La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI ANGLOJ ALILANDE

Aŭtoro: John Merchant

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO V.

Antaŭ la hotelo staris tri taksifiakroj. La suno brilis forte, kaj sur la ĉielo ne estis eĉ unu nubeto. Morris kaj la ĉarma Roza supreniris la unuan veturilon, Robinson kaj la egale aminda Dora sidiĝis en la duan, kaj Brown atendis la alvenon de la sinjorino por ŝin helpi eniri la trian. Sed la homo proponas kaj – la virino disponas. La nun priskribata okazo estis bona ekzemplo de tiu korektita proverbo. La sinjorino tute ne volis akcepti la aranĝojn faritajn. Irinte al la dua veturilo, ŝi diris al Fraŭlino Dora: “Karulino mia, bonvolu iri en la lastan taksion kaj sidiĝu flanke de Sinjoro Brown, ĉar mi havas por prezenti al Sinjoro Robinson kelkajn faktojn, kiuj, mi estas certa, donos al li grandan plezuron.”

Robinson apenaŭ povis kredi la ateston de la oreloj; sed li sukcesis diri: “Ĉu ne estos pli bone prokrasti la diskuton ĝis post la vespermanĝo?”

“Ne, ne, ne!” ŝi respondis, “ĉar ni veturos al la Bois laŭ la Place Victor Hugo, kie mi esperas montri al vi ion speciale interesan, kaj pri kio mi deziras vian juĝon.”

Malbenante Hugo, Balzac kaj ĉiujn iliajn verkojn, Robinson sidiĝis kun la sinjorino, dum Fraŭlino Dora veturis kune kun “maljuna” Brown.

Kiam ili alvenis en la Bois, ili malsupreniris el la veturiloj kaj eniris belan restoracion, kie ĉiu petis al Robinson, ke li mendu la temanĝon. Respondante, ke li tuj tion faros, li forkuris por serĉi kelneron kiu povus paroli angle, nesciante, ke ĉiu el ili povas tion fari facile kaj eĉ flue.

Ŝajnis al li, ke ĉiuj kelneroj jam havas sufiĉe da klientoj, kaj ne deziras servi al aliaj vizitantoj; sed post dek minutoj, li trovis unu, kiu ne estis okupata. “Garçon,” li demandis, “Est-ce que vous comprenez l’anglais?”

“Jes, sinjoro, mi loĝadis apud Leicester Square ĉirkaŭ kvar jarojn.”

“Sed tio ne signifas, ke vi parolas angle; ĉar ĉiu en Leicester Square estas fremdulo. Tamen, mi ne volas scii kie, kiel aŭ kiam vi lernis nian lingvon. Sufiĉas, ke vi ĝin parolas. Do, portu tuj al la tablo kiu troviĝas en la maldekstra angulo de la plej malproksima ĉambro –”

“Jes, sinjoro, al la tablo en la maldekstra angulo de la – de la ĉambro, kiu estas plej malproksime de ĉi tie.”

“Jes, portu bonan temanĝon, la plej bonan, kiun vi povas, por ses personoj; nur ne prokrastu.”

“Mi flugos, sinjoro,” respondis la kelnero dum li foriris lamegante.

Reirinte rapide al la tablo, ĉe kiu li esperis vidi la amikojn, Robinson trovis ĝin forlasita. En ĉiu ĉambro estis amaso da vizitantoj, kaj pli facile estis perdi ol trovi amikojn. Anstataŭ resti ĉe la tablo ĝis la reveno de la aliaj, Robinson iris rapide tra diversaj ĉambroj, kaj dum li tion faris, la kelnero alvenis kun la manĝaĵoj; ne vidante Robinson, sed rimarkinte, ĉe tablo proksime de la angulo nomita, ses junulinojn, konataj dancistinoj el la teatro Odéon, li tuj alportis la bongustajn manĝaĵojn kaj komencis meti ilin antaŭ la junulinojn.

“Ni ne mendis tion,” diris unu; “kiu petis tion, ke vi ĝin alportu?”

“Angla sinjoro, fraŭlino, kiu petas, ke vi akceptu la temanĝon kun liaj plej respektaj salutoj.”

“Kun plezuro, donu al li nian amon, kaj diru, ke li povas temanĝi kun ni se tio plaĉos al li.”

La kelnero forlasis la tablon kaj ĉirkaŭrigardis por trovi Robinson, kiu, antaŭ momento, ĵus eltrovis la aliajn; kaj eĉ jam estis alproksimiĝanta al la tablo por ĝui la bezonatan temanĝon.

Nesciante ke eraro okazis, la kelnero venis al Robinson kaj diris mallaŭte: “Mi servis la junulinojn, sinjoro, kaj jen estas la kalkulo, dekses frankoj.”

“Jes, ni vidas la kalkulon, sed ne la temanĝon; kie ĝi estas?”

“Tie, sinjoro, la fraŭlinoj jam komencis manĝi ĝin.”

“Vi servis ĝin al tiuj dancistinoj?”

“Jes, sinjoro, ĉu ili ne estas la ses personoj kiujn vi aludis?”

“Tute ne; alportu alian temanĝon sen momento da prokrasto, alie mi vin mortigos.”

Robinson sidiĝis ĉe la tablo kune kun siaj amikoj, kiuj lin rigardis kun iom da surprizo; eĉ Sinjorino Dufer aspektis iom kolera, pensante ke la afero ne estas tute tiel akcidenta kiel ĝi ŝajnis, ĉar la junulinoj kelkfoje turnis la kapojn en la direkton de Robinson, kaj blovis al li kisojn. Kiam Fraŭlino Dora je la peto de la onklino, estis forlasinta la flankon de Robinson por sidiĝi kun Brown, ŝi timis, ke la ekskurso ne estos ĝuinda; sed Brown, sciante ke la fraŭlino kvazaŭ apartenas jam al Robinson, permesis al si havi tre agrablan tempon. Ne timante iajn malagrablajn rezultojn, li parolis kun viveco kaj spriteco; kaj la fraŭlino lin trovis tute je sia gusto. Tial, kiam Robinson penis preni sian “malnovan” lokon ĉe ŝia flanko, ŝi diris al li, “Ne, sinjoro, la diskuto postulas vian ĉeeston, kaj kiam tio estos finita, eble vi povos trovi iom da amuzo kun viaj aliaj amikinoj – ĉe la alia tablo.”

Robinson ŝin rigardis surprize, kaj tiam li ridetis agrable. Li kredis, ke ŝi estas ĵaluzema. Dume Brown kaj Dora iris por babiladi en unu el la beletaj anguloj, kiuj troviĝas en la ĝardenoj de la restoracio.

“Ĉu vi amas la florojn?” demandis la junulino.

“Florojn?” diris Brown. “Jes, per mia tuta koro.”

“Kaj kiun el ili vi plej amas?”

“La rozon,” respondis Brown, emfaze.

“Ĉu vere?” diris Dora, “do, vi pli admiras mian fratinon ol min?”

“Kial?”

“Ĉu ŝi ne estas Roza?” demandis Dora.

“Certe,” respondis Brown maltime, “sed vi ankaŭ havas rozojn – ĉe la vangoj.”

“Mi ne havis, sed nun mi havas,” ŝi respondis ruĝiĝante.

“En tiu okazo, ŝajnas, ke mi estus sukcesplena kiel ĝardenisto.”

“Mi ne komprenas. Kial?” ŝi demandis.

“Ĉar mi povus kreskigi la rozojn sen malfacileco.”

Kien la interparolado estus kondukinta ilin mi ne scias, sed en tiu momento alvenis Morris, por diri ke policano kondukas Robinson al la malliberejo, kaj ke ili devas sekvi por tuj liberigi sian amikon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.