La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI ANGLOJ ALILANDE

Aŭtoro: John Merchant

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VIII.

Ĉi tio ne estas gvidlibro, alie mi certe estus verkinta kelkajn ĉapitrojn pri la mirindaj allogaĵoj de Bruselo. Image, mi alkondukus la leganton je la sesa matene en la Grand’ Place, kie troviĝas la plej belaj konstruaĵoj de la meza epoko. Kun li (aŭ pli bone kun ŝi), mi suprenirus la ŝtuparon de la Hôtel de Ville, kaj, alveninte supren, lacigita, treege varma, kaj preskaŭ sen spirpovo, mi priskribus la ĉirkaŭajn vidindaĵojn... Sed, feliĉe, ĉi tio ne estas tia libro; ne estas necese supreniri la longan ŝtuparon, kaj tial, mi povas restadi sur komforta apogseĝo, ĝis la tri amikoj reunuiĝos.

* * *

“Pluvas!” diris Brown, rigardante la hotelfenestron, unu matenon, post kelktaga restado en Bruselo.

“Pluvas?” demandis Robinson. “Tio fine decidigas min, mi restos ĉi tie.”

“Vi ŝercas!” diris Morris.

“Tute ne!” li respondis, “mi pli amas ludi bilardon ol viziti muzeojn kiel hieraŭ.”

“Do, ĝis la revido!” diris Brown, spertinte, ke nenia argumento, bona aŭ nebona, povos ŝanĝi la volon de la amiko, kiam li vere decidis pri io. Tial, Brown kaj Morris eliris por viziti la Palais de Justice, sed, promenante sur la strato de la Régence, Morris renkontis malnovan amikon, Sinjoro Stevens, akompanata de kvar fraŭlinoj, kaj kompreneble ili entuziasme bonvenigis unu la alian.

“De kie vi venis?” demandis Sinjoro Stevens, homo bone konata en Mez-Anglujo pro sia scio pri la arto.

“Mi pasigas libertempon en Bruselo kun miaj amikoj, Sinjoro Brown, al kiu mi havas nun la honoron vin prezenti, kaj Sinjoro Robinson, kiu restas ĉe nia hotelo.”

“Kaj ni,” respondis Sinjoro Stevens, montrante la fraŭlinojn, “ni faras rondvojaĝon tra Belgujo. Malfeliĉe neniu el ni parolas france, kaj ofte rezultas malagrablaĵoj.”

“Sinjoro Robinson estas nia interpretisto; alie ni estus en simila situacio.”

“Ĉu vi kaj viaj amikoj honoros nin, tagmanĝante kun ni?” demandis Stevens.

“Kun plezuro,” respondis Morris, en la nomo de siaj amikoj.

“Do, ni eniru la Grand Hotel, kaj vi telefonu al Sinjoro Robinson por ke li povu renkonti nin tie,” diris Stevens.

“Bona ideo!” respondis Morris, kaj li tuj eniris la hotelan telefonejon; sonoriginte, li ricevis la respondon:

“Quel numéro, s’il vous plaît?”

“One two nought six,” li respondis angle.

“Répetez, s’il vous plaît.”

“One thousand two hundred and six,” li kriis.

“Je ne vous comprends pas, monsieur.”

“Parolu Esperante,” proponis Brown, enmetante la kapon en la ĉambreton.

“Mil du cent ses,” diris Morris, tuj.

“Mil deux cent six? Bien, merci,” diris la telefonistino.

Morris aŭskultis momenton, kaj alia voĉo vokis:

“Hallo?”

“Ĉu Sinjoro Robinson estas tie?”

“Quel est le nom, monsieur?”

“Ne. Kelly ne estas la nomo. Mi deziras paroli kun Sinjoro Robinson.”

“Très bien; un moment.”

“Herr Beaumont? Ne. Ne. Herr Robinson. Sinjoro Robinson.”

“Oui. Le voici.”

“Kiu vi estas?” demandis Robinson.

“Estas Jack. Mi ĵus renkontis malnovan amikon, kaj li...”

“Al la diablo kun viaj amikoj; mi estis gajnonta bilardan ludon kontraŭ tre bona ludisto kiam via malbenita alvoko alvenis. Ne estas la unua fojo, kiam vi...”

“Aŭskultu momenton, mi petas,” interrompis Morris. “Sinjoro Stevens kaj liaj kvar ĉarmaj amikinoj deziras, ke vi tagmanĝu kun ni ĉiuj, ĉe la Grand Hotel, je la dua. Ensaltu fiakron kaj venu tuj!”

“Mi estos kun vi post du minutoj,” respondis Robinson per tute alia voĉtono.

La tagmanĝo estis tre sukcesa afero; oni trovis, ke la Anglinoj estas ne nur belaj knabinoj, sed ankaŭ tute ĉarmaj. Morris, kvankam li ankoraŭ atendis leteron de la ĵusforlasita belulino Julie, jam komencis rigardi Fraŭlinon Troy per admiroplenaj okuloj. Sinjoro Stevens proponis viziton al la Hôtel de Ville, kaj Robinson, je la surprizo de siaj amikoj, subtenis. Veniginte du fiakrojn, ili ĉiuj veturis al tiu fama konstruaĵo, kaj duonhoron poste rigardis la urbon de la supro de la turo. La gvidisto estis tre agrabla persono, sed malfeliĉe li ne povis paroli angle, kaj unu el la fraŭlinoj proponis ke Sinjoro Robinson agu kiel interpretisto, kaj traduku la rimarkojn de la gvidisto anglen. Ne estas necese ripeti ĉiujn klopodojn de Robinson je tiu tasko, sed specimeno eble estos ŝatata de la leganto.

“Rigardu dekstren,” diris la gvidisto, “kaj vi vidos la Domon de la Reĝo, konstruitan ĉirkaŭ la jaro mil kvin cent dek kvar, kiu ricevis sian nomon pro tio, ke ĝi estis la renkontejo de la reĝa konsilantaro.”

“Kontraŭ ni,” tradukis Robinson, “estas la domo de la reĝo, nomita tiamaniere, ĉar la reĝo estis mortigita en ĝi, en 1514, de la reĝa konsilantaro.”

“Tie vi vidas la katedralon de Ste. Gudule, la ĉefgloraĵon de Bruselo, konstruitan laŭ la germana gotika stilo. Ĝi estas longa je 355 futoj kaj larĝa je 166 futoj.”

“La katedralo de Ste. Gudule,” diris Robinson, “la ĉefpreĝejo de Bruselo, estis konstruita de Germano nomita Gotika, antaŭ 350 jaroj, kaj havas larĝajn seĝojn por 106 personoj.”

“Cent ses personoj?” demandis Fraŭlino Smart. “Ĉu li ne eraris?”

“Eble,” respondis Robinson. “Mi demandos lin denove pri ĝi. Combien de personnes peut-on mettre en tiu église?”

“Mi neniam eniris ĝin,” diris la gvidisto sen ĝeno, “sed mi supozas, ke ĝi havas lokon por almenaŭ tri mil.”

“Kiom li diris?” demandis la fraŭlino, eltirante sian notlibron.

“Tri mil cent ses,” diris Robinson, iom ruĝiĝante. “Supozeble li forgesis la tri mil antaŭe.”

“Kiam estas hele, kaj la atmosfero tute klara, oni facile povas vidi de ĉi tie la kampon de Waterloo; sed hodiaŭ la pluvo malhelpas nin. Revenu kiam la suno brilos, kaj mi promesas montri al vi la leonon, kiun oni starigis sur tiu fama loko,” diris la gvidisto, ĉiam afabla.

“Antaŭ multaj jaroj,” diris Robinson, kiu ne sciis multe pri la historio, kaj ne kuraĝis nomi ian daton en la nuna okazo, “oni vidis la batalon de Waterloo de ĉi tiu loko, kaj ĝojis vidi la britan leonon je la momento de la venko.”

“Dankon,” interrompis Fraŭlino Smart, “sed mi timas, ke la gvidisto ne estas tute kredinda, tial mi opinias, ke ni ne devas permesi al Sinjoro Robinson laciĝi per la ripetado de liaj malsaĝaj certigoj.”

“Mi konsentas,” rimarkis Stevens, sentante iom da kapturniĝo, kaj esperante, ke ĉiuj atingos la malsupron sen ia katastrofo.

Ili do malsupreniris, kaj poste pasigis kune tre feliĉan vesperon, kaj plie, faris aranĝojn pri aliaj ekskursoj dum la sekvontaj tagoj.

Unu el tiuj estis al la fama Batalkampo de Waterloo, kaj ili estis gaja areto, promenante al la stacidomo duope. Antaŭ ol alveni tien, Fraŭlino Smart, kiu estis zorgata de Robinson, ekkriis, ke ŝi devos aĉeti “franĝ-reton” (retharligilon) por konservi netaj la harojn, ĉar la vento blovis tre multe en tiu momento. Ambaŭ eniris drapvendejon, kaj Robinson kondukis la interparoladon kiam oni konstatis, ke neniu en la vendejo povas kompreni la anglan lingvon.

“Bonvole alportu al la sinjorino,” li ĝentile diris france, “ion per kio ŝi povos konservi la harojn netaj.”

“Kun plezuro,” diris la vendistino. “Jen estas nia plej nova kolekto de kombiloj, ornamitaj per brilaj ŝtonoj, kaj je la plej malkaraj prezoj.”

“Jes, sed ni ne deziras kombilojn,” respondis Robinson, “ni bezonas ion per kio la sinjorino povos protekti la harojn kontraŭ la vento.”

“Pardonu, sinjoro, nun mi tute komprenas,” diris la knabino, kaj ŝi tuj dismetis antaŭ ili nombron da pingloj diversstilaj.

“Ne, ne,” kriis Robinson, “ŝi ne bezonas ilojn por meti en la harojn, sed sur la harojn.”

“Ha! sur la harojn,” respondis ŝi, kun nova lumo en la okuloj. “Mi estis malsaĝa ne pensi pri tio antaŭe.”

“Nu,” diris Robinson, “ni ricevos la ĝustan objekton.”

“Mi tion esperas,” diris Fraŭlino Smart, sin turnante por vidi, kion alportas la vendistino.

“Ĉi tiuj estas vualoj, ne ‘franĝ-retoj’,” diris Fraŭlino Smart angle al la kompatinda knabino, kaj per signoj, ŝi penis montri tion, kion ŝi bezonas.

“Tiuj ĉi estas tro grandaj,” diris Robinson, “alportu pli malgrandajn.”

“Jen la plej malgrandaj, kiujn ni vendas.”

Fraŭlino Smart malpacienciĝis, kaj parolis multe, sed neniu ŝin komprenis.

Fine, Robinson alvokis la aliajn amikojn en la vendejon por vidi ĉu iu el la aliaj fraŭlinoj portas “franĝ-reton”, sed tute sen sukceso. Tiam Morris demandis al Fraŭlino Smart: “Kio estas ‘franĝ-reto’?”

“Ĝi estas malgranda reto per kiu oni kovras la fronthararon por ke ĝi ne senordiĝu.”

“Donu al mi krajonon, mi petas,” demandis Morris, kaj per kelkaj movoj de la mano, li desegnis la vizaĝon de virino kaj kovris la frizaĵon per linioj laŭ la formo de reto, montrante la rezulton al la vendistino. Tuj ŝi alportis skatolon enhavantan la bezonatajn objektojn, kaj ĉiuj eliris la vendejon ridetante.

Dum la vojaĝo ĝis Waterloo, oni parolis pri la utileco de “signo-lingvoj”, laŭ tiu uzata de la Ĥinoj, sed Brown raportis pri almenaŭ du okazoj, kiam la “signo-lingvo” ne sukcesis. Anglo vizitanta Francujon deziris havigi nekaran temanĝon, kaj kun la intenco mendi tason da teo kun ovo, li desegnis tason, kaj ovalon, en kiu li faris birdon. Anstataŭ alporti tion kion li bezonis, la kelnero alportis tasegon da supo, kaj poste teleron da kokidaĵo, por kiuj li devis pagi tri frankojn. Je la dua okazo, Anglo estis vojaĝanta en Hispanujo, kaj volis manĝi bonan bifstekon kun agarikoj. Ne sciante la hispanan lingvon, li ankaŭ uzis la “signo-lingvon”, kaj desegnis ion, kio, li kredis, prezentis ĝustan ideon de bovo kaj agariko. La kelnero ŝajnis kompreni, kaj foriris la ĉambron. Reveninte post kelkaj minutoj, li alportis kun si ombrelon, kaj bileton por vidi bovbatalon.

Alveninte ĉe la fama Batalkampo, Sinjoro Stevens, bone informita pri ĉiuj historiaj aferoj, faris tre interesan priskribon de la batalo, montrante la poziciojn de la diversaj regimentoj, kaj la vojojn uzitajn de la franca, angla kaj prusa armeoj; kaj kondukis la amikojn al la farmo de Hougoumont, kie mortis tiom da kuraĝaj soldatoj niaj, kaj al la Belle Alliance, en kiu Napoleono mem restis, kaj de kie li eĉ komandis sian armeon dum parto de la batalo. Aŭdinte kaj vidinte ĉion, ĉiuj sentis sin profunde kortuŝitaj, kaj vere dankemaj, ke nuntempe, anstataŭ esti malamikoj de la bravaj Francoj, ni havas sinceran interkomprenadon kun ili; kaj ĉiuj trinkis kore al la Entente Cordiale, esperante, ke la estonteco portos ankaŭ al ĉiuj nacioj pli bonan interkomprenadon kaj ĉiamdaŭran pacon.

Dum la reveno al Bruselo, Fraŭlino Tod, la sola Skotino en la bandeto, komencis interesiĝi pri Esperanto, kiel klarigita de Brown. Ŝi eĉ interesiĝis pri Brown mem, dum li, kvankam li ne trovis ŝin tiel agrabla (laŭ sia opinio) kiel Fraŭlino Dora Dufer, kiun li renkontis en Parizo, almenaŭ ŝatis ŝian karakteron, kaj ricevis multe da plezuro el la interparolado. Sed, se Fraŭlino Tod iam estus pensinta serioze pri Brown kiel estonta amanto, ŝi tuj ŝanĝiĝis post la foriro el la vagonaro. Kiel mi diris en la komenco de ĉi tiu libro, Brown estis preskaŭ senhara, sed pro tio, ke li permesis al la haroj ĉe la flankoj kreski tre longaj, kaj brosis tiujn longajn harojn trans la verton, li iomete sukcesis kaŝi la fakton de la senhareco. Je la okazo nun pritraktata, la vento, plifortiĝinte dum la tuta tago, blovis kiel uragano; ĝi kvazaŭ kuris post Brown, levis lian ĉapelon, kaj blovis la longajn harojn ĉiudirekten, je la granda amuzo de ĉiuj. Fraŭlino Tod lin rigardis kun teruro; ŝi tute elreviĝis, kaj neniam poste povis vidi la malfeliĉulon, ne pripensante lian absurdan aspekton je tiu momento. Kvankam Brown ne scias tion, li estas savita de unuiĝo kun la skota nacio per “la larĝeco de unu haro”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.