La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


TRI ANGLOJ ALILANDE

Aŭtoro: John Merchant

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO I.

Fininte sian vespermanĝon, “Maljuna” Brown sonorigis, por ke la servistino envenu kaj forportu la manĝilaron; tiam li sidiĝis en sian apogseĝon, kaj pretiĝis, por pasigi, antaŭ ol kuŝiĝi, du pacajn kaj trankvilajn horojn, per la fumado de amata, malpura kaj forte odoranta pipo, kaj per legado de preskaŭ egale amata romano.

Responde al la sonorilo, envenis la ĉambron ne la atendita servistino, sed alloge vestita sinjorino, la mastrino mem. Brown tuj paliĝis, sed la sinjorino afable rigardis lin, kaj diris mallaŭte: “Bonan vesperon, sinjoro, ĉu vi ĝuis vian vespermanĝon?”

“Ha! Ĉu estas vi, sinjorino?” ekkriis Brown per iomete malĝentila voĉo. “Ĉu, do, la servistino estas malsana?”

“Tute ne, sed mi multe preferas mem servi al vi kiel eble plej ofte,” ŝi respondis, kun ĉarma rideto. Tiam ŝi eliris, portante kelkajn manĝilojn.

Brown ĝemetis malgaje kaj murmuris: “Ŝajne, mi neniam povos havi trankvilan vivon. Tuj kiam mi sukcesis eliri el la brakoj de unu ruza vidvino, mi alproksimiĝas tiujn de alia.”

Ne estis eble daŭrigi tiun pensadon, ĉar en tiu momento, Sinjorino Snap, perfekta specimeno de “La gaja Vidvino”, revenis. Jam Brown bedaŭris, ke li luis ŝiajn ĉambrojn.

“Ĉu la vetero ne estas terura?” ŝi demandis, daŭrigante sen paŭzo por la respondo de Brown. “Ĝi ne estas taŭga eĉ por la bestoj, kaj la posedantoj de bona hejmo devus esti dankaj, precipe tiuj, kiuj havas edzinon bonveneman. Ĉu vi ne opinias tion, sinjoro?”

Malgraŭ lia espero, ke ŝi tuj lasos lin sola, Brown sentis, ke li devas ion diri, kaj murmuris: “Eble la vetero pliboniĝos morgaŭ.”

“La vetero? Jes, sed pri alia temo mi petis vian opinion.”

“Pri kiu, mi scias nenion,” li respondis.

“Sed al vi ofte mankas la simpatio, ĉu ne?”

“Ne, mi estas tre kontenta,” diris Brown.

“Mi ĝojas aŭdi tion,” ŝi respondis, “ĉar ĝis nun mi ne estis certa, ĉu en mia domo vi trovas ĉion laŭ via gusto. Kompreneble viaj afablaj vortoj faras al mi plezuron.”

La sola penso en la kapo de Brown estis “Kiam ŝi foriros?” kaj la sola penso en tiu de Sinjorino Snap estis “Kiel mi povos daŭrigi la interparoladon, se li ne ĉesos rigardi min kvazaŭ kun teruro kaj timo?” Trarigardinte la fenestron ŝi diris: “La vetero fariĝas pli kaj pli malbona. Venu ĉi tien, kaj konstatu mem.”

“Pardonu min, sinjorino,” ĝemetis Brown malforte, “sed via opinio estas sufiĉa por mi.”

“Ho, mil dankojn pro la komplimento,” ekkriis la vidvino, kun bone afektita plezuro, “mi esperas ke mi ĉiam povos meriti kaj ricevi tian bonan opinion de vi.”

Malfeliĉa Brown ĉirkaŭrigardis la ĉambron, kvazaŭ li esperas trovi ian pretekston por eliri, sed tute sensukcese. Dume la vidvino eltrovis alian temon por diskuti, kaj ŝi demandis, per tre ĝentila voĉo, “Ĉu vi tre amas la legadon?”

Neeble estis ignori la persiston de la ruza virino, kaj kompatinda Brown estis fleksebla kiel vakso en ŝiaj manoj.

“Jes, mi treege amas ĝin, kaj hodiaŭ vespere mi –”

“Ankaŭ mi,” interrompis ŝi; entuziasme. “Kompreneble, Dickens estas mia preferata aŭtoro,” – Brown, en tiu momento, havis en la mano volumon pri “Pickwick” – “sed mi legas la verkojn de ĉiuj vere famaj homoj, kiam ajn mi povas trovi okazon. Kian opinion vi havas pri ‘Romeo kaj Julieto’?”

Ne posedante multe da kuraĝo en la rilatoj kun la sinjorinoj, eĉ kiam li havas la protekton de siaj amikoj, Brown, je tiu demando pri la amhistorio de “Romeo kaj Julieto”, fariĝis pli kaj pli malforta kaj timema: li sentis, ke post kelkaj minutoj, la vidvino havos lin ĉe siaj piedoj. Esperante savi sin per mensogo, li murmuris: “Mi ne povas esprimi opinion, ĉar ĝis nun mi ne legis ĝin.”

“Vi ja surprizas min,” ŝi diris; “permesu al mi diri, mia kara sinjoro, ke vi ne povos konsideri vin aŭtoritatulo pri la literaturo angla, antaŭ ol vi estos leginta tiun gloran verkon. Promesu al mi, ke vi legos ĝin tuj. Mi petas tion, ĉar en ĝi troviĝas la plej delikataj, la plej ĉarmaj frazoj pri la plej nobla el ĉiuj homaj sentoj, – vi divenas, ke mi aludas al la amo, – kaj persone mi amas Romeon per mia tuta koro; li estas la plej ĉarma junulo el la tuta romantika literaturo; bela, kuraĝa, ĝentila kaj fidela, li rememorigas min pri sinjoro, kiu, en la nuna momento, estas malpli ol cent mejlojn de ĉi tiu ĉambro.”

“Kompreneble, vi aludas al via estimata edzo,” tuj diris Brown.

“Tute ne,” respondis ŝi serioze. “Sinjoro Snap ne ekzistas; li mortis kiam mi ankoraŭ estis juna kaj malsaĝa knabino, kaj jam de longa tempo mi tute ĉesis pensadi pri li. Ne! la persono, kiu plej similas Romeon, laŭ mia opinio, estas – sed mi timas nomi lin antaŭ vi –.” Dirinte tion ŝi kovris sian vizaĝon per naztuko por kaŝi la vangruĝiĝon.

Brown ankoraŭ sidis maltrankvile apud la tablo, preĝante kviete, sed sincere, ke la terura virino forlasu la ĉambron, sed, malfeliĉe, ŝia intenco estis tute kontraŭa; ŝi rigardis lin de super la naztuko, kaj demandis ĝentile: “Ĉu vi havas la verkon ‘Romeo kaj Julieto’?”

“Jes, ĝi estas en la librujo, mi pruntedonos ĝin al vi kun plezuro,” li respondis iomete espereme.

“Ho, mi ne deziras ĝin pruntepreni, sed kun via permeso mi volas montri al vi la scenon, kiu, laŭ mia opinio, estas la plej grandioza en la tragedio, – se nur,” ŝi aldonis, rigardante lin rekte en la okulojn, “mi vin ne ĝenas.”

Brown volis diri: “Vi min ĝenas multe, kaj se vi ne foriros tuj mi vin forpuŝos el la ĉambro,” sed antaŭ ol li povis elparoli eĉ unu vorton, la vidvino dankis lin pro la silenta konsento; kaj, eltirinte la libron el la librujo, ŝi sidiĝis apud la malfeliĉa Brown, kaj malfermis la verkon ĉe la sceno kie Romeo parolas kun Julieto en la ĝardeno. Ŝi legis iom el la tragedio per mallaŭta kaj dolĉa voĉo, kaj Brown ne povis ne admiri ŝian lertecon; sed post kelkaj minutoj, ŝi faris al li proponon kiu preskaŭ mortigis lin. La propono estis, ke li legu la rolon de Romeo, kaj ŝi mem tiun de Julieto. Eble, li tion estus farinta, sed tuj antaŭ ol Sinjorino Snap envenis la ĉambron, li estis ekvidinta en la libro “Pickwick” ilustraĵon, kiu rememorigis lin pri la malfeliĉaj aventuroj de Sinjoro Pickwick kun Sinjorino Bardell, tiu ruza vidvino, kiu sukcesis havigi multekostan “kompensaĵon” el tiu estiminda kaj senkulpa sinjoro, pro malplenumo de supozita edziĝa promeso.

Antaŭ ol li povis aŭ akcepti aŭ rifuzi la proponon, ili aŭdis sonoriltinton; la sono kaŭzis al ili tre kontraŭajn sentojn. Brown esperis, ke la vizitanto petos vidi Sinjorinon Snap – kaj la vidvino aŭskultis per ambaŭ siaj oreloj, esperante, ke oni faris eraron, kaj tuj foriros al alia domo.

Post minuto (ŝajnis al Brown preskaŭ monato) la servistino frapis la pordon, kaj sciigis al Brown ke du sinjoroj deziras vidi lin.

“Estas tre malfrue!” rimarkis la vidvino, “se mi estus vi, mi invitus ilin reveni morgaŭ;” sed la propono ne estis akceptita, ĉar kun la tintado de la sonorilo, iomete da espero kaj kuraĝo revenis en la koron de kompatinda Brown; kaj li rapide diris: “Sendube la afero estas grava; petu ke ili supreniru, mi petas.”

Kun rideto ĉe la okuloj, la servistino foriris por alkonduki la vizitantojn. Dume, Sinjorino Snap sin turnis al Brown, dirante: “Domaĝe estas, ke ni ne povos daŭrigi la tre interesan legadon, sed eble ni tion povos fari en alia okazo. Bonan vesperon, sinjoro, mi lasas vin kun viaj amikoj kaj reiras al mia soleco.”

Brown respondis: “Bonan vesperon,” kaj tuj poste, kun vera sincereco, esprimis siajn plej korajn dankojn ke oni lin savis el la manoj de tiu terura vidvino.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.