La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TRI ANGLOJ ALILANDE

Aŭtoro: John Merchant

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO IX.

“Ĉu io vin maltrankviligis, Jack?” demandis Brown, ekvidante, ke Morris sidas en profunda pensado, kun malfermita letero en la mano.

“Iomete,” li respondis, transdonante la leteron al la amiko. “Mi timas, ke vi ankaŭ maltrankviliĝos. Legu mem.”

Surprizita, kaj kun malagrabla sento, iom simila al malkuraĝo, Brown sidiĝis apud fenestro kaj legis la jenon: –

Kara Sinjoro Jack,

Kun permeso de la patro, al kiu mi tuj montris vian leteron, mi faras ĉi tiun unuan sed nepre finan respondon; tial ke oni jam komencis priaranĝi mian edziniĝon kun Sinjoro Boileau, ne estus dece daŭrigi amindumon eĉ senkulpan kiel la nia.

Vi diras ke vi min amas, sed, kredu min, Sinjoro, la sento kiun vi havas por mi ne estas la vera amo. Baldaŭ, certe, vi renkontos la belegan anglan floron, kiun la sorto speciale elektis por vi. Pri mi mem, mi ĉiam estimos vin, sed neniam povos vin ami pli ol frate.

Estu kuraĝa, Sinjoro Jack, kaj baldaŭ vi estos danka ke la petite Julie estas malpli malsaĝa ol vi.

Ĉu vi konas Sinjorinon Snap? Anglino tiel nomita ĉeestis la lastan kunvenon de la Grupo, kaj petis informon pri Sinjoro Brown. Ŝajnas, ke ŝi legis en ĵurnalo pri la arestiĝo de Sinjoro Robinson, kaj la perilo uzita de Sinjoro Brown por lin liberigi. Ni donis al ŝi la nunan adreson de vi ĉiuj, kaj eble vi baldaŭ ricevos viziton de ŝi.

Adiaŭ, Sinjoro Jack; mi ofte pripensados la karajn amikojn konitajn en la estinteco, el kiuj vi ĉiam havos specialan lokon. Por vi, kaj ankaŭ por viaj amikoj, la patro kaj mi sendas la plej korajn bondezirojn. La tagoj estu feliĉaj por vi, kaj ĉiam daŭrigu la studadon de la kara lingvo, por plaĉi al

via unua instruistino, Julie Vallée.

Leginte la leteron, Brown alproksimiĝis la amikon, kaj diris dolĉe:

“Mi ne imagis, ke la afero estas tiel serioza; mi estas kortuŝita.”

“Mil dankojn, Tom, sed ne pensu pri mi, ĉar Fraŭlino Vallée faris saĝan decidon. Pensu pri vi mem. Ĉu vi intencas atendi la alvenon de Sinjorino Snap, aŭ tuj foriri en Germanujon?”

“Mi timas la vidvinon, kaj preferus forkuri ol restadi, sed mia afero, kompare kun la via, estas malgrava.”

“Tute ne!” respondis Morris. “Fraŭlino Vallée decidis saĝe.”

“Kial? Ĉu vi ne vere amas ŝin?”

“Jes, kaj ne.”

“Jes, kaj ne! Ne estu malsaĝulo.”

“Mi ne estas malsaĝulo,” respondis Morris, varme.

“Nu, kial do vi parolas tiamaniere?”

“Mi amas ŝin, sed eble ne tiel tutkore, kiel oni devus ami fianĉinon. Jen la pozicio. Dum pli ol monato, ni babiladis kune, ni estis la plej bonaj geamikoj, kaj pro tio, ke mi estas eble tro sentema, okaze, mi diris al ŝi pli multe pri miaj sentoj, ol la vero postulis. Poste dank’ al via foriro, mi forkuris de ŝi eĉ sen adiaŭo. Mi ne sciis ĉu ŝi min amas aŭ ne; mi ne deziris, ke ŝi rigardu min kiel malhonorindulon, kaj, do, mi skribis por peti, ke ŝi edziniĝu kun mi.”

“Kaj nun?”

“Eble, mia fiereco estas vundita pli profunde ol la koro.”

“Mi ĝojas pri tio,” respondis Brown, frapante Morris, plenmane, sur la dorso.

“Kaj pri Sinjorino Snap?” demandis Morris.

“Mi deziras viziti Germanujon,” respondis Brown.

“Ankaŭ mi,” diris la alia. “Sed mi timas, ke Charlie ne estos preta...”

Morris neniam finis la frazon, ĉar je tio, laŭta bruo okazis ekstere, kaj Brown kaj Morris eliris kune por sciiĝi pri ĝi.Ŝajnis, ke Robinson, kune kun artisto loĝanta en la sama hotelo, pasigis la tagon en aŭtomobilo veturante tra la najbara kamparo, kaj, tial ke la veturigisto tro trinkis, Robinson mem ludis la rolon de direktisto dum la reveno; sed, forgesinte, ke en Belgujo oni devas veturi kaj rajdi sur la dekstra flanko de la stratoj anstataŭ iri laŭlonge la maldekstran kiel en Anglujo, li tuj kaŭzis multe da konfuzado, kaj eĉ kelkajn malgravajn akcidentojn. Rezultis, do, ke malantaŭ la aŭtomobilo kuris procesio de veturiloj, ekscititaj policanoj, scivolemuloj, k.t.p.

Ne nur longa klarigo, sed donaco de kelkaj oraj moneroj al la policanoj estis necesaj, antaŭ ol la afero estis kontentige aranĝita. Sed, eĉ post la foriro de la policanoj, Robinson ne estis tute bonhumora.

“La Belgoj estas stultuloj!” li diris al la amikoj. “Imagu tian malsaĝan regulon pri la stratirado! Kial ili ne povas veturi ĉe la maldekstra flanko, same kiel en Anglujo?” li demandis kolere.

“Kiam oni estas en Romo, oni devas fari kiel la...” komencis Morris.

“Ni ne estas en Romo,” interrompis Robinson. “Tiu ĉi afero havas nenian rilaton kun Romo.”

“La rimarko taŭgas egale al la nuna okazo. Estante fremdulo, vi...”

“Fremdulo!” diris Robinson.

“Certe,” respondis Morris. “Dum nia restado eksterlande, ni ĉiuj estas fremduloj, kompreneble, kaj devas konformiĝi al la reguloj faritaj de la enlanduloj.”

“Ne prediku plu,” diris Robinson, “mi jam aŭskultis sufiĉe, kaj ankaŭ restadis pli longe en ĉi tiu lando, ol mi dezirus. Ĉu plaĉos al vi, aŭ ne, mi foriros hodiaŭ vespere.”

“Ne eble,” gaje diris Brown, palpebrumante Morris.

“Tute egale, mi foriros.”

“Ne estas tute oportune,” diris Morris, “sed por plaĉi al vi, Charlie, ni foriros eĉ antaŭ la vespermanĝo.”

“Dankon,” respondis Robinson, “sed tio ne kontentigos min. Post la vespermanĝo estos sufiĉe frue por mi. Sed kien iri?”

“Nach Frankfurt!” respondis Morris.

“Nakfrankfort! Kie estas?”

“Mi parolis germane,” klarigis Morris.

“Efektive! En la estonteco, havu la bonecon ekzerci vian nekompreneblan lingvaĉon je iu alia malsaĝulo.”

“Volonte,” respondis Morris, “sed kie mi povus lin trovi?”

“Ne plu babiladu, kaj venu tagmanĝi,” petegis Brown, timante la alvenon de sia bête noire, Sinjorino Snap.

Kelkajn horojn pli malfrue, la tri amikoj dormis en la rapida vagonaro kiu veturigis ilin al Kolonjo. Alveninte ĉe la landlimo de Germanujo, ili ricevis viziton de doganoficisto, kiu vekis Robinson, kaj faris al li la kutimajn demandojn. Ĉi tiu, ne kompreninte unu vorton, piedfrapis Morris, kaj tuj reendormiĝis.

Morris vekiĝis kun vera sento de doloro, ĉirkaŭrigardis, kaj, vidante la oficiston antaŭ si, kompreneble kredis sin piedfrapita de tiu senkulpa homo, kaj ekkriis indigne:

“Vi, malbenita idiotulo! Kial vi tion faris?”

La flegma kaj dormema Germano respondis ĝentile: “Ĉu vi havas ion por deklari, sinjoro?”

Jen netransirebla barilo. Morris, kvankam li diligente studadis la germanan lingvon, tute ne komprenis tion, kion diris la enlandulo, kaj tuj trovis, ke estas unu afero kredi, ke oni scias fremdan lingvon, kaj alia afero uzi ĝin praktike. Post momenta silento, la oficisto ripetis la demandon, kaj aldiris:

“Sprechen Sie Deutsch?”

“Ne,” respondis Morris, kun humileco; li ne kuraĝis respondi jese, timante la rezulton.

“Parlez-vous français?”

“Ne,” ripetis Morris.

“Habla Usted Español?”

“Ne,”

“Parlate Italiano?”

“Tute ne,” diris Morris, aldirante: “Do you speak english?”

“Ne,” respondis la Germano.

“Ĉu vi parolas Esperante?” daŭrigis Morris, preskaŭ sen espero.

“Jes, jes,” ekkriis la oficisto, forlasante la unuan fojon sian flegmecon; kaj tiam la du interbabiladis entuziasme dum la sekvantaj dek minutoj. Antaŭ ol eliri la kupeon, la Germano metis la aprobsignon sur ĉiujn pakaĵojn de la Angloj, ne farinte pluajn demandojn pri tabako kaj aliaj imposteblaj komercaĵoj.

Alveninte en Kolonjo, Morris spertis multajn malfacilaĵojn, penante trovi la vagonaron por Frankfurt; ĉar, kvankam ĉe tiu bela stacidomo ekzistas bone ellaborita sistemo, per kiu la vojaĝantoj povas sciiĝi pri ĉiuj vagonaroj, ĝi estas nekomprenebla por iu ajn krom Germano. Fine, tamen, li trovis portiston kiu, ŝajne, komprenis lian demandon: “Wo ist der Zug nach Frankfurt?”

Kaj, enirante komfortan kupeon, kaj esperante denove ĝui iom da dormo, li estis devigita aŭskulti la sarkasmajn rimarkojn de la du amikoj, kiuj lin demandis kial li ne kondukis kun si la “Panjon”; kial li ne lernis la germanan lingvon anstataŭ pasigi la tempon fanfaronante pri scio kiun li tute ne posedis; kaj kiamaniere li proponas fari la necesajn aranĝojn pri hoteloj, konstatinte, ke li eĉ ne povas trovi vagonaron al bone konata urbo?

Ili alvenis en Frankfurt, lacaj, malbonhumoraj, kaj malsataj, sed, kvankam feliĉe Morris trovis portiston kiu parolis angle, ĉi tiu tuj forigis lian ĝojon, sciigante ke estas tute ne eble havigi litojn. Estis nenio farebla krom reiri ĝis Mainz, kie ili alvenis je la tria matene. Elirinte la tiean stacidomon, ili trovis omnibuson, en kiun ili sidiĝis por veturi al la hotelo Karpfen. Tamen, anstataŭ tuj forveturi, la veturigisto komencis, per helpo de kelkaj portistoj, levi tri grandegajn kestojn sur la imperialon de la veturilo. Timante, ke ilia pezo nepre faligos ilin tra la tegmenton, kaj ke ili mem subpremiĝos per la ruinaĵoj, la Angloj eliris rapide, kaj Morris ekkriis al la surprizitaj Germanoj: “Was ist das?”

“Hüte,” respondis la veturigisto, forte tirante la ŝnuron per kiu la homoj levis la keston.

“Hüte!” ripetis Morris. “Hüte! la vorto estas bone konata al mi, sed mi forgesas tion, kion ĝi signifas. ‘Hüte!’ Ho! Mi nun rememoras. Eniru la veturilon, la kestoj enhavas ĉapelojn kaj estas, do, tute malpezaj.”

Kaj, post veturado de kelkaj minutoj, tra malbone pavimitaj kaj nelumigitaj stratoj, ili alvenis la hotelon, kaj, manĝinte ĉion, kion la noktportisto povis servi al ili je tiu neoportuna horo, ili suprenrampis al siaj dormĉambroj, kaj endormiĝis, eĉ ne ripetinte siajn preĝojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.