La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA STANA LIGNOHAKISTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 5. S-ino Jup, la Gigantino

image-034

Kiam ili atingis la finon de la vojeto, kie ili unue vidis la avertafiŝon, ili komencis transiri la landon laŭ orienta direkto. Antaŭ longe ili atingis Ondantan Terenon, kie estis aro da montetoj kaj valoj kaj kie konstanta grimpado kaj subirado estis necesaj, kaj ilia veturo nun fariĝis teda, ĉar grimpinte ĉiun monteton ili trovis antaŭ si nenion en la suba valo – krom herbon, aŭ fiherbon aŭ ŝtonojn.

Supren kaj malsupren ili iradis dum horoj, kaj nenio interrompis la monotonecon de la pejzaĝo, ĝis fine, kiam ili supreniris monteton pli altan ol kutime, ili vidis tasforman valon antaŭ si en kies centro staris enorma kastelo, konstruita el purpuraj ŝtonoj. La kastelo estis alta kaj larĝa kaj longa, sed sen turoj kaj turetoj. Kiom ili povis vidi, estis nur unu fenestreto kaj unu granda pordo ĉiuflanke de la granda konstruaĵo.

“Estas strange!” meditis la Birdotimigilo. “Mi tute ne suspektis ke tia granda kastelo ekzistas en ĉi tiu Gilikula Lando. Kiu, do, loĝas ĉi tie?”

“Ŝajnas al mi, el tia distanco,” komentis la Stana Lignohakisto, “ke ĝi estas la plej granda kastelo kiun mi iam vidis. Ĝi vere estas tro granda por utiligo, kaj neniu povus malfermi aŭ fermi tiujn grandajn pordojn sen ŝtupetaro.”

“Eble, se ni pliproksimiĝos, ni trovos ĉu aŭ ne iu loĝas tie,” sugestis Vut. “Laŭaspekte, neniu loĝas tie.”

Plu ili iris, kaj kiam ili atingis la centron de la valo, kie staris la granda ŝtona kastelo, komencis mallumiĝi. Do ili hezitis pri kion fari.

“Se amikemaj personoj hazarde loĝas ĉi tie,” diris Vut, “mi volonte akceptos liton; sed se malamikoj okupas la ejon, mi preferas dormi sur la tero.”

“Kaj se tute neniu loĝas ĉi tie,” aldonis la Birdotimigilo, “ni povos eniri kaj ekposedi ĝin kaj senti nin kiel enhejme.”

Parolante li pliproksimiĝis al unu el la grandaj pordoj, kiu estis trioble pli alta kaj larĝa ol iu ajn pordo kiun li ĝis tiam vidis en domo, kaj tie li trovis, gravuritajn per grandaj literoj sur ŝtono super la pordejo, la vortojn:

“KASTELO JUP”

“Oho!” li kriis; “mi rekonas la ejon nun. Verŝajne ĝi estis la hejmo de S-ro Jup, terura giganto kiun mi vidis kaptita en kaĝo, tre for de ĉi tie. Tial ĉi tiu kastelo verŝajne estas neokupata kaj ni povos uzi ĝin laŭdezire.”

“Jes, jes,” diris la Stana Imperiestro, kapjesante; “ankaŭ mi memoras S-ron Jup. Sed kiel ni eniros lian neokupatan kastelon? La riglilo de la pordo estas tiom super niaj kapoj ke neniu el ni povas atingi ĝin.”

Ili pripensis tiun problemon dum kelka tempo, kaj post tio Vut diris al la Stanulo:

image-035

“Se mi staros sur viaj ŝultroj, mi kredas ke mi povos malrigli la pordon.”

“Grimpu, do,” estis la respondo, kaj kiam la knabo staris sur la stanaj ŝultroj de Noĉjo Hakisto li sukcesis, kvankam apenaŭe, atingi la riglilon kaj levi ĝin.

Tuj la pordo apertiĝis, ĝiaj grandaj ĉarniroj grincis kvazaŭ proteste, do Vut saltis malsupren kaj sekvis siajn akompanantojn en grandan senmeblan koridoron. Apenaŭ la trio estis interne, ili aŭdis la pordon brufermiĝi malantaŭ ili, kaj tio mirigis ilin ĉar neniu tuŝis ĝin. Ĝi fermiĝis propravole, kvazaŭ per magio. Krome, la riglilo estis sur la ekstera flanko, kaj penso ektrafis ĉiun el ili ke nun ili estas kaptitoj en ĉi tiu nekonata kastelo.

“Tamen,” murmuris la Birdotimigilo, “ni ne kulpas pri kio estis neevitebla; do ni antaŭeniru brave kaj vidu kio estas videbla.”

Estis tre mallume en la koridoro, nun post la fermiĝo de la ekstera pordo, do dum ili stumbladis laŭ ŝtona koridoro ili tenis sin proksimaj unu al alia, ne sciante kia danĝero verŝajne trafos ilin.

Subite milda brilo ĉirkaŭis ilin. Ĝi pligrandiĝis, ĝis ili povis vidi la ĉirkaŭaĵojn klare. Ili jam atingis la finon de la koridoro kaj antaŭ ili estis nova granda pordo. Ĝi senbrue ekapertiĝis antaŭ ili, sen ies helpo, kaj tra la pordejo ili rimarkis grandan ĉambron, kies muroj estis tegitaj per platoj el pura oro, multe poluritaj.

Ĉi tiu ĉambro ankaŭ estis iluminata, kvankam ili ne povis vidi lampojn, kaj en ĝia centro estis granda tablo ĉe kiu sidis grandega virino. Ŝi estis vesita per arĝentaj roboj broditaj per gajaj flordesegnoj, kaj super tiu belega vesto estis mallonga ŝirmvesto el kompleksa puntaĵo. Tia ŝirmvesto ja ne ŝirmis, kaj ne konvenis al la bela robo, sed malgraŭ tio la grandega virino surportis ĝin. La tablo ĉe kiu ŝi sidis estis kovrita de blanka tuko kaj sur ĝi estis oraj teleroj, do la veturantoj surprizate vidis ke ili rekontas la Gigantinon dum ŝi vespermanĝas.

Ŝi havis la dorson iliadirekte kaj eĉ ne turnis sin, sed prenante paneton de telero ŝi komencis surŝmiri buteron kaj diris per voĉo kiu estis granda kaj basa sed ne precipe malagrabla:

“Kial ne eniri kaj lasi la pordon fermiĝi? Vi kaŭzas aertrafluon kaj mi malvarmumos kaj ternos. Kiam mi ternas mi ekkoleretas kaj kiam mi koleretas mi riskas fari ion fian. Envenu, malsaĝaj fremduloj; envenu!”

Pro tiu urĝo ili eniris la ĉambron kaj proksimiĝis al la tablo, ĝis ili staris vizaĝ-al-vizaĝe al la granda Gigantino. Ŝi plu manĝadis, sed ridetis iom kurioze dum ŝi rigardis ŝin. Vut rimarkis ke la pordo silente fermiĝis post ilia eniro, kaj tio tute ne plaĉis al li.

“Nu,” diris la Gigantino, “kian pravigon vi povas pretendi?”

“Ni ne sciis ke iu loĝas ĉi tie, Sinjorino,” klarigis la Birdotimigilo; “do, ĉar ni estas veturantaj kaj fremdaj en ĉi tiu regiono, kaj deziris trovi lokon kie nia knabamiko povos dormi, ni kuraĝis eniri vian kastelon.”

“Vi sciis ke ĝi estas privata posedaĵo, mi supozas?” diris ŝi, metante buteron sur alian paneton.

“Ni vidis la vortojn ‘Kastelo Jup’ super la pordo, sed ni sciis ke S-ro Jup estas kaptita en kaĝo en tre fora parto de la lando Oz, do ni decidis ke neniu nun estas en la loĝejo kaj ke ni povus uzi la kastelon por la nokto.”

“Mi komprenas,” komentis la Gigantino, skuetante sian kapon kaj denove ridetante laŭ sia kurioza maniero – maniero kiu horortremigis lin. “Vi ne sciis ke S-ro Jup havas edzinon, nek ke post lia kruela kaptiĝo lia edzino plu loĝas en lia kastelo kaj mastrumas ĝin laŭ sia plaĉo.”

“Kiu kaptis S-ron Jup?” demandis Vut, serioze rigardante la virinon.

“Fimalamikoj. Homoj kiuj malbonvole obĵetis kiam Jup prenis iliajn bovinojn kaj ŝafojn kiel manĝaĵon. Mi tamen devas agnoski ke Jup estis malbonhumora kaj li emis bati kelkajn domojn, fojfoje, kiam li koleris. Do unu tagon la etuloj venis en granda amaso kaj kaptis S-ron Jup, kaj forportis lin al kaĝo ie en la montaro. Mi ne scias kie ĝi estas, kaj ne gravas al mi, ĉar mia edzo malbone traktis min kelkfoje, forgesante la respekton kiun gigantino rajtas ricevi de giganto. Ofte li piedbatis miajn tibiojn, kiam mi rifuzis servi lin. Do mi ĝojas pro lia foresto.”

“Min surprizas ke oni ne ankaŭ kaptis vin,” komentis Jup.

“Nu, mi estis tro lerta por ili,” diris ŝi, ekridante, kio kaŭzis tian venteton ke la ŝanceliĝema Birdotimigilo estis preskaŭ deblovita kaj devis ekpreni sian amikon Noĉjo Hakisto por firmigi sin. “Mi vidis la homojn veni,” daŭrigis S-ino Jup, “kaj sciante ke ili intencas fiagon mi transformis min en muson kaj kaŝis min en ŝranko. Post ilia foriro, kiam ili kunportis mian tibibatantan edzon, mi retransformis min en mian antaŭan formon, kaj ĉi tie mi loĝas ekde tiam en paco kaj komforto.”

“Ĉu vi do estas Sorĉistino?” demandis Vut.

“Nu, ne precize Sorĉistino,” ŝi respondis, “sed mi estas Transformartistino. Alivorte, mi estas pli Jukuhuo ol Sorĉistino, kaj kompreneble vi scias ke la Jukuhuoj estas la plej lertaj magiistoj en la mondo.”

La veturantoj silentis dum kelka tempo, malkomforte pripensante tiun deklaron kaj ĝian eblan efikon je ilia estonteco. Sendube la Gigantino volonte kaptis ilin; tamen ŝi parolis tiel gaje, per sia granda voĉo, ke ĝis nun ili tute ne estis alarmitaj.

Post iom da tempo la Birdotimigilo, kies cerbomiksaĵo senhalte funkciadis, demandis al la virino:

“Ĉu ni konsideru vin nia amikino, S-ino Jup, aŭ ĉu vi intencas esti nia malamikino?”

“Mi neniam havas amikojn,” ŝi diris per tono indikanta ordinaran fakton, “ĉar amikoj trofamiliariĝas kaj ĉiam forgesas atenti proprajn aferojn. Sed mi ne estas via malamiko; nu, ankoraŭ ne. Efektive, al mi plaĉas via veno, ĉar mia vivo ĉi tie estas iom soleca. Ĉeestas neniu kun kiu mi povas paroli, ekde kiam mi transformis Polikromon, la Filinon de la Ĉielarko, en kanaribirdon.”

“Kiel vi sukcesis fari tion?” demandis la Stana Lignohakisto, mirante. “Polikromo estas potenca feino!”

“Ŝi estis,” diris la Gigantino; “sed nun ŝi estas kanaribirdo. Unu tagon post pluvo Polikromo fordancis de la Ĉielarko kaj ekdormis sur malgranda altaĵo en ĉi tiu valo, ne tre for de mia kastelo. La suno ekaperis kaj forpelis la Ĉielarkon, kaj antaŭ ol Poli vekiĝis, mi kaŝe eliris kaj transformis ŝin en kanaribirdon en ora kaĝo ornamita per diamantoj. La kaĝo estis por ke ŝi ne forflugu. Mi supozis ke ŝi kantos kaj parolos kaj ke ni bone distros nin; sed ŝi tute ne montriĝis bona kunulo. Ekde la momento de sia transformiĝo ŝi rifuzas diri eĉ unusolan vorton.”

“Kie ŝi nun estas?” demandis Vut, kiu aŭdis rakontojn pri bela Polikromo kaj multe interesiĝis pri ŝi.

“La kaĝo pendas en mia dormoĉambro,” diris la Gigantino, manĝante plian paneton.

La veturantoj nun estis malpli komfortaj kaj pli suspektemaj pri la Gigantino ol antaŭe. Se Polikromo, la Filino de la Ĉielarko, kiu estis vera feino, estis transformita kaj sklavigita de ĉi tiu grandega virino, kiu pretendis esti Jukuhuo, kio eble okazos al ili mem? Diris la Birdotimigilo, tordante sian plenigitan kapon por rigardi cele S-inon Jup:

“Ĉu vi scias, Sinjorino, kiuj ni estas?”

“Kompreneble,” diris ŝi; “pajlulo, stanulo kaj knabo.”

“Ni estas tre gravaj personoj,” deklaris la Stana Lignohakisto.

“Des pli bone,” ŝi respondis. “Mi ĝuos vian ĉeeston eĉ pli pro tio. Ĉar mi intencas restigi vin ĉi tie dum mia tuta vivo, por distri min kiam mi sentos solecon. Kaj,” ŝi aldonis nerapide, “en ĉi tiu Valo tute neniu mortas.”

Al ili tute ne plaĉis tiu parolo, do la Birdotimigilo sulkigis sian frunton laŭ maniero kiu ridetigis S-inon Jup, dum la Stana Lignohakisto mienis tiom feroce ke S-ino Jup ridis. La Birdotimigilo suspektis ke ŝi ridos, do li glitis malantaŭ siajn amikojn por eskapi de la vento de ŝia spiro. De tiu sekura pozicio li diris averte:

“Ni havas potencajn amikojn kiuj baldaŭ venos liberigi nin.”

“Do ili venu,” ŝi respondis, per tono iom malestima. “Kiam ili alvenos ili trovos nek knabon, nek stanulon, nek birdotimigilon, ĉar morgaŭ matene mi intencas transformi vin ĉiujn en aliajn formojn, tiel ke vi ne estos rekoneblaj.”

image-036image-037

Tiu minaco plenigis ilin per senespero. La bonhumora Gigantino estis pli terura ol ili imagis. Ŝi povis rideti kaj surporti belajn vestojn kaj samtempe esti eĉ pli kruela ol ŝia fiedzo.

Kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto penis elpensi metodon eskapi el la kastelo antaŭ la mateno, sed ŝajne ŝi legis iliajn pensojn kaj kapneis.

“Ne trovigligu viajn kompatindajn cerbojn,” diris ŝi. “Vi ne povos eskapi de mi, negrave kiom vi provos.

Sed kial vi volas eskapi? Mi donos al vi novajn formojn multe pli bonajn ol tiuj kiujn vi nun havas.

Estu kontentaj pri via sorto, ĉar malkontento kondukas al malfeliĉo, kaj malfeliĉo, negrave kiuforma, estas la plej granda malbonaĵo kiu povas okazi.”

“Kiajn formojn vi intencas doni al ni?” demandis Vut serioze.

“Mi ankoraŭ ne decidis. Mi prisonĝos tion ĉinokte, do en la mateno mi estos decidinta kiel tranformi vin. Eble vi preferus elekti proprajn transformojn?”

“Ne,” diris Vut, “mi preferas resti kia mi estas.”

“Strange,” ŝi respondis. “Vi estas eta, kaj vi estas malforta; kia vi estas, vi vere ne multon valoras. Via plej bona karakteraĵo estas ke vi vivas, ĉar mi povos fari el vi ian vivan estaĵon kio estos tre multe pli bona ol via nuna formo.”

image-038

Ŝi prenis plian paneton de telero kaj trempis ĝin en poton da mielo kaj trankvile komencis manĝi ĝin.

La Birdotimigilo rigardis ŝian agon penseme.

“Ne estas grenkampoj en via Valo,” diris li; “kie do vi akiris la farunon el kiu vi faris viajn panetojn?”

“Jen ja! ĉu vi kredas ke mi ĝenus min per pretigo de panetoj el faruno?” ŝi respondis. “Tio estas multe tro teda proceso por Jukuhuo. Mi elmetis kelkajn kaptilojn ĉiposttagmeze kaj kaptis multajn kampomusojn, sed ĉar mi ne ŝatas manĝi musojn, mi transformis ilin en varmegajn panetojn por mia vespermanĝo. La mielo en ĉi tiu poto iam estis vesponesto, sed transformite ĝi fariĝis dolĉa kaj bongustega. Kiam mi deziras manĝi, mi nur bezonas preni ion kion mi ne volas konservi, kaj transformi ĝin en kian ajn manĝaĵon mi ŝatas, kaj manĝas ĝin. Ĉu vi malsatas?”

“Mi ne manĝas, dankon,” diris la Birdotimigilo.

“Nek mi,” diris la Stana Lignohakisto.

“Mi ankoraŭ havas iom da natura manĝaĵo en mia dorsosako,” diris Vut la Vagisto, “kaj mi preferas manĝi tion pli ol vesponestaĉon.”

“Ĉiu laŭ sia gusto,” diris la Gigantino senzorge, kaj nun, ĉar ŝi jam finis sian vespermanĝon, ŝi stariĝis, kunfrapis siajn manojn, kaj la manĝotablo tuj malaperis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.