La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI ANGLOJ ALILANDE

Aŭtoro: John Merchant

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO X.

Pasiginte semajnon en Mainz kaj la ĉirkaŭaĵo, la amikoj suriris Rejnan vaporŝipon por ĝui la belajn vidindaĵojn, kiuj disvolviĝas dum vojaĝo laŭlonge tiun mondfaman riveron. La vetero estis bonega, kaj eĉ Robinson unuahore entuziasme ĉirkaŭrigardis; poste, dezirante pli ekscitan okupon, li vagis malpacience de unu parto de la ŝipo al alia, ĝis la momento kiam estis anoncite ke la tagmanĝo estas preta. Neniam antaŭe li partoprenis pli bonan manĝon, tial ke, krom la fakto ke troviĝis bongustaĵoj sur la tablo, li havis kiel kunmanĝantojn tre ĝentilan hispanan sinjoron kun lia belega filino.

Dume, nia amiko Brown, sidante en komforta ferdekseĝo, kun la amata pipo inter la lipoj, ŝajnis tre feliĉa, kvankam – eble ĉar – liaj pensoj ne estis fiksataj ekskluzive je la ĉiam ŝanĝiĝanta panoramo. De post lia foriro el Francujo, li revis pli kaj pli ofte pri la bela Dora Dufer, kaj dum la nuna vojaĝo li sopiris sciiĝi, ĉu ŝi plenumis promeson faritan al li en Parizo, sendi leteron poste restante al Kolonjo.

Pri Morris, ĉu estas necese diri ke li konatiĝis kun bela fraŭlino? Ŝi estis Vienanino, kaj akceptis lian proponon priskribi la malnovajn kaj ruiniĝintajn kastelojn, kiuj staris inter la belaj vinberejoj borderantaj la riveron. Ludinte sufiĉe longe la rolon de gvidisto, li daŭrigis la interparolon laŭ sia plej ŝatata rolo – tiu de amindumanto. Ĉar li ĉiam ludis laŭ regule aranĝita metodo, ŝi, kiu deziras sciiĝi pri lia plej nova “prezentado”, povos relegi la specimenon jam skribitan en antaŭa ĉapitro. Mi diras “ŝi”, ĉar mi imagas ke nur virino estos sufiĉe scivolema.

Ke li ne tute permesis la herbon kreski sub siaj piedoj – (la metaforo estas malbona rilate al homo sur ŝipo, sed mi rifuzis ŝanĝi ĝin, ĉar nuntempe, miksitaj metaforoj kaj anakronismoj troviĝas en ĉiuj laŭmodaj verkoj) – estas certe; ĉar antaŭ ol diri “adiaŭ”, la fraŭlino asertis ke ŝi ne plu kredos la ĝenerale akceptitan diron pri la “malvarmsangeco” de Angloj. Morris respondis ĝentile, ke tia diro ĝis tiam estus priskribinta lin prave, sed ke ŝia beleco kaŭzis lin forĵeti la kutiman indiferentecon, kaj ke lia sango varmiĝis per la fajro de ŝiaj belaj okuloj.

* * *

Tiun vesperon la Angloj vespermanĝis ĉe la hotelo Dom en Kolonjo, kaj estis Robinson kiu demandis: “Kien vi proponas iri poste?”

“Berlinon, se tio plaĉos al vi,” respondis Morris. “Ni povus foriri la dekkvinan, resti kelkajn tagojn en la ĉefurbo, kaj poste reiri hejmen tra Nederlando.”

“Tre bone,” diris Brown. “Mi povos do viziti Amsterdamon, laŭ mia de longe sentita deziro.”

“Akceptite unuvoĉe,” aldiris Robinson, leviĝante, “kaj nun, kian programon vi havas por pasigi la vesperon?”

“Ni iru poŝtoficejen por ricevi niajn leterojn,” respondis Brown, kulpe ruĝiĝante.

“Malbonulo,” ekkriis Robinson, “ĉu vi rompis alian koron?”

“Mi, ankaŭ, atendas leterojn,” interrompis Morris.

“Estus miraklo alie,” diris Robinson; “ni iru.”

Ĉiuj trovis ke granda nombro da leteroj atendas ilin ĉe la poŝtoficejo, sed Brown kaj Morris, ekvidinte la skribaĵojn sur kelkaj, enpoŝigis ilin, ŝajnigante, ke ili estas malgravaj. Tamen, unu post la alia, baldaŭ ili plendis al Robinson pri laciĝo, kaj je la deka horo petis permeson reiri en la hotelon.

“Mi tute komprenas,” respondis Robinson, sarkasme. “Iru kaj legu viajn malsaĝajn amleterojn, kondiĉe ke vi ne deziru, ke mi iru ankaŭ por ilin aŭskulti.”

Protestante pri la malpravaj konkludoj de la amiko, Brown kaj Morris forlasis lin, kaj post kelkaj minutoj troviĝis en siaj propraj dormĉambroj, kie la tralego de la ricevitaj leteroj ne longe prokrastiĝis. Ni rigardu super la ŝultro de Brown, kaj vidu tion, kio kaŭzis lian feliĉan rideton. Du paĝojn li jam turnis, tial ni nur povas legi la lastajn frazojn:

... se vere vi la veron diris, kaj estas vere ke vi volas min denove renkonti, vi estos en Ostendo je la dekkvina, kaj vi povos vidi min ĝuste je la tria antaŭ la kazino. Ne estu malfrue, ĉar eĉ iom da tempo mi ne ŝatas atendi. Pri ĉi tiu letero la onklino ne scias. Ĝis la revido, Dora Dufer.

Leginte tion, “maljuna” Brown, la malŝatanto de ĉiuj virinoj, permesis la amatan pipon fali teren, por lippremi la leteron.

Nu, ni iru piedpinte en la ĉambron de Morris, por vidi, kion li faras. Facile estas diveni, ke la ricevitaj novaĵoj estas bonaj, ĉar lia vizaĝo ankaŭ estas lumigita, kaj la okuloj brilas ĝoje. Jen paĝo el la letero kiun li legas:

... la patro estas tre kontenta pri la laboro, kiun vi faris en Parizo, kaj, kiel prezidanto de la Asocio de Antikvistoj, li intencas proponi, ke vi ricevu pligrandigitan salajron. Li ankaŭ ne plu malpermesas, ke mi rigardu vin kiel fianĉon. Ĉu tio vin surprizas? Ĉu vi kredis vere ke mi rifuzis “vian manon kaj koron” pro tio, ke mi ne amas vin? Malsaĝa knabo! mia koro estis ĉiam la via. Se vi ankoraŭ ne estas forgesinta min, kaj ankoraŭ ne ĉesis min ami, renkontu min antaŭ la kazino en Ostendo, je la tria posttagmeze, ĵaŭdon la dekkvinan. Poste, mi alkondukos vin al la patro, kiu imagos – la karulo – ke la hazardo kunvenigis nin. Ĉiam la via, May.

“Mi vidos ŝin ĵaŭdon,” murmuris Morris, “ĉu estas eble? Ĉu tiom da ĝojo povas ekzisti en la mondo? Kaj mi pensis ke ŝi ne amas min. Mi penis ŝin forgesi per la amindumado de aliaj fraŭlinoj, kaj eĉ proponis edziĝi kun Julie. Oh, Julie! kia saĝulino vi estas! Vi antaŭdiris la veron, skribante al mi pri la angla floro kiun la sorto elektos por mi. Ĵaŭdon!” li daŭrigis, eltirante taglibreton el la poŝo, kaj malferminte ĝin, li ekkriis:

“La dekkvinan! Tiu estas la dato aranĝita por iri Berlinon! Se mi penos klarigi la aferon al la aliaj, ili ne kredos pri la graveco kaj sincereco de ĝi. Mi sekvos la ekzemplon de Tom, vojaĝos Ostendon, kaj faros klarigojn poste.”

Sciiĝinte pri liaj aferoj, ni nun sekvu Robinson; sed, en kiu direkto? Unue, ni iru en la Flora Garden, tial ke la Hispanoj, tagmanĝante sur la ŝipo, esprimis deziron ĉeesti la tiean koncerton. La vespero estas varma kaj belega, kaj granda amaso da vizitantoj promenadas inter la belaj floraĵoj; sed ne profitus esti aŭtoro, se oni ne estus sufiĉe lerta por trovi laŭvole unu el siaj propraj kreitaĵoj, tial ne estos malfacila afero meti la manon sur la Anglon.

Ha, jen li jam estas, ŝajnigante sin senĝena, sed fakte serĉante iun, kiu ĝis nun ne aperis.

Ni alvenas oportune, ĉar lia atento estas ĵus alvokita al disputo inter kelkaj ebriaj junuloj, al kiuj Robinson tuj alproksimiĝas por vidi la “sporton”. Dum la sekvanta tumulto, maljuna sinjoro estas faligita teren de unu el la malpaculoj. Vidinte tion, Robinson, ĉiam preta por partopreni en bataleto, unue helpis la sinjoron leviĝi, kaj due, petinte la atakinton ke li sin defendu, komencis lin pugnobati laŭ la plej moderna metodo. La afero ne daŭris longe, ĉar baldaŭ policanoj alvenis por disigi la kunbatalantojn. Je tio, la maljunulo alproksimiĝis al Robinson por lin danki pro lia protekto, sed li tuj eltrovis ke ili jam konatiĝis.

“Sinjoro Robinson!” ekkriis la maljunulo surprizite.

“Sinjoro Manuel!” respondis Robinson ĝoje.

Vere, la mondo estas tre malgranda loko, kaj tion pensis la Anglo en tiu momento, trovante, ke la sinjoro al kiu li faris helpon estas, efektive, la Hispano kun kiu li tagmanĝis surŝipe, antaŭ kelkaj horoj.

Sinjoro Manuel petis, ke Robinson akompanu lin kaj la filinon – kiu tiam venis por aldoni siajn dankojn al tiuj de la patro – ĝis lia hotelo. Unue Robinson ruze senkulpigis sin pro la malfrua horo, sed oni kontraŭstaris liajn argumentojn, kaj fine la tri kunveturis al la Monopole.

La leganto jam divenis ke la Hispanoj parolis angle, alie nia amiko ne estus denove renkontinta ilin kun tiom da plezuro. Dum la babilado en la hotelo, li sciiĝis, ke ili faras rondvojaĝon, kaj, post vizito al Ostendo, intencas pasigi kelkajn semajnojn en Anglujo, antaŭ ol reiri hejmen.

“Nia programo ne estas tute fiksita,” diris Sinjoro Manuel, “esceptinte ke ni volas esti en Ostendo je la dekkvina por vidi la “Batalo de Floroj”, kiu tiam okazos.”

Robinson pripensadis tion dum la fino de la vespero, dezirante rerenkonti siajn novajn amikojn, aŭ, pliĝuste, la ĉarman Isabelon, kiu jam kreis “novan senton” en lia koro. Sed li timis tion, kion dirus la amikoj, se li anoncus sian intencon iri Ostendon anstataŭ Berlinon. Fine, la momento alvenis por diri “adiaŭ”, kaj kiam la patro esprimis esperon, ke ili renkontiĝos denove en Anglujo, Robinson diris mallaŭte al la fraŭlino: “Kial ne en Ostendo?”

“Vi ĝin deziras?” demandis ŝi ridetante.

“Tutkore!” li respondis.

“Ni ne ankoraŭ decidis pri hotelo; sed atendu min antaŭ la kazino ĵaŭdon.”

“Je kioma horo?”

“Je la tria!” diris ŝi.

“Mi estos tie; ĝis tiam, adiaŭ!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.