La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOKO KRIAS JAM!

Aŭtoro: Ferenc Szilágyi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II. FACILA VENTO

KOMPOSTA KOMPLOTO AŬ KOMPOTO?

Permesu al mi plendi iomete. Kontraŭ kiu? Tiun personon oni nomas en ĉiuj landoj “presdiablo” aŭ diablo de la preseraroj. Sed ĉi tie, en la lando de la vikingoj, la nura nomo de la diablo igas la piemulojn rigardi al la ĉielo aŭ ruĝiĝi, ĉar en tiu ĉi lando la nura nomo estas pura blasfemo (kaj sekve ne malofte aŭdebla vorto); la presdiablo estas nomata ĉi tie pli dece preskoboldo. Antaŭ Gutenberg oni ne multe sciis pri la plej danĝera malamiko de la aŭtoroj, kiu tiurilate superas eĉ la recenzistojn. Cetere li ne respektas recenzistojn. Li faris tre grandajn skandalojn kaj ne indulgis eĉ la biblion, tiel ke en la dek-kvina kaj dek-sesa jarcentoj li vere konsternis kaj embarasis la prespopolon. Laŭ interesa libro de hungara aŭtoro (Rath-Végh: La komedio de la libro) en la jaro 1562 aperis kontraŭpapisma verko sub la titolo: Missae ac missalis anatomia. La libro enhavis 172 paĝojn, la listo de la preseraroj ne malpli ol 15. La eldonisto defendis sin jene: “La malbenita satano uzis sian kompletan ruzon por forigi la emon de la pia leganto legi la verkon.” Estus nun interese analizi, sur kiu flanko do staris – laŭ la eldonisto – la satano, kaj iom esplori lian rolon en la religiaj bataloj de tiu fora epoko; sed nun temas pri io alia. Ĉiukaze, laŭdire de tiam oni parolas pri la presdiablo, respektive preskoboldo.

Mi ja diris, ke la malamiko de ĉiu verko ne indulgas eĉ la recenzistojn. Pri tio oni povas legi instruan historion samloke. Franca profesoro, Flavigny, en 1648 verkis recenzon pri iu teologia verko. I.a. li citis la memorindan frazon el la Matea Evangelio: Quid vides festucam in oculo fratris tui et trabem in oculo tuo non vides? Ne estas necese traduki la frazon, sufiĉas diri, ke festucam = “lignopeceton, ligneron”, kaj trabem = “trabon”. Kiam la recenzo aperis, iĝis skandalo – unuaranga –, ĉar la malanĝelo elŝtelis ambaŭloke la literon o el la komenco de la ripetata vorto oculo (latine: “okulo”) kaj sekve la frazo esence ŝanĝis sian signifon: la rolon de la okulo ambaŭloke transprenis tute alia korpoparto, per kiu oni apenaŭ povus vidi, sed kiu estas prefere fundamento firma, kiam oni sidas sur ĝi. La profesoro devis solene ĵuri antaŭ la tuta universitata korporacio, ke li estas senkulpa.

Leginte pri ĉio ĉi mi iom ekmiris, ĉar laŭ mia sento la preskoboldo naskiĝis precize tiam, kiam mi ekvidis la sunlumon. Nun mi jam modifis tiun mian kredon: nuntempe mi estas konvinkita, ke ekzistas speciala preskoboldo, kies tasko estas prizorgi kaj misformi miajn artikolojn, kiam ajn kaj kie ajn ili aperas. Eble tiu ĉi penso estas tro egocentra, sed vi scias: estas aferoj inter la ĉielo kaj tero... Ion mi supozis jam en la aŭroro de mia esperanta verkado, kiam en “Literatura Mondo” en unu el miaj unuaj modernaj fabeloj advokato – rolanta inter aliaj estaĵoj kaj bestoj – transformiĝis – dank’ al al la preskoboldo kaj lia fidela disĉiplo, la kompostisto – en fantazian beston: akvokato. Poste sekvis aliaj verkoj kaj aliaj bone elkalkulitaj malicaĵoj de la subteruloj. Dum tiaj okazoj oni kondutas diversmaniere: kelkaj mute kaj riproĉe rigardas la ĉielon, aliaj blasfemas. Mi finfine akceptis tiun ĉi insidan kompaniiĝon al miaj verkoj, kiel rajtan kaj merititan punon pro miaj verkistaj kaj ceteraj kulpoj. Sed kiam la malico ne plu ligis sin al mia persono, sed kontribuis ankaŭ al la verkado de la Nobelpremiita sveda verkisto P. Lagerkvist, kies kelke da verkoj mi tradukis, tiam mi decidis, ke mi provas levi mian malfortan voĉon; kvankam mi timis, ke la malespero kaj la fatalisma rezigno fine fermos la vojon de mia inerta krio kaj strangolos ĝin. Sinjoroj Koboldo kaj Kompostisto, vi povas fari kontraŭ mi, kion vi volas, sed estimu la Nobel-premiitojn.

La konkreta afero okazis tiel, ke mi tradukis poemon de P. Lagerkvist. Ĝia titolo estas Letero venis. La poemo jenis:

De hejme venis ĵus leter’ pri ĉerizarbo, ribo, ter’. Per trema mano oldulin’ – Patrino – skribis ĝin.

Post vort’ desegnis vorton pri sekalokresko, trifoli’, pri Li kaj Lia granda far’ de jar’ al jar’

En suno staris kort’ ĉe kort’ sub gard’ de l’ dia firma fort’. Sonoris paco je vesper’ el alt’ al ter’.

Kaj estis spir’ de ĝardenheĝ’, lavendo kaj vespera neĝ’, silenta festoharmoni’ – dimanĉe skribis ŝi.

Ĝi hastis tage-nokte por sciigi min en longa for’, ke estas ĉio – pec’ post pec’ – kiel de eternec’.

Vi eble rimarkas, ke la agordo de la poemo estas klare somera, kun iom da aŭtuna ombrumado. Mi ne volas nun analizi tiun ĉi poemon, kiun mi tre ŝatas, kaj kiun mi klopodis laŭeble plej fidele traduki. Mi sendis la tradukon al “Heroldo” kaj baldaŭ ĝi aperis. Sed antaŭ ĝia apero traokulumis ĝin la preskoboldo, kiu estas ĉioscia, kaj proksimume jene rezonadis: “Hm, verko de sveda poeto. Svedlando, malvarma klimato, kiel oni povas traduki svedan poemon sen neĝo? Ni rigardu nur... Jes, kompostisto, ĉi tie vi povas meti iom da neĝo!” Kaj jen per eta modifo la ĝardenheĝo en la antaŭlasta strofo transformiĝis je ĝardenneĝo kaj la poemo mem en distilitan, kristalan nordan verkon. Oni vidas antaŭ si la nordan someron, la nordan naturon, kie post la vespera sonorigo (kaj post ĉiu vespermanĝo), laŭprograme, silente kaj mistere flugas teren la plej blanka kaj plej virga neĝo de la mondo.

Kiam la preskoboldo kaj la kompostisto atingis tiun ĉi maksimuman rezulton per minimuma peno, oni rajtis esperi, ke li kaj lia satelito iĝis sataj kaj konsideris la tagon perfekta kaj finita. Sed oni ofte eraras, precipe, kiam temas pri la fervoro de fervola koboldo. Vi memoras la lastan strofon:

Ĝi hastis tage-nokte por...

t.e. la letero hastis. Sed ankaŭ tiu tradukista solvo ne kontentigis la koboldon kaj post mallonga konferenco kun la kompostisto ili ŝanĝis la unuan verson de la lasta strofo jene:

Ŝi hastis tage-nokte por sciigi min en longa for’ ktp.

La koboldo ankaŭ nun uzis sian kleran boninformitan cerbon. Oni aŭdas tiel ofte pri la laboremaj maljunuloj de la nordo, pri centjaruloj, ĉiam fortaj kaj junaj, sanaj. Oni renkontas dum la kongresoj eterne junajn sinjorinojn – laŭ la jaroj tamen maljunajn – bluokulajn kaj freŝhaŭtajn. Per tiu ĉi bagatela korekto el ĝi al ŝi oni ricevas klaran imagon pri la nefrakasebla maljunulino, kies manoj – laŭ la aserto de la poeto – estas tremaj, sed la piedoj multe malpli, eĉ tiome, ke ili volonte kaj longpaŝe hastas tage-nokte por... persone transdoni la leteron...

Antaŭ ol mi tute rezignus – verŝajne ĉio estas ja vana – ankoraŭfoje mi protestas jene kaj lastfoje, tamen iom emfaze: Ktrgedzimripppĉun!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.