La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA STANA LIGNOHAKISTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 8. La Minaco en la Arbaro

image-047

“Rapidu!” kriis Polikromo la Kanario; “ni devas rapidi; se ne, S-ino Jup eble trovos metodon rekapti nin, eĉ nun. Ni foriru el la Valo kiel eble plej baldaŭ.”

Do ili komencis iri orienten, movante sin laŭeble plej rapide, kaj longatempe ili povis aŭdi la kriojn kaj baraktojn de la enkarcerigita Gigantino. La Verda Simio povis kuri trans la teron tre rapide, kaj li portis kun si la birdokaĝon en kiu estis Polikromo la Filino de la Ĉielarko. Ankaŭ la Stana Strigo povis salteti kaj flugi bonrapide, liaj plumoj tintadis interfrapante unu la alian dum li moviĝis. Sed la malgranda Bruna Urso, ĉar li estis plenigita per pajlo, estis mallerta veturanto kaj la aliaj devis atendi por ke li sekvu lin.

Tamen ili ne bezonis multan tempon por atingi la kreston kiu kondukis el la valo de S-ino Jup, kaj kiam ili preterpasis tiun kreston kaj malsupreniris en la sekvan valon ili haltis por ripozi, ĉar la Verda Simio estis laca.

“Mi kredas ke ni nun estas sekuraj,” diris Polikromo, kiam ŝia kaĝo estis metita sur la teron kaj la aliaj ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ ĝi, “ĉar S-ino Jup ne kuraĝas iri ekster sian propran Valon, pro timo ke ŝiaj malamikoj kaptos ŝin. Do ni povas senhaste pripensi kion nun fari.”

“Mi timas ke povra S-ino Jup mortos pro malsato, se neniu liberigos ŝin el ŝia litoĉambro,” diris Vut, kiu havis koron tute tiel komplezan kiel tiu de la Stana Lignohakisto. “Ni forprenis ŝian Magian Ŝirmveston, kaj nun la pordoj neniam malfermiĝos.”

“Ne ĝenu vin pri tio,” konsilis Polikromo. “S-ino Jup ankoraŭ povas konsoli sin per multa magio.”

“Ĉu vi estas certa pri tio?” demandis la Verda Simio.

“Jes, ĉar mi rigardas ŝin jam de semajnoj,” diris la Kanario. “Ŝi havas ses magiajn harpinglojn, kiujn ŝi portas en sia hararo, kaj magian ringon kiun ŝi portas sur sia dikfiingro kaj kiu estas nevidebla per ĉiuj okuloj escepte de tiuj de feino, kaj magiajn braceletojn sur ambaŭ maleoloj. Do mi estas certa ke ŝi sukcesos eliri el sia karcero.”

“Eble ŝi povus transformi la pordon en arkaĵon,” sugestis la malgranda Bruna Urso.

“Tio estus facila por ŝi,” diris la Stana Strigo, “sed mi ĝojas ke ŝi tro koleris por pensi pri tio antaŭ ol ni foriris el ŝia Valo.”

“Nu, ni eskapis de la granda virino, certe,” komentis la Verda Simio, “sed ni ankoraŭ portas la aĉajn formojn kiujn la kruela Jukuhuo donis al ni. Kiel ni forigos de ni tiujn formojn, kaj refariĝos laŭnaturaj?”

Neniu povis respondi tiun demandon. Ili sidis ĉirkaŭ la kaĝo, meditante pri la problemo, ĝis la Simio endormiĝis. Vidante tion, la Kanario metis sian kapon sub sian flugilon kaj dormis ankaŭ, kaj la Stana Strigo kaj la Bruna Urso ne ĝenis ilin antaŭ ol venis la mateno kaj fariĝis taglume.

“Mi malsatas,” diris Vut, kiam li vekiĝis, ĉar lia dorsosako da manĝaĵoj estis postlasita en la kastelo.

“Do ni pluveturu ĝis ni povos trovi ion kion vi povos manĝi,” respondis la Birdotimigilo-Urso.

“Ne valoras plu portegi mian kaĝon,” deklaris la Kanario. “Liberigu min kaj forĵetu la kaĝon. Mi povos flugi kun vi kaj trovi mian propran semomatenmanĝon. Ankaŭ mi povos elserĉi akvon kaj diri al vi kie trovi ĝin.”

Do la Verda Simio malligis la pordon de la ora kaĝo kaj la Kanario elsaltis. Unue ŝi flugis alte en la aero kaj faris grandajn cirklojn supre, sed post kelka tempo ŝi revenis kaj staris apud ili.

“Oriente, en la direkto al kiu ni celis,” anoncis la Kanario, “estas bela arbaro, kun rivereto fluanta tra ĝi. En la arbaro eble kreskas fruktoj aŭ nuksoj, aŭ berarbustoj ĉe ĝia rando, do ni iru tiudirekte.”

Ili konsentis pri tio kaj baldaŭ komencis, ĉifoje movante sin pli intense. La Stana Strigo, kiu gvidis ilin dum la nokto, nun trovis la sunbrilon tre ĝena por siaj grandaj okuloj, do li firme fermis ilin kaj staris sur la dorso de la malgranda Bruna Urso, kiu facile portis la pezon de la Strigo. La Kanario kelkfoje staris sur ŝultro de la Verda Simio, kaj kelkfoje flugetis antaŭ la grupo, kaj tiel ili veturis bonhumore trans tiun valon kaj en la sekvan oriente.

image-048

Tiun ili trovis grandega malebenaĵo, kvazaŭ neprofunda pelvo, kaj sur ĝia fora rando videblis la arbaro kiun Polikromo vidis el la ĉielo.

“Nu efektive,” diris la Stana Strigo, vekiĝinte kaj palpebrumante komike al siaj amikoj, “ne utilas nun plu veturi al la Manĝtula Lando. Mia intenco iri tien estis por edzinigi Nimin Amin, sed negrave kiom amis Stanan Lignohakiston la Manĝtula knabino, mi ne vere povas supozi ke ŝi volus edziniĝi kun Stana Strigo.”

“Estas iom da vero en via parolo, mia amiko,” komentis la Bruna Urso. “Kaj simile, mi, kiun oni opiniis la plej bela Birdotimigilo en la mondo, nun estas kondamnita resti malneta senvalora besto, kies sola bona karakterizaĵo estas ke li estas plenigita per pajlo!”

“Pripensu mian staton, mi petas,” diris Vut. “La kruela Gigantino faris Simion el Knabo, kaj tio estas la plej fia ago ebla!”

“Via koloro estas sufiĉe bela,” diris la Bruna Strigo, okulumante Vuton kritike. “Mi neniam vidis pizverdan simion antaŭ nun, kaj ŝajnas al mi ke vi estas belega.”

“Ne vere ĝenas esti birdo,” asertis la Kanario, flugetante inter ili libere kaj gracimove, “sed mi volegas denove ĝui mian propran formon.”

“Kiel Polikromo vi estis la plej bela knabino kiun iam mi vidis – escepte de Ozma, kompreneble,” diris la Stana Strigo; “do la Gigantino bone agis transformante vin en la plej belan el ĉiuj birdoj, se ja necesis transformi vin. Sed diru al mi, ĉar vi estas feino kaj havas fean saĝon: ĉu vi opinias ke ni povos rompi la sorĉojn?”

“Kuriozaĵoj okazas en la Lando Oz,” respondis la Kanario, denove starante sur ŝultro de la Verda Simio kaj turnante unu brilan okulon penseme al sia demandanto. “S-ino Jup deklaris ke neniu el ŝiaj transformoj iam estos ŝanĝebla, eĉ de ŝi mem, sed mi kredas ke se ni sukcesus iri al Glinda, la Bona Sorĉistino, eble ŝi ja povus trovi metodon redoni al ni niajn naturajn formojn. Glinda, kiel vi scias, estas la plej potenca Sorĉistino en la mondo, kaj estas malmulto kion ŝi ne povas fari se ŝi klopodas.”

“Tiukaze,” diris la Malgranda Bruna Urso, “ni reiru suden kaj penu atingi la kastelon de Glinda. Ĝi situas en la Kvelula Lando, sciu, do ĝi estas tre for de ĉi tie.”

“Tamen unue ni vizitu la arbaron kaj serĉu ion manĝeblan,” petegis Vut. Do ili pluiris al la rando de la arbaro, kiu konsistis el multaj altaj kaj belaj arboj.

Ili trovis neniujn fruktarbojn, unue, do la verda Simio plumarŝis en la internon de la arbaro kaj la aliaj sekvis lin tre proksime.

Ili marŝadis trankvile, sub la ombrado de la arboj, kiam subite grandega jaguaro eksaltis sur ilin de branĉo kaj per unu piedbato sendis la malgrandan Brunan Urson transkapen turniĝanta ĝis lin haltigis arbotrunko. Tuj ili ĉiuj alarmiĝis. La Stana Strigo kriegis “Huut – huut!” kaj flugis rekte al la branĉo de alta arbo, kvankam li apenaŭ povis vidi kien li iras.

La Kanario rapide flugis al loko apud la Strigo kaj la Verda Simio saltis, kaptis branĉon, kaj baldaŭ grimpis al alta pozicio sekura.

La Jaguaro kaŭris kaj per malsataj okuloj rigardis la malgrandan Brunan Urson, kiu malrapide stariĝis kaj demandis riproĉe:

“Jen ja, Besto, kion vi celis fari?”

“Mi provis akiri matenmanĝon,” respondis la Jaguaro kolermuĝante, “kaj mi kredas ke mi sukcesis. Vi devus esti vere bongusta manĝaĵo – se vi ne hazarde estas maljuna kaj malmola.”

“Malpli bona ol tio, se temas pri matenmanĝaĵo,” diris la Urso, “ĉar mi estas nur haŭto plenigita per pajlo, tial mi ne estas manĝebla.”

“Ĉu!” kriis la Jaguaro, ĉagrenite; “do sendube vi estas magia Urso, aŭ sorĉita, kaj mi devos serĉi mian matenmanĝon inter viaj kunuloj.”

Dirinte tion li levis sian maldikan kapon por rigardi la Stanan Strigon kaj la Kanarion kaj la Simion, kaj li batis la teron per sia vosto kaj feroce muĝis tiel timige kiel povas jaguaro.

“Miaj amikoj ankaŭ estas sorĉitaj,” diris la malgranda Bruna Urso.

“Ĉu ĉiuj?” demandis la Jaguaro.

“Jes. La Strigo estas stana, do al vi estus tute neeble manĝi lin. La Kanario estas feino – Polikromo la Filino de la Ĉielarko – kaj vi neniam povus kapti ŝin ĉar ŝi povas facile flugi de vi.”

“Tamen plu restas la Verda Simio,” komencis la Jaguaro malsate. “Li ne konsistas el stano nek li estas plenigita per pajlo, nek li povas flugi. Mi mem estas sufiĉe lerta grimpisto, do mi kredas ke mi kaptos la Simion kaj manĝos lin por mia matenmanĝo.”

Vut la Simio, aŭdante tiun parolon el sia pozicio sur la arbo, multe ektimis, ĉar li konis la naturon de jaguaro kaj komprenis ke ili kapablas grimpi arbojn kaj salti de branĉo al branĉo vigle kaj facile kiel katoj. Do li tuj komencis kuri tra la arbaro laŭeble plej rapide, kaptante branĉon per siaj longaj simibrakoj kaj svingante sian verdan korpon tra la spaco por kapti alian branĉon en apuda arbo, kaj tiel plu, dum la Jaguaro sekvis lin malsupre, kun siaj okuloj senŝancele rigardantaj lian predon. Sed baldaŭ Vut implikis siajn piedojn en la Punta Ŝirmvesto, kiun li plu surhavis, kaj tio stumbligis lin dum la forkuro kaj faligis lin sur la teron, kie la Jaguaro metis unu grandegan piedon sur lin kaj diris minace:

“Nun mi kaptis vin!”

Ke la Ŝirmvesto faligis lin memorigis Vuton pri ĝia magia povo, kaj pro sia teruriĝo li kriis:

image-049

“Malfermiĝu!” sen paŭzi por pripensi kiel tiu ordono povus savi lin. Sed, je tiu vorto, la tero malfermiĝis ĉe la preciza loko kie li kuŝas sub la piedo de la Jaguaro, kaj lia korpo falis malsupren, la tero refermiĝis super ĝi. Kion plej laste vidis Vut la Simio, kiam li supren rigardetis, estis la Jaguaro miroplene rigardanta en la truon.

“Li foriris!” kriis la besto, per longa ĝemo pro ĉagreniĝo; “li foriris, kaj nun mi ne matenmanĝos.”

La bruo de la flugiloj de la Stana Strigo sonis super li, kaj la malgranda Bruna Urso venis trotante kaj demandis:

“Kie estas la simio? Ĉu tiom rapide vi manĝis lin?”

“Tute ne,” respondis la Jaguaro. “Li malaperis en la teron sube antaŭ ol mi povis eĉ unufoje mordi lin!”

Kaj nun la Kanario stariĝis sur stumpo iomete for de la arbarbesto, kaj diris:

“Mi ĝojas ke nia amiko eskapis vin; sed, ĉar estas nature ke malsata besto volas matenmanĝi, mi penos ebligi tion.”

“Dankon,” respondis la Jaguaro. “Vi estas iom tro malgranda por plena manĝo, sed estas afable oferi vin al mia apetito.”

“Ho, mi ne intencas manĝiĝi, mi certigas al vi,” diris la Kanario, “sed ĉar mi estas feino mi scias iom pri magio, kaj kvankam mi nun estas transformita en la formon de birdo, mi estas certa ke mi povos elsorĉi matenmanĝon kiu kontentigos vin.”

“Se vi povas fari magion, kial vi ne rompas la sorĉon kiun vi mem suferas kaj reakiras vian naturan formon?” demandis la besto dubeme.

“Mi ne kapablas fari tion,” respondis la Kanario, “ĉar S-ino Jup, la Gigantino kiu transformis min, uzis strangan formon de Jukuhua magio kiun mi ne konas. Tamen, ŝi ne povis senigi min de mia propra fescio, do mi provos doni al vi matenmanĝon.”

“Ĉu vi opinias ke magia matenmanĝo estus bongusta aŭ nuligus la malsatodolorojn kiujn mi nun suferas?” demandis la Jaguaro.

“Mi estas certa ke jes. Kion vi deziras manĝi?”

“Donu al mi paron da dikaj kunikloj,” diris la besto.

“Kunikloj! Tute ne. Mi ne permesus ke vi manĝu la karuletojn,” deklaris Polikromo la Kanario.

“Nu, do tri aŭ kvar sciurojn,” petis la Jaguaro.

“Ĉu tiel kruela vi kredas min?” demandis la Kanario, indigne. “La sciuroj estas miaj specialaj amikoj.”

“Kion pri dika strigo?” demandis la besto. “Ne stana, komprenu, sed vera vianda strigo.”

“Nek beston nek birdon vi manĝos,” diris Polikromo per emfaza voĉo.

“Do donu al mi fiŝon; estas rivero ne malproksime,” proponis la Jaguaro.

“Neniu vivanto estos oferita por manĝigi vin,” respondis la Kanario.

“Do kion en la mondo vi volas ke mi manĝu?” diris la Jaguaro per malestima tono.

“Kion pri kaĉo-kun-lakto?” demandis la Kanario.

La Jaguaro moke muĝis responde kaj batis sian voston kontraŭ la teron kolere.

“Donu al li kelkajn kirlitajn ovojn sur toasto, Poli,” sugestis la Urso-Birdotimigilo. “Li devus ĝui tion.”

image-050

“Tion mi faros,” respondis la Kanario, kaj skuetinte siajn flugilojn ŝi trifoje flugis cirkle ĉirkaŭ la stumpon. Poste ŝi flugis en arbon kaj la Urso kaj la Strigo kaj la Jaguaro vidis ke sur la stumpo aperis grandega verda folio sur kio estis granda porcio da kirlitaj ovoj sur toasto, fume varmegaj.

“Jen!” diris la Urso; “manĝu vian matenmanĝon, amiko Jaguaro, kaj satiĝu.”

La Jugaro rampis pli proksimen al la stumpo kaj flaris la odoron de la kirlitaj ovoj. Ili odoris tiel bone ke li gustumis ilin, kaj ili gustis tiom bone ke li manĝis la nekonatan manĝaĵon tre haste, pruvante ke li vere tre malsatis.

“Mi preferas kuniklojn,” li murmuris, lekante siajn lipojn, “sed mi devas agnoski ke la magia matenmanĝo plenigis mian stomakon kaj satigis min, do mi multe dankas pro via komplezo, Feineto, kaj mi nun lasos vin neĝenata.”

Dirinte tion, li plonĝis en la dikan arbustaron kaj baldaŭ malaperis, kvankam ili plu povis aŭdi lian grandan korpon bruadi tra la arbustoj ĝis li estis tre for.

“Vi lerte liberigis nin de tiu sovaĝa besto, Poli,” diris la Stana Lignohakisto al la Kanario; “sed mirigas min ke vi ne donis al nia amiko Vut magian matenmanĝon, ĉar vi tamen sciis ke li malsatas.”

“La kialo,” respondis Polikromo, “estis ke mia menso estis firme direktita al aliaj aferoj tiel ke mi plene forgesis mian kapablon produktu manĝaĵojn magie. Sed kie do estas la simiknabo?”

“For!” diris la Birdotimigilo-Urso solene. “La tero glutis lin.”

image-051


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.