La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA STANA LIGNOHAKISTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 11. La Ranĉo de Zingibra

image-058

Dum ili laŭiris padon malsupren laŭ la bluherba flanko de la monteto, la unuan domon kiun vidis la marŝantoj ĝoje rekonis la Birdotimigilurso kiel tiun loĝatan de lia amikino Zingibra, do ili pligrandigis sian rapidon kaj hastis cele ĝin.

Atinginte la lokon, tamen, ili trovis la domon vaka. La antaŭa pordo staris malferma, sed neniu estis interne. En la ĝardeno ĉirkaŭ la domo estis zorgitaj vicoj de arbustoj kreskigantaj kremkukojn kaj makaronojn, el kiuj kelkaj estis ankoraŭ verdaj sed aliaj estis maturaj kaj manĝopretaj. Malantaŭ ili estis kampoj da karamelaĵoj, kaj la tuta tereno aspektis bone kultivata kaj zorge prizorgata. Ili traserĉis la kampojn por trovi la knabinan kultiviston, sed nenie ŝi estis videbla.

“Nu,” fine komentis la malgranda Bruna Urso, “ni eniru la domon kaj agu kvazaŭ enhejme. Nepre tio plaĉos al mia amikino Zingibra, kiu hazarde forestas de la domo ĝuste nun. Kiam ŝi revenos, ŝi estos multe surprizita.”

“Ĉu ĝenos ŝin se mi manĝos kelkajn el tiuj maturaj kremkukoj?” demandis la Verda Simio.

“Tute ne; Zingibra estas tre malavara. Prenu kiom vi deziras,” diris la Birdotimigilurso.

Do Vut kolektis multajn kremkukojn orflavajn kaj plenajn de dolĉa krema substanco, kaj manĝis ĝis lia malsato malaperis. Post tio li eniris la domon kun siaj amikoj kaj sidiĝis en balancoseĝon – tute laŭ sia kutimo kiam li estis knabo. La Kanario starigis sin sur la kamenobreton kaj nete zorgis siajn plumojn; la Stana Strigo sidiĝis sur la dorson de alia seĝo; la Birdotimigilo kaŭris sur siaj harkovritaj koksoj en la mezo de la ĉambro.

“Mi kredas memori la knabinon Zingibra,” komentis la Kanario per sia dolĉa voĉo. “Ŝi ne povos multe helpi nin, krom ke ŝi povos direkti nin laŭ la vojo al la kastelo de Glinda, ĉar ŝi ne komprenas magion. Sed ŝi estas bona knabino, honesta kaj sagaca, kaj mi volonte vidos ŝin.”

image-059

“Ĉiuj problemoj niaj,” diris la Strigo profunde ĝeme, “estiĝis pro mia malsaĝa decido serĉi Nimin Amin kaj fari ŝin Imperiestrino de la Palpbrumoj, kaj kvankam mi deziras riproĉi neniun, mi devas diri ke Vut la Vagisto metis la nocion en mian kapon.”

“Nu, miapense, mi ĝojas ke li faris tion,” respondis la Kanario. “Via veturo rezultigis mian saviĝon elde la Gigantino, kaj se vi ne veturus al la Valo Jup, mi plu estus kaptito de S-ino Jup. Estas multe pli plaĉe esti libera, eĉ kvankam mi ankoraŭ surhavas la formon de Kanaribirdo.”

“Ĉu vi kredas ke ni iam povos reakiri niajn naturajn formojn?” demandis la Verda Simio tre serioze.

Polikromo ne respondis tuj al tiu grava demando, sed post iom da pensado ŝi diris:

“Oni instruis al mi ke ekzistas antidoto por ĉiu magia sorĉo, sed S-ino Jup insistas ke nenio povas ŝanĝi ŝiajn transformojn. Mi agnoskas ke mia propra femagio ne povas, kvankam mi supozis ke ni la Ĉielfeoj havas pli da povo ol havas la Terfeoj. La Jukuhuan magion oni agnoskas tre strangefika kaj malsimila al la kutima magio, sed eble Glinda aŭ Ozma komprenas ĝin pli bone ol mi. Ĉe ili estas nia sola espero. Se ili ne povos helpi nin, ni devos por ĉiam resti kiaj ni estas.”

“Kanaribirdo sur Ĉielarko ne estus vere maltaŭga,” asertis la Stana Strigo, fermante kaj malfermante siajn rondajn stanajn okulojn rapide, “do se vi sukcesos retrovi vian Ĉielarkon vi ne bezonos multe ĉagreniĝi.”

“Absurde, Amiko Hakisto,” kriis Vut. “Mi scias precize kiel sentas Polikromo. Bela knabino estas multe pli bona ol malgranda flava birdo, kaj knabo –  kia estis mi – estas multe pli bona ol Verda Simio. Neniu el ni povos denove esti feliĉa krom se ni reakiros niajn naturajn formojn.”

“Mi same opinias,” anoncis la pajloplenigita Urso.

“Kion pensus pri mi mia amikino la Miksĉifona Knabino, laŭ via supozo, se ŝi vidus min portanta ĉi tiun bestan formon?”

“Ŝi ridus ĝis plori,” agnoskis la Stana Strigo.

“Rilate al mi, mi devos fordoni la planon edzinigi Nimin Amin, sed mi strebos ne lasi tion malĝojigi min. Se tia estas mia devo, nu mi deziras fari mian devon, sed se magio neebligas mian edziĝon do mi plu vivados sola kaj estos egale kontenta.”

Iliaj seriozaj misfortunoj silentigis ilin ĉiujn dum kelka tempo, kaj ĉar iliaj pensoj okupadis sin pri la malfeliĉoj kiujn trudis al ili la sorto, neniu rimarkis ke Zingibra subite aperis en la pordejo kaj rigardas ilin miroplene. La sekvan momenton ŝia miro fariĝis kolero, ĉar jen, en ŝia plej bona balancoseĝo, sidas Verda Simio. Granda brila Strigo staras sur alia seĝo kaj Bruna Urso kaŭras sur ŝia salontapiŝo. Zingibra ne rimarkis la Kanarion, sed ŝi ekprenis balailon kaj kuris en la ĉambron, kriante dum ŝi venis:

“Foriru el ĉi tie, sovaĝaj bestoj! Kiel vi aŭdacas eniri mian domon?”

Per balailbato ŝi renversis la Brunan Urson, kaj la Stana Strigo klopodis flugi al kie ŝi ne povos atingi lin kaj faris grandan bruon per siaj stanaj flugiloj. La Verdan Simion tiom alarmis la subita atako ke li saltis en la kamenon – kie bonfortune ne estis fajro – kaj penis eskapi grimpante la kamentubon. Sed li trovis la aperturon tro malgranda, do devis remalsupreniri.

Post tio li kaŭris tremante en la kameno, kaj lia bela verda hararo estis tute nigra pro fulgo kaj kovrita de cindroj. El tiu pozicio Vut rigardis por vidi kio okazos nun.

“Stop, Zingibra – stop!” kriis la Bruna Urso, kiam la balailo denove minacis lin. “Ĉu vi ne konas min? Mi estas via malnova amiko la Birdotimigilo!”

“Vi provas trompi min, fibesto! Mi klare vidas ke vi estas urso, ege misformita urso, efektive,” oponis la knabino.

“Estas ĉar mi ne estas ĝuste plenigita,” li certigis ŝin. “Kiam S-ino Jup transformis min, ŝi ne komprenis ke mi bezonos pli da pajloplenigaĵo.”

“Kiu estas S-ino Jup?” demandis Zingibra, paŭzante dum la balalilo estis ankoraŭ levita.

“Gigantino en la Gilikula Lando.”

“Ho; mi komencas kompreni. Kaj S-ino Jup transformis vin? Vi vere estas la fama Birdotimigilo de Oz?”

“Mi estis, Zingibra. Ĝuste nun mi estas kion vi vidas – mizera malgranda Bruna Urso kun malbonkvalita pajloplenigaĵo. Tiu Stana Strigo estas neniu alia ol nia kara Stana Lignohakisto – Noĉjo Hakisto, la Imperiestro de la Palpbrumoj – kaj ĉi tiu Verda Simio estas afabla knabeto kun kiu ni konatiĝis antaŭ nelonge, Vut la Vagisto.”

“Kaj mi,” diris la Kanario, flugante apud Zingibran, “estas Polikromo, la Filino de la Ĉielarko, en la formo de birdo.”

“Jes ja!” kriis Zingibro, miroplene; “tiu Gigantino nepre estas potenca Sorĉistino, kaj egale fia kiel potenca.”

image-060image-061

“Ŝi estas Jukuhuo,” diris Polikromo. “Bonfortune ni sukcesis eskapi el ŝia kastelo, kaj nun ni estas survoje al Glinda la Bona por trovi ĉu ŝi havas kapablon redoni al ni niajn antaŭajn formojn.”

“Do mi devas peti viajn pardonojn; ĉiuj vi devas pardoni min,” diris Zingibra, formetante la balailon.

“Mi miskredis vin aro da sovaĝaj necivilizitaj bestoj, tute normale. Vi estas tre bonvenaj en mia domo kaj mi bedaŭras ne havi kapablon helpi vin kontraŭ viaj problemoj. Bonvolu uzi mian domon kaj ĉion mian kvazaŭ ili estus viaj.”

Je tiu pacdeklaro la Urso stariĝis kaj la Strigo restaris sur la seĝo kaj la Simio rampis el la kameno. Zingibra rigardis Vuton kritike, kaj sulkis la frunton.

“Se vi estas Verda Simio,” diris ŝi, “vi tamen estas la plej nigra besto kiun iam mi vidis. Kaj vi malpurigos mian belan puran ĉambron per fulgo kaj cindroj. Pro kio vi saltis en la kamentubon?”

“Mi – mi timis,” klarigis Vut, iom honte.

“Nu, vi bezonas renovigon, kaj tio okazos al vi jam nun. Venu kun mi!” ŝi ordonis.

“Kion vi faros?” demandis Vut.

“Profunde lavos vin,” diris Zingibra.

image-062

Nu, nek knaboj nek simioj amas profundan lavon, do Vut fortiris sin de la energia knabino, ege tremante. Sed Zingibra kaptis lin per lia piedo kaj tiris lin en la malantaŭan korton, kie, malgraŭ liaj protestoj kaj baraktoj, ŝi plonĝis lin en kuvon da malvarma akvo kaj komencis forte lavi lin per fortika broso kaj flava sapo.

Tio estis la plej malfacila sperto kiun Vut devis elteni ekde sia simiiĝo, sed neniu protesto povis influi Zingibran, kiu sapumis kaj forte frotlavis lin kvazaŭ metie kaj poste sekigis lin per fortika tuko.

La Urso kaj la Strigo medite rigardis tiun operacion kaj kapjesis aprobe kiam la silkeca verda felo de Vut brilis klare en la posttagmenta suno. La Kanario aspektis tre amuzita kaj ridis arĝentan ridsonon dirante:

“Tre bone farite, mia bona Zingibra; mi admiras viajn energion kaj juĝon. Sed mi tute ne konceptis ke simio povus aspekti tiel komika kiel ĉi tiu simio dum la bano.”

“Mi ne estas simio,” deklaris Vut, malaprobe; “mi nur estas knabo kun la formo de simio, nenio pli.”

“Se vi povos klarigi al mi la diferencon,” diris Zingibra, “mi konsentos ne denove lavi vin – krom se vi malsaĝe reeniros la kamenon. Kutime oni taksas ĉiujn personojn laŭ la formoj kiujn vidas la okuloj de aliaj. Rigardu min, Vut; kio estas mi?”

Vut rigardis ŝin.

“Vi estas la plej bela knabino kiun iam mi vidis,” li respondis.

Zingibra sulkis la frunton. Nu, efektive ŝi malsukcese provis sulki la frunton.

“Venu en la ĝardenon kun mi,” ŝi diris, “kaj mi donos al vi kelkajn el la plejbongustaj karamelaĵoj kiujn iam vi manĝis. Ili estas nova varianto, kiun scias kreskigi neniu krom mi, kaj ili havas heliotropan guston.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.