La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI ANGLOJ ALILANDE

Aŭtoro: John Merchant

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VII.

Paul Vallée, la polica oficisto kun kiu la tri Angloj konatiĝis sub sufiĉe malagrablaj cirkonstancoj, estis vera reĝo inter propagandistoj. Kvankam li havis je sia dispono nur malmultajn horojn, li verkis diversajn artikolojn pri “La afero Robinson”, por montri la praktikan servon faritan de Esperanto al tiu malfeliĉulo. Ili aperis la sekvantan matenon en la ĉefaj Parizaj ĵurnaloj, kaj la Petit Journal eĉ aldonis spritan poemon al “Tommy Brown... la heroo de la horo”, komparante lin tre favore kun Herkuleso, Samsono kaj Atlaso, kiuj faris siajn heroaĵojn per la forto de la korpo, dum Brown protektis la amikon kontraŭ malliberigo per la simpla uzo de la lango.

Plie, la festeto aranĝita de Paul Vallée estis grandega sukceso. La tri Angloj ĉeestis, kune kun proksimume du cent Parizanoj. Ĉiuj parolis, babiladis, kantis, dancadis, kaj – flustru ĝin tre mallaŭte – eĉ koketadis, ĝis la dua matene. Kvankam ĉeestis multe da famaj samideanoj, la Angloj estis la plej honorataj gastoj; kaj, dum Brown plibonigis sian elparolon de la lingvo, kaj Robinson penis klarigi, iomete france, multe angle, la detalojn pri sia arestiĝo, Morris, rigardante rekte en la profundaĵojn de la belaj okuloj de Julie Vallée, la filino de la policestro, tute forgesis la ĉarman “Roza” pri kiu li suferis dum la antaŭa tago.

En la ĉiutaga vivo, estas nepardonebla peko kaŝaŭskulti, sed rilate al aŭtoro estas tute alia afero; tial mi permesas al mi ripeti kelkajn frazojn el la interparolado de la gejunuloj.

Jack (penante kapti la manon de Julie): “Kia delikata maneto! Neniu povus fabriki ganton sufiĉe malgrandan por taŭge ĝin vesti.”

Julie, evitinte la manovrojn de Jack – mi preskaŭ skribis la ‘mankovrojn’: “Ĉu Parizo plaĉas al vi?”

Jack: “Vi ja scias, ke Parizo estas la ĝardeno de la mondo, kaj vi... vi estas la reĝino inter la floroj!”

Julie: “Kaj, kiel la floroj, mi baldaŭ velkos.”

Jack: “Ne, via beleco ĉiam daŭros.”

Julie: “Vi ne estas logika; vi komparas min kun floro, sed malpermesas ke mi posedu la difektojn de floro.”

Jack: “La floroj ne vere velkas; ili dormas, kaj post restado revekiĝas eĉ pli belaj ol antaŭe.”

Julie: “Ne rigardu min tiel serioze.”

Jack: “Mi rigardas viajn okulojn, kiuj similas du brilantajn stelojn ĉirkaŭitajn de la glora bluo de l’ ĉielo.”

Julie: “Ĉu Shakespeare ne diris ion similan antaŭ tri cent jaroj?”

Jack: “Jes, lia Romeo uzis similan esprimon parolante al la plej bela virino de sia epoko, kaj mi uzas ĝin parolante al la plej ĉarma virino de la nia.”

Julie: “Flatemulo! Kiom da fojoj vi ripetis tion al aliaj knabinoj?”

Jack: “Kredu min, vi estas la sola virino pri kiu mi iam pripensadis! Vi estas la plej bela kaj riĉa juvelo en la krono de la feinoj! vi...”

Julie: “Mi ne ŝatas tiun metaforon; la juveloj ne havas koron.”

Jack: “Ĉu vi do havas koron?”

Julie: “Kompreneble; kion vi kredas?”

Jack: “Vi estas pli feliĉa ol mi. Mi perdis la mian.”

Julie: “Ĉu vi ankoraŭ ne anoncis la perdon en la ĵurnaloj?”

Jack: “Tio ne utilus; mi havis ĝin ĝis la momento kiam mi unue vidis vian ĉarman vizaĝa –”

Julie: “Silentu... jen la patro!”

* * *

Mi ne defendas Morris. Kiel lia amiko Brown jam diris, li estas kvazaŭ abelo, kiu flugas de floro al floro, eltirante dolĉaĵojn, kaj neniam pripensante eblajn difektojn al ili faritajn. Sed, pro lia honoro, mi devas aldiri, ke li ĉiam parolas laŭ siaj sentoj de la momento, tial ke, por li, la ĵus renkontita virino estas tiu, kiun li adoras plej multe. Pri Fraŭlino Julie, mi ne esprimos opinion. Verŝajne, Morris plaĉis al ŝi iomete, sed pli verŝajne, ŝi nur koketis kun li por varbi alian rekruton por la Esperanta armeo, je kiu klopodo ŝi sukcesis, ĉar li studadis la lingvon diligente. Post kelkaj tagoj, li povis ĝin facile legi, sed ne ekzercis sin en la parolado. Li preferis klarigi siajn sentojn al la belulino per la angla lingvo, kiun ŝi bone komprenis, anstataŭ inviti ŝin, per Esperanto, rajdi sur leono, aŭ paroli pri la rozo, kiu apartenas al Teodoro.

Post la festeto, sekvis kontentiga serio da plezuroj. Dank’ al la amikoj renkontitaj ĉe la grupo, la tri angloj havis “malfermitan pordon” al ĉiu loko. Ĉiutage, Robinson partoprenis en laŭnteniso, naĝado aŭ aliaj sportoj; Morris, per la influo de Paul Vallée, havigis specialan permeson kopii gravajn dokumentojn por la Asocio de Antikvistoj; kaj Brown pasigis tre feliĉan libertempon, dum li rapide plibonigis sian scion de la kara lingvo.

Unu vesperon, dum kiu Robinson naĝis ĉe la naĝkonkursoj de la Touring Club de France, kaj gajnis oran medalon, okazis ridinda afero. Kelkaj ĉeestintoj supreniris omnibuson por reiri hejmen. Sidanta kontraŭ Robinson estis juna, bela virino, al kiu li demandis: “Kiamaniere oni elparolas france la frazon ‘Mi amas cin’?”

La belulino ruĝiĝis, sed respondis tre mallaŭte: “‘Je t’aime’.”

“‘Je t’aime’?” ripetis Robinson, demande.

“‘Je t’aime’,” denove diris ŝi, sed pli laŭte.

Ŝia edzo, kiu estis malproksime de ŝi, vidante, ke ŝi parolas kvazaŭ intime kun Robinson, ĵaluziĝis, kaj alproksimiĝis rapide. Aŭdinte la rimarkon faritan de la edzino, li kredis esti eltrovinta intrigon. Tuj li levis sian bastonon por iskrevigi la kapon de Robinson, sed, oportune, en tiu momento la omnibuso perdis radon, kaj la pasaĝeroj ĉiuj kunĵetiĝis. Dum la sekvinta konfuzo, Robinson kaj la ĵaluza edzo maltrafis unu la alian.

Reveninte hotelen, Robinson ridis pri la okazintaĵo, kaj esperante, ke la edzo sendos al li karteton, komencis sin ekzercadi en la skermarto, per bastono, kiu preskaŭ vundis Morris kaj Brown.

Post tri tagoj, letero alvenis de la ofendita sinjoro, sed anstataŭ postuli renkontiĝon “kun glavoj por du, kaj kafo por unu,” li simple esprimis sian sinceran bedaŭron pro tio, ke senkulpa peto de angla amiko preskaŭ alkondukis ilin al mortiga batalo.

Post eble unumonata restado en Parizo, Robinson kaj Morris matenmanĝis unu tagon je la kutima horo, sed Brown ne estis aperinta.

“Ĉu Sinjoro Brown jam leviĝis?” petis Robinson de la kelnero.

“Jes, sinjoro, kaj li jam forlasis la hotelon.”

“Ĉu li ne lasis sciigon por ni?”

“Tute ne, sinjoro.”

Pasis kelkaj horoj, sed Brown ne revenis. Kion li faras? Kien li iris? Kial li ne revenas? Oni ne povis kompreni lian malaperon, kaj la problemo tute ne solviĝis ĝis la naŭa vespere, kiam telegramo estis donita al Morris: “Nuna adreso, Hotel Continental, Bruselo. Vidu liston de vizitantoj ĉe via hotelo. Tom.”

Morris iris al la hotela oficejo, kaj rapide tralegis la nomojn de la nove alvenintaj vizitantoj; li legis laŭte:

“Haltu!” kriis Robinson. “Jen la kaŭzo de lia malapero. Ni enpaku.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.