La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOKO KRIAS JAM!

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LUMDIBOĈO KAJ LUMOFASTO

Por sudeŭropano la plej speciala sensacio estas la helaj, blankaj noktoj de la nordo. Mi memoras pri nia unua loĝejo en miniatura urbeto ĉe la bordo de la maro, kie ni loĝis en bela vilao de nejuna laboristo. Ĉio estis nova por ni, la maro, la golfo, la riĉeco kaj trankvilo de la urbeto, la fakto, ke laboristo povas loĝi en moderna, praktike kaj lerte provizita vilao, havi kvar ĉambrojn en la partero kaj du en la supra etaĝo, kie ni loĝis; la senemfaza amikeco de la homoj, sub kies afabla bonvolo oni sentis ian sinizolemon, tamen kun klara kolektiva volo, sento kaj absoluta disciplino. Ĉio, kion ni vidis, estis diferenca de tio, al kio ni kutimiĝis: la alloga silentemo de la arbaroj kaj homoj, kiuj lastaj esprimis sian diraĵon en malrapide eligitaj, longpaŭzaj frazoj. Jam pasis multaj jaroj post tiu ĉi unua renkonto al la lando kaj ĝiaj filoj; la vibro de internaciaj inferaĵoj eble ne lasis tute seninfekta la kristalklaran nordan atmosferon, sed ĝis plue, kun kalkulo de ĉiuj plusoj kaj ankaŭ kun la minusoj, oni konservas sian malnovan pozitive laŭdan kaj eĉ admiran opinion pri tiu ĉi lando, kiu ne senpene konservis la pacon dum unu jarcento kaj duono kaj la rezultojn de saĝe konstruita socia evoluo. Dramaj okazaĵoj povas krei tute novajn aspektojn, sed ni esperu, ke la tuta mondo kaj sekve ankaŭ Svedlando evitos la timatan uraganon.

Tiam – ĉirkaŭ 1930 – Skandinavio estis vera paradizo, tute neverŝajna al migranto, kiu alvenis el la malriĉo kaj maltrankvilo de suda Mez-eŭropo. Miro, admiro, plezuroj, ĝuo kaj kelkfoje ankaŭ aliaj surprizoj, precipe gastronomiaj, sensaciigis niajn tagojn. Ni ekloĝis aŭtune en la ĵusmenciita vilao. Mi kontraŭstaras la tenton kaj ne rakontos pri ĉio, kion ni spertis, sed nur pri tiuj detaloj, kiuj havas kunligon al la titolo de tiu ĉi rakonto. Niaj ĉambroj estis belaj kaj meblitaj kun puritane simpla, rektlinia, sed laŭcela kaj plaĉa solideco. Ni laŭdis la nordan distingemon, sed en unu detalo ni trovis nekompreneblan kontraŭdiron. En unu el la ĉambroj, kiun ni uzis kiel dormoĉambron, la rulkurtenoj estis nigraj. Kiam oni kovris la fenestron per ĝi, la ĉambro aspektis tute blinda. Tio ne estis bela. En kelkaj rilatoj la svedoj havas strangan guston; ni formulis nian prijuĝon kaj ŝanĝis la nigran rulkurtenon kun la blanka de la kuirejo, kies fenestro direktiĝis al la okcidento. Ni ĝuis la kristalan vintran atmosferon de la norda sveda urbeto ĉirkaŭ la mezo de la Botnia-golfo, kaj bone komprenis, kial la svedoj, kiuj dank’ al siaj senfinaj arbaroj ne havas hejtzorgojn, tiel unuanime atendas la neĝon kaj la veran vintron. Sed nun nenion pri tiu ĉi temo. Ni atingis la komencon de la nova jaro, ni atingis la mezon de marto, kaj ni rimarkis, ke nia dormo pli kaj pli mallongiĝas. La suno aperis nekutime frue kaj pli kaj pli fervore frue kaj ĝi facile venkis la blankan kurtenon kaj ankaŭ nian dormon. En majo la nokto jam preskaŭ tute malaperis kaj en junio-julio restis el ĝi nur du-tri mallumaj horoj, similaj al la sudeŭropa komenco de la vesperkrepusko, kiam ankoraŭ steloj ne estas videblaj. Tio ne estas nokto, sed ia facila nebulvualo sur la bela vizaĝo de la naturo. Sed tiun ĉi evoluon ni ne atendis kun kunmetitaj manoj, sed jam antaŭ aprilo ni reŝanĝis la blankan rulkurtenon al la nigra el la kuirejo por certigi al ni nian propran nokton. Ĉiukaze ĝi mallongiĝis de si mem: Oni promenis longe en la sentempa vespero kaj kolektis konvalojn; kiam oni kredis, ke jam estas la naŭa, estis jam la 11-a.

La sennoktaj, someraj tagoj – dum la lastaj jaroj ili eĉ ne estis varmaj, kiel pli frue – en normalaj jaroj donas multe da sunlumo al la sunsoifantoj. Sed post la lumdiboĉo sekvas la lumfasto; estas almenaŭ tri monatoj vintre, kiam la suno neniam venas eĉ proksimen al la zenitpunkto de la ĉielo, kaj inter la tagiĝo kaj vesperiĝo ne pasas tro multaj horoj. Eĉ en la pli sudaj partoj de la longa lando – rigardu la geografian karton – jam ĉirkaŭ la kvara horo vesperiĝas, kaj ju pli norden oni veturas, des malpli longa estas la tago. Tute norde, ĉe la plej norda urbo, Kiruna, super la polusa cirklo, en la fino de la jaro jam iom post la tagmezo mortas la suno; ĝia sango ruĝigas la blankajn neĝkampojn kaj dezertajn montojn. En la subita noktiĝo oni sentas tie dudimensian finon, finon de la tempo kaj finon de la geografia mondo.

La geografiaj faktoroj signifas multe en la vivo. Antaŭ ne tre longe la svedoj ankoraŭ ĉe nura kandellumo atendis la novan, mallongan vintran tagon, kaj la finon de la malluma periodo, kaj vane la lando de la vikingoj estas nun unu el la plej elektrizitaj landoj: la frue alvenanta nokto premas la homan animon kaj vekas en ĝi la sopiron al la lumo, kiu komencas kreski en etaj proporcioj nur en la fino de la jaro. La lando estas moderna, industria, sed ĝin karakterizas la kontrasto: tradiciemo en ĉiuj sociaj klasoj. Tiu tradiciemo grandparte trovas sian originon en la neŝanĝebla forto kaj nevenkebla ekstremeco de la natura potenco. Ĉirkaŭ la lumplenaj domoj kaj dometoj estas la stelriĉa, sed longa, nigra nokto, en kies vasto eĉ la elektraj lumgloboj de la stratoj sentas sin orfaj, frostantaj, elmetitaj al la krudaj, nebrideblaj naturaj fort-impulsoj. Sudlandano ne povas tiel sopiri la lumon kaj printempon kiel nordano.

Tiun ĉi lumsopiron esprimas la t.n. Luĉia-festo, kiu estas tute ĝenerala, kaj en grandaj trajtoj egale solenata en ĉiuj familioj, en ĉiuj organizoj, korporacioj.

Luĉia estas norda fratino de Sankta Luĉia en la plej suda parto de Eŭropo, sed ŝi havas ian foran parencecon al iu pagana pastrino, kiu poste vulgariĝis je megero (= sorĉistinaĉo) kun aŭguraj kapabloj. (En Hungarlando Luĉia ne estas sanktulino kaj ne simbolo de lumo, sed tia sorĉistino, kiu precize noktomeze inter la 12-a kaj 13-a de decembro antaŭdiras la sorton de la demandanto, se li aŭ ŝi severe tenas sin al tre severa rito, kiu estas tiel komplika, ke oni ne povas ne erari pri ĝi.) La rito de la Luĉia-festo ankaŭ ĉi tie estas supozeble antaŭkristaneca, sed kunigita kun nuanceto de sanktula kulto. Luĉia estas la simbolo de la revenanta lumo. Ŝi, la sanktulino, alportas la lumon. La enkorpigantoj de la simbolo estas junaj virinoj, infanoj aŭ plenkreskulinoj en la familio, en societoj, en urboj, ĉe entreprenoj, kiuj havas sian propran lumportantinon, La festo okazas dum la nokto de la 12/13-a de decembro, aŭ ĉe organizoj, laborejoj dum la tago.

En la kadroj de la familio la tradicia aspekto de la Luĉia-festo estas, ke dum tiu nokto en la plej fruaj horoj, kiam la nigro de la nokto ankoraŭ ne regas kun absoluta forto, la Luĉia de la domo vestas sin en longan, blankan robon, en iaspecan interaĵon: ĝi jam ne estas noktĉemizo, sed ankoraŭ ne estas robo. Belan, sveltan figuron ĝi similigas al anĝelo. Sur la plej ofte orbukla, blonda kapo trovas lokon metala krono, kies metalan skeleton kaŝas abiobranĉetoj, ornamitaj per brilaj steloj, kaj tri-kvar kandeloj. Nuntempe oni sekurigas la portantinon de la krono kun la brulantaj kandeloj aŭ tiel, ke ankaŭ ĉe la meza parto de la krono estas metala ŝirmilo por la kapo, aŭ ke la kandeloj havas elektran lumon. Luĉia alvenas nokte, tre solene. Ŝi kantas la italan popolkanton Sankta Luĉia kaj ceterajn kantojn kaj servas kafon al la familianoj.

Kafon, jes. La kafo estas la nacia trinkaĵo de la svedoj. Maljunaj svedinoj certe konsiderus natura, se en la Patro-Nia oni preĝus: “Donu al ni nian ĉiutagan kafon!” La kafo – pura kafo kun aŭ sen sukero, kun aŭ sen kremo, sed neniam kun lakto – estas la ĉefa gastronomia plezuro ĉe kutimaj invitoj, kaj por meza svedo 6-8 tasoj da forta kafo, kiel kutima taga porcio, apartenas al la vivo. Se okazas io eksterordinara, geedziĝo, aŭ enterigo, la porcio pliobliĝas. Estas tute nature, ke ankaŭ Luĉia servas meze de la nokto kafon, bonodore vaporantan sur bele ornamita plado, inter freŝbakitaj kukoj. Inter la kukoj estas unu speco, kiu indikas la parencecon de la sveda Luĉia al la maljuna sorĉistinaĉo en Hungarujo, t.e. la t.n. Lunja-kato, iom katforma kuko kun sekvinberaj okuloj. Kiel sciate la kato nepre apartenas al la akcesoraĵoj de ĉiuj normale provizitaj sorĉistinoj kaj en iu maniero ĝi verŝajne iĝis same emblemo de nordaj feinoj kaj sudaj sorĉistinoj.

* * *

Mia amiko, kiun ni nomu pro simpleco Aleksandro – mi ne kuraĝas uzi lian veran nomon pro baldaŭ kompreneblaj kaŭzoj –, atingis tiun ĉi nordan landon unu jaron pli frue ol mi kaj havis precize tiom da scio pri la svedaj kutimoj kiel la aliaj sudeŭropanoj. Mi mem havis pli da scio pri tiu ĉi temo en la tempo de mia alveno, ĉar ĝuste Aleksandro avertis min kontraŭ diversaj eventualaĵoj. Li venis al la lando dum iu pluva septembra tago, kaj dum la svedoj sopiris al la vintra neĝo, li redeziris la someran varmon.

Venis oktobro kun la unua neĝo. Tiutempe li forlasis sian pli sudan agadejon kaj komencis fari prelegojn kaj ĉefe kursojn en la pli norda parto de la lando. Komence de decembro li estis en Vermlando. Vermlando estas gubernio kun nord-klimata karaktero, kun densaj, profundaj, altrokaj arbaroj, idiliaj lagoj, kiujn vintre neĝo kaj glacio kovras, kaj kun pitoreskaj, ruĝaj domoj, kiuj vigligas kaj intimigas la silentan, blankan-verdan regionon. La homoj de Vermlando distingas sin per malpli da rezervemo ol la plej multaj svedaj homtipoj, ili estas ŝercemaj, ilia fantazio flugas ofte preskaŭ same vigle kiel tiu de la sudlandanoj. Spite la moderniĝon de la industrio la tradicioj vigle vivas en tiu ĉi landparto, proksimume same, kiel en la plej proksima norda, najbara provinco, Dalekarlio.

Aleksandro havis malfacilan tagon la 12-an de decembro. Li havis du prelegojn en lernejoj, donis intervjuon al la loka gazeto pri si mem kaj pri la temo de baldaŭa publika programo. Poste li iom preparis la prelegon, skribis leteron, provis sin komprenigi kun la domanoj, sed la patro, metallaboristo, ne estis hejme; li laboris posttagmeze kaj nokte. Li estis la sola el la familio, kiu relative bone parolis Esperanton. La familio cetere ne estis malgranda; la geedzoj havis tri infanojn. La edzino estis natura, bonhumora sinjorino, kiu reduktis la materialon de la homa lingvo al dekduo da gestoj, kiujn Aleksandro provis diveni kun ne tre granda sukceso. El la infanoj du estis malgrandaj, unu el ili eĉ tre malgranda ankoraŭ ne kvarjara knabino, kiu tamen mirinde bone parolis la svedan lingvon. La knabo estis jam multe pli aĝa, sed ankaŭ kun li oni ne povis paroli. La tria infano estis ĉarma kaj kompleksoplena fraŭlino. La kompleksoj parte dependis de la aĝo de la junulino, kiu jam ne plu estis infano, sed iom ankoraŭ mankis al ŝi ĝis la plena aĝo, parte estis atribueblaj al la fakto, ke eksterlandanoj tiutempe estis maloftaj birdoj en la lando kaj sekve ege respektataj; fine ilin motivis la fakto, ke ŝi estis nur komencanto en Esperanto kaj sekve ĉiu aparta frazo, dirita en Esperanto, ekflorigis hontrozojn sur la delikata haŭto de ŝia vizaĝo. Aleksandro estis tute nova gasto kaj la interrilatoj estis reduktitaj al substrekita mimiko, gestoj kaj rideto, kiujn nur escepte interrompis dirita frazo:

– Bonvolu trinkas kafo – ĉar svedoj principe estas murdantoj de la akuzativo, kaj komencantoj ne komplikas sian diraĵon per la infinitivo.

Vespere, Aleksandro, kiu jam delonge ne estis libera, iris al kino, rigardis senkomprene svedan filmon; li iĝis dormema. Elirinte li refreŝiĝis kaj ĝuis la sekan, steloriĉan, malvarman nokton, kiun misterigis la transkuraj, rapidaj, nervozaj vibroj de arĝentkolora norda lumo. Post la naŭa kaj duono li retiris sin en sian ĉambron.

Li ricevis kiel gastĉambron, la grandan ĉambron de la familio. Tie estis la ĉie trovebla telefono, la librobretaro kun lede bindita kompleta enciklopedio kaj aliaj libroj, centra hejtado kaj aliaj luksoj, kiuj en tiu tempo estis simple ne kompareblaj al la laboristaj loĝejoj de la sudaj landoj, kaj ankaŭ nun ili estas eksterkonkursaj en komparo kun preskaŭ ĉiuj landoj. Li iom pripensis la diferencon inter tiu mondo, kiun li ĵus forlasis, kaj tiu ĉi; iomete li aŭskultis la radion, iom li provis skribi, sed li estis dormema kaj tuj post la deka horo li komencis sian heroan kaj nekonscian batalon kontraŭ la sveda lito. Aleksandro estis alta, iom korpulentema, nervoza juna viro. Hejme li kovris sin per plumkovraĵo, kiu obee sekvis la formon de la korpo, kaj la kapo ripozis sur pluraj dikaj plumkusenoj. Ĉi tie la lito estis mallarĝa, la kuseno estis diminutive eta kaj nur unu sola. Anstataŭ la plumkovraĵo oni uzis plurajn lankovrilojn, kies randon oni metis sub la matracon, tiel, ke la aranĝo similis al sako, kies plej interna parto estis la suba kaj supra littukoj. Trankvilsanga svedo eniras vespere en tian sakon kaj matene li forlasas la sakon en la sama stato. Male: impulsa sudlandano rotacias en la lito dum la tuta nokto kaj sekve la linaĵoj kaj lanaĵoj parte kuntordiĝas laŭ tute komplika maniero (se entute oni povas nomi tian kaosecon “maniero”), parte ili malaperas en la diversaj anguloj de la ĉambro. Mem la dormanto informiĝas nur nerekte pri la stato de la aferoj. Aleksandro ekzemple sonĝis, ke oni forŝtelis liajn vestojn kaj metis lin sur la plej nordan punkton de la Norda Poluso. Intertempe li vekiĝis kaj provis fari ian improvizan ordon – sensukcese – kaj denove ekdormis kaj daŭrigis sian batalon kun la norda vento kaj arkta frosto, kontraŭ kiuj li vane knedis kaj tordadis la restantajn litkovraĵojn. La kuseno jam delonge malaperis sub la lito.

Iom post la 3-a horo matene, pli ĝuste, meze de la nokto, Vera, la menciita juna fraŭlino, transformis sin kun helpo de la du infanoj, kiuj volontege oferis la reston de la nokto; ŝi transformis sin je Luĉia. Ŝi surprenis la longan silkan Luĉia-robon, sur sian talion ŝi metis arĝente brilan zonon. La Luĉia-krono eĉ pliĉarmigis la delikatan vizaĝon, la ĵus muelita kafo ekbolis, la kukoj estis freŝaj kaj odoris alloge. Ŝi metis ĉion kun la tasetoj sur pladon, metis sur ĝin la kafujon, kaj la juna generacio okupis sin pri la malfermado de la pordoj. Mi ne forgesu mencii la tri kandelojn, kiuj anoncis per sia lumo la alvenon de la printempa lumo kun harmonio al la printempa aperaĵo de la juna knabino.

Aleksandro samtempe daŭrigis sian senesperan sonĝon kaj atingis tiun staton, ke li estis frostmortonta ĉe la poluso. Ankaŭ li havis longan dormĉemizon, kvankam malpli poezian ol la junulino, sed ankaŭ ĝi ne multe helpis la trodorlotitan korpon de la junulo. En tiu stato li estis, kiam la geknaboj larĝe malfermis la du alojn de la malhela ĉambro kaj la etere delikata Luĉia kun sia brulanta kapornamo kaj kun sia bonodora kafo enpaŝis kaj la graciaj, maldikaj lipoj arĝentsoprane ekkantis la – Luĉiakanton – esperantlingve al la honoro de la gasto, kvankam kun iom da misprononco de norda komencantino:

Sur la mar’ brillas stel’ de ardjento, dolĉe favoras ondoj kaj vento, dansas la barko kiel folio. Sankta Lusio, sankta Lusio!

Aleksandro vekiĝis el sia inkubo kaj en la fono de la ĉambro li vidis malfacile, solene proksimiĝintan anĝelon. Lin regis ankoraŭ la spirita obtuzo de la sonĝo kaj mi denove volas substreki, ke li havis nenian scion pri la Luĉia-kulturo. Kion li povis pensi? Lia koro ekpulsis kun subita forto. Lia cerbo provis eklabori kaj fari konkludon. Sed pri kio li povis konkludi?

– Mi mortis – li pensis – kaj jen la anĝelo en blanka robo, kun kandela lumo sur la kapo, kun ĉiela kanto sur la lipoj.

La kafon li ne rimarkis, sed li pensis pri siaj antaŭaj duboj koncerne la ekziston de la anĝeloj. Li estis liberpensulo. Kiom li pagos nun por tio?

Kiam li atingis tiun ĉi penson, kaj tion li faris dum kelkaj sekundoj, li komencis akre protesti kontraŭ la tro frua morto. Malgraŭ la tre agrabla aspekto de la anĝelo, li ne sentis sin ankoraŭ matura enpaŝi la ĉielan juĝejon. Sed kion oni povus fari? La anĝelo jam estis preskaŭ ĉe lia lito, kie li kuŝis reviviĝinte post sia funebrinda morto kaj ŝi kantis:

– Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

Aleksandro ekŝvitis; lia angoro ricevis gigantajn mezurojn kaj ĝi ekstimulis lin krii, kriegi. Ĝi ekpikis liajn membrojn, kiuj subite reaktiviĝis, kaj Aleksandro saltis el la lito kaj komencis kriegi:

– Helpon, helpon!

La trankvile bela, tradicia bildo de la Luĉia-nokto subite transformiĝis al kompleta surrealismo, kies enigmon neniu povis solvi pro momenta tempomanko. La granda figuro de Aleksandro moviĝis kun tia rapideco, ke liaj kapo kaj membroj kvazaŭ pliobliĝis. Luĉia perdis sian tason kaj povis kapti nur la kafujon, kies brunnigra enhavo lasis larĝan, longan makulon sur la neĝkolora Luĉia-robo. La kanto subite ĉesis kaj la infanoj komencis laŭte ploregi. Nur la kandeloj restis seriozaj kaj rigidaj. Ili ne falis en panikon kaj daŭre brulis sur la kapo de la fraŭlino, feliĉe! La tuta domo mobiliziĝis kaj la patro forblovis la lumon de la kandeloj. Neniu komprenis ion, kaj daŭris tre longe la komprena kaoso, pri kiu eĉ Zamenhof mem ne estus povinta helpi.

La 14-an de decembro Aleksandro perletere informis min pri la strangaj kutimoj de la Luĉia-nokto kaj avertis min: se iam mi venos al tiu ĉi lando, preparu min dum la tuta jaro al la teruraĵoj de la Luĉia-nokto.

Jen mi transdonas mian utilan scion al la afabla leganto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.