La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIEN

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro 18

– Kion vi opinias, Klaŭdjo? Ke Longa Naz' finfine kredis Lorenan kaj vin, kaj decidis fini sian vivon paradize?

– Estas vere strange. Li ŝajnis tiel malamika al Eriko kaj Lorena, kaj tiel elreviĝinta pri mi. Aliflanke, ĝis antaŭ kelkaj jaroj, li estis mense ege pli malfermita ol multaj, eĉ se lastatempe li iom rigidiĝis. Memoru, kiel li luktis, por ke ne nur medicinistoj, sed ankaŭ psikologoj, se taŭge trejnitaj, rajtu praktiki. Li sukcesis krei inter ambaŭ profesiaj grupoj harmonion, kiu multloke ne ekzistas.

– Tamen, li ne povis akcepti ion transnormalan.

– Prave. Sed li estis tre honesta. Tial verŝajne li ne povis daŭre rifuzi la konverĝon de la atestoj de Eriko, Lorena kaj mi. La momenta vidado fare de piloto estis plia bato al lia malvolo kredi. Eble lia komenca kontraŭstaro estis nur unua reago favorata de la aĝa rigideco, antaŭ ol lia intelekta honesteco devigis lin pli serioze konsideri niajn dirojn. Fakte, ni neniam scios, almenaŭ ĉi-vive.

– Se li iris tien, ĉu li revenos?

– Ne. Iu el nia mondo povas resti tie ne pli ol tri tagojn. Li do jam longe estus inter ni. Miaopinie, li ne havis kialon reveni. Homo forlasanta tiun mondon por la nia faras tion pro sento pri respondecoj. Sed li ne havis familion. Ĉu li havis amikojn? Ne sufiĉe intimajn, probable, por pravigi revenon. Lia sola restanta respondeco estis la komisiono, sed li sciis, ke li ne necesas por ĝia bona funkciado. Ĉu reveni por atesti? Li estis sufiĉe realisma por kompreni, ke, je lia aĝo, oni ne prenos lin serioze: oni atribuus lian rakonton al grandaĝa cerba degenero.

– Jes. Via rezonado samvojas kun la mia.

– Nu, ni esperu, ke li tie feliĉas. Li estas altkvalita homo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.