La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA STANA LIGNOHAKISTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 3. Oni Ĉirkaŭiras

image-022

Vut la Vagisto dormis tiun nokton en la stana kastelo de la Imperiestro de la Palpbrumoj kaj trovis sian stanan liton tre komforta.

Frue la sekvan matenon li ellitiĝis kaj promenis tra la ĝardenoj, kie estis stanaj fontoj kaj bedoj da kuriozaj stanaj floroj, kaj kie stanaj birdoj staris sur la branĉoj de stanaj arboj kaj kantis kantojn kiuj sonis kiaj la notoj de stanaj fajfiloj. Ĉiuj tiuj mirindaĵoj estis faritaj de la lertaj Palpbrumaj stanistoj, kiuj streĉis la risortojn de la birdoj ĉiumatene por ke ili ĉirkaŭmoviĝu kaj kantu.

Post la matenmanĝo la knabo eniris la tronoĉambron, kie la Imperiestro lasis ke servisto zorge oleu liajn stanajn artikojn, dum aliaj servistoj plenigadis la korpon de la Birdotimigilo per dolĉa, freŝa pajlo.

Vut rigardis tiun operacion tre interesate, ĉar la korpo de la Birdotimigilo estis nur vestokompleto plena de pajlo. La jako estis strikte butonumita por malebligi elfalon de la enpuŝita pajlo kaj ŝnuro estis ligita ĉirkaŭ la talio por teni la formon kaj neebligi sagadon de la pajlo. La kapo de la Birdotimigilo estis ŝtofa sako plena de brano, sur kiu la okuloj, nazo kaj buŝo estis pentritaj. Liaj manoj estis blankaj katunaj gantoj plenigitaj per delikata pajlo. Vut rimarkis ke eĉ zorge plenigite kaj ĝustaformite per batado la pajlulo estis mallerta pri sia moviĝado kaj klare ŝanceliĝis sur siaj piedoj, tiel ke la knabo demandis al si ĉu la Birdotimigilo kapablos veturi kun ili la tutan vojon al la arbaroj de la Manĝtula Lando de Oz.

La preparoj por tiu grava veturo estis tre simplaj. Dorosako estis plenigita per manĝaĵoj kaj donita al Vut la Vagisto por ke li portu ĝin sur sia dorso, ĉar la manĝaĵoj estis sole por lia uzo. La Stana Lignohakisto surŝultrigis hakilon kiu estis akra kaj brilpolurita, kaj la Birdotimigilo metis la oleujon de la Imperiestro en sian poŝon, por olei la artikojn de lia amiko se ili bezonos tion.

image-023

“Kiu regos la Palpbruman Landon dum via foresto?” demandis la knabo.

“Nu, la Lando regos sin mem,” respondis la Imperiestro. “Efektive, mia popolo ne bezonas Imperiestron, ĉar Ozma de Oz prizorgas la staton de ĉiuj siaj regatoj, inkluzive de la Palpbrumoj. Kiel tre multaj reĝoj kaj imperiestroj, mi havas grandan titolon, sed tre malmulte da vera povo, kio donas al mi sufiĉan tempon por distri min miamaniere. La popolo de Oz devas obei nur unu leĝon, nome: ‘Bone kondutu’, do por ili estas facile obei la Leĝon, kaj vi rimarkos ke ili tre bone kondutas. Sed nun estas la horo por ke ni foriru, kaj mi fervoras komenci ĉar mi supozas ke tiu kompatinda Manĝtula knabino ĉagrenite atendas mian alvenon.”

“Ŝi jam longe atendis, ŝajnas al mi,” komentis la Birdotimigilo, dum ili foriris de la tereno de la kastelo kaj sekvis padon kiu kondukis orienten.

“Vere,” respondis la Stana Lignohakisto; “sed mi rimarkis ke la fino de atendo, negrave kiom longe ĝi daŭris, estas plej malfacile eltenata; do mi devas strebi feliĉigi Nimin Amin tuj kiam eble.”

“Ha; tio pruvas ke vi havas Afablan Koron,” komentis la Birdotimigilo, aprobe.

“Domaĝe ke li ne havas Amantan Koron,” diris Vut. “Ĉi tiu Stanulo devos edzinigi agrablan knabinon pro afableco, ne ĉar li amas ŝin, kaj iel tio ne ŝajnas prava.”

“Malgraŭe, mi ne certas ke tiel ne estos plej bone por la knabino,” diris la Birdotimigilo, kiu ŝajnis tre inteligenta kvankam pajlulo, “ĉar amanta edzo ne estas ĉiam afabla, sed afabla edzo nepre kontentigas ian ajn knabinon.”

“Nimi Ami fariĝos Imperiestrino!” anoncis la Stana Lignohakisto, fiere. “Mi farigos stanan robon por ŝi, kun stanaj kufoj kaj faldoj, kaj ŝi havos stanajn pantoflojn, kaj stanajn orelringojn kaj braceletojn, kaj portos stanan kronon sur sia kapo. Mi estas certa ke tio multe plaĉos al Nimi Ami, ĉar ĉiuj knabinoj amas belaĵojn.”

“Ĉu ni iros al la Manĝtula Lando laŭ la Smeralda Urbo?” demandis la Birdotimigilo, kiu rigardis la Stanan Lignohakiston kiel la estron de la grupo.

“Mi kredas ke ne,” estis la respondo. “Ni entreprenas iom delikatan aventuron, ĉar ni serĉas knabinon kiu timas ke ŝia iama amanto forgesis ŝin. Estos iom malfacile por mi, nepre vi devas agnoski tion, kiam mi diros al Nimi Ami ke mi venis edzinigi ŝin ĉar tia estas mia devo, kaj tial ju malpli da atestantoj de nia renkontiĝo estos, des pli bone estos por ni ambaŭ. Trovinte Nimin Amin, kiam ŝi sukcesos regi sian ĝojon pro nia rekuniĝo, mi kondukos ŝin al la Smeralda Urbo kaj konigos ŝin al Ozma kaj Doroteo, kaj al Betinjo Bobin kaj Eta Troto, kaj ĉiuj niaj aliaj amikoj; sed, se mi ĝuste memoras, kompatinda Nimi Ami havas akran langon kiam ŝi koleras, kaj ŝi eble ja koleretos je mi, unue, ĉar mi tiom longe prokrastis veni al ŝi.”

“Mi povas kompreni tion,” diris Vut sobre. “Sed kiel ni povos iri al tiu parto de la Manĝtula Lando kie vi iam loĝis sen trairi la Smeraldan Urbon?”

“Nu, tio estas facila,” la Stanulo certigis lin.

“Mi havas mapon de Oz en mia poŝo,” persistis la knabo, “kaj ĝi montras ke la Palpbruma Lando, kie ni nun estas, estas en la okcidento de Oz, kaj la Manĝtula Lando en la oriento, kaj rekte inter ili situas la Smeralda Urbo.”

“Tute vere; sed ni iros norden, unue, en la Gilikulan Landon, kaj tiel ni ĉirkaŭiros la Smeraldan Urbon,” klarigis la Stana Lignohakisto.

“Tio povos montriĝi danĝera veturo,” respondis la knabo. “Mi foje loĝadis en unu el la plejsupraj anguloj de la Gilikula Lando, proksime al Ugabuo, kaj oni diris al mi ke en tiu norda lando estas multaj uloj kiujn ne estas agrable renkonti. Mi tre zorgis eviti ilin dum mia veturo suden.”

“Vagisto devus ne timi,” observis la Birdotimigilo, kiu ŝanceliĝadis laŭ amuza, hazarda maniero, sed ne postrestis siajn amikojn.

image-024

“Timo ne malkuraĝigas,” respondis Vut, dum lia vizaĝo iomete ruĝiĝis, “sed mi kredas ke estas pli facile eviti danĝeron ol superi ĝin. La plej sendanĝera vojo estas la plej bona vojo, eĉ por brava decidemulo.”

“Ne maltrankviliĝu, ĉar ni ne tre norden iros,” diris la Imperiestro. “Mia sola deziro estas eviti la Smeraldan Urbon sen ĉirkaŭiri pli ol necese. Tuj ĉirkaŭirinte la Smeraldan Urbon ni ekiros suden en la Manĝtulan Landon, kiun la Birdotimigilo kaj mi bone konas kaj kie ni havas multajn amikojn.”

“Mi jam iom veturadis en la Gilikula Lando,” komentis la Birdotimigilo, “kaj kvankam mi devas diri ke mi renkontis kelkajn strangajn personojn tie kelkfoje, ĝis nun neniu el ili damaĝis min.”

“Nu, estas egale al mi,” diris Vut, ŝajnigante trankvilecon. “Danĝeroj, se ili estas neeviteblaj, estas ofte tre interesaj, kaj mi akceptas iri kien ajn vi du kuraĝos iri.”

Do ili deiris de la vojo kiun ili laŭiris kaj komencis veturi nordorienten, kaj dum tiu tuta tago ili estis en la plaĉa Palpbruma Lando, kaj ĉiuj renkontatoj salutis la Imperiestron tre respektoplene kaj deziris al li bonfortunon dum lia veturado. Kiam noktiĝis ili haltis ĉe domo kie oni amike akceptis ilin kaj kie oni donis al Vut komfortan liton en kiu dormi.

“Se la Birdotimigilo kaj mi estus solaj,” diris la Stana Lignohakisto, “ni veturus ankaŭ nokte kaj ne nur tage; sed ĉar viandulo estas en nia grupo, ni devas halti nokte por ke li ripozu.”

image-025

“Viando laciĝas post tago da veturado,” aldonis la Birdotimigilo, “sed pajlo kaj stano neniam laciĝas. Tio pruvas,” diris li, “ke ni estas iom superaj al homoj kun kutima konsistaĵo.”

Vut ne povis nei ke li estas laca, kaj li dormis profunde ĝis la mateno, kiam oni donis al li bonan matenmanĝon, fume varmegan.

“Al vi ambaŭ mankas multa ĝuo pro via nemanĝado,” li diris al siaj kunuloj.

“Estas vere,” respondis la Birdotimigilo. “Al ni mankas suferado pro malsato, kiam manĝaĵoj ne haveblas, kaj al ni mankas stomakodoloroj kelkfoje.”

Dirante tion, la Birdotimigilo rigardetis la Stanan Lignohakiston, kiu per kapa gesto konsentis.

Dum tiu tuta dua tago ili veturis senhalte, distrante unu la alian per rakontoj pri aventuroj kiujn ili antaŭe spertis kaj aŭskultante deklamadon de poezio fare de la Birdotimigilo. Li lernis tre multajn poemojn de Profesoro Ŝancelinsekto kaj amis ripeti ilin kiam ajn iu akceptis aŭskulti. Kompreneble Vut kaj la Stana Lignohakisto nun aŭskultis, ĉar ili ne povis fari ion alian – krom se ili malĝentile forkurus de sia pajloplena kamarado.

Unu el la deklamaĵoj de la Birdotimigilo estis tia:

Dolĉas kiu sono efika
Kiel de la pajlo tritika
Kiu krakas ame, tenere?
Ĝi estas brila kaj flava
Mi estas do ĝojohava
Kaj krakas ĉiam senpere.
“Dolĉa pajlo freŝa kaj ora!
Mankas nepre ĉio malglora
En pura plenaĵo, kompakta.
Marŝante ĉiam mi knaras,
Kaj parolaĵojn malŝparas,
Kun odoro bela kaj fakta.
“Ho, ja min tranĉo ne ĝenas
Ĉar ĉe mi sango ne enas,
Mi nenian doloron suferas;
Mi puran pajlon trauzas,
Ĝi min neniam konfuzas,
Eĉ kiam batoj sur min aperas!
“Mi aŭdis popularan la diron
Ke mia kapo havas sopiron
Al cerb’ de brano kaj de tritiko.
Ĉar miaj pensoj ’stas bonaj,
Pro la menseroj deponaj,
Superaj al viandmens-logiko.
“Pri mia sorto kontenta,
Pri mia cerbo ne penta,
Malsimile al uloj aliaj;
Se mia pajlo ekputras,
Aŭ ŝafon, kapron ĝi nutras,
Pajleroj novaj fariĝas miaj.

image-026


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.