La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI ANGLOJ ALILANDE

Aŭtoro: John Merchant

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO II.

La vizitantoj estis du malnovaj kaj tre intimaj amikoj de Brown. Tuj kiam li ekvidis ilin enirantaj la ĉambron, li kuris al ili, kaj, premante samtempe manon de ĉiu, kun granda ĝojo li ekkriis: “Bonvenon, koran bonvenon, miaj karuloj.”

“Kio vin ĝenis?” demandis ambaŭ kune. “Ĉu io grava okazis?”

“Tute ne, tute ne!” li respondis gaje, “sed mi ĝojas vin revidi; sidiĝu, demetu la ĉapelojn, kaj nomu viajn trinkaĵojn.”

La du junuloj rigardis lin per okuloj plenaj de mirego; ŝajnis al ili, ke li suferas de neordinara ekscito, kaj kompreneble ili tre deziris scii la kaŭzon.

“Kion vi preferas, vinon, viskion aŭ kafon?”

“Dankon, mi trinkos kafon,” diris la pli juna viro.

“Mi ankaŭ,” respondis la alia.

Brown sonorigis, sed tiun ĉi fojon, la servistino envenis anstataŭ la sinjorino.

“Alportu kafon, mi petas,” diris Brown, ĝentile.

“Jes, sinjoro.”

Post la eliro de la knabino, unu el la amikoj ekkriis: “Nun, rakontu al ni, kio okazis.”

Brown, ĉiam iom silentema, ruĝiĝis kaj rigardis la aliajn timeme. Post momento, metinte antaŭ ilin cigarojn kaj cigaredojn, li diris malrapide kaj mallaŭte: “Estas nenio rakontinda krom tio, ke kiam vi forlasos tiun ĉi domon, mi intencas vin akompani.”

“Kial? Ĉu Sinjorino Snap havas intencon similan al tiuj de la aliaj dommastrinoj?”

“Bedaŭrinde, jes, sed, se eble, ŝi estas pli danĝera ol la aliaj.”

“Mia kara Tom,” respondis la amiko per mok-simpatia voĉo: “mi gardos cin estonte, kaj neniam permesos ke ci iru el mia vido.”

* * *

En tiu momento envenis la servistino, kaj dum ŝi aranĝas la tablon, mi uzos la tempon por pli bone prezenti la tri junulojn al miaj legantoj.

Tom Brown, kiun vi jam konas iomete, estis la malplej juna el la tri. Li ne estis precize junulo, ĉar li estis tridek-kvin-jara. Liaj haroj jam forlasis la kapon, almenaŭ grandparte; sed aliflanke, li estis sufiĉe riĉa por pasigi bonan tempon sen ia laboro. Inter la viroj, oni nomis lin “tre interesa kaj sperta kunulo”; ĉe la virinoj, li estis tro modesta kaj timema por esti ŝatata.

Ĝis antaŭ du jaroj, li loĝadis kun sia fratino, sed kiam ŝi edziniĝis, li luis ĉambrojn ĉe ĉarma sinjorino, la vidvino de unu el liaj amikoj. Post tri monatoj, li forlasis ŝin, ĉar ŝi demandis lin, kial li estas ankoraŭ fraŭlo. En la sekvanta loĝejo kie li trovis sin, li tuj konstatis, ke la mastrino havas la intencon lin kapti por sia malbela kaj maljuna filino; kaj denove li devis serĉi novan hejmon. Fine, en la domo de la ĉarma Sinjorino Snap, li kredis esti trovinta vere ŝatindan lokon, kaj li restis tie sen timo, ĝis ŝi proponis ke li legu kun ŝi la rolojn el “Romeo kaj Julieto”. Tiam li sciis bone, ke la danĝero estas grava, kaj ke se li ne foriros sen momenta hezito, li estos viktimo de tiu ruza virino, kaj lia libereco estos io pasinta.

Tial, kiam li vidis siajn amikojn, lia ĝojo estis tiel granda kiel la via, kiam vi premis la unuan kison sur la rozajn lipojn de via unua karulino (se la nuna leganto estas unu el la pli dolĉa sekso, eble ŝi havos la afablecon elpreni la inan sufikson el la vorto “karulino” por ke la komparo estu ĝusta).

La pli maljuna, altkreska, beleta kaj bruema el la du vizitantoj estis Charlie Robinson, kaj kvankam li ne havis privatan renton kiel Brown, li estis tre feliĉa junulo, ĉar lia patro, fabrikisto en Manchester, donis al li multe da mono kaj ankaŭ da libertempo; la sola kondiĉo estis, ke Charlie neniam envenu la oficejojn de la firmo; li faris tion antaŭ kelkaj jaroj, kaj tiel fuŝis la aferojn, ke oni ne povis reordigi ilin dum kelkaj monatoj. Tamen, kvankam ne tre klera, li estis lerta sportulo kaj fama sur la kriketkampoj, k.t.p.

La alia junulo estis nomita Jack Morris. Li havis nek renton privatan kiel Brown, nek patron riĉan kiel Robinson. Tamen, li estis sufiĉe feliĉa, havante gravan pozicion kun granda salajro ĉe la Asocio de Antikvistoj en Londono. Ĉu li estis bela? Tute ne; fakte, laŭ mia opinio, belaj viroj neniam ekzistis; ĉiutage mi renkontas tre multe da belegaj virinoj, sed belegajn aŭ eĉ belajn virojn – neniam. Li amis la legadon kaj la sportojn, amegis la virinojn, kaj ĉiam portis bonhumoran kaj ridetan vizaĝon.

Sed ne estas eble daŭrigi tiun ĉi prezentadon, ĉar jam la kafo estas servita kaj la tri junuloj interparolas pri afero, kiu havas por ni iom da intereso.

“Ŝajnas ke ni alvenis ĝustatempe,” diris Morris. “Vi deziras foriri por kelkaj semajnoj, kaj Charlie kaj mi venis precipe por vin inviti fari vojaĝon kun ni.”

“Ne al Brighton , mi esperas?” demandis Brown.

“Ne. Brighton nuntempe ne havas lokon sur la landkarto. Ni intencas ĝin ignori absolute.”

“Ĉu Scarborough?”

“Ne, nek Scarborough, nek alia marborda urbo kie vi jam renkontis la terurajn junulinojn; ni veturos alilanden.”

“Ne estas eble,” diris Brown, vere alarmita. “Vi ne komprenas eĉ unu vorton de ia lingvo krom la angla.”

“Vi eraras multe, maljunulo,” respondis Robinson. “Ĉu vi forgesas ke mi povas paroli la francan lingvon kiel enlandano?”

“Ĉu vere?” demandis Brown, ridetante.

“Ĉu vere? Jes, ĉu vere, vi, sentaŭgulo,” kriis Robinson. “Vi mem scias nenion, kaj kredas ke ĉiuj personoj en la mondo estas egale malkleraj.”

“Ne koleru, Charlie,” diris Brown, “se vi vere scias la francan lingvon, mi kore vin gratulas; sed vi ĉiam parolas vian nacian tiel malbone, ke mi neniam estus supozinta, eĉ dum momento, ke vi povus akiri ian scion pri alia.”

“Ĉesigu vian sarkasmon, alie mi liveros vin al la ‘gaja vidvino’.”

“Mi finis,” diris Brown, etendante la manojn laŭ petega maniero.

“Mi,” daŭrigis Robinson grave, “mi agos kiel interpretisto en Francujo, kaj Jack tion faros en Germanujo.”

“Jack, en Germanujo? Ĉu Jack scias la germanan lingvon?”

Ein wenig,” respondis Morris.

“Kion signifas tio?” demandis Brown.

“Ho,” diris la alia, iom fiere, “tio signifas ‘iomete’ en la germana lingvo.”

“Ĝi ne signifas multon,” diris Brown, surprizite; “eble, do, vi ne scias multon?”

“Eble ne, eble jes,” respondis Morris; “restu vi trankvila ĝis ni alvenos en la ‘Vaterland’, kaj tiam, vi povos eltrovi la veran respondon por vi mem.”

“Dankon, mi penos memori tion je la ĝusta tempo,” diris Brown, “sed ĝis nun, vi ne sciigis min, kien ni estas unue vojaĝontaj, nek pro kia kaŭzo ni vojaĝos; mi atendas la informon, se ne malpacience, almenaŭ kun intereso.”

“Ni tute forgesis tion,” respondis Robinson, “Jack estas devigata iri al Parizo por kolekti skribaĵojn por la A.A. kaj, nature, li petis mian helpon.”

“Vian helpon?” ripetis Brown.

“Ne ĝuste, sed mi proponis lin akompani.”

“Kaj ĉu la patro scias, ke vi intencas iri eksterlanden?”

“Certe, estis necese lin sciigi por havigi plenigitan monujon.”

“Sed post Parizo, kio okazos? Ĉar Parizo ne estas en la ‘Vaterland’, kie ni atendas aŭdi la elokventajn parolojn de Jack en la germana lingvo.”

“Nu, post Francujo, ni eble trairos kelkajn aliajn landojn por la profito de la Asocio de Antikvistoj,” aldiris Morris, kiu ĉiam donis la plenan titolon de la Asocio, anstataŭ paroli pri ĝi kiel la ‘A.A.’ laŭ la maniero de Robinson.

“Ĉu la A.A. pagos ĉiajn elspezojn?” demandis Brown.

“Certe,” diris Robinson.

“Jes, ĉiajn elspezojn,” ripetis Morris, kaj aldiris mallaŭte, “de sia reprezentanto, kiu, en tiu ĉi okazo, estas mi.”

“Nu, en alia okazo krom la nuna, mi rifuzus iri,” diris Brown, “sed nuntempe, mi ne ĉikanos pri la loko; mia sola deziro estas forlasi tiun ĉi malbenitan domon; eble, dum niaj vojaĝoj sur la kontinento mi trovos okazon por uzi la lingvon, kiun antaŭ ses monatoj mi ellernis diligente.”

“Kiu lingvo estas tiu?”

“La dua lingvo por ĉiuj!”

“Mi ne komprenas,” diris Robinson; “ŝajnas al mi, ke la vidvino ‘malordigis vian cerbon’.”

“Ne aludu al ŝi, mi petas,” respondis Brown; “mi parolas pri Esperanto, kaj mi povas certigi al vi, ke ĝi estas la plej mirinda lingvo en la mondo.”

“Mi ne povas toleri vin plu,” respondis Robinson; “donu al mi glason da ĉerizbrando antaŭ ol mi mortos.”

Brown, puŝinte la likvorujon al li, daŭrigis: “Mi ne parolos plu pri Esperanto, sed eble, kiam vi malsukcesos interkompreniĝi per la franca kaj germana lingvoj, mi povos ĝin uzi profite.”

“Brave, ni trinku sukceson al Esperanto, kaj al ĝia fama subtenanto, profesoro Brown,” kriis Robinson, alfrapante sian glason al tiu de Morris.

“Vivu Esperanto!” ili kriis ridante.

“Mi dankas,” diris Brown, serioze, “kaj nun, eble vi diros al mi, kiamaniere ni povos ŝteliri el tiu ĉi domo sen la scio de la mastrino.”

“Mi aranĝos tion,” diris Robinson, “ne timu.”

Li tuj sonorigis, kaj petis la servistinon diri, ke la sinjorino envenu por sciiĝi pri grava novaĵo. Brown paliĝis, kaj sidiĝis kiel eble plej malproksime de la pordo. Sed Robinson fumis cigaredon kaj ŝajnis tre ĝui la okazon.

“Mi estas la solicitoro de Sinjoro Brown,” diris li al Sinjorino Snap, salutinte tiun surprizitan vidvinon, “kaj kun profunda bedaŭro mi devas sciigi al vi, ke sekve de terura malfeliĉo en Ameriko li perdis multe da mono. Liaj aferoj postulas, ke li tuj forlasu Anglujon, kaj tial li estos devigata forlasi viajn ĉarmajn ĉambrojn. Do mi petas, ke vi tuj preparu la kalkulon kontraŭ li, kaj mi pagos ĝin; liajn havojn mi forportigos morgaŭ.”

Sinjorino Snap estis tro mirigita por fari konvenan respondon, kaj, salutinte al Robinson, ŝi murmuris ion, kion la junuloj ne povis kompreni, kaj foriris; ŝi jam ne bedaŭris la interrompitan legadon, sed eĉ sentis iom da simpatio pro la malfeliĉa sorto de Brown.

Samtempe, Brown kaj Morris salutis sian amikon, kaj repleniginte la glasojn, toastis la sanon de “la plej granda mensogisto en la mondo”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.