La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOKO KRIAS JAM!

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KOKO KRIAS JAM!

I

– En la ĥorejo faru lokon por kvin amputotoj – kriis Henriko, kaj la altaj preĝejmuroj resonigis la alvokon.

La loko, malantaŭ la orgeno, estis plej facile lumigebla por urĝaj, vesperaj operacioj.

La brankardoj kun la morte palaj vunditoj, ĉiuj senkonsciaj, ekprocesiis al la ekstremo de la preĝejo.

– Nun mi devas iri supren al mia ĉambro – diris Henriko al sia helpanto. – Mi devas skribi urĝan leteron. Se estos io grava, vi certe vokos min.

– Jes, sinjoro Dunant – diris la volontulo, kaj salutis soldate. Li estis kaporalo, mem vundita.

De ekstere refreŝige ekŝvebis la facila, somera venteto de la vespero. Ĉirkaŭ la preĝejo la arboj apenaŭ ekmuĝis. Ili silentis obstine.

* * *

Henriko hezite skribis la daton sur la leterpaperon – la 28-an de junio 1859. Li sidis tie en la nebula kirlo de vizioj, bruoj, sonoj, doloroj, eĉ ĉiam rememorotaj pezaj haladzoj. Li perdis por si mem siajn konturojn – kvazaŭ antaŭ vaporkovrita spegulo.

Ekstere-interne li ŝanĝiĝis. Lia freŝa, iom pufe rozkolora haŭto ligneciĝis kaj la roza koloro flaviĝis. Liaj afablaj, brunaj okuloj ricevis ruĝe nigrajn kadrojn, kiel tiuj de maljuna kokino, plena de skrupuloj. Liaj zorge tonditaj vangbarbo kaj haroj ne plu ondis elaste, sed iĝis taŭzitaj, malsekaj kaj konsternitaj pro la neniam spertita malzorgo. En la ĉambro ankoraŭ vaporis la kolekto de la taga varmego. Henriko Dunant, la tridekjara, sukcesplena kaj talenta industriisto, vane klopodis kunskrapi sian memon el la ruinoj de la okazaĵoj, kvankam li ege sentis nun la bezonon de la hieraŭa memo. Sed kie estis nun la prudenta, afabla, kalkulpreta, bonvola negoculo de la pasintaj jaroj? Li baraktis en sia maltrankvilo kaj provis sin konvinki, ke la medalo, kiun li povis pendigi sur la internan vandon de sia koro, devas doni kontenton. Li nepre faris ion superhoman, ion tre belan. Tion li sciis, sed lin ĉio ĉi konsternis. Sed li ne estis kontenta, ĉar ĉio estis al li ne komprenebla. Li ŝoviĝis subite mezen de la kosmo, el la mondo de la ŝablonaj, farizeaj ĉiutaguloj al la universo de la torturita humaneco. Dum nevidebla forto puŝis lin antaŭen kaj sendube plenigis lin per plezuro per la plenumo de la ordonoj: Helpu, savu, ordigu! – kun la plezuro miksiĝis la amaro de la doloro pro la malaperinta supereco kaj kreskanta necerteco. Li perdis fortojn gravajn, necesajn kaj ankaŭ monon. Li estis fiera pri si, feliĉa kaj ege malfeliĉa.

Denove. Tira, angora ĝemo fendas la nokton. Ĝin sekvas tuta aro da ĝemetoj. Li ne devus loĝi tiel proksime al la preĝejo. Nun tuj sekvos la kulmino. Li levis la plumon en la mano, kvazaŭ doni signon: nun. Kaj la nokton tute disŝiris por momento la granda, neartikulita helpkrio. Kruro aŭ brako falis sur la sangan ŝtonplankon de la preĝejo, la kioma? Urĝa operacio nokta, en la preĝejo de Castiglione, kie la sola disponebla narkotilo estas la sveniga, brutala doloro. La nova, ĉimatene alveninta, nervema asistanto denove kunklakigas siajn dentojn kaj vomas kiel la tutan tagon. La kuracisto blasfemas kaj ignoradas la riproĉajn rigardojn de la pentritaj sanktuloj, ĉar nenio konvenas al li, nek la lumo de la kandeloj kaj lanternetoj, nek la asistantoj kaj ĉefe ne la operaciotoj, kondamnitaj plejparte je morto.

Nun la skribado estas preskaŭ neebla. La improvizita helploko en la granda preĝejo, kien oni transportis amase vunditojn de la granda batalo, ne forpeleble ĉeestis en la ĉambreto, streĉis ĝiajn murojn kaj la plumo vegetis en la mano de Henriko. La varmeta vento ekmovis la komplikan odormiksaĵon, kies ĉefaj ingrediencoj estis sango kaj urino, per kiuj la mortantoj adiaŭis la vivon.

Orgio de flarsensacoj. Henriko estis origine tre sentema pri odoroj. Li mem, kiel delikathaŭtuloj ĝenerale, facile ŝvitis, kaj tial li zorge uzis parfumitajn likvaĵojn por liberigi sin de la ŝvithaladzo. Momenta flarmemoro vekis en li same multe da bildoj kaj sentoj, kiel melodiojn.

Se li iam estos trans ĉio ĉi en Castiglione, li centrigos ĉiujn siajn travivaĵojn en la bildo de unu vundito. Precipe pri unu.

* * *

Kiam oni alportis lin, estis tre malfacile trovi por li lokon. Oni metis la brankardon sur la sange pajlan ŝtonplankon. Griza ĉifono kovris lin ĝis la fermitaj okuloj. Por helpi Henriko levis la ĉifonon kaj la plej terura fetoro repuŝis lin. Rericevinte sian perceptokapablon, li rimarkis, ke la vundito simple ne havas mentonon. Sur la loko de la mentono estis nur disŝirita kruda karno; bildo, kiun Henriko ne volas detaligi, eĉ ne rememori, sed kiu nepre reaperas. Li remetis la tukon kaj repremis sian konsternitan krion. Dum li atente glatigis la tukon, samtempe batalante kontraŭ vomemo, li rimarkis, ke la soldato murmuras ion en nekonata lingvo. Estis tute nekompreneble, ke li povis paroli sen la suba parto de la buŝo. Sur liaj tempioj jam aperis la ŝvitperloj frostiĝantaj, la okuloj difuziĝis en larmoj. La supra parto de la vizaĝo, kiun barbo ĉirkaŭis, rememorigis la altarbildon pri Kristo, kiun duonlumigis la kandeloj.

– Kiu lingvo estas tiu? – li demandis, ŝajnigante sian voĉon indiferenta.

– Mi ne scias. Eble kroata aŭ hungara – respondis la maljuna kaporalo. Lia rapida, velura itala parolo kontrastis al la sovaĝa aspekto. Lia uniformo pendis en ĉifonoj. Li ŝvitegis.

– Ni daŭrigu – diris nervoze la kuracisto. – Nenio farenda. La pastro venos tuj.

Sed Henriko staris senmove. Post Solferino la unuan fojon nun li havis tempon por pensi. Tiu ĉi soldato... Hungaro? Eble la sama hungaro?

II

Nun li denove travivis la nokton antaŭ la granda hommasakrado. Estis strange, ke li, la civilulo, komercisto kun komercaj planoj, falis mezen de la apokalipsa danco. Tiam li ne sciis, kion li travivos. La vespero estis varma, velura kaj bonodora. Ĝi elspiris ian dolĉan lacon. Li iris el la gastejo por iom promeni. Venteto vekis kelkajn dormemajn cikadojn kaj inertan susuradon de la kampoj. Henriko haltis ĉe vojranda arbo kaj enspiris la facile narkotan, dolĉan spireton de la vespero. Tiam, sub la stelornamita velurŝtofo de la ĉiela volbo ekŝvebis vualrubando de prae orienta melodio. Profunda, nesentimentala, sed sopirveka kanto ĝi estis. Malhelbruna melodio, pensis Henriko. Li iris malrapide antaŭen. Jen brulpunkteto lumis en la nokto.

– ...vesperon! – li aŭdis.

Lia nova konato el la gastejo, iu itala instruisto, staris tie kun brulanta cigaro. La melodio ade ŝvebis tra la profunda valo.

– Ĉu vi aŭdas? Stranga melodio. Ĝi venas de la aŭstra flanko, ĉu ne?

– Jes, la Habsburganoj tendas tie. Hazarde mi konas ankaŭ la melodion; Iam mi militservis sub la aŭstra potenco. Mia regimento estis foje komandita al la orienta montregiono de Hungarlando. Tie mi aŭdis ĝin. Antikva melodio. Ĉu vi rimarkas, kiel profunde malgaje ĝi sonas per la instrumento? Ankaŭ la muzikilo estas hungara specialaĵo, iaspeca granda ligna klarneto...

La cigaro momente ekfortigis sian lumon en la malhelo.

– Atendu, momenton... Mi rememoras eĉ la enhavon de la kanto. Eble mi rememoras la unuajn vortojn; ili estas facile aplikeblaj al mia lingvo:

Koko krias jam – ekmatenas jam...

Li kantetis malrapide kaj tre mallaŭte:

koko-krias-jam-1

La lastaj tonoj de la kanto jam antaŭ minuto, iel nefinite melankolie mortis en la nokto. La tero spiris lace kaj pace sen konjekto pri la rompo de la mateno. La italo tusetis:

– Kuriozaj tonoj. Ne tiaj kiel niaj perlantaj melodioj. Sed bela ĝi estas –. Henriko sentis laŭ la ondiĝo de la aero, ke la italo faris larĝan, ondoforman geston. Sendube li estis muzikemulo.

Nun, la unuan fojon post ĉio, Henriko rememoris tiun vesperon, la facilan vualon de la milda venteto, la ore ornamitan, silentan nigron de la nokto, sub kiu esperoj, voloj, deziroj, preĝoj, timoj, trofieroj kaj singravigoj hezitis antaŭ la granda katastrofo, kiu embuskis malantaŭ la nigra silento.

El ĉiuj frenezigaj memoroj, kiuj senĉese kaj senpacience tumultas en li, la sceno pri la lastaj minutoj de tiu fremdulo estas io revena, io kontinua. Ankaŭ nun li vidas la sablokoloran, kote sangan, malpuran, sed tamen belan duonvizaĝon, aŭdas la strangan sonon de la fremda murmuro kaj denove li cerbumas:

Li eble sendis la kanton dum la antaŭa nokto kiel saluton en la valon kun la espero, ke... ekmatenos jam. Kaj mortonte li vokis sian patrinon aŭ, kiel Kristo, ankaŭ li diris:

– Dio, kial vi forlasis min?

Tiel rimarkinde la viro similis al Kristo.

– Nun sufiĉas, li diris al si mem. Skribu tuj al la grafino. Vi ne povas perdi pli da mono. Pli multe oni ne rajtas oferi.

Estimata Grafina Moŝto! – li skribis.

Kompreneble, li devus nun skribi. Li devas trovi la interan vojon por labori por la suferantoj, sed li havas amasojn da aliaj rilatoj, kiuj ne permesas al li tute transdoni sin al la samaritaneco. Li ne venis ĉi tien kun tiu celo.

Lia mano distre vagadis sur la leterpapero. Li alrigardis la paperon. Kial mi venis ĉi tien... Kial mi venis ĉi tien? – estis skribite sur la papero.

– Idioto – li diris al si mem kaj prenis alian paperon por komenci novan leteron al la grafino.

III

Kial li venis ĉi tien, al la granda hombuĉejo en siaj civilvestoj? Ĉi tien, kie francoj, italoj kaj diversnaciaj aŭstrianoj frenezumis? Oni povas demandi, kiel kaj kial venis negocisto, entreprenisto, eĉ kun tiom da altruismaj inklinoj, ĝuste al la batalkampo?

Henriko, malgraŭ sia juna aĝo, estis jam ĝeneraldirektoro, prezidanto de eŭropa entrepreno en la malhela kontinento. La Financa kaj Industria Akcia Societo por la Muelejoj en Mons-Djemilah, en Alĝerio, ne povis profiti la konjunkturon. Nekomprenemo, konservativeco kaj ceteraj ĉiaspecaj malhelpoj obstaklis la planojn. Sed la fantazio de la juna prezidanto flugis sen obstakloj. Ĝi ne konis limojn. Henriko Dunant decidis turni sin al la leviĝanta politika suno, al la glora Napoleono la III-a. La volis akiri favoron al la afrika entrepreno, kies prospero evidente estis naciekonomia intereso por la lando. La devizo: entrepreno kun naciekonomia intereso, estis la sorĉa “sesam-ŝlosilo” de ĉiuj pordoj. Li decidis veturi al Parizo, sed antaŭ ol li atingis la urbon la milito jam estis fakto.

Jes, la liberiga milito, en kiu francoj kaj italoj batalas por la itala afero. Almenaŭ en tiu formo aperis la afero, kiam la milito eksplodis. Poste, kiel kutime okazas, la afero iom modifiĝis. Sed nun ĝi estis kristalklara, kaj pri tio konsentis ĉiu bona patrioto. Henriko estis bona patrioto kaj humanisto, sed kiel proksimume ĉiu homo, ankaŭ lia idealismo validis prefere la festotagojn ol la labortempon. Labortage li estis financtalento. Sed multo tiris lin al la humanismo. Aktuale, neniu povis dubi, ke Napoleono staras ĝustaflanke kaj ke la italoj liberiĝos el la kateno de la habsburga dinastio, kies blinda premo post la revolucioj de la 1848-a jaro tedis la tutan mondon. La bono venkos kaj la malbono estos venkata. La milito certe ne daŭros longe. Oni imagis ĝin kiel iaspecan italan operon kun amasoscenoj, multe da pompo kaj triumfa kulmino kaj ĝenerala jubilo. Pri sango oni parolis senpense: la soldatoj promesis batali ĝis la lasta sangoguto, sed ili ne pensis pri la unuaj sangogutoj, kiujn neniu oferis volonte. La aŭstroj vivis sub sia komuna nomo, kiel tio kutime okazas en kaj antaŭ milito. Ili ne estis tro interesaj (same kiel la aliancanoj ne por la aŭstraj komandantoj). Ĉiflanke oni konsideris la aŭstrojn diabloj, kiuj post sia malvenko korporacie marŝos en la inferon, kie estas ilia preparita loko.

Napoleono ne havis la militgenion de la granda Bonaparte, sed li kaj kun li ĉiuj kredis, ke li estas reenkorpiĝo de la granda imperiestro. Li vivis en la tempo de la kuraĝaj komercaj spekulacioj kaj li mendis la venkon je tuja livero, eventuale kun kasrabato. Li reprezentis la firmon de Akcia Societo de Altaj Idealoj, kiu nun entreprenis militon por la publika bono. Lia sukceso estis senduba kaj lia stelo lumis alte. Imagu kiel li radios ĝojon kaj plezuron, kiam la venko estos plenumita. Tiun atendeblan ĝojegon decidis eluzi la 30-jara financgeniulo Henriko Dunant. Tuj, en la batalkampo. Rapide avancintaj financtalentoj povas havi tiajn ideojn. Sed la scienco de duoble-du ne toleras romantikon kaj ankaŭ la milito ne aplikis sin al la psikologia romantikemo de la svis-franca komercisto. La barbara batalo kun siaj rudimentaj kruelaĵoj, infera varmego, bruloj de domoj, arbaroj kaj animoj, kun la sveniga enmarŝo de la moderna tekniko en militon, pri kio anticipe oni tute ne povis havi eĉ palan konjekton – ne, tiu ĉi vandala batalo ne lasis eĉ eron da plezuro al la venkinto. Post la batalo la manoj de la triumfanta Napoleono tremis same mizere, kiel tiuj de Henriko, kaj la cigarstumpoj same montiĝis antaŭ ili ambaŭ. Henriko venis al la batalejo kun amaso da rekomendaj leteroj, ĉar li ja volis nepre paroli kun la imperiestro. Mem la alveno ne estis ĉiutaga, ŝablona vojaĝo; tamen li ne povis memori pri io plia, ke ĝi estis kurioza, interesa, iom aventura. Li uzis ĉiuspecajn komunikilojn, kelkloke li devis piediri, grimpi, eĉ vadi en malvarma montrivero. La komenco de la batalo estis sensacia. Ĝi similis al grandioza liberaera prezentado kun riĉaj koloroj kaj simetria aranĝo de amasoscenoj. Li ne plu povis rememori, kiam la teatra parto ĉesis kaj la tuta sceno transiris en kirloventon de fumo, fulgo, flamoj, krakado, faloj, morto de dekmiloj inter preĝoj, blasfemoj kaj malbenoj, ploro kaj dentgrincado. El la monta observloko, kie Henriko staris, granda parto de la batalejo estis videbla. Henriko, la civila observanto de la sanga ludo, gapis senkromprene al la vulkane vaporanta valo, kaj sentis kvazaŭ lia koro sake kuntiriĝus, kaj li estis proksime al sveno. Poste venis la granda, besta, senpensa timego. Kiam tio cedis iomete, Henriko ne plu estis la sama homo. Lia negoca intereso estis forbalaita kaj en li ekflamis febra helpvolo.

Tiu ĉi helpemo havis nenion el lia antaŭa etburĝa humanismo. Li estis certe ankaŭ pli frue humanisto, sed lin baris diversaj faktoroj, la konkurenco, iagrade ankaŭ antaŭjuĝoj; li vivis en mondo, kiu ja havis siajn regulojn kaj premisojn. Liaj negraj laboristoj en Afriko ne povis plendi kontraŭ sia prezidanto, sed ili estis same malmultekosta laborforto kiel la negroj aliloke. La prezidanto apenaŭ povis havi tempon por kontroli, ĉu liaj subuloj, la laborestroj, humane traktas la nigrulojn, kiujn ili konsideris sub la homa nivelo. Sed Henriko tamen ne tute desupre rigardis la problemon. Ĝuste pri la negra sklavlaboro li verkis eseon, en kiu li kritikis forte la sklavlaboron en Ameriko, kaj trovis senkulpigajn cirkonstancojn por la afrika sistemo. Henriko estis populara inter la laboristoj, ĉar li estis afabla, escepte, kiam li ekfuriozis. Tiam li estis senpripensa, sed lia kolero estis ĉiam momenta. Entute – antaŭ Solferino – Dunant estis rapidpensa, emfaza, eleganta, iom vanta, titolavida, agrabla kaj prudenta juna viro. Li esti favorato de maljunaj, bonfaraj sinjorinoj. Sed li evitis la junulinojn.

– Mi ne havas tempon, por tio mi ne havas tempon – li respondis al siaj amikoj, kiuj incitetis lin per demandoj.

Nu, antaŭ la batalo ĉe Solferino estis efektive tiu melodio la unua averto al li, ke oni ne rajtas pensi tro sumece. Tiu melodio estis iel surprize profunda kaj homa, kvankam ĝi venis de la kontraŭa flanko.

IV

Kie estas la mezvojo? Li devas agi nun laŭ sia humanisma rolo, kiun la hazardo kaj la destino difinis al li, sed li ne povas forgesi, ke li havas financan entreprenon, gravan, de kiu dependas la sorto de tuta homgrupo.

La kandelo jam ĝismeze forbrulis, kiam Henriko komencis leteron sur nova leterpapero. Nun li povis skribi preskaŭ sen interrompo.

“Tre estimata Sinjorino Grafino!

Pro la nekutimaj cirkonstancoj, inter kiuj mi troviĝas, mi esperas Vian permeson turni min al Vi. De tri tagoj mi zorgas pri la soldatoj, kiuj vundiĝis ĉe Solferino, kaj mi havas pli ol mil el tiuj malfeliĉuloj sub mia protekto. Ĉe tiu terura okazo vundiĝis 40.000 personoj, aŭstroj kaj aliancanoj. La nombro de la kuracistoj estis nesufiĉa, kaj riskante gajnon kaj perdon, mi estis devigata kompletigi ilin per kelkaj kampulinoj kaj kaptitoj. Kiam la batalo komenciĝis, mi rapidis de Brescia al la batalejo. Ne ekzistas vortoj, kiuj povus sentigi la terurplenajn sekvojn de tiu ĉi batalo. Oni povas reiri ĝis la grandaj masakroj de la unua imperio por trovi ion similan. Kompare al tiu ĉi, la krimea milito estis bagatelo. (Tiun ĉi opinion havas la generaloj, oficiroj kaj soldatoj, partoprenintaj la militojn en Afriko kaj Krimeo.)

Mi ne povas reprodukti, kion mi vidis. Sed instigate de dankoj, ricevitaj de centoj da mortantoj kaj vunditoj, al kiuj mi povis doni vorton de konsolo, mi turnas min al Vi kun la peto, ke same kiel dum la krimea milito, ankaŭ nun bonvolu provizi niajn trupojn per tabako kaj cigaroj. Mi ne havas tempon pli proksime prezenti mian planon...”

Nun li haltigis sin. Mia plano... tabako kaj cigaroj... tio ne estis la plano... devas esti novaj pensoj... pensoj... plano... por la tuta homaro... vi havas devon al vi mem, Henriko... la entrepreno en Mons-Djemilah... organizita helpo estas necesa por la suferantoj... organiz...

Li ne povis uzi sian menson. La vortoj forruliĝis kiel pizoj sur la ŝtonplanko de kuirejo. Ili estas ne plu retroveblaj. Li daŭrigis la skribadon.

“... sed se mi povus transigi la pretemon de mia koro, se oni estus travivinta, kion mi travivis, oni ne perdus eĉ unu momenton en la franca regno, sed oni kolektus kaj interesigus la homojn por tiu ververe kristana laboro...”

Li skribis kaj skribis:

“De tri tagoj mi atestadas, kiel mortas ĉiukvaronhore homo inter nedireblaj turmentoj...”

La bildo de la fremdulo reaperis, la rigardo de Henriko foriĝis de la letero. Sed li daŭrigis obstine:

“Pardonu min, sed miaj larmoj falas senĉese, dum mi skribas. Mi devas fini. Oni vokas min. Henriko Dunant.”

Li havis ian malluman senton, ke tiun frazon pri la senĉesaj larmoj li pentos. Vole-nevole li falis en la kaptilon de la sentoj. Sed li ne hontis pro sia moliĝo. Li eĉ sentis la doloron tre vera kaj profunde homa, jes, dolĉe turmentanta. Ĝi levis lin alten. Ĝuste tial la vortoj pri la tabako kaj cigaroj ĝenis lin; ili estis en pigmea proporcio al la granda teruro kaj grandega tasko, kiun li ankoraŭ ne regis.

Li aldonis:

“En preĝejo, kie centoj da vunditoj troviĝas, cent cigaroj purigas la pestodoran aeron kaj mildigas la terurajn haladzoj.”

Li ne havis tempon tralegi la leteron. Oni jam serĉis lin. Li havis nur tiom da tempo, ke li sigelu la leteron. Poste li kuris mem al la gasteja drinkejo, kie la poŝtveturisto manĝis kunportitan kolbason kaj trinkis la sole troveblan varon de la drinkejo: vinon. Jes, ja, la sinjoro prezidanto povas esti certa, ke lia letero forveturos frumatene. – Tute certe! – li diris, dum li provis per palpo diveni la valoron de la ricevita monpeco.

– Dankon, sinjoro prezidanto – li kriis post la kuranta Henriko.

Henriko jam estis en la preĝejo. La nokto metis sian sordinon sur la vivon kaj eĉ sur la morton. Ankaŭ la suferoj obtuziĝis. La preĝejo estis pli silenta ol kiam ajn dum la antaŭaj tagoj aŭ noktoj. Henriko paŝadis singarde. Centoj da liaj klientoj kuŝis sur la planko, sur improvizitaj kuŝejoj. Multaj ĝemetis, sed nur malofte iu ekkriis. Multaj okuloj estis fermitaj. La preĝejo estis laca. Kelkaj, kiuj ne havis gravajn suferojn kaj estis maldormaj, mute salutis la seriozan, malgrasan figuron en hela surtuto, mole balancanta sin en la obskura lumo de la meĉoj kaj kandeloj. Ĉe la altaro lumis petrollampo. La kuracisto staris tie kaj observadis malsanulon, kiu malgraŭ pli bonaj esperoj, subite perdis la konscion. Sed ankaŭ tie estis silento. Jam pasis duono de semajno post la batalo. La plej gravaj vunditoj jam finis sian vivon kaj tiu ĉi silenta nokto promesis iel la aŭroron de la vivo. En la simpligaj konturoj de la nokto la figuro de Henriko kreskis je iaspeca reganto kaj distribuanto de la vivo kaj resaniĝo. Sed li mem estis lacega, kaj dum li iris inter la malsanuloj, li duondormis. Tra la malfermita fenestreto de la sakristio vento movis la aeron de la preĝejo kaj ekzumigis la metalkadron de la fenestro. La malhela tono flugis rekte al Henriko kun la sonoj de la kanto:

Koko krias jam – ekmatenos jam!

* * *

Tiun nokton li dormis. Dum la tuta nokto. Sed lia dormo estis sonĝoplena kaj en liaj sonĝoj plurfoje revenis la figuro de la fremda soldato, liaj veturadoj inter la du generalstabejoj, tiu de Napoleono la III-a, sanga armeestro. Sed Napoleono estis tre afabla al li kaj promesis al li komandi tutan divizion al Afriko por helpi lin pri la negocoj en Mons-Djemilah. Napoleono diris al li rekte, ke tion li faras pro la flata libro, kiun Henriko verkis pri li, kaj pro la servoj de Henriko al la vunditoj. Ĉe tiu punkto li perdis la kontakton al la sonĝo; li nur rememoris, ke ĝi fariĝis inkuba galimatio. Lin minacis ia danĝero, kaj liaj piedoj radikiĝis al la tero, li kriis pro timego kaj ŝvite vekiĝis. Estis jam mateno.

V

Liaj fortoj tute elĉerpiĝis kaj li devis reveturi pli frue al Ĝenevo ol li planis. Li ne trovis sian lokon en sia hejmurbo. En li vivis ia kontraŭulo, kun kiu li konstante diskutis. Li diris al li, ke li jam faris sian devon. Li oferis ĉiun superfluan korpograson, monon, nervojn. Estas tute kompreneble, ke li ne povas meti sian tutan memon sur la pesilon de la devo. Li estas humanisto, sed li ne povas transdoni sin al la humanismo senmezure. Li timas la ekstremojn, lin timigas la ekzalteco, en kiun lin dronigis la okazaĵoj en la itala provinco. Li estas homo, ordinara, tradiciema, bonvola civitano, financa entreprenisto, bonmora, religia, samtempe liberala homo, kiu vivas ne sencele, sed klopodas al certaj idealoj de la homaro. Ĉu tio ne sufiĉas? Ĉu oni povas postuli pli de li?

* * *

Jam antaŭ ol li alvenis al Ĝenevo, lia sonĝo revenis. Dum iu vespero li estis laca, sed ankoraŭ ne estis tempo por enlitiĝi. Li ekkuŝis plenvestita sur la lito, preninte de la nekutime kaosa skribtablo sian biblion, kiu estis ĉiam en lia mano, kiam li iris al la malsanuloj por konsoli ilin. Li malfermis la libron ĉe la Evangelio de Mateo kaj komencis legi ĝin:

“Kaj kantinte himnon ili foriris al la monto Olivarba. Tiam diris Jesuo al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum tiu ĉi nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston kaj la ŝafoj de la grego diskuros. Tamen post mia releviĝo mi iros antaŭ vi en Galileon. Sed Petro responde diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos pro vi, mi neniam ofendiĝos. Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke en tiu ĉi nokto, antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Petro diris al li: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel malkonfesos vin. Tiel same diris ĉiuj disĉiploj.”

Kiel ĉiam ankaŭ lin kaptis la profundombraj bildoj, la simple grandioza arto de rakonto. Li daŭrigis la legadon kaj atingis la finon de la ĉapitro, rakontanta pri la okazaĵoj post la malliberigo de Jesuo:

“Kaj post kiam Petro eliris en la vestiblon, alia vidis lin kaj diris al la ĉeestantoj: Ĉi tiu estis ankaŭ kun Jesuo, la Nazaretano. Kaj denove li malkonfesis kun ĵuro: Mi ne konas tiun homon. Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis kaj diris al Petro: Vere vi ankaŭ estas el ili, ĉar via parolmaniero malkaŝas vin. Tiam li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis. Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris kaj maldolĉe ploris.”

La lastajn vortojn li jam legis tute dormeme, sed li ne tuj ekdormis. Li estis en intera stato. Li estis nek plene konscia, nek dormis, jam ne legante, li tenis antaŭ si la libron. Li vidis la biblian scenon, kiu fine transiris en sonĝon. En tiu sonĝo la fremda soldato identiĝis kun Kristo. La brakoj de la fremdulo estis etenditaj. Henriko staris en amaso da vunditoj kaj surtere kuŝis kadavroj. Jesuo paŝis pli proksimen al li kaj etendante la vunditan, kurbe krampan manon li montris al Henriko:

– Vi scias, kiu mi estas? Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min.

Post tiuj vortoj ekveis kaj ekĝemis la amaso. Henriko nun rimarkis, ke ili ĉiuj estas en la preĝejo de Castiglione, kaj de la altaro, kie Jesuo staras, ekfluas rivereto, miksita kun sango, al tiu loko, kie li staras. Li devis nun salti, sed liaj piedoj ne povis movi sin, kaj la fluo, glacie malvarma, komencis lavi liajn krurojn. De malproksime eksonis kanto:

Koko krias jam...

Kun dentgrinciga fortostreĉo Henriko ŝiris sin el la sonĝo. La nokto iĝis malvarma kaj li ektremis. Estis ankoraŭ frue, sed grize. Kun frostaj vibroj de la pala aŭroro aperis nova, pluva, pli malvarma tago. Henriko saltis de la lito, trinkis rekte el la karafo, rapide deĵetis siajn vestojn kaj kovris sin per la dika, provinca plumaĵo. La litvarmo solvis liajn tremojn kaj angoron kaj baldaŭ li ekdormis. Senmove kaj sensonĝe li dormis ĝis la nova mateno. La nokta sonĝo restis ekstere, sed tamen ĉeestante, same kiel la kuloj ekster la ŝirma reto de la fenestro.

* * *

Tio estis ankoraŭ en Lombardio, sed ankaŭ hejme, en Ĝenevo, en la gepatra domo, li timis la revenon de la inkubo. Tamen la unua nokto pasis trankvile, kaj li vekiĝis feliĉa. Sed poste lia humoro malboniĝis, ĉar li estis malforta, kiel post grava malsano. Lia unua rigardo al la spegulo timigis lin, pli forte en tiu ĉi medio ol en la batalregiono, kie li vidis nur similajn homojn. Lia haŭto estis griza kiel sablo kaj humida kiel argilo. Lia ronda vizaĝo ekhavis ost-kvadratan kadron. Estis vere agrable, ke lia familio ne estis hejme, ĉar li koleriĝis nur pro palaj aludoj. Li sentis, ke la atmosfero estas plena de erupciemaj vaporoj. Hieraŭ li renkontis nur sian plej aĝan fraton. Sed tiu ne povis resti kun li. Li estis pikema, malica kaj malafabla. Ili ambaŭ spiris pli libere, kiam la frato preskaŭ fuĝe forlasis la antikvan domon kaj veturis al sia familio. Henriko povis esti certa, ke almenaŭ dum unu semajno li estos sola en la domo. Nur la maljuna pordistino venis ĉiutage el la ĝardena dometo por purigi lian ĉambron kaj prizorgi lian manĝprovizon. Sed ankaŭ ŝi rimarkis, ke estas pli bone por ambaŭ laŭeble plej malmulte renkontiĝi.

Post la forveturo de sia frato Henriko dormis peze kun etaj intermitoj tutan tagon kaj tutan nokton. La sekvan tagon li faris nenion. Nu tamen: li desegnis sur granda papero amasojn da figuretoj duspecajn ĉe la du ekstremaj partoj de la papero. Unuflanke estis la aŭstroj, aliflanke la francoj. Poste li desegnis kanonojn en la anguloj kaj per subita streko per la krajono li komencis “pafi” al la kontraŭa flanko. Poste li metis flanken la tutan batalon kaj rigardis en la aero. La pordistino singarde alvenis, salutis, provis paroli kun li, sed ricevinte nur unusilabajn respondojn, ŝi foriris. Henriko ne rimarkis, ke lia tagmanĝo estis elektita el liaj plej ŝatataj manĝaĵoj. Dum la posttagmezo li dormis, kvankam maltrankvile, kaj nokte la inkubo revenis. Proksimume same kiel lastfoje. Kiam li vekiĝis, li estis tamen iel pli ripozinta ol antaŭe kaj sekve lia cerbo funkciis nun logike. Li estis ĉe la sama punkto. Li meditadis pri la milita ĉeno, senfina kiel la senfino mem. Li mueladis en si la samajn pensojn, kiuj siaflanke mueladis lin. Por la homoj de la nuna jarcento, kaj supozeble estos same post cent, eĉ ducent jaroj, la milito apartenas al la vivo. Ĝi estas fakto, eliminenda, sed ne eliminebla. Ĝi estas malamata, sed ĝi ekzistas. Ion oni devas fari tuj. Nun, en 1859! Pri forigo de la milito ankoraŭ ne estas eble pensi. Sed, ĉu ekzistas ebleco mildigi la malbenon, serĉi helpon kaj humanan prizorgon por tiuj, kiuj ne plu estas batalkapablaj, sekve ne plu danĝeraj al la militpotencoj? Nun la vunditoj pereas kiel muŝoj sur gudrita papero.

Lia cerbo laboris febre. En la nokto liaj pensoj ne ŝajnis paradoksaj. Oni devus anticipe interkonsenti, jes, la ŝtatoj devus interkonsenti pri humaneco por okazo de la milito. Stranga penso! Interkonsento por la okazo, kiam ĉiuj konsentoj disŝiriĝas. Nun li sentis, ke liaj pensoj komencas labori, ke li direktiĝas al aktiva celo. Li eĉ ne provis nun eskapi de tia aktiveco; li entuziasmiĝis. La ombroj kaj memoroj pri Solferino lin tute obsedis, sed ili nun ne inertigis lin, sed spronis la ĉevalon de lia fantazio. La bildo de la fremdulo sin denove kaŝis.

Matene li sentis sin forta. La vetero estis tre bela, kaj en la freŝa, diafana bluo malpeziĝis kaj malaperis ĉio embarasa. Apenaŭ li memoris la sonĝon, kaj kun la gutoj de la lavakvo li forskuis ankaŭ la noktan cerbumadon. Tiuj pensoj ne estis por la tago. Li vidis la vivon bela kaj inda por labori por ĝi. Labori por si mem, por la Entrepreno en Afriko. Nun, nun sekvos definitive la tempo, kiam li agos energie kaj persiste por antigi ekonomian potencon. Poste oni povos fari multe da bono.

Li decidis iri malsupren de la monto al la kajo. Li volis manĝi ion, trinki freŝan bieron kaj en la gastejo fari planon pri la komercaj aranĝoj de la tago. Morgaŭ li povos forveturi por kelktaga ripozo. Sed hodiaŭ li pruvos al si mem, ke li estas laborkapabla. Li havis bonan humoron, sed li ekamariĝis, kiam li rimarkis, ke facila duonsveno haltigis lin. Kvazaŭ li paŝus en la vakuon. Por tiu momento tio estis eĉ agrabla sento, sed tuj poste li ektimis. Ankaŭ tridekjaraj homoj povas ricevi apopleksion. Ankaŭ la spegulo de montra fenestro refutis ĉiun optimismon. Sed li obstinis kaj renkontante sian unuan konaton, li ridetis tiel afable, kiel eble. Samtempe li murmuris al si mem:

– Li nur ne haltu, ho, se li ne haltus!

Li havis bonŝancon. La konato rapidis, preskaŭ kuris. (Kompreneble, li kuras en sian oficejon, pensis Henriko.) Nun li elektis malgrandajn stratetojn por veni al la kajo, kaj iom post iom li recertiĝis.

En la eleganta restoracio li serĉis al si mahagon-koloran, duonferman loĝion. La maljuna kelnero ĝuste tiam forigis kelkajn glasojn kaj kruĉojn en la apuda loĝio, sed ekvidante lin, li tuj ĉesigis la purigadon. Ĝustiginte ŝiajn longajn lipharojn, la kelnero estimplene riverencis al li. Tiu riverenco estis iom pli rapida kaj pli substrekita ol ordinare. Tion Henriko rimarkis. Tio ne estis kutima saluto, sed iom soldateca esprimo de granda estimo pro ĉio en Solferino. Henriko estus preferinta, ke ĝuste nun neniu memorigu lin pri la abrupto de la pasintaj tagoj. Iom nelogike kaj impulse li diris al la kelnero:

– Sed nun mi ne venas el Afriko...

– Mi scias, sinjoro, sed tie estis eble eĉ multe pli varme. Ĉu vi permesas esprimi la danksentojn de simplulo pro viaj faroj?

La malagrabla sento forvaporiĝis. Henriko sentis kortuŝon. Tiu ĉi danko estis neatendita donaco. Varme li premis la manon de la blankharulo, kiu diskrete malaperis kaj sen plua vorto alportis al li la menditajn manĝaĵon kaj bieron.

Estis bona, refreŝiga nutraĵo. Henriko komencis ĝui plene la vivon. Li legis la tagan gazeton, kies gvidartikolo okupis sin pri la paco en Villafranca. Nu, li pensis, ankaŭ Napoleono havas pli grandan apetiton, ol la italoj konjektis. Li englutos Savojon kaj Nicon. Nu tamen, ankaŭ la italoj atingos sian celon – preskaŭ. Rapide pasis tuta horo. La biero estis bonega, sed li iĝis dormema, post kiam li trinkis la duan glason. Li fumis dikan, bonodoran cigaron, kaj faris kelkajn notojn pri la personoj, kiujn li volas viziti antaŭ la forveturo. Li rigardis sian antikvan orhorloĝon kaj aranĝinte la pagon, li decidis foriri. La stariĝo estis pli komplika afero ol li supozis. Same la ekiro. La restoracio intertempe pleniĝis kaj li sentis sur si ĉies rigardon. La pordo estis rimarkinde malproksima. Estus skandalo, se mi falus. La pordo de la restoracio estis malfermita, kaj de la lagbordo enfiltriĝis optimismaj tonoj de blovorkestro. Por ne rimarkigi, ke la biero kaj la malsano tiom malfortigis lin, li haltis sub la preteksto de la reekbruligo de sia cigaro. Li apogis sin al la vando de loĝio. Malantaŭe estis alia loĝio kie sidis du viroj. Li konis unu el ili; tiu estis korpulenta, laŭtvoĉa grandkomercisto. Li estis fama pro siaj senindulgaj metodoj en la komerca vivo. La alian viron Henriko ne alrigardis; li ne estis konato. Kiam Henriko preterpasis la loĝion, ili parolis pri la milito kaj laŭte ili pritraktis la komercajn ŝancojn post ĝi. La bierŝaŭmo treme hezitis sur la lipharoj kaj la barbopinto de la ruĝa, pufa vizaĝo.

Nun, kiam li haltis por fortigi sin por la sekvaj paŝoj, li ne estis jam videbla por ili. Li jam volis daŭrigi sian vojon, kiam la flustrigita, tamen sufiĉe aŭdebla voĉo de la korpulenta komercpotenco haltigis lin:

– Li parolas pri mi...

La korpulentulo ricevis tusatakon, dum kiu la vortoj eksplodis el li eĉ pli laŭte:

– Lin? Lin mi konas persone... Aĥ-ĥe... Diablo prenu tiun ĉi tuson... Lia nomo estas Dunant... Kion vi diras?... Ne... Por komercaj rilatoj mi ne rekomendas lin. Vi scias... aĥ-ĥe... liaj larmoj falas senĉese... Kompreneble ankaŭ vi legis lian leteron en la gazeto... Financgenio kun senĉesa larmfonto... Kial li ne rekuras al la panjo mamsuĉi?... Ĉu vi aŭdis ion simile siropan?

Henriko ne plu povis levi la piedojn, ili iĝis pezaj kaj rigidaj. Li sentis la kolapson de la fortoj kaj samtempe furiozon. Li volis reiri al tiu dika gruntulo por instrui al li ĝustan tonon kaj konvenan konduton, kaj tion li volis fari per insultoj, krioj, eĉ per batoj, sed li subite malfortiĝis tute, ke li havis nur tiom da ombro de la fortoj, ke li povis eliri al la kajo kaj ekstere kolekti sian energion kaj pensojn. En la proksima parko amaso da senzorgaj homoj ĝuis la varmon kaj venteton kaj incite gapis al la rando de la horizonto, kie la du bluaĵoj kuniĝis, la akvo kaj la ĉielo. Sed Henriko estis malfeliĉa. La panoramo ne interesis lin. Li staris kaj jam nun li sciis, ke li ne reiros al la gastejo, ĉar lia tradiciemo protestis kontraŭ la penso de publika skandalo, sed la furiozo tamen laboris en li kaj postulis por si viktimon. Lia furiozo volis manĝi homon hodiaŭ. Kiun? Li jam komencis vidi la konturojn de lia fato: li ne plu povos esti plenrajtulo en la komerca socio. Sed tien lin tiras lia ambicio. Kial? Ĉar li malkaŝis, ke liaj larmoj povas fali; ĉar li havas amfibiajn interesojn, praktikajn kaj idealajn. Vane li provos doni sian tributon al la imperiestro kaj ankaŭ al la papo... Se tiu klaĉulino, tiu pia grafinaĉo... nun li trovis la viktimon por sia kanibalismo... al tiu piulino estas facile sidi en sia palaco kaj disĵeti kelkajn erojn el la riĉego kaj konduti kiel patentita pastrino de Dio mem. Ŝi, tiu ĉi vulpino kaŭzis la tutan katastrofon; ŝi, kiu rapidis publikigi lian leteron, tiun malbenitan leteron, en la gazetoj sub la preteksto de helpopeto kaj, pro antagonismo al nesufiĉe aristokrata burĝo, puŝis lin en la bankroton. Kion li faris, kaj kiom li oferis, tio interesas neniun. Kiel povus kompreni tiu ĉi hordo ĉi tie, ke negoculo kun laŭmoda vangbarbo kaj dika orĉeno povas veni en la situacion de senpova ploro – pro aliaj. Estas frenezige nur pensi pri tio, kion li vidis. Kiel malfeliĉa ideo estis sekvi la vojon de Napoleono al Solferino.

Li volis veturi per fiakro al la palaco de la grafino, sed li ne tuj trovis okupeblan veturilon kaj sekve lia nerva malpacienco ekirigis lin piede. La motoro de la furiozo pelis lin kaj donis al li forton. Post haltoj kaj dum monologoj li venis al la eleganta domo de la grafa familio.

VI

La sceno tre, eĉ tro rapide finiĝis. Sed ĝi estis intensa. Ĝi komenciĝis per la afabla kaj sensenca vortplaŭdigo de la grafino. Ŝi estis afabla kaj agrabla sinjorino, sed tion Henriko nun ne emis akcepti kiel fakton. Por li ŝi estis insida kaj ruza malamiko. Sed ŝi rimarkis nenion kaj per la lingvo de la societa formalismo esprimis sian bedaŭron, ke la pasintaj semajnoj videble lacigis sinjoron Dunant. Ŝi esprimis siajn varmajn dankojn pro ĉio, kion li faris, kaj tial, ke li donis al ŝi okazon por helpi la suferantojn. Post tio estis silento. Henriko ne respondis kaj la grafino demandis lin pri liaj planoj.

Tiam eksplodis la skandalo sen ia averto. Henriko kondutis kiel frenezulo; li riproĉegis, li estis maljusta kaj senindulga, li batis la tablon kaj kondutis tiel, kiel ĝis nun neniu en tiu ĉi domo, kie tapiŝoj kaj remburitaj foteloj, dikaj, iom pezaj kurtenoj kreis atmosferon de iom prema kaj nenatura diskreteco. La grafino rigidiĝis kaj vere ne sciis, kion fari, sed mem Henriko helpis ŝin. Lia forto ne estis vera forto; rapide li inertiĝis kaj la veziko de la rapide plenblovita furiozo same rapide platiĝis, dum la grafino same retrovis sian dignon kaj sentis, ke ŝi ne plu devas timi la “malfeliĉan ekzaltulon”, kiel ŝi bonvole nomis lin. En rondaj frazoj ŝi klarigis, ke sinjoro Dunant mem petis publikecon por sia letero, kaj kvankam ŝi certagrade komprenas, ke la ekscitita animstato (kun iom pli varma, tamen ne pardondona akcento) kulpas plejparte pro tiu ĉi malagrabla sceno, feliĉe sen atestantoj, ŝi tamen ne trovas komprenebla lian konduton. Ĉar ŝi nun pro kompreneblaj kaŭzoj ne fartas tute bone, ŝi certe ne surprizos sinjoron Dunant per la peto, ke li afable, sed senprokraste forlasu ŝian hejmon. Kaj Henriko subite trovis sin ekstere.

Nun mi estas preta, li pensis. Sur la strato li renkontis komerckonsilanton Mann. Li rapide ordigis sin interne kaj ekstere kaj eliris tre ĝentile:

– Humilan saluton! (sed interne li grincigis siajn impulsojn).

Li reiris al la hejmo. Tie li iris, nur iris de muro al muro, de muro al muro. Li komprenis, ke li faris krudan eraron jes, ankaŭ kontraŭ la grafino, sed precipe kontraŭ si mem. Pri la grafino verdire oni ne povis pensi tiel multe. Ŝi estis tiel memkompreneble supereca, ke oni facile komprenis, ke ŝi trovis sian pozicion. Sed li devas savi sin, tion li sentis. Li devas malhelpi la konsekvencojn de tiu ĉi stultaĵo. Li devas klarigi kaj rebonigi la aferon. Per du manoj, li forte prenis la kverkseĝon antaŭ la skribotablo kaj puŝis ĝin tiel forte malantaŭen (por havi lokon por eksido), ke la seĝo renversiĝis. Preskaŭ pente li restarigis ĝin kaj komencis skribi:

“Mi petas vin, Grafina Moŝto, pardonu min pro tiu momento de plena sinforgeso... Mi povas senkulpigi min per la terura nervostato, kiu forgesigis al mi eĉ tion, kion mi skribis al vi. Mi ne povis ankoraŭ retrovi min...”

Post tio li estis plene laca. En la unuaj momentoj eĉ la kanapo ne povis ripozigi lin, sed baldaŭ li ekdormis. La lasta penso pri la grafino, la venka bonfarulino, kiu forigas lin el la grupo de la privilegiitaj bonfarantoj, transiris en la sonĝon. Li denove estis en la preĝejo de de Castiglione kaj vidis la altarparton, la fremdan soldaton kun sia Kristovizaĝo. Nun li havis tutan mentonon kaj barbon, kvankam sangsaturitan. La staturo de la fremdulo altiĝis, kaj malgaje, ne minace, li diris al li:

– Antaŭ ol la koko krias...

Henriko serĉis la grafinon. Jes, ankaŭ ŝi staris tie antaŭ la amaso. Ĉar la preĝejo estis plena de vunditoj. Ŝia mieno estis kolera kaj subite, akre ŝi ekkriis:

– Rigardu lin! Jen, Dunant! La perfidulo!

Tiam la sangodoro penetris en la nazon de Henriko kaj rivereto kun sangmiksita akvo ekfluis al li. Centoj da voĉoj kriis la kanton antikvan kun la jena modifo al li:

Perfidulo li, perfidulo li...

La kanto finiĝis. Kaj ekstere akre, klare ekkriis la koko.

VII

Lia kapo estis plena kaj peza de la sonĝo. Nun li komprenis tute klare, ke li devos iri malfacilan vojon. La premo de la sonĝo jam forlasis lin. Li residiĝis al la skribtablo kaj apogis sian kapon per la kubutoj. Li sciis pri siaj malfacilaĵoj, sed li ne sciis, kiel malfacila estos tiu vojo. Li ne sciis, ke li ne estos tio, kio li volas esti: sukcesa kaj bonprospera negocisto, sed male: li bankrotos. Li ne estos direktanto, sed direktato, kies piedoj estas eraremaj, sed kiu povos vidi celon kaj rezulton, tamen ne la finan celon kaj ne la finan rezulton. Lia plezuro estos mankohava, ĉar mem la Tasko ne lasos al li la ĝojon de la faro, almenaŭ ne tempon por la ripozo. Lia vivo estos plena de agitiĝo, batalo, rezultoj, kiujn tuj bagateligos malsukcesoj. En tiu momento li ne povis pensi pri tiuj ĉi aferoj kaj li ne sciis, ke post ĉio lia nomo tamen klare kaj bele leviĝos el la profundo. Li sciis iom, sed estis multo, kion li ne sciis. Li sentis – feliĉe – nur tiom, ke li devas iniciati ion nekutiman, organizon en la signo de la torturita humanismo. Li pensis pri la ruĝo de la sango kaj pri la kruco de la kompato kaj malklare aperis en lia menso la estonta simbolo: la ruĝa kruco. Sed ju pli vekiĝinta li estis, des pli klare li sciis, ke li estas homo kaj ke li perfidos la Idealon multe pli ol trifoje, ĉar homoj ne propravole elektas la vojon de la apostoloj. Mallume li konjektis, ke lia vivo ne estos tiu de la senzorgulo, sed li ne sciis, ke li perdos sian tutan havaĵon kaj poste ankaŭ la emon por la posedo; ke li ploros ĝoje-dolore. Ĉio ĉi kirliĝis en la nebulo de la vekiĝo. Sed li pensis pri la vortoj:

“Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris kaj maldolĉe ploris.”

Ankaŭ Henriko Dunant ploris maldolĉe.

Estis peza, komplika, multingredienca vira ploro.

Rimarko de la aŭtoro

Tiu ĉi rakonto tute ne aspiras ian biografian precizecon. Kun la biografiaj faktoj miksiĝas tute fantaziaj elementoj. La rakonto ne celas esti tendenca en la kutima senco de la vorto; ĝia celo estas en iu maniero rekonstrui la momenton, kiam nobla homo kun virtoj kaj ankaŭ malfortaĵoj staras antaŭ la momento de la decido.

“Fajron sentas mi interne – vivi ankaŭ mi deziras” diris Zamenhof en Mia penso; ankaŭ Dunant havis similajn sentojn. Ĉe Zamenhof la ordo de la du kontrastoj estis tio, kion prezentas la poemo; Dunant origine eble sentis la kontrastojn en inversa ordo:

Vivi ankaŭ mi deziras – fajron sentas mi interne..., sed tio iom post iom malgraviĝas en la nobliĝo de la interna fajro kaj restas nur la sola, bela faro, la iniciato por la humanismo dum la transira epoko de la homaro – la Ruĝa Kruco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.