La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA STANA LIGNOHAKISTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 12. Ozma kaj Doroteo

image-063

En sia grandioza palaco en la Smeralda Urbo, la bela knabina Reganto de Oz sidis en sia delikata buduaro kun sia amikino Princino Doroteo apud si. Ozma studis manuskriptan rulaĵon kiun ŝi prenis el la Reĝa Biblioteko, dum Doroteo prilaboris brodaĵon kaj kelkfoje klinis sin por karese frapeti malgrandan nigran hundon kiu kuŝis ĉe ŝiaj piedoj.

La nomo de la malgranda hundo estis Toto, kaj li estis fidela akompananto de Doroteo.

Se oni taksus Ozman de Oz laŭ la normoj de nia mondo, oni opinius ŝin tre juna – eble dek-kvaraŭ dekkvin-jaraĝa – tamen jam de multaj jaroj ŝi regis la Landon Oz kaj neniam aspektis eĉ iomete pli aĝa. Doroteo aspektis multe pli juna ol Ozma.

Ŝi estis knabineto kiam unue ŝi venis al la Lando Oz, kaj ŝi ankoraŭ estis knabineto, kaj neniam aspektos eĉ unu tagon pli aĝa dum ŝi loĝos en tiu mirinda felando.

Oni informis min ke Oz ne ĉiam estis felando.

Iam ĝi estis tre simila al aliaj landoj, krom ke ĝin izolis terura dezerto de sablaro kiu kuŝis tute ĉirkaŭ ĝi kaj tiel tute neebligis ke ĝia popolo kontaktu iun ajn alian parton de la mondo. Vidante tiun izolecon, la febando de Reĝino Lurline, transflugante Ozon dum veturo, sorĉis la landon kaj tiel faris ĝin Felando.

Kaj Reĝino Lurline lasis unu el siaj gefeoj por regi tiun sorĉitan Landon Oz, kaj poste forflugis kaj plene forgesis pri ĝi.

Ekde tiu momento neniu en Oz mortis. La maljunuloj restis maljunaj; la junaj kaj fortaj personoj ne ŝanĝiĝis dum la forpaso de jaroj; la infanoj restis ĉiam infanoj, kaj ludis kaj petolis laŭdezire, kaj ĉiuj beboj restis en siaj luliloj kaj estis ame prizorgataj kaj neniam kreskis. Do la homoj en Oz ĉesis kalkuli sian jaraĝon, ĉar la jaroj faris nenian diferencon en ilia aspekto kaj ne povis ŝanĝi ilian staton. Ili ne malsaniĝis, sekve ne estis kuracistoj inter ili. Estas vere ke akcidentoj ja povis okazi, kvankam tre malofte, kaj kvankam neniu povis morti nature, kiel aliaj homoj, ja estis eble ke iu plene detruiĝus. Tiaj incidentoj, tamen, estis tre nekutimaj, kaj tiel maloftaj estis ĉagrenaĵoj ke la popolo de Oz estis kiel eble plej feliĉaj kaj kontentaj.

Alia strangaĵo pri tiu Felando Oz estis ke ĉiun kiu sukcesis eniri ĝin el la ekstera mondo trafis la magia sorĉo de la loko kaj la aspekto de tiu persono ne ŝanĝiĝis dum ilia loĝperiodo tie. Do Doroteo, kiu nun loĝis kun Ozma, aspektis same dolĉa knabineto kia ŝi estis kiam unue ŝi venis al tiu plaĉega felando.

Eble ne estus prave diri ke ĉiuj partoj de Oz estis vere plaĉaj, sed certe ĝi estis tre plaĉa proksime al la Smeralda Urbo, kie Ozma regis. Ŝian aman influon oni sentis eĉ multajn kilometrojn for de tie, tamen ekzistis lokoj en la montoj de la Gilikula lando, kaj la arbaroj de la Kvelula Lando, kaj eble en tre foraj partoj de la Manĝtula kaj Palpbruma Landoj, kie la loĝantoj estis iom krudaj kaj necivilizitaj kaj ankoraŭ ne estis trafitaj de la sorĉo de la saĝa kaj afabla regado de Ozma. Ankaŭ, kiam Oz unue fariĝis felando, en ĝi loĝis diversaj sorĉistinoj kaj magiistoj kaj virsorĉistoj kaj nekromanciistoj, kiuj dise troviĝis en diversaj lokoj, sed plejparte ili estis senigitaj je siaj magiaj povoj, kaj Ozma faris reĝan edikton kiu malpermesis ke iu ajn en ŝia regno faru magion escepte de Glinda la Bona kaj la Sorĉisto de Oz. Ozma mem, ĉar ŝi estis vera feino, sciis multe da magio, sed ŝi uzis ĝin nur por helpi siajn regatojn.

Tiu malgranda klarigo helpos vin pli bone kompreni la rakonton kiun vi legas, sed ĝian plejparton jam konas la personoj kiuj bone konas la popolon de Oz kies aventurojn ili prilegis en aliaj Oz-libroj.

Ozma kaj Dorteo estis firmaj amikinoj kaj estis tre multe kune. Ĉiu en Oz amis Doroteon preskaŭ tiom kiom sian belan Regantinon, ĉar la bonfortuno de la knabineto el Kansas ne arogantigis aŭ vantigis ŝin. Ŝi estis same brava kaj fidela kaj aventurema infano kiel antaŭ ol ŝi loĝis en reĝa palaco kaj fariĝis intima amikino de la feino Ozma.

En la ĉambro en kiu la duo sidis – unu el la privataj ĉambroj de Ozma – pendis la fama Magia Bildo. Tiu estis la fonto de konstanta intereso por malgranda Doroteo. Oni bezonis nur stari antaŭ ĝi kaj deziri vidi kion faras kiu ajn persono, kaj tuj sceno aperis sur la magia kanvaso kaj montris precize kie estas tiu persono, kaj, same kiel niaj propraj kinofilmoj, ĝi reproduktis la agojn de tiu persono dum oni deziris rigardi ilin. Do hodiaŭ, kiam Doroteo enuis pri sia brodado, ŝi flankentiris la kurtenojn de antaŭ la Magia Bildo kaj deziris vidi kion faras ŝia amiko Buton-Brilo. Buton-Brilo, ŝi vidis, pilkludas kun Oĵo, la Manĝtula knabo, do Doroteo post tio deziris vidi kion faras ŝia Onklino Em. La bildo montris Onklinon Em trankvile flikanta ŝtrumpetojn por Onklo Henriko, do Doroteo deziris vidi kion faras ŝia malnova amiko la Stana Lignohakisto.

La Stana Lignohakisto ĝuste tiam foriris el sia stana kastelo akompanate de la Birdotimigilo kaj Vut la Vagisto. Doroteo neniam antaŭe vidis tiun knabon, do ŝi scivolis pri kiu li estas. Ankaŭ ŝi volis scii kien iras la trio, ĉar ŝi rimarkis la dorsosakon de Vut kaj divenis ke ili komencas longan veturon. Ŝi demandis pri tio al Ozma, sed Ozma ne sciis.

Tiun posttagmezon Doroteo denove vidis la marŝantojn per la Magia Bildo, sed ili nur marŝadis tra la lando kaj tio ne multe interesis Doroteon.

Post du tagoj, tamen, la knabino, denove kun Ozma, deziris vidi siajn amikojn, la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston per la Magia Bildo, kaj tiuokaze ŝi trovis ilin en la granda kastelo de S-ino Jup, la Gigantino, kiu tiumomente estis transformonta ilin. Nun kaj Doroteo kaj Ozma tre interesiĝis kaj rigardis la transformojn indigne kaj abomene.

“Kia fia Gigantino!” kriis Doroteo.

“Jes,” respondis Ozma, “nepre necesos puni ŝin pro ŝia krueleco al niaj amikoj, kaj al la kompatinda knabo kiu estas kun ili.”

Post tio ili sekvis la aventuron de la malgranda Bruna Urso kaj la Stana Strigo kaj la Verda Simio ege interesate, kaj ĝojegis kiam ili eskapis de S-ino Jup. Ili ne sciis, tiam, kiu estas la Kanario, sed ili komprenis ke sendube ĝi estas transformaĵo de iu grava persono, kiun la Gigantino ankaŭ sorĉis.

Kiam, fine, la tago venis kiam la aventurantoj komencis iri suden en la Manĝtulan Landon, Doroteo demandis maltrankvile:

image-064

“Ĉu nenio estas farebla por ili, Ozma? Ĉu vi ne povas redoni al ili iliajn naturajn formojn? Ili jam sufiĉe suferis pro tiuj aĉaj transformoj, laŭ mia opinio.”

“Mi jam ekzamenas metodojn helpi ilin, ekde kiam ili transformiĝis,” respondis Ozma. “S-ino Jup nun estas la sola Jukuhuo en mia regno, kaj la Jukuhua magio estas tre stranga kaj malfacile komprenata de aliaj personoj, tamen mi firme intencas provi rompi tiujn sorĉojn. Mi eble ne sukcesos, sed mi faros ĉion eblan. Laŭ la direktoj de niaj amikoj, mi kredas ke ili pasos la Ranĉon de Zingibra, do se ni komencos veturi nun ni povos renkonti ilin tie. Ĉu vi deziras kuniri, Doroteo?”

“Kompreneble,” respondis la knabineto. “Nenio instigus min ne ĉeesti.”

“Do ordonu la pretigon de la Reĝa Ĉarego,” diris Ozma de Oz, “kaj ni tuj veturos.”

Doroteo kuris plenumi tiun peton, dum Ozma iris al sia Ĉambro de Magio por pretigi la objektojn kiujn ŝi opiniis bezonotaj. Post duono de horo la Ruĝa Ĉarego staris antaŭ la ĉefenirejo de la palaco, kaj antaŭ ĝi estis ligita la Ligna Segĉevalo, kiu estis la plej amata tirbesto de Ozma.

Tiu Segĉevalo, kvankam el ligno, estis nepre vivanta kaj povis kuri rapide kaj senlace. Por eviti triviĝon de liaj lignaj kruroj, Ozma hufumis la Segĉevalon per puroraj platoj. Lia jungilaro estis inkrustita per brilantaj smeraldoj kaj aliaj juveloj, do, kvankam li mem tute ne estis bela, lia ilaro grandioze aspektis.

image-065

Ĉar la Segĉevalo povis kompreni ŝiajn parolatajn vortojn, Ozma ne uzis rimenojn por gvidi lin. Ŝi nur diris al li kien iri. Kiam ŝi venis el la palaco kun Doroteo, ili ambaŭ grimpis en la Ruĝan Ĉaregon kaj tiam la hundeto Toto alkuris kaj demandis:

“Ĉu vi intencas postlasi min, Doroteo?”

Doroteo rigardis al Ozma, kiu ridetis responde kaj diris:

“Toto rajtas kuniri, se vi deziras tion.”

Do Doroteo levis la hundeton en la ĉaron, ĉar, kvankam li povis rapide kuri, li ne povis egali la rapidon de la mirinda Segĉevalo.

Foren ili iris, trans montetojn kaj tra kampojn, transirante la teron je miriga rapido. Ne surprizas, do, ke la Ruĝa Ĉarego atingis la domon de Zingibra ĝuste kiam tiu energia junulino finis frotlavi la Verdan Simion kaj estis gvidonta lin al la karamelplantaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.