Ni ricevis la monon. La rentoj ne estis tro altaj, sed la kostoj estis iom pipritaj. Sed estis bone, ke ni ricevis la prunton. Sed ne por ni...

– Jes, ja! – li daŭriĝis. – Estis malfacile tiutempe. Vi, sinjoro, scias, kio okazis intertempe. Por ĉies kulmino venis du fastoplenaj jaroj. Nebuloj kaj longaj vintroj. En la unua jaro mi povis pagi la laboristojn, la rentojn, sed malofte ni estis sataj. Dum la dua jaro mi devis maldungi la laboristojn, ĉar post la pago de la rentoj ne restis mono. Estis bone, ĉar ankaŭ laboro ne estis. Panjo estis malsaneta. Mia filino kaj mi komencis labori per la transportoj. Sed la afero rapide haltis. Venis novaj nebuloj kaj eĉ pli longa, kruela vintro. Apenaŭ ni manĝis. Ni atendis la pli bonan veteron, sed ĝi ne venis. La trenaĵoj ripozis kaj denove difektiĝis pro la severa frosto. Vi eble scias, sinjoro, kiel estas. Kaj nun ni estas ĉi tie!

Kun vana gesto li montris al la grizaj, kadukaj mebloj de la domo, kiuj nun estis ilin forlasontaj, escepte de la litoj kaj ceteraj nepraj necesaĵoj.

– Ni iris al doktoro Panter, sed li diris, ke li povas fari nenion. Lia frato estas ne-riĉulo kaj li bezonas la monon. Kion li povus fari? Kiu ŝuldas, tiu kulpas. Tia estas la leĝo, kaj tiel estas bone... Por li...

Tion rakontis la maljunulo al Pal. La antikvaĉaj mebloj honte kuntiriĝis, same kiel la maljunulino en la angulo, kiu ne kuraĝis plori kaj eksciti per tio la reprezentantojn de la leĝo. Ankaŭ Pal hontis. Li pensis pri la hieraŭa rakonto de Pedro.

III

Kiel dirite, tio okazis antaŭ la rakonto de Johano.

– Vi trafoliumis la proceson Panter kontraŭ River, ĉu ne? – diris Pedro. Morgaŭ bonvolu veturi tien. Per loka trajno; ĉirkaŭ unuhora vojaĝo. Vi scias kiel agi. Jen mono por viaj elspezoj.

Pal meditis.

– Ĉu Karlo Panter estas via parenco?

– Mia frato. Vi devas bone kompreni la tutan aferon. – Ververe mi mem pruntis la monon. Mi ofte pruntas sub la nomo de mia frato.

– Ĉu vi bezonas tion?

– Ĉu vi estas efektive tiel naiva, ŝafideto? Mi pruntas monon al senesperaj azenoj, kiuj havas domon, teron. Al azenoj antaŭ la drono. Ili volas savi sin, kiel tiu ĉi River. Sed estas klare, ke ilia domo ne povas elporti pluan hipotekon, ĉar ili ne povas pagi eĉ la rentojn. Ili estas senpovaj kvazaŭ pedikoj sur vetkurejo kontraŭ ĉevaloj. Tiam venas la proceso kaj la aŭkcio. Tiu ĉi aŭkcio nun estas malgrava, sed baldaŭ sekvos la domaŭkcio, kiam mi aĉetos ĉion, domon, ĝardenon kaj la ŝiptrenaĵojn. Se vi havas emon, poste vi povos entrepreni transportojn sur la rivero per miaj ŝipoj.

– Dankon, prefere ne. Kaj kiel estos pri River?

– Kiel tio povus min interesi? Forto donas leĝon.

Pal ekindignis.

– Jes, forto donas leĝon. Sed tio ja estas io terure egoisma.

– Egoismo. Ĉio estas nur vortoj. La sencon donas la agoj. Kaj subkonscie ĉiu homo difinas same la egoismon. Egoisto estas tiu, kiu pensas pri si, anstataŭ pensi pri mi. Nun iru, knabeto, ĉar mi ne havas plu tempon. Kompreneble vi rajtas tagmanĝi morgaŭ je mia kosto en restoracio.

Tiel rakontis Pedro pri River. Li konis la vojon en la nebulo. Estis bone. Por li.

IV

Kiam Pal veturis al la aŭkcio, li estis preskaŭ sola en la vagono. La trajno preterveturis la sudan antaŭurbon, sur kies mizero, kiel araneaj retĉifonoj, pendis la nebulo. La rivero kaŝis sin. Kiel vojperdinta bovo jen kaj jen ekblekis la sireno de iu ĉiospita ŝipo. Malespere kalvaj branĉoj palpis en la nebulo. Jam nenio montris la proksimon de la grandurbo, sed por momento jen vidiĝis la riverondoj. Poste sekvis mizera vilaĝo, etaj domaĉoj, kelkaj ĉifonvatitaj, senkarnaj infanoj kun viglaj, malsataj okuloj. Iom poste la trajno haltis ĉe beleta malgranda urbo, centro de la vinber-industrio. Sed nun ankaŭ tiu ĉi loko aspektis griza, senviva. Kaj jen la komunumo, kie la aŭkcio okazos. Ne granda loko kun diligentaj, sed lacaj kaj indiferentaj loĝantoj. Laboristoj, kiuj apartenas al la sfero de la metropolo. Ilia medio tamen estas tiu ĉi malbela komunumo, al kiu ili ne sentas komunecon. Oni fadeniĝas al la metropolo, kie aŭ al kiu oni laboras. Sed aparta kolonieto estas tiuj de la “riveristoj”.

La aŭkciestro jam atendis lin en la domo de Johano River. Krom ili estis tie nur tri homoj: Johano River, la maljunulino kaj ilia filino: ĉirkaŭ kvindekjara, maljuna fraŭlino. Ŝi kuraĝis laŭte plori; la aliaj fermis sin en la malĝojon. Pal malfacile toleris la larmojn. Vane li provis sugesti al si, ke tio estas banala ĉiutagaĵo; li ne povis sendependigi sin de la malespero de la tri maljunaj homoj, kiuj estis ĉiam laborantaj. Jen la rezulto: mizero kaj poste maldigna morto. La nebulo penetris en la ĉambron, kiu estis tre pura. (Oni vidu, sur kiajn homojn frapos la klabo de la aŭkciestro).

Pal tute perdis la emon havi ion komunan kun tiu ĉi afero. Ankaŭ la juĝeja aŭkciisto estis en embaraso. Li tusetadis. Ili ambaŭ provis konsoli la filinon de River, kiu ploris eĉ pli pasie. Jen la tempo jam alvenis. La grizaj mebloj kuntiris sin eĉ pli ol antaŭe. Oni apenaŭ vidis en la nebulo, sed neniu proponis lumigon. Esti io tre stranga...

– Venas neniu – diris la aŭkciisto. – Tiu ĉi estas la plej stranga aŭkcio de mia vivo. Li komencis kontroli siajn paperojn, ĉu la anonco de la aŭkcio okazis laŭ la leĝaj reguloj.

Ili atendis iom. Dum la atendado Johano River rakontis sian historion. Poste oni silentis. Neniu venis.

– Strange – diris la aŭkciisto.

Johano River diris:

– Mi aŭdis ion, sed mi ne kredis, ke tio povas okazi en tiu ĉi loko. Sed laŭ la onidiro oni ne venos aŭkcii. Oni kredas, ke estas maljuste...

La aŭkciisto diris:

– Sinjoro Advokato, kion ni faru? Ĉu ni komencu?

– Al kiu? Neniu venis...

– Sed vi mem. Vi povas aĉeti...

Pal indigne forigis de si tiun penson.

– Ne, mi ne volas.

La aŭkciisto rapide pretigis la protokolon, ke neniu venu intertempe, kaj post seka saluto, sed post iom emfaza manpremo, li foriĝis. Pal mem preskaŭ kuris el la konfuzo de larmoj, ĝojo kaj danko.

– Kiom tio valoras? Ili tamen dronos.

Sed io traradiis la nebulon, kaj tiel estis bone. Por la mizeruloj.

* * *

– Nu kiel estis? – demandis Pedro.

– Neniel.

– Neniel?

– Ne estis aŭkcio. Ne venis aŭkciantoj. La vilaĝo estis solidara kun River.

– Sed vi estis tie. Vi povis aĉeti la tutan balaaĵon por unu krono.

– Mi ne estas ekzekutisto kaj ne volas igi homojn pendigi sin.

– Iru amiketo, kaj estu pastro. (Pedro nun ne estis trankvila). Ĉu vi ne komprenas, kia plezuro de la ĉaso estas elkalkuli ĉiun sekvan paŝon de la viktimo kaj logi ĝin en la kaptilon, por piki, mordi aŭ pafi ĝin tie? Ĉu vi ne komprenas la plezuron de tia ĉasado? Tio interesas min pli ol virinoj, aŭ kio ajn en tiu ĉi vivo. Mi volas senti mian forton!

Pedro estis sendube freneza ekzemplero de sia tempo. Sed sola li ne estis. Nun liaj belaj, brunaj okuloj brulis.

Pal ekangoris. Li estis tre ekscitita. Li ne komprenis, ke li povas paroli senpasie, malgaje.

– Tion mi ne komprenas. Eĉ ne volas kompreni. Kompreneble ni ne povos kunlabori plu!

Pedro denove estis la sama, glata kaj amika ĝentilulo.

– Kiel vi volas. Mi bedaŭras tion kaj esperas, ke vi iom post iom saĝiĝos kaj ke vi restos diskreta. Se vi estas scivola, sciu do, ke vi ne helpis tiujn mizerulojn. Mi tamen aĉetos eĉ la ŝipojn de tiu azeno. Ĉar mi estas la leĝo. Kaj tiel estas bone. Por mi...

* * *

Sed okazis alimaniere. Pal ne plu laboris ĉe Pedro, sed la dua aŭkcio famiĝis kaj iu kolego rakontis al li kiel ĝi okazis.

Pal verŝajne mem famiĝis en la komunumo de River, kaj lia absurda “heroaĵo” surprize enkondigis tute decidan solidarecon inter la homoj. Johano River iĝis simbolo de la senkulpa sufero. Oni devas lin savi, diris ĉiuj. Kiam la dua aŭkcio komenciĝis, la tuta komunumo ĉeestis. Viroj, kiuj havis laboron, restis hejme por ke ili povu ĉeesti; virinoj ne zorgis pri la lavado kaj ili venis el la kuirejoj rekte kun tukoj surkape kaj kun laŭta parolo survoje. Minace malhelaj grandaj figuroj, metiistoj, riverlaboristoj, aperis kun siaj laboriloj, kun bastonoj. La korto de la domo, kie la aŭkcio devis okazi, estis silenta. Estis ia profunda, danĝera silento. Kiam Pedro alvenis, kvin-ses el la plej gigantaj laboristoj ĉirkaŭis lin. Ili diris nenion, sed iom post iom ili estis tute proksime al li; ili faris nenion, nur rigardis. Pedro provis esti supereca:

– Bonvolu lasi al mi lokon. Kial...

Oni alrigardis lin. Neniu respondis. Pedro eksilentis. Li komprenis, ke li ne povas protesti kontraŭ rigardoj. Li ne sentis sin nun certa. Ni vidos... li pensis en si. Estis stranga sento de izoliĝo.

La aŭkcio komenciĝis.

– 200 – kriis unu el la komunumanoj. Estis ridinde malalta sumo. Pedro havis kun si pseŭdan aĉetanton.

– 210 – tiu kriis, sed tuj li ĉesigis sian agemon, ĉar rigardoj, malamikaj, kun muta minaco de morto direktiĝis al li.

– 211 – kriis la sama komunumano. Nun ĉiu silentis. Pedro ekmoviĝis kaj volis plialtigi la sumon. Sed antaŭ ol li ekmovis sin, oni turnis sin mute al li. Li sentis same kiel lia helpanto. Li estis prudenta kaj sciis, ke nun li estas pli proksime al la morto ol iam ajn. Nur eta fajrero kaj la pasioj ekflamos. Estis morta silento. Nun Pedro estis ĉasata. La komunumanoj havis la saman volon. En la silento obtuze falis la tri frapoj de la aŭkciisto... Pedro rapide kuris al sia aŭto.

Johano River liberiĝis de la premo. La loĝantaro dividis inter si la vendoprezon kaj redonis al Johano la domon. Sed pri tio oni parolis nur poste.

La liberiga ridego post la morta silento tiam ektondris, kiam Pedro atingis sian aŭton. Li malaperis el la scenejo ege rapide. Lia helpanto jam pli frue fuĝis. Sed ĉiuj, kiuj restis, ridis aŭ ploris. Ĝenerale viroj ridis, virinoj ploris, sed tiurilate ne estis ia disciplino. La nebulo malaperis.

Estis bone tiel. Por ili mem.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.