La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA STANA LIGNOHAKISTO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AL MIAJ LEGANTOJ

image-011

Mi scias ke pluraj el vi atendas ĉi tiu rakonton pri la Stana Lignohakisto, ĉar multaj el miaj korespondantoj demandas al mi, ripete, kio okazis al la “bela Manĝtula knabino” kies fianĉo estis Noĉjo Hakisto antaŭ ol la Fia Sorĉistino sorĉis lian hakilon kaj li interŝanĝis sian karnon por stano. Ankaŭ mi scivolis pri ŝi, sed ĝis kiam Vut la Vagisto interesiĝis pri la afero la Stana Lignohakisto sciis ne pli ol ni.

Tamen, li trovis ŝin, post multaj interesegaj aventuroj, kiel vi trovos leginte ĉi tiun rakonton.

Min multe ĝojigas la daŭra interesiĝo de kaj junuloj kaj nejunuloj pri la Oz-rakontoj.

Klera universitata profesoro lastatempe skribis al mi demandante:

“Por kiuaĝaj legantoj estas viaj libroj?” Mi ne sciis facile respondi tion ĝuste, ĝis kiam mi ekzamenis kelkajn leterojn kiujn mi ricevis. Unu diras: “Mi estas knabeto kvinjara, kaj mi amegas viajn rakontojn pri Oz. Mia fratino, kiu skribas ĉi tion por mi, legas al mi la Ozlibrojn, sed volonte mi mem legus ilin.” Alia letero diras:

“Mi estas granda knabino dektrijara, do vin surprizos kiam mi diros al vi ke mi ankoraŭ ne estas tro aĝa por la rakontoj pri Oz.” Jen alia letero: “Ekde kiam mi estis juna knabino al mi neniam mankas aĉeti Baum-libron por Kristnasko. Mi estas edzino, nun, sed egale fervora akiri kaj legi la rakontojn pri Oz kiel antaŭe.” Ankoraŭ alia leganto skribas: “Mia amata edzino kaj mi, ambaŭ pli ol 70-jaraj, opinias ke ni trovas pli da vera ĝuo per legado de viaj libroj pri Oz ol per ĉiuj aliaj libroj kiujn ni legas.” Konsiderinte tiujn deklarojn, mi skribis al la universitata profesoro ke mi celas miajn librojn por ĉiu kies koro estas juna, negrave kiomaĝa.

Kaj ankoraŭ pri leteroj, mi ekmemoras ke multaj el miaj korespondentoj neglektas meti 3-cendan poŝtmarkon en siajn leterojn, por la respondo. Vi sendas nur unu leteron, sciu, sed mi ricevas tiom multajn centojn da leteroj ke antaŭpagi la poŝtkostojn por ĉiuj respondoj al ili estus nemalgranda ŝarĝo por mi.

Mi kredas ke mi pravas kiam mi promesas ke estos kelkaj mirigaj informoj pri la Magio de Oz en mia libro por 1919.

Ĉiam via amanta kaj dankema amiko,

L. FRANK BAUM,
Reĝa Historiisto de Oz.
“OZCOT”
ĉe HOLLYWOOD
en KALIFORNIO,
1918.

image-012


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.