La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOKO KRIAS JAM!

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA SEKRETO DE LA BANKO

– Finfine laboro, kaj imagu eĉ en la hipoteka branĉo! Tagsalajro sed ne malbona. Kiel malsata mi estas. Kion vi kuiris, terpomsupon, vermiĉelojn kun papavo, bone? Jes, ĉe bankiero Flav... jes – Gabrielo respondis en ĝoje abruptaj frazoj al sia edzino, dum li lavis la manojn en la malgranda kuirejo.

– Li estas ĝentila vangbarbulo – li daŭrigis. Vi scias, tia hejma kopio de anglaj monlordoj. Li rigardas en la nenion kaj rimarkas ĉion.

Kelkajn jarojn post la unua mondmilito en militperdinta lando oni devis konsideri laboron en sia propra intelekta fako kiel grandan loterian gajnon; por Gabrielo ĝi estis multe pli, vere alta loteria premio. Dum longa tempo li estis malsana kaj poste senlabora. Sed nun, nun ili satiĝos, la zorgoj ĉesos, la vivo estos trankvila, paradiza.

* * *

Sur la fasado de la granda ludomo fieris giganta abelujo kun kolosaj literoj. Familia Banko FLAV. Kiel granda banko! pensis la neinformita preterpasanto. Sed vere la banko okupis nur malgrandan parton de la domo. Por kunligi kaj harmoniigi la kontraston inter la ekstera ŝajno kaj la interna fakto, en ĉiu direkto apud la pordo ĉe la dua etaĝo, kie la banko havis sian kontoron, amaso da tabuloj, indikiloj, vojmontriloj substrekis, ke la banko estas grava institucio. Sur tiuj tabuloj estis la nomoj de la familianoj de la fama dinastio FLAV ĉizitaj en marmoro, kiun la bankiero aĉetis en aŭkcio por sumo, kiu apenaŭ altiĝis super nulo, sed dank’ al tiu favora aĉeto la enirejo estis vere impona kaj eleganta. Hipoteka Sekcio, Kambia Sekcio, Vendo kaj Aĉeto de Domoj kaj Terpecoj – estis legeble sur la pluaj marmortabuloj, kaj iu marmora restaĵo estis eluzita por tabuleto, kies teksto estis: “Ĉi tie sonorigu!” Sub la tabuleto estis la butono de la sonorilo, ĉar en la bankon oni ne povis enpaŝi sen sonorigo.

Gabrielo akceptis senkritike tiun ĉi suspektindan zorgemon. Cetere li ne havis multe da tempo por observadi la marmortabulojn, ĉar la bankiero akceptis lin en sia privata loĝejo, kies enirejo estis ĉe la kontraŭa flanko de la vasta ŝtuparejo. Tio estis hieraŭ, kaj ankaŭ hodiaŭ li estis plena de ĝojo kaj optimismo, t.e. antaŭ ol li metis siajn piedojn en la bankon. Li staris antaŭ la tabuloj, kiujn li opiniis elegantaj. Li sciis, ke proprasence la banko ne estas banko, nur peranto de hipotekoj, negocoj de terkredito. Ĝi peris la kreditpetojn kaj dokumentojn de bienetuloj al la granda hipoteka banko, preparis la skribaĵojn, kontrolis la informojn kontraŭ kelkaj procentoj de la pruntsumo pro la servoj. La afero ŝajnis motivita kaj Gabrielo estis feliĉa, ĉar la servoj de la banko, kvankam eble ne ĉiam necesaj, donos al li panon. Li premis la butonon de la sonorilo precize laŭ la instrukcio.

Palvizaĝa juna kontoristino aperis post la sonorigo.

– Mi scias pri vi – ŝi diris. Mia nomo estas Marta Formik. Bonvenon!

Post saluto al la malvarme ĝentila ĝeneraldirektoro Flav, al kies ĉambro Marta Formik gvidis lin, Gabrielo interkoniĝis kun alia membro de la Flava dinastio, la fratino de la bankiero. Ŝi estis la kasistino de la entrepreno. Ŝia volumeno estis ege ampleksa kaj ŝiaj astronomie ŝvelaj konturoj kaŭzis angoron al junaj viroj, kies konscia aŭ ne konscia penso estis: ĉu virinoj povas transformiĝi al tia monstro? Ŝiaj lakonaj komandotonoj, kvazaŭ kanonbruoj, tremigis la tutan bankon, same la senvivan parton de la inventaro, kiel la vivantojn. Flav mem parolis mallaŭte kaj senpasie, escepte okazojn, kiam emfazo erarigis lian voĉon en altan falseton.

En la ombro de la kolosa kasistino gaje ruĝis granda nazo, kiu apartenis al ĉefrevizoro Feld. Ŝi prezentis Gabrielon al li.

– Bonan tagon, sinjoro Ĉefrevizoro – diris Gabrielo.

– Ne ĉefrevizorumu al mi, diru al mi simple Tomaso – instigis Feld Gabrielon. – Kial du bovoj en la sama stalo titolus unu la alian?

– Vinbarelo! Se vi foje ne trinkus... – diris la kasistino.

– Tiam vi certe ne vidus min ĉi tie.

– Ni ne maldungas lin pro kompato – diris la kasistino, dum ŝi kun la forto de nekontraŭstarebla naturkatastrofo ŝovis rapide Gabrielon en la alian ĉambron. – Li havas nekuraceblan edzinon. Kancero! Kaj tutan bandon de senedukaj infanoj – ŝi aldonis.

Feld efektive estis bonega matematikisto, kaj malfeliĉulo. En la alkoholo li vidis sian solan medikamenton. Post la perdo de sia antaŭa posteno, ĉi tie li sidis firme. Oni ne kuraĝis maldungi lin. “Li scias tro multe” diris la bone informitaj. Oni toleris, eĉ akcelis liajn drinkemon kaj plezurplenajn alkoholekscesojn per subaĉetoj. Li timis neniun kaj efektive li estis la sola, kiu ne timis la kolosan kasistinon. Eĉ bankiero Flav respektis ege sian fratinon.

Escepte la stenotajpistinon Marta kaj la kontorestron, ĉiuj aliaj estis periferiuloj de la burĝa socio. Marta estis eta filistrino, kiu pale floris en la marĉo de la banko, tute ne komprenante, ke la tereno, kie ŝi floras, estas marĉo. Ŝia onklo, Piro, kiu ricevis tiun ĉi kromnomon pro sia stranga kapformo, estis la kontorestro. Kun siaj najlosimilaj haroj kaj hajlantaj mallaŭdoj en stranga, eŭnukeca naztono, li rememorigis fremdlegiajn serĝentojn. Li estis firma kolono de la banko. Laŭ si mem tre honeste li prizorgis sian naturan vivtaskon, t.e. la kontorestran laboron, kaj ankaŭ tiun taskon, kiun li konsideris apuda, tamen grava, t.e. fortimigi la junajn kunlaborantojn el la agrabla proksimo de Marta Formik, kiu ne estis tute sen ĉarmo.

La ceteraj ekspertoj, konsilantoj, direktoroj, sekretarioj – ĉar neniu estis sentitola en la banko – estis mizeruloj. Inter ili estis duonidiota, malriĉiĝinta, maljuna aristokrato kun grandioza nomo kaj sen la plej eta scio pri tio, kio apartenis al lia tasko; juna, aroganta ekskomizo, kies persvada talento ekfloris ĉi tie. Li estis majstro blufi la kampulojn, kiuj same ne povis movi sin en tiu reto, kiel la viktimoj de la araneoj senmoviĝas kaj hipnotiĝas. La vojo al karcero de tiu ĉi esperiga ekskomizo jam estis klare difinita. En la banko agadis ĉ. 30-jara, stulta kaj diboĉema “agronomo”, kiu parolis en suka, provinca dialekto. Tiu lasta komencis flirton kun la tria virino de la banko: ne-juna, ne-bela eksedzino, kies negativajn kvalitojn egalpesis ŝia bonkora cedemo kaj komprenemo. Ilia amo estis akceptita per la oficiala beno de la banko, kio cetere estis tre komprenebla, kiel la leganto mem povos baldaŭ konstati. Kelkaj “ĉefkonsilantoj” kaj “konsilantoj” plej ofte laboris ekster la banko. Tio signifis, ke ili semis konstante. Ili semis fabelojn en la vilaĝoj pri la unika kaj fabela potenco de la Banko Flav:

– Bone komprenu – ili kutime diris al kampulo babilema – la centra stacidomo de la ĉefurbo tial staras tie, kie ĝi staras, ĉar oni konstruis ĝin ĝuste tiuloke por esti proksime al nia banko. Pro la granda trafiko.

La semo falis kaj la famo kreskis.

* * *

– Terure malfrue! – akceptis la edzineto Gabrielon dum la vespero post la labordebuto. – Vi eĉ ne havis monon por manĝi iom.

– Estu trankvila. Tagmeze ni ricevis teon kaj kolbason. Senpage!

– Kiel afable!

– Afable, sed ne tre... Ĉar sinjoro Flav suferas pro persekutmanio.

– Mi ne komprenas. Tial li donus ekstran manĝon?

– Jes. Li volas, ke la banko sorbu nian vivon: ke li konstante vidu kaj aŭdu nin. Nur pro la konstrua krizo li ne establas konstantan loĝejon al ni en la banko. Iaspecan monaĥejon por kontoristoj kun devo de silento. Sekretoj, vi komprenas... li ne volas, ke ni disportu ilin... Tial li aĉetas nian favoron kaj ankaŭ nian tempon per kolbaso.

– Sekretoj?

– Nur komercaj. Pri ili parolu al neniu! Eĉ ne al mi! Pripensu, ke per babilemo vi riskus mian salajron kun la kolbasporcio kaj tiujn de la ceteraj dudek ĉifonuloj.

– Mi komprenas nenion...

– Nu, ke vi komprenu: Imagu, ke vi estas kampulino. Vi havas etan terpecon kaj vi volas havi prunton baze de tiu. Vi deziras hipotekon. Vi venas al la fama Banko Flav. Enirante la domon vi tuj rimarkas, ke ĝi ampleksas nur unu etaĝon.

– Sed tio ne estas danĝera sekreto!

– Danĝero? La dubo estas la patrino de la danĝeroj. Tio estas malnova tezo. Nu, vi sonorigas, kiel marmortabuleto indikas, kiun vi ĝuste silabumis; vin akceptas kontoristino. En la vestiblo – ne tre granda – vi gapas por momento: “Mia Dio, kiom da pordoj!”, ĉar tio estas nekutima al viaj okuloj. Ili kutimiĝis al malpli altaj pordetoj de porkejoj...

– Vi estas impertinenta...

– Mi diris, ke vi estas nun kampulino. Nu, vi rigardas al la plej larĝa pordo, sur kiu estas tabulo: kaskontoro. Tiu pordo estas vere miriga.

– Kiel pordo povas esti tiel miriga. Ĉu antikva?

– Ne, sed ĝi efektive gvidas al la kasĉambro.

– Mi ne komprenas...

– Ĉar vi estas kampulino – hm! malsperta. La apuda pordo ekzemple indikas: kirasdeponejo. Tiu pordo fermas koridoron gvidantan rekte al la privata kuirejo de la bankiero.

– Vi babilas...

– Sed estas tiel! Malantaŭ la pordo de la indikita prokuristo sidas sendenta maljunulo, kiu tuttage stampas leterojn kaj maĉas, kraĉas tabakon. La banko havas absolutan mondorekordon en korespondado. Imponaj leteroj! La konsilejo estas laborĉambro de ekonomiaj ŝiprompitoj, mensmalfortuloj kaj friponoj. Tie sidas mi. Mi ne scias, al kiu kategorio mi apartenas. Sed eĉ pli interesa estas la pordo: Ĉefsekretario. Tiu ĉi pordo nome konservas grandajn sekretojn. Ĝi gvidas rekte en la necesejon... Vi ridegas...

– Vi mensogas amuze. Mi ja povus malfermi la pordon, mi eble volus paroli kun la sekretario kaj tiel mi venus en la sekretejon. Kaj la tuta blufo estus senmaskigita.

– Stulta kampulino! Vi povas malfermi nenion. Oni konstante akompanas vin, ĝis vi forlasas la bankon. Vi povus veni al la sekretejo nur el la interna ĉambro, kion vi ne kuraĝas. Se vi tamen kuraĝus, vi povus reiri nur tra la sama pordo, t.e. al la interna ĉambro. La alia pordo, sur kiu estas la indiko, estas konstante ŝlosita.

– Aĉa trompo! – erupciis el la juna virino.

Ŝia revkastelo pri certa kaj honesta ekzisto subite kolapsis.

– Trompo? Flav nur perdis la mezuron. Li iomete troigas. Li ne alte taksas sian publikon. Sed cetere li varbas klientojn laŭ kutima recepto. Per ŝajnigo, grandaj vortoj. Nesuperebla kvalito! Miraklaj prezoj! Li ŝajnigas havi grandan bankon, sed aliflanke li laboras nur por sia procentparto, kiun li klopodas plialtigi. Falsaj tabuloj? Nia tuta vivo konsistas el tiaj. Ni konstante havas antaŭ ni la tabulon: Ne mortigu! kaj ricevas medalon por amasmurdoj en la milito. Kaj tiel plu!

– Vi estas laca kaj amara!

– Ne tro, sed mi ne plu volas paradi per idealismo. Se sinjoro Flav ne faros ion rekte abomenan, la sekretaj pordoj ne interesos min. Sed mi provos defendi mian normalan labortagon kontraŭ la kolbasporcioj. Dektri horoj – iom tro longa labortago!

– Ho, kiel malfrue estas! Vi ne havos tempon por dormi!

* * *

Dum la unua semajno Gabrielo laboris sola en ĉambreto. Malgraŭ ĉiu kontraŭstaro li vendis sian tagmezan paŭzon por la viandpecoj. Sinjoro Flav sciis la manieron, kiel certigi la tagmezajn horojn por la banko. Por la vesperoj li havis alian metodon. Kiam oni komencis streĉi siajn membrojn por fini la tagon, Flav senbrue envenis en la plej grandan ĉambron, kie oni komencis pritrakti la okazintaĵojn de la tago. Li envenis kaj komencis mallaŭtan, amikan diskuton kun iu elektito, kiu sentis sin flatata. Baldaŭ ankaŭ la ceteraj ekinteresiĝis kaj ekkonkursis por la favoro de la ĝeneraldirektoro kaj emfaze aprobis kaj laŭdis la eldirojn de la ĉefo, ridegis pri liaj spritaĵoj, precize kiel tio kutime okazas dum la labortempo. Poste oni iras hejmen kaj diras: “Maljuna idioto!”

– Ni bezonas perfektan propagandaparaton – bankiero Flav deklaris tiun vesperon, kiel konkludon de la interparolo. – Ĉiu nia paŝo devas estis perfekte administrata. Ni devos varbi al la banko ĉiun unuopan vilaĝanon en la tuta distrikto. Administri! – li diris ankoraŭfoje kaj lia voĉo transiris en la konatan falseton. Sur liaj vakskoloraj vangoj ekbrulis ruĝaj makuloj, sed la tuta vizaĝo restis iel pupeca. Ankaŭ la malvarmaj, senesprimaj okuloj nur pliglobiĝis.

– Oni ne povas administri la hazardon – elglitis la penso el la buŝo de Gabrielo. Estiĝis silento. Bankiero Flav rigardis en la aeron. Li ne trovis respondon, kaj la vespero finiĝis iom pli frue ol kutime. Sed fakte jam estis preskaŭ la naŭa.

* * *

Ĝis nun Gabrielo ne faris memstaran laboron; li nur reviziis la grundregistrajn dokumentojn. Pri la cirkonstancoj li decidis ne pensi. Li jam sciis, ke Flav komencis sian karieron kiel uzuristo, kiu lerte kaŝis la altegajn rentojn, kiujn junaj, facilmanaj kaj momente malesperaj aristokratidoj, aŭ iliaj familioj, pagis al li. Kiam tiu ĉi negoco iĝis parte tro riska, parte iom tro malestimata, Flav fondis la Familian Bankon. La sistemo rapide evoluis kaj fine la entrepreno estis tute preta kun siaj pordoj, kun sia perfekta gvid-aranĝo, kiun la klientoj povis konsideri nur kiel mirindan prizorgemon kaj ĝentilecon, kun siaj konsilantoj kaj ekonomoj kaj ĉefe kun sia majstra komisia letero. Tiu ĉi letero estis ampleksa, kvarpaĝa, hektografita dokumento, kies malplenajn partojn oni plenigis per skribmaŝino aŭ inko. Ĝi havis amason da altstilaj paragrafoj por pruvi, kiel serioza konsideras la banko la kreditpretendon de la kampulo. Inter la paragrafoj, proksime al la fino de la letero, tamen ne tute ĉe ties fino (kie eble la kampulo jam vekiĝis), estis paragrafo, kiu fiksis la servoprocentojn de la banko.

Ĝenerale la kampuloj sentis sin en la unuaj momentoj kvazaŭ en la ĉielo. Oni sidigis ilin kaj tre afable oni demandis, kiom da prunto ili bezonas. Laŭ normala logiko la kampulo diris almenaŭ la duoblon de tiu sumo, kiu estis likvidebla laŭ la kvalito kaj grandeco de la terpeco. Oni tuj skribis tiun ĉi sumon en la komisian leteron kaj la servprocenta paragrafo certigis la servoprocentojn de la Flava Banko laŭ la dezirata sumo. La deĵoranta konsilanto antaŭmurmuris la leteron al la kliento, kiu retrovis sin mem nur ĉe la lasta parto de la 120 kilometrojn rapida legado:

“Komplete komprenante tiun ĉi, al mi klarigitan dokumenton, mi konfirmas ĝin per mia subskribo.”

Oni vidis antaŭ si la grandsuman prunton; oni subskribis, kaj provizore oni tute ne havis ideon pri tio, ke krom la Familia Banko Flav ankaŭ la vera, monlikvidanta banko aldonos siajn kostojn. La kostoj iĝis grandaj, la pruntsumo malgranda, sed kiam oni bezonas monon, oni akceptas. Tiom pli ĉar laŭ la komisia letero la Familia Banko jam intertempe registrigis sian postulon pri la servprocenta sumo. Tio okazis antaŭ la likvidigo de la hipoteko, sekve ankaŭ en tiaj okazoj, kiam la Hipoteka Banko rifuzis la peton. (Pli poste la publiko ekatentis pri la postuloj de la Flava Banko, sed tio okazis multe pli malfrue kaj sinjoro Flav intertempe certigis al si jure tute ne atakeblajn grasajn honorariojn.)

La lunda tago komenciĝis kun du sensacioj. La unua estis, ke Piro, la kontorestro, prezentis la novan lokon de Gabrielo en la granda ĉambro kaj informis lin, ke lia titolo estos de nun: jura sekciestro. Piro malaperis, li havis privatan konferencon en la privata sanktejo de bankiero Flav kaj ankaŭ la kasistino ankoraŭ ne alvenis. Estis frue.

Iom poste alvenis kampulo kun bela, blanka, vivanta, juna kokino. Li decidis proponi la kokinon al la afabla konsilanto, kiu promesis al li rapide likvidotan hipotekon. La afero estis tre urĝa, kaj li esperis plirapidigi la decidon per la ofero de la blanka kokino, promesanta bonan guston. La ekskomizo estis la koncerna deĵoranto; li dankis kaj promesis fari ĉion eblan (kaj li ankaŭ esperis fari tion). Li mem estis solulo en la urbo, kaj post iom da cerbumado li decidis lotumi la kokinon inter la kolegoj. Kompreneble ĉiu aĉetis sian numeron kaj al la afero favoris, ke la “friponaro” t.e. la ĉefoj, ne ĉeestis. La kokino ricevis panerojn, kiujn ĝi tuj kvitancis sur la planko. Post tio Marta devis zorgi pri ĝi. Estis bela, agrabla tago. La vivo viglis antaŭ la malfermitaj fenestroj kaj ankaŭ en la ĉambro, kie la paperpecoj estis jam pretaj, kaj ĉiu kun streĉo atendis, kiu gajnos la kokinon. Oni sentis anticipe la guston de la blanka kokino. La kokino mem ne havis intereson pri la lotumado, sed ĝuis la liberecon, ĉar en la granda ekscitiĝo Marta lasis ĝin el sia mano. La filo de la domservisto devis eltiri la nomon de la gajnanto kaj subite iĝis silento en la ĉambro. Ĉiu staris ĉe la ĉapelo. – Gabrielo Gal – anoncis la knabo la rezulton. Gabrielon okupis la ĝojo. Li gajnis la kokinon. Kiel grandioza surprizo ĝi estos. Kia tagmanĝo! – Dankon, dankon! Bonvolu do doni al mi la kokinon!

– Jes, kie estas la kokino? – demandis Marta, kiu vere ĝojis pro la bonŝanco de la simpatia, nova kolego.

– Jesuo! – ŝi kriis poste. Ŝi montris al la fenestro. Oni kuris al la fenestro. La blanka kokino en tiu momento estis surveturata de ŝarĝaŭto. El ĝi dum unu sekundo fariĝis la plej plata kokino de la mondo. Kaj la plej funebrata. Sed nur sekrete, ĉar estis danĝere montri siajn sentojn en la banko. Gabrielo timis, ke iu mokos lin, sed eĉ la plej cinikaj kolegoj silentis. Marta Formik ploretis. Poste aperis la unuan fojon en la banko Johano Tobias, kaj inter aliaj ankaŭ pro li la konsilantoj, ekspertoj, ekonomoj forgesis la tragedion de la kokino, kiu lasis profundan vundon de malplivalora komplekso nur en la animo de la malbonŝanca jura sekciestro.

Johano Tobias estis maljuna vilaĝano, kies afablan kaj rideman vizaĝon la naturo komponis el du koloroj: el la ruĝo de la peonio kaj el la arĝenta harkoloro. Sub tiu dike bonviva kaj epikura, alloga eksteraĵo kaŝis sin granda optimismo kuniĝanta kun sana kaj ruza prudento kaj vigla suspektemo. Li estis libera homo, jam delonge vidvo kaj ankaŭ liaj infanoj jam malaperis. Li havis neniun, sed samtempe li apartenis al la tuta mondo. Mondo en tiu ĉi okazo – kiel cetere ĉiam – signifas ion diminutivan, en la okazo de onklo Tobias la vilaĝon. Pro diversaj kaŭzoj li ne havis publikan oficon en la vilaĝo, sed li estis ŝatata gasto en ĉiu domo, kaj volonte oni donis al li komisiojn, kiujn li prizorgis kun zorgemo kaj lerteco. Kiam li aperis en la banko, la sorĉo de lia bohema optimismo tuj sentigis sian efikon, kvankam li tiun fojon restis nur dum mallonga tempo. Li devis aranĝi en la ĉefurbo aferon de malgranda heredaĵo kaj li petis, ke la “banksinjoroj” helpu lin pri tio. Morgaŭ li revenos pro alia afero: liaj samvilaĝanoj, almenaŭ dudek kampuloj, komisiis lin informiĝi pri la eblecoj de hipoteko. Dudek klientoj je unu fojo, tio ne estis bagatelo. Onklo Tobias ricevis la deziratan helpon, kaj akompanate de afabla konsilanto li forlasis la bankon.

* * *

Gabrielo ricevis sian unuan klienton, noktvizaĝan, suspekteman vilaĝanon. Lin ankoraŭ turmentis la moka ludo de la fatalo pri bonŝanco kaj malbonŝanco, kiun li opiniis aranĝita de la destino. Li parolis malmulte, kio cetere per si mem ne efikis malbone. La suspektemo de la kampulo ne vekiĝis. Male: li estis kontenta, ke li venis al tia suverene oficiala sinjoro. Gabrielo notis la necesajn informojn kaj demandis sian klienton pri la dezirata sumo.

– Mi bezonus kvarmil por la riparoj de la domo kaj por la semaĵoj. Ankaŭ por la edziniĝo de mia filino mi bezonas iom. Estu bonvola doni al mi kvinmil.

Evidente li konsideris Gabrielon monsakulo. Sed la sumo estis ege alta; ĝi superis eĉ la valoron de la tuta grundo kaj plugejo. Gabrielo alrigardis la kampulon, kiu atendis humile, sed kun malhela mieno:

– Bedaŭrinde via tero ne sufiĉas por tiel granda sumo.

– Granda sumo? Kvin mil? Mia tero? Ties panon eĉ la anĝeloj de la alta ĉielo povus manĝi. Nu, sinjoro, bonvolu diri, kiom vi volas doni? Sed diru honestan sumon...

– Ne mi donas la prunton. Ĝi dependas de la oficiala taksado de la tero kaj la domo. Sed laŭ mi la sumo estos ĉirkaŭ mil kronoj.

La kliento kolere ĉifis sian ĉapon; li ne plu estis ĝentila:

– Ĉu vi ne timas, ke la ĉielo falos sur vin? Mil kronojn!

Tiu ĉi kampulo estas plena de la ĉielo. Mi volus demandi lin, pensis Gabrielo, kiel li rilatigas la ĉielon al mia platigita kokino. Sed li diris milde:

– Kion mi povus fari kontraŭ la reguloj? Cetere ni vidos poste.

Sed la kampulo ne plu volis resti. Forirante, li blasfemis kaj insultis en zorge rondaj frazoj ĉiujn estintajn, estantajn kaj estontajn parencojn de Gabrielo, ne forgesante lin mem, inkluzive la bankon. La bruo estis sufiĉe granda, sed la kampulo ne estis haltigebla. Gabrielo devis raporti en la interna, remburita ĉambro. Post la unua katastrofo de la tago li jam toleris tiun ĉi duan kun la apatio de martiroj, kvankam la gefratoj Flav aranĝis veran inferon. Falsetoj de la bankiero kaj vortotondroj de la kasistino zigzagis ĉirkaŭ la kapo de Gabrielo. La riproĉoj plejparte ne estis direktitaj rekte al li, sed estis en tia formo:

Flav: Tiel oni prezentas sian dankon ke mi donas panon. Sen mi oni malsatmortus.

La Kasistino: Jes, mi ĉiam diris, ke vi ne devus grasigi tiujn ĉi sentaŭgulojn. Ili nur atendas la okazon por detrui nin.

Gabrielo staris senmove. La Kasistino turnis sin nun rekte al li. Ĝis nun oni priktraktis lin, kvazaŭ li ne ĉeestus.

– Montru al mi la komisian leteron. Tion vi tamen havas.

– Ne ekzistas komisia letero.

– Ne ekzistas? Ĉu ne ekzistas?

– Kompreneble ne. La kliento volis havi 5000 kronojn. En bona okazo li ricevus 1000 kronojn. Mi ne povas subskribigi komisian leteron, laŭ kiu li devus pagi al ni 5 procentojn laŭ la dezirata sumo plus la kostojn laŭ la dezirata sumo. Entute li ricevus nur la duonon de la sumo, pri kiu li tute ne volis eĉ aŭdi.

Flav mutiĝis pro la kolero. Sed ne la Kasistino:

– Anĝelo en la banko! Vera anĝeleto! Sed rimarku bone, anĝeleto mia, se vi nur ankoraŭ unufoje ne komencas per la subskribigo kaj certigo de niaj procentoj laŭ tiu sumo, kiun la kliento deziras havi, vi uzos viajn flugilojn. Vi flugos!

* * *

La dilemoj kaj problemoj pri la respondeco de la unuopulo en la friponaĵoj de la homa socio, pri la respondeco al si mem kaj al siaj proksimuloj turmentis lin dum iom da tempo. Fine li eskapis al sia bonfara sandifekto. Li refalis en sian antaŭan malsanon, kaj dum la tuta jaro li povis pensi nur pri si mem. Sed dum la lastaj tagoj en la banko li vidis ies subitan sukceson en la entrepreno.

Johano Tobias, la maljuna optimisto, bonorde reaperis en la banko kaj nun li prezentis la peton pri hipoteko de multaj kampuloj, kies komision li peris. La negoco estis grava kaj tre esperiga. La gravuloj interkonsiliĝis en la interna ĉambro, dume Johano Tobias serenigis la humoron de la restantoj, vagis de unu tablo al la alia, rigardis tra la fenestro al la vigla strato, komentis la veteron kaj la ĝeneralan staton de la mondo, fine – neniu sciis kiel tio okazis – li malaperis. La organizacio de la banko funkciis ne senerare. La persona gardisto de onklo Tobias estis en la konferenco. Onklo Tobias nerimarkate venis dum siaj vagadoj en la malhelan necesejon. Li ne rimarkis la elektran kontaktilon kaj lumigis al si per alumeto. Oni jam fervore serĉis lin, kiam li aperis en la kasĉambro. Li venis de ekstere. Nezorgita pantalona butono atestis pri la loko, kie li estis. La malica hazardo volis, ke la purigistino forgesis en la seruro ŝlosilon de la pordo, gvidantan al la vestiblo. Terure. Nun la kampulo povis konvinkiĝi pri la eŭfemismo de la tabuleto: Ĉefsekretario. Sed onklo Tobias staris tie, bonhumore kun sia nezorgita tualeto, ne rimarkante, ke li renversis la tutan, zorge konstruitan financpsikologian ekvilibron. La hazardo efektive ne estas administraciebla, pensis sinjoro Flav. Iĝis ĝenerala paniko.

Flav tamen retrovis nun sian parolkapablon:

– De kie vi venas – li demandis kun indigna akcento.

– Divenu – diris petole Tobias. – Vi havas tiel belajn ĉambrojn por ĉio. Sed estas tro mallume tie. Oni povus enfali. Kaj mi ne komprenas, kiu spirito ŝlosis la pordon deinterne. Kaj mi elvenis aliloke. Kiel tio povas esti? Ĉio ’stas diable stranga! Mi ja ne trinkis hodiaŭ.

La vortoj sonis kiel sarkasmaj akuzoj. Ruza fripono! Li certe iros rekte al la redaktejo de la “Voĉo de la Tero”!

Oni regvidis Johanon Tobias al la granda kontoro. La konsilantaro aranĝis novan, rapidan kunvenon en la interna ĉambro. Estis akcentite, ke la estraro de la banko ne konsideras la aferon vivgrava, eĉ se la banko pro tia malzorgemo devos ĉesigi sian funkcion; sed la mizera konsilantaro pripensu la aferon, ĉu ekzistas ia rimedo, ĉar povas okazi, ke oni baldaŭ devos reiri en la mizeron, de kie la zorgemo de bankiero Flav savis la ĉeestantojn.

La cerboj laboris sub altfrekvenco. La plano naskiĝis.

– Sinjoro Tobias – diris ĝeneraldirektoro Flav – dum nia mallonga interkoneco vi donis multe da signoj pri viaj kapabloj kiel terkulturisto kaj homkonanto...

Tobias ekflaris ion. Li suspektis iun artifikon. Li ne respondis, sed per rigardo celante la pordon li plenigis la ĉambron per pipfuma nebulspiralo, vane serĉante taŭgan punkton por sputi. Fine li prenis sian ruĝbluan poŝtukon kaj li, kiu estis tiel lerta pri sputado, mallerte lokis la superfluan salivon en la poŝtukon. Bankiero Flav daŭrigis:

– Vi venis al ni kun utilaj servoj kaj ni volonte havus vin ĉe ni konstante. Vi povus helpi nin kaj ankaŭ la kreditbezonantan publikon, kiu vizitas nin. Interŝanĝe ni zorgus pri tio, ke vi havu agrablan, komfortan vivon. Mi ne dubas, ke vi akceptos nian proponon. Vi ricevos elegantan uniformon, malfermos la pordon al la klientoj kaj faros informan servon; vi ricevos bonan titolon kaj tre bonan salajron... ni nomos vin agrikultura ĉefinformisto, sinjoro ĉefinformisto...

– Agrikultura kio? Kia diablo mi estos? Ne, sinjoro generalo, direktorgeneralo, mi ne kredas, ke mi estas sufiĉe granda bovo por labori ĉi tie.

Flav persistis.

– Certe vi estas ege taŭga por tiu posteno. Mi jam delonge serĉas iun por ĝi. Kiam mi ekvidis vin matene, vi ekplaĉis al mi; mia unua penso estis: ni devus gajni tiun Johanon Tobias por nia banko. Vi ricevos ĉe mi ĉambron, manĝon kaj ĉiumonate 100 kronojn.

– Sonĝo aŭ mensogo? – demandis sin Tobias. – Ne, sinjoro, mi estas Simplulo, kiu eĉ ne...

– Sed ni bezonas ĝuste vin, vian honestan, sanan provincecon. Mi vidas, ke vi volas diri jes. Vi do restu tuj ĉe ni. Estas tre grave, ke vi tuj komencu. Nun estas nia granda sezono kaj vi komprenas, ke mi konsideras tre grava, ke vi tuj, jam hodiaŭ komencu vian laboron.

– Sed unue mi volas vojaĝi hejmen. Paroli kun...

– Ne, sinjoro Tobias, momente tio estas neebla kaj ni bone zorgos pri vi. Tute komplete. Post kelkaj tagoj eble ni povos liberigi vin kaj vi povos por iom da tempo vojaĝi hejmen por prizorgi viajn aferojn.

Johano Tobias havis ian suspekton. La afero ne plaĉis al li. Li ne volas resti objekto de moko, se li restas en honto. Se ekzemple oni elĵetas lin de ĉi tie. Okazu kio ajn, sed li devas vojaĝi hejmen, paroli kun la homoj. Li ekiris al la pordo.

– Mi nepre devas veturi hejmen. Sed venontsemajne mi revenos...

Sur la vangoj de Flav aperis la ruĝaj makuloj. Li estis malespera:

– Sed tio estas tute neebla, sinjoro Tobias.

– Mi iros do, adiaŭ do!

Flav sentis, ke ĉio estas perdita. Se tiu ĉi aĉulo reveturos, la afero publikiĝos. Ne multe helpos, se oni rapide forigos la tabulojn. La prestiĝo de la banko nepre falos. Oni mokos kaj ridos kaj nenio helpos.

La kolosa naturforto, la kasistino, sentis, ke nun ŝi devas agi. Ŝi ekprenis la manon de Johano Tobias kaj tiris lin en la internan ĉambron:

– Sinjoro Tobias, rigardu tiujn du centkronajn monbiletojn. Ili estos viaj, se vi, hm, ne parolos pri la propono de mia frato kaj kompreneble ne pri la aliaj aferoj en la banko. Vi komprenas, komercaj entreprenoj havas sekretojn. Ni havas fortan konkurencon. Vi ricevos ilin... – ŝi aldonis, ankoraŭ unufoje svingante la monon antaŭ la nazo de Tobias.

– Kion mi devas fari por ili? – demandis la maljunulo, kiu ankoraŭ ne komprenis la aferon.

– Nur silenti. Kaj subskribi tiun ĉi kvitancon. Je via honoro. Ni komprenas la aferon, ĉu ne? Vi estas honestulo kaj ankaŭ mi estas sincera...

Post solena manpremado la mono ŝanĝis posedanton. Al la naturkatastrofa energio de la Kasistino oni ne povis kontraŭstari.

– Sinjoro Korb, kiel ni decidis pli frue, vi veturu kun sinjoro Tobias kaj kolektu la dokumentojn kaj informojn pri la klientoj, kiuj deziras hipotekon. La trajno ekveturos post unu horo. Ĉu komprenite?

– Komplete.

– Vi, viroj, estas inerta ŝafaro! Inkluzive vi – diris la Naturkatastrofo al sia frato.

Onklo Tobias kaj konsilanto Korb jam estis surstrate. La maljunulo ne montris sin parolema. Li cerbumadis. Io konfuzis lin kaj li ne povis sufiĉe ĝoji pro la mono. Ke li ne povos paroli pri la afero, kiu ŝveligis lian internon...

* * *

Konsilanto Korb revenis post du tagoj.

– Ĉu jam? – demandis sinjoro Flav, kiu kutimiĝis, ke liaj dungitoj eluzas la liberecon kaj akiras pli da tagsalajroj.

– Jes – diris iom tire konsilanto Korb.

– Ĉu la maljunulo ne babilis pri la pordoj?

– Ne, tion li ne povis fari.

– Pro sia promeso?

– Ne, sed ĉar li eĉ ne povas legi.

– Kiu diris tion?

– Li mem.

– Mensogo – diris la Naturkatastrofo. Li mem subskribis kvitancon ĉi tie.

– Tion ankaŭ mi diris al li. Sed li respondis, ke li lernis skribi sian nomon, sed cetere li estas analfabeto. Li havas sepdek jarojn kaj opinias, ke ne valoras la penon lerni. Pro tio li ne volis resti ĉe ni, kaj nun mi jam ne insistis lin pri tio.

Neniu riskis rigardi al la aliaj. Fine sinjoro Flav demandis post tusetado:

– Kiom estas la kreditpretendoj?

– Multaj.

– Nu, tamen bone. Kie estas la komisiaj leteroj?

– Mi ne havas ilin.

– Ĉu vi ne- -e – e havas?

– Ne-e. Ili ne volis subskribi.

– Tiam tiu fripono tamen povas legi. Li trompis vin kaj babilis al siaj kunfriponoj pri la pordoj.

– Tion li certe ne povis fari. Sed li iom ebriiĝis kaj babilis pri tio, ke li ricevis 200 kronojn por sia subskribo. Kaj...

– Ne balbutu! Eltusu jam, kion vi volas diri!

– Nu, la ceteraj postulis 300 kronojn por unu subskribo. Ĉar ili skribas pli bele ol Tobias.

La Kasistino estis preta fuĝi el la ĉambro. Ŝia voĉo tondris:

– Abomene! Sed iom valoras ankaŭ tio, ke la afero jam estas finita.

– Ne tute – diris konsilanto Korb. – Ĉar morgaŭ, escepte la instruiston kaj notarion kaj du-tri kampulojn, la tuta vilaĝo venos ĉi tien. Ili diras, ke vi, fraŭlino Flav, certe donos tricent kronojn por ilia subskribo.

Dum la sekvaj tri tagoj la enirpordo de la Familia Banko ricevis novan tabulon:

PRO INVENTARAJ LABOROJ LA BANKO ESTAS FERMITA

Per tio komenciĝis la fino de la Familia Banko Flav.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.