La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIEN

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro 7

– Klaŭdjo! Ĉu vi aŭdis la lastan?

– Lastan kion?

– Novaĵon, stultulo! Pri nia kara prezidanto Javorski, alinome Longa Naz'.

– Kio okazis?

– Ĉu vi imagis, ke, je sia aĝo kaj kun sia sperto, li povas sveni pro emocio kiel junulino?

– Ne. Ĉu vere li svenis? Kie? Kial?

– Nu, kiel junulo, li estis fanatike aviadema. Li eĉ faris akrobatan pilotadon. Kaj li estas honora prezidanto de la flugoklubo. Imagu! Ili havis bankedon honore al la 50-a datreveno de la fondiĝo, kaj Longa Naz' kompreneble ĉeestis. Ankaŭ via parenco Viljamo estis tie. Dum la aperitivo, tiu troviĝis apud Longa Naz' kaj diris al li: “Sinjoro Profesoro, mi eble sendos al vi kolegon, kiu bezonus psikiatran helpon.” Kaj li klarigis, ke tiu kolego, flugante super la safirlaga regiono, pasis tra nebula zono, kaj subite la nebulo dissolviĝis, kaj li vidis sub si verdan valon kun tuta serio da vilaĝoj kaj urbetoj, tiel malsimilan ol la roka dezerto, kiu devus troviĝi tie, ke li panike revenis sen plenumi sian komision. Aŭdante tion, Longa Naz' ekfalis svene. Oni timis, ke estas cerba aŭ kora fuŝo, sed tute ne. Li fartas bonege. Nur la emocio igis lin momente perdi la konscion ...

*

– Haloo!

– Viljamo, ĉu?

– Jes! Kiu ...? Ha, ĉu estas vi, Klaŭdjo? Saluton! Kion vi deziras?

– Diru, kio estas tiu stranga rakonto, kiu, laŭdire, svenigis Profesoron Javorski?

– Ha! Ĉu vi jam aŭdis pri ĝi? Kiel rapide la famoj diskuras! Mi diris nur la veron, nome, ke mia kolego Darjo Ospedzi vidis la valon, kiun priskribis via Eriko. Mi demandis lin, ĉu li konas Erikon aŭ hazarde renkontis lin, sed ne. Mi ankaŭ scivolis, ĉu li havas kontakton kun iu psikoterapiisto, vira aŭ ina, li ree respondis: ne. Li neniam antaŭe aŭdis ion ajn pri tiu strangaĵo. Interese, ĉu ne vere? La valo tute certe ne ekzistas. Sed indus esplori la halucinkreajn ecojn de tiu rokaro. Ĉu ne strange, ke ili ĉiufoje kreas similan halucinon?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.