La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIEN

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2

Roberto kaj mi sidis en trinkejo por nia kutima “potkunveno”. (Komence ni nomis ĝin postkunveno, sed la nova vorto iutage trudiĝis, alude al la “poto” da biero, kiun ni kune trinkis komentante la ĵusan komisionan kunsidon).

– Longa Naz' aspektis, kvazaŭ li pretus ekskludi vin el la komisiono, – komencis Roberto.

– Mi komprenas lin. Fakte mi simpatias kun li. Estas tre malfacila afero. Eble efektive Lorena suferas halucinojn, kaj se tiel ...

– Kial vi parolas pri halucinoj? Ĉu ne temas nur pri la fakto, ke ŝi kredis homon delirantan anstataŭ kredi lin deliranta?

– Estas multe pli ol tio. Sed kiel ...? Ha jes, vi ne ĉeestis ...

– Verŝajne vi priparolis la halucinojn, post kiam mi estis vokita telefonen, tiel ke mi maltrafis gravan parton de via raporto.

– Jes, mi memoras nun. Vi estis for, dum mi rakontis, ke ŝi iris tien  por kontroli.

– Kaj kio rezultis el ŝia kontrolo?

– Ŝi travivis ion similan al li. Almenaŭ tion ŝi diras. Per voĉo de iu plene sincera. Estas malfacile ne kredi ŝin.

– Sincera tono signifas nenion. Halucinito ĝenerale sonas sincera, ĉar li estas konvinkita pri la realeco de tio, kion li vidis.

– Sed se vi komparas kun la halucinoj, kiujn ni pritraktis dum nia trejniĝo en psikiatria hospitalo, ĉi tiuj aperas tute malsamaj. Ili montriĝas multe pli realismaj, ĉiurilate, kaj, precipe, ili havas plej pozitivan, sanigan efikon sur la personecon, ili montriĝas kontraŭpatologiaj. Ĉu vi iam vidis ion similan ĉe skizofreniulo?

– Sur kio vi bazas vian juĝon?

– Nu, mi vidis ilin, ambaŭ, la pacienton kaj Lorenan, kaj mi povas ĵuri, ke ... Ne forgesu, ke li unue konsultis min. Estas mi, kiu direktis lin al Lorena, ĉar mia horaro estis plenŝtopita. Mi klarigis, ke ŝi laboros sub mia kontrolo, ke mi atente sekvos lian progreson, kaj ke do, se li fidas min, li povas fidi ankaŭ tiun aranĝon. Mi eĉ demandis, ĉu ĝenos lin, se, helpe al la kontrolo, ŝi surbendigos. Li senhezite akceptis. Estas aparte malfacila kazo, la plej malfacila, kiun Lorena havis. Kaj kiam la ... la afero okazis, li estis en plej profunda deprimiĝo. Kiel li trovis la energion forveturi, estas nekompreneble, en tia stato, sed li ĝin trovis kaj iris tien. Kaj kiam li revenis ...

– Jes, se kredi vin, li estis transformita. Min impresis tio, kion vi raportis. Mi ja atendis ion, kiel ekscitiĝon, ekzaltiĝon. Sed ne. Vi klarigis, ke li revenis, ne nur resanigita, sed ankaŭ tute kvieta.

– Efektive, okulfrapis, kiam mi vidis lin post tiu travivaĵo, lia mirinda sereneco. Li diris: “Mia animo similas vastan trankvilan lagon”. Ĉu vi iam aŭdis pri iu, kiu, en unu tago, transiris el plej profunda deprimiĝo en perfektan serenecon kun plena malapero de ĉiuj psikaj simptomoj?

– Estas apenaŭ kredeble, kaj mi ne miras, ke Longa Naz' rifuzas kredi. Permesu, ke mi estu honesta: ankaŭ mi emas ne kredi vin. Mi bezonus pruvon.

– Mi hejme havas ion, kio ne estas pruvo, sed eble helpus vin kompreni mian sintenon: la kasedon, sur kiu li rakontas ... Ĉu vi venus aŭskulti ĝin?

– Jes, jes, jes. Tio estus ege interesa kaj helpus min difini mian starpunkton.

Li rigardis sian brakhorloĝon.

– Ne estas tro malfrue. Ĉu ni povus iri tuj? Sed kio pri la profesia sekreto?

– Lorena petis de li permeson publikigi lian travivaĵon en faka revuo, tiel impresita ŝi estis. Li konsentis, kun la kutima kondiĉo: ke oni ne rivelu lian nomon, nek aliajn detalojn, kiuj ebligus identigi lin. Li eĉ diris: “Tiu malkovro tiom ŝanĝis mian vivon, ke, eĉ se vi proponus disaŭdigi ĝin per radio, mi ne kontraŭstarus; ĝi povas fari nur bonon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.