La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA STANA LIGNOHAKISTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 20. Tranokte

image-094

La Manĝtula Lando estas plena de surprizoj, kiel niaj veturantoj jam trovis, kaj kvankam Monto Manĝto konstante pligrandiĝis dum ili marŝis cele ĝin, ili sciis ke ĝi ankoraŭ estas tre for kaj neniel estis certaj ke ili eskapis de ĉiuj danĝeroj aŭ renkontis sian lastan aventuron.

La ebenaĵo estis larĝa, kaj kiom povis vidi la okulo, laŭaspekte estis plata stepo inter ili kaj la monto, sed ĉirkaŭ la vespero ili atingis kavaĵon, en kiu staris eta blua Manĝtula loĝejo ĉirkaŭ kiu estis ĝardeno, kaj grenkampoj plenigis la ceteron de la kavaĵo.

Ili ne trovis tiun lokon antaŭ ol ili atingis ĝian randon, kaj ilin mirigis la vidaĵo ĉar ili imagis ke tiu parto de la stepo estas senloĝanta.

“Ĝi estas tre malgranda domo,” Vut deklaris. “Kiu do eble loĝas tie?”

“Por trovi tion necesas frapi sur la pordon kaj demandi,” respondis la Stana Lignohakisto. “Eble ĝi estas la hejmo de Nimi Ami.”

“Ĉu ŝi estas nano?” demandis la knabo.

“Tute ne; Nimi Ami estas plendimensia virino.”

“Do mi certas ke ŝi ne povus loĝi en tiu dometo,” diris Vut.

“Ni malsupreniru,” sugestis la Birdotimigilo. “Mi preskaŭ certe povas vidi amason da pajlo en la malantaŭa ĝardeno.”

Ili malsupreniris en la kavaĵon, kiu estis iom kruta ĉe la flankoj, kaj baldaŭ atingis la domon, kiu ja estis iom malgranda. Vut frapis sur pordon kiu ne estis multe pli alta ol lia talio, sed neniu respondis. Li refrapis, sed neniu sono aŭdiĝis.

“Fumo leviĝas el la kamentubo,” anoncis Polikromo, kiu dancadis leĝere tra la ĝardeno, kie bele kreskadis brasikoj kaj betoj kaj napoj kaj tiaj plantoj.

“Do nepre iu loĝas ĉi tie,” diris Vut, kaj li denove frapis.

Nun fenestro en la flanko de la domo malfermiĝis kaj kurioza kapo aperis. Ĝi estis blanka kaj haroplena kaj havis longan nazon kaj rondajn okuletojn. La orelojn kaŝis blua sunkufo ligita sub la mentono.

“Ho; porko!” kriis Vut.

“Pardonu min; Mi estas S-ino Grincina Pornjo, edzino de Profesoro Grunto Porĉjo, kaj jen nia domo,” diris la enfenestrulo. “Kion vi volas?”

“Kia Profesoro estas via edzo?” demandis la Stana Lignohakisto, scivoleme.

“Li estas Profesoro de Brasikokultivado kaj Maizperfektigo. Li estas tre fama en sia propra familio, kaj estus mondmirindaĵo se li vojaĝadus,” diris S-ino Pornjo per voĉo duone fiera kaj duone iritiĝinta. “Mi ankaŭ informu vin entrudintojn ke la Profesoro estas tre danĝera ulo, ĉar li fajlas siajn dentojn ĉiumatene ĝis ili fariĝas akraj kiel pingloj. Se vi estas buĉistoj, estos plej bone por vi ke vi forkuru kaj evitu ĝenon.”

“Ni ne estas buĉistoj,” la Stana Lignohakisto certigis ŝin.

“Do kial vi havas tiun hakilon? Kaj kial la alia stanulo havas glavon?”

“Ili estas niaj solaj armiloj por defendi niajn amikojn kontraŭ iliaj malamikoj,” klarigis la Imperiestro de la Palpbrumoj, kaj Vut aldonis:

“Ne timu nin, S-ino Pornjo, ĉar ni estas sendanĝeraj veturantoj. La stanuloj kaj la Birdotimigilo neniam manĝas, kaj Polikromo festenas nur per rosgutoj. Rilate al mi, mi estas iom malsata, sed estas multe da manĝaĵoj en via ĝardeno kiuj satigos min.”

Profesoro Porĉjo nun ekaperis ĉe la fenestro kun sia edzino, aspektante iom timigita malgraŭ la certiga parolo de la knabo. Li surhavis bluan Manĝtulan ĉapelon, kun pinta supro kaj larĝa rando, kaj grandaj okulvitroj kovris liajn okulojn. Li rigardis de malantaŭ sia edzino kaj atente gapinte la fremdulojn li diris:

“Mia saĝeco certigas min ke vi estas nur veturantoj, kiel vi diris, kaj ne buĉistoj. Buĉistoj prave timas min, sed vi ne bezonas timi. Ni ne povas inviti vin eniri, ĉar vi estas tro grandaj por nia domo, sed la manĝema knabo rajtas manĝi tiom da karotoj kaj napoj kiom li deziras. Sentu vin kvazaŭ ĉehejme en la ĝardeno kaj restu tranokte, se vi deziras; sed en la mateno vi devos foriri, ĉar ni estas kvietaj personoj kaj al ni ne plaĉas vizitantoj.”

“Ĉu mi rajtas preni iom da via pajlo?” demandis la Birdotimigilo.

“Prenu laŭvole,” respondis Profesoro Porĉjo.

“Kvankam porkoj, ili estas sufiĉe respektindaj,” komentis Vut, dum ili ĉiuj marŝis al la pajlaro.

“Mi ĝojas ke ili ne invitis nin eniri,” diris Kapitano Batalant. “Mi esperas ke mi ne estas tro postulema pri miaj kamaradoj, sed mi malakceptas porkojn.”

La Birdotimigilo ĝojis malhavi sian fojnon, ĉar dum la longa marŝado ĝi subpremiĝis kaj dikigis kaj larĝigis lin kaj faris lin pli buloplena ol unue.

“Mi ne ege fieras,” li diris, “sed mi amas homan figuron, kian povas krei nur pajlo. Mi ne sentas min kiel vere min ekde kiam tiu malsata Hi-po manĝis mian lastan pajleron.”

Polikromo kaj Vut ekkomencis elpreni la fojnon kaj post tio ili elektis la plej bonan pajlon, sekan kaj oran, kaj per ĝi replenigis la Birdotimigilon. Li certe aspektis pli bona post la operacio, kaj li tiom ĝojis pro sia reformiĝo ke li provis danci ĵigeton, kaj preskaŭ sukcesis.

image-095image-096

“Mi dormos sub la pajlaro ĉinokte,” Vut decidis, manĝinte kelkajn legomojn de la ĝardeno, kaj efektive li tre bone dormis, kun la du stanuloj kaj la Birdotimigilo sidantaj silente apud li kaj Polikromo ie for en la lunlumo dancanta siajn fedancojn.

Je la tagiĝo la Stana Lignohakisto kaj la Stana Soldato uzis la oportunon poluri siajn korpojn kaj olei siajn artikojn, ĉar ambaŭ emis zorgegi pri sia persona aspekto. Ili jam forgesis la kverelon kiu rezultis el ilia akcidenta interfrapiĝo en la nevidebla lando, kaj estante nun bonaj amikoj, la Stana Lignohakisto poluris la dorson de la Stana Soldato kaj poste la Stana Soldato poluris la dorson de la Stana Lignohakisto.

Kiel matenmanĝon la Vagisto manĝis freŝan laktukon kaj rafanojn, kaj la Filino de la Ĉielarko, kiu nun jam revenis al siaj amikoj, suĉis la rosgutojn kiuj formiĝis sur la petaloj de la sovaĝaj floroj.

Dum ili pasis la malgrandan domon por renovigi sian veturon, Vut kriis:

“Adiaŭ, S-ro kaj S-ino Geporĉjoj!”

La fenestro malfermiĝis kaj la du porkoj elrigardis.

“Plaĉan veturon,” diris la Profesoro.

“Ĉu vi havas infanojn?” demandis la Birdotimigilo, kiu estis granda amiko de infanoj.

“Ni havas naŭ,” respondis la Profesoro; “sed ili ne loĝas kun ni, ĉar kiam ili estis porkidetoj la Sorĉisto de Oz venis ĉi tien kaj proponis prizorgi ilin kaj eduki ilin. Do ni permesis ke li kunpremu niajn naŭ porkidetojn, ĉar li estas bona Sorĉisto kaj ni povas fidi ke li plenumos siajn promesojn.”

“Mi konas la Naŭ Malgrandajn Prokidojn,” diris la Stana Lignohakisto.

“Ankaŭ mi,” diris la Birdotimigilo. “Ili ankoraŭ loĝas en la Smeralda Urbo, kaj la Sorĉisto tre bone prizorgas ilin kaj instruas al ili multajn lertaĵojn.”

“Ĉu ili jam plenkreskis?” demandis S-rino Grincina Pornjo, per maltrankvila voĉo.

“Ne,” respondis la Birdotimigilo; “kiel ĉiuj aliaj infanoj en la Lando Oz, ili ĉiam restos infanoj, kaj rilate al la naŭ porkidoj tio estas bona ĉar ili tute ne estus egale ĉarmaj kaj lertaj se ili estus pli grandaj.”

“Sed ĉu ili estas feliĉaj?” demandis S-ino Pornjo.

“Ĉiu en la Smeralda Urbo estas feliĉa,” diris la Stana Lignohakisto. “Tio estas neevitebla.”

Post tio la veturantoj adiaŭis, kaj grimpis la flankon de la baseno kiu estis en la direkto de Monto Manĝto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.