La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() TRI ANGLOJ ALILANDEAŭtoro: John Merchant |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La morgaŭan matenon, Morris klarigis al Brown la proponitan veturon tra la Bois de Boulogne, sed la amiko preskaŭ sufokiĝis pro indigno, kaj respondis: “Tute ne! neniam! mi venis al Francujo por eviti la kaptilon de ruzema vidvino, kaj tuj post mia alveno, vi kuraĝas proponi, ke mi veturu kune kun nederlanda vidvino, grasa, malbela, kaj patrino de du egale grasaj kaj malbelaj filinoj –”
“Ne, ne, ŝi ne estas la patrino de la junulinoj, ŝi –”
“Patrino, aŭ fratino! tio ne estas grava, ili estas –”
“Ŝi estas ilia onklino, kaj ili estas ĉarmoplenaj! Fraŭlino Roza estas sendube unu el la plej belegaj junulinoj, kiujn mi ĝis nun renkontis, kaj mi opinias ke –”
“Via opinio ne havas ian valoron; kiel abelo, vi flugas de floro al floro kaj –”
“Tio ne estas vera,” interrompis Morris forte ekscitita, “vi scias, ke mi –”
“Mi scias tion, kaj nur tion,” diris Brown, kun egala viveco, “ke mi neniam konsentos veturi kune kun viaj tri grasaj nederlandaj virinoj, ĉiu sufiĉe maljuna por esti via patrino; kaj se unu el ili sin prezentus antaŭ mi nun, mi tuj dirus ĉe ŝia vizaĝo –”
“Bonan tagon, miaj karaj amikoj,” interrompis Sinjorino Dufer, kiu alproksimiĝis tute neatendite.
“Bonan tagon, estimata sinjorino, kiel vi fartas?” demandis Morris. “Ĉu la fraŭlinoj ankaŭ estas bonfartaj?”
“Jes, dankon, sed mi ne povas ilin trovi; jen estas telegramo, kiun mi deziras sendi al mia edzo, kaj unu el ili devus preni ĝin al la poŝtoficejo.”
“Bonvolu permesi al mi forsendi ĝin?” petis Morris, ĝentile.
“Mil dankojn, sinjoro, se tio ne ĝenos vin.”
Morris forkuris al la poŝtejo, kaj la sinjorino sin turnis al Brown, dirante: “Ĉu ni havos la plezuron vin vidi hodiaŭ posttagmeze, sinjoro? Ni intencas veturi al la Bois!”
“Jes, tre certe,” respondis Brown. “Mia amiko ĵus sciigis min pri la afero, kaj mi atendas la promenadon kun multe da plezuro.”
“Ankaŭ mi,” diris la sinjorino, “ĉar mi havos la ĝojon daŭrigi la diskuton pri la meritoj de Balzac kun via ĉarma amiko, Sinjoro Robinson, dum vi babilados pri malpli gravaj aferoj kaj temoj kun miaj nevinoj.”
“Kun viaj nevinoj, sinjorino! ĉu vi ne estas la fratino de la du aliaj junulinoj?” demandis Brown, maltime.
“Ne flatu min, mi petas,” respondis la sinjorino tre kontentigita, “sed pri Sinjoro Robinson, ŝajnas al mi, ke li estas pli saĝa kaj lerta, ol li permesas al mi scii. Hieraŭ vespere, li ofte nur movis la kapon anstataŭ respondi miajn demandojn; ĉu li vere estas bona aŭtoritatulo pri la literaturo angla?”
“Mi vere ne scias pri tio,” diris Brown, “sed mi povas sciigi al vi, sinjorino, ke li trovis vian konversacion tre interesa, agrabla kaj instruoplena.”
“Mi ĝojas aŭdi tion, ĉar nun mi ne hezitos lin teni ĉe mia flanko. Nu, mi devas skribi kelkajn leterojn; tial, sinjoro, mi diras ‘ĝis la revido’!”
“Ĝis la revido,” respondis Brown, kiu komencis mediti pri la interparolado ĵus farita. “Ho,” li pensis, “ŝi deziras diskuti la meritojn de Balzac kun mia amiko, Robinson, dum mi babilados kun ŝiaj nevinoj. Nu, imagu la opiniojn de Charlie pri Balzac! Mi ne kredas, ke li iam legis libron krom la “Aventuroj de Terura Turko”, aŭ la “Krimoj de Parizo”. Ŝi deziras sendi telegramon al sia edzo; tio estas bona, ĉar, antaŭ ĉio, ŝi ne estas vidvino, sekve ne danĝera. Aliflanke, la du junulinoj estas ankoraŭ fraŭlinoj. Certe, mi devus paroladi kun la sinjorino pri Balzac, dum Charlie kaj Jack faras promenadon kun la junulinoj; sed ili eĉ ne pripensetis miajn gustojn, tial estos bona venĝo murmureti amvortojn ĉe la oreloj de la karulinoj, dum Charlie aŭ Jack diskutos la literaturon kun la patrino, – aŭ pli bone la onklino. Kompatinda Charlie!! kaj, ankaŭ, kompatinda Balzac!!! Sufiĉos por elirigi la mortintan aŭtoron el la tombo, kiam li aŭskultos la opiniojn de Charlie pri li kaj liaj verkoj.”
Pensante tiamaniere, li eniris la fumejon, kie li trovis Robinson kun libro sur la genuoj, sed kun la okuloj fermitaj. Brown alproksimiĝis lin kaj vidis ke la libro estas “Eugénie Grandet”, unu el la plej famaj romanoj de Balzac.
“Nu, Charlie, kion vi faras?” diris Brown, forte frapante la ŝultron de sia amiko.
Robinson stariĝis, kaj, vidante Brown, demandis: “Ĉu vi vidis Jack?”
“Jes, antaŭ du minutoj.”
“Nu, ĉu esti aŭ ne esti? tiel staras nun la demando; ĉu pli bone estos veturi kun ni aŭ resti en la hotelo kaj riski la mizerojn nekonatajn?”
“Ĉu esti aŭ ne esti? Ĉu vi komencis studi la verkojn de la senmorta aŭtoro?” diris Brown, penante forpreni la libron kiun Robinson tenis sur la mano, sed sensukcese.
“Ĉesigu vian sarkasmon, kaj respondu al mia demando.”
“Ĝis nun, mi ne aŭdis demandon.”
“Eble ne, sed vi komprenas sufiĉe bone. Ĉu vi intencas nin akompani al la Bois de Boulogne?”
“Kiam Jack invitis min, mi tuj kaj fortege respondis ‘ne’.”
“Vi ne agos tiel malnoble? Ĉu vi jam forgesis tion, kion ni faris por vi?”
“Tute; al kio vi aludas?”
“Ĉu ni ne savis vin de la ‘gaja vidvino’?”
“Jes, mi konsentas.”
“Ĉu ni ne alkondukis vin de Londono ĝis Parizo senriske?”
“Mi ne estas infano –”
“Ne, sed vi alproksimiĝas rapidege al la dua infaneco. Kial vi ne konsentos veturi kun ni?”
“Mi tion intencas fari.”
“Sed vi ĵus sciigis min, ke –”
“Ke kiam Jack faris al mi la inviton, mi ĝin rifuzis; sed, poste, kiam Sinjorino Dufer faris al mi afablan inviton, mi ĝin akceptis.”
“Kial vi ne diris tion antaŭe?”
“Ĉar vi ĝin ne permesis.”
“Tom, vi estas malsaĝulo!”
“Kaj vi, Charlie, estas ĝentilulo. Nu, ni estas ambaŭ mensoguloj.”
“Tom, tuj post la veturado, mi krevigos al vi la kapon.”
“Mi tre bedaŭras, ke mi ne povos tion fari al vi, ĉar la naturo mem jam tion faris,”* respondis Brown kun profunda moksimpatio.
* Havi krevigitan kapon – angla dirmaniero por “esti malprudenta.”
La pordo malfermiĝis, kaj Morris envenis, dirante: “Mi vin serĉis ĉie; ĉu vi intencas resti ĉe la hotelo la tutan tempon?”
“Ĉiuokaze ne estas necese eliri antaŭ la tagmanĝo,” diris Robinson.
“Nu, Charlie,” diris Morris, “ne studadu la tutan matenon. Via cerbo ne estas sufiĉe forta por tion elporti; venu kun ni kaj vizitu la Louvre, la Madeleine, la Boulevards, la Place de la Concorde, la –”
“Ĉiujn tiujn lokojn en unu tago?”
“Jes, kial ne?”
“Kaj vi nomas tiun vojaĝon libertempo?”
“Ĉu ne estos plezuro vidi la belegajn preĝejojn, la grandajn placojn, la famajn muzeojn, la glorajn –”
“Ne ripetu la tuton de la katalogo de la A.A.; mi certigas al vi, ke mi ne trovus ian ajn plezuron en vizito al la plej belegaj vidindaĵoj de la mondo – almenaŭ antaŭ la tagmanĝo.”
“En tiu okazo, Tom kaj mi iros solaj, sed mi ne havas francan monon, – bonvolu ŝanĝi por mi unu bankbileton kvinfuntan, Charlie.”
“Kiu rakontis al vi pri tio?” demandis Robinson, kolere.
“Mi ne komprenas al kio vi aludas,” diris Morris.
“Al nenio, mi pensis pri alia afero.”
“Ĉu iu penis rabi de vi?” daŭrigis Morris.
“Certe ne!” kriis Robinson senpacience; “se vi intencas eliri, eliru, aŭ vi ne vidos ion, kaj ankaŭ vi estos malfruaj je la tagmanĝo.”
Morris kaj Brown adiaŭis lin, kaj, elirinte la hotelon, Brown murmuris: “Iu certe jam trompis nian amikon.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.