La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA STANA LIGNOHAKISTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 23. Tra la Tunelo

image-103

Ne pluvis tuj tiam, kvankam la nuboj en la ĉielo plidikiĝis kaj pli forte minacis.

Polikromo esperis tondroŝtormon, sekvotan de ŝia Ĉielarko, sed la du stanulojn ne ĝojigis la ideo malsekiĝi.

Ili eĉ preferis resti en la domo de Nimi Ami, kvankam ili ne sentis sin bonvenaj tie, anstataŭ eliri kaj fronti la alvenantan ŝtormon. Sed la Birdotimigilo kiu estis tre pensema persono, diris al siaj amikoj:

“Se ni restos ĉi tie ĝis post la ŝtormo, kaj Polikromo foriros sur sia Ĉielarko, tiam ni estos kaptitoj interne de la Muro de Solida Aero; do ŝajnas plej bone komenci nian reiron tuj. Se mi malsekiĝos, mia pajla plenigaĵo ruiniĝos, kaj se vi du stanaj sinjoroj malsekiĝos, vi eble ekrustos kaj fariĝos senutilaj. Sed eĉ tio estas pli bona ol resti ĉi tie. Liberigite el la bariero, ni havos Vuton la Vagiston por helpi nin, kaj li povos olei viajn artikojn kaj replenigi mian korpon, se necesos, ĉar la knabo konsistas el viando, kiu nek rustas nek pleniĝas per malseko nek ŝimo ĝin atakas.”

“Venu, do!” kriis Polikromo de la fenestro, kaj la aliaj, komprenante la saĝecon de la parolo de la Birdotimigilo, adiaŭis Nimin Amin, kiu ĝojis pro ilia foriro, kaj diris adiaŭ al ŝia edzo, kiu nur sulkigis la frunton kaj ne respondis, kaj poste ili rapidis el la domo.

“Viaj malnovaj partoj ne estas tre ĝentilaj, mi nepre devas diri,” komentis la Birdotimigilo, kiam ili estis en la ĝardeno.

“Ne,” diris Vut, “Hakbat estas vera malafablulo. Ĉu li vere ne povus almenaŭ deziri al ni bonvojaĝon?”

“Mi petas ke vi ne tenu nin respondecaj pri la agoj de tiu ulo,” petegis la Stana Lignohakisto. “Ni finis pri Hakbat kaj rifuzos plu trakti kun li.”

Polikromo dancadis antaŭ la grupo kaj gvidis ilin rekte al la truo de la Blua Kuniklo, kiun ili eble malfacile trovus sen ŝi. Tie ŝi tute ne perdis tempon remalgrandigante ilin. La Blua Kuniklo okupadis sin per manĝetado de brasikfolioj en la ĝardeno de Nimi Ami, do ili ne petis permeson de li sed tuj eniris la truon.

Jam la pluvgutoj komencis faladi, sed estis tute seke interne de la tunelo kaj kiam ili atingis la alian finon, ekster la cirkla Muro de Solida Aero, la ŝtormo estis plejforta kaj la pluvo torentis.

“Ni atendu ĉi tie,” proponis Polikromo, rigardetante el la truo kaj rapide retirante sin. “La Ĉielarko ne aperos ĝis post la ŝtormo kaj mi povos tuje regrandigi vin, antaŭ ol reiri al miaj fratinoj sur nia arko.”

“Jen bona plano,” diris la Birdotimigilo aprobe.

“Tio ŝparos min de malsekiĝo kaj akvopleniĝo.”

“Ĝi ŝparos min de rusto,” diris la Stana Soldato.

“Ĝi ebligus ke mi restu multe polurita,” diris la Stana Lignohakisto.

“Ho, koncerne tion, mi mem preferas ne malsekigi miajn belajn vestojn,” ridis la Filino de la Ĉielarko.

“Sed dum ni atendos mi diros adiaŭ al vi ĉiuj. Mi devas ankaŭ danki vin ĉar vi savis min de tiu aĉa Gigantino, S-ino Jup. Vi estis bonaj kaj paciencaj kamaradoj kaj mi ĝuis niajn komunajn aventurojn, sed mi neniam estas tiel feliĉa kiel kiam mi estas sur mia kara Ĉielarko.”

“Ĉu via patro riproĉos vin pro via postresto sur la tero?” demandis Vut.

“Mi supozas ke jes,” diris Polikromo gaje; “oni ĉiam riproĉas min pro miaj frenezaj petoloj – tiel oni nomas ilin. Miaj fratinoj ests tiel dolĉaj kaj belaj kaj decaj ke ili neniam dancas for de nia Ĉielarko, do ili neniam havas aventurojn. Laŭ mi aventuroj estas bona amuzo, sed mi neniam volas resti tro longe sur la tero, ĉar vere ne taŭgas por mi ĉi tie. Mi diros al mia Patro la Ĉielarko ke mi penos ne esti tiom senzorga denove, kaj li pardonos min ĉar en niaj ĉielaj loĝejoj estas ĉiam ĝojo kaj feliĉo.”

Ili vere bedaŭris apartiĝi de sia delikata kaj bela kunulino kaj certigis al ŝi sian amon se ili iam hazarde rerenkontiĝos. Ŝi manpremis kun la Birdotimigilo kaj la Stanuloj kaj kisis Vuton la Vagiston leĝere sur la frunto.

Subite ekĉesis la pluvo, kaj dum la etuloj eliris la truon de la Blua Kuniklo, glora granda Ĉielarko aperis en la ĉielo kaj la fino de la arko malrapide subiris kaj tuŝis la teron ĝuste kie ili staras.

Vut tiom okupis sin per rigardado al aro da belaj junulinoj – fratinoj de Polikromo – kiuj klinis sin trans la randon de la arko, kaj duan aron kiu dancadis gaje inter la radiadantaj belegaj koloroj, ke li ne rimarkis sian regrandiĝon. Sed nun Polikromo rekuniĝis kun siaj fratinoj sur la Ĉielarko kaj la grandega arko leviĝis kaj malrapide degelis, dum la suno ekaperis el malantaŭ la nuboj kaj sendis siajn proprajn blankajn radiojn dance trans la kampojn.

“Ho, ŝi jam foriris!” kriis la knabo, kaj li turnis sin por vidi siajn kamaradojn ankoraŭ adiaŭe gestadi per siaj manoj al la malaperinta Polikromo.

image-104


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.