La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI ANGLOJ ALILANDE

Aŭtoro: John Merchant

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO III.

La vaporŝipo alproksimiĝis malrapide al la kajo, kaj la vojaĝantoj malpacience atendis la momenton, en kiu ili povos elŝipiĝi; ĉar la transiro, kvankam ne longa, maltrankviligis ĉiujn. Inter tiuj, kiuj suferis plej terure, estis Sinjoroj Brown, Robinson kaj Morris.

Brown, kiam li parolis (kio ne ofte okazis), nur povis plende diri: “La proponinto de tiu ĉi vojaĝo devus esti malliberigata ĝis la morto.” Robinson murmuris jene: “Mi mortigos Morris tuj kiam ni alvenos teren. Kial li petis min transiri tiun malbenitan markolon, mi ne povas imagi; mi ruĝe kolorigos liajn harojn.” Se estus eble, Morris suferis eĉ pli ol liaj amikoj, kaj ne povis paroli eĉ unu vorton.

Ŝajnis al la suferantoj, ke la vojaĝo estas eterna, sed fine la ŝipo trankviliĝis, kaj la elirado komenciĝis. De tiu momento, la vigleco reaperis ĉe ĉiuj.

Ĉe la dogano nek Morris nek Brown trovis ian malfacilaĵon. Oficisto diris france ion, kion ili ne komprenis, kaj sekve ne alrespondis. Tiam, per kreto, li faris signon sur la pakaĵojn, kaj permesis la trairadon. Ĉe Robinson estis tute alie; kredante ke lia scio de la franca lingvo estas bona, al la demando “Avez-vous quelque chose à déclarer?” li respondis:

“Bonjour, monsieur, êtes-vous en bonne santé?”

“Répondez à ma question, s’il vous plaît, monsieur. Avez-vous du tabac?”

“Tabac? Certainement; ĉu vi prenos cigaron, aŭ cigaredon?” respondis Robinson, angle, sed tuj ripetante la demandon laŭ lia kapablo france.

La oficisto ne kaŝis sian malplezuron kaj malpaciencon, kaj kun koleraj gestoj ripetis kaj reripetis la demandon, “Avez-vous quelque chose à déclarer?”

Robinson, komprenante nur unu vorton el dek, komencis senti sin iom maltrankvila, kaj ĉirkaŭrigardis por vidi, kio okazis ĉe Morris kaj Brown. Ne vidante ilin – ili jam sidis en la rapida vagonaro por Parizo, – li ekkriis laŭte: “Ĉu ĉeestas Anglo, kiu komprenas la francan lingvon?”

Malgranda knabo alproksimiĝis, kaj diris: “Mi komprenas; kion vi volas, sinjoro?”

“Bonvolu demandi al tiu ĉi malsaĝulo, kion li deziras ke mi faru?”

La knabo sin turnis al la oficisto, kaj diris ĝentile: “La sinjoro ne povas paroli france, sed sciigas min ke li havas nenion deklareblan.”

Tuj la oficisto faris la kutiman signon sur la pakaĵon, kaj turnis la atenton al alia vojaĝanto. Dankinte la knabeton, Robinson kuris kiel eble plej rapide el la loko, kaj baldaŭ trovis la kunulojn en la vagonaro.

“Kio prokrastigis vin?” ili demandis.

“Ho, mi nur restis kelkajn momentojn por diri al la oficisto, kion mi opinias pri li.”

“Ĉu li vin maltrankviligis?”

“Tute ne, kontraŭe, mi maltrankviligis lin; tiuj Francoj ĉiam penas trompi la Anglojn, sed li malĝuste elektis, kiam li penis rabi de mi.”

“Sed neniu rabis de ni,” diris Morris, “la oficisto estis tre ĝentila.”

“Vi estis la escepto je la regulo.”

“Sed kio okazis? Klarigu, mi petas.”

“La trompisto deziris, ke mi pagu iom – mi forgesis kiom, – antaŭ ol permesi ke mi foriru; sed kiam mi respondis per la franca lingvo kaj minacis skribi al lia registaro pri lia malbona konduto, li sin senkulpigis kaj petis ke mi lin pardonu; mi esperas, ke la afero estos bona instruo por li.”

“Tre bone,” diris Morris, “vi agis bonege; kaj vi jam montris al ni, ke dum nia restado en Francujo, ne timinda estos iu aŭ io.”

Ili ripozis komforte sur la seĝoj dum iom da tempo, atendante la foriron de la vagonaro, kiam voĉo ekkriis: “Oreillers! Oreillers! Voulez-vous des oreillers?”

“Kio estas tio?” demandis Brown.

“Estas virino, kiu vendas fruktojn,” respondis Robinson, senpense.

“Fruktojn?” diris Morris, “tio estas precize je mia gusto; bonvolu aĉeti por mi vinberojn.”

“Eble ŝi ne havas vinberojn,” diris Robinson, timante, ke eble la virino ne estas fruktvendistino.

“Ne grave, aĉetu, kion ŝi havas.”

Antaŭ ol Robinson povis stariĝi, la virino alvenis al la fenestro de la kupeo, kaj vidante, ke la junuloj estas Angloj, ŝi diris en ilia lingvo: “Ĉu vi deziras kapkusenojn, sinjoroj?”

Brown kaj Morris unue rigardis la virinon, poste la amikon, kaj Brown diris: “Charlie, vi estas mirinda mensogulo.”

Robinson penis klarigi la aferon kiel ŝercon, sed vidante la ekenvenon de la knabo, kiu helpis lin ĉe la dogano, li subite endormiĝis, kaj ne vekiĝis ĝis post la foriro de la knabo ĉe Rouen.

Alveninte Parizon, Robinson, per miksaĵo de la angla kaj franca lingvoj, diris al portisto: “Mettez-vous tiujn pakaĵojn sur veturilon, s’il vous plaît.”

La viro rigardis lin tute surprizite, kaj respondis: “Pardonu, sinjoro, sed mi ne komprenas la anglan lingvon.”

Robinson preskaŭ ekhavis epilepsian atakon kaj ekkriis: “Vi malsaĝulo! mi parolis france, ne angle; ĉu vi ne povas kompreni vian patran lingvon? Aŭskultu min atente – Mettez-vous tiujn, ne, cettes bagages, – jes, tio estas prava – sur veturilon, – ne, ne veturilon, mi tute forgesas la francan vorton kiu signifas ‘taksio’.”

“Monsieur désire-t-il un taxi?” demandis la portisto.

“Oui, oui, vite,” respondis Robinson gaje, kaj post kelkaj minutoj, li kaj liaj amikoj sin trovis en veturilo, irantaj rapide al la “Hôtel de Londres”. Robinson, por eviti pluajn malkompreniĝojn, donis al la veturigisto karton sur kiu estis skribita la adreso de la hotelo.

“Ĉu mi ne bonege aranĝis la aferon?” demandis Robinson, ripozante en la veturilo, kvazaŭ li estus la sola posedanto de la ‘gaja urbego’.

“Jes, bonege,” diris Brown, “kvankam unue mi timis, ke la portisto neniam povos vin kompreni.”

“Ho, kion vi atendas? Li nek komprenas, nek parolas la bonstilan lingvon; li estas nur duone edukita viro,” klarigis Robinson.

Alveninte la hotelon, ili ekeliris la veturilon, sed la hotela pordisto demandis al Brown: “Ĉu vi jam mendis la ĉambrojn, sinjoro?”

“Kial?”

“Ĉar, se ne, mi bedaŭras diri, sinjoroj, ke ni ne havas nuntempe neokupatajn ĉambrojn.”

“Nu, ni devas iri al alia hotelo, Charlie,” daŭrigis Brown; “diru al la veturigisto, ke li konduku nin al la hotelo Petrograd.”

Ne estas necese daŭrigi la rakonton pri iliaj aventuroj dum la serĉado pri dormoĉambroj. Post du horoj, dum kiuj ili faris ĉirkaŭ dudek sensukcesajn vizitojn, ili havigis bonajn ĉambrojn en la “Hotelo Zamenhof”, kie ĉiuj parolas, krom la nacian, la internacian lingvon.

Robinson eniris la fumejon kaj mendis por si mem glason da biero.

“Ĉu vi preferas la fremdan bieron, sinjoro?”

“Certe ne,” li respondis, “alportu al mi la anglan.”

La kelnero iris sian vojon ridetante, kaj Brown haltigis lin por demandi la kialon. Kompreneble, Brown ne parolis al li france, pro tio ke li ne povis; sed li ekvidis verdan stelon sur la vesto de la viro, la stelon, kiu montras al ĉiuj, ke la portanto parolas la lingvon internacian. Al la demando de Brown, la kelnero respondis: “La sinjoro deziras ne fremdan bieron, sed anglan; sed li forgesas, ke nuntempe li estas en Francujo.”

“Evidente,” respondis Brown. “Ĉu en la hotelo estas multaj personoj, kiuj parolas Esperante?”

“Ne multaj, sed almenaŭ dudek, kaj ili estas el diversaj landoj. Ĉu vi deziras konatiĝi kun iu el ili, sinjoro?”

“Ne ankoraŭ, ĉar ĝis nun mi neniam interparolis, kaj mi timas, ke mi ne povos kompreni, nek komprenigi min.”

“Vi timas senkaŭze, sinjoro, ĉar mi komprenas ĉiun vorton vian sen malfacileco; tamen, mi povas trovi samideanojn por vi kiam vi deziros.”

En tiu momento, Morris alproksimiĝis ilin kaj la kelnero foriris. Morris diris: “Ĉu li komprenas la anglan lingvon?”

“Certe, kaj ankaŭ la internacian.”

“Kion vi volas aludi per ‘la internacia’?”

“Esperanton.”

“Ho, ĉesigu la ŝercon, kaj helpu min trovi personojn kiuj parolas france; Charlie ŝajnigas, ke la hotelo ne estas taŭga por li, tial ke ĉiuj parolas angle, kaj li ne havas okazon utiligi la francan lingvon.”

Robinson ŝajnigis tion tuj kiam li trovis, ke ne ekzistas okazo por paroli france; poste, li bedaŭris tiun konfeson, ĉar Morris kaj Brown alkondukis al li preskaŭ dekduon da vizitantoj, kiuj ne nur deziris paroli france, sed povis tion fari flue kaj elokvente. Inter ili, estis sinjorino, kiu demandis lin france: “Ĉu vi opinias ke la romanoj de la glora Balzac estas pli bonaj ol tiuj de la egale glora Victor Hugo?”

Li ne sciis, ĉu ŝi parolis pri sciencistoj, krimuloj, aŭ kurĉevaloj, sed li ne havis sufiĉe da kuraĝo por tion konfesi; do, li respondis ĝentile: “Jes, mi tiel opinias.”

Ŝajne la sinjorino ankaŭ kredis tion, kaj efektive en tiu tempo ŝi preparis verkaĵon pri la du famaj verkistoj, por nova libro, kiun ŝi, lerta kaj bone konata nederlanda aŭtorino, intencis eldoni; ĉarmita pro la respondo de Robinson ŝi lin invitis alkonduki liajn amikojn por trinki kafon kun ŝi, kaj poste, ŝi prezentis al Morris kaj Robinson siajn du belegajn nevinojn, la fraŭlinoj Roza kaj Dora Dufer el Hago.

Brown ne akompanis ilin, ĉar li pretekstis, ke li havas gravan leteron por skribi. La du aliaj restadis longe kaj pasigis tre agrablan vesperon, ĉar la junulinoj estis tre amindaj, belaj kaj spritaj; kaj tuj antaŭ la disiĝo, ili aranĝis veturi kune al la Bois de Boulogne la sekvantan tagon.

“Ĉu Tom konsentos iri kun ili?” Tiu estis la demando, kiu prezentiĝis al Morris kaj Robinson kiam la aranĝoj estis jam faritaj. Se nur li irus, la afero estus granda sukceso, ĉar li povus sidi kun la onklino, dum la aliaj farus promenadon.

“Ĉu vi intencas inviti lin hodiaŭ vespere?” demandis Robinson.

“Kial mi? kial ne vi?”

“Ho, vi povus tion fari pli bone ol mi; krom tio mi devas aranĝi pri la veturiloj,” li aldiris serioze.

“Tio ne estas grava, ĉar ĉiuj parolas angle en tiu ĉi hotelo.”

“Ĉu vi timas, kion Tom diros pri la afero?”

“Tute ne,” respondis Morris.

“Nu, mi ja timas,” diris Robinson, ridante; “sekve, vi estas la viro taŭga por la tasko.”

“Kial mi ne parolis la veron?” diris Morris; “tamen mi invitos lin, – sed mi ne invitos lin ĝis morgaŭ.” Dirinte tion, li rapide supreniris la ŝtuparon kaj eniris sian dormoĉambron. Robinson, metinte cigaredon inter la lipojn, estis sekvonta lin, kiam sinjoro kuris al li, kaj diris: “Pardon, Monsieur, vous parlez français, n’est-ce pas?”

“Un peu,” respondis Robinson mallaŭte.

“En ce cas, voulez-vous avoir l’obligeance de me changer un billet de cent francs?”

Kompatinda Robinson apenaŭ komprenis unu vorton, sed vidante la bankbileton en la mano de la sinjoro, li tuj divenis, kion li deziris. Tial li eltiris el la poŝo plenmanon da moneroj kaj komencis kalkuli la ĝustan sumon, kiam la administranto de la hotelo envenis la ĉambron. Robinson paŭzis kaj diris: “Eble vi pli bone povas ŝanĝi bankbileton ol mi, ĉar mi havas nur cent frankojn kaj mi mem ilin bezonas.”

“Mi tion faros kun plezuro,” respondis la administranto, sed kiam li sin turnis al la posedanto de la bileto, li ne povis lin vidi. Ĉu estas necese aldiri ke la bankbileto estis falsaĵo, kaj la “sinjoro” ordinara fripono?

La administranto gratulis Robinson pri lia “bonŝanco,” kaj petis, ke li diru nenion pri la afero al iu en la hotelo. Doninte la petitan promeson kun granda plezuro, tial ke li mem ankaŭ deziregis ke neniu sciiĝu pri ĝi, Robinson eniris sian dormoĉambron kaj diris: “Malbenon je ĉiuj fremdaj lingvoj; mi bedaŭras, ke mi iam ŝajnigis scii ion pri ili.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.