La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI ANGLOJ ALILANDE

Aŭtoro: John Merchant

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VI.

La cirkonstancoj kaŭzintaj la areston de kompatinda Robinson estis tre simplaj kaj eĉ ridindaj. Kiel jam priskribite, tuj post la temanĝo, Morris kaj Brown akompanis la junulinojn en la ĝardenon de la restoracio, lasante Robinson je la deziroj de Sinjorino Dufer.

Robinson ĉagreniĝis; efektive, li ne aranĝis la promenadon nur por diskuti la problemojn pri malfacilaj temoj pritraktitaj en la verkoj de diversaj aŭtoroj, – famaj aŭ ne famaj, mortintaj aŭ vivantaj, – dum la aliaj ĝuas la freŝan aeron, kaj – kvankam pri tiu ĉi punkto mi havas nenian aŭtoritaton, – babiladas ame unu al la alia sub la ombrodonaj arboj. Sed kiamaniere forlasi ŝin sen ofendo? Ĉu preteksti kapdoloron, aŭ, laŭ la kutimo de malkuraĝuloj, forkuri ne petinte permeson?

Sed, dum li tiel pripensis, la sinjorino ankaŭ primeditis en la kapo diversajn planojn por forigi Robinson sufiĉe ĝentile. Verdire ŝi jam eltrovis, ke li ne komprenas la temon, kiun ŝi amegas tutkore; plue ŝi konstatis, ke lia pretendita scio pri la literaturo estas vere tre malgranda, eĉ nenia. Je ilia unua renkontiĝo ĉe la hotelo, Morris certigis al ŝi, ke Robinson estis ĉagrenita pro tio, ke neniu deziras ekzercadi sin en la franca lingvo kaj diskuti la gravajn problemojn de la literaturo. Poste, rigardante la vizaĝon de Robinson, kiu serioziĝis kiam ajn ŝi aludis al Balzac aŭ Hugo, la penso fariĝis pli kaj pli forta, ke li estas ne nur inteligentulo, sed efektive vera aŭtoritatulo, kiu preferas aŭskulti la opiniojn de aliaj ol esprimi la proprajn.

La kreskado de tiu penso daŭris ĝis la momento, kiam alvenis la fiakro ĉe la Place Victor Hugo, kie, rigardante la belan statuon de la fama verkisto, Robinson demandis: “Ĉu Victor Hugo estis mortinta sur la batalkampo de Waterloo, aŭ senkapigita dum la Revolucio?”

La sinjorino preskaŭ svenis pro mirego, kaj ne povis konstati, ĉu li ŝercas, aŭ ĉu efektive li ne scias. Ŝi decidis eltrovi la veron; kaj por tion fari, ŝi ĵetis al li la sekvantajn demandojn: –

“Ĉu vi studadis ĉiujn romanojn de Balzac?”

“Ne, ne ĉiujn, sinjorino.”

“Sed preskaŭ ĉiujn, ĉu ne?”

“Ho, jes, preskaŭ ĉiujn,” li respondis kun tiom da kuraĝo, kiom muso havas, kiam ĝi aŭdas la risorton de kaptilo kraki malantaŭ ĝi.

“Kiun el ili vi plej ŝatas?”

“Mi ne ŝatas unu pli ol la aliajn.”

“Ĉu ne Les trois mousquetaires?” demandis la sinjorino kiel eble plej serioze.

“Jes, jes,” li respondis rapide, “eble mi preferas tiun, mi opinias ke ĝi estas lia plej grandioza verko.”

“Kaj pri Don Quichotte, ĉu vi ne trovas ĝin la plej fama verko de Victor Hugo?” ŝi daŭrigis senkompate.

“Sendube,” respondis Robinson, danka pro tio, ke ŝi nomis titolojn de libroj, anstataŭ lasi la elekton al li.

“Kompreneble, vi trovis ĝin tre amuza?”

“Jes, treege,” li diris, kun rideto, kiun li provis ŝajnigi natura.

“Ĉu vi memoras pri la azeno, kiun Don Quichotte rajdis dum siaj aventuroj?”

“Perfekte,” respondis Robinson, tre kontenta memori ion, kion ŝi deziras, kondiĉe ke ŝi nomu ĝin.

“Kaj pri la bela fraŭlino kiu lin ĉiam akompanadis?”

“Ho, jes,” diris Robinson, nesciante ke la ‘bela fraŭlino’ estas efektive la malbela, maljuna servisto, Sancho Panza, kaj ke li, kaj ne lia mastro, rajdis la azenon.

“Vi havas bonan memoron,” rimarkis la sinjorino. “Eble, vi ankaŭ memoras la okazintaĵon priskribitan en la lasta ĉapitro, pri la hundo, kiu tiel kuraĝe savis la vivon de la azeno?”

“Neniam mi forgesos tion,” li respondis, kaj aldonis por fari pli profundan impreson, “mi ofte deziris posedi similan hundon.”

“Por savi vin, okaze, kiel la alian azenon? Sinjoro, se iu krom vi mem estus sugestinta tion, vi certe kolerus,” diris la sinjorino, aldirante tuj: “Hundoj estas tre fidelaj amikoj.”

“La hundo,” respondis Robinson, “estas tiel fidela, kiel la homo mem.”

“Mi opinias,” diris ŝi, rigardante Robinson rekte en la vizaĝo, “mi opinias ke la hundo meritas tute alian ateston ol tion; alie mi tuj farus projekton detrui la tutan rason, morgaŭ.” Kio estus okazinta post tiu respondo mi ne povas antaŭdiri, ĉar ĝuste en tiu momento la veturilo haltis ĉe la restoracio, kaj Robinson malsupreniris, tute nesciante, ke la sinjorino ĵus ludis sukcesplene la rolon de ina “Sherlock Holmes”.

Eltrovinte, ke ŝia kunulo ne estas tia, kian ŝi supozis, Sinjorino Dufer komencis rigardi lin kun suspekto, kaj kiam la kelnero alportis la kalkulon al Robinson por la temanĝo servita al la dancistinoj, ŝiaj suspektoj rapide pligrandiĝis. Kvankam tre saĝa virino, ŝi havis cerbon kiu malrapide funkciis, kaj estis ŝia kutimo longe pripensi antaŭ ol ion fari. Do, fine, ŝi decidis forlasi lin por vidi, kion li faros.

“Senkulpigu min, sinjoro,” ŝi diris laŭte, “mi devas skribi kelkajn leterojn; eble vi ĉiuj serĉos min en la manĝocambro post duonhoro?”

“Plezurege,” li respondis, kun pli da ĝojo ol la vera ĝentileco postulis.

Doninte bankbileton al la kelnero por pagi la du kalkulojn, Robinson atendis la monrestaĵon, fajfante la popularan arion, “Metu min inter la fraŭlinojn”, kiam subite, je lia granda surprizo, li trovis sin ĉirkaŭkaptita de la ses dancistinoj, kiujn li neintence regalis per temanĝo. Timante, ke la sinjorino aŭ la aliaj geamikoj revenos kaj lin trovos en tia embarasita kaj kulpoŝajna situacio, kaj tute forgesante la venontan monon, li forkuris el la restoracio en la momento, kiam la kelnero revenis por diri, ke la bankbileto, kiun Robinson al li estis doninta, estas falsaĵo. La kelnero, vidante Robinson forkuranta, kompreneble supozis, ke li estas fripono, kaj kriis: “Haltigu lin, li estas ŝtelisto!”

Estas sufiĉe aldiri, ke post kelkaj minutoj, Robinson estis alkondukita de du policanoj al la plej proksima arestejo, dum la sinjorino, kiu ĉion vidis, kuris en la ĝardenon por sciigi al Morris kaj Brown tion, kio ĵus okazis. Farinte tion, ŝi kaj la fratinoj reiris al la hotelo, kaj la du amikoj, paginte la kalkulon, ensaltis fiakron por serĉi Robinson.

Kiam ili alvenis en la policejon, oni prezentis ilin al la estro, kiu jam havis antaŭ si la ekscititan Robinson. Bedaŭrinde, nek tiu oficisto, nek liaj helpantoj, povis kompreni la anglan lingvon, kaj la akuzito, kvankam li parolaĉis la francan, tute malsukcesis konvinki la policestron pri sia senkulpeco.

Kion fari? Ŝajnis, ke la oficisto jam decidis ordoni ke la policanoj konduku Robinson en la malliberejon ĝis la alveno de interpretisto, kiam Brown diris: “Mi havas ideon. Mi veturos al la hotelo, kaj alkondukos tien ĉi, aŭ la administranton, aŭ, se li ne povos veni, la kelneron, kun kiu mi parolis kelkafoje en Esperanto.”

“Esperanto”! ekkriis la policestro, aŭdinte Brown, kaj, “Ĉu vi parolas Esperante?” daŭrigis li en la lingvo internacia.

“Mi ne estas lerta parolanto,” respondis Brown timeme, “sed mi komprenas ĝin iomete.”

La policestro tuj lasis sian seĝon, kaj alproksimiĝis al Brown por kore manpremi lin. Tiam li demandis: “Ĉu la kaptito rabis ion de vi?”

“Tute ne,” respondis Brown, “li estas mia amiko, kaj kial oni lin arestis ni ne povas kompreni.”

Tiam la kelnero de la restoracio klarigis tion, kio okazis, kaj kial li petis al la policanoj, ke ili arestu la sinjoron. Per la mirinda lingvo Esperanto Brown povis prezenti la aferon laŭ la klarigo de Robinson, kiu diris, kiamaniere li ricevis la falsan bankbileton – la leganto jam divenis ke ĝi estis tiu, kiun la antaŭan vesperon, la fripono sensukcese proponis al li en la hotelo.

Kun gajeco ili forlasis la policejon, promesinte al la estro, ke ili ĉeestos festeton ĉe la Centra Esperantista Grupo la morgaŭan vesperon. Ĉiu el ili spertis treege feliĉan staton, sed pro tute malsamaj kaŭzoj. Robinson sin trovis feliĉa, pro tio, ke li regajnis la liberecon. Eĉ kiam oni ne estas malkuraĝulo, ne estas agrable esti malliberigata precipe en fremda lando. Brown kontentiĝis tial, ke Esperanto sukcesplene trapasis gravan provon, kaj faris al li kaj al liaj amikoj bonegan servon; kaj Morris portis feliĉan vizaĝon pro tio, ke la beleta Roza jam murmuris ĉe lia orelo ke ŝi lin iomete amas.

En tiu enviinda stato ili atingis la hotelon, kaj, ŝanĝinte la vestojn por la vespermanĝo, atendis senpacience la momenton, kiam ili povos rakonti siajn aventurojn al la sinjorinoj; sed iliaj amikinoj ne envenis la manĝoĉambron, kaj la kelnero, doninte leteron al Brown, sciigis ilin, ke la sinjorino kun la junulinoj zorge gardataj jam forlasis la “gajan urbon”. Jen la letero:

Miaj karaj amikoj,

Bedaŭrinde mi estas devigata reiri hejmen tuj, kaj tial la tempo mankas por vin adiaŭi persone. Eble ni revidos unu la aliajn post nelonge sed ne ŝajnas al mi necese skribi mian propran adreson, ĉar Sinjoro Robinson, kiu tiel bone memoras aferojn kiuj ĝis nun neniam okazis, sendube povos vin sciigi pri adreso, kiun li ankoraŭ ne scias.

Dezirante, por vi ĉiuj, bonan kaj senpekan libertempon,

Fidele la via, M. Dufer.

“La tuta mondo renversiĝas,” diris Brown, “antaŭe mi forkuris de la virinoj, nun la virinoj forkuras de mi. Certe, estas feliĉa planedo post ĉio,” kaj li vespermanĝis kontente.

Morris ne povis ion diri, ĉar lia koro estis jam plenigita de doloro. Li manĝis nenion, kaj foje kaj ree li murmuretis al si mem, “Ĉu mi perdis cin por ĉiam? ĉu mi cin neniam revidos?”

“La malbela, maljuna, malagrabla, grasegulino!!!” subite ekkriis Robinson, kiam la vera signifo de la letero plene enpenetris lian cerbon.

“Charlie,” interrompis Brown, “ne forgesu, ke vi parolas pri sinjorino.”

“Sinjorino?” diris la alia – “pli ĝuste estus, nomi ŝin kato.”

“Mi tion ne permesos,” diris Morris, “kiajn ajn peketojn ŝi faris, memoru, mi petas, ke ŝi estas la onklino de Fraŭlino Roza.”

“Ho,” ekkriis Robinson, “mi ne povas paroli kun malsaĝulo.”

“Eble ne,” respondis Morris, “sed tion mi povas.”

“La unua poento al Jack,” diris la pacema Brown. “Nun, ne koleru, sed finu la vespermanĝon, kaj, poste, ni eliru por serĉi amuzon ekstere.”

“Bona ideo,” diris Robinson. “Donu la manon al mi,” li aldiris, alproksimiĝante al Morris, “kaj ne estu tiel ĉagrenata.”

Sed Morris petis, ke la amikoj foriru sen li, pro tio ke li havas kapdoloron. Unu horon poste, Brown kaj Robinson eniris la Teatron Marigny kaj partoprenis kune kun la tuta aŭdantaro la kantadon de la plej novaj popularaj kantoj.

Je la unua ili sin trovis ree en la hotelo kaj demandis ĉu Sinjoro Morris estas en la fumejo.

“Ne, Sinjoroj,” respondis la pordisto; “mi kredas, ke li jam kuŝiĝis.”

Ili iris al la dormoĉambro de Morris, sed aŭdante lian voĉon, ili haltis ĉe la pordo.

“Kia lingvaĉo estas tio?” demandis Robinson.

“Eble li deklamas versojn el ‘La arto pri l’ amo’ de Ovid,” diris Brown.

“Aŭ verkas originalajn poemojn pri la palpebroj de la ĉarma Roza,” diris la senkora Robinson.

“Silentu,” murmuris Brown, metante la orelon ĉe la ŝlosiltruo, kiam li aŭdis Jack, dirantan: “Danĝere estas rajdi sur leono. Ĉu kolombo estas pigeon, I mean, birdo? Jes, kolombo estas birdo, kaj leono estas beasto, I mean, besto,” k.t.p.

“Brave!” diris Brown al Robinson, kiu komprenis nenion, “Jack trovis konsolon por sia rompita koro, ne kun Ovid, ne per la versfarado, sed en lernolibro de la kara lingvo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.