La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI ANGLOJ ALILANDE

Aŭtoro: John Merchant

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XI.

Estis la dekkvina, sed, anstataŭ belega, brila kaj korinspiranta tago, kian postulas “Batalo de Floroj”, ŝajnis ke lia moŝto “J.P.”* intencas subakvigi la teron ĝis la lasta guteto da pluvo. Efektive, pluvis, ne guton post guto laŭ kutimo, sed amase, kiel akvofalo. Tra fenestroj de hoteloj, pensionoj, domoj kaj dometoj, multege da vizitantoj rigardis ĉagrene kaj malpacience. Simpation ni sentas por ĉiuj, sed aparte por la tri paroj da gejunuloj, kiuj aranĝis rendevuojn dum tiu tago.


* Jupiter Pluvius.


La tri Angloj jam alvenis Ostendon. Certe, spaco mankas por detale rakonti la diversajn pretekstojn iliajn por sin reciproke eviti dum la antaŭa tago. Sufiĉas diri, ke ĉiu, decidinte iri Ostendon sen ia antaŭsciigo al la aliaj, pagis sian hotelan kalkulon, sekrete ŝteliris el la hotelo, kaj veturis per la frumatena ekspreso, kredante, ke la aliaj iros Berlinon kelkajn horojn poste. Eble, ili estus vidintaj unu la aliajn je la foriro el la stacidomo en Ostendo, se la terura vetero ne estus deviginta ilin ensalti en la plej proksimajn veturilojn.

Ni sciiĝis de “Hamleto” ke “Diaĵo direktas nian sorton, eĉ se ni mem de la celo malproksimiĝas”. Disputi kontraŭ tio mi ne havas la deziron, sed mi povas konstati, ke ankaŭ ekzistas “diableto”, kiu gajigas sin pro la malfeliĉoj de gejunuloj, kaj tiu malbonuleto nepre atendis la alvenon de la Angloj en la fama marborda urbo. Alie, kial okazis, ke Brown veturis al la hotelo Continental, kie loĝis la amatino de Morris; ke Robinson iris al la Royal Palace, kie estis la amatino de Brown; kaj ke Morris luis ĉambron en la hotelo elektita de Sinjoro Manuel kaj lia filino, por kiu Robinson jam havis tiajn agrablajn sentojn?

Dank’ al ĉi tiuj cirkonstancoj, la tri Angloj, estante en diversaj hoteloj, pasigis kelkajn horojn malpacience atendante la aranĝitajn rendevuojn. Kiom da fojoj ili malbenis la veteron, timante ke pro ĝi la amatino ne venos al la kazino, ne estus eble konstati; sed estas certe, ke eĉ dum unu momento, neniu el ili imagis, ke la aliaj estas efektive en la sama urbo kaj okupas sin pri la “sama ludo”.

Fine, la ŝajne rampantaj fingroj de la horloĝoj alproksimiĝis la duonon post la dua, kiam, kvazaŭ laŭ antaŭe aranĝita signalo, la tri Angloj eliris siajn hotelojn kaj marŝis rapide al la kazino. Oni kompreneble supozus, ke alveninte tien, ili tuj renkontiĝus, sed tio ne okazis. Por diri la veron, ĉiu estis okupata ekskluzive per la pensado pri sia serĉatino, ripetante la vortojn: “Ĉu la vetero malhelpos ŝian alvenon, aŭ ĉu la amo enpelos ŝin en miajn brakojn?”

Unu fojon Morris efektive tuŝis la manikon de Brown, sed la okuloj de ambaŭ estis algluitaj al du virinoj, kiuj samtempe ilin alproksimiĝis; tamen, anstataŭ la dezirataj belulinoj, troviĝis du kompatindaj baletistinoj, rapidantaj hejmen por ŝanĝi la malsekajn vestojn.

Antaŭ kelkaj centjaroj, saĝulo diris, ke nenio absolute malbona ekzistas sur la tero. Pri tio mi ne deziras disputi, sed subtenon por tia konstato oni povus facile trovi. Ekzemple, ĉiuj legantoj aŭdis la mondfaman anekdoton pri la ovo de la subpastro, kiu estis freŝa “en partoj”, kaj pluan subtenon ni trovas en la konduto de “J.P.”, kiu, je la priskribita okazo, kelkajn minutojn antaŭ la tria returnis ĉiujn kranojn, kaj forportis ĉiujn akvumilojn por ĉesigi la pluvon. Tiam, la malhelaj nuboj disvolviĝis, kaj la suno reaperis sur bluega ĉielo. Ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj la muzikistaro plenigis la aeron per gaja kaj ĉarma valsmuziko. Ombreloj, surtutoj, makintoŝoj malaperis, kaj estis anstataŭitaj de la belaj roboj de virinoj, kaj somerblankaj aŭ malpezaj vestaĵoj de la malpli agrabla duono de la homaro. Vere, aliformiĝo okazis, kaj kun ĝi alvenis tri fraŭlinoj, al kiuj alproksimiĝis la tri amikoj, eltrovante la amatinojn kaj unu la alian samtempe.

La ekkrioj de surprizo kaj miro faritaj dum la sekvanta konfuzo povas esti pli bone imagataj ol priskribataj, ĉar, certe, ne estus interese plene citi la interparolon, kiu estis de la jena speco:

Brown: }
}
}
Karulino mia!! – Kio, je diablo!!! De kie vi venis?
Morris:
Robinson:
Fraŭlino Dufer: }
}
}
Vi do venis!!... Ho, karulino!!... Kia feliĉa renkontiĝo!
Fraŭlino Manuel:
Fraŭlino Hastings:

La mondo estas tre malgranda loko, kiel mi montros.

La Hispanoj havas proverbon, “Lo que hace el loco a la derreria, hace el sabio a la primeria”, kiu signifas ke “tio, kion faras la malsaĝulo fine, la saĝulo faras komence”. Sendube, en tiu ĉi momento, mi ludas la rolon de malsaĝulo, ĉar mi devas klarigi tion, kion saĝulo estus klariginta antaŭ kelkaj ĉapitroj; tio estas, ke la tri fraŭlinoj pri kiuj, per la strangaj funkciadoj de la sorto, la Angloj interesiĝis, estis, antaŭ kelkaj jaroj, lernantinoj ĉe la sama lernejo en Svislando.

Se mi estus farinta tiun sciigon pli frue, mi estus evitinta la neverŝajnecon, kiu nun penetras mian verkon, ĉar mi estas devigata konfesi, ke la hazarda renkontiĝo de ses gejunuloj, ĉiuj konantaj unu la aliajn, estas tute neordinara, kaj mi nur povas citi alian proverbon ankaŭ hispanan, por min defendi; “Lo que no acaece en un año, acaece en un rato”, kiu signifas: “Afero, kiu eble ne okazus dum jaro, povus okazi dum du minutoj”.

Mi esperas, ke la suprecititaj tradukoj estas pravaj; mi dubas iomete ĉar mia scio de la hispana lingvo estas tre malgranda (fakte, mi devas konfesi, ke mi kopiis la originalajn proverbojn el “Kolekto da Citaĵoj”, por impresi la leganton favore pri mia klereco).

Post ĉi tiu ĉirkaŭparolo, kiu ebligis al la Angloj ke ili faru la demandojn kaj klarigojn pri sia ĉeesto en Ostendo, kaj al la fraŭlinoj, ke ili interŝanĝu opiniojn pri siaj ĉapeloj, mi povas daŭrigi la rakonton pri iliaj aferoj. Sed ne estas facile, eĉ por aŭtoro tiel lerta kiel mi, priskribi la amhistoriojn de tri diversaj paroj, okazantajn samtempe; tamen, ĉar mi eble ofendus kelkajn el miaj legantinoj se mi evitus la taskon, mi klopodos laŭ mia povo, kvankam, al afero tiel grava, mi nepre devas dediĉi novan ĉapitron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.