La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA STANA LIGNOHAKISTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 18. La Stana Lignohakisto Parolas al Si

image-081

La Stana Lignohakisto ĵus rimarkis la ŝrankojn kaj volis scii kio estas en ili, do li iris al unu el ili kaj malfermis la pordon. Interne estis bretoj, kaj sur unu el la bretoj, proksimume samnivele kiel sia stana mentono, la Imperiestro trovis Kapon – ĝi aspektis pupokapo, tamen ĝi estis pli granda, kaj li baldaŭ vidis ke ĝi estas kapo de iu persono.

Ĝi frontis la Stanan Lignohakiston kaj dum la pordo de la ŝranko malfermiĝis, la okuloj de la Kapo malrapide malfermiĝis kaj rigardis lin. Tio tute ne surprizis la Stanan Lignohakiston, ĉar en la Lando Oz oni renkontas magion konstante.

“Ĉu ja!” diris la Stana Lignohakisto, forte gapante.

“Al mi ŝajnas ke mi renkontis vin jam, ie. Bonan matenon, sinjoro!”

“Vi scias pli ol mi,” respondis la Kapo. “Mi neniam antaŭe vidis vin dum mia vivo.”

“Tamen via vizaĝo estas tre familiara,” persistis la Stana Lignohakisto. “Pardonu min, sed mi demandemas –  ĉu – ĉu – ĉu iam vi havis Korpon?”

“Jes, iam,” respondis la Kapo, “sed antaŭ tiom da tempo ke mi ne memoras. Ĉu vi kredis,” kun plaĉa rideto, “ke mi naskiĝis ĝuste kia mi estas? Ke Kapo kreiĝus sen Korpo?”

“Ne, kompreneble ne,” diris la aliulo. “Sed kiel kaj kial vi perdis vian korpon?”

“Nu, mi ne memoras la detalojn; vi devos demandi al Tu-Tond pri tio,” respondis la Kapo. “Ĉar, kvankam eble ne estas antaŭsupozinde por vi, mia memoro ne estas bona ekde mia apartiĝo de la cetero de mi. Mi plu posedas mian cerbon kaj mia intelekto estas same bona kiel ĉiam, sed mia memoro pri kelkaj el la eventoj kiujn mi spertis estas tre nebula.”

image-082

“De kiam vi estas en ĉi tiu ŝtranko?” demandis la Imperiestro.

“Mi ne scias.”

“Ĉu vi ne havas nomon?”

“Mi havas nomon,” diris la Kapo; “oni nomis min Noĉjo Hakisto, kiam mi estis lignohakisto kaj hakadis arbojn por vivteni min.”

“Ĉu ja!” kriis la Stana Lignohakisto plene de mirego.

“Se vi estas la kapo de Noĉjo Hakisto, do vi estas Mi – aŭ mi estas Vi – aŭ – aŭ – Kiel do ni parencas, ĉu?”

“Ne demandu al mi,” respondis la Kapo. “Rilate al mi, mi ne fervoras pretendi parencecon kun ordinara fabrikaĵo kia vi. Vi eble estas sufiĉe taŭga por via klaso, sed via klaso ne estas mia klaso. Vi estas stana.”

La kompatinda Imperiestro estis tiom perpleksa ke dum kelka tempo li nur povis gapi sian malnovan Kapon silente. Poste li diris:

“Mi devas agnoski ke mi estis tute ne malbela antaŭ ol fariĝi stana. Vi estas preskaŭ bela – kiom povas viando. Se via hararo estus kombita, vi estus tre allogaspekta.”

“Kiel vi atendas ke mi kombus mian hararon sen helpo?” kolere demandis la Kapo, indigne. “Iam mi tenis ĝin glata kaj bone aranĝita, kiam mi havis brakojn, sed post mia foriĝo de mia cetero, mia hararo tute senordiĝis, kaj maljuna Tu-Tond neniam kombas ĝin por mi.”

“Mi parolos al li pri tio,” diris la Stana Lignohakisto. “Ĉu vi memoras ami belan Manĝtulan knabinon nomitan Nimi Ami?”

“Ne,” respondis la Kapo. “Tio estas malsaĝa demando. La koro en mia korpo – kiam mi havis korpon – eble amis iun, mi ja ne scias, sed kapo ne fariĝis por ami; ĝi fariĝis por pensi.”

“Ho; ĉu vi do pensas?”

“Iam mi pensis.”

“Sendube vi estas enŝlosita en ĉi tiu ŝranko jam de multaj multaj jaroj. Pri kio vi pensadis dum tiom da tempo?”

“Nenio. Jen nova malsaĝa demando. Iom da penso konvinkos vin ke mi havis nenion pripenseblan, krom la tabuloj interne de la pordo de la ŝranko, kaj mi ne bezonis multan tempon por pensi ĉion penseblan rilate al tiuj tabuloj. Post tio, kompreneble, mi ĉesis pensi.”

“Kaj ĉu vi estas feliĉa?”

“Feliĉa? Kio estas tio?”

“Ĉu vi ne scias kio estas feliĉeco?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Mi tute ne scias ĉu ĝi estas ronda aŭ kvadrata, aŭ nigra aŭ blanka, aŭ kia ĝi estas. Kaj, se vi pardonos ĝian mankon de intereso por mi, mi diros ke al mi vere ne gravas.”

La Stanan Lignohakiston multe perpleksigis tiuj respondoj. Liaj kunveturantoj grupiĝis malantaŭ li, kaj fiksis siajn okulojn sur la Kapon kaj aŭskultis la konversacion multe interesate, sed ĝis nun, ili ne interrompis ĉar ili opiniis ke la Stana Lignohakisto plej rajtis paroli al sia propra kapo kaj rekonatiĝi kun ĝi.

Sed nun la Stana Soldato komentis:

“Ĉu eble mia malnova kapo estas en iu el tiuj ŝtrankoj?” kaj li sekve malfermis ĉiujn pordoŝrankojn.

Sed neniu alia kapo estis trovebla sur iu el la bretoj.

“Ho, nu; ne gravas,” diris Vut la Vagisto; “kaj vere mi ne povas kompreni kial iu volus eksan kapon.”

“Mi povas kompreni la deziron de la Soldato,” asertis Polikromo, ĉirkaŭdancante tra la malpura laborejo ĝis ŝiaj drapiraĵoj faris nubon ĉirkaŭ ŝia delikata formo. “Pro sentimento iu eble volus revidi sian malnovan kapon, samkiel oni amas reviziti malnovan hejmon.”

“Kaj tiam adiaŭkisi ĝin,” aldonis la Birdotimigilo.

“Mi esperas ke tiu stana objekto ne provos adiaŭkisi min!” kriis la ekskapo de la Stana Lignohakisto. “Kaj mi ne komprenas kial vi uloj rajtas ĝeni mian pacon kaj mian komforton.”

“Vi apartenas al mi,” la Stana Lignohakisto deklaris.

“Neniel!”

“Vi kaj mi estas unuo.”

“Ni disapartiĝis,” asertis la Kapo. “Estus kontraŭnature se mi interesiĝus pri viro konsistanta el stano. Bonvolu fermi la pordon kaj lasi min sola.”

“Mi ne supozis ke mia malnova Kapo povus esti tiom malagrabla,” diris la Imperiestro. “Mi – mi multe hontas pri mi; kio signifas pri vi.”

“Vi devus esti ĝoja ke mi havas sufiĉan sencon por scii kiaj estas miaj rajtoj,” koleris la Kapo. “En ĉi tiu ŝranko mi havas simplan vivon, pacan kaj dignan, kaj kiam amaso da homoj, kiuj tute ne interesas min, ĝenas min, ili estas la malagrabluloj, ne mi.”

Ĝemante la Stana Lignohakisto fermis kaj riglis la pordon de la ŝranko kaj deturnis sin.

“Nu,” diris la Stana Soldato, “se mia malnova kapo traktus min tiel fride kaj tiel malamike kiel via malnova kapo traktis vin, amiko Hakisto, al mi plaĉas ke mi ne povis trovi ĝin.”

“Jes; eĉ min mem iom surprizas mia kapo,” respondis la Stana Lignohakisto penseme. “Mi kredis ke mi estis pli agrablahumora kiam mi konsistis el viando.”

Sed ĝuste tiam maljuna Tu-Tond la Stanisto alvenis, kaj ŝajne lin surprizis trovi tiom da vizitantoj.

Tu-Tond estis dika viro kaj malalta. Liaj manikoj estis suprenrulitaj super la kubutojn, tiel montrante muskolplenajn brakojn, kaj sur si li portis ledan ŝirmantaŭveston kiu kovris lian tutan fronton, kaj kiu estis tiom longa ke al Vut surprizis ke li ne tretis sur ĝin kaj stumblis kiam ajn li marŝis. Kaj Tu-Tond havis grizan barbon kiu estis preskaŭ longa kiel la ŝirmvesto, kaj lia kapo estis kalva supre kaj liaj oreloj etendiĝis de lia kapo kiel du ventumiloj. Super siaj okuloj, kiuj estis brilaj kaj scintilaj, li portis grandajn okulvitrojn. Estis facile vidi ke la stanisto estas bonkorulo, ankaŭ gaja kaj agrabla.

“O-ho!” li kriis per ĝoja basa voĉo; “jen ambaŭ miaj stanuloj venis viziti min, kaj ili kaj iliaj amikoj estas vere tre bonvenaj. Mi multe fieras pri vi du uloj, mi certigas al vi, ĉar vi estas tiel perfektaj ke vi pruvas ke mi estas bona metiisto. Sidiĝu. Sidiĝu, ĉiuj – se vi povos trovi sidilojn – kaj diru al mi kial vi estas ĉi tie.”

Do ili trovis sidlokojn kaj informis lin pri ĉiuj siaj aventuroj kiuj laŭ ilia opinio interesos lin. Tu-Tond volonte sciiĝis ke Noĉjo Hakisto, la Stana Lignohakisto, estas nun Imperiestro de la Palpbrumoj kaj amiko de Ozma de Oz, kaj la stanulo ankaŭ interesiĝis pri la Birdotimigilo kaj Polikromo.

Li turnis la pajlulon, ekzamenante lin interesoplene, kaj frapetis lin ĉiuflanke, kaj poste diris:

“Vi certe estas mirinda, sed mi kredas ke vi estus pli longedaŭra kaj bonekvilibra sur viaj kruroj se vi konsistus el stano. Ĉu vi deziras ke mi – ”

“Neniel!” interrompis la Birdotimigilo haste; “mi preferas min kia mi estas.”

Sed al Polikromo la stanisto diris:

“Nenio povus plibonigi vin, mia kara, ĉar vi estas la plej bela knabino kiun iam mi vidis. Estas pura feliĉo nur vin rigardi.”

“Jen vera laŭdo, veninta de metiisto lerta kiel vi,” respondis la Filino de la Ĉielarko, ridante kaj dancante en kaj ekster la ĉambro.

image-083image-084

“Do sendube vi volas ke mi helpu ĉi tiun knabon,” diris Tu-Tond, rigardante Vuton.

“Ne,” diris Vut, “ni ne estas ĉi tie serĉante vian lerton, ni venis al vi nur por akiri informon.”

Kaj ili, unu post la alia, rakontis pri sia serĉo al Nimi Ami; la Stana Lignohakisto klarigis ke li decidis edzinigi ŝin, tamen ŝi promesis edziniĝi kun la Stana Soldato antaŭ ol li misfortune rustiĝis. Kaj kiam la rakonto estis dirita, ili demandis al Tu-Tond ĉu li scias kio poste okazis al Nimi Ami.

“Ne precize,” respondis la maljunulo, “sed mi scias ke ŝi ploris amare kiam la Stana Soldato ne revenis por edzinigi ŝin, plenume je sia promeso. La maljunan Sorĉistinon tiom provokis la larmoj de la knabino ke ŝi batis Nimin Amin per sia kurbiĝinta bastono kaj poste forlamis por kolekti kelkajn magiajn herbojn, per kiuj ŝi intencis transformi la knabinon en maljunulinaĉon, tiel ke neniiu iam denove amos ŝin aŭ volos edzinigi ŝin. Dum ŝi forestis tiucele la domo de Doroteo falis sur la Fisorĉistinon, kaj ŝi polviĝis kaj forbloviĝis. Kiam mi aŭdis tiun ĝojigan informon, mi sendis Nimin Amin trovi la Arĝentajn Ŝuojn kiujn la Sorĉistino antaŭe surportis, sed Doroteo forpenis ilin kun si al la Smeralda Urbo.”

image-085

“Jes, ni scias ĉion pri tiuj Arĝentaj Ŝuoj,” diris la Birdotimigilo.

“Nu,” pludiris Tu-Tond, “Post tio, Nimi Ami decidis foriri de la arbaro kaj loĝi kun kelkaj personoj kiujn ŝi konis kaj kiuj posedas domon sur Monto Manĝto. Mi de tiam ne revidis la knabinon.”

“Ĉu vi scias la nomon de la homoj sur Monto Manĝto, al kiuj ŝi iris por kunloĝi?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Ne, Nimi Ami ne menciis la nomon de sia amiko, kaj mi ne demandis pri ĝi. Ŝi kunprenis tiom da posedaĵoj kiom eble, kiuj estis en la domo de la Sorĉistino, kaj ŝi informis min ke mi rajtas posedi la ceterajn. Sed irinte tien mi trovis nenion prenindan escepte de kelkaj magiaj pulvoroj kies utiligon mi ne sciis, kaj botelon da Magia Gluo.”

“Kio estas Magia Gluo?” demandis Vut.

“Ĝi estas magiaĵo per kiu oni riparas homojn kiam ili tranĉis sin. Foje, antaŭ longe, mi detranĉis fingron mian akcidente, kaj mi portis ĝin al la Sorĉistino, kiu prenis sian botelon kaj surgluis mian fingron por mi. Vidu!” Li montris al ili sian fingron, “ĝi estas same bona kiel antaŭe. Neniu alia pri kiu mi scias havis tian Magian Gluon, kaj kompreneble kiam Noĉjo Hakisto distranĉis sin per sia sorĉita Hakilo kaj Kapitano Batalant distranĉis sin per sia sorĉita glavo, la Sorĉistino rifuzis ripari ilin, nek ŝi permesis ke mi kungluu ilin, ĉar ŝi mem fisorĉis la hakilon kaj la glavon. Nenio estis farebla ol ke mi pretigu por ili novajn membrojn el stano; sed, kiel vi vidas, stano taŭgis por tio tre bone, kaj mi estas certa ke iliaj stanaj korpoj estas multe pli bonaj ol iliaj viandaj korpoj.”

“Tute vere,” diris la Stana Soldato.

“Mi plene konsentas kun vi,” diris la Stana Lignohakisto. “Hazarde mi trovis mian malnovan kapon en via ŝranko, antaŭ nelonge, kaj certe ĝi ne estas tiom dezirinda kapo kiom la stana kapo kiun mi nun uzas.”

“Parenteze,” diris la Stana Soldato, “kio okazis al mia malnova kapo, Tu-Tond?”

“Mi pensu dum minuto,” respondis Tu-Tond. “Se mi ĝuste memoras, vi du knaboj kutimis porti al mi la plej multajn partojn viajn kiam ili estis detranĉitaj, kaj mi kolektis ilin en tiu barelo en la angulo. Verŝajne vi ne portis al mi ĉiujn partojn, ĉar kiam mi faris Hakbat-on mi malfacile trovis sufiĉajn pecojn por kompletigi lin. Mi fine devis doni al li nur unu brakon.”

“Kiu estas Hakbat?” demandis Vut.

“Ho, ĉu mi ne parolis al vi pri Hakbat?” kriis Tu-Tond. “Kompreneble ne! Kaj li estas vera kuriozaĵo. Vin interesos aŭdi pri Hakbat. Jen kiel li estiĝis:”

“Unu tagon, post la detruiĝo de la Ŝorĉistino kaj post kiam Nimi Ami foriris loĝi kun siaj amikoj sur Monto Manĝto, mi serĉadis ion en la laborejo kaj ektrovis la botelon da Magia Gluo kiun mi portis el la domo de la maljuna Sorĉistino. Ektrafis min la penso ke mi povus kunmeti la diversajn erojn de vi du homoj, kiuj kompreneble estis egale bonaj kiel antaŭe, por trovi ĉu mi povus fari homon el ili. Se mi sukcesus, mi havus helpiston por mia laborado, kaj mi pensis ke estus lerta ideo praktike utiligi la erojn de Noĉjjo Hakisto kaj Kapitano Batalant. Estis du tute bonaj kapoj en mia ŝranko, kaj multaj piedoj kaj kruroj kaj korpopecoj en la barelo, do mi ekkomencis trovi kion mi povas fari.”

“Unue mi kunmetis korpon, kaj gluis ĝin per la Magia Gluo de la Sorĉistino, kiu plene sukcesis. Tamen tio estis la plej malfacila parto de mia laboro, ĉar la korpoj ne bone kongruis kaj kelkaj partoj mankis. Sed uzante parton de Kapitano Batalant unufoje kaj pecon de Noĉjo Hakisto alifoje, mi fine kunigis tute taŭgan korpon, kun koro kaj ĉiuj eretoj.”

“Kies koron vi uzis farante la korpon?” demandis la Stana Lignohakisto maltrankvile.

image-086

“Mi ne sciis, ĉar la partoj ne havis etiketojn kaj unu koro aspektas tre simila al alia. Post la kompletiĝo de la korpo, mi surgluis du belajn krurojn kaj piedojn. Unu kruro estis de Noĉjo Hakisto kaj unu estis de Kapitano Batalant. Mi trovis ke unu kruro estas pli longa ol la alia, do mi pertranĉe mallongigis ĝin por ke ili kongruu. Min multe ĉagrenis trovi ke mi havas nur unu brakon. Estis ekstra kruro en la barelo, sed mi povis trovi nur unu brakon. Gluinte tion sur la korpon, mi estis preta por la kapo, kaj iom malfacilis decidi kiun kapon utiligi. Fine mi fermis miajn okulojn kaj etendis manon al la breto de la ŝranko, kaj la unuan kapon kiun mi tuŝis mi gluis sur mian novan homon.”

“Ĝi estis mia!” deklaris la Stana Soldato, malgaje.

“Ne, ĝi estis mia,” asertis Tu-Tond, “ĉar mi donis al vi alian interŝanĝe por ĝi – la belan stanan kapon kiun vi nun portas. Kiam la gluo sekiĝis, mia homo estis tre interesa ulo. Mi nomis lin Hakbat, uzante parton de la nomo de Noĉjo Hakisto kaj parton de la nomo de Kapitano Batalant, ĉar li estis miksaĵo el formetitaj partoj de vi ambaŭ. Hakbat estis interesa, kiel mi diris, sed li ne montriĝis tre agrabla kunulo. Li plendis amare ĉar mi donis al li nur unu kruron –  kvazaŭ kulpis mi! – kaj li grumblis ĉar la kompleto de bluaj Manĝtulaj vestoj, kiujn mi akiris por li de najbaro, ne perfekte taŭgis al li.”

“Ha, estis ĉar li surhavis mian malnovan kapon,” komentis la Stana Lignohakisto. “Mi memoras ke tiu kapo estis tre ekzaktema pri siaj vestoj.”

image-087

“Kiel helpanto,” la maljuna stanisto daŭrigis,

“Hakbat ne estis sukceso. Li estis mallerta pri iloj kaj estis ĉiam malsata. Li postulis ion manĝeblan ses- aŭ ok-foje ĉiutage, tiel ke mi demandis al mi ĉu mi vere ĝuste aranĝis lian internon. Efektive, Hakbat manĝis tiom ke malmultaj manĝaĵoj restis por mi; do, kiam li proponis, unu tagon, eliri en la mondon por serĉi aventurojn, mi ĝojegis liberiĝi de li. Mi eĉ faris por li stanan brakon por anstataŭigi la mankantan, kaj tio multe plaĉis al li, tiel ke ni apartiĝis kiel bonaj amikoj.”

“Kio okazis al Hakbat post tio?” la Birdotimigilo demandis.

“Mi neniam sciiĝis. Li komencis iri orienten, en la stepojn de la Manĝtula Lando, kaj de tiam mi neniam revidis lin.”

“Ŝajnas al mi,” diris la Stana Lignohakisto penseme, “ke vi misagis farante viron el niaj ekspartoj. Estas evidente ke Hakbat povus tute prave pretendi esti parenco de ni ambaŭ.”

“Ne maltrankviliĝu pri tio,” konsilis Tu-Tond gaje; “estas malverŝajne ke vi iam renkontos la ulon. Kaj, se vi ja renkontos lin, li ne scias el kiuj li fariĝis, ĉar mi neniam diris al li la sekreton de lia fabrikiĝo. Efektive, vi estas la solaj personoj kiuj scias pri ĝi, kaj vi rajtas gardi la sekreton, se vi deziras.”

“Ne gravas pri Hakbat,” diris la Birdotimigilo. Nia tasko nun estas trovi kompatindan Nimin Amin kaj lasi ŝin elekti sian stanan edzon. Por fari tion, ŝajnas, laŭ la informo donita al ni de Tu-Tond, ke ni devos iri al Monto Manĝto.”

“Se jen la programo, do ni komencu tuj,” sugestis Vut.

Do ili ĉiuj eliris, kaj trovis Polikromon dancanta inter la arboj kaj parolanta kun la birdoj kaj ridanta tiel gaje kiel se ŝi tute ne perdis sian Ĉielarkon kaj tiel apartiĝis de ĉiuj siaj fefratinoj.

Ili informis ŝin ke ili iros al Monto Manĝto, do ŝi respondis:

“Bone; mi egale verŝajne trovos mian Ĉielarkon tie kiel ĉi tie, kaj en ĉiu alia loko tiel kiel tie. Tute dependas de la vetero. Ĉu vi opinias ke laŭaspekte pluvos?”

Ili kapneis, kaj Polikromo denove ridis kaj plu dancadis sekvante ilin kiam ili rekomencis veturi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.