La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA STANA LIGNOHAKISTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 14. La Verda Simio

image-071

Nun ili eniris la domon, kaj, kiel interesata grupo, rigardis dum Zingibra, laŭ ordono de Ozma, ardigis fajron kaj supermetis kaldronon da akvo por boligi ĝin. La Reganto de Oz staris antaŭ la fajro silenta kaj solena, dum la aliaj, komprenante ke grava magia rito fariĝos, staris kviete en la fono por ne interrompi la agadon de Ozma. Nur Polikromo plu en- kaj el-iradis, zumante mallaŭte al si dum ŝi dancis, ĉar la Filino de la Ĉielarko ne povis resti kvieta dumlonge, kaj la kvar muroj de ĉambro ĉiam nervozigis kaj maltrankviligis ŝin. Ŝi movis sin tiel senbrue, tamen, ke ŝiaj movoj estis kia la moviĝado de sunbrileroj kaj neniun ĝenis.

Kiam la akvo en la kaldrono bobelis, Ozma tiris el sia sino du paketojn en kiuj estis pulvoroj. Tiujn pulvorojn ŝi ĵetis en la kaldronon kaj vigle kirlinte la enhavon per branĉo de makaronarbusto, Ozma verŝis la mistikan brogaĵon sur larĝan pleton kiun Zingibra metis sur la tablon. Dum la brogaĵo malvarmiĝis ĝi eksimilis al arĝento, spegulante ĉiujn objektojn per sia plata surfaco kiel spegulo.

Dum ŝiaj kunuloj grupiĝis ĉirkaŭ la tablo, fervore atentaj – kaj Doroteo eĉ tenis malgrandan Toton en siaj brakoj por ke li povu vidi – Ozma svingis sian sceptron super la spegulecan surfacon. Tuj ĝi spegulis la internon de Kastelo Jup, kaj en la granda halo sidis S-ino Jup, surportante sian plej bonan broditan silkan robon, kaj teksante novan puntan ŝirmveston por anstataŭigi la perditan.

image-072

La Gigantino aspektis iom maltrankvila, kvazaŭ suspektante ke iu spionas ŝin, ĉar ŝi ripete rigardis retro kaj tien kaj tien, kvazaŭ anticipante danĝeron el nekonata fonto. Eble ia Jukuhua instinkto avertis ŝin. Vut vidis ke ŝi eskapis el sia ĉambro per iuj magiaj lertaĵoj kiujn ŝi disponis, post la foreskapo de ŝiaj kaptitoj. Ŝi nun okupas la grandan halon de sia kastelo kiel antaŭe. Ankaŭ, Vut pensis, pro la kruela esprimo sur la vizaĝo de la Gigantino, ke ŝi planas venĝi sin je ili, tuj kiam ŝia nova magia ŝirmvesto estos finita.

Sed Ozma nun gestadis super la pleto per sia arĝenta Sceptro, kaj baldaŭ la formo de la Gigantino komencis ŝrumpi kaj ŝanĝiĝi. Kaj nun, en ŝia loko, sidis la formo de Vut la Vagisto, kaj kvazaŭ subite konsciante pri sia transformiĝo S-ino Jup deĵetis sian verkon kaj kuris al spegulo kiu staris kontraŭ la muro de ŝia ĉambro. Kiam ŝi vidis la formon de la knabo spegulata kiel ŝia propra, ŝi violente koleriĝis kaj batis sian kapon kontraŭ la muron, frakasante ĝin ĝis atomoj.

Ĝuste tiam Ozma okupadis sin per sia magia Sceptro, farante strangajn gestojn, kaj ŝi ankaŭ metis sian maldekstran manon firme sur ŝultron de la Verda Simio. Do nun, dum ĉiuj okuloj estis turnitaj al la pleto, la formo de S-ino Jup laŭgrade reŝanĝiĝis. Ŝi malrapide transformiĝis en la Verdan Simion, kaj samtempe Vut malrapide reakiris sian naturan formon.

Multe surprizis ilin ĉiujn kiam ili levis siajn okulojn de la pleto kaj vidis Vuton la Vagiston staranta apud Ozma. Kaj, kiam ili rerigardis la pleton, ĝi spegulis nenion alian ol la murojn de la ĉambro en la domo de Zingibra en kiu ili staras. La magia rito estis finita, kaj Ozma de Oz triumfis kontraŭ la fia Gigantino.

“Kio okazos al ŝi, mi scivolas?” diris Doroteo, dum ŝi profunde spiris.

“Ŝi ĉiam restos Verda Simio,” respondis Ozma, “kaj en tiu formo ŝi ne povos fari ian ajn magiaĵon. Tamen ŝi ne bezonos esti malfeliĉa, kaj ĉar ŝi loĝas tute sole en sia kastelo verŝajne ne multe ĝenos ŝin la transformiĝo post ŝia alkutimiĝo.”

“Negrave, ŝi meritas ĝin,” deklaris Doroteo, kaj ĉiuj akordis kun ŝi.

“Sed,” diris la bonkora Stana Lignohakisto, “mi timas ke la Verda Simio malsategos, ĉar S-ino Jup kutimis akiri siajn manĝaĵojn per magio, kaj nun post la forpreno de ŝia magio for de ŝi, kion ŝi povas fari?”

“Nu, ŝi manĝos kion manĝas aliaj simioj,” respondis la Birdotimigilo. “Eĉ en la formo de Verda Simio ŝi estas tre lerta persono, kaj mi estas certa ke ŝia intelekto montros al ŝi metodon akiri multajn manĝaĵojn.”

“Ne maltrankviliĝu pri ŝi,” konsilis Doroteo. “Ŝi ne ĝenis sin pri vi, kaj ŝia stato ne estas malpli bona ol tiu kiun ŝi trudis al kompatinda Vut. Ŝi ne povos ĝismorte malsati en la Lando Oz, estas certe, kaj se ŝi malsatiĝos fojfoje, nu tion meritas la fiulino. Ni forgesu S-inon Jup; ĉar, kvankam ŝi estas Jukuhuo, niaj feamikoj rompis ĉiujn ŝiajn transformojn.”

image-073


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.